Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La verda koro

Elŝuti 259.48 Kb.

La verda koro




paĝo1/3
Dato20.10.2017
Grandeco259.48 Kb.

Elŝuti 259.48 Kb.
  1   2   3


LA VERDA KORO

de Julio BAGHY

Ĉapitro 1: La kurso

Lernoĉambro en siberia Popola Domo. Unu pordo, du fenestroj. La pordo estas malalta, la fenestroj estas mallarĝaj. En la lernoĉambro staras malnovaj mebloj: nigra tabulo, simpla tablo, unu seĝo kaj longaj benkoj. Sur la plafono estas elektra lampo. Ĝi ne estas bona. La plafono estas griza, la planko estas malpura. Sur la muroj estas instruaj bildoj. Ili montras objektojn, florojn, bestojn, homojn.

Sur la longaj flavaj benkoj sidas unu sinjoro (li estas poŝtoficisto), du soldatoj en rusa uniformo, tri soldatoj en uniformoj ĉeĥa, rumana kaj amerika, unu sinjorino, tri knabinoj en gimnazia uniformo kaj du knaboj. Ili rigardas la instruiston.

La instruisto estas soldato, sed ne en uniformo. Li estas hungaro kaj militkaptito. Li iras en la ĉambro, montras la bildojn, tuŝas la objektojn. Li instruas. La lernantoj kaj lernantinoj komprenas lin.

-- Sinjorinoj kaj sinjoroj, ni parolas en Esperanto. Kio ĝi estas? Ĉu ĝi estas politiko? Ne! Ĉu ĝi estas religio? Ne! Ĝi estas kulturo. Ĉu vi komprenas?

La instruisto demandas, la lernantoj kaj lernantinoj respondas.

-- Jes, ni komprenas.

-- Ĉu vi ŝatas la kulturon, fraŭlino Smirnova?

-- Mi ŝatas ĝin, sinjoro. Ni, rusoj, ŝatas la kulturon.

-- Mi scias kaj gratulas.

-- Mi dankas.

La instruisto demandas junan rusan soldaton.

-- Kiu vi estas?

-- Mi estas Janis Lekko.

-- Ĉu vi estas ruso?

-- Ne, mi estas latvo kaj rusa soldato.

-- Ĉu vi ŝatas Esperanton?

-- Jes, sinjoro.

-- Mi dankas ... Kaj vi, fraŭlino, kio vi estas?

-- Mi estas gimnazia lernantino, sed mi ne estas rusa knabino. Mi estas polino.

-- Ĉu la poloj ŝatas la kulturon?

-- Ho, jes, sinjoro.

La instruisto iras en la ĉambro kaj li faras demandojn. La lernantoj kaj lernantinoj faras bonajn respondajn frazojn. Nur Iĉio Pang, la juna ĉino, faras interesan respondon.

-- Mi estas malgranda ĉino kaj mi scias la kulturon.

-- Knabo, la frazo estas malbona. Bona frazo estas: mi ŝatas la kulturon.

-- Ne, sinjoro. La frazo estas bona. Mi scias, kio estas kulturo.

La sinjoroj kaj sinjorinoj rigardas la knabon. Ili ne komprenas lin.

-- Kio estas kulturo? -- la instruisto demandas.

-- Ĉu vi ne scias, sinjoro? Kulturo estas homa kompreno. Mi ŝatas kaj lernas Esperanton. Ĝi estas homa kompreno: kulturo.

Sinjorinoj kaj sinjoroj. Esperanto estas homa kompreno. En la ĉambro sidas rusoj, ĉeĥo, polo, latvo, slovako, rumano, germano, ĉino kaj hungaro. Ili estas homoj. Kiaj homoj ili estas? Modernaj homoj. La modernaj homoj ŝatas la kulturon kaj ili lernas Esperanton, lernas "homan komprenon".

Ĉapitro 2: La instruisto kaj lernantino

La instruisto fermas la malgrandan libron sur la tablo. Li prenas kaj metas ĝin en la poŝon.

-- Sinjorinoj kaj sinjoroj, mi deziras al vi bonan nokton -- li diras. -- Ĝis revido!

-- Ĝis revido -- respondas la gesinjoroj kaj ili iras de la benkoj al la pordo.

La juna Iĉio Pang malfermas la pordon de la lernoĉambro kaj la gelernantoj iras hejmen. Nur la maljuna oficisto, la pola knabino kaj la instruisto restas. La oficisto estas malnova esperantisto. Li bone parolas la lingvon. Nun li kaj la instruisto konversacias.

Marja Bulski, la pola knabino, estas inteligenta lernantino en la urba gimnazio. Ŝi parolas la polan kaj rusan, lernas la germanan kaj latinan lingvojn, sed ŝi ne komprenas la longajn frazojn en la nova mondolingvo.

Jes, la kapo ne komprenas la vortojn, sed ŝi havas okulojn, fantazion kaj koron. ŝi vidas du homojn: unu junan kaj unu maljunan, hungaron kaj ruson. La ruso havas nur unu manon. Kie estas la alia mano?

La fantazio faras militan bildon. La knabina koro komprenas la signifon de la konversacio. Ĉu la fantazio diras la puran veron? Kiu scias? Ŝi vidas du homojn: unumanan ruson, kiu prenas cigaredon el la poŝo kaj hungaran militkaptiton, kiu dankas kaj prenas la cigaredon el la mano de la ruso. En la okulojn de la sinjoroj parolas paca sento, kiun Marja Bulski bone komprenas.

La instruisto nun malfermas la pordon, montras la vojon. Ili iras el la ĉambro kaj haltas sur la strato ĉe la granda pordo de la Popola Domo.

-- Ĝis revido -- diras la oficisto kaj li prenas la manon de la instruisto.

-- Ĝis revido, sinjoro Kuratov kaj bonan nokton!

Marja Bulski restas ĉe la pordo. Ŝi rigardas la oficiston, kiu marŝas al la poŝtoficejo. Li loĝas en la domo de la oficejo, sed ne en la kontoro. En la kontoro li laboras.

La instruisto deziras bonan nokton al fraŭlino Marja, sed ŝi deziras konversacion.

-- Kie vi loĝas, sinjoro instruisto? -- ŝi kuraĝe demandas kaj faras novajn mallongajn frazojn en la kapo.

-- Mi loĝas en la kazerno de la militkaptitoj.

-- Mi scias, mi scias, sinjoro. Vi loĝas ne en la urbo, sed ekster la urbo. Ĉu ne?

-- Jes, fraŭlino. Kie vi loĝas?

-- En la strato Kitajskaja.

-- Ni havas saman vojon en la urbo.

-- Jes, ni havas saman vojon kaj mi estas feliĉa. Mi ŝatas Esperanton kaj mi deziras konversacion en la nova lingvo kaj ... kaj ... mi ... jes ... Ho, mi ne scias la vortojn! Mi estas malfeliĉa. Mi ne havas bonan kapon. Mi estas malinteligenta knabino ... Esperanto estas malfacila lingvo.

-- Fraŭlino, vi havas inteligentan kapon. Mi scias. La parolo, kiun vi faras, havas muzikon de la vortoj kaj la frazoj, kiujn vi faras, estas simplaj, sed bonaj. Nun ankaŭ mi faras nur simplajn frazojn. Ĉu vi komprenas ilin?

-- Mi komprenas ne nur la frazojn, sed ankaŭ vin.

-- Ĉu?

-- Jes. Vi estas militkaptito, kiu loĝas en siberia kazerno. Vi ne havas hejmon. La homoj, kiujn vi amas, loĝas en Eŭropo kaj ne en Azio. Vi deziras bonon kaj feliĉon al la homoj kaj ... kaj vi estas malfeliĉa.



-- Feliĉa mi ne estas. Jes, jes, fraŭlino, vi bone komprenas min.

-- Ĉu? Ho, mi estas feliĉa. Ne nur Iĉio Pang, la juna ĉino, sed ankaŭ Marja Bulski komprenas vin. Vi estas malfeliĉa militkaptito, sed vi estas riĉa, riĉa homo.

-- Ĉu vi pensas? La poŝo ...

-- La poŝo, poŝo ... En la poŝo vi estas malriĉa, sed en la amo al la homoj vi havas belajn sentojn, bonajn pensojn. La mondo de la homoj estas malbela, sed en la fantazio vi faras ĝin bela, bona, paca ... Sinjoro instruisto, ĉu mi diras la veron? Ĉu mi komprenas vin?

La militkaptito longe rigardas ŝin kaj li ne respondas. Ankaŭ Marja silentas.

Ili marŝas al la direkto de la strato Kitajskaja. Estas bela vespero. Sur la larĝa strato ili vidas nur katojn, hundojn. La homoj sidas hejme en la malgrandaj rusaj domoj. Ili sidas ĉe la tablo en la granda ĉambro, trinkas teon, legas Biblion. Sur la tablo staras temaŝino; samovaro. Ĝi muzikas: zzzzzuuu ... zzzziii ... zuzizuzi ... La infanoj ludas en la litoj. Vespero estas kaj ne nokto. Belaj knabinoj kaj junaj sinjoroj sidas sur la benkoj ĉe la pordoj. Ili faras muzikon kaj kantas. Paco estas en la koroj, en la rusaj hejmoj. Bela vespero kuŝas en la urbo.

Marja pensas: ĉu la vespero estas bela ekster la urbo, en la grandaj kaj malpuraj kazernoj de la militkaptitoj? Ĉu ili havas pacon en la koro? ĉu ne malamo loĝas en la kazernoj, kie homoj, junaj kaj maljunaj, sanaj kaj malsanaj, kuŝas kaj rigardas nur al la nigra plafono, al la grizaj muroj kaj kie la pesimismo faras malbelajn bildojn?

Marja ne havas vortojn kaj kuraĝon al la demando. Ŝi vidas malaltan domon en la strato kaj ŝi montras al ĝi.

-- La domo de sinjorino Bogatireva. Ŝi sidas ĉe la fenestro en la lernoĉambro. Ĉu vi ŝatas ŝin?

-- Jes, ŝi estas inteligenta sinjorino.

-- Mi amas ŝin. Ho, ŝi estas bona, bona ... Ŝi estas rusino ... bona rusino ...

-- Mi scias.

-- Jes ... vi scias ... jes ...

Ili marŝas, marŝas en la vespera silento. Marja rigardas al la instruisto. Li atentas nur la vojon kaj ne parolas. Ŝi pensas: ankaŭ li ne havas kuraĝon. Sed Marja deziras konversacion en la nova lingvo ĝis la hejmo.

-- Sinjoro, kion vi pensas nun?

-- Mi ne havas vortojn al la respondo, vortojn, kiujn vi komprenas, sed mi diras al vi, nun mi estas feliĉa. Vi estas bona lernantino.

-- Ĉu nur bona lernantino? Ĉu vi ne pensas: Marja Bulski estas ne nur bona lernantino, sed ankaŭ homo, kiu havas belajn sentojn, bonajn pensojn?

-- Kaj ŝi havas bonan koron. Mi scias. Mi dankas al vi. Vi vidas en mi ne militkaptiton kaj ne nur instruiston, sed ankaŭ homon.

-- Jes, homon, bonan homon.

-- Sed, fraŭlino, nun ne estas paco. Nun estas milito. La homoj ne estas egalaj. Ĉu vi komprenas min?

-- Mi komprenas vin, sed mi ne estas malkuraĝa knabino.

La militkaptito rigardas al la direkto de la kazerno kaj li ne respondas. Ili silente marŝas de domo al domo, de strato al strato. Ankaŭ Marja ne deziras konversacion. Ŝi rigardas la vojon kaj pensas en la hejma lingvo.

En la strato Kitajskaja ŝi haltas kaj montras al malgranda, blankmura domo.

-- Sinjoro, mi estas hejme.

-- Bonan nokton, fraŭlino!

Mano tuŝas manon, okuloj rigardas al okuloj kaj en la manpreno, en la rigardoj estas kora varmo.

-- Ĝis revido -- ŝi diras kaj malfermas kaj fermas la pordon de la domo.

La militkaptito restas sur la strato. Li atentas, aŭskultas kaj pensas, pensas, pensas ...

-- Ruĝa floro en blanka Siberio ... Ne bone mi diras. Blanka floro en ruĝa Siberio ... Ne! ... Eh, estas egale! Ŝi estas interesa knabino, kiu havas inteligentan kapon kaj bonan koron kaj ... kaj mi estas nur militkaptito.

Li marŝas, marŝas, marŝas en la vespera silento al la kazerno, kiu staras ekster la urbo; al la kazerno, en kiu militkaptitoj kuŝas kaj maldormas, rigardas al la plafono, faras fantaziajn bildojn, aŭskultas la parolon de la silento kaj de mateno ĝis nokta dormo ili diras nur unu vorton: "Hejmen! ... Hejmen!"

Ĉapitro 3: Malgranda poeto

En la ĉina kvartalo de la urbo, inter la ĉinaj kazerno kaj teatro staras malalta simpla domo. Ĝi estas ne tre pura komercejo. La diversaj objektoj ku!sas sur la tablo, sur la planko kaj en grandaj paperskatoloj.

La komercisto estas maljuna ĉino. Li sidas sur la strato antaŭ la pordo. rigardas la homojn, tenas longan pipon en la buŝo kaj fumas, fumas. Li aŭskultas la matenan koncerton: la soldatoj trumpetas en la ĉina kazerno. Li aŭskultas la vesperan koncerton: la ĉinaj aktoroj muzikas kaj kantas en la teatro.

De mateno ĝis vespero li nur sidas kaj aŭskultas, sed li ne bone aŭdas. La maljuna mastro estas tre surda, sed ne tute. Surda homo estas filozofo. Filozofo nur pensas, sed li ne laboras. En lia komercejo juna knabo kaj bela, alta knabino servas al la homoj. Ili estas gefiloj de la komercisto, kiu havas multajn gefilojn, sed nun ili loĝas en la grandaj urboj de Ameriko. Nur la du junaj gefratoj estas kun li. Ilia patrino, lia edzino, loĝas en la mondo, kie jam la homoj nur silentas. La maljuna ĉino sen edzino, kun du orfaj gefiloj, sentas kaj pensas: ankaŭ mi jam ne tute apartenas al la homa mondo. Li deziras dormon, longan nokton. La homoj ne interesas lin kaj li ne la homojn. Nur liaj junaj gefiloj amas lin kaj li sentas: li amas nur la du georfojn.

Ni rigardu en la komcercejon, kie ĉe la fenestro staras la bela alta knabino. Ŝi rigardas al la malpura, mallarĝa strato. Komercejo apud komercejo; la mastroj sidas sur la strato antaŭ la pordoj. Nur la dika Lon Fu staras kaj li rigardas al ŝi. Lon Fu ne estas interesa homo, ŝi pensas kaj ŝi iras de la fenestro al la tablo, ĉe kiu ŝia frato laboras.

-- Kion vi faras?

-- Mi skribas.

-- Mi vidas, sed vi skribas ne en ĉina lingvo.

-- Ne! En mia nova lingvo mi skribas, Sunfloro.

-- Sunfloro? Kion ĝi signifas? Mi ne komprenas.

-- Via nomo estas en la lingvo Esperanto. Ĝi estas bela, tre bela vorto. Ĉu ne?

La juna knabino rigardas la fraton, lian skribon. En ŝiaj okuloj estas malkompreno.

-- Frato, de mateno ĝis fermo de la domo vi lernas, skribas, legas, ne parolas al mi, ne rigardas min kaj mi sentas min sola. Mi malamas vian Esperanton. Ĝi tute prenas vin de mi.

La juna knabo longe silentas. Li tuŝas la malgrandan fratinan manon. Per la rigardo li petas pardonon.

-- Sunfloro kara, aŭskultu min!

-- Ne nomu min Sunfloro! Malbela nomo. Mi malamas vian Esperanton.

-- Vi ne scias, kion vi parolas. Vi malamas la amon. Ĉu mia bona fratino ne havas koron?

-- Koron mi havas, sed ĝi ne apartenas al via malbela lingvo, sed al vi kaj al nia patro.

-- Kaj al la dika Lon Fu. Ĉu ne?

-- Ne estas vero! Vi diras malveron. Vi estas malbona frato. Ankaŭ vin mi ne amas.

Ŝi iras al la pordo de la apuda ĉambro, sed ŝi ne malfermas ĝin. La parolo de la frato tuŝas ŝian koron.

-- Aŭskultu kaj komprenu min! Mi amas vin kaj nian patron. Mi scias, la dika Lon Fu ne interesas vin. Li ne estas bona homo. Li deziras ne vian koron, sed vian monon kaj la komercejon de nia patro. Sed mi amas ankaŭ la homojn.

-- Ĉu ankaŭ la blankajn homojn? Ili estas malbonaj. Mi malamas ilin.

-- Fratino mia, vi ne komprenas la mondon. La homoj estas malegalaj en la koloroj, sed en la koraj sentoj ili estas egalaj. Kiam mi sidas en la kurso, mi vidas, la ruso, polo germano, latvo, ĉeĥo, rumano estas fratoj.

-- Ili estas blankaj homoj.

-- Jes, sed mi sentas, ili rigardas ankaŭ min frato. Ili estas miaj geamikoj.

-- Ne kredu al ili! Blanka homo ne estas amiko de ĉina homo. Ho, frato, vi, jes, vi ne komprenas la mondon.

-- Viaj vortoj tranĉas mian koron. Vi ne komprenas min. Mi silentas.

La ĉina knabo prenas la plumon kaj skribas, skribas. Li rigardas al la plafono, al la papero kaj skribas, skribas. Lia fratino prenas seĝon, metas ĝin apud la tablon kaj ŝi pensas: ĉu mi estas vere malbona fratino?

Amerika soldato malfermas la pordon. Li salutas la knabon en Esperanto.

-- Bonan tagon, amiko! ... Ah, vi ne estas sola. Pardonu!

La ĉina knabo donas la dekstran manon al la soldato kaj per la maldekstra mano li montras al la knabino.

-- Mia fratino, Sunfloro.

La amerika soldato donas manon al la knabino, sed ŝi ne akceptas ĝin. Ŝi salutas la gaston, sed en ĉina etiketo. La soldato longe rigardas ŝin.

-- Iĉio Pang, amiko, vi havas belan fratinon. Mi gratulas al vi. Ŝi estas bela fraŭlino. Ĉu ŝia nomo vere estas Sunfloro?

-- Jes, la esperanta nomo.

-- Ĉu ŝi parolas Esperanton?

-- Ne, amiko. Ŝi malamas nian lingvon.

-- Ĉu ŝi malamas ĝin?

-- Jes, ŝi ne komprenas in.

-- Instruu ŝin, Iĉio Pang -- diras la soldato kaj nun li rigardas al la knabino. -- Fraŭlino, via nomo kaj vi estas belaj, sed komprenu vian fraton, kiu estas mia bona amiko, mia malgranda ĉina frato. Li havas vere bonan koron, kian multaj homoj ne havas. La belaj sentoj, bonaj pensoj estas gravaj en la mondo.

La knabino estas pala. Ŝi ne komprenas la parolon de la soldato.

-- Kion li diras? -- ŝi demandas la fraton.

Iĉio Pang diras en ĉina lingvo la signifon de la frazoj kaj ŝi longe silente rigardas la soldaton.

-- Ĉu li estas amerika soldato? -- ŝi demandas.

-- Jes, li estas amerika soldato.

-- Ĉu li loĝas en San Francisko, kie niaj gefratoj? Demandu lin!

-- Mia fratino demandas, ĉu vi estas amerika soldato kaj ĉu vi loĝas en San Francisko, kie ni havas gefratojn?

-- Ho, ne! Tute ne! Mi estas amerika soldato nur nun. Mi servas en la amerika armeo nur en Siberio. Mi estas slovako. Mia hejmo ne estas en Ameriko, sed en malproksima hungara lando. Mi estas militkaptito kaj servisto en la amerika kazerno.

Iĉio Pang diras la signifon de la frazoj al la fratino. Ŝi faras grandajn okulojn kaj sen vortoj ŝi iras al la apudfenestra seĝo.

-- Estas interese, en nia kurso la uniformoj ne diras la puran veron. Janis Lekko, la rusa soldato, estas latvo. Marja Bulski en la rusa gimnazia uniformo, estas polino, la instruisto, sinjoro Paŭlo Nadai, en la rusa civila vesto, estas hungaro kaj vi, amiko, en la amerika uniformo, estas slovako. Nur mia vesto montras la veron. Mi estas ĉino, vera ĉino.

-- Sed bona, tre bona ĉino -- diras la soldato. -- Kion vi faras?

-- Mi lernas kaj skribas.

-- Ĉu Esperanton? Montru, kio estas sur la papero?

-- Ne! Mi ne kuraĝas ... Mi faras nur praktikon.

La soldato iras al la tablo, prenas la paperon, rigardas la skribon kaj legas, legas. La fratino de Iĉio Pang atentas kaj la soldaton kaj la fraton. Ŝi vidas; la soldato manĝas per okuloj la skribon. Lia rigardo estas tre bela kaj la frato pale blanka staras apud li.

La soldato metas la paperon sur la tablon.

-- Nu, Iĉio Pang, ankaŭ via uniformo diras malveron. Vi ne estas vera ĉino, sed vi estas esperanta poeto. Mi estu hundo, se mi ne diras la puran veron. Ĝi estas poemo, bela kaj kortuŝa poemo.

-- Ĉu ĝi plaĉas al vi?

-- Jes, tre! Vera poemo! Iĉio Pang, vi estas la poeto de nia kurso.

-- Nu, ĝi estas simple kunmeto de frazoj, en kiu estas nur la vortoj, kiujn mi scias.

-- Ĉu simpla kunmeto de frazoj? Sed ĝi havas muzikon kaj senton. Aŭskultu! Mi legas al vi.



AL NIA LINGVO

Vi, bela lingvo, Esperanto,
en mi la penso jam ne mutas;
parolas sentoj en la kanto,
per kiu vin mi nun salutas.

Ho, kie estas via lando? --


demandas homoj. La respondo:
La lingvoland' de Esperanto
jam estas nia tuta mondo!
Al tuta mond' vi apartenas,
al alto levas vi la Homon
kaj kiu vin en koro tenas,
de vi ricevas Belon, Bonon.

En homan mondon venas Amo


per Nova Sento, kormuziko;
vi faras Pacon el malamo
kaj fraton el la malamiko.

Vi donas al mi, Esperanto,


kulturon novan kaj laboron ...
Sed kion donu mi, lernanto?
Akceptu mian tutan koron!

-- Iĉio Pang, via poemo estas vere bela, tre bela. La vortoj muzikas en ĝi.

-- Vi bele elparolas la vortojn. Estas malfacile al mi la litero "r".

-- Via elparolo nun ne gravas. Donu la poemon kaj la geamikoj en la kurso havu belan vesperon.

-- Se vi deziras, prenu ĝin. Mi ne havas kuraĝon kaj mi restas hejme.

-- Tute ne! La poeto sidu apud mi, inter la geamikoj. Nu, amiko, antaŭ la kurso mi iras al la kazerno de la militkaptitoj. Mi havas diversajn bonajn manĝobjektojn ĉe mi kaj vi scias, mi estas amerika soldato, sed miaj fratoj loĝas en militkaptitejo. Ĝis vespero!

La soldato metas la poemon en la poŝon, li amike prenas la manon de iĉio Pang, soldate salutas lian fratinon kaj eliras sur la straton.

Iĉio Pang staras ĉe la pordo de la komercejo. Li longe rigardas al la bona amiko, al la blanka frato, kiu marŝas sur la vojo kaj portas en la poŝo lian poemon.

La gefratoj senvorte sidas, sidas. La fratino deziras parolon, sed ŝi ne kuraĝas. Ŝi sentas: la frato havas la amon de la amerika soldato, kiu ne estas amerika homo kaj kiu bone komprenas ŝian fraton. La blanka homo komprenas lin kaj ŝi, la fratino, ne. Ĉu ne? Ĉu vere ne? Nun ankaŭ ŝi sentas: inter ŝia frato kaj la amerika soldato estas amika sento, kiu tuŝas ankaŭ ŝian koron.

Ŝi iras al li, metas la malgrandan manon sur la kapon de la frato kaj tre kore parolas:

-- Mi ... mi ... kion mi diru? ... Mi ne malamas vian Esperanton ... mi ... mi nur ne ŝatas ĝin. Ĉu vi pardonas al mi?

Iĉio Pang rigardas al la okuloj de la bela fratino. Liaj vortoj pardone muzikas.

-- Ho, jes, jes ... Vi estas sur la vojo al Esperanto.

-- Ho, ne, ne! Tute ne! ... Kio estas mia nomo en via nova lingvo?

-- Sunfloro.

-- Sunfloro ... Sunfloro ... ĉu li trovas ĝin bela?

-- Li?! Kiu li?

-- Nu, li ... via gasto ... via amiko, la ... la amerika soldato, kiu havas hejmon en la malproksima hungara lando kaj kiu estas slovako.

-- Jes, li diras, via nomo kaj vi estas belaj.

-- Ĉu ankaŭ mi? ... Sunfloro, Sunfloro ... Vere ĝi ne estas malbela vorto.

-- Mi diras al vi, vi estas jam sur la vojo al Esperanto.

-- Ne, sed ... sed ... Jes, kio estas lia nomo?

-- La nomo de kiu?

-- Nu, la nomo de via amiko ... Mi pensas, li ne apartenas al la malbonaj blankaj homoj.

-- Lia nomo ... Vere mi ne scias. Mi nomas lin "amiko". En la vespero, kiam mi ...

-- Ne demandu lin! Li restu Amiko. La nomo Amiko tre plaĉas al mi.

-- Ĉu nur la nomo? Pensu, li estas blanka homo.

-- Vi diras la puran veron. Li estas blanka homo kaj mi estas vera ĉina knabino. Sed lia nomo restu Amiko.

-- Sunfloro, Sunfloro, vi estas granda infano?

-- Kaj vi, frato, estas granda stratbubo. Nu!

Ŝi iras al la pordo de la komercejo.

-- Patro, patro, aŭskultu, la amiko kaj gasto de Iĉio Pang, la amerika soldato, sciu, li ne estas amerika homo, li ne loĝas en San ...

Ŝi estas jam sur la strato kaj Iĉio Pang ne aŭdas ŝian parolon. Li longe pensas.

-- Esperanto estas ne nur lingvo, sed ĝi estas ankaŭ ŝlosilo de la homa koro kaj la koro estas la bona kaj grava parto de la tuta homo.

Ĉapitro 4: Leciono en la parko

Estas bela varma tago. La vetero donas bonan humoron al la homoj, kiuj deziras promenon en la "urba parko". Nu, parko ĝi ne estas. La ne granda ĝardeno kuŝas malantaŭ la Popola Domo. Ĝiaj maljunaj arboj havas verdan veston. Flav- kaj ruĝkoloraj floroj petas atenton de la okuloj kaj ankaŭ akvon petas de tiu, kiu faris la tutan mondon. Nun la mallarĝaj promenvojoj estas orfaj; lacaj homoj ne sidas sur la malnovaj benkoj sub la arboj.

Hodiaŭ estas grava tago en la urbo. La nomo de tiu ĉi tago havas ruĝan koloron en la rusa kalendaro. Sed nun ne sole en la kalendaro estas ruĝa koloro. Ankaŭ la domoj havas ruĝan veston, ankaŭ la koro de la homoj havas ruĝan senton. Granda politika kunveno estas en la Popola Domo.

La gelernantoj de la kurso staras antaŭ la pordo. La rusa politiko ne interesas ilin. Ili ne estas rusoj. Nur sinjorino Bogatireva kaj du el la gimnaziaj lernantinoj: fraŭlinoj Smirnova kaj Tkaĉeva. La politiko ne estas sinjorina afero kaj la knabinoj ne komprenas ĝin. Nur sinjoro Kuratov, la maljuna poŝtoficisto pensas pri ĝi, sed li apartenas al malnova mondo. La nuna politiko ne plaĉas al li. Li ne parolas pri tio. Li servas fidele en la kontoro.

-- Revoluciaj tempoj -- li diras -- kaj en tiuj tempoj la homoj ne scias, kion ili vere deziras. Hieraŭ estis unu caro. La soldatoj deziris bonan sanon al la caro: hodiaŭ estas multaj caroj kaj la soldatoj deziras la samon al multaj caroj. Mi aŭdis, kiam oficiro diris al la soldatoj: "La caro jam ne estas caro." Bone! Egale! Kaj kiam la soldatoj marŝis en la kazernon, ili kantis la caran himnon. Novan kanton ili ne havis. Al mi estas egale, ĉu caro, ĉu caroj. Nur estu homa kompreno! En la revoluciaj tempoj estas homoj, kiuj havas kaj havis diversajn kolorojn. Tian koloron, kian deziras la politiko de la tago. Ili estas kameleonoj. Mi ne havas koloron.

-- Nu, sinjoro Kuratov, vi ne diras la puran veron. Ankaŭ vi havas koloron, kiun vi pli ŝatas. Via koloro estas la verda. Ĉu ne? -- Per tiu parolo fraŭlino Smirnova tuŝas malfortan punkton de la maljuna sinjoro.

-- Ĉu la verda koloro? -- kaj Kuratov longe restas sen vortoj. -- Nu, jes! Vi ne malbone parolis. Vere, la verda koloro plaĉas al mi ... Sed, gesinjoroj, ĉu ni staru ĉi tie?

-- La sinjoro instruisto ne venis. Ni atendu! Ankaŭ Iĉio Pang kaj lia amerika amiko ne ĉeestas. Ni atendu! -- kaj en la vortoj de Marja Bulski estas sekreta peto.

Kuratov jese respondas per la kapo. Sinjorino Bogatireva havas proponon, kiun la gesinjoroj akceptas.

-- Ni iru en la parkon -- ŝi diras. -- Sinjoro Lekko, atendu ĉe la pordo de la ĝardeno. Mi estas laca. Hodiaŭ mi laboris multe en mia hejmo. Nu, ĉu bone?

-- Jes, jes! Ni iru en la parkon! Kiu deziras promenon, tiu promenu; kiu deziras sidon, tiu sidu sur la plej longa benko -- kaj per tio fraŭlino Tkaĉeva prezentas la deziron de la gelernantoj.

-- Nu, bone! Mi kun sinjorino Bogatireva ne deziras promenon. Promenu la junaj homoj!

-- Ah, sinjoro Kuratov, vi diras belan komplimenton al mi. Ĉu mi estas maljuna?

-- Ho ne! Vi estas pli juna ol mi. Tio signifas: ankaŭ mi sentas min juna.

-- Ĉu vi vere pensas tion?

-- Nu, apud vi la plej maljuna homo havas junan koron.

-- Dankon. Ĉu vi aŭdas, sinjoroj? Lernu belajn komplimentojn ĉe sinjoro Kuratov. Ĉu vi pensas la samon?

-- Jes, jes, jes! -- respondas la sinjoroj.

-- Vere vi estas tre bonkoraj. Sed vi ne diris la veron.

-- Kial? Kial ne la veron?

-- Ĉar maljuna mi estas kaj nur la plej maljuna homo havas junan koron apud mi. La juna koro silentas kaj ĝi estas nur infana koro apud mi, ĉar mi havas patrinan senton. Kun patrina sento mi amas vin, jes, jes, mi amas vin, gesinjoroj. La tuta kurso havas mian simpation. Kaj ĉar hodiaŭ estas ruĝlitera tago en la kalendaro kaj ĉar mi faris mian hejmon pura, mi deziras vin al mia tablo.

-- Ni dankas, sinjorino Bogatireva. Ni danke akceptas. Ho, bone, tre bone! -- respondas la gesinjoroj.

-- Hodiaŭ vi havas tre bonan humoron -- diras Kuratov.

-- Ĉar mi estas amikino de la junaj koroj -- kaj ŝi montras per la okuloj al la junaj knabinoj kaj sinjoroj.

-- Ĉu vi estas ankaŭ tiu de mia maljuna koro?

-- Ho, sinjoro Kuratov, vi ne havas bonan kapon. Antaŭ nelonge vi diris al mi, vi havas junan koron apud mi. Ne kredu al la komplimentoj de la sinjoroj!

En bona humoro la gelernantoj iras en la parkon. Ĉe la pordo restas nur Janis Lekko, la latvo-rusa soldato. Sed ne longe li staras sola. Venas la instruisto. Amika saluto.

-- La gesinjoroj estas en la parko.

-- Bone, ni iru!

-- Jes, sed Iĉio Pang kaj Petro Koluŝ, la amerika soldato ...

-- Ne atendu ilin! Mi estis ĉe nia malgranda poeto kaj ankaŭ nia amiko Koluŝ estas tie. Ili ne venas. La patro de Iĉio Pang estas malsana. La knabo restas ĉe la lito de la patro. Koluŝ iris en la militkaptitejon, ĉar tie ni havas bonan kuraciston, kiu parolas ankaŭ la esperantan lingvon.

La instruisto kun la latvo iras en la parkon. Ili promenas al la direkto, de kie ili aŭdas la parolon de la maljuna Kuratov. La frazoj tuŝas la intereson de la instruisto. Li haltas sur la vojo, proksime al la paca societo. Ankaŭ Lekko haltas. Li komprenas: la instruisto donas tempon al la konversacio kaj li faras kontrolon pri la instruo en la praktiko.



-- Kial mi estas esperantisto? Kion mi respondu al vi, fraŭlino Marja Bulski? Vi diris, mi havas karan koloron. Ĝi estas la verda koloro. Vi tuŝis veran punkton. Nun, kiam ni sidas en paco ĉi tie, kiam mi vidas multajn junajn homojn, kiuj havas tiun senton al la verda koloro, kiun senton mi havas, mi pensas, mi ricevis belan donacon. Mi estas ne nur maljuna homo, sed ankaŭ malnova amiko de Esperanto. Vi demandis min, kial mi estas esperantisto? Nu, mi rakontas al vi veran historion ... Mi ne estis malamiko de la lingvo, sed mi ne kredis pri ĝi. Mi estis juna, kiam mi aŭdis pri la lingvo internacia. En la alta lernejo mi havis amikon, kiu venis el Varsovio. Li rakontis pri knabo, kiu faris tian lingvon kaj li prezentis ĝin al la gimnaziaj amikoj. Infana ludo, mi pensis kaj mi diris tion al mia amiko. Li protestis. Ni malpacis. Mi diris: lingvo de unu homo ne estas lingvo, kiun la homoj akceptas. La temp iris kaj iris. Mi ne vidis longe mian amikon. ... En bela tago (mi jam estis oficiro, ne poŝtoficisto kaj mi havis du manojn kaj ne unu) mi vidis mian amikon sur la strato. Mi salutis lin. Li akceptis mian saluton. Ni haltis, konversaciis pri la vetero, pri la familio, pri la servo. Antaŭ ol li iris hejmen, li metis maldikan libron en mian manon. Kio ĝi estas? -- mi demandis. La lingvo internacia, pri kiu vi diris "infana ludo". Nu, la sama knabo faris ĝin kaj la homoj akceptis ĝin. Akceptu ankaŭ vi -- li diris kaj iris hejmen. Mi rigardis, legis kaj mi metis ĝin en la ŝrankon. ĝi ne interesis min. ... Mia amiko servis ne en mia regimento kaj denove mi longe ne vidis lin. Sed ... sed venis malfacila kaj malfeliĉa tempo. Estis milito inter la rusoj kaj japanoj. El eŭropa Ruslando mi iris al la malproksima Manĝurio. Ankaŭ mia amiko. Apud mia regimento kuŝis lia regimento, Ni militis, militis. El tiu tempo mi havas multajn malbelajn bildojn en mia kapo, sed ankaŭ tiu tempo metis la verdan koloron en mian koron. ... Venis tago, kiam la japanoj faris el multaj freŝaj, junaj rusoj tre silentajn homojn, kiuj restis tie sub la tero. Tiujn malmultajn, kiuj restis, la malamiko portis al Japanlando. Mia amiko kaj mi estis inter tiuj malmultaj soldatoj. Li havis gravan malsanon kaj mi ... mi ... vi vidas, mi havas nur unu manon ... Nu, tie, kiam ni havis la plej malfacilajn tagojn, japana kuracisto venis al ni. Li faris la kuracistan laboron ne malpli simpatie ĉe mi ol ĉe mia amiko, sed kiam lia rigardo tuŝis tiun malgrandan esperantan legolibron, kiun mia amiko portis el nia lando, li montris grandan intereson al li. De tago al tago, kiam li venis, li longe restis ĉe lia lito. Li parolis la germanan kaj la anglan lingvojn, ni parolis ne bone la francan lingvon. Nu, li ne komprenis nin kaj ni ne komprenis lin. Nur tion mi vidis, li ŝatas mian amikon pli ol min ... Kaj venis la tago, kiam la kuracisto kun tri civilaj japanoj haltis ĉe la lito de mia amiko. La plej maljuna, la patro de la kuracisto, amike rigardis kaj donis la manon al li: "Ĉu vi estas esperantisto?" -- li demandis kaj kiam mia amiko jese respondis, mi vidis tion, kio tuŝis mian koron. La tri japanoj amike salutis lin kaj montris tian simpation, kin ni malfeliĉaj militkaptitoj ne vidis ĝis nun ĉe la japanoj ... Nu, de tiu tago mia amiko havis pli bonan humoron ol antaŭe kaj mi vidis, tiu kuracisto kaj tiuj japanoj venis de tempo al tempo al li ĝis la tago, kiam li jam ne havis forton kaj la malvarma tuŝo de la Granda Mano fermis liajn okulojn. Tiam mi vidis, ankaŭ la malamiko havas koron, se la homaj sentoj parolas ... De la kuracisto mi ricevis la malgrandan legolibron de mia amiko kaj liaj japanaj amikoj venis ankaŭ al mia lito. Mi rakontis al vi veran historion. Tial mi estas esperantisto, fraŭlino Marja Bulski. Tial mi havas belan donacon hodiaŭ, kiam venis tempo, en kiu ankaŭ mi havas tian homan senton, kian havis tiuj japanoj. Ho, Esperanto estas ne nur lingvo, sed idealo, kiu portas pacon al la koro kaj kulturon al la kapo. Vera espernatisto sentas, la patrolando estas patra hejmo, la nacia kulturo estas la gepatroj. Li file amas ilin. Sed la vera esperantisto sentas ankaŭ tion, la mondo estas patrolando de la tuta homa familio, la diversaj kulturoj estas la fratoj kaj li frate simpatias al ili. Tial mi estas esperantisto, ĉar mi sentas min homo kaj mi vidas homfraton en la homo, ĉu li apartenas al mia nacio aŭ al ne mia nacio. Sen bajonetoj, sen kanonoj la homoj estas fratoj; kun bajonetoj, kun kanonoj ili ne estas homoj. Ĉu vi komprenis la rakonton de via maljuna rusa frato?

La gesinjoroj silentas, sed en tiu silento ne estas protesto. En ĝi estas pensoriĉa harmonio. La militkaptitoj, kiuj nun havas ĉeĥan, rumanan, rusan uniformojn kaj civilan veston, sentas tre varman dankon al tiu unumana maljuna homo. Per tiu parolo li patramane tuŝis la korojn.

La knabinoj kaj sinjorino Bogatireva mute rigardas al la blankaj haroj, belaj bluaj okuloj de la maljuna poŝtoficisto. Nun li estas tre bela, pli bela ol la fortaj, junaj sinjoroj en la elegantaj uniformoj.

Paŭlo Nadai, la instruisto, iras al sinjoro Kuratov kaj kore gratulas al li.

-- Sinjoro, vi faris pli belan, pli bonan lecionon ol mi faris en la tuta kurso. Ankaŭ mi dankas. Vian instruon mi metas en mian koron.

Sinjorino Bogatireva levas la manon kaj petas atenton.

-- Aŭskultu, gesinjoroj, ĉar hodiaŭ sinjorino Bogatireva havas proponhumoron -- diras Kuratov.

-- Mi ne havas novan proponon. Mi diras nur unu frazon; jam estas tempo! Vian parton el la leciono, sinjoro Nadai, vi faru en mia hejmo.

-- Nu, kion mi diris? Nova propono.

-- Silentu, vi ... vi ... maljuna juna koro.

-- Mi dankas. Via komplimento diras la puran veron.

La tuta societo promenas al la pordo de la parko.

-- Nu, diru, sinjoro Kuratov, ĉu vi ŝatas la fiŝon? -- demandas sekrete sinjorino Bogatireva.

-- Nur en la akvo, sinjorino, nur en la akvo!

-- Ĉu vi ŝatas la akvon?

-- Kun vino, sinjorino, nur kun vino! Sed ĉu vi ne havas brandon?

-- Ĉu kun akvo, sinjoro Kuratov?

-- Ne! Ne! Mia maljuna juna koro ŝatas la brandon pura.

-- Mi havas puran brandon, ĉar hodiaŭ vi parolis al mia koro. Tute al mia koro. Jes!

-- Ĉu vi scias, kiam mi trinkas multan brandon, mi faras skandalon.

-- Jes, en la sonĝo ... sed nur en la sonĝo, sinjoro Kuratov.

Ĉapitro 5: Interesa tago

La tempo flugas. Multaj tagoj estas grizaj. Ili alportas nur tion, kion la antaŭa tago: maŝinan laboron. Sed estas tagoj, kiuj restas en la memoro de la homo. Tia tago estas hodiaŭ.

La membroj de la malgranda esperanta kurso jam matene rapidas al la Popola Domo. Sinjorino Bogatireva prenis sur sin la plej belan veston. Sinjoro Kuratov havas nigran veston. Li bele kombis siajn blankajn harojn. La knabinoj longe rigardis sin en la spegulo: ĉu ili estas plaĉaj aŭ ne? Ankaŭ la uniformoj de la soldat-membroj montras sin novaj. Por tiu tago la instruisto ricevis belan veston de sia amiko. Iĉio Pang kun sia fratino Sunfloro en belaj naciaj kostumoj iras al la kunveno. Ĉu estas festotago? Ne! Por la aliaj homoj ne estas festo, sed por la malgranda kurso estas grava tago. Sur la pordo de la Popola Domo granda paperfolio kun dikaj literoj diras al la publiko: "PROPAGANDA MATENO PRI ESPERANTO". Kie? En la tre granda teatro de la domo.

Ĉu tiuj simplaj homoj, militkaptitoj, gimnaziaj lernantinoj, ĉina knabo havas kuraĝon al tio? Kiu helpis, ĉar sen helpo ili ne havas vorton en tia urba afero? Jes, estas, kiuj helpis kaj helpas en la laboro.

Antaŭ dekkvin tagoj fraŭlino Tkaĉeva kun sia parenco venis al la kurso. Li estas kolonelo kaj li havas gravan oficon ankaŭ ĉe la urbo. Li sidis kaj atente aŭskultis dum la tuta instruo. Li ne komprenas Esperanton, sed li aŭdis la demandojn de la instruisto, la respondojn kuraĝajn kaj longajn de la gelernantoj. Li vidis, ke ili ridas, havas bonan humoron kaj tre bone komprenas la parolon de la instruisto. La kolonelo estas inteligenta kaj moderna homo (en la paca tempo li estis gimnazia profesoro en Kiev). Li komprenis la signifon de Esperanto kaj la instruistan laboron.

Kiam Paŭlo Nadai diris "Ĝis revido"-n al la gesinjoroj, la kolonelo gratulis al li. Li parols ruse, sed fraŭlino Tkaĉeva bone diris la signifon de liaj frazoj.

-- Sinjoro, -- li diris -- mia juna parencino multe parolis pri Esperanto, pri via instruo. Mi venis ĉi tien kun pesimismo. Mi ne kredis al ŝiaj vortoj. Nun mi vidis vian grandan kaj belan laboron. Mi scias, ke vi faris utilan servon al ni. Nun mi havas optimistan penson pri via afero. Mi sentas min pli riĉa nun ol matene. Mi dankas al vi.

Ankaŭ Paŭlo Nadai dankis per simplaj koraj vortoj al la kolonelo, ke li vizitis la kurson kaj petis lin, ke li memoru pri la malgranda, tre malforta kurso kaj helpu ĝin.

La kolonelo parolis ankaŭ kun la gelernantoj. Li foriris kun sia parencino kaj kun sinjoro Kuratov, kiu tre interesis lin per sia persono.

La kolonelo ne forgesis la malgrandan societon. Li multe parolis pri sia vizito, pri Esperanto, pri la laboro de la militkaptito, kiu faras utilan servon per sia instruo. Li parolis al siaj kolegoj, al la gravaj personoj en la urbo kaj tial hodiaŭ la malgranda kurso havas gravan tagon.

La granda ludejo de la teatro montras lernoĉambron kun benkoj, nigra tabulo, tablo kaj multaj seĝoj. Sur la benkoj sidas la gelernantnoj. Sur la seĝoj sidas gravaj gesinjoroj de la urbo: la kolonelo, du gimnaziaj profesoroj, du sinjorinoj, la delegito de Universala Esperanto Asocio el Vladivostok, sinjoro Vonago, kiu portis kun si leteron de la militkaptitaj esperantistoj en Pervaja Rjeĉka. La letero havas la adreson de Paŭlo Nadai.

En la granda, tre bela rigardejo sidas la publiko: multaj oficiroj kun siaj edzinoj, gravaj urbaj personoj, multaj gesinjoroj, gimnaziaj geknaboj el la kvar gimnazioj de la urbo, multaj soldatoj. Ankaŭ ĉinoj kaj koreanoj estas, sed malmultaj.

La publiko atentas pri la parolo de la sinjoro kolonelo, kiu diras ruse (mi donas nur la enhavon de lia bela parolo), kial kaj por kio hodiaŭ venis la inteligentaj homoj al la teatro. Ne estas politika, sed estas kultura kunveno. Li petas la atenton de la publiko por tio, kion la instruisto kaj liaj gelernantoj montras sur Ia ludejo.

-- Memoru, gesinjoroj, ke tiuj ĉi junaj homoj apartenas al ok diversaj nacioj. Antaŭ du monatoj ili ne komprenis unu la alian. Ne forgesu, ke ili nun estas en la tempo de la instruo! La instruo estas kvarmonata. Pensu pri tio, kiam la gelernantoj nun publike respondas al la demandoj de la instruisto. Tiuj junaj homoj montras al ni kulturan laboron, kiu utilas ne nur por ni, rusoj, sed por la tuta homa familio sur la tero. Aŭskultu ilin!

La parolo de la kolonelo plaĉis al la publiko. Ankaŭ la instruo. La gelernantoj kuraĝe, bele respondas. Ili rakontas per simplaj frazoj pri la taga laboro, pri la lernejo, pri la familio, pri Esperanto. Iĉio Pang bone diras sian poemon kaj multaj homoj aŭdas, ke li jam bone elparolas la literon "r", kion lia amiko, Petro Koluŝ instruis al li.

Sunfloro,sidas inter la gesinjoroj en la rigardejo. Ŝi havas grandan koran varmon al sia frato, kiam la publiko,montras sian plaĉon. Sed kiam la granda, forta "Amiko" parolas, ŝi fermas siajn belajn okulojn. Ŝia koro batas tre kaj ŝia vizaĝo estas blanka, kiel la blanka lilio. Nur kiam ŝi aŭdas la plaĉon de la publiko, nur tiam ŝi malfermas siajn noktonigrajn okulojn kaj en ŝia rigardo estas feliĉa rido.

Ankaŭ sinjorino Bogatireva bone montras sian scion. Al la publiko tre plaĉas la kuraĝa maljuna lernantino. Ernst Mayer, la germano, sed rusa soldato, fraŭlinoj Eŭgenia Tkaĉeva, Valja Smirnova, la rusaj gimnaziaj lernantinoj, Pavel Budinka, la ĉeĥa, Adrian Berariu, larumana soldatoj bone laboras. Nur la plej malgranda Ivan Averkiev ne havas grandan kuraĝon, sed li estas tre juna, tre bela knabo kaj la publiko pardonas kaj komprenas lin. Sinjoro Kuratov ne estas lernanto. Li nur sidas en la benko.

La plej grandan plaĉon de la publiko havas Marja Bulski. Per siaj ĉarmo, bela elparolo, longaj kaj interesaj respondoj, per sia rakonto pri la ama letero, kiun la patrino legas ne per la samaj vortoj kiel la filino, ŝi almilitas la simpation de la publiko. Sinjoro Vonago, la delegito de Universala Esperanto Asocio, tre kore gratulas al ŝi antaŭ la publiko. Marja Bulski estas tre, tre feliĉa. Ŝi danke rigardas al sia instruisto kaj ruse diras al la publiko, ke tiun bonan laboron de la gelernantoj faris Paŭlo Nadai. La publiko montras sian komprenon ankaŭ al li.

Sinjoro Kuratov parolas pri la instruisto, pri la kurso, pri la harmonio, kiu estas inter la diversnaciaj gelernantoj, pri sia amo al Esperanto. Li parolas ruse kaj li havas la tutan atenton de la publiko.

Nun sinjoro Vonago levas sin de la seĝo. Li faras longan propagandan parolon pri la lingvo, pri ĝia historio. Li parolas ankaŭ pri la Vladivostok-a Esperanto-Societo, kiun nuntempe vizitas cent kaj cent esperantistoj, kiuj apartenas al dekkvin diversaj nacioj. Li deziras multajn gelernantojn al la nova kurso, kaj li dankas al la publiko, ke ĝi montris simpatian komprenon.

La publiko iras hejmen, sed multaj el ĝi donas sian adreson ĉe la pordo al gesinjoroj Bogatireva kaj Kuratov.

Kiam la instruisto kaj la gelernantoj estas solaj, ili gratulas unu al alia. Ho, vere estas bela tago! De nun ili ŝatas Esperanton pli ol ĝis nun.

-- Karaj geamikoj -- diras Nadai kaj liaj vortoj havas koran muzikon -- mi dankas al vi tion, ke vi tiel bone, tiel bele faris vian malfacilan laboron. Tio signifas multon por Esperanto en via urbo. Sed nun aŭskultu! Mi ricevis leteron de mia amiko el Pervaja Rjeĉka. Ankaŭ li estas esperantisto kaj en sian leteron li metis parton, kiu interesas ankaŭ vin.

-- Ni aŭdu, ni aŭdu!

-- Li skribas: "Kara amiko, kun frata amo mi salutas vin. Longe mi silentas, ĉar mi ne hvais tempon. Mes, mi diras, la veron. En tiu ĉi militkaptitejo estas malgranda teatro. Ne tia granda, kia estis nia teatro en Berezovka. Tiun ĉi teatron faris ni, la militkaptitoj. La japanaj oficiroj, la japana kolonelo, kiu estas la plej grava persono en tiu ĉi militkaptitejo donacis al ni diversajn objektojn. Vi komprenas, ke nun mi havas laboron.



Vi scias, ke ne delonge mi loĝas en tiu ĉi militkaptitejo. Nun mi estas ĉi tie ne kun mia nomo, sed kun nomo de tiu militkaptito, kiu sekrete foriris al laboro. Sed vi skribu al mia vera nomo. Ankaŭ la poŝtisto estas nia homo: militkaptito. La japanoj estas riĉaj; ili donas manĝaĵojn diversajn, ili donas al ni homan vinon, nur ne liberon. La rusoj estas malriĉaj nun kaj ili donas nur liberon kun multaj politikaj malfacilaĵoj. Tial mi venis sekrete ĉi tien.

La japanoj estas gastamaj. Vi venu ne sekrete, kiam plaĉas al vi. Vi petu eniran paperaĵon ĉe la pordo. Kaj venu ne sola, sed kun viaj gelernantoj! Ĉi tie en nia militkaptitejo estas "Esperantista Kafejo", kie tre multaj bonaj esperantistoj kunvenas kaj ili faras interesajn konversaciojn pri diversaj aferoj. Nu venu, amiko kun viaj gelernantoj! Mi, kiel aktoro, havas multajn bonajn amikojn inter niaj japanaj oficiroj kaj ankaŭ kiel esperantisto mi havas tre bonkoran japanan kapitanon, kiu helpas al mi kaj al la militkaptitoj esperantistaj.

Amike kaj frate salutas vin via: Miĥaelo Ŝaroŝi." Nu, kion vi pensas pri tio, geamikoj? ĉu ni iru aŭ ni restu?

Al la gesinjoroj plaĉas la letero, la propono.

-- Jes, ni iru! Ne estas tre longa distanco inter Nikolsk kaj Vladivostok Ni estu kuraĝaj! Kiam ni iru?

-- Mi ne scias. Mi proponas, ke ni pensu pri la afero kaj dum la kunvenoj ni diru la jesne. Ĉu bone? -- diras sinjorino Bogatireva.

-- Vi havas denove proponan humoron -- kun rido diras la maljuna poŝtoficisto.

Ankaŭ la aliaj ridas. En vere bona humoro ili iras el la Popola Domo al la diversaj direktoj.


Marja Bulski kaj Paŭlo Nadai havas la saman direkton. Ankaŭ Iĉio Pang kaj lia fratino iras kun ili ĝis la strato, kie estas la ĉina kvartalo de la urbo.

-- Sinjoro instruisto, se plaĉas al vi, mi invitas vin al la ĉina teatro. Hodiaŭ vespere venu al mi. Nia teatro estas tre interesa ankaŭ por vi, ĉar ĝi ne estas tia, kia estas la via.

-- Bone! Sed ĉu via patro jam estas pli sana ol antaŭ tagoj?

-- Ne! La kuracisto diras, ke lia malsano venas de lia maljuna koro. Li donis medikamenton al li, sed ĝi ne helpas multon.

-- Kaj vi, fraŭlino Sunfloro, ĉu vi jam ne estas malamikino de nia lingvo?

Sunfloro ne respondas. El la tuta frazo ŝi komprenis nur sian nomon. Ŝi rigardas al sia frato. Iĉio Pang helpas al ŝi. Ŝi fermas siajn okulojn, nelonge pensas pri la demando, malfermas la okulojn kaj tre ĉarme respondas.

-- Sunflolo... amas Espelanto... bona Espelanto... bona amiko Sunflolo... jes... jes!

La instruisto faras grandajn okulojn. Iĉio Pang ridas.

-- Mi diris al ŝi, ke ŝi estas sur la vojo al Esperanto, sed ŝi neis. Nun ŝi jesas. Kiam nia Amiko estas ĉe mi kaj ni konversacias, ŝi atente aŭskultas, demandas la vortojn, kiuj restis en ŝia kapo. Tia estas mia fratino.

-- Lernu la lingvon, Sunfloro -- diras Nadai.

Ŝi komprenas la frazon sen la helpo de la frato. Ŝi faras la samajn fermon kaj malfermon de la okuloj.

-- Ne!... Mi... Sunflolo... ĉinino -- kaj ŝi montras al si.

-- Sed vi estas moderna ĉinino kiel via frato estas moderna ĉino. Ankaŭ viaj piedoj montras tion. Viaj gepatroj ne malgrandigis perforte ilin tiel, kiel tiujn de multaj ĉininoj. Vi havas modernan kapon, modernajn piedojn.

El la longaj frazoj Sunfloro komprenis nur du vortojn: "moderna ĉinino" kaj ŝi komprenis la montron per la mano al siaj piedoj. Ŝi pripensas kaj respondas.

-- Sunflolo modelna ĉinino -- kaj ŝi montras al siaj piedoj -- Sunflolo nemodelna ĉinino -- kaj ŝi montras al sia koro.

Ŝi estas tiel ĉarma, tiel infana, ke Marja Bulski ĉirkaŭprenas kaj kisas ŝin. Nadai kaj Iĉio Pang ridas, sed ne longe.

Tiu kiso de Marja Bulski, de blanka knabino al ĉina knabino sur la strato de tia urbo, kie la ĉinoj ofte sentas, ke la blankaj homoj malŝatas ilin, estis tre kortuŝa kaj tute ne ordinara. Sunfloro kun blanka vizaĝo kaj kun nekomprena rigardo staras, staras kaj ŝi ne forprenas sian rigardon de Marja. Iĉio Pang bone komprenas sian fratinon.

-- Ĉu mi faris malbonon al vi, Sunfloro? -- demandas Marja. -- Mi montris al vi, ke vi plaĉas al mi, ke mi amas vin. Pardonu, Sunfloro!

Sunfloro nur staras, senvorte rigardas ŝin. Marja Bulski havas ploran humoron.

-- Nu, Iĉio Pang, diru al ŝi, ke mi kisis ŝin, ĉar ŝi estas mia malgranda ĉina fratino. Ĉu la blankaj knabinoj kaj ĉinaj knabinoj ne estas egalaj?

Dum Iĉio Pang parolas al sia fratino, ŝi senvorte aŭskultas, sed ŝia rigardo restas sur la rozoruĝa vizaĝo de Marja Bulski.

-- Nu, Sunfloro, ĉu mi ne estas via pola fratino kaj ĉu vi ne estas mia ĉina fratino?

En la belaj nigraj okuloj de Sunfloro nun estas du malgrandaj larmoj. Ili ekiras sur ŝia blanka vizaĝo, kiam ŝi jesas per la kapo.

-- Jes... flatino... Sunflolo flatino... Amiko, Iĉio Pang, Flatino, bona Espelanto -- kaj ŝi salutas en ĉina etiketo Marjan Bulski, la instruiston kaj ŝi foriras al la direkto de la patra domo.

-- Ĉu mi faris malbonon al ŝi? Diru, Iĉio Pang!

-- Tute ne! Vi nur tuŝis ŝian koron kaj en tiu koro nun estas tia sento, kiu ne havas lingvon. Per via sola kiso vi faris el ŝi komprenohavan fratinon por mi.

-- Sed ŝi foriris kaj mi pensas, ke...

-- Jes, ŝi foriris... Ĉu vi konas tiun japanan floron, kiun ankaŭ multaj el la rusoj havas en tiu ĉi urbo? Ĝi havas delikatajn foliojn. Kiam vi tuŝas ilin, la folioj klinas sin kaj restas tiel dum longa momento. Nu, tia floro estas ankaŭ mia fratino en sia koro.

Ĉapitro 6: Intima vespero

Paŭlo Nadai sidas ĉe la tablo. Lia rigardo flugas de objekto al objekto en la pura ĉambro de rusa hejmo. Kun intereso ĝi haltas ĉe la granda ĝisplafona forno. Ĝi estas tiel dika, ke nur du homoj povas ĉirkaŭpreni ĝin. Lia rigardo haltas ĉe la sanktaj bildoj sur la muro. Malnovaj ili estas. La jaroj lasis sian signon sur ili ... La muroj estas blankaj. Neniu pensas pri tio, ke la tuta domo estas ligna domo. Nur la bruna plafono montras tion. ... Ho, kiel simplaj, sed fortaj estas la mebloj! Tiuj seĝoj havas forton por cent jaroj kaj tiu ĉi tablo montras, ke la laboristo, kiu faris ĝin, pensis pri jarcenta servo. Ĉio en la ĉambro estas kortuŝe simpla kaj parolas pri la honesta malriĉeco de la familio.

Sur la tablo estas blanka tuko. Hejma laboraĵo. Malgrandaj teleroj. Sur ĉiu estas simpla glaso kaj kulereto. Sur pli granda telero kuŝas bruna rusa pano. La mastrino faris ĝin. Maldekstre de la mastrina loko sur la tablo staras la plej luksa objekto de la rusa hejmo: la samovaro. Ĝi estas la simbolo de la familia vivo. Ĝia muziko intimigas la kuneston dum la longaj vesperoj, kiam la tuta familio sidas ĉirkaŭ la tablo kaj parolas pri la tago, aŭ silente sonĝas pri pli bona tempo. Kiu ne konas la rusan samovaron, tiu ne povas scii, kion ĝi signifas en la familia vivo de la rusoj. La samovaro estas poezia objekto, eĉ poezio. Nun ĝi staras jam sur la tablo, zume muzikas kaj atendas la mastrinajn manojn.

Ankaŭ Paŭlo Nadai atendas la mastrinon, tiun mastrineton, kiu invitis lin al la senluksa tablo de sia hejmo. La rigardo de Nadai haltas ĉe la pordo kaj ĝi restas tie ĝis la enveno de Marja Bulski.

Marja havas sur si festotagon gimnazian uniformon. Ŝi pardonpete ridetas al sia gasto. La gasto sen pardonpeto pardonas. Li pensas: tia estas tiu ĉi knabino, kia estas la maja sunrido, kiam la juna koro kantas himnon al la Sinjoro de la alta ĉielo.

-- Ĉu mi longe atendigis vin?

-- Ne! Estis bone resti sola en via hejmo.

-- Ho, ĝi estas tre malriĉa, tute ne luksa. Mia patro estas simpla laboristo.

-- Mi ne vidis lin. Ĉu li ne estas hejme?

-- Tre malofte ni vidas lin. En ĉiu jaro nur unufoje, kiam li revenas al ni el Kamĉatko por unu monato. Li laboras tie en la ... en la ... ho, mi ne konas tiun vorton!... nu, en tiu loko, kie la homoj trovas tiun flavan ŝtonon, el kiu estas ankaŭ la fianĉina ringo.

-- Mi komprenas. Li laboras en la orminejo.

-- Jes, en la cara, nun jam ne cara orminejo. Dekunu monatojn ni estas solaj sen patro. Mia patrino ne estas tre sana kaj forta. Mi helpas al ŝi ĉe la hejma laboro kaj ĉe miaj gefratoj. Jes, mi havas gefratojn. Kvar! Jes, kvar gefratojn! Ĉu vi deziras vidi ilin?

-- Ho, jes! Tre volonte. Mi ŝatas la infanojn.

-- Tion mi scias. Mi vidis vian rigardon, kiam ĝi havis patran senton. Tiam vi estis bela.

-- Kaj nun mi estas malbela. Ĉu?

-- Ne volu komplimenton, sinjoro. Ĉe ni la fraŭlinoj ne komplimentas por almiliti simpation.

-- Vi ne estas fraŭlino. Vi estas gimnazia lernantino. Knabino. Nur infano.

-- Nur infano? Mi estas jam dekok-jara. Tiu ĉi jaro estas mia lasta jaro en la gimnazio. Jes, sinjoro! Sciu, ke mi estas fraŭlino kun multaj pensoj kaj zorgoj kiel ĉiu knabino, kiu havas malriĉajn gepatrojn kaj multajn gefratojn ... Nu, ĉu vi deziras vidi ilin?

-- Ni iru! Kaj mi petas vian pardonon.

-- Mi jam pardonis. Ni iru. Rigardu la maldiligentajn infanojn, kiuj ludas dum la tuta tago kaj vespere ili lernas siajn lecionojn.

Marja malfermas la pordon de la alia ĉambro. Nadai vidas kvar geknabojn. Ili sidas ĉirkaŭ la tablo, sed kiam ili vidas la gaston, ili levas sin kaj salutas lin.

-- Vidu, jen ili! Ŝi estas mia fratino Orela. Tiu dormokula knabo estas mia frato Tadeusz, tiu ridbuŝa knabineto estas mia fratineto Erna kaj tiu ĉi malgranda estas la molkora Valja, kiu tre ŝatas la "grandan" panon kun "multa" butero. Nu, kiel ili plaĉas al vi?

-- Ili estas tre ĉarmaj.

-- Nun vi povas vidi, kiel maljuna mi estas. Mi estas la plej maljuna. -- Marja residigis la geknabojn.

-- Nu, lernu kaj en la liton! Unu, du, punkto! Kion vi legas, Orela? Ĉu vi finis vian matematikan lecionon?

-- Mi eĉ ne komencis ĝin. Vi devas helpi. Vi scias.

-- Nun mi ne havas tempon. Rompu la kapon kaj tiun libron, kiun vi tenas en via mano, donu al mi!

Orela ne volonte donas la libron al sia fratino kaj ŝi eksidas al la tablo por komenci la malfacilan matematikan taskon.

Nadai ne komprenas la polan lingvon, sed li rigardas la infanojn, atentas pri la parolo de Marja vidas la sintenon de la gefratoj kaj li sentas ke Marja vere ne estas jam gimnazia lernantino, jam delonge ŝi estas la dua patrineto en la orfa hejmo. La vorto "patrineto" kun la tuta bildo restas en lia kapo kaj kiam Marja proponas reiron en la alian ĉambron por trinki teon, li infane diras: jes!

Ili sidas ĉe la tablo. Marja preparas la teon. Nadai rigardas la libron, kiun ŝi prenis for de Orela. "POEMOJ de JULIUSZ SLOWACZKY."

-- Ho, tiu Orela estas ĉiam tia! Dum la tuta tago ŝi faras nenion. Ŝi nur legas, legas.

-- Sed belajn librojn.

-- Nu, ne ĉiam.

-- Sed nun ŝi legis belajn poemojn. Ankaŭ mi tre ŝatas la poemojn, kiujn mi konas de tiu ĉi poeto. Mi memoras, ke lia poemo "Mi malĝojas, Sinjoro" tre plaĉas al mi. Belega ĝi estas.

-- En kiu lingvo vi legis ilin?

-- En Esperanto. Antoni Grabovski, la patro de la esperanta poezio tradukis ĝin.

-- Ĉu vi bone rememoras pri ĝi? ... Nu, diru kaj ni kontrolu la tradukon! Atendu! Mi nun serĉas la originalon. Jen mi trovis ĝin ...

Nadai bele, sente diras la tradukon kaj Marja kontrolas.

-- Ho, belega estas ili ambaŭ -- ŝi diras ĉe la fino.

Ili longe parolas pri la pola, poste pri la hungara literaturoj. Ankaŭ pri la esperanta literaturo, al kiu la poloj donis talentajn homojn: Kazimir Bein, Leo Belmont, J. Wasznewsky. Kompreneble, ankaŭ la rusoj donis.

-- Ho, tamen ĝi estas tre malriĉa! -- diras Marja.

-- Hodiaŭ ĝi estas malriĉa, sed ĝi estas vivopova. Atendu! Post unu-du jardekoj ... Niaj verkistoj, poetoj ĉiam volas doni perfektecon al la lingvo. Iliaj verkoj instrue helpas en la bela parolo de la lingvo kaj ilia laboro ĉiam faras utilan servon por nia nova kulturo.

-- Ĉu vi vere kredas tion?

-- Mi estas certa pri tio, ke tiu granda amo, tiu nobla laboro, kiujn multaj miloj jam donis al Esperanto, ne povas resti sen bonaj fruktoj. Hodiaŭ estas 1919, estas milita kaj revolucia tempo, sed post unu-du jardekoj ...

-- Ho, kien vi flugas? Restu en la nuna tempo. Ne pensu, ke mi ne komprenas vin. Sed nun mi pensas pri tio, ke nia societo ne havas esperantajn librojn, gazeton. Por bone lerni lingvon la homoj devas legi literaturaĵojn. Tiel ni lernas ami ankaŭ nian patran lingvon kaj tiel mi lernis ankaŭ la rusan kaj germanan lingvojn. Pensu pri tio!

-- Mi jam pensis ofte pri tio.

-- Kaj kion ni faru? -- kaj Marja demandas eĉ per sia rigardo.

-- Mi ne scias. Mi havas nur dek librojn. Akceptu ilin por la societo. La komenco estas ĉiam malfacila.

-- Mi dankas ilin en la nomo de la kurso. Sed ĉu vi ...

-- Ho, mi jam ofte legis ilin. Sed unu libreton mi retenas. Ĝi restu memoraĵo.

-- Pri kio? Pri kiu?

-- Pri tago, kiam mi ploris kiel la infano.

-- Ĉu vi ne volas aŭ ne povas rakonti al mi pri tio?

-- Se vi deziras, volonte.

-- Ho jes, rakontu, rakontu, kara ... kara -- instruisto!

-- En 1916 mi estis en la militkaptitejo en Berezovka. Estis la monato Novembro aŭ Decembro. La tuta tero vestis sin en blankan kostumon. Ekster la kazernoj estis granda malvarmo. En la kazernaj ĉambroj estis malbona aero. Tie ni kuŝis, rigardis al la plafono kaj nur kelkfoje ni parolis unu al la alia. Ni, hungaroj, havis malbonan, tre malbonan humoron. La germanoj havis pli bonan humoron, ĉar ili ĉiutage ricevis leterojn, pakaĵojn el la malproksima hejmlando. Ilia milita poŝto estis bonega. Ni, hungaroj, tre malofte ricevis kelkvortan sciigon de niaj gepatroj, edzino, fianĉino kaj gefiloj. Kial? Mi ne scias. Sed estis tiel. Ankaŭ nun estas tiel. La lastan leteron de mia patrino mi ricevis en Februaro de 1917.

Foje la poŝtisto de la kazerno venis al mi. Li donis sciigon pri pakaĵo, kiu venis al mia nomo. Mia koro forte batis. Pakaĵo el la hejmo! Pensu, kion ĝi signifas por tiaj orfaj homoj, kiel ni estas. Mi iris, ne, mi kuris al la poŝtoficejo. Mi ricevis la pakaĵon. Sur ĝi estis la manskribo de mia kara patrino. Vi ne povas prezenti al vi, kion mi sentis en tiuj dek minutoj, dum kiuj mi rekuris al mia kazerno kaj tie ... tie mi trovis nur grandan ŝtonon, malpuran soldatpano en la pakaĵo kaj paperon kun rusa skribo: "La pakaĵo alvenis tia al la rusa poŝto." Kiu forprenis el ĝi tion, kion la patrina amo volis doni al mi, mi ne scias. Ĉu la hungara aŭ la rusa milita poŝto? Egale!

Pasis kelkaj tagoj, unu semajno kaj nia poŝtisto denove venis al mi. Jen sciigo pri pakaĵo -- li diris. Mi pensis pri malbona soldata humoraĵo kaj mi ne volis iri al la poŝtoficejo, sed la bona homo du-trifoje diris, ke mi iru, ĉar ĝi estas granda pakaĵo.

Nu, mi iris kaj mi prenis la pakaĵon. Ĝi venis el Ĝenevo. La Universala Esperanto Asocio sendis al mi. Ho, libroj! Esperantaj libroj! Eĉ hungarajn librojn ni ne povas ricevi, ĉar la rusa cenzuro metas ilin en la fajron. La cenzuristoj ne scias la hungaran lingvon.

En la kazerno miaj amikoj scivole rigardis la pakaĵon. Mi malpakis ĝin. Mi trovis dek belajn librojn kaj alian pakaĵon, kiun la franca poŝto sendis al Ĝenevo. Ankaŭ ĝin mi malfermis kaj mi trovis varman veŝton, pipon, tabakon, ĉokoladon, cigaredojn. du bonajn ŝuojn. diversajn objektojn utilajn por soldato, unu esperantlingvan Biblion kaj unu leteron. Mi rigardis la pakaĵan. sed mi ne vidis ĝin. Miaj larmoj malhelpis. Mi ploris kiel la infano. Kial? ... Atendu momenton!

Nadai prenas el sia poŝo kelkajn leterojn kaj serĉas inter ili.

-- Jen la letero! Aŭskultu! "Kara amiko, aŭ malamiko(?), mi legis vian nomon en la gazeto "ESPERANTO" kaj nun mi scias, ke vi estas militkaptito en Ruslando. Mi pensis pri vi kaj pri nia amika korespondo antaŭ la milito. Mi sendas al vi tion, kion malriĉa franca soldato povas sendi al soldato. Akceptu kaj restu sana! Via: Alfred Pitois, nun infanteria kaporalo en la ..." La daton, lokon kaj la nomon de la regimento la franca cenzuro forigis per dika blua krajono. Jen la historio. Ĝi estas vera de la unua vorto ĝis la lasta... Tial mi deziras reteni tiun unu libron, la esperantlingvan Biblion.

Longa silento restas post la rakonto en la ĉambro. Marja ne kuraĝas rompi ĝin. Nadai vivas nun en siaj rememoroj. Nur post minutoj la rigardoj serĉas unu la alian. En la okuloj de ili ambaŭ la sama sento parolas mute, sed tre varme: la homa kompreno.

Sur la tablo du manoj ame tuŝas sin. La samovaro muzikas. La instruisto kaj lernantino sentas sin pli proksimaj unu al la alia. Ne ili, sed la longa, longa silento parolas pri tio.

Ĉapitro 7: En Vladivostok

Kelkaj el la membroj de la malgranda kurso alvenis per la matena vagonaro el Nikolsk al Vladivostok. Ĉe la stacidomo atendis ilin sinjoroj Vonago kaj Ŝaroŝi, el la militkaptitejo de la japanoj. La unua tenis alte malgrandan esperantan standardon, la dua kuris preter la vagonoj por trovi sian amikon Nadai. Li trovis facile lin, ĉar ankaŭ Marja Bulski eltenis similan standardon tra la fenestro de la kupeo, en kiu sidis Nadai, Kuratov, Valja Smirnova, Eŭgenia Tkaĉeva, Bogatireva kaj ŝi.

Post la reciproka saluto nun ili marŝas jam sur la ĉefa strato de la urbo. Altaj domoj, multaj komercejoj, sed la karaktero estas ne eŭropa, sed orienta. Ili rigardas al la haveno, en kiu multaj ŝipoj senmove ripozas, atendas la el- kaj enŝipigon de komercaĵoj. Ankaŭ grandaj militŝipoj pace mutas nun ĉe la bordo.

Nadai, kiu la unuan fojon vidas la maron, haltas sur la vojo kaj rigardas ĝin.

La maro estas tre interesa. Rigardu, Marja, de tie ĉi ni povas vidi la tutan havenon "Ora Korno" kaj tie jam ankaŭ la liberan maron. Ĝi estas belega! Ĉu ne?

-- Mi malŝatas tiun ĉi maron kaj mi antaŭsentas, ke mi malamos ĝin.

-- Kial? Mi trovas ĝin belega.

-- Jes, ĝi estas belega, sed tre senkora. Ĝi disigos nin por ĉiam.

-- Sed la maro estas samtempe vojo por retrovi la malproksiman amikon.

-- Ĉu vi kredas tion? Ho, vi granda optimisto.

-- Jes, mi volas kredi tion, vi, malgranda pesimistino.

La propono de sinjoro Vonago rompas la malgajan interparolon de la du geamikoj.

-- Gesinjoroj. -- li diras -- mi invitas vin unue al la hejmo de la Vladivostoka Esperanto Societo. Tie ni matenmanĝos, ĉar ĝi estas en mia oficejo. Vi scias, ke mi estas urba notario kaj mi havas oficialan laboron, sed mi liberigos min por hodiaŭ. Mi havas helpnotarion en la oficejo. Ankaŭ li estas nia malnova samideano. Poste ni veturos per aŭtomobilo al Pervaja Rjeĉka, al la militkaptitejo. Ĉu bone?

La gastoj konsentas. Post mallonga tempo la tuta societo jam estas en la notaria oficejo.

-- Bonvolu veni en la bibliotekan ĉambron! Ĝi estas nia kunvenejo. Tie estos pli agrable -- sinjoro Vonago invite malfermas la pordon.

Ho, kiom da libroj! Sur la muro, inter du belaj verdaj standardoj, pendas la portreto de D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof, la aŭtoro de Esperanto. Sub la bildo pendas en kadro kelke da leteroj, kiujn la aŭtoro mem skribis al la Vladivostoka Esperanto Societo. Sur la tablo atendas la prozo: la bona matenmanĝo. La rigardoj tuŝas la prozon, sed la oreloj aŭdas poezion: gramofono aŭdigas la himnon de la esperantistoj. Ĉe la gramofontablo staras maljuna, senhara sinjoro. Li afable salutas la gastojn.

-- Bonvenon, karaj gesamideanoj! Mi estas la sekretario de la societo. Bonvolu altabliĝi!

Sed la gastoj restas ĉe la pordo kaj ili aŭskultas la himnon: "En la mondon venis nova sento ..." Bela melodio. Nadai ne konas tiun melodion. Ĝi ne estas la oficiala. Ĝi estas la unua melodio de la himno, kiun sveda komponisto faris. Tre malmultaj esperantistoj konas ĝin. Ĝi ne havas marŝan ritmon.

Post la lastaj sonoj de la himno la gastoj kaj la mastroj altabliĝas. Komenciĝas gaja babilado en Esperanto pri la lingvo, pri ĝia movado, pri ĝia historio, pri la unuaj rusaj pioniroj, el kiuj sinjoroj Vonago kaj lia helpnotario konis multajn. Li parolas ankaŭ pri Zamenhof, kiun li renkontis dum la unua kongreso en Bulonjo sur Maro en 1905. Li montras bildojn pri du-tri kongresoj, en kiuj li ĉeestis.

-- La unua kongreso estas neforgesebla memoraĵo por mi, kaj por tiuj, kiuj povis vidi tion, kion mi vidis. Ho, kiom da ĝojo, kia kortuŝa harmonia sento! La nuna esperantista generacio jam havas fruktojn kaj la postaj esperantistoj jam praktike utiligos la lingvon en la ĉiutaga vivo. Ili ne povos prezenti al si tiun senton, kiun havis ni, la unuaj pioniroj, al kiuj la carismo longe malsimpatiis kaj kiujn la homoj mokis, eĉ kelkfoje insultis pro la idealista laboro. Mi konas kelkajn samideanojn, kiujn la oficiala malkompreno pri nia afero devigis veni en Siberion. Poste ĉio pliboniĝis, sed ili restis ĉi tie. Jes, karaj geamikoj, nia afero jam havas martirojn kaj ĝi havos eble eĉ pli, sed tio ne gravas. Ni venkis la unuajn malfacilaĵojn kaj Bulonjo sur Maro estis nia unua festotago kaj venus multaj festotagoj post la labortagoj. Intertempe ni devas labori, eĉ batali por doni utilan servon al la tuta homaro.

La gastoj estime rigardas al la bonkora vizaĝo de Vonago, kiu jam estis inter la unuaj, kiuj kun kredo kaj malegoista laboro realigis unu el la plej belaj sonĝoj de la homoj.

-- Vi konis la Majstron persone. Ĉu ne, sinjoro? Parolu pri li! Mi havas de li nur unu poŝtkarton, kiun mi ricevis antaŭ la milito -- diras Nadai.

-- Zamenhof, nia Majstro -- kaj Vonago montras al la portreto -- naskiĝis la 15-an de Decembro en 1859). Li estis la plej modesta genia homo de sia tempo. Sed li estis ankaŭ unu el la plej kuraĝaj, ĉar li kuraĝis ne nur sonĝi, sed ankaŭ paroli pri sia sonĝo kaj fari realaĵon el ĝi. Memoru pri tio, ke li havis malagrablajn ecojn en la pensmaniero de la carismo; li estis judo kaj pola patrioto ... Kaj tamen li kuraĝis kaj tamen li prenis al si la novan nepardoneblan sonĝon "esti homo", kiu vidas homfraton en ĉiu homo kaj kiu en siaj faroj estis pli kristana ol multaj kristanoj. Lia kormalsano mortigis lin. Tiel devis silentiĝi por ĉiam la batoj de tiu koro, kiu ne povis elteni plu la dolorojn, kiuj vekis en li la penson, ke li vane oferis sian tutan vivon por la homaro. La 17-an de Aprilo en 1917 li foriris el inter ni. Sed li eraris. Li ne faris vanan oferon. La homoj komprenos lin kaj lian grandan verkon.

Post la matenmanĝo Vonago kaj la sekretario montras la riĉan esperantan bibliotekon, en kiu enestas preskaŭ ĉiu libro de la antaŭmilita esperanta literaturo.

La sekretario ludigas du gramofondiskojn. Poemoj. Devjatnin, unu el la unuaj esp. verkistoj, deklamas ilin.

La gastoj havas bonan humoron. Ili ĝojas ke la tago de la vizito en Vladivostok tiel bele komenciĝis. Sed la aŭtomobilo jam atendas ilin malsupre sur la strato. Tie ili havas denove agrablajn minutojn.

Du grandaj aŭtomobiloj. Unu kun rusa ŝoforo, alia kun japana soldatŝoforo. En tiu lasta malgranda viro sidas. Li havas oficiran uniformon de la japana milita maristaro. Li afable invitas la sinjorinojn al sia aŭtomobilo.

-- Li estas kapitano Oba. Li servas sur la milita ŝipo "Hi-Zen", kiun vi povas vidi tie en la haveno -- Ŝaroŝi diras al sia amiko Nadai. -- Li ofte vizitas niajn kunvenojn en la militkaptitejo. Rigardu, li havas la esperantan insignon sur sia uniformo. Li estas tre, tre bona homo. Sed poste vi vidos, kia homo li estas.

La du aŭtomobiloj kuras, kuregas sur la vojo inter montoj al la militkaptitejo en Pervaja Rjeĉka. La grandaj kazernoj staras sur monto kaj ĉirkaŭ ili estas ligna muro: barilo. Ĉe la pordego de la barilo staras japanaj soldatoj, kiuj soldate salutas la gastojn, rigardas la oficialan enirpermeson, malfermas la pordegon. La du aŭtomobiloj iras ĝis la "Esperantista Kafejo" de la militkaptitoj.

Ho, kiom da homoj! Ĉiuj estas viroj kaj soldatoj, sed en diversaj uniformoj aŭ en civilaj vestoj. Multaj venis nur por rigardi la gastojn. Virinoj, veraj virinoj en la militkaptitejo! Ĉarmaj, eĉ belaj knabinoj kaj veraj knabinoj! Ne tiaj, kiaj en la teatro de la militkaptitoj, kie nun la kostumoj kaj perukoj faras virinojn el la junaj viroj por iluzio. La junaj knabinoj sentas, ke la granda interesiĝo estas por kaj pro ili. Al la scivolaj okuloj ili ĉarme ridetas.

-- Nu, mi ne dezirus longe resti inter tiom da viroj -- diras ridete sinjorino Bogatireva al Kuratov.

-- Mi pensas, ke ankaŭ ili ne dezirus vian longan restadon -- kaj Kuratov ridas pri sia ŝerco.

-- Mi dankas pro la komplimento. Vi, vi, maljunega juna koro! -- Sed post momento ŝi jam amike pace ridetas al sinjoro Kuratov.

La grupo de esperantistoj (ho, ili estas tre multaj!) staras antaŭ la kafejo. Ili kantas la esperantan himnon laŭ la nova melodio. Unu el ili salutas la gastojn. Estas gastoj ne nur el Nikolsk Ussurijsk. Ĉeestas kolonelo de la ĉeĥa legio, unu franca samideano, du anglaj kaj unu amerika soldatoj. Poste la gastoj kaj la mastroj iras en la kafejon.

Simpla kazerna ĉambro kun du longaj tabloj, kvar benkoj, kelkaj seĝoj. Ne ĉiu povas havi sidlokon. Ne gravas! Sur la muroj estas murgazeto. Ĝi havas grandlitere la novaĵojn en la esp. movado. Ankaŭ verda standardo kaj diversaj bildoj pendas sur la muroj. Sur la tabloj kuŝas diversaj esp. gazetoj, kiujn sinjoro Vonago donacas ĉiumonato al la grupo. La plej interesa objekto estas la "Verda Stelo", kiu tute ne estas stelo, sed monata gazeto de la militkaptitoj. La plej bonaj esperantistoj de la militkaptitejo redaktas, skribas, per bildoj plibeligas ĝin nur en unu ekzemplero. Tiuj numeroj de la gazeto estos interesaj objektoj por Esperanto Muzeo, se venos tempo, kiam la esperantistaro havos ankaŭ internacian muzeon.

Ankaŭ esperantaj libroj estas, sed ili iras de mano al mano. La unua originala verko de Julio Baghy "Li kaj Ŝi" jam estas tute malpura, la folioj falas el ĝi. La germanaj esperantistoj havas bonajn vortarojn, lernolibrojn. La hungaroj, kiuj ne scias la germanan lingvon, uzas tiun vortaron, kiun la supra verkisto kunmetis kaj mane skribis por ili. Ĝi estas en du ekzempleroj. Unu el ili havas kiel amikan donacon, Ŝaroŝi, lia plej bona fratamiko.

Dum la gaja babilo la kelneroj (nu, ne veraj; unu estas gimnazia profesoro hejme) alportas kafon kun kukoj. La kafo estas en tasoj, kiujn la militkaptitoj faris el ladaj skatoloj do konservaĵoj. Sed la kafo estas vera kaj ne tia, kian la militkaptitoj faris el bruna pano super forta fajro en la rusaj kazernoj. La humoro estas vere tre korkaresa.

-- Gesamideanoj, dekkvin diversaj nacioj sidas kune en paca harmonio ĉi tie -- diras la japana kapitano Oba. -- Ĉu ne estas bele, ĉu ne estas esperdone?

-- Ho, jes! Vivu Esperanto! -- krias la tuta societo.

-- Malgranda insulo. La insulo de la Espero en la oceano de la homa malespero -- diras Jozefo Mihalik, la hungaro.

-- Sed de tiaj malgrandaj insuloj nova forto kaj freŝa energio iros por labori post la fino de la milito -- diras Zinner, la aŭstro.

-- Ni estas la praktikaj pacifistoj, kiuj ne nur deziras la pacon, sed laboras por ĝi -- diras la franca samideano.

-- Per amo, per vera homamo ni deziras fari harmonian kunlaboron inter la nacioj -- aldonas la ĉeĥa kolonelo.

Kaj ĉiu aldonas unu frazon, kiu fine faras laborprogramon por la proksima paca tempo. Ŝaroŝi kantas kelkajn el siaj belaj melodioj, kiujn li komponis por la versoj de J. B.

La maljuna Kuratov per kortuŝaj vortoj dankas al la militkaptitoj pro tiu bela tago, kiun ili faris por la junaj esperantistoj kaj por li, kiu baldaŭ devos doni la standardon al pli fortaj manoj. Ĉe la fino la maljuna poŝtoficisto levas sian dekstran kriplan manon kaj solene petas:

-- Gesamideanoj, fratoj, fratinoj en la homa familio, ni donu nian honoran vorton, ke per vera kaj paca kulturlaboro ni malhelpos tion, kio faras el la homoj ŝakalojn. Ĉiu laŭ siaj povo kaj talento laboru por vera homa kompreno, por la paca evoluo. Mi restos ĝis la lasta minuto sub la verda standardo.

La momento estas solene kortuŝa. En la unuanima respondo de tiom da soldatoj, kiuj rigardis ne unufoje al la vizaĝo de la Morto kaj kiuj dum tiom da jaroj senpove suferas, nun parolas dolore dolĉa sento: la amo al la tuta homaro.

-- Ni restos fidelaj! Ni laboros! Vivu nia lingvo kaj la memoro de nia Majstro!

Kaj denove eksonas la himno, sed kiel?! La koroj kantas en la vortoj.

-- Ho, ĉio, ĉio estas tiel bela, tiel bona, ke mi ne povos longe elteni sen ploro -- diras sinjorino Bogatireva -- kaj vi, sinjoro Kuratov, vi estas junega maljuna koro.

-- Nu, nu, vi denove komplimentas.

-- Ne! Tio ne estas komplimento.

En tiu momento unu el la mastroj kun telero da kukoj iras al sinjorino Bogatireva.

-- Bonvolu preni, sinjorino. Bonegaj kukoj. La ĉefkuiristo de la oficira kuirejo faris ilin.

-- Ho, volonte! Mi havas apetiton por ĝi.

-- Sinjorino Bogatireva ĉiam havas apetiton kaj proponon.

-- Vere, nun mi rememoras, ke mi volis proponi, se estus eble, montru al ni la ĉambrojn, kie vi, la militkaptitoj loĝas. Mi neniam vidis kazernon interne, nur ekstere.

-- Nu, kion mi diris? Proponon ŝi ĉiam havas.

-- Volonte kaj tre facile ni povos realigi vian deziron. Estis en la programo, ke post la kafeja kunveno ni montros al la gastoj la internon de la kazernoj kaj ni vizitos ankaŭ la hospitalan domon, kie unu el niaj tre bonaj samideanoj nun kuŝas malsana.

-- Ĉu li estas grave malsana?

-- Verdire, ni ne havas multe da espero pri lia reiro al la hejmlando.

-- Ho. Ia malfeliĉa homo! Ĉu ni ĉiuj vizitos lin?

-- Nur tiu, kiu deziros. Tiu vizito certe tre ĝojigos lin.

-- Mi tre volus viziti lin -- diras Kuratov.

-- Kaj ankaŭ mi -- aldonas sinjorino Bogatireva.

Post nelonga tempo la gastoj levas sin. En bona humoro ili foriras el la kafejo por rigardi la internon de la kazernoj. La sinjorinoj malĝojas pro tio, kion ili vidas, sed Nadai pensas pri la subteraj malpuraj kazernoj en Tockoe, kie dum unu vintro pli ol okmil militkaptitoj mortis el deknaŭmil kaj iliaj kadavroj sen enterigo staris longajn monatojn en la frosto ekster la kazernoj. Li vidas ĉi tie purecon kaj bonfarton. Vere, la japanoj home zorgas pri siaj militkaptitoj, kiujn ili transprenis de la rusoj.

La vizito en la hospitalo estas mallonga. La malsanulo ĝojas. Li premas forte la manon de ĉiu. Kun granda espero li parolas pri tio, ke post sia hejmeniro li laboros nur por Esperanto, ĉar la plej belajn tagojn kaj sentojn en la vivo li povas danki nur al tiu ĉi lingvo kaj al la bonaj gesamideanoj. Li parolas multe, multe, pri la Vivo, sed en lia rigardo, sur lia pala vizaĝo jam estas la antaŭsignoj de la proksima fino. Ĉiu parolas al la malsanulo, nun sinjoro Kuratov restas muta. Liaj okuloj direktiĝas al tre malproksima bildo. Li forte premas la manon de la malsanulo kaj rapide forlasas la ĉambron.

Antaŭ la hospitalo la du aŭtomobiloj jam atendas la gastojn por veturigi ilin al la urbo. La adiaŭo estas pli intima, pli amika ol la alveno. Sinjorino Bogatireva invitas ilin al Nikolsk Ussurijsk. La militkaptitoj dankas, sed ili dezirus ne havi tempon por la vizito. Ĉiuj deziras iri nur al unu loko: al la patra domo en la fora patrolando.

La aŭtomobiloj haltas en la haveno ĉe la bordo. kie la granda japana militŝipo staras. Kapitano Oba petas la tutan societon "esti liaj gastoj". Ĉiuj tre ĝojas. La ŝipo estas interesa. Ĝi ne estas nova. En la rusa--japana milito ĝi estis rusa militŝipo kiun la japanoj subakvigis kaj post la milito ili relevis kaj renovigis.

En la kapitana kajuto la gastojn denove atendas tablo kun japanaj manĝaĵoj kaj trinkaĵo, kiun la japanoj nomas "saki". Maristoj servas ĉe la tablo. Unue al la viroj, poste al la virinoj. Estas japana etiketo.

Post gaja konversacio, antaŭ la foriro, kapitano Oba prenas skatolon el ŝranketo kaj metas ĝin sur la tablon.

-- Gesinjoroj, -- li diras -- mi vidas, ke vi ne havas esperantajn insignojn. En via urbo vi ne povas aĉeti. Akceptu de mi donacon por via grupo. En la skatolo estas kelkdekaj da belaj verdaj steloj.

-- Ni dankas, sinjoro kapitano, sed ni estas nur dekdu.

-- Ne grave! Sed vi ne restos tiom. Via grupo estos granda kaj ĝi havos multajn novajn membrojn ... Sinjoro Vonago parolis al mi pri via bela propaganda mateno. La propagando devas havi monon. Akceptu tiun malgrandan sumon por via propaganda kaso. Mi estas ne riĉa oficiro. Pli multe mi ne povas doni, sed tion mi donas bonkore.

Kuratov ne volas akcepti la mondonacon, sed kiam ankaŭ sinjoro Vonago kuraĝigis lin, li dankas en la nomo de la grupo al la kapitano pro lia boneco.

Kapitano Oba jam ne povas forlasi la ŝipon kaj tial ĉe la vespera vagonaro sur la perono diras "ĝis revido"-n nur sinjoroj Vonago kaj lia helpnotario, kiu transdonas grandan pakaĵon al la gastoj.

-- La donaco de nia societo al la nova societo en Nikolsk Ussurijsk. 35-40 libroj, el kiuj nia biblioteko havis du aŭ pli da ekzempleroj kaj multe da malnovaj gazetoj tre diversaj el la tuta mondo. Ili bone servos en la propagando.

La vagonaro ekiras. Du verdaj standardetoj (unu sur la perono, la alia el la fenestro de kupeo) salutas adiaŭe unu la alian. La vagonaro kuras, kuregas. Eĉ la lampoj de la urbo jam estas for. La vagonaro kuras, kuregas, sed la membroj de la malgranda ekskurso havas varman lumon en la koro kaj en tiu lumo ili revidas la karajn vizaĝojn, kiujn ili vidis la unuan kaj eble la lastan fojon en la vivo.

En la duonlumo de la kupeo Marja prenas la manon de Nadai kaj kisas ĝin. Nadai nekomprene kaj kun granda embaraso rigardas al ŝi.

-- Kion vi faras? Vere mi ...

-- Ankaŭ mi volis danki al vi pro la donaco.

-- Sed mi donacis al vi nenion kaj se eĉ mi donacus ...

Jes, vi donacis multon al mi. Vi instruis al mi tiun ĉi lingvon, vi instruis senti profunde ĝian spiriton kaj vi donacis al mi kredon ...

-- Sed Marja, ne estu tiel infana!

-- Ĉu infana? Mi estas tre virina kaj mi devas havi tiun kredon, kiun vi ĉiuj havas. Pensu, amiko, pri tio, ke mi havas kvar gefratojn ... kvar gefratojn malgrandajn kaj tre malsanan patrinon kaj pensu pri la maro ... pri tiu maro, kiu disigos nin por ĉiam ... jes ... por ĉiam.

-- Ho, Marja ...

-- Silentu! ... Mi ne estos malgaja. Ni havas saman vojon, saman senton ... kaj ne forgesu vian ... vian stultan lernantinon.

-- Ne, ne, Marja! Neniam!

-- Neniam ... neniam ... neniam ...

Kaj la vagonaro kuras, kuregas en la nokto.

Ĉapitro 8: Fabelo de Iĉio Pang

La vizito en Vladivostok, la ofta rakontado pri ĝi plifortigis la volon de la membroj, pligrandigis la entuziasmon, donis bonajn ideojn por fari la kunvenojn pli amuzaj, pli agrablaj. Vere, la dimanĉaj matenoj montras progreson. La membroj deklamas poemojn, rakontas anekdotojn, prezentas dialogojn el teatraĵoj kaj ili kune kantas. Nadai portis kelkajn melodiojn kun si el Vladivostok. La juna societo havas eĉ propran grupan kanton: "Nova Sento, salutas kore vin ni kune ..."

La dimanĉaj kunvenoj donas ĉiam novan laboron al la fantazio de Iĉio Pang. Li ŝategas tiujn amuze instruajn kunvenojn. Antaŭ nelonge Nadai deklamis poemon, kiun tradukis lia samlandano d-ro K. Kalocsay el la hungara lingvo. Tiu poemo aperis en granda esperanta gazeto kaj ties unu ekzempleron Nadai trovis sur la tablo de la "Esperantista Kafejo" en Pervaja Rjeĉka. Iĉio tre interesiĝas pri poemoj kaj li vere ĝojis, kiam Nadai entuziasme parolis pri tiu poemo, pri la poeziaj reguloj kaj pri la diversaj formoj de la sentesprimado kaj pri la nova poeta talentulo, kiu jam nun majstre povas uzi la lingvon.

-- La lingvo estas muzika instrumento de la homaj sentoj -- diris Nadai. -- La perfekteco de la lingvo dependas de la artista perfekteco de ĝiaj uzantoj. Ĉion oni povas esprimi per nia lingvo, sed ne ĉiu povas uzi egale arte la muzikan instrumenton. En Esperanto la vortoj havas sentmuzikon same, kiel en la aliaj lingvoj, ĉar homaj sentoj nutras ĝian lingvan evoluon.

Iĉio Pang ĉiam volonte rememoris pri la instruoj de Nadai, kaj li klopodis ankaŭ praktiki ĝin. "Ĉion oni povas esprimi per nia lingvo." Ĉu vere? Veki sentojn, semi pensojn, pentri bildojn. Ĉu ankaŭ imiti diversajn sonojn? Iĉio Pang pensas pri tio, kiam li aŭdas la muzikon kaj kantadon de la ĉinaj aktoroj en la apuda teatro. Li komencas kanti kun la aktoroj kaj zorge serĉas la sonimitajn vortojn en la lingvo. La strangaj ĉinaj sonoj iom post iom havas formon en la nova lingvo. La eksperimenta ludo amuzas lin.

Petro Koluŝ sidas ĉe la tablo en la ĉina komercejo, sed li ne atentas sian junan amikon. Li havas agrablan laboron: instrui Sunfloron pri la lingvo. Ŝi ne havas la talenton de sia frato, tamen ŝia entuziasmo ne estas malpli ol la lia. Kiam la "Amiko" parolas, ŝi tre atente aŭskultas lin, sed hodiaŭ petola penso forprenas ŝian atenton. La Amiko sidas sur barelo de sekaj marfiŝoj, ŝi staras apud li kaj ili ambaŭ estas egale altaj. Jes, egale altaj. La du kapoj estas tiel proksimaj unu al la alia! Ŝi nevole ekridas.

-- Ĉu vi ne atentas, Sunfloro?

-- Sunflolo atentas.

-- Bone! Legu denove la frazon!

-- Jes ... -- ŝi longe serĉas per la okuloj kaj per fingreto, sed ŝi ne trovas la frazon. -- Mi ne scias. Kie?

-- Kion mi diris? Vi ne atentis.

-- Amiko kolelas?

-- Ne! Mi ne koleras ... kaj lernu jam tiun malfeliĉan sonon "r". Ankaŭ Iĉio lernis ĝin.

-- Amiko kolelllas.

-- Amiko ne kolerrras -- kaj Kaluŝ bonkore ekridas, prenas ŝian maneton. Ho, kiel malgranda ĝi estas. Ŝiajn du manetojn li povus kaŝi en unu sia mano. Li dezirus diri belan komplimenton, kiam io neordinara, io stranga haltigas la belan frazon. La manplato de Sunfloro estas tute ruĝa.

-- Kio estas tio? -- li demandas.

-- Manplato.

-- Mi scias. Sed kial ĝi estas tiel ruĝa?

-- Sunflolo falis ĝin luĝa pel papelo luĝa.

-- Sed kial, Sunfloro, vi faris ĝin ruĝa?

-- Sunflolo voli viziti teatlo. Eleganta ĉina vilino falas manplato luĝa. Jes.

-- Ho, tiel malbeligi vian belan maneton! Malsaĝe! Sunfloro rigardas jen al Koluŝ, jen al siaj manplatoj. Post momentoj ŝi malgaje demandas:

-- Ĉu al Amiko ne plaĉas luĝa manplato de Sunflolo?

-- Ne tre -- respondas li sincere -- sed tio estas ĉina etiketo.

Ili daŭrigas la lernadon, sed la atento de Sunfloro estas for kaj Koluŝ baldaŭ liberigas ŝin. Ŝi retiriĝas en la alian ĉambron. Iĉio Pang ankoraŭ staras ĉe la fenestro kaj ĉiam kantas ian strangan melodion.

-- Iĉio, ĉu vi deziras fariĝi kantisto en la teatro?

-- Atendu! ... pomp pomp pomp ĉin ĉin pomp aoio ieao sise sosi ... Atendu, tuj mi estos preta, Amiko -- kaj li kantas plu.

-- Mi ne komprenas.

-- Negrave! Tuj mi estos preta.

-- Nu, tiu "tuj" ankoraŭ alvenis post kvarona horo, sed tiam Iĉio Pang ĝaje ekkrias.

-- Aŭskultu, Amiko! -- Li komencas prezenti sian kreaĵon. Li kantas la tutan versaĵon laŭ ĉina melodio.

Pomp', pomp', pomp',
pluma pomp';
ĉin', ĉin', ĉin'
kaj ĉinin'
sana sentas sin sen sun'
en la lula lum' de l' lun' ...

Lin gonglango longe logas,


ĉin' ĉininon al si vokas.
Ton' gonga,
son' longa ...
Ĉinon ĉenas la ĉinin',
pip' opia kaj la ĝin'.

-- Nu, kiel plaĉis al vi, Amiko?

-- Nu, interesa ĉina kanto ĝi estis, sed eĉ unu vorton mi ne komprenis.

-- Ĉu vere ne? -- kaj Iĉio Pang ridas laŭte kaj longe. -- Mi kantis espenantlingve.

-- Ĉu?

-- Jes! Mi imitis la sonojn de la ĉinaj lingvo kaj muziko per Esperanto. Via nekompreno montras, ke nia instruisto estas prava. Per nia lingvo oni povas fari ĉion. Mi donis iluzion al vi pri tio, pri kio mi volis: pri la ĉina lingvo.



En tiu momento revenas Sunfloro kaj senvorte haltas antaŭ Koluŝ. Ŝi longe rigardas al liaj okuloj, poste subite ŝi montras siajn manplatojn al li.

-- Ĉu al Amiko plaĉas tiel?

La manplatoj estas tute puraj. Ŝi forigis la ruĝan koloron de ili. Koluŝ sentas, kvazaŭ tiuj manetoj nun karesus lian koron.

-- Kisinde belaj ili estas nun, Sunfloro -- li diras. -- Ili -- similas ... ili similas ... eh, mi ne estas poeto, sed mi diras al vi, ke ili estas tre belaj ... Tamen mi pensas, ke vi estas ĉinino kaj en la teatro la aliaj ĉininoj same ...

-- Nun mi ne pensas pli ili.

-- Sed vi devus pensi pri ili.

-- Ĉu Amiko venos en la teatlo?

-- Mi ne komprenas la teatraĵon en via teatro. Foje mi estis tie kun nia amiko Nadai. Ankaŭ li komprenis nenion.

-- Venu, Amiko! Mi dilos al vi, kio signifas la ludo de la aktoloj.

Iĉio Pang, kiu ĝis nun staris flanke kaj rigardis la Amikon kaj sian fratinon, subite aliĝas al la peto de Sunfloro.

-- Venu, Amiko! Por faciligi la aferon al vi mi rakontos jam nun la enhavon de la teatraĵo.

-- Venu! Sunflolo dezilas, ke la Amiko venu. -- Ŝia mano karese tuŝas la bruston de Koluŝ.

-- Nu, bone! Sed la enhavon ...

-- Tuj mi rakontos al vi. Eksidu ambaŭ! Ni havas tempon.

Koluŝ eksidas sur la barelon. Sunfloro eksidas sur la tablon. Iĉio Pang prenas lokon por si sur malalta seĝeto. Li longe pensadas, kelkfoje rigardas al ili.

-- Amiko, vi devas scii, ke niaj teatraĵoj ofte havas pli ol cent aktojn kaj oni ludas ilin dum semajnoj. Mi ne scias, kiu parto estos hodiaŭ tial mi rakontos la fabelon de la tuta teatraĵo. Eŭropanoj malofte komprenas nian arton, ĉar ĝi estas plena de simboloj. Do, aŭskultu!

Antaŭ multaj cent jaroj vivis princidino. La princidino de fabelo ĉiam estas belega. Nia princidino ne apartenis al la belulinoj. Kripla ŝi ne estis, sed centoble plibela knabino troviĝis eĉ en la dometo de la plej simpla kamparano. La princidino ne sciis pri tio.

Ŝiaj haroj estis nek nigraj, nek brunaj, sed sunblondaj. La kombistino de la princidino diris al siaj koleginoj: "Ŝiaj haroj similas al la lino kaj estas tiel akraj, ke ili vundas miajn fingrojn." La kombistino havis tre delikatajn fingretojn.

Ŝiaj okuloj estis rondaj kaj markoloraj. Tiaj strangaj okuloj ne decas al vera ĉina princidino. Ŝia nazo estis iom tro pinta, ŝia buŝo iom tro larĝa, ŝiaj vangoj iom tro ruĝaj kaj ŝia haŭto iom tro rozkolora por vidi en ŝi ĉinan belulinon. Nu, ŝi neniel taŭgis por la gusto de la ĉinaj princidoj, kiuj de tempo al tempo venis al la palaco de ŝia patro.

La maljuna princo multe malĝojis. Li ne povis kompreni, kial la dioj tiel severe punas lin. Li ĉiam estis pia. Li ne forprenis pli de la popolo ol la antaŭaj princoj, kaj li ne senkapigis pli el sia servistaro ol la antaŭaj mastroj kaj tamen... Jes, la dioj koleras je li. Sed ankaŭ li ekkoleris je ili. Li decidis korekti la fuŝlaboron de la kapricaj dioj.

Li kunvokis la plej famajn magiistojn de la lando, li akceptis la plej lertajn majstrojn de la plibeliga arto el malproksimaj landoj. Nokte kaj tage kun siaj mandarenoj kaj pastroj li cerbumis, legis dikajn skribaĵojn el antikvaj tempoj. La magiistoj kaj plibeligistoj venis, eksperimentis, poste ili konfesis, ke ilia arto estas sen pova. La mandarenoj kaj saĝuloj konstatis, ke la antikvaj skribaĵoj scias pri nenio simila al la afero de la princidino.

Sed la princidino sciis nenion pri sia malbeleco. Eĉ kontraŭe! Ŝi estis tre fiera pri sia eksterordinara beleco. Kompreneble, ĉar ŝia patro malpermesis paroli pri tio. Li ordonis tuj senkapigi tiun, kiu forgesus pri la etiketa mensogo en ĉeesto de la princidino. Ĉiu homo havis ŝtoneton sub la lango por memorigi sin pri la mortodanĝero.

De mateno ĝis vespero nia princidino rigardis sin en la arĝenta spegulo, en la senmova lageto de la parko. Ŝi pensis, ke la birdoj kantas pri ŝi kaj eĉ la suno pli gaje brilas, kiam ĝi povas vidi ŝin. Ŝi estis feliĉega. Dum ŝia patro sekrete malbenis la diojn, ŝi samtempe dankis ilin pro ilia favoro. Nur tion ŝi ne komprenis, ke princidoj venas, foriras, ĉiu diras belajn komplimentojn, sed neniu el ili deziras edzinigi ŝin.

-- Verŝajne mi estas tro bela por veki kuraĝon en ili -- ŝi pensis, sed kiam jaro post jaro pasis ŝi komencis malami sian belecon.

Ankaŭ la maljuna princo komprenis, ke batali kontraŭ la dioj estas neeble. Li malgaje pensis pri la sorto de sia sola filino.

Okazis, ke fine la princidino ekveturis per ŝipo. Ĉu por rigardi fremdajn landojn, ĉu por almiliti per sia beleco -- edzon, neniu sciis.

Kiam ŝia ŝipo forlasis la propran landon kaj albordiĝis ĉe malproksima urbo, kun sia servistaro ŝi ekiris por promeni. Survoje la homoj haltis kaj rigardis ŝin, balancis la kapon. Baldaŭ diskuris la famo, ke la plej malbela ĉina princidino venis en la landon. Ju pli longe ŝi promenis, des pli multe da homoj akompanis ŝin. La princidino estis tre feliĉa kaj fiera.

-- Jen, mia beleco jam almilitas admiron -- ŝi diris al sia servistino.

-- Jes, via eksterordinara beleco, princidina Moŝto -- la servistino komplimentis kaj ŝi sekrete ridis pri ŝia blindeco.

Sur la vojo, inter la homoj staris malgranda ĉarma knabeto. Li ne prenis sian rigardon for de la princidino, kiu rimarkis la infanan miron en liaj okuloj. Ĝi tre plaĉis al ŝi. Kun rideto ŝi paŝis al la knabeto.

-- Kial vi rigardas min tiel, infano?

-- Ĉar vi estas tiel... ho, kiel malbela vi estas!

La sincereco de la infano paligis la servistaron de la princidino, kiu subite ekkoleris kaj ordonis al unu el siaj soldatoj:

-- La knabo impertinente mensogis. Senkapigu lin! La soldato tuj levis sian larĝan glavon, sed la maljuna mandareno, kiu akompanis la princidinon dum ŝia vojaĝo, haltigis lian manon.

-- Haltu! Princidina Moŝto, ni estas en fremda lando. Ĉi tie ne via patro, sed alia princo havas la senkapigan rajton.

-- Nu, bone! Ni iru al tiu princo, sed la kapon de tiu mensogulo mi deziras havi.

-- Princidino, mi petas pardonon por la knabeto. Infano ne scias, kion li diras -- parolis la bonkora mandareno.

-- Egale! Ni iru tuj al la princo!

-- Estus pli bone ne iri, sed reveni al nia ŝipo.

-- Mi volas, mi volas, mi volas -- kriis la princidino kaj ŝi kolere ekiris.

Kion fari? Ŝi estis princidino kaj la servistaro devis obei al ŝi. La mandareno kondukis la knabeton, kiu apenaŭ komprenis la kaŭzon de la princina kolero. Granda homamaso iris post ili.

La fremda princo, kun etiketo, deca al la altranga gastino, akceptis kaj demandis ŝin pri ŝia deziro.

-- Princo, en via lando unu el viaj subuloj ofendis min. Mi deziras lian kapon.

-- Kiu ofendis vin, princidino?

-- Tiu ĉi impertinenta knabo.

-- Kion li faris?

-- Li mensogis. Li diris, ke mi estas tiel ... ho, kiel malbela mi estas!

La princo estis maljuna, bonkora kaj tre saĝa. Lia popolo amis lin kaj volonte servis al li. Nun li metis sian manon sur la kapon de la knabeto kaj rigardis al la okuloj de la kolerruĝa princidino.

-- Rigardu, princidino, kiel belan kaj saĝan kapeton li havas!

-- Egale! Li mensogis kaj ofendis min. Mi volas lian kapon.

La princo iom pensadis kaj poste li instrue respondis.

-- Princidino, ĉu vi ne scias, ke la buŝo de infano ĉiam diras la veron?

Pro la nova ofendo la princidino jen paliĝis, jen ruĝiĝis. Ŝi volis krii, bati, sed ŝi estis vera princidino, kiu ne imitas konduton de la servistinoj kaj tial ŝi fiere levis sian kapon.

-- Nun mi revenos al mia patro kaj li donos al vi instruon pri la verdiro. Estu milito! Ne unu, sed multajn kapojn mi deziras. Ankaŭ la vian!

La maljuna princo bonkore ridetis kaj kvazaŭ patre rigardis al ŝi.

-- Princidino, mi ne diras, ke vi estas malbela. Beleco estas afero de gusto kaj de kutimo. Sed mi diras, ke vi estas maldanka al la mondo. Jes! La mondo per mensogo plidolĉigis vian vivon, forigis tiun doloron de vi, kiun la vero ofte donas al la homoj. Vi povus esti eĉ la plej bela el la belulinoj, sed konon vi ne havas. Mi esperas, ke via patro ne militos pro mensogo kaj se tamen jes, estu milito! Ni defendos la veron, kiun buŝo de infano diris.

La fiera princidino senvorte kun sia servistaro reiris al la ŝipo kaj ek al la hejmo. Kiam ŝia patro eksciis, kio okazis, li fariĝis kolerega. Li prenis sian larĝan glavon kaj tratranĉis la tablon per sola bato, kvazaŭ ĝi estus la korpo de la najbara princo. Kion fari? Estu milito! La soldatoj armis sin, mandarenoj iris kaj revenis inter la du malamikaj princaj palacoj.

Dume la princidino ne montris sin. Ŝi ploris tage, ŝi ploris nokte, ŝi ploregis unu semajnon, sed poste ŝi komprenis, kion la fremda princo diris: "Vi estas maldanka al la mondo, kiu dolĉigis vian vivon per mensogeto pro bonkoreco." Ŝi komprenis kaj hontis pri sia kaprica kolero.

En la lasta momento, kiam la soldatoj jam estis pretaj por iri al la batalo, ŝi kuris al sia patro.

-- Patro, kion vi volas fari -- ŝi demandis laŭte. Ĉiu povis aŭdi ŝiajn vortojn. -- Ĉu militon? Ne faru! Haltigu la marŝon! La dioj ne helpos viajn armilojn, ĉar vi deziras defendi mensogon. Via blinda amo al mi tenis ankaŭ min en longa blindeco. Sed nun mi vidas kaj ... kaj mi ne deziras vivi plu en mensogoj. Mi estas tia, kia min faris la volo de la dioj. Ili scias kial?!

Ŝiaj vortoj tre plaĉis al la mandarenoj, al la soldatoj, al la popolo, sed ne plaĉis al la princo mem, tamen ŝi tiom multe kaj tiel kortuŝe petis lin, ke fine li cedis al ŝi kaj rezignis pri la milito. La soldatoj "vivu"-is, la mandarenoj konstatis, ke ŝi estas la unua saĝa virino, kiun ili vidis en la mondo kaj multaj el la popolo diris, ke ŝi ŝajnis eĉ bela, kiam ŝi tiel kuraĝe parolis.

Pasis semajno. La fremda princo vane atendis batalpreta la malamikon. Kiam li eksciis la kaŭzon li multe pensis. Li pensis unu tagon, li pensis du tagojn, li pensis semajnon kaj fine li diris al sia filo, la juna princido.

-- Iru kaj edzinigu ŝin?

-- Sed ŝi estas tiel malbela, kvazaŭ ŝi ne estus eĉ ĉinino.

-- Eble, vi pravas kaj ŝi ne estas vera ĉinino, sed, filo, mi diras al vi, ŝi plibeliĝos, certe ŝi plibeliĝos.

La princido estis obeema filo. Kun brila servistaro li vizitis la patron de la princidino. Kiam la maljuna princo aŭdis pri la deziro de la gasto, tre ĝojis kaj vere paciĝis. Sed la princidino ne volis konsenti.

-- Princido, mi ne komprenas vin. Vi povus elekti el cent belaj princidinoj. Kial vi venas al mi? Se nur por obei al la deziro de via saĝa patro, tuj reiru en paco. Mi ne volas malfeliĉigi vin. Nur tiu edzinigu min, kiu havas simpation al mi, kiu naskiĝis malbela pro kaprico de la dioj.

Kiam la princidino diris tion, la princido vidis ŝin pli bela ol en la unuaj momentoj kaj ŝiaj vortoj vekis en li simpation.

-- Mi elektas laŭ mia deziro -- li respondis delikate. -- Konsentu! Ni estu geedzoj!

Kaj pasis multaj jaroj. La juna princido fariĝis princo de la lando kaj la princidino fariĝis patrino de malgrandaj princidoj kaj princidinoj. Ili vivis feliĉaj.

Foje, kiam la princo rememoris pri sia patro, li diris al sia edzino:

-- Ho, mia patro estis tre saĝa homo, kiu ĉiam diris la veron.

-- Kion li diris?

-- Li diris, ke vi plibeliĝos. Nu jen! Mi povas diri, ke la dioj neniam kreis pli belan princinon ol vi, mia edzineto, patrino de miaj infanoj.

La princino feliĉe ridetis.

-- Ĉu vi vere pensas tion?

-- Mi ne pensas, sed sentas tion. Vi estas la plej bela en la tuta mondo.

Jen la fabelo pri la malbela princidino ... kaj ... kaj la fabelo de nia teatraĵo -- Iĉio Pang finas sian rakontadon.

-- Tre interesa fabelo -- diras Koluŝ kaj ankaŭ per sia kapo li jesadas.

Jes, intelesa ... tle ... tle -- kaj Sunfloro ne scias kial, sed ŝia voĉo estas tre mallaŭta.

*   *
 *

Estas post la teatra prezentado. La du gefratoj ripozas. Verdire nur Iĉio Pang kuŝas trankvile. Sunfloro pensas pri io, kion ŝi ne komprenas. Jam pli frue ŝi volis demandi sian fraton pri tio, sed ŝi havis nek okazon, nek kuraĝon. Nun la mallumo donas kuraĝon al ŝi kaj ankaŭ la okazo ne mankas.

-- Iĉio, kial vi mensogis?

-- Ĉu mi mensogis? Kiam?

-- Hodiaŭ vespere vi fabelis, sed via fabelo ne estis la enhavo de la teatraĵo.

Post longa momento Iĉio Pang respondas.

-- Neniu scias pri la vojoj de la Vivo. Mi pensis pri tio, ke eble iam vi povos fariĝi tia malbela princidino.

-- Ĉu mi? Mi ne komprenas vin.

-- La ekstera beleco estas afero de gusto kaj tiu de la kutimo. Ĉi tie, kie multaj miloj da knabinoj, similaj al vi, vivas, vi estas bela laŭ gusto kaj kutimo, sed pensu pri tio, se iam vi estus inter multaj miloj, al kiuj vi tute ne similus. La gusto kaj kutimo de tiuj homoj trovus vin malbela. Sed la interna beleco restas ĉiam freŝa.

Post longa silento Sunfloro denove alparolas sian fraton.

-- Mi ne komprenas, kial vi diras tion al mi?

-- Mi diris jam: eble iam vi fariĝos tiu malbela princidino kaj se vi deziros havi la koron de via princido, vi devos montri vian internan belecon.

Nur post longminuta pensado Sunfloro respondis.

-- Se vi pensas pri Amiko, vi eraras. Li neniam parolis pri tia afero. Li ne amas min tiel ... tiel ...

-- Kaj vi, Sunfloro, ĉu vi parolis pri tio?

-- Kiel vi pensas?!

Vidu, nek li, nek vi parolas pri tiu sento, tamen iu tria persono vidas tion, pri kio vi ambaŭ silentas.

-- Vi forgesas, ke mi estas vera ĉinino -- ŝi protestas energie.

-- Ne mi, sed vi mem forgesis pri tio.

-- Ĉu mi? Per kio?

-- Pro unu vorto de Amiko vi forigis la ruĝan koloron de viaj manplatoj. Vi hontis pri la ĉina kutimo, ĉar ĝi ne estas laŭ lia plaĉo.

-- Bagatetaĵo -- Sunfloro diras, sed ŝi sentas, ke ŝia frato estas prava. -- Tiu bagatelaĵo montras nenion.

-- Nia patro estas tre saĝa homo kaj foje li diris al mi: "Filo, la feliĉa aŭ malfeliĉa vivo de unu homo konsistas el mil bagatelaĵoj."

Ĉapitro 9: El la taglibro de Marja



  1   2   3


Elŝuti 259.48 Kb.


Elŝuti 259.48 Kb.