Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La situacio de la e-movado en la ŝtato Rio Grande do Sul Jen situacio de loka movado, kiu maltrankviligas nin!

Elŝuti 3.75 Kb.

La situacio de la e-movado en la ŝtato Rio Grande do Sul Jen situacio de loka movado, kiu maltrankviligas nin!




Dato06.12.2017
Grandeco3.75 Kb.

Elŝuti 3.75 Kb.

La situacio de la E-movado en la ŝtato Rio Grande do Sul
Jen situacio de loka movado, kiu maltrankviligas nin!
Kiam mi esperantistiĝis, la situacio de la E-movado en Rio Grande do Sul estis mezbona. En mia unua Jarlibro de UEA (1965), estas listigitaj pluraj delegitoj en Porto Alegre (8) kaj po unu en la jenaj urboj de la ŝtato: Bagé, Cachoeira do Sul, Ijuí, Rio Grande kaj São Leopoldo. Entute 13! Krome aperis adreso de loka grupo en Porto Alegre: Esperanto-Societo.
Kaj en 2001? Estis kvar delegitoj de UEA en Porto Alegre kaj delegitoj (po unu) en Pelotas, Santiago kaj São Sebastião do Caí. Do entute 7! Laŭ BEL-Jarlibro, en 2003, estis membroj de BEL en Alvorada (1), Cachoeirinha (1), Caxias (1), Caxias do Sul (1), Gravataí (2), Pelotas (2), Porto Alegre (23), Rio Grande (3) kaj Torres (3). Entute 37!
Kaj la situacio nun en 2011? Ni vidu! Laŭ la Jarlibro de UEA 2011, estas delegitoj en Pelotas (1), Porto Alegre (2!!!), Rio Grande (1) kaj São Sebastião do Caí (1). Do entute 4!!! Kaj pri la membraro de BEL en Rio Grande do Sul, la Jarlibro de BEL 2011 informas al ni pri la ekzisto de BEL-membroj en Alvorada (1), Arroio do Meio (1), Gravataí (1), Pelotas (2), Porto Alegre (2!!!) kaj São Sebastião do Caí (1). Do entute 8 BEL-membroj en la tuta Rio Grande do Sul. En tiu sama jarlibro de BEL estas informata pri la ekzisto de Gaŭĉa E-Asocio, kies sidejo estas en Porto Alegre. Esperanto-kluboj nur en tri urboj: Pelotas, Porto Alegre kaj Rio Grande. Laŭ IBGE, la tuta ŝtato havas 10.693.929 enloĝantojn disigitajn tra 496 municipoj.
Ĉu tiuj ciferoj vere spegulas la realan situacion de la E-movado en tiu ŝtato? La parolo estas kun la tieaj samideanoj!
Aloísio Sartorato

Rio, Brazilo


Elŝuti 3.75 Kb.


Elŝuti 3.75 Kb.