Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La projekto reitnh enivr al arvo esirpem em ivq eriolg alarva eronohm ivq eriotciv al ellep am ei eriotagrvp el refnel sidarap el aii LI no ici egol a sumadertson 6551 Enkonduko

Elŝuti 318.2 Kb.

La projekto reitnh enivr al arvo esirpem em ivq eriolg alarva eronohm ivq eriotciv al ellep am ei eriotagrvp el refnel sidarap el aii LI no ici egol a sumadertson 6551 Enkonduko




paĝo1/4
Dato24.03.2017
Grandeco318.2 Kb.

Elŝuti 318.2 Kb.
  1   2   3   4

Massimo Miconi



LA PROJEKTO

reitnh enivr
al arvo esirpem
em ivq eriolg alarva eronohm ivq eriotciv al ellep am ei eriotagrvp el refnel sidarap el aii li no ici egol a sumadertson 6551


Enkonduko

Belega ŝerco, bone pripensita, intense aktorata. Tiu telefonvoko de Massimo, dum mi estis en Munkeno, daŭre resonas en miaj oreloj: la voĉo angorplena, iu interesiĝo tute fremda al la amiko. Tiom fremda ke mi volus fidi je li, parte ankoraŭ hodiaŭ …iĝante sekve, tute senvole, rolanto – kaj parte kunverkisto – de iu ­politikfikcia libro tiom for de mia opini-stilo. La enhavo estas tiu, nenio aldonendas krom iuj dokumentoj por la skeptikuloj; la intrigo de la romano (kaj Massimo, vi kiu vivis la okazaĵon, bonvolu ne ofendiĝi …) estas eble eĉ pri kredebla nuntempe ol antaŭ iom da jaroj, konsiderante la direkton laŭ kiu pluiras la mondo. Ĝi estas antaŭ libro kiun mi volintus verki, kaj kiun mi ne sukcesas konsideri serioze. Ridetante tamen per la amara rideto de tiu, kiu trovas en ĝi, se ne la veron, le eblon de kongrueco al la realo. En iu samtempeco kiu ludas sur la interkruciĝo de surfacoj kaj ekspluatas la disvastiĝintan postkuliseman senton, se iu ero de mi ne konus la realan enhavon de la mesaĝo de Massimo mi estus la unua kiu malkonsilus legi iun libron kiu, de la Nova Aĝo, ŝajnas esti alpreninta la plej aĉaj kvalitoj. La 2012-a krome estas la 125a jubilea jaro de la naskiĝo de la lingvo Esperanto. Kiu volos scii plie, povas informiĝi dehejme. Kiu serĉas nur iom da konspira distro en la ĉiutaga banalo haltos je la unua lego. La aliaj pli bone ŝajnigos ne esti ĝin legintaj ...

Davide Astori

1. La renkontiĝo



Leviĝis ankaŭ la nebulo kaj tiu ĉi vespero estas pli impresa ol kutime. Iuj trairas la placon, ankaŭ se la plej parto de la personoj eliros post kelkaj horoj. La parma sabato fluas malrapide kiel ĉiam, eble tro malrapide por iu urbo kiu asertas esti kapabla paŭzi kaj proponi distrojn eĉ nekutimajn. Mi ne difinus tion kion mi atendas kiel distron, sed certe temas pri io nekutima. Kaj, pli ol la intereso, puŝas min la scivolo. “Ĉu Massimo Miconi?”. Voĉo klara, sonora, memfida, unu el tiuj simpatiaj ekde la unua aŭdo. Ĉe ARCI, kie mi deĵoras kiel militrifuzanto, scipovas min atingi la amikoj kaj malmultaj aliaj. “Estas mi”, mi respondas scivola. “Kun kiu mi parolas?”. “Mi nomiĝas Andrea. Mi volas proponi ion al vi. Mi renkontus vin kun plezuro”, per ia maniero senverva kaj rapidema kiu, antaŭ ol min ĝeni, vekas en mi scivolon kaj rideton. “Iu propono? Kia?”, forgesante demandi ion plian pri li. “Labora, ankaŭ se tio estas difino ne tro preciza. Kion vi faros morgaŭ posttagmeze?”. “Kial vi ne diras al mi ion plian? Kaj cetere, kiu diris al vi ke mi serĉas laboron?!”, kaj mi komencas nerviĝi. “Kiel vi supozas vin vivteni per viaj ĉapeloj? Eble estas io interesa por vi”. Kion li scias pri la ĉapeloj? “Sed diru al mi”, mi interrompas lin, “kiu donis al vi mian nomon?”. “Morgaŭ posttagmeze, je la kvina, sub la statuo de Garibaldi”, per iu voĉo kiu, abrupte, iĝas frida kaj decidema. “Kiel mi rekonos vin?”. “Ne zorgu, mi rekonos vin”. Kaj dum mi aŭdis la klikon de la aŭskultilo, mi jam pentis esti kompreninta al nekonatulo, ke mi iros al la rendevuo; tiu fina demando elbuŝiĝis pli kiel kondiĉita reflekso ol pro realaj informceloj, dum mi ankoraŭ pripensis telefonvokon kiun mi ne povis klasifiki alie ol ŝerco. Kaj kontraŭe, nun, mi estas ĉi tie, je la kvina, ĉe la placo. Eble, ne tute konvinkita pri tio, kion mi faras, sed tro scivolema, konklude, ekkoni ion plian. Ankaŭ se ene de mi mi daŭre kredas ke je la fino aperos la amikoj ridantaj pro ŝerco ne brila pro originaleco. Ĉar nur tiuj plej proksimaj al mi konas la detalojn de mia doktoriĝa disertacio, esploro, ĝuste, pri la itala industrio de ĉapeloj, kaj amuziĝas fojfoje, min primokante. Mi eltiras el la poŝo miajn molajn Camel. Sonoras la horloĝo de la placo, dum el la nebulo formiĝas silueto kiu ŝajnas aliri min: kaskedo malnovstila super lodena mantelo kamelkolora. Ĝi alproksimiĝas senhezite: junulo tridekjara, svelta. Maldika, rekta kiel kolono, sed absolute ne rigida, la klasika strukturo “bambu-kana” de tiuj kiuj praktikas luktoartojn ekde junaĝo. Li etendas la manon larĝe ridetante, kaj fikse rigardante min en la okuloj, li sin prezentas: “Mi estas Andrea, mi ĝojas ke vi venis”. “Mi ne emas fuŝi la ŝercojn de amikoj”, kaj spontane mi reridetas al li, “kaj krome ioman scivolon via telefonvoko vekis en mi”. “Mi certis pri tio” – li rebatas, dum kontentiga okulbrilo videblas – “Oni diris al mi ke tiu estos la ĝusta vojo!”. “Kaj do, kiu vin sendis por min primoki?”, dum mi rigardas ĉirkaŭe ĉiam pli atenteme, atendante de momento al momento la ‘surprizon’, dum la ludo komencis tro longiĝi. La senvolan tonon, iom inter nervan kaj ĝenatan, tuj rimarkas mia interparolanto, kiu, dum rideto ĉiam pli simpatia lumigas lian vizaĝon, trankviligas min: “Mi ne estas ĉi tie por primoki vin, ne temas pri ŝerco. Se vi tion ebligos al mi, senprobleme mi tion al vi pruvos. Mi nur petas iom de via tempo. Ja fine vi jam surprenis la penon veni ĝis ĉi tie. Vi jam faris multon… kiel oni diras…” Sin turnante dekstren, li klopodas rigardi tra la nebulo ĉiam pli densa. “Oni parolis al mi pri iu kafejo surplace; vi certe ĝin konas. Eble ĝi estas malfermita. Ni iru kontroli, ni trinku kafon kaj iom interparolu”.

Mi kapjesas senvorte. Ja, mi jam eraris min prezentante, nun ne decas konduti eĉ pli stulte. Krome, la tono de lia voĉo, tiel regula, tiel harmonia, trankviligas min. Li antaŭiras min rapidpaŝe, dum mi pensas ke, se li estas ĉi tie, ankaŭ li havas siajn kialojn. Des pli ke lia akĉento ne estas el Parmo, kaj li ne ŝajnas moviĝi komforte en la nebulo. Li malfermas la pordon kaj signas al mi eniri antaŭ li; la interna varmo estas agrabla. Ni iras al la supra etaĝo kaj sidiĝas ĉe tableto tuj maldekstre de la ŝtuparo. Mi formetas la jakon kaj sidiĝas ĉiam senvorte, sub la pezo de rigardo kiu min pristudadas. Malfacile mi bremsas iun incitiĝon ĉiam pli kreskantan, dum Andrea ekas ian konversacion. “La fino de la civilservado proksimiĝas, kaj la doktoriĝo iom malpli. Kiuj projektoj por la estonto? “Pri mi vi scias multon, mi pri vi konas nur la baptonomon. Ĉu vi ne opinias ke tiu konversacio estas iom tro malekvilibra por esti amikeca?”. “Vi pravas, sed mi, samkiel mi alvenis, forvaporiĝos. Mi estas nur akcidento en via vivo, mi ne ĝin markos krom kiel minimuma ilo de plej granda projektebleco”. “Plej granda projektebleco, certe… ĉu vi invitis min ĉi tie por filozofiumi?”. Mi ne celis tiom sarkasmi, sed la ambigua situacio en kiu mi troviĝas, la instinkta simpatio por la junulo kaj la situacia strango, ege embarasas min. Li ŝajnigas ne rimarki la frazon aŭ eble vere ne ĝin rimarkas. “Kiel mi diris al vi telefone, mi volas ion proponi al vi”. “Kaj kio pensigas vin, ke vi ne estas forĵetanta tempon?”. “Vi estas knabo lerta, sufiĉe inteligenta por ĝuste taksi tion, kion mi diros al vi”. “Kial vi scias tiom da aferoj pri mi?”. Liaj okuloj turniĝas maldekstren, de kie alproksimiĝas kelnerino, blanka antaŭtuko kaj kajereto. “Kion vi trinkas?”, li demandas, senŝarĝita pro la temŝanĝo. “Ni parolis pri kafo. Io rapida, tiel ke ni finu rapide tiun komedion”.

La knabino malsupreniras la ŝtuparon kun la mendo; mi rimarkas, ke mia reago al ŝia belo estas nekutima, mezvoje inter senintereso kaj senatento. Mi komprenas agace, ke mia interparolanto estas atinganta tion, kion li volas: mian scivolon; do mi klopodas ĝin kaŝi, ĝin miksante kun ia incitiĝo iom surfaca kaj fiksas lin en la okuloj, firma en la decido ne cedi. “Kiu parolis al vi pri mi?”, mi rediras rigida. “Mi antaŭvidis tiun demandon, tamen ĝi embarasas min. Mi ne scias bone kiel diri al vi… pri la amikoj. Ni serĉis knabon kun iaj kvalitoj por proponi al li laboron, kaj oni diris al mi vian nomon”. “Plion, mi supozas, ne eblos scii, konsiderante la sekreton en kiu naskiĝis tiu renkontiĝo. Kaj poste?” – mi lin rigardas defie – “bone ke la Grandaj Fratoj ĉiam restu en la dua vico kaj antaŭensendu la aliajn”. Li rigardas min trankvila, sen ajna intenco sin lasi kuntreni en la polemikon. “Kaj kiajn specialajn karakterizojn mi havus, do, por ĝui vian interesiĝon?”. “Ni serĉas inteligentan junulon sendependan en la juĝado, dezirantan kompreni la ĉirkaŭan mondon. Knabo scivola en la plej pozitiva senco de la vorto, knabo kiu povas kompreni. Se li estus krome ankaŭ iom ambicia, des pli bone. Sciu, Massimo, estas malfacile trovi la taŭgajn personojn. En la mondo estas nenombreblaj kvalitaj projektoj, kiuj ensabliĝas pro manko de la ĝustaj personoj. Ĉar estas la homoj, kiuj donas formon al la ideoj, kiuj konkretigas la Volon, kiuj ŝanĝas la mondon. Estas tiom bezonate, ŝanĝi tiun ĉi mondon, aŭ almenaŭ malpermesi al ĝi enprofundiĝi eĉ pli ol ĝi jam faris”. Embarasita, mi fajrigas cigaredon. “Vi flatas min, sed ne pensu ke tio sufiĉas”. “Mi esperas, ke tio ne sufiĉos! Ankaŭ tiu konduto estas unu el la karakterizoj de la ĝusta persono”. “Kaj kion devus fari tiu ‘ĝusta persono’?”. Li rigardas min atente, kaj post mallonga paŭzo rekomencas per voĉo strange senverva: “Kontribui al la realigo de iu libro”.

“Tiu tasko ne ŝajnas al mi tiom eksterordinara, kaj mi ne vidas en tio tiun neceson je mistero kiun vi kreis ĝis nun. Ĉu vi estas eldonisto aŭ verkisto?”, dum mi sentas min iom pli malŝarĝita. “Mia tasko estas klarigi al vi iun projekton, kaj doni la informojn necesajn por ke vi komprenu, ke vi ne povas ne partopreni en ĝi”. “Kaj do faru tion, anstataŭ daŭre ĉirkaŭparoli”. Junulo alta, surhavanta livreon, surprizas nin aperante preskaŭ el nenio, tenante enmane la pleton kun la du kafoj: eta paŭzo, kiu permesas al mi rimarki, ke la stranga ludo trenas min senvole preter tio, kion mi povintus suspekti dekomence. Dummomente mi juĝas min stulta, kaj repripensas la hipotezon, ke temas pri ŝerco. Sed kial ĝi devus daŭri tiom longe? Kaj krome por amuzigi kiun? La tintado de la kulereto deturnas min de mia meditado. Mi levas la kapon por fiksrigardi Andrea-n en la okuloj, kaj subite demandas: “Kaj kiel mi rilatas al via libro?”. Li ridetas, kontenta pro iu ekinteresiĝo, ankaŭ se neafabla. “Vi devus ĝin subskribi”. “Mi devus subskribi vian libron?!?”, kaj mi ne sukcesas bridi sonoran ridadon kiu tondre resonas en la malplena ejo. “Vi perfekte komprenis. Ni devas eldoni libron, kaj ni bezonas verkiston. Vi nenion perdos: vi ne devos investi monon, oni multe reklamos vin kaj vi gajnos dank’ al la aŭtorrajtoj.

Aŭtorrajto (simbole iam esprimita kiel »©«) estas aro de rajtoj, garantiitaj de ŝtataj leĝaroj por subteni kreadon de aŭtoraj verkoj, kiujn akiras la aŭtoro de la verko. En Esperanto estas ofte tiusence uzata ankaŭ la laŭlitera el-Angligo kopirajto el la vorto copyright; iuj malaprobas tiun uzon pro tio, ke oni ne povas kompreni, ĉu temas pri «kopi·rajt·o» (ĉu rajto kopii, aŭ rajto fari ion kun kopioj?) aŭ «kopirajt·o», aparta radiko kun la plena senco de la Angla «copyright», tial preferas la pli vastan terminon aŭtorrajto, adekvatan al koncerna vorto en multaj aliaj lingvoj. Uzo de similaj terminoj en aliaj lingvoj estas diversa laŭ la landoj, kaj tiaj aŭ similaj rajtoj povas aparteni ne nur al aŭtoroj, sed ankaŭ al ties dungintoj, dirigentoj, registrintoj, elsendintoj ktp. Rick Falkvinge insistas, ke en la angla oni nomu ĝin «copyright monopoly» - «kopirajta monopolo».
Vi devos nur aserti ke vi ĝin verkis”. “Sed vi estas tute freneza!”, kaj mi daŭre ridadas. “Kial iu verkus libron kaj ĝin subskribigus de nekonato? La ununura afero kiu venas al mia menso estas, ke li hontas mem ĝin subskribi”. “Aŭ, pli simple, ke li ne povas”, li aldonas iom malice. “Ĉu ĉar li timas la sekvojn?”, kaj mi klopodas penetri, per defia voĉo, la strangan nerealan trankvilon de la junulo. “Ne ĝuste, sed ĉiukaze mi aprezas vian kapablon postkuri la veron eĉ per minimumaj indicoj”. “Mi kredas, ke vi trovos neniun pretan akcepti tian proponon: estas propono sensenca”. “Mi jam lin trovis, ĉu vi forgesas? Mi nur bezonas la necesan tempon por pruvi al vi, ke estas vi”.

Dum kelkaj sekundoj mi sukerumas la kafon per unu mano kaj estingas la cigaredon en la cindrujon per la alia, intence devigante min ne lin degni je respondo, dum la volo foriri estas ĉiam pli forta. Kiel li sukcesis, per tiu konduto ĝene aroganta kaj stulte mistera, iĝi malsimpatia! Mi penas, kaptita je ĝeno malfacile difinebla, memori la pozitivan impreson kaj la kunsenton de la unuaj momentoj, anstataŭita per animstato de ĉiam pli granda malkomforto kaj ĝeno. La ŝerco – se temas pri serĉo – daŭris sufiĉe, kaj se temas pri serioza afero des pli malbone, ĉar mi ŝajnas gliti de minuto al minuto en patologian sintenon. “Kion mi devus diri al vi? Ĉu vi ne opinias, ke vi enuigas min per tiu sensenca farso?”, mi replikas per agresema tono. Li rigardas min trankvila, kun tiu rideto, kiu nun min ĝenas: “Kara Massimo, mi daŭre rediras al vi, ke nenio pli seriozas ol tio ĉi. Mi jam kalkulis je via skeptiko, kaj mi ĝojas prie. Ne zorgu: ĝustatempe mi donos al vi sufiĉajn informojn, tiel ke vi povos rekte kompreni kiom gravas tio pri kio mi parolas al vi”. Kaj – se li estus freneza? En la kafejo nenio povas okazi al mi, tamen li scias pri mi sufiĉe por agiti min. Mi ridetas al li, ŝajnigante, sen granda rezulto, spontaneecon ne tro taŭgan, kaj mi decidiĝas daŭrigi la interparolon, esperante ricevi iom da informoj por min protekti, se estonte mi tion bezonos. “Ĉe supozo –sen agnosko– ke tio tiklas mian scivolon, pri kio temas ĉi libro?”. “Estas tre banala sciencfikci-soci-politika romano, unu el la multnombraj rubhistorioj, kiujn povus proponi la gazetoj somere al la legantoj sub la sunobriloj ĉeplaĝe. Post la ĉi-jara sciencfikci­genetiko, kial ne estus spaco por io alia? Nenio kiu vere valorus la penon esti legata, ne kredu, krom de tiuj –malmultaj– kiuj paradokse povus rezigni je tio”. “Kaj la titolo, kiu estus?”. “Ankoraŭ ne decidita”. “Kaj eblus ĝin legi antaŭe?”. “Ĝi ne estas ankoraŭ finverkita”. Mi estas ĉiam pli skeptika kaj replikas: “Ĉu vi ne kapablas trovi komerc-interesan finon?”.

“Ne tio estas la problemo; la historio certe vendiĝos, ĝi estas tiel stulte absurda: la averaĝa leganto ne amas la grandan arton, li preferas la simplajn romanetojn… kaj ni verkas politikan simplan romaneton”. “Kaj do en kio kuŝas la problemo?”. “Mankas ankoraŭ iuj datumoj pri la ĉefrolanto”. “Kiu estus la ĉefrolanto?”. “De la priskribo kiun oni faris al mi pri vi, vi ŝajnis pli sagaca!”. “Ankoraŭ la Granda Frato, ĉu ne?”. “Se ŝatas al vi lin difini tiel…”. Mi gustumas la kafon klopodante gajni tempon. La ĝena suspekto, ke mi estas, iasence, la ĉefrolanto – iĝas ĉiam pli granda, kaj samtempe maltrankviliga. Kaj ŝajnigante ne kompreni mi opinias, ke mi ne gajnos multe. “Bone. Se temas pri ŝerco, ĝi daŭris tro longe. Alikaze donu al mi akcepteblan klarigon pri ĉio ĉi kaj poste foriru, promesante ne plu ĝeni min”. “Ĉion, kion mi devintus diri al vi, mi jam diris. Mi kredas, ke mi estis sufiĉe klara. Vi havas libron por subskribi, vian libron. Vole aŭ nevole, ĉar la grandaj projektoj jam skribitas en la historio: oni ilin malkovras, oni ne ilin inventas. Kaj vi estas parto de unu el tiuj. Tio estas la sekreto de la vivo: akcepti niajn taskojn, evoluigi niajn talentojn. Vi memoras tiun mirindan diraĵon de la Historiistoj: ‘La sorto akompanas la homon kiu subiĝas al ĝi, sed trenas tiun, kiu al ĝi rezistas.’ Tio estas unu el la ĉefaj ŝlosiloj de la ekzisto, ĉu vi ne opinias tiel?”. Mi ne scias, kion rebati. Eble ne indas. Mi apogas la taseton, leviĝas, surmetas la jakon, lasas dumil lirojn surtable. Ne havas sencon daŭrigi aŭskulti frenezulon. Sen saluti mi iras al la ŝtuparo, por ne perdi plian tempon. “Pardonu se mi tiele eniris en vian vivon”, min sekvas la voĉo de Andrea, “mi ne havis elekteblecon. Mi komprenis dekomence, ke mi kaj vi, en aliaj cirkonstancoj, iĝus tuj amikoj. Hodiaŭ male ni pagas la koston de la neceso. Sed kiam vi komprenos, la vivo rekaptos sian logikon”.

Mi malsupreniras rapide la ŝtupojn, mi ne volas aŭskulti plue tiajn deliraĵojn. “Estas skribite en via vivo. Ĝin pripensu, ĝin revivu: vi trovos la Sencon kaj kapablos ĝin akcepti”. Mi trairas la pordon eĉ sen saluti la kasistinon; la strata malvarmo iom senpezigas min. Mi havas la impreson revekiĝi el koŝmaro, eliri el nereala historio, el bildstrio de Martin Mystere. Mi rapidas hejmen, rigardante malantaŭen por certiĝi ne esti sekvata. Je la sesa kaj duono la urbo pufiĝas: estas la Parma de la urbocentro. Mi klopodas penspire eliri de tiu homa universo, sed la piedirado malboniĝas sampaŝe kun mia humoro. Kiam mi estas ĉirkaŭata de tro multe da personoj, ŝajnas al mi, ke oni forŝtelas mian vivospacon kaj mi emus kvereli kun ĉiuj. “Kaj pensu: ĉiuj tiuj personoj restadas horojn antaŭ la spegulo por sin plibeligi, por poste sin respeguli antaŭ ĉiu montrofenestro, se luksa des pli bone”. La penso, tamen, tuj ĝenas min pro la malsubtila etika juĝo. “Vera bonpensanta fekulo mi estas!”, sed mi tre bone konsciis, ke ĝuste la nervozeco kaŭzita de la rendevuo faligis min en tiun mensan masturbadon. Intertempe mi jam estas aliloke; hodiaŭ la nebulo estas pli densa ol kutime, kaj aliigas la urbon kaj la pensojn, sen ke oni tion rimarkas. Mi malsupreniras en Ghiaia, rigardas ĉirkaŭen. Mi estas sola kaj tio plaĉas al mi. Mi paŝas pli malrapide, fajrigas alian cigaredon, enspiras plene la unuan fumenbuŝon. La nebulo ŝajne malpliiĝas por lasi spacon al stelumita vespero. Ankoraŭ unun fumenbuŝon kaj mi malstreĉiĝas per liberiga ridado. Veras ke la mondo estas stranga, sed ĝuste al mi devintus okazi io tia! Mi ne kapablas ĝin pravigi; kaj ridigas min la fakto, ke en mia vivo mi povos trovi la sencon, eble, kial ne, ĝuste de tia renkontiĝo. Mi sopiratendas la momenton tion rakonti al Chiara, kiam mi parolos al ŝi, kaj poste al la geamikoj. Eble tamen mi ne diros, ke mi akceptis la rendevuon. Mi ankoraŭ esperas, ke temis pri ŝerco, kaj ĉiukaze mi estas iom embarasita. Eble mi ĝin rakontos al neniu. Ĉiukaze ĉiu havas siajn frenezulojn! Nun mi hejmeniras, Filippo iris viziti sian amikinon kaj forestos la tutan semajnfinon, Claudio revenis al Spezia: post tiaj mondumaj renkontiĝoj ne malplaĉos al mi resti sola; iu diris: pli bone sole ol fole, kaj mi ne povas ne samopinii. Eĉ, mi iome legos, povas esti ke mi ion pretigos por la lasta ekzameno. Mi ne aĉetumis, espereble ankoraŭ estas io en la fridujo, alikaze mi devas refoje manĝi ĉe la kantino. Kaj poste baldaŭ enliten, por rekapti la dormon perditan, aŭ eble ne, … engaĝitan kun la amikoj dum antaŭaj vesperoj.

2. La koverto



Kaj mi preskaŭ ĝin forgesis! Ne eblas, mi devas trovi solvon. La situacio iĝas netolerebla. Mi revenas de la hejmo de Pepus, ni estis kune, ni vespermanĝis, ni pridiskutis la penalton kiel kutime donitan al Juventus, ni ŝakludis, praktike ni forĵetis nian tempon kiel ni ŝatas. Estis dimanĉo kiel multaj aliaj: malfrua veko, kaftrinko je tagmezo, iom da gitarludado, alia kaftrinko antaŭ ol lavi la telerojn, ĉar eĉ ne unu estis pura. Dimanĉo estas malfacila tago, estas pli da tempo por pripensi, por senti la forestojn. Mi pensas pri Chiara, mi pensas, ke ŝi povintus konsili min, kaj ŝin vokas, sed nenion diras pri la stranga renkontiĝo, starigas al ŝi milon da demandoj pri kiel ŝi fartas en Barcellona, kaj ne donas al ŝi la tempon ion demandi al mi antaŭ ol la telefonkarto sonas (bip) pro ĝia (kaj eble ankaŭ mia) neevitebla elĉerpiĝo. Poste, du paŝoj ĝis Ĉe Pepus kaj Alfredo: la ponto, strato d’Azeglio. Se Cecè estus malfermita, mi ne rezistus la tenton je unu kuketo. La urbo estas preskaŭ senhoma; ĉiuj hejme, estas tiom malvarme. Vere normala dimanĉo, kie la memoro pri la hieraŭo komplete perdiĝis. Kaj nun mi sidas sur la sofo, en la mano tiuj ĉi malbenitaj paperfolioj. Koverto sur la skraptapiŝo: por Massimo Miconi, skribita per feltoplumo, preslitere. La scivolo ĝin malfermi ne donas al mi la tempon formeti la jakon: enestas deko da tajpitaj folioj, kiuj, rapide fluglegataj, tremojn kurigas laŭlonge de mia dorso. Temas pri komenco de iu romano: de Massimo Miconi, La projekto. Mi sidiĝas sur la unuan seĝon de la kuirejo kaj aŭtomate flamigas cigaredon. La unua ĉapitro, La renkontiĝo, rakontas en mi-formo – la mia mi – la hieraŭan renkontiĝon: skeme sed sufiĉe precize. Mi sentas min stranga, konfuzita; tiu ĉi koverto tiom surprizis min, ke mi eĉ ne sukcesis agaciĝi. Mi eklegas pli atente ol dekomence, kaj la dubo pri la frenezeco de Andrea iĝas ĉiam pli prava. Kial labori tiom multe, por krei garnaĵon tiom kompleksan? Aŭ ĉu tiel oni vere verkas romanojn? Por enmeti la vivon, por doni ontologion al la agado.

Sed mi ne komprenas, kien li volas alveni. Kaj estas ankaŭ iu komika flanko: enestas ankaŭ la komenco de la dua ĉapitro, La koverto, malmultaj linioj kiuj rakontas pri dua renkontiĝo, morgaŭ posttagmeze, samloke kaj samhore. Invito, certe, kiu perpleksigas min. Ĉar mi ne plu scias kion fari: estas jam tro por ĝin forlasi, tro malmulte por povi ion fari. Kaj cetere – kion. Ĝin priparoli kun kiu. Kaj morgaŭ iu kretena amiko ridos antaŭ mia vizaĝo, opiniante ke li konstruis inteligentan ŝercon. Sed finfine la ideo ne estas stulta, oni envere povus fari el ĝi libron. Se nur mi kapablus verki! Kun ioma fantazio oni vere povus trovi vendeblan temon. La komplotoj estas ŝatataj, repagas ĉiam. Kaj repagas bone, precipe en ĉi tiu Italio, kie, pri kio ajn okazas, kulpas la Lupfantomo. Ja, iu bela komploto, ju pli absurda des pli kredota de la personoj. Tamen, mi, iun libron titolitan “La projekto” ne aĉetus: ne estas tiom lerta nia Andrea, li eĉ ne kapablas trovi titolon altira. Kaj krome, kiu projekto? Certe estos la kutima historio: iom da ekzoterismo, speco de NovAĝo, iuj kunligoj jud-framasonaj kiu neniam damaĝas…. Tiajn librojn oni verkis milionope, eĉ maskitajn kiel esearojn, studojn soci­historiajn, traktatojn. Plenas je ili la ĵurnalvendejoj pli ol la librovendejoj. Kiu devus aĉeti tian libron? Eĉ pli bone: kiu ĝin eldonus? Jam estas tiuj kiuj havas siajn profetaĵojn, kaj la plej etaj eldonejoj ne povas riski en io, kio jam estas preskaŭ ekstermoda, konsiderante la saturiĝon de la merkato. Krome devus enesti kelkaj seksumaj scenoj, des pli bone se ne tro konvenciaj. Kaj murdo kompreneble! Ne, tiu pli bone ne, konsiderante ke la ĉefrolanto ŝajne estas mi. Mi volas tion priridi, por maldramigi. Kaj krome mi havas nenion alian por fari. Bah, eble ne: mi povus trinketi iom da nukslikvoro… restas ĝuste iu buŝpleno, morgaŭ mi nepre devas aĉetumi. Abrupte la dormemo malaperas. Ne temas pri maltrankvilo, sed nedifinita sento, miksaĵo de embaraso kaj scivolo: esti la objekto de ludo organizata de aliaj, la scivolo almenaŭ ekkoni ĝiajn bazajn regulojn. Andrea ne ŝajnas tiom danĝera, aŭ almenaŭ… La ludo, se mi klopodas ĝin rigardi de ekstere, ne estas strukturita tiom malbone. Ĉio dependas de la celoj, kaj tiuj komencas min altiri ĉiam pli. Ni rapide resumu: telefonvoko “enoficeja”, invito al kaftrinko. Nekonato kiu proponas, ke mi subskribu lian libron mianome, libro pri kio nenio kompreneblas krome ke li, tiu malverŝajna verkisto, ne havas la kuraĝon ĝin subskribi. Ĉio ligita al la fakto, ke tio estus iasence mian mision, en iu speco de mistikismo senvalora – kiu iom ridigas min. Kaj nun koverto hejmen, lasita sur la skraptapiŝo, entenanta la komencon de la libro, kiel se mi ĝin verkintus. Jam estas sufiĉe por verki la historion de iu psikopato, kiu, krome, kuraĝas min komplimenti, ĉar mi estas la “taŭga” homo! Kaj krome tiu sibila aldono, ke “ ĉio klarigeblas rigardante mian vivon”: kiel se mi kulpus pro la fakto ke frenezulo ĝenas min! Kaj tamen io altiras min: eble lia rideto tiel trankvila kaj certa, eble la historio mem. Finfine ne estas tiom malbona: oni povas ŝati – tion scias la Historio – senti sin “antaŭdestinita”: tio donas sencon al la propra ekzisto, donas celon al la peno pretervivi. Mi, kiu ĉiam ridis, kaj ridas pri la antaŭdestinoj, nun spertas rekte ties fascinon: mirindan konkerilon, kiu transformas la homojn en kamikazojn, suprenlevas la Ŝtatojn aŭ ilin neniigas, per iu magia povo el kiu neniu povas saviĝi. Sed kion mi farantas? Kien kaŝiĝis tiu irejo, tiom peniga, de klerismo kiu scipovis indiki al la homoj la unuan efemeran limon inter fantazio kaj realo, inter deziroj kaj necesoj? Ĉu vere estas tiom facile cedi al la plezuro de revo, al la maskoj de niaj plej intimaj bezonoj? Kaj dum mi fantaziumas sensencajn historiojn, kaj laŭiras vojojn ekster ĉiu akceptebla logiko, jam estas la tria horo, sed mi tute ne lacas. Aŭ pli bone, mi estas en tiu stato de agitiĝo-ekscitiĝo kiu ne permesas dormon, kiu ne lasas vin dekroĉiĝi de iu sopirego je granda agemo globala kaj detruiga, kiu plenigas per stumpoj la cindrujon. La cerbo flugas sola, ne bridebla, nehaltigebla. Kaj morgaŭ mi devos leviĝi frue, alia plentago, kaj ankoraŭ mi ne decidis ĉu iri al la rendevuo aŭ ne. Se nur estus ankoraŭ iom da nuksolikvoro, aŭ bona brando por min helpi pripensi! Tiel mi lernas kio okazas kiam mi ne aĉetumas kaj perdas tempon kun nekonatoj!

3.

  1   2   3   4


Elŝuti 318.2 Kb.

  • La renkonti ĝ o

  • Elŝuti 318.2 Kb.