Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La sezonoj de la jaro

Elŝuti 46.89 Kb.

La sezonoj de la jaro




Dato19.10.2017
Grandeco46.89 Kb.

Elŝuti 46.89 Kb.

Kristijonas DONELAITIS

La tradukisto: Stasys Sabalis


LA SEZONOJ DE LA JARO

PRINTEMPAJ ĜOJOJ


Jam sunet` venante vekis la mondon

Kaj ridetis, vintrajn penojn mem detruante;

Nun glaciaj verkoj de l` frosto ekis perei,

Kaj ŝaŭmanta neĝo ĉie iĝis nenio.


5. Tuj la vent` tepida kampojn milde karesis

Kaj el la mort` herbetojn ĉie vokis diversajn.

Ĉiuj bestoj kun arbustoj vekiĝe sin levis,

Valoj kun montetoj kampaj peltojn forĵetis.


10. Ĉiuj, kiuj en lago vintron vivaj pasigis,

Aŭ sub arba radik` dum vintra tempo dormetis,

Ĉiuj rampis are por saluti someron.

Ratoj kun putoroj trenis sin de l` malvarmo,

Korvoj kun kronikoj, pigoj ankaŭ kun strigoj.
15. Talpoj, musoj kun idaro varmon laŭdadis.

Muŝoj kun insektoj, kuloj kun aro da puloj

Nin turmenti ree ĉie jam kolektiĝis.

Burojn kaj sinjorojn egale pikadi pretiĝis.

Kaj reĝin` abela vekis sian idaron,
20. En laboron sendi por profit` ne forgesis.

Tuj iliaj aroj tra la fendoj elrampis

Kaj flugante kun flutoj gaje ludi komencis;

En anguloj teksis tolojn por si araneoj

Kaj por ĉasad` kantilojn ili grimpante trikdais.
25. Ankaŭ lupoj kaj ursinoj saltante nun ĝojis

Kaj al rand` arbara rabi paŝis silente.

Ho mirakloj kiaj! El granda aro neniu

Nin viziti venis ĉu kun plor` aŭ sopiro.

Ne, ne plori, ĉiuj por amuz` kolektiĝis,
30. Ĉar faraĵoj vintraj ĉie tute forpasis

Kaj sur la tuta kamparo nun aperis printempo.

Poste tuj en anguloj ĉiuj svarmi komencis

Kaj pro taĉmenta kriado bruo ekiĝis.

Unu forte, alia serene kantojn ĉirpante
35. Eĉ la nubojn ili gaje flugante atingis,

Iu sur branĉojn grimpante Dion laŭdadis.

Ankaŭ pro manĝaj` avara plendis neniu,

Vestoj jam de kelkaj estis tre foruzitaj,

Refluganto posedis nur flikitan plumtufon.
40. Kaj por satiĝo preskaŭ eton trovis sur kampoj.

Jen do ankaŭ pro laciĝ` neniu ĝemadis,

Ĉiuj kune miksiĝintaj saltante tre ĝojis.

Kun aliaj najbaroj alflugis cikonio bonvola

Kaj sur tegment` mastrumante klakadis per beko.
45. Dum ĝi feliĉa ĝojis, jen tuj ĝia mastrino

El gastej` malvarma ree sin aperigis

Kaj sincere per beko karan amikon salutis.

Pajlsternaĵo jam estis ne taŭga por uzo.

Nova domet` antaŭ jaroj du konstruita,
50. Estis ĉe ĉiuj anguloj tro difektita.

Vandojn kaj frontonojn novajn ankaŭ ĉevronojn

Ventoj fortegaj ŝiris for de sternaĵo.

Pordoj, sojloj kaj fenestroj jam ruiniĝis:

Do la loĝejo aspektis deformiĝinta.
55. Tial ili ambaŭ, kiel bonaj gemastroj,

Ĉion reriparis kaj ordigis rapide.

Edzo portis tuj faskon da branĉoj por konstruado

Kaj edzino ĝia truojn flikis sincere.

Poste ili ambaŭ, multe jam laborintaj,
60. Manĝon kapti por si flugis al marĉo rapide:

Kelkajn ranojn, ankaŭ bufojn forgustuminte,

Dion dankis tuj por ĉi-donacoj tutkore.

Ho, vi, homo mizera! Lernu vin kontentigi, -

Dion memoru kiam vi manĝas bonguste
65. Boskojn kaj arbarojn kantoj diversaj plenigis

Kampojn kaj herbejojn sonoj ĉie tintigis.

Gajaj kukoloj kaj turdoj flugante sin distris

Laj laŭdis Kreinton per gaja kantado.

Alten flugis hirundoj per viglaj flugiloj,
70. Kaj ridigante peneris kvazaŭ kugloj aeron,

Poste sen spicaĵoj manĝojn manĝis kutimajn,

Jam satiĝinte sian fabelon longe babilis.,

Gruo, ĝis la malhelaj nuboj mirinde naĝanta,

Kvazaŭ ĝemis, kvazaŭ ploretis en la ĉielo:
75. Sed ne ploroj estas tiuj ĝiaj krisonoj,

Ne! Ĝi volas instrui pri l` grandec` dipotenca,

En la voĉoj birdetaj ĝi estas mirakla.

La paseroj kun la idoj tiajn voĉojn aŭdante:

„Ŝajnas“, - diris, - „Dion adoras gento tre vasta“.
80. Sed ĝis nun ruze silentas nur najtingalo,

Ĝi silente aŭskultis kantojn de ĉiuj finatajn.

Tial ĝi ĉiujare pli malfrue komencas kriadi;

Nokte, dum la mondo tuta dormas kaj sonĝas,

Dion laŭdas en mallum` deĵoranta kaj sola.
85. Kaj frue tagiĝe, kiam ni ellitiĝas,

Vekas nin ĝi el dormo kaj ĝojigas la koron.

Ho glorinda Dio, mirindaj estas viaj ordigoj!

Ke aŭtune aŭ vintre ĉiuj ni rifuĝinte

Ĉe l` agrable varma forno kaŭras kaj ronkas.
90. Tial ankaŭ vi, birdet`, ĉe ni ne aperas,

Sed simile al ni en mallum` dum nokto sidante;

Eble muŝojn malsaĝajn dum sonĝo tie vi kaptas.

Kiam do ni gajaj ree festas printempon

Kaj nian laboron jam sur la kampoj pretigas,
95. Ankaŭ vi la fluton kaptas bele sonantan,

Per sonoj ravigaj kaj voĉoj kantplenaj

Nin invitas por ĝoji kaj nian dolĉigas laboron.

Sed rakontu, birdet`, kiel do sin kaŝinte

Dum krepusko, aŭ nokte, vi kapablas ĉirpkanti?
100. Kial vi ĵaluze vin kaŝas kun via fabelo?

Ja la tuta mond`, ĉu buro, aŭ ĉu sinjoro,

Kaj nudaj infanoj, ankaŭ avoj kadukaj,

Vian ĉarman kanton adoras, ĉiuj ravitaj

Pri viaj rakontoj kaj gajec` najtingala.
105. Vi mallaŭdas sonojn de l` orgen` kaj cimbalo,

Kanklo kaj violon` devas tuj honte silenti,

Kiam vi krietante dolĉan voĉon altigas,

Kaj Jurgis`on vekas aljungi, vipi, veturi.

Kiam antaū vespero vi kaŝe ridi komencas,
110. Kaj ni vere jam lacaj en la liton ruliĝas,

Tiam inter birdetoj vi similas reĝinon

Kaj pli bele, pli ĉarme vian ŝercon ekkrias

Kaj se ni okaze vian robon ekvidas

Kiel simpla pasero vi al ni prezentiĝas.
115. Vi kitelojn de l` sinjoroj tre elegantajn

Kaj ĵupanojn, noblajn vestojn neglektas,

Sed kiel vilaĝano bele kaj lerte babilas.

Aĥ, kaj inter homoj ankaŭ ofte okazas,

Ke en nia mond` rimarkas ni mirindaĵojn.
120. Diksas, la gapul`, en urbo tre fierema

Kaj per pompaj vestoj ĉiam sin ornamita,

Kvazaŭ la idolo kreston montras al buroj;

Kaj se aŭdas ni malsaĝan lian parolon,

Ankaŭ buro devas kraĉi tre mirigita;
125. Dion, precipe, kiam mallaŭdas ĉi frenezulo

Kaj ridinde tiu sinjor` demonstras stultecon.

Ej! multfoje Krizas, bastoŝuojn portanta

Kaj per ŝafpelto bura malfiere vestita,

Kvazaŭ la najtingalo pepas sub tegmentaĉo,
130. Dion, kiam laŭdi komencas li tute sincere.

Vi, birdeto, kara, ne sinjore satiĝas:

Niaj grasaj kolbasoj lardo al vi ne plaĉas,

Kaj ne volas vi vestaĵojn aŭ kuiraĵojn,

Vi ne manĝas kukojn, niajn bulkojn farĉitajn.
135. Ankaŭ malŝatas sinjorajn dolĉajn trinkaĵojn,

Sed satiĝinta vulgare vi nur akvon deziras.

Nur ne forgesu, kara, post kantado vin nutri:

Kaptu tiujn, ĉirkaŭ niaj kapoj zumantajn,

Manĝu, se vi volas, helkoloran skarabon;
140. Manĝu ĉiajn insektojn, muŝojn, strangan cikadon,

Manĝu la formikojn kaj iliajn ovetojn.

Kaj vi nun rememoru en arbaron fluginte,

Kiam kantojn kantante festos someron pli longe

Kaj, ho, Jurĉjo, “jungu, vipu, veturu” vi diros.
145. Vi, mizera homo, lernu vin kontentigi,

Se okazas iam ne sufiĉe satiĝi;

Birdojn vi rigardu: unu vermon dismaĉas,

Kaj alia pinĉas herbeton, grajno se mankas.

Ili ankaŭ ĉiujare, nin vizitante,
150. Ja malgrasan kaj malsatan trovas printempon

Ha! Sed nek la unu iam pro manko plendadas.

Dio vin, la homon, per donacoj plenverŝis,

Sed vi grumbli emas, se dum tempo malriĉa

Iafoje vi konsumas supon legoman.
155. Jen tra senorda ridado bruo iras denove,

Kaj aperis tuj la aglo laŭte krianta:

“Hej! Trankviliĝu”, - diris, - “taĉmentoj ĉesu bruadi

Kaj atente nun aŭskultu, kion ni diros”

Baldaŭ jen taĉmentoj ĉiuj, vokon aŭdinte,
160. Kunflugintaj al ĝi el diversaj lokoj montriĝis

Jen servantaj por vi: ĉu via moŝto deziras?

“Ni”, respondante aglo diris, “volas esplori,

kiel regatoj dum mizero vintra eltenis.

Ĉu ne mankis io, iu ĉu ne pereis?
165.Povis putoro iun kapti, aŭ strigo deŝiri

Eble ja vin akcipitro, mustelo sufokis aŭ

Eble la homo malbona pafmortigis amikon,

Aŭ malice per kaptilo vivan pendigis,

Kaj kaptite ĝin por manĝi fritis sur pato”.
170. Dum la aglo ĉiujn vokis kaj esploradis,

Alte, kiel sinjoro granda, la cikonio

Gaje en sia nesto saltis kaj kliniĝinte:

“Dio”, - li diris, “mondon kreis kaj konstruante

Multajn milojn da kreaĵoj vivaj ellasis
175. Kaj al ĉiu la manĝaĵon kaj la vivon destinis.

Jes, divesajn ĉie vidis ni mirindaĵojn.

La kreinto sendis aron tiun en akvon.

En aero naĝas tiu ĉi per flugiloj:

Multaj vivaj aĵoj en arbaroj sin kaŝas.
180. Kiom da sur kampoj gajaj flugas svingante,

Aŭ sur homaj kortoj pepas aroj diversaj.

Dio, tamen, ĉiujn ilin satigas bonguste.

Jam la malsata tago ankaŭ okazas,

Iam ĉie forte plaŭdas multaj pluvegoj,
185. Ĉu pro homaj pekoj tuta mondo suferas.

Homo malbona nin timigas ja per pafado

Multajn jam li amikojn kaj parencojn mortigis

De l` infanoj li gepatrojn karajn forprenas,

Iam alten grimpante ŝtelas birdojn gefratajn.
190. Kvazaŭ kora bonfaranto, por mizeruloj

Iam grajnojn ŝutas kaj invitas por manĝi,

Kaj se iu nia iom beki kuraĝas,

Per kaptiloj faras perdon al malsaĝuloj,

Ankaŭ per pafil` ŝarĝita pafas kaj pafas.
195.Inter birdoj estas ja perversa trompisto

Kiu kaŝe por manĝo sian amikon mortigas.

Strigo kaj, malica kiel ĝi, akcipitro

Korvoj kaj kornikoj, pigo – falsa amiko, -

Ĉiujare multe buĉas da mizeruloj,
200. Sed rabisto tia inter ni ne troviĝas

Kiel ia homo, kiu frandaĵon derziras “.

Kaj dum rakonto daŭris granda miro fariĝis,

Voĉo, kvazaŭ de l` dronant` ekkriis maldece

Kaj senĉese “helpu, savu” vokis ĝemante.
205. Kaj la arojn voĉo tiu tiel timigis,

Ke eĉ aglo mem brueti jam ne kuraĝis.

Nur vesperto unu, ankaŭ strigo grizulo

El anguloj kuraĝis mallaŭte elrampi eksteren

Kaj esplori reale kio kaŭzis teruron.
210. Vi pripensu, altsinjoro iu senhonta,

Bonvestita ja kaj vere tro satiĝinata

Kaj diversajn fremdajn vinojn sufiĉe trinkinta,

Kuŝis sur planko kaj malbenojn aĉajn kriadis.

Li diablojn ĉiujn vokis kun diablidoj,
215. Dion li malbenis kaj blasfemis terure,

Eĉ l` infero tuta baldaŭ forkuris pro tio

Kaj profundaĵo ĝia vaste tuj malfermiĝis.

Ni ja scias, kiel la sinjoroj blasfemas,

Ankaŭ buroj nun de ili lernas kriaĉi.
220. “Kiu vin damaĝas? – scii volis vesperto,

Kaj riskis riproĉe la sinjoron demandi:

“Ĉu malsanas la stomak` pro troa manĝego?

Eble hepat` el via ventro elas eksteren?

Same ankaŭ via boonklo tiel manĝegis
225. Kaj poste kun kuzoj siaj obeze malsanis

Kaj kreviĝis ili, poste mortis terure”.

Grandventrulo tiu ĉi kompatojn sentante,

Dispuŝiĝis kaj komencis aĵojn frenezajn;

Ĉar li tuj nazbuklojn de l` kranio fortaŭzis.
230. Poste duonbarbon de l` menton` li forŝiris

Kaj per ungegoj kurbaj vizaĝon tutan disgratis.

Sed ankoraŭ ne ĉio; monon serĉante ĉirkaŭe

Li perpiede tablon kun manĝaĵoj renversis;

Tiel hundoj tuj el ĉiuj anguloj alkuris
235. Kaj sinjorajn manĝojn kaj frandaĵojn manĝaĉis.

Kaj ankoraŭ ne ĉio; li kaptis grandan tranĉilon

Kaj etendis brakon por distranĉi la gorĝon.

Nun la kor` vesperta tiel forte timiĝis,

Ke flugiloj ĝiaj ledaj flugi ne povis.
240. Sed nun strigaĉo tiel pro ĉio malgajis

Ree tuj en hejmon sian trista revenis,

Kaj novaĵojn tiujn kun strangaĵoj diversaj

Dum vetera aĉo, nokte, disas al mondo

Kaj pri tiu homo en mallumo sopiras.
245. “Aĥ, diris Lauras, per bastono sin apogante,

“Tutmalgravas, se gapul` kun iu balbutas,

Ke satmanĝas ĉiam ĝoje la kastelanoj

Kaj urbanoj senzorge dancas en urbo

Ĉar gapuloj tiuj, beęlajn loĝejojn vidante
250. Kaj kaleŝojn brilajn dum radbruoj aŭdante,

Jam supozas, ke sinjoro ĉiu ŝikita

Kvazaŭ la anĝelo en ĉiel` amuziĝas.

Aĥ, karul`, litovaj ruzaj ja filozofoj

Tiel stulte ne babilas pizojn manĝante.
255. Bastoŝuojn novajn por gastad` preparante

Stulte, kiam, la servist` de Kasparas Milkus

Laŭ sinjoro vestiĝas kaj salute kliniĝas,

Al modestaj buroj kiel porkoj rilatas

Ci fiulo! kial nazon ci suprentenas?
260. Ĉu ci jam forgesis, ke paŝtisto ci estas

Kaprojn, ankaŭ porkojn ci ĉe Bleberis nutris

Kaj en bastoŝuoj al servuto iradis?

Ĉu ci ne scias, kiel Piĉkus, la vilaĝestro,

Vipis postaĵon cian, kiam ci arpi ne volis?
265. Nur rememoru, kiam la patro, botegojn kudrante

Cian dorson fulis nur per ŝu-modelilo,

Aŭ patrinjo per vergoj batis ciajn orelojn,

Kaj nun jam ci bombastas kvazaŭ kok` fanfarona

Tuj koleras, kiam buro pretervetura
270. Kaj sabron vian ĉe la nova rimen` ekvidinte

Malgraŭ via vol` ne tuj demetas kapveston.

[......]

“Dio nin helpis”, diris Slunkius, “Almenaŭ denove

Ni satdormi kaj artikojn vivigi sukcesis.
420. Ho! multfoje, ĉiujn zorgojn ne plu memorante

Mi ekkuŝinta kaj kovrita ronkis ĉe forno.

Ho! Ke vintro min pli longe karesu

Kaj ke nur por dormo estu ni destinitaj!

Dio kompatu nin, denove venas somero
425. Kaj ĝi nin jam urĝas laborajn ŝarĝojn ekpreni.

Oj, jam niaj okuloj larme iĝas malsekaj;

Mia edzino – konas vi kutimojn ja inajn –

Ĉiam malgaja – kaj fleksante la manojn nur ploras

Plorĝemante la mizeron tian vidante.
430. Oj! patrinjo, mi diras, fine plori vi ĉesu:

Ja ankoraŭ estos tempo, ni plenumos laborojn.

Scias ni, ke olda rado malrapide turniĝas.

Tio ofte trompas ĉiujn, se salteruliĝas,

Tiel iam ĝi rompiĝas, troe turniĝante.
435. Nur per lantaj paŝoj pigra jam ĉevalaĉo

Eĉ pli foren portas pezan la ŝarĝaĵon

Ol ĉevalo forta, stulte prance saltanta;

Kaj tre ofte faras ankaŭ propran damaĝon!

Jen la gudrist` por sian gudron pesi kaj vendi
440. Tra la kortoj sen halt` veturante radon ĉirpigas

Kaj li por si sukcese monon decan profitas.

Ĉu utilas, kiam buro troe kurante,

Super forto penante, la koron sian troŝarĝas!

Tiel malsaĝe mia patro Kubas ne faris,
445. Ankaŭ lia patro Stepas same instruis.

“He! Infanoj” li kriis sur sternaĵo ebria

Kaj per sakaĵo, kiel simpla buro, kovrita:

“Gardu vin, infanoj, de l` novaĵoj malsaĝaj.

Vivu kiel ni, gepatroj viaj, jam vivis.
450. Ja saĝas ĉiam nur lante ekpreni laborojn,

Ruze sin ŝpari, fortaj junaj viroj estante

Por venonta oldeco restu fore ankoraŭ.”

Tiujn vortojn de mia patro vere mi prenis

Kaj dum tuta vivo ĉiutage ilin mencios.”

455.Tiun diron stultan ĉiuj buroj aŭdante

Hontis, sed nur Pričkus brava diris kuraĝe:

“Iru ci, sterka skarabo, en la sterkejon amuzi!

Ja konstante vi kun via hejmo pristerka

Faras honton al ci mem kaj al ni, litovoj.


460. Nur ordonon de l` lokestro mi plenumanta

Jam multfoje cian dorson tiel batadis,

Ke el cia olda ŝafpelto flugis ĉifonoj.

Same ankaŭ serĝento cin, malpeneman, pridraŝis

Kaj ci preskaŭ lame rampis al la servuto.
465, Ci, sentaugulo, nur frandante kaj doboĉante

Kampon kun bariloj kaj hejmon formanĝis

Kaj infanojn proprajn ja difekti ne hontas?

[......]

Nun Blėkius diris: “Jam tuta profit` pasintjara,

Por rezervo en hejma angulo kaŝita,


555. Kune kun vintro finiĝas, nin domaĝante.

Ve, fojnejoj, kie trezoroj niaj troviĝis,

Tutan mitron perdis kaj dezerton similas;

Kaj amasoj grenaj tiel ion ektimis,

Ke eĉ por kiselo aŭ kaĉo bongusta
560. Restis nenio, nur avara kvanto pasera.

Jen anguloj ĉiuj, kie rapoj kaj napoj

Kun legomoj ceteraj estis kaŝe metitaj

Tiel malplenaj estiĝis, ke ni, kapojn gratante,

Jam ne scias kion kuiri, per kio satiĝi.
565. He, vi ŝinkoj, vi, kolbasoj kun lardetoj,

Ni preskaŭ ploras, ĉiutage pri vi memorante.“

“Tiĉ!, eksilentu!”, diris saĝa Pričkus litove:

“Vi, gapul`, ja ĉiujare vi plendas pri manĝo.

Kiu kulpas? Kial jam en sata aŭtuno
570. Tiel monstre vi konsumas vian rezervon,

Ke por Martin-fest` porketo restas apenaŭ.

Ŝparu, dum brogas vi poton plengrasan, ĉar tiam

Vi devos printempe malgrasan ujon varmigi.

Do jam denove vi laborojn kaptu por manĝo
575. Kaj profitu vigle de la bruna aŭtuno.

Sterku agron, se ĝi volas ĝiajn procentojun.

Ne ŝuldas ĝi al vi, se mem ricevis nenion.

Kardoj kun urtikoj, kuskutoj diskreskas,

kiel scias vi sen ajna nia asisto;
580. Sed ne troviĝas bona greneto, se vi ne semas.

Vi viandon ĉiam satmanĝi deziras,



Kaj brasikan kaj betsupan neglektas honoron.


Elŝuti 46.89 Kb.


Elŝuti 46.89 Kb.