Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La unua prezidanto

Elŝuti 18.68 Kb.

La unua prezidanto




Dato22.03.2017
Grandeco18.68 Kb.

Elŝuti 18.68 Kb.

JAROSLAV CÍSAŘ



LA UNUA PREZIDANTO

DE LA ĈEĤOSLOVAKA RESPUBLIKO

AL LA 70A DATREVENO DE NASKIĜO

DE T. G. MASARYK

TRADUKIS RUD. HROMADA.

Praha, Februaro 1920

Ĉ­eĥoslovaka esperantista informejo.

Sochařská 333, Praha VII, Ĉeĥoslovakio.
Presis "Politika“ en Praha

T.G. Masaryk naskiĝis la 7an de marto l850 kiel filo de malriĉaj gepatroj en Hodonín, mal­granda urbo de la suda Moravio. Fininte sian studadon (1865-1872) en duagrada lernejo en Brno, ĉefurbo de Moravio, li fariĝis studento de la universitato en Wien kaj daŭrigis sian filo­zofian studadon en la universitato de Leipzig, kie li ankaŭ konatiĝis kun Amerikanino F-ino Charlotte Garrigue, kiu poste fariĝis lia edzino. Li entreprenis kelke da vojaĝoj tra Germanio kaj Rusio. En la jaro 1879 li fariĝis profesoro de filozofio en la universitato de Wien kaj kiam en la jaro l881 la universitato de Praha estis dividita je ĉeĥa kaj germana, Masaryk en 1882 estis translokita al universitato ĉeĥa.

Lia veno al Praha signifis komencon de absoluta ŝanĝo en la superreganta tendenco de filozofia kaj scienca pensado en Bohemio. Ĝi signifis plene liberiĝi de la germana filozofio de Kant kaj de liaj sekvintoj kaj samtempe aliĝi al la francaj kaj anglaj empiriaj, pozitivismaj kaj evoluciaj doktrinoj de Hume, Mille, Comte kaj Spencer. Sed oni ne devas konjekti, ke Masaryk simple transprenis tiujn ĉi doktrinojn: pli precize dirite, li kritike prilaboris ilin, penante asi­mili ilin per sia individueco kaj por sia interna bezono. Kiel scienculo kaj filozofo li ne apar­tenis al la tipo de specialistoj, ekskluzive pro­fundiĝintaj en unu aŭ pluraj partoj de sia scienco - lia larĝa enciklopedia intelekto trapenetris ĉiujn problemojn de la teoria kaj praktika filo­zofio. Ĉie li donis novajn impulsojn vekante atenton pri probtemoj, ĝis tiam en Bohemio nekonataj aŭ malzorgataj kaj nesufiĉe ŝatataj.

En 1891-93 Masaryk partoprenis aktive en politiko estinte en 1891 elektita deputito de la aŭstria parlamento; sed baldaŭ li rezignis je la parlamenta laboro por povi labori por la pli bona politika klereco de sia popolo; li ankaŭ iniciatis eldonadon de tradukoj de la plej bona fremda literaturo, precipe franca, angla kaj rusa.

Ankaŭ poste li restis aktiva en la politiko. En l900 li koncentris siajn sekvantojn en poli­tika partio, nomata "realista“, pro ĝiaj principoj konsideri ĉe ĉiu laboro nur tion, kio efektive estas, faktojn, anstataŭ malnovajn romantikajn iluziojn.

En 1907 li estis denove elektita por la par­lamento, kaj danke al siaj rimarkindaj valoroj, li baldaŭ eminentiĝis inter ĝiaj ĉefaj politikaj gvidantoj. Kvankam li ne ĉiam konsentis kun ĉio, kion la ĉeĥa delegitaro, faris, tamen li neniam malkonfesis sian honestan ĉeĥan konvinkon. Lia sento por politika justeco alkondukis lin baldaŭ al la decida kaj daŭra opozicio kontraŭ Aŭstrio-Hungario. Li precipe kritikis konduton de Aŭ­strio al Bosniaj Serboj, farante tion tiel akre, ke germanaj deputitoj proklamis lin perfidulo. En la parlamento li havis okazon observi la vojon, kiun la oficiala aŭstria politiko sekvis kaj li antaŭvidis la finon, al kiu ĝi pli aŭ malpli frue necese venos. Li protestis kontraŭ anekto de Bosnio-Hercegovino kaj publike li kondamnis krimojn kaj tutan malnoblecon de la aŭstria registaro, kun kiu ĝi antaŭ Eŭropo klopodis pra­vigi sian barbaran konduton al Serboj; sentime li defendis kroatajn Serbojn kulpigitajn pro ŝtat­perfido en 1909 kaj en abomena proceso de Friedjung, li senmaskigis la trompon de la aŭstria ambasadorejo en Beograd, falsinta dokumentojn, kiuj celis pruvi larĝe disvastigitan serban konspiron kontraŭ Aŭstrio. Pli poste Masaryk klopodis atingi kompreniĝon inter ĉef­ministro de Serbio, Paŝiĉ, kaj grafo Berchtold. Paŝiĉ pere de Masaryk proponis vastajn cedojn, sed la aŭstria ministro de la eksterlandaj aferoj rifuzis intertraktadon.

La tasko, kiun Masaryk plenumis kontraŭ Aŭ­strio dum la milito, harmonias plene kun lia tuta politika agado dum la lastaj jaroj antaŭmilitaj. Tuj post la militdeklaro li klare ekkom­prenis ĝian signifon. Aŭstrio, sklavo de Germanio kaj ĝia antaŭgvardio en "Drang nach Osten“ atakis per ĝi Serbion por ekpreni tiel la tutan sudan Slavaron en siajn limojn kaj subigi ilin tiamaniere por ĉiam sub jugon german-aŭstrian. Antaŭvidante la sekvojn, li forlasis sian landon, por povi senkaŝe aliĝi al Entento kaj batali kontraŭ Aŭstrio-Hurigario por sia popolo.

Kiam la milito eksplodis, Masaryk estis en Bohemio, de kie li entreprenis gravajn politikajn vojaĝojn en Holandon. En 1915, li forve­turis en Italion; ricevinte dum sia reveno en Svisio atentigon ne plu veni en Bohemion, li foriris komence Parizon kaj poste Londonon, kie li estis nomita profesoro de Kings College; en Parizo li fondis Ĉeĥoslovakan Nacian Konsilan­taron, revolucian komitaton, kiu en la lasta jaro de la milito estis rekonita kiel provizora regi­staro de la ĉeĥoslovaka-nacio. En Londono Masaryk komencis labori unue en limita rondeto de siaj personaj amikoj, ĉiam pli kaj pli penetrante en anglajn sciencajn kaj politikajn sferojn kaj direktante samtempe la tutan ĉeĥoslovakan movadon en Rusio, Ameriko kaj Francio.

La aŭstria registaro kondamnis lin al morto, konfiskis lian tutan havaĵon konsistantan plej­parte el rimarkinda biblioteko: eĉ liajn manuskriptojn oni ne indulgis. La registaro venĝis sin eĉ per malliberigo de lia filino Alice, kiu estis liberigita nur post unu jaro, sekve de grandaj protestoj el Ameriko. Nelonge post eks­plodo de la rusa revolucio li forlasis Londonon por iri Rusion. Tie, la situacio estis tre kriza kaj estas merito nur de Masaryk, ke ĉeĥoslovaka armeo povis esti organizita por ne sole poste fari la tiomon de Ĉeĥoslovakoj konata en la tuta mondo, sed ankaŭ por fari grandajn servojn al Entento.

En tiu ĉi direkto, la rilato de Masaryk al armeo estis ne sole interesa, sed ankaŭ tre grava kaj influa. Masaryk mem kelkfoje deklaris, ke estis simpla ĉeĥoslovaka soldato, kiu mon­tris al li, kiel oni faras revolucion. Kaj li vidis, kiel tiuj ĉi soldatoj rifuzadis batali por Aŭstrio, kiel ili transkuradis kaj aliĝadis al la partio de rajto kaj justeco kontraŭ malboneco kaj perforto kaj li venis al la konvinko, ke li, homo de kulturo kaj inteligento, ne povas ne sekvi tiujn ĉi simplajn homojn. Tiel okazis, ke Masaryk, kiu estis sincera apostolo de antimilitarismo fariĝis fine la plej supera komandanto de la ĉeĥoslovaka armeo. La ĉeĥoslovaka soldato, kutiminta al disciplino, sed sopiranta kiel ĉiu slavo je sin­cera kaj amika rilato al sia superulo, trovis sian veran gvidanton, amikon kaj patron en Masaryk, kiu ne sole zorgis pri liaj bezonoj, sed inspiris lin per sia forta volo kaj morala sentimeco.

Kiam Masaryk vidis, kiel Rusio estis sene­spere disbatita per revolucio, li decidis - ven­kinte malhelpaĵojn kaj riskante kelkfoje sian vivon - forlasi kun sia armeo Rusion kaj iri 1aŭ inter­konsento en Francion sur la okcidentan fronton kontraŭ Germanojn. Sed dume la situacio tiel ŝanĝiĝis, ke la armeo estis devigata resti en Rusio. Sed Masaryk estis unua, kiu tra Siberio venis Amerikon, kie li faris al sia nacio grandajn servojn ĝuste en la tempo, kiam estis decidata ĝia estonteco.

Post la packonkludo kaj sekvinta disfalo de la monarkio Aŭstrio-Hungario, Ĉeĥoslovaka Nacia Kunvenintaro unuvoĉe elektis lin prezidanto de la Respubliko kaj li revenis hejmen kiel nacia heroo, ĝuanta la plenan konfidon kaj aŭtoritaton de ĉiuj klasoj de sia popolo.

Heroo En mitaroj kaj folkloroj, heroo estas roluloj alfrontantaj danĝerajn kaj malfavorajn cirkonstancojn kaj - eĉ se malfortaj - montrantaj kuraĝon (je fizika kaŭ morala defio) kaj deziron sinoferi (t.e. heroismo) por valoro pli grava ol si mem.

Prezidanto Masaryk estas rekonata aŭtoritato en la slavaj aferoj; ĝuste en la komenco de la milito aperis lia libro pri Rusio. Germana revuo "Das grössere Deutschland“ rekomendas tiun ĉi libron de sia granda politika kontraŭulo kiel la plej originalan laboron politikan; laboron de genio. Angla traduko aperis antaŭ nelonge. En Rusio la antaŭa reĝimo malpermesis tiun ĉi libron: aŭtoro, kvankam Slavo, estis decida kontraŭulo de la carismo kaj de la antaŭa re­ĝimo. Tiu ĉi malamikeco inter profesoro Masaryk kaj la rusa reakcio ne estas nova. Jam lia unua libro "Memmortigo“ estis subpremita de la rusa "Sankta Sinodo“.

Prezidanto Masaryk estas firma kaj decida defendanto de rajtoj de malgrandaj nacioj; sed lian nacionalismon oni ne povas intermiksi kun ŝovinismo. Ĝi estas fondita sur profundaj huma­necaj principoj. La veron li metas super ĉion. Li estis tiu, kiu en la komenco de sia agado

helpis prezenti pruvojn, ke la Manuskriptoj de Dv r Králové kaj de Zelená Hora, kiuj longe estis glorataj de la bohema nacio kiel dokumtoj de ĝia malnova kulturo, estis falsitaj. Kaj kiam en la 90aj jaroj de la pasinta jarcento Hilsner estis kulpigita pri hommortigo, profesoro Masaryk entreprenis batalon kontraŭ la popola superstiĉo kaj tio alportis al li por certa tempo malamon. Sed Masaryk neniam serĉis popularecon, kvankam Hebreoj de la tuta mondo rekonis tiun ĉi servon, kiun Masaryk faris al la ideo de toleremo kaj kulturo.

Unu el la karakterizaj kvalitoj de la kara­ktero de Masaryk estas kuraĝo, kiel morala tiel fizika. Lia morala kuraĝo estas bone ilustrita per ambaŭ ĵus diritaj okazoj, same kiel per la karakteriza maniero, kun kiu li kontraŭstaris 1a demostraciojn de siaj studentoj kontraŭ si en la tempo de la aludita, afero de rita mortigo. Tiam, dum studentoj, en aŭskultejo ekprovis silentigi lin, li trankvile alpaŝis al la nigra tabulo kaj skribis per kreto: "Ne trinku, ne fumu, sed laboru! Jen unusola vojo, per kiu vi povas kontraŭstari la konkuron, hebrean aŭ alian!“ Lia fizika kuraĝo vidiĝis jam en l877 en Leipzig, kie li sin ĵetis en profundan riveron por savi droniĝantan virinon.



Prezidanto Masaryk dediĉis grandan parton de siaj verkoj al studado de la demokratio kaj socialismo. Li estas aŭtoro de kritika libro pri marksismo, kie li vidiĝas kiel kritika adepto de la socialismo, sed decida kontraŭulo de Marx kaj de marksismo. Sekve de tio, li uzas sian grandan kaj nekontesteblan influon en tiu senco, ke li enkonduku en la novan respublikon la efektivan demokration kaj progresajn socialajn reformojn, kiujn marksistoj povas ja opinii tro moderaj, sed kiuj estas necesaj por malebligi en Centra Eŭropo perfortajn socialajn ren­versojn. En sia laboro li estas subtenata de la tuta nacio; lia laboro en ekster­lando alportis al li eternan dankemon de la tuta nacio, kiu lin amas kaj estimas kiel personiĝon de ĉio, por kio ĝi batalis kaj suferis dum tri jarcentoj. La plena sukceso de la ĉeĥoslovaka movado por memstareco ne estis ebla sen Masaryk. Tial li restos por ĉiam granda, se ne la plej granda gvidanto de la ĉehoslovaka popolo.


Elŝuti 18.68 Kb.


Elŝuti 18.68 Kb.