Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Lac Canh Dai Nam Van Hien, alloga turisma pejzaĝo

Elŝuti 8.78 Kb.

Lac Canh Dai Nam Van Hien, alloga turisma pejzaĝo




Dato21.11.2017
Grandeco8.78 Kb.

Elŝuti 8.78 Kb.


09.148

Lac Canh Dai Nam Van Hien,

alloga turisma pejzaĝo
Situante en la urbo Thu Dau Mot, Lac Canh Dai Nam Van Hien estas konsiderata kiel la plej granda turisma spirituala zono de la lando.

Ĉiaokaze la rekorda investado je 3.000 miliardoj da dongoj ĝin faras rimarkinda pejzaĝo.

Ĝia ĉefa monumento, la Templo Dai Nam Van Hien, si mem sola indas ŝanĝi la vojaĝan direkton. Sur surfacamplekso je 9 ha, ĝi honoras la kulturon kaj historion de la lando. Sekve venas la Kim Dien (Orita Palaco) kun 2 etaĝoj, kie troviĝas statuoj, reliefoj kaj oferitaj objektoj, ĉiuj oritaj. Oni kreis ankaŭ monton kaj riveron por kunmeti harmoniajn pejzaĝojn. 720 m longa, la artefarita rivero Bao Giang estas la plej longa en Vjetnamio. Ĝi serpentas inter la Templo Dai Nam kaj la monto Bao Son. La templo aperas en perfekte vjetnama kadro kun sia tipa arkitekturo de la dinastio Ly (1010-1225).

La ĉefa ĉambro dediĉita al La monto Ngu Hanh kaj la rivero

Buddo, reĝoj Hung kaj Bao Giang zonas

Prezidanto Ho Chi Minh la Templon Dai Nam


Duoncirkla lago situas en la enirejo de la Templo, ĉirkaŭita per 54 ŝprucofontanoj simbolantaj la 54 vivantajn en Vjetnamio etnojn. Akvaturo 27m alta kun lotusa formo esprimas la noblecon kaj la volon de disvolvo. Tiu templo sin apogas sur la monto Bao Son (63 m alta kaj 250 m longa), kiu konsistas el 5 montoj. La grimpado realiĝas per ŝtuparo aŭ telfero. En ĝia pinto, turo kun 9 etaĝoj, baptita Bao Thap, omaĝas al nebrideblaj tradicioj de la vjetnama popolo. La verko reprezentas la tradician skulpturon de nombraj metiaj vilaĝoj de la tuta lando. Ĉiu etaĝo estas konsekrita al kulto de la naciaj herooj, elirante de 18 generacioj de reĝoj Hung ĝis Prezidanto Ho Chi Minh, trapasante tra la generalo Tran Hung Dao (dinastio de la Tran 1225-1440).

Laŭ sia investisto Huynh Uy Dung, tiu pejzaĝo celas antaŭgardi kaj prezenti la vjetnamajn historiajn kaj kulturajn valorojn. Per tiu artifiko, ĝi serĉas ankaŭ diversigi la amuzaĵojn de la vjetnamoj, akordigante la utilon al la agreablo.


La flagomasto en

Citadelo Dai Nam
Kelkaj verkoj estas puraj trezoroj kiel la 28 historiaj anekdotoj de la epoko de la reĝoj Hung ĝis la nuntempo ilustritaj en oritaj bildoj. Ankaŭ prezentiĝas aliaj popularaj legendoj sur ligno skulptitaj. Ankaŭ flaviĝas la reliefoj reprezentantaj la vjetnamajn etnojn sur la ĉirkaŭmuro de la templo. Longe de tiu muro je 13 km konstruiĝas ĉirkaŭ 5.000 hotelaj ĉambroj... Konferencaj salonoj kun internaciaj kriterioj estas ankaŭ disponeblaj. Mem se ĉihore, sola la hotelo Lac Canh Dai Nam pretiĝas akcepti la turistojn. La zono Lac Canh Dai Nam al vizitantoj proponas la Templon Dai Nam Van Hien, parkon de distrado, zoon, la hotelon Lac Canh Dai Nam kaj gastronomian centron.

La monumento dediĉita al Turistoj vizitantaj la Kim Dien

la nacia heroo Ngo Quyen
La zoo (82.000 m2) ŝirmas multajn speciojn da sovaĝaj bestoj registritaj en Ruĝa Libro kiel blanka leono, pangolino, Hindoĉina tigro... La parko ofertas 40 distrajn ludojn kun temoj (aventuraj, popularaj, malkovraj). La kvartalo Dai Nam proponas ankaŭ originalajn distraĵojn kiel gastronomian straton, straton por piedirantoj, kinejon 4D. Lac Canh Son konsistas ankaŭ el komplekso da ekspozicioj de la mondo kaj Vjetnamio en miniaturo, ekologia zono laŭlonge de la rivero Thi Tinh, nokta zoo, hotel 5 steloj, kazino...
Teksto: Thinh Phat

Fotoj: Kim Son, Minh Quoc kaj arkivoj


El: Revuo Vjetnamio Ilustrita - 2009/02

Esperantigis: Verda Petalo


=======


Elŝuti 8.78 Kb.


Elŝuti 8.78 Kb.