Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La rito Xa Tac

Elŝuti 9.14 Kb.

La rito Xa Tac




Dato11.11.2017
Grandeco9.14 Kb.

Elŝuti 9.14 Kb.


09.147

La rito Xa Tac
De ĉiam, la vjetnama popolo pratikas nombrajn ritajn ceremoniojn. Kiam oni parolas pri reĝaj ceremonioj de kulto, apud tiu de Nam Giao, neeblas ne paroli pri la rita pieco de Xa Tac, klasita per la reĝoj Nguyen en la listo de la "Dai Tu", antaŭ "Trung Tu" kaj "Quan Tu", tio signifas, ke ĝi estis unu el la plej gravaj kulturaj ceremonioj.

La altaro kaj ekipaĵoj de kulto La reĝo procedas si mem

por la rito Xa Tac al la ceremonio
Kiel klarigita per niaj prauloj, la altaro Xa Tac estas konstruita por kulti la du ĝeniojn de la kulturo de la rizo kaj grundo. La vortoj "Xa Tac" entenas ankaŭ la landon kaj la nacion. Sekve ĉiuj homoj, la reĝoj kaj la loĝantaro multe alligiĝis per graveco al tiu rito.

En pasinteco, la nacia ekonomio precipe tiel dependis de la agrikulturo, ke ĉiuj reĝoj donis multe da atento al la disvolvigo de tiu sektoro.


La reĝa palankeno Tri bestoj oferbuĉitaj

sekvita de militelefantoj (bubalo,virkapro, porko)
Laŭ ili, "Se ne estas tero, la homoj ne povas kultivi la rizon, ili havas nenion por manĝi. La reĝo devas alte taksi la grundon kaj preĝi la ĝeniojn de la grundo por la feliĉo, riĉeco kaj sano." Rezulte, ĉe la surtroniĝo, la vjetnamaj reĝoj konstruigis la altaron de kulto Xa Tac por preĝi la ĝeniojn de la grundo kaj rizo, kaj kuraĝigi ĉiujn labori kaj prosperi.

La rito Xa Tac malsame aranĝis dum ĉiu reĝado. Dum la dinastio Nguyen, tiu rito regule aranĝis grandskale. Laŭ la historiaj analoj, en ĉiun kvinan jaron, sub reĝado de la reĝoj Gia Long, tiu-ĉi jam ordonis la konstruadon de la altaro Xa Tac proksime al la imperia urbo, en la nuna kvartalo Thuan Hoa, urbo Hue.



Civilaj kaj militaj mandarenoj

en paradaj vestoj laŭrange stare Sceno de la altaro Xa Tac

sin tenas antaŭ la ceremonio dum ceremonio

La ceremonio okazis dufoje pojare, en aŭtuno kaj printempo, kaj aranĝis en la kortego de Hue. Unun tagon antaŭ la ceremonio, la vojo de la urba centro al la altaro Xa Tac estis purigita kaj la reĝo, mandarenoj kaj ĉiuj ĉeestantoj al la ceremonio devas ĉastaj resti. La Ministrio pri Ritoj kaj Internaj Aferoj sin ŝarĝis prepari oferaĵojn, objektojn kaj altaron. La ĉefan tagon de la ceremonio, ambaŭ flankoj de la vojo de la Suda Pordego ĝis la Pordego de la altaro Xa Tac estas belege enkadrigitaj tagnokte de soldatoj, flagoj kaj torĉoj. Sur la altaro, krom la kultaj objektoj estis tri oferbuĉitaj bestoj (bubalo, virkapro kaj porko).

Antaŭ la ĉefa altaro, la ceremonia mastro, vestita de la reĝa tuniko kaj el multvaloraj ŝtonetoj zono, sekvita de civilaj kaj militaj mandarenoj, solene efektivigis la ceremonion kun nombraj religiaj ritoj. La oficiala ceremonio finiĝinta, la reĝo rehejmiĝis, la loka loĝantaro prezentis donacojn kaj preĝis favoran veteron, abundajn rikoltojn kaj feliĉan vivon.

Malaperinta kun la falo de la malnova monarkio, tiu ceremonio restaŭriĝas per la instancoj de la urbo Hue. La celo estas antaŭgardi tiun nacian heredaĵon kaj krei dosieron por ĝin rekoni per UNESCO kiel nematerian kulturan heredaĵon de la homaro.
Teksto: Thanh Hoa

Fotoj: Dinh Cong Hoan


El: Revuo Vjetnamio Ilustrita - 2009/02

Esperantigis: Verda Petalo


=======


Elŝuti 9.14 Kb.


Elŝuti 9.14 Kb.