Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La Ondo de Esperanto

Elŝuti 43.47 Kb.

La Ondo de Esperanto




Dato21.03.2017
Grandeco43.47 Kb.

Elŝuti 43.47 Kb.

Kio estas la reala trezoro de REU?

Ĉi tiu artikolo aperas pli-malpli samtempe en du gazetoj: “La Ondo de Esperanto” kaj REGo. Mi dankas ties ĉefredaktorojn – sinjorojn Aleksander Korĵenkov kaj Georgij Kokolija – pro la tre amika konsento publikigi neekskluzivan materialon.

Oktobre 2011 finiĝas mandatperiodo de la nuna Estraro de Rusia Esperantista Unio (REU), kaj per ĉi tiu artikolo, kiu nepre ne estas laŭvorta raporto pri la farita agado, mi prezentas kelkajn ideojn pri la Unio kaj E-movado ĝenerale, kiuj aperis dum ĉi tiu tempo. Io estis koncize dirita en mia intervjuo por “La Ondo de Esperanto” (julio 2011), sed nun mi volas pli detale prikomenti la situacion. Ĉar ĉio sube menciita estas nur mia opinio, mi ne aldonu post ĉiu tezo la vortojn “laŭ mi”, ĉar tio estas memevidenta.

Sendube nia lando estas integra parto de la mondo, kaj ni alfrontas la samajn problemojn, kiel la planedo entute. Inter tiuj problemoj estas malaltiĝo de valoro de Esperanto kiel internacia komunikilo. La angla dominas jam delonge, sed la fulma evoluo de teknologioj nun ebligas ĝin reale uzi ĉiutage, ne elirante el la hejmo kaj foje eĉ simple tenante poŝtelefonon enmane – afero, kiu praktike ne estis imagebla proksimume antaŭ la jaro 2000. Pere de Interreto oni povas rapide interkomunikiĝi en baza (foje eĉ primitiva) angla kaj esti tute kontenta pri la rezulto: oni povas nun ekscii ĉiun necesan informon kaj konversacii kun ajna homo sen apliko de Esperanto. Sendube homo, kiu jam estas esperantisto, preferus demandi alian esperantiston pri io ne ligita kun la movado, sed konvinki neesperantistojn pri tio estas malfacile (kaj foje eĉ tute neeble – ekzemple, oni neniel povas rezervi hotelĉambron aŭ trajnbileton, uzante Esperanton, sed uzante la anglan jes povas, kaj foje uzante nur la anglan). Ankaŭ akirado de amikoj funkcias bonege preter Esperanto – pere de sociaj retoj (Facebook, Vkontakte k.a.). Senpaga vojaĝado pere de Pasporta Servo – unu el tracidiaj E-allogaĵoj – ne (plu) estas unika, ĉar jam delonge ekzistas similaj neesperantlingvaj servoj kiel Couchsurfing, Hospitality Club ktp. Do kiel baza kaptilo ĉefe restas lingvistika interesiĝo kaj absolute ĥimera, nepalpebla kaj malfidinda “Esperanta etoso”. Tio estas universala problemo. Sed krome gravas ankaŭ tio, ke por rusianoj estas sufiĉe malfacile ellerni fremdan lingvon, kaj preskaŭ ĉiuj prave direktas siajn fortojn por lernado de la angla, franca ktp, kiuj estos nepre utilaj por ili, malkiel Esperanto. Oni memoru, ke averaĝa homo ne posedas elstarajn lingvajn kapablojn, kaj, se konsideri fortojn kiuj estas elspezendaj por tia studado, por Esperanto restas malmulta motivado. Mi ne diras, ke ellerni Esperanton fariĝis malpli facile ol pli frue, sed nun jes estas malpli facile trovi motivon kaj konvinki homojn por tio.

Pro grava maldensiĝo de alfluo de novaj homoj kaj pro tio, ke malnovaj E-aktivuloj fojfoje malaperas – ĉu pro forpaso, ĉu pro definitiva estingiĝo de la deziro okupiĝi pri Esperanto, ĉu pro aliaj aferoj, aperas problemo kiu jam senpere tuŝas REU: kvanto de novaj aktivuloj, kiuj pretas aktivi en REU, estas preskaŭ nula. Notu, ke ne temas pri novaj esperantistoj entute.

En nia lando ja estas homoj kiuj efektive estas aktivaj kaj faras multajn utilajn aferojn por E-movado. Bedaŭrinde ili estas malmultaj, sed ili jes ekzistas. La problemo estas, ke ili okupiĝas pri siaj aferoj, kiujn ili elpensis, “naskis”, kaj nun vartas kaj prizorgas. Tio estas privataj iniciatoj. Oni komprenas, pri kio temas – pri kluboj (ekzemple – MASI, gvidata de Irina Gonĉarova), pri eldonejoj (“Sezonoj”, “Impeto”), pri redaktoroj (REGo, “La Ondo...”, iom pli frue – “Komencanto”), pri vortaristoj (fakte la vortaristo, ĉar nun ĉefe temas pri Boris Kondratjev), pri retaj aktivistoj, kiuj gvidas plurajn retejojn (Andrej Grigorjevskij, Vjaĉeslav Ivanov), pri organizantoj de certaj renkontiĝoj – regionaj, tutlandaj kaj internaciaj – kaj kelkaj aliaj.

Krome oni konsciu, ke la angla vorto “brand” (ni traduku ĝin “vendomarko”) estas ne simpla vorto. “Sezonoj” estas vendomarko. “Impeto” estas vendomarko. REGo estas vendomarko. La granda Rusa-Esperanta vortaro, kvankam ĝi ankoraŭ ne aperis, jam estas vendomarko, eĉ se nun malpli kosta, ol aliaj (oni kredu, ke post la apero la situacio ŝanĝiĝos). Ankaŭ REU estas vendomarko, sed bedaŭrinde ne tre altvalora. Sekve neniu racia persono pretas transdoni sian vendomarkon al REU. Sed vendomarko ja estas vendomarko, do teorie ĝi estas vendebla-aĉetebla, sed REU ne estas aĉetopova. Tamen posedantoj ne farus tion ne nur financrezone. Ja unuavice ili (posedantoj) volas, ke ilia afero ekzistu plu almenaŭ sur la sama nivelo kiel antaŭe, kion neniu anticipe povas garantii. Samtempe preskaŭ neniu el posedantoj de siaj E-entreprenoj havas sufiĉe da tempo por ion fari por REU. Estas kelkaj, sed nemultaj, kaj ilia agado, kvankam ĉiuokaze aprezinda, ne kovras ĉiujn problemojn.

Sed tio estas nur unu flanko de la problemo. La alia estas pli grava kaj pli ampleksa, kvankam nomebla koncize: neniu bezonas ion ajn. Homoj en Rusio pretas pagi siajn kotizojn, kaj ja pagas, homoj subtenas nin per vortoj, sed reale ili nenion bezonas. La afero estas pruvebla per du facilaj ekzemploj. REU lanĉis retejon – surbaze de vikia teknologio. La ideo estis unuigi en unu retejon informojn pri ĉiuj kluboj de Rusio. Dank’ al vikia motoro informo estas korektebla facilege kaj do teorie povas esti aktualigata eĉ ĉiusemajne, se necesas. Post ĉiuj preparlaboroj (aĉeto de retnomo, teknika agordo, mana kreado de paĝoj por ĉiuj urboj), kiam venis tempo por plenigi la paĝojn per informoj – afero en si mem simpla, postulanta ne pli ol duonhoron, aŭ eĉ malpli – estiĝis silento. Evidentiĝis, ke homoj tion ne bezonas, kvankam mi daŭre opinias la ideon tre bona, speciale kiam temas pri tiom granda lando kiel Rusio. Mi povus, sendube, atingi la rezulton per senĉesa bombardado per leteroj kaj memorigoj, sed por tio mankas tempo. Neformala nomumo de persono, kiu ŝajne pretis respondeci, ankaŭ estis senutila. Povas esti, iam en estonto mi tion faros mem...

Alia ekzemplo estas nova retejo de REU . Ĝin faris Andrej Grigorjevskij, elspezinte por tio kolosan tempon. Krom ekstera aspekto (kiu, konsciate, ne estas supermoderna, sed almenaŭ pli aktuala, ol estis pli frue), ĝi enhavas ankaŭ multegajn internajn funkciojn, kiuj estas atingeblaj por simplaj uzantoj (ne nur por administrantoj). Statistiko montras, ke la retejo estas sufiĉe malvaste uzata. Ne pro komplikeco – ĝi estas facilega, kaj ĉiam oni pretas helpi pri ĝi. Sed pro tio, ke homoj ne multe bezonas ĝin.

Antaŭ la elektiĝo ni multe pensis pri la Libroservo, pri ĝia reformo kaj modernigo. Estis atingita interkonsento kun privata persono, kiu pretis pagi grandan monsumon el propra poŝo por krei retan librovendejon de REU. Poste mi rezignis la ideon, ĉar jam ekzistas tia vendejo en alia loko kaj dubli aferojn estus stulte. Sed mi rezignis ne nur pro tio. Evidentiĝis, ke tio estus vana perdo de mono kaj tempo, ĉar laŭ ĉiuj prognozoj la vendejo estus tre malofte uzata – ĉiuj libroj estas aĉeteblaj senpere ĉe eldonejoj aŭ ekzistantaj perantoj, kaj REU ne havas proprajn librojn por vendi (nu, fakte ĝi havas, sed ne tiom multajn por krei retan vendejon tiucele).

Sed tio ne estas sufiĉa kaŭzo por ne plu aktivi en la reto – eĉ male. Se ni ne volas ĝenerale postresti, ni ne nur devas sekvi aktualajn tendencojn, ni devas ankaŭ “montri ekzemplon” de moderneco. Ni devas “enretigi” laŭeble plej multajn kutimajn servojn. La unuaj paŝoj estas sukcese faritaj – ni transiris al nur-retpoŝta dissendado de “Bulteno de REU”. Ni klopodas (kvankam ne ege sukcese pro tempomanko) aktivi en sociaj retoj. Ni esperas baldaŭ enretigi la tutan arkivon de la gazeto REGo. Krome mi planas proponi al la membraro oficialigi distancan partoprenon en REU-konferencoj kaj akcepti plej gravajn decidojn (temas pri ŝanĝoj en la Ĝenerala regularo, probable eĉ elekto de la Estraro) rete – do anstataŭ poŝta voĉdonado transiri al retpoŝta. Tamen mi tute ne celas, ke Konferencoj estas ne plu bezonataj. Diskutado kaj “vivaj” konversacioj estas same bezonataj, kiel pli frue, kaj neniu reta interkomentado tion anstataŭos. Sed ni devas konscii ŝanĝojn en la mondo – se plejparto de la membroj ĉiuokaze ne povas veni al ĉeesta Konferenco, sed povas alimaniere partopreni laboron de la Unio, kial ni malpermesu tion al ili?

Unuigante la du bazajn supre menciitajn problemojn oni povas konkludi: se homoj nenion bezonas, sendube ili ankaŭ ne pretas aktivi. Trovi homojn por multaj taskoj, kiuj ja abundas, estas malpli facile. Oni ne povas simple nomumi kaj devigi homojn ion fari – nun estas alia tempo. Same ne funkciis en REU teorie bonega sistemo, proponita antaŭ du jaroj – konsilio de spertaj esperantistoj kun “teknika” Estraro (kvankam oni notu, ke el lingva vidpunkto konsilio ne povas esti super estraro, ĉar estraro ja estras, do ĝi devus nomiĝi alimaniere, sed tio ne gravas). La sistemo vere estas bonega, sed ĝi montriĝis ne funkcikapabla en niaj kondiĉoj – kvankam troviĝis plenumantoj (“teknika” Estraro), kiu faris sian laboron tute bone, la konsilio mem ne povis funkcii pro multegaj kialoj, inter kiuj estas troamasiĝo de homoj tie, pro personaj miskomunikaj problemoj, sed ankaŭ pro tio, ke homoj reale malmulton bezonas ekster siaj privataj interesoj.

Kial sufiĉe multaj homoj daŭre pagas kotizojn al REU? Mi pozitive miras, sed ne scias. Verŝajne, pro bona rilato al la movado kaj pro deziro iel subteni ĝin, eĉ se multaj el ili havas sufiĉe nebulan imagon pri ĝi, pri la movado. Sed tio estas avantaĝo kaj en tio mi vidas realan perspektivon. REU ricevas iom da mono – ĉu per kotizoj, ĉu per io alia (vendado de varoj, fojfoja okazigo de renkontiĝoj). Krome REU posedas sian ĉefan trezoron – la membraron. Niaj membroj estas personoj, kiuj ne nur pagas kotizojn, sed ankaŭ havas unikajn spertojn, diversflankajn movadajn sciojn kaj scipovojn, kio estas uzinda. Sekve REU povas esti centro de subteno (ne nur financa) de apartaj iniciatoj. Tio estas vere perspektiva vojo por REU, kaj ni strebos tion efektivigi laŭ niaj modestaj povoj.



Grigorij Arosev, Prezidanto de REU

La prezidanto de REU malsukcesis,
ĉar neniu bezonas ion ajn”

Mi estis tre ĉagrenita, traleginte jam la duan pesimisman artikolon pri Esperanto-movado en Rusio kaj la monda movado ĝenerale, kiun verkis la Prezidanto de REU Grigorij Arosev. Ambaŭ artikoloj estas se ne rekte kontraŭesperantistaj, do konkrete malentuziasmigaj por la rusiaj esperantistoj. Sed ĉefe pluraj informoj en ili estas malaktualaj aŭ malobjektivaj, kio misgvidas la legantojn, kiuj ne tre bone konas la detalojn, menciitajn en ili.

La lasta artikolo havas la titolon “Kio estas la reala trezoro de REU?” (La Ondo de Esperanto 2011, №10 (204); REGo № 4 (66), oktobro 2011; jam la 20-an de septembro ĝi aperis ankaŭ en la retpaĝo, nomata “La Balta Ondo”). Pli frua artikolo estas intervjuo kun G.Arosev kaj havas la titolon “Ĉu Esperanto povas doni ion principe novan al la mondo?” (La Ondo de Esperanto, 2011, №7 (201), intervjuis Aleksander Korĵenkov).

Mi opinias, ke tiaj artikoloj estas malobjektivaj kaj malutilaj por la Esperanto-movado ĝenerale, kaj plej malbonas ke tiaj artikoloj devenas de la homo, kiu prezidas landan Esperanto-asocion.

Grigorij komencas la artikolon per iuj dubindaj kaj apenaŭ aktualaj nuntempe supozoj, kiujn kutime uzas malbone edukitaj kontraŭuloj de Esperanto.

Ekz. li skribas: “... Inter tiuj problemoj estas malaltiĝo de la valoro de Esperanto kiel internacia komunikilo. La angla dominas jam delonge, sed la fulma evoluo de teknologioj nun ebligas ĝin reale uzi ĉiutage...”. Min interesas: kiujn informajn fontojn uzis Grigorij por konstati, ke Esperanto nuntempe havas malpli da valoro, ol antaŭe, rilate al la internacia komunikado?

Krome, mi havas grandan sperton de la internacia komunikado pere de la diversaj retoj kaj povas konstati, ke la angla pro la apero de Interreto multon perdis, ĉar la modernaj teknologioj, plejparte rilataj al la diversspecaj tradukiloj kaj interpretiloj, ne postulas de la uzantoj konon de la angla lingvo por ĉiutaga komunikado, legado de scienca, teknika k.a. enhavo. Do, oni bezonas nek la anglan, nek Esperanton, nek iun alian fremdan lingvon por iĝi ano de la granda kaj komplika reta informsistemo.

Poste la aŭtoro nomas la Esperanto-etoson “absolute ĥimera, nepalpebla kaj malfidinda”, kion mi traktas kiel rektan ofendon de pluraj esperantistoj el la tuta mondo. Sed ja Esperanto-etoso pri kiu tiom dubas la nuna Prezidanto de REU estas absolute reala afero de Esperanto-renkontiĝoj, kaj tion konstatas ankaŭ pluraj neesperantistaj atestantoj. Kiom da internaciaj kaj enlandaj E-renkontiĝoj vi, Grigorij, partoprenis dum la pasintaj du-tri jaroj? Kiujn konkrete? Ĉu vi vizitadas Moskvan E-klubon?




Interparolas juda patrino kun filino antaŭ ŝia edziniĝo:

– Mi scias, filineto, ke ĝi estas ĝena afero... Proksimiĝas via edziniĝo, kaj mi devas vin instrui...

– Sed panjo, mi ĉi tion ne bezonas.

– Sara, silentu, ne kontraŭu. Vi junulinoj pensas, ke vi ĉion jam scias... Jen, dum ordigado de via hejmo vi neniam kovru ŝrankajn bretojn per gazetoj. Ĉar tiam ĉiuj scios, kiam vi lastfoje ordigis vian hejmon!



juda humuraĵo de Josef Shemer
La homa mondo iĝis multe pli varia, modernaj homoj preskaŭ ĉiam povas elekti la okupojn laŭplaĉe, kio diferencigas ilin de la homoj el pasinteco. Grigorij skribas, ke nun por konvinki neesperantistojn lerni Esperanton “... estas malpli facile trovi motivon...”. Mi konsentas, tamen la motivoj por tio nuntempe estas signife pli multaj, ol antaŭe, kaj feliĉe ili ne estas limigitaj per teorio, ke Esperanto estas pli simpla, ol la angla.

Sekve la Prezidanto de REU kiel la dogmon proponas al ni, ke okazas la “maldensiĝo de alfluo de novaj homoj” al Esperanto-mondo. Poste li ligas tion al la malkresko de membrokvanto de REU, kaj eĉ supozas, “... ke ne temas pri novaj esperantistoj entute”. En la lasta frazo li tute pravas. Do, eblas konstati, ke la problemo de la membra malkresko estas problemo nur de REU kiel organizo, kaj ĉefe ĝin kaŭzis la politiko de la REU-Estraro kaj ĝia Prezidanto (ne nur la nuna, sed ankaŭ la antaŭaj). La ĝenerala kvanto de Esperanto-parolantoj en Rusio kaj en la aliaj landoj pli-malpli kreskas ĉiujare, kion verŝajne kaŭzis la disvolviĝo de Interreto kaj kion konstatas jam pluraj spertuloj de Esperanto-movado. Novaj esperantistoj en Rusio estas iom aliaj, ol antaŭe, kaj vidas neniun realan bazon por la agado ĉe REU, ili ne vidas strukturon de la movado, kiu estus merita por aliĝi, pro tio ili agas ekster tiu organizo kaj, ni diru, multe pli efike kaj videble agas.

Sekve Grigorij vere konstatas, ke ekzistas multaj homoj, kiuj aktive okupiĝas pri Esperanto-movado, kaj li skribas: “La problemo estas, ke ili okupiĝas pri siaj aferoj, kiujn ili elpensis, “naskis”, kaj nun vartas kaj prizorgas.” Sinjoro Prezidanto, tio ne estas la problemo. La homo devas okupiĝi pri tio, pri kio li volas kaj kapablas okupiĝi, male rezultiĝas kutime iu stultaĵo! Krome Grigorij ĉi-artikole montras la propran malbonan konon de rusia kaj ankaŭ de la internacia Esperanto-movado kaj kulturo. Li montras la bildon de Rusia Esperanto-aktivado, kiu estis aktuala eble antaŭ ĉ. 10 jaroj. En liaj ekzemploj tute mankas la elstaraj rusiaj kaj ruslingvaj Esperanto-projektoj. Ekz. Universitato “Justo”, kiu situas en Moskvo, devige kaj oficiale instruas Esperanton. Ĝi ankaŭ disponigas ejon por la Moskva E-klubo kaj la pluraj E-renkontiĝoj. Krome, ĝi foje organizis sciencajn esperantologiajn konferencojn sur la nivelo de la rusiaj ŝtataj ministerioj. Krome ekzistas pluraj regionaj E-movadoj, kiel ekz. en Ĉeboksari, Peterburg, Tiĥvin, Jekaterinburg k.a. Estas dubinde, ke la nuna Prezidanto ankaŭ neniam aŭdis pri la lingvaj festivaloj, kiuj okazas ĉiujare jam en kelkaj rusiaj urboj, pri la aktivado de la universitataj instruistoj (en Moskvo, Peterburg, Ivanovo, Krasnojarsk k.m.a.), rilate al Esperanto, pri la aktivado de REU-membroj kaj ceteraj rusiaj esperantistoj kadre de la internaciaj Esperanto-projektoj. Ne estis menciitaj ankaŭ pluraj ofte vizitataj ruslingvaj kaj esperantlingvaj diversnivelaj retejoj pri Esperanto, kiujn kreas la aktivuloj el pluraj regionoj de Rusio. Parolante pri la vortaristoj, Grigorij absolute forgesis, ke pluraj aktualaj eldonoj kun milaj eldonkvantoj de diversspecaj lerniloj (ankaŭ vortaroj) nuntempe estas disponeblaj en dekoj de la plej grandaj rusiaj librovendejoj kaj amaso de la interretaj. Tiuj lerniloj estas oficiale eldonitaj kaj estas sufiĉe sukcesaj dank’ al la aktivuloj de Esperanto-movado en Rusio kaj eksterlando. La malbonan konon de la rusia Esperanto-kulturo la nuna REU-Prezidanto montris ankaŭ en la pasintfoja intervjuo por La Ondo de Esperanto. Li tiam diris, rilate al Rusia E-literaturo: “En nia lando oni publikigas kaj eldonas nur unu aŭtoron, kaj tio ne estas lia kulpo – li verkas laŭ siaj fortoj kaj talento. Evidentas, ke redaktorojn kaj eldonistojn ne interesas aliaj nomoj”. En Rusio en Esperanto estas eldonataj pluraj rusiaj kaj eksterlandaj aŭtoroj kaj nuntempe neniu el ili estas eldonata signife pli ofte, ol la alia. Estas evidente, ke pluraj rusiaj esperantistoj povas trovi en tiu ĉi frazo de la Prezidanto iujn politikajn superstiĉojn, kiuj estis aktualaj en bataloj en la rusia Esperanto-movado antaŭ multe pli ol dek jaroj, sed ne nun.

Sekve Grigorij nomas kelkajn Esperanto-entreprenojn en Rusio (“Sezonoj”, “Impeto”, REGo kaj REU) “vendomarkoj”, miksante la ofte uzatajn kun diversaj sencoj anglalingvajn terminojn “brand” kaj “trade mark” el la reklamsciencoj kaj sciencoj pri la publikaj rilatoj k.a. Kara Prezidanto, unuavice REU estas ne “brand”, sed la socia publika organizo, kiu ne havas komercajn aŭ iujn aliajn privatajn celojn, sed strebas plenumi la taskojn, kiujn komisiis al ĝi ĝiaj membroj. Ĉio cetera venas poste.



Sekve Grigorij skribas, ke “neniu bezonas ion ajn” en la rusia Esperanto-movado, kaj poste ege strebeme provas klarigi kial. Sinjoro Prezidanto, vi mensogas – mi bezonas, mia edzino bezonas, miaj gepatroj bezonas, miaj amikoj bezonas... Kion vi povas proponi al ni? Jes, nenion!

Unu el la ekzemploj de Grigorij pri la “pigremo” de la esperantistoj en Rusio estas la retejo . Pri ĝi sinjoro Arosev en ĉi artikolo skribas: “Evidentiĝis, ke homoj tion ne bezonas, kvankam mi daŭre opinias la ideon tre bona, speciale kiam temas pri tiom granda lando kiel Rusio”. Mi komencu per la demandoj: kion la Prezidanto de REU kaj la Estraro faris por disvastigi la informojn pri la nova retejo? Ĉu vi verkis grandajn klarigajn kaj inspirajn artikolojn pri ĝi al REGo, “La Ondo...” k.a. amaskomunikiloj? Ĉu vi reklamis ĝin vaste tra la sociaj retoj? Ĉu vi persone senĉese turmentis plurajn E-klubojn tra Rusio? Ĉu vi faris vastan prezentadon de la projekto almenaŭ en la E-klubo de la urbo, kie vi loĝas? Ne! Post tio vi skribas en via intervjuo al “La Ondo de Esperanto”:Sed bedaŭrinde mi renkontis preskaŭ plenan indiferentecon pri la afero flanke de lokaj kluboj”. Kaj en la nuna artikolo: “Samtempe mi volas emfazi, ke esperantistoj en Rusio ĝenerale estas nesufiĉe aktivaj”. Via privata projekto fiaskis, ĉar vi eĉ ne provis iel disvastigi ĝin. Mi povas konstati, ke se la Prezidanto de REU estas nesufiĉe aktiva en Esperanto-movado, ne necesas kompari lin kun la ceteraj movadanoj en la lando. Krome, se la diskuto denove venas al la retejo , mi kiel spertulo pri la retaj aferoj kaj plenuminto de kelkaj sukcesaj retaj Esperanto-projektoj (kaj ne nur) povas konstati, ke ĝenerale la ideo de la retejo dekomence estis malbone pripensita. Mi ne malkovros ĉiujn ideojn ĉi-rilate, sed pli bonus ekzemple uzi la Vikipedion, ĉar tutegale tie estas uzata la “vikia teknologio”. Oni povas facile aldoni al la Esperanto-versio de tradicia Vikipedio la informojn pri E-kluboj en Rusio, kiujn vidos diference de la ne nur iuj hazardaj vizitantoj, sed ĝenerale la tuta internacia Esperanto-mondo. Ankaŭ la aldono de la samaj informoj, sed ruslingvaj al la rusa parto de la tradicia Vikipedio povus fari bonan reklamon por Esperanto en Rusio.

Tamen, por krei portalon pri rusiaj Esperanto-kluboj indus uzi la retejon kune kun ĝia profil-sistemo (ĝian subdomajnon aŭ subdosierujon). Kial tio ne estis farita? Ĝenerale eblas konstati, ke la projekto ekde la komenco estis pure privata afero, neniel rilata al la organizo, ĉar la domajno estas registrita ne nome de REU (kiel tio estas pri ), sed kiel privata propraĵo de persono, kiu jure havas ĉiujn rajtojn pri ĝi.

Sekve Grigorij skribas pri la retejo de REU kaj konstatas: “La statistiko montras, ke la retejo estas sufiĉe malvaste uzata”. Vidu, la rusiaj esperantistoj ne estas la problemo de tio, la problemo estas la metodo de la ĝenerala malmoderna kaj stagna reta politiko de REU. Tio ankaŭ rilatas al la . Ni kreis sufiĉe sukcesan internacian informcentron pri la gazetara kampanjo, kiun komisiis al ni UEA ĉirkaŭ la Universala Kongreso en Kopenhago. Ekzistis multaj malfacilaĵoj, ankaŭ rilate al la malaktiveco de la esperantistoj, sed ni neniam verkis fatalismajn artikolojn, ke ĉio estas malbona. Kaj ni sukcesis! Mi invitas ĉiujn esperantistojn el Rusio, kiuj ankoraŭ ne aliĝis al , aliĝi kaj informi pri la kluboj kaj Esperanto-agado en siaj urboj!

Mi miras, ke REU eĉ ne provis konsulti la profesiulojn pri retaj aferoj, kiuj feliĉe en Esperantujo abundas, sed okupiĝis pri iuj “amatorecaj” agoj.

Poste la Prezidanto de REU Grigorij Arosev skribas pri sia rezigno rekrei kaj evoluigi la Libroservon de REU. Tion li promesis en sia prezidanteca programo. Li skribas, ke jam ekzistas en Rusio la libroservo kaj pro tio REU ne bezonas la alian. Denove aperas la demando pri kompetenteco de la Prezidanto, rilate al la kulturo kaj literaturo en Esperanto. Ĉu la Estraro kaj la Prezidanto de REU kontaktis ĉi-teme la internaciajn organizojn por helpi al la rusiaj esperantistoj akiri librojn de la pluraj Esperanto-eldonejoj tra la mondo? Ne! Kio rezultiĝas? Esperantistoj en Rusio ne povas ricevi helpon de REU por akiri Esperanto-literaturon ĉu en Rusio, ĉu ekster ĝi.

Poste Grigorij skribas pri la aktivado en la reto. Ĉiuj priskribitaj de li agoj, kiujn faris REU, estas fareblaj de unu eĉ malsperta ĉi-teme persono maksimume dum 2-3 tagoj. Oni jam konstatis fiaskon de la disvastigo de REU en la sociaj retoj, ĉar ĝiaj grupoj ie videble aperis eĉ malpli, ol ĉe la rusia reto “Vkontakte” (tie ĝi ankaŭ estas malmultnombra kaj malaktiva).

Krome la Estraro kaj la Prezidanto de REU neniel aktivas en la internacia Esperanto-movado, internaciaj sociaj retoj, kio povas montri la ĝeneralan malintereson de ili pri la evoluo kaj disvastigo de Esperanto kaj informado de la eksterlandaj esperantistoj pri la rusia Esperanto-movado.

Dmitrij Ŝevĉenko (Moskvo)

UEA sukcese AKTIVIS ĈE UN-KONFERENCO

Kvin reprezentantoj de UEA partoprenis la ĉi-jaran Konferencon de Neregistaraj Organizaĵoj, kiun la Departemento pri Publika Informado (DPI) de Unuiĝintaj Nacioj okazigis en Bonn (Germanio) de la 3-a ĝis la 5-a de septembro. Tiu ĉi plej grava ĉiujara evento de UN por NRO-j okazis la 64-a fojon kaj havis la temon Daŭrigeblaj socioj – respondecaj civitanoj. La konferencon malfermis Kiyo Akasaka, asista ĝenerala sekretario de UN pri komunikado kaj publika informado. Ĝenerala sekretario Ban Ki-Moon salutis la inaŭguron per videomesaĝo.

Kiel delegitoj de UEA partoprenis Marcus Cramer, Stefano Keller, Mélanie Maradan, Julia Noe kaj Manfred Westermayer. Dum la konferenco ili havis multajn okazojn por interparoli kun reprezentantoj de aliaj NRO-j kaj interŝanĝi ideojn, informilojn kaj kontaktkartojn.

La teamo de UEA aktive diskonigis la starpunktojn de UEA pri lingvaj rajtoj, komentante i.a. tion ke nur la angla estis la laborlingvo de la konferenco. Al la demando de Keller pri la kialo, Maria-Luisa Chávez, ĉefino pri la rilatoj de UN kun NRO-j, respondis, ke tion kaŭzis nur manko de mono. Ankaŭ ŝi bedaŭris la neeblon uzi pli da lingvoj.

Dum unu el la rond-tablaj diskutoj Keller revenis al la afero post elpaŝo de reprezentanto de PepsiCo, kiu prezentis la klopodojn de sia firmao subteni la evoluon en la diversaj mondopartoj, kie ĝi fabrikas kaj vendas siajn varojn. Keller demandis, ĉu PepsiCo ne povus per subvencio ebligi ankaŭ ĉe similaj konferencoj uzon de aliaj oficialaj lingvoj de UN ol nur la angla, se ĝi jam faras tiom vastan “homhelpan” laboron. La estrarano de UEA ricevis la respondon, ke pri tio oni skribu al la oficejo de PepsiCo. La sama respondo venis ankaŭ al lia demando, ĉu la firmao, kiu ĉeestas en tiom da lingvoregionoj, ne povus meti ankaŭ Esperantajn vortojn sur siajn varojn.

Ĉe la rond-tabla diskuto pri civitana partopreno, Mélanie Maradan demandis, kiel la prelegantoj imagas la partopreneblon en tiu diskuto kaj en surloka agado ekz. de indiĝenaj popoloj, se oni uzas nur la anglan. Ŝi rimarkigis, ke ĝuste la koncernatoj ne povas partopreni en la diskuto kaj ke en la konferenco multaj reprezentantoj ne povas interveni pro nesufiĉa kono de la angla. Maradan demandis, kion oni intencas fari por solvi tiun problemon, sed ŝi ne ricevis respondon.

La delegitoj de UEA ĉeestis kelkajn laborgrupojn, kie ili aldonis al la diskutoj menciojn pri la neceso konsideri la rajton de ĉiu popolo je uzo de sia gepatra lingvo kaj je plukultivado de sia kulturo.

En kunsido kun la ĉefino kaj la stabo de la NRO-rilatada oficejo de UN Stefano Keller alparolis en Esperanto kun angla interpretado de Marcos Cramer. Li komentis diversajn kontakt- kaj informkanalojn de UN, kiu pli kaj pli uzas Facebook, Twitter kaj Youtube por rilati kun la civila socio. Kiel ekzemplon pri la agado de UEA, Keller menciis la novan retejon kreitan en Novjorko, kiu informas la esperantistaron pri la laboro de UN. Manfred Westermayer alparolis pri projekto realigata de esperantistoj en Afriko.

Jam komence de la konferenco estis publikigita malneta projekto de la fina deklaro, pri kiu la ĉeestantaj NRO-j povis komenti kaj fari proponojn pri ŝanĝoj kaj aldonoj. La teamo de UEA proponis aldonon de frazoj pri lingva diverseco kaj lingvaj rajtoj, pri kiuj la tekstoprojekto tute silentis. Post la konferenco la respondeculoj pri la fina deklaro daŭrigis la traktadon de la ŝanĝoproponoj, akceptante ĉiujn faritajn de la delegitaro de UEA. La amendoj pri lingvaj rajtoj, proponitaj de UEA, eniris la definitivan version de la fina deklaro.


S-ro Sklavig, la estro, venas en la oficejon. Li vidas ke Kruko laboras ĉe sia skribotablo.

Sklavig: Kruko, estas jam la dekkvina horo, kaj vi ankoraŭ laboras pri tiu raporto!

Kruko: Jes, ĉef’!

Sklavig: Sed vi promesis ke vi finos antaŭ la tagmanĝo!

Kruko: Mi ankoraŭ ne manĝis, ĉef’!


Neniam mi vidis tiom da mencioj pri lingvo, lingvaj rajtoj kaj diverseco en UN-dokumento, komentas kun kontento Stefano Keller. En la originala projekto de la deklaro la vorto “lingvo” aperis eĉ ne unufoje, li aldonas. Eĉ du komplete novaj alineoj proponitaj de UEA estis akceptitaj. La plej rimarkinda el ili troviĝas inter la rekomendoj al “Rio + 20”, t.e. Konferenco de UN pri Daŭripova Evoluo, okazonta en Rio-de-Ĵanejro en junio 2012. Ĝi tekstas:

Ni alvokas por respekto al kaj inkludigo de etnaj lingvoj en la eduka sistemo, ĉar tiaj lingvoj entenas la kompleksecon de siaj respektivaj medioj, kaj ankaŭ por konsidero de la potencialo de neŭtrala internacia lingvo kombinanta klarecon kaj facilecon de lernado kun sia neŭtraleco, kaj tiel povanta esti rigardata kiel esence daŭripova.

Laŭ iniciato de UEA eniris la dokumenton ankaŭ alineo, en kiu la konferenco rekonas, ke biodiverseco kaj lingva diverseco estas nedisigeblaj, konektitaj kaj interdependaj, kaj alarmas pri la perdo de tradiciaj scioj kiel sekvo de la perdo de lingva diverseco. La fina teksto ankaŭ alvokas la ŝtatojn antaŭenigi adekvatan lingvan politikon kiu atentas la bezonojn de la nuna kaj estontaj generacioj. Mencioj pri la graveco de lingva politiko por daŭripova evoluo kaj pri la valoro de kultura, lingva kaj etna diverseco estis aldonitaj plurloke. Interalie, la konferenco kuraĝigas evoluigi indikilojn ankaŭ pri lingva kaj kultura diverseco por mezuri la progreson al verda ekonomio.

Kvankam la deklaro de la NRO-konferenco en si mem ne reprezentas sintenon de UN, ĝi aperos en la dokumentaro de UN kaj havas valoron kiel morala premo de la civila socio al la monda organizaĵo. La partoprenintaj NRO-j direktis ĝin tute aparte al la konferenco “Rio + 20”, en kiu ĉeestos ankaŭ UEA laŭ ĵusa decido de la Estraro. UEA partoprenos ankaŭ en la venontjara UN-konferenco de NRO-j, pri kiu en Bonn oni esprimis la deziron, ke ĝi okazu en Mez-Oriento, Nord-Afriko aŭ araba lando.

Kiel rezulto de la partopreno de UEA en la konferenco restos ankaŭ, ke la ĉeestintoj aŭdis pri lingvaj rajtoj, pri Esperanto kaj pri UEA. Sekve ili eksciis pri la defendado de lingvaj minoritatoj fare de esperantistoj kaj pri la uzo de Esperanto por interetna kompreniĝo, dialogo kaj komunikado.



Dokumentoj, videoj kaj fotoj pri la konferenco: .

Gazetaraj Komunikoj de UEA

NOVAJ REU-MEMBROJ POR 2011

Dumviva membro

Sosov Jevgenij (Kazanj)

Individuaj membroj

Surnakin Anatolij (Moskvo), Ŝevĉenko Aleksandr (Moskvo)


Anatolij Ivasenko donacis al la ĝenerala kaso de REU 700 rublojn. Koran dankon al Anatolo pro subteno de la Unio!
Mecenato

Gerŝman Anton (Moskvo)

Familia membro

Ŝevĉenko Jelena (Moskvo)

Aliĝintaj kolektivoj

Esperanto-klubo “EK-MASI” (Moskvo) (+ 1 membro): Sidorova Valentina

JEAĈR (Ĉeboksari) (13 membroj): Alos i Font Hector, Belkin Jevgenij, Blinov Aleksandr, Grigorjevskaja Natalja, Grigorjevskij Andrej, Ivanova Marina, Kapitonov Danil, Konstantinov Anton, Moisejeva Aleksandra, Predaĉenko Jekaterina, Proĥorova Aleksandra, Ripani Massimo, Romanova Irina

Plena aktuala listo de la membroj troveblas en la ttt-ejo de REU laŭ la adreso .

Baldaŭ komenciĝos la 27-a Rusia Esperantista Kongreso en Ceboksari. Samtempe kaj samloke okazos fama Lingva Festivalo – jam la 16-a fojon. Ne preterlasu okazon (re)vidi multajn esperantistojn kaj pasigi kelkajn tagojn en bonega etoso. Ĝis la revido en la ĉuvaŝia ĉefurbo!






Elŝuti 43.47 Kb.

  • Grigorij Arosev, Prezidanto de REU La prezidanto de REU malsukcesis, ĉar “ neniu bezonas ion ajn”
  • Dmitrij Ŝevĉenko (Moskvo) UEA sukcese AKTIVIS ĈE UN-KONFERENCO
  • Daŭrigeblaj socioj – respondecaj civitanoj
  • Gazetaraj Komunikoj de UEA NOVAJ REU-MEMBROJ POR 2011 Dumviva membro
  • Anatolij Ivasenko donacis al la ĝenerala kaso de REU 700 rublojn. Koran dankon al Anatolo pro subteno de la Unio! Mecenato
  • JEAĈR ( Ĉ eboksari)

  • Elŝuti 43.47 Kb.