Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Lastaj praktikaj kaj teknikaj informoj antaŭ bet-52

Elŝuti 26.54 Kb.

Lastaj praktikaj kaj teknikaj informoj antaŭ bet-52




Dato22.03.2017
Grandeco26.54 Kb.

Elŝuti 26.54 Kb.

LASTAJ PRAKTIKAJ KAJ TEKNIKAJ INFORMOJ ANTAŬ BET-52

La 52-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazos la 2-an – 10-an de Julio, 2016 en mezlitovia urbo BIRŠTONAS. Ĉefa lokalo de BET-52 estas administra korpuso de sanatorio Versmė (B.Sruogos str. 9).

Veno al la aranĝo la 1-an kaj la 2-an de Julio, forveturo la 10-an de Julio. Ni antaŭvidas pli ol 300 pertoprenantojn el ĉirkaŭ 30 landoj.

Partoprenantoj de BET-52 loĝos en jenaj lokoj:


  1. Administra korpuso de sanatorio Versmė (B.Sruogos str. 9)

  2. Gastejo Birštono tulpė (Birutės str. 21)

  3. Gastejo Birštono banginukas (Birutės str. 29)

  4. Somerumejo Birštono Nemuno vingis (Turistų str. 18)

  5. Gastejo-kampadejo Beržų alėja (Prienų str. 25)

  6. Gastejo Birštono turas (Lelijų str. 5)

  7. Sanatorio Eglė (Algirdo str. 22)

Ĉiuj programeroj de BET-52 okazos en jenaj lokoj:

  1. Administra korpuso de sanatorio Versmė (B.Sruogos str. 9)

  2. Du salonoj de gastejo Birštono tulpė (str. Birutės 21)

  3. Salono de gastejo de Litovia sporta universitato (Birutės str.19)

  4. Salono de odontologia kliniko (B.Sruogos str. 6)

  5. Klasoj de urba gimnazio (Kęstučio str. 29)

  6. Urba kulturcentro (Jaunimo str. 4)

  7. Kurhauzo (B.Sruogos str. 2)

Partoprenantoj organizite manĝos en manĝejo de sanatorio Versmė (B.Sruogos str. 6)

Multaj komputiloj kun reta aliro estos libere uzeblaj en urba publika biblioteko (S.Dariaus ir S.Girėno str. 12) kaj en speciala klaso de urba gimnazio (Kęstučio str. 29). Sendrata retaliro estas en ĉiuj loĝlokoj kaj kunvenejoj.

Ĉiuj loĝlokoj (krom du) , kunvenejoj, la manĝejo estas proksime unu de alia kaj estas facile atingeblaj perpiede.

En la administra korpuso de sanatorio Versmė (B.Sruogos str. 9) ankaŭ konstante funkcios Organiza Komitato de BET-52, la akceptejo (registrado de partoprenantoj, informoj k.s.), la redakcio de ĉiutaga gazeto de BET-52 kaj riĉa libroservo.

La 2-a de Julio estas alventago, homoj venos en tre diversa tempo. Pro tio la unua servo en la manĝejo estas matenmanĝo la 3-an de Julio, la lasta servo estas matenmanĝo la 10-an de Julio. La menuo estos egala por ĉiuj, vegetaranoj havos apartan menuon.

BIRŠTONAS estas atingebla buse kaj aŭtomobile.



Tiuj, kiuj unue venos al Vilnius, uzu jenajn busojn al BIRŠTONAS:

Forvetura tempo

Itinero

6:15

Vilnius – Prienai

7:20

Vilnius – Vilkaviškis tra Marijampolė

9:30

Vilnius – Prienai

10:40

Vilnius – Šakiai tra Marijampolė

12:35

Vilnius – Šakiai tra Prienai, Kaunas

14:40

Vilnius – Prienai

16:10

Vilnius – Prienai

18:10

Vilnius – Marijampolė tra Trakai, Stakliškės, Jieznas, Birštonas, Prienai

Ĉiuj tiuj busoj ĉiutage veturas tra BIRŠTONAS. Ili ekveturas el busa stacidomo de Vilnius de kajo N-ro 29. La vojago ĝis BIRŠTONAS daŭras 1 horon kaj 50 minutojn. La bileto kostas 6,50 – 6,70 €. Biletoj anticipe estas aĉeteblaj en kasoj de la busa stacidomo aŭ senpere antaŭ forveturo en la busoj mem.

Alia varianto por atingi BIRŠTONAS estas unue buse aŭ trajne veturi al Kaunas kaj de tie buse veturi al BIRŠTONAS.

Busoj kaj trajnoj de Vilnius al Kaunas estas tre multaj. Busa kaj fervoja stacidomoj en Vilnius estas apude.



La plej frua buso el Vilnius al Kaunas forveturas je la 5:45. La lasta buso el Vilnius al Kaunas forveturas je la 23:00. Entute dumtage al Kaunas veturas ĉirkaŭ 70 busoj, do, ĉiujn 10-20 minutojn. La vojaĝo daŭras unu horon kaj 40 minutojn. La bileto kostas proksimume 6 €.

La plej frua trajno el Vilnius al Kaunas forveturas je la 4:40. La lasta trajno el Vilnius al Kaunas forveturas je la 20:57. Bileto kostas de 4.70 ĝis 7.00 €. La vojaĝo daŭras de 1 h 10 min. ĝis 1 h 36 min. Dumtage entute estas 20 trajnoj, do, proksimume ĉiuhore. Biletoj estas aĉeteblaj en kasoj de la trajna stacidomo. En Kaunas la trajna kaj provizora busa stacidomoj estas sufiĉe proksime.

De provizora (la konstanta estas funde riparata) busa stacidomo de Kaunas, kiu estas apud granda vendocentro AKROPOLIS , de kajo N-ro18 veturu al BIRŠTONAS. Biletoj estas aĉeteblaj nur en la busoj mem. Bileto kostas iom malpli ol 3 €. La vojaĝo al BIRŠTONAS daŭras ĉirkaŭ unu horon.

Forveturo de busoj el Kaunas al BIRŠTONAS:

7:00 7:50 7:55*

8:05** 8:30

9:00 9:30

10:00 10:30

11:00 11:30

12:00 12:15* 12:30

13:00 13:30 13:50

14:00 14:45

15:20 15:50

16:20 16:50

17:30

18:00 18:30 18:30

19:00 19:30

20:40

* tiun-ĉi ne uzu, ĉar ĝi veturas laŭ ĉirkaŭa vojo pli ol 3 horojn

** – tiun-ĉi ne uzu, ĉar laŭvoje oni devas ŝanĝi la buson

BET-ejo de la busa stacidomo de BIRŠTONAS estas tre proksime kaj atingebla perpiede. Bonvolu atingu la lokon de BET-52 memstare. Ni ne havas eblecon renkonti Vin.

Ekde la 27-a de Junio Organiza Komitato de BET-52 jam funkcios en BIRŠTONAS, en la administra korpuso de sanatorio Versmė (B.Sruogos str. 9). Poŝtelefono de prezidanto de la Organiza Komitato Povilas JEGOROVAS estas +370 687 12219 . Retadreso estas pjegorovas@takas.lt . Absolute ĉiujn aktualajn informojn pri BET-52 eblas trovi en ties retejo www.esperanto.lt/board/zboard.php?id=BET52 .

La 1-an de Julio (vendrede) kaj la 2-an de Julio (sabate) ekde la 9-a ĝis la 22-a horo en la administra korpuso de sanatorio “Versmė” (B.Sruogos str.9) funkcios registrado de partoprenantoj de BET-52, loĝigo, eblos ricevi diversajn informojn. Dum registrado Vi registros Vian alvenon, ricevos pakaĵon kun diversa materialo, programon de BET-52, karton kun notita Via loĝdomo kaj ĉambro, kuponojn por manĝado k.s. Ĉiuj, kiuj ne pagis anticipe aliĝkotizon, loĝadon kaj manĝadon, aŭ pagis neplene, dum registrado devos pagi ĉion konforme al kategorio kaj periodo. Novaj anticipe nealiĝintaj personoj plenigos aliĝilojn surloke kaj pagos ĉion adekvate. Malfruiĝintoj povos registri partoprenon en BET-52 ankaŭ dum postaj tagoj. Registriĝo por la ekskursoj kaj pago okazos aparte dum anoncitaj tagoj kaj horoj dum la aranĝo. Ĉiuj ekskursoj estas pagendaj aparte.



La 3-an de Julio (dimanĉe) komenciĝos laboro de BET-52 laŭ la programo kaj estas antaŭvidita organiza tempo por diversaj programeroj kaj por prepariĝo al la solena inaŭguro de BET-52.

Solena inaŭguro de BET-52 okazos la 3-an de Julio (dimanĉe) je la 15-a horo en ĉefa salono de Urba Kulturcentro (Jaunimo str. 4). Bonvolu venu ĝustatempe kelkajn minutojn antaŭ la inaŭguro.

Solena fermo de BET-52 okazos la 9-an de Julio (sabate) je la 14h30 en salono de la administra korpuso de sanatorio Versmė (B.Sruogos str. 9).

La 7-an de Julio (ĵaŭde) estos ekskurso dum la tuta tago por dezirantoj. Dum aliaj tagoj okazos minimume du duontagaj ekskursoj.

Bonvolu veturigu vendotaĵojn por libroservo, ekspoziciaĵojn, Esperanto-filmojn, lumbildojn.

La programo de la aranĝo estos tre intensa, riĉa kaj interesa.

Ĉiutage aperos kvarpaĝa plenkolora gazeto de BET-52. Ĝin kompilos kaj redaktos Stano MARČEK – lia retadreso estas stano.marcek@gmail.com . Tie Vi trovos ĉiujn aktualaĵojn, informojn, anoncojn pri salonoj de la programeroj, eventualajn ŝanĝojn de la programo, precizigojn, priskribon de BET-52, fotojn k.s. Uzu la gazeton por diversaj anoncoj, proponoj, informu en ĝi pri la jam okazintaj programeroj k.s. Ĝi estas Via gazeto, tial bonvolu anticipe prepariĝu kunlabori kun ĝi. Entute aperos 8 numeroj de la gazeto – la unua jam la 2-an de Julio (sabate) – la lasta – la 9-an de Julio (ankaŭ sabate). Ĝin ĉiutage povos preni ĉiu partoprenanto. La gazeto aperos ankaŭ rete en la retejo de BET-52. Aktualajn informojn eblos trovi ankaŭ sur la anonctabulo ĉe akceptejo.

Laborlingvo de la aranĝo estas Esperanto.

Dum BET-52 funkcios kelkaj ekspozicioj.

Monon eblos ŝanĝi en urbaj bankoj. En Litovio funkcias eŭro.

Elektra tensio en Litovio ĝenerale estas 220-volta.

Organiza komitato de BET-52 petas Vin esti atentemaj, toleremaj, disciplinemaj, akurataj kaj ĝustatempaj.

Adresaro de partoprenantoj de BET-52 estas en ties retejo, tial papere ĝi ne estos eldonata.

Prepariĝu aktive labori dum BET-52. Sukceso de la aranĝo dependas de ĉiuj partoprenantoj.



BONVENON AL BIRŠTONAS !

Organiza komitato de BET-52

2016-05-30


Elŝuti 26.54 Kb.

  • Partoprenantoj de BET-52 loĝos en jenaj lokoj
  • Ĉiuj programeroj de BET-52 okazos en jenaj lokoj
  • Partoprenantoj organizite manĝos en manĝejo de sanatorio Versmė
  • La 2-a de Julio estas alventago
  • Tiuj, kiuj unue venos al Vilnius, uzu jenajn busojn al BIRŠTONAS
  • Alia varianto por atingi BIRŠTONAS estas unue buse aŭ trajne veturi al Kaunas kaj de tie buse veturi al BIRŠTONAS.
  • La plej frua trajno el Vilnius al Kaunas
  • De provizora
  • Forveturo de busoj el Kaunas al BIRŠTONAS
  • La 3-an de Julio (dimanĉe) komenciĝos laboro de BET-52
  • Solena fermo de BET-52 okazos la 9-an de Julio (sabate) je la 14h30 en salono de la administra korpuso de sanatorio Versmė (B.Sruogos str. 9).
  • BONVENON AL BIRŠTONAS ! Organiza komitato de BET-52 2016-05-30

  • Elŝuti 26.54 Kb.