Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La nevenkita

Elŝuti 169.16 Kb.

La nevenkita




paĝo1/2
Dato22.03.2017
Grandeco169.16 Kb.

Elŝuti 169.16 Kb.
  1   2

El "Men without women" by Ernest Hemingway

LA NEVENKITA

Manuel Garcia supreniris la stuparon al la oficejo de Don Miguel Retana. Li lasis sian kofron kaj frapis kontraŭ la pordon. Ne estis respondo. Manuel, starante en la koridoro, sentis ke iu estas en la ĉambro. Li sentis lin tra la pordo.

-Retana- li diris, kaj frapegis la pordon.

-Kiu estas tie?- diris iu en la oficejo.

-Estas mi, Manolo- Manuel diris.

-Kion vi volas?- demandis la voĉo.

-Mi volas labori-diris Manuel.

Io en la pordo klakis multfoje, kaj ĝi malfermiĝis. Manuel eniris portante sian kofron.

Malgranda homo estis sidanta malantaŭ skribotablo en la malproksima flanko de la ĉambro. Super li estis taŭra kapo, pajloŝtopita de madrida remburisto. Sur la vandoj estis enkadritaj fotoj kaj taŭrbatalaj afiŝoj. La vireto sidis rigardante Manuelon.

-Mi pensis ke vi estis mortigita- li diris.

Manuel tamburetis la tablon per siaj fingrartikoj. La vireto sidis rigardante lin trans la skribotablo.

-Kiom da corridas vi havis tiun ĉi jaron?-Retana demandis.

-Unu- li respondis.

-Nur tiu unu?-demandis la vireto.

-Tiu estas ĉio-

-Mi legis pri tio en la ĵurnaloj-diris Retana-Li malantaŭenkliniĝis en sia seĝo kaj rigardis Manuelon.

Manuel suprenrigardis al la pajloŝtopita taŭro. Li estis ofte rigardinta ĝin. Li sentis ian familian intereson en ĝi. Ĝi mortigis lian fraton, la promesantan, antaŭ naŭ jaroj. Manuel memoris la tagon. Estis latuna plato sur la kverka ŝildo sur kia la taŭra kapo estis muntita. Manuel ne scipovis legi ĝin, tamen li imagis ke ĝi memorigas lian fraton. Bone, li estis brava knabo.

La plato diris:” La taŭro Mariposa de la Duko de Veragua. Ĝi akceptis 9 varas por 7 caballos, kaj kaŭzis la morton de Antonio Garcia, novillero, Aprilo 27, 1909”

Retana vidis lin rigardi la pajloŝtopitan taŭran kapon.

-La stoko kiun la duko sendis al mi por dimanĉo faros skandalon-li diris-Ili estas ĉiuj malbonaj je la kruroj. Kion oni diras pri ili en la kafejo?-

-Mi ne scias-Manuel diris- mi apenaŭ eniris-

-Jes-diris Retana-vi ankoraŭ havas vian kofron-

Li rigardis Manuelon, malantaŭenkliniĝinte post la granda skribotablo.

-Sidiĝu-li diris-demetu vian ĉapelon-

Manuel sidiĝis. Lia ĉapelo demetita, lia vizaĝo ŝanĝis. Li ŝajnis pala, kaj lia coleta pinglita antaue sur lia kapo por ke ĝi ne estu videbla sub la ĉapelo, donis al li strangan mienon.

-Vi ne bone ŝajnas- diris Retana.

-Mi apenaŭ eliris el la malsanulejo-diris Manuel.

-Mi aŭdis ke ili fortranĉis vian kruron-diris Retana.

-Ne-diris Manuel-ĝi igis bonege-

Retana kliniĝis antaŭen trans la skribotablo kaj puŝis lignon skatolon da cigaredoj al Manuel.

-Havu cigaredon-li diris.

-Dankon-

Manuel ekfajrigis ĝin.

-Ĉu vi fumas?-li diris, oferante la alumeton al Retana.

-Ne-Retana svingis sian manon-mi neniam fumas-

Retana rigardis lin fumantan.

-Kial vi ne prenas laboron?-li diris.

-Mi ne volas labori-diris Manuel-mi estas taŭristo-

-Ne estas plu taŭristoj-diris Retana.

-Mi estas taŭristo-diris Manuel.

-Jes, dum vi estas tie ene-diris Retana.

Manuel ekridis.

Retana sidis dirante nenion kaj rigardante Manuelon.

-Mi metos vin en la noktan, se vi volas-Retana oferis.

-Kiam?-demandis Manuel.

-Morgaŭ nokte-

-Mi neniun ŝatas anstataŭi-diris Manuel. Tiu estis la maniero laŭ kiu ĉiuj estis mortigitaj.



Tiu estis la maniero laŭ kiu Salvador estis mortigita. Li tamburetis per la fingrartikoj sur la tablo.

-Estas ĉio, kion mi havas-diris Retana.

-Kial vi ne metas min la venontan semajnon?-sugestis Manuel.

-Vi ne altiras-diris Retana-ili nur volas Litrin kaj Rubiton kaj La Torren. Tiuj knaboj estas bonaj-

-Ili venus por vidi min-Manuel diris, esperante.
La vidkapablo aŭ vida percepto estas tiu el la kvin sensoj, kiu ebligas percepton, observon, kaj analizon de onia medio per la ricevo kaj interpretado de lumo. La sensa organo estas la okulo -kiu konsistas el la okula globo kaj la pluaj organoj- estas la organo, kie registriĝas impresoj de videbla lumo, sed la vidprocedo inkluvizas ankaŭ agadojn en specifaj regionoj de la cerbo (vida kortekso): Tie la kolektitaj informoj analiziĝas kaj kunordiĝas laŭ formo, koloro, materialo, reliefo, ktp., kaj kompariĝas kun antaŭe memorigitaj bildoj. La vidkapablo estas celata precipe por perceptado de kontrasto, kaj per tio ankaŭ konturoj. La vidkapablo tial permesas vidadon de la konturoj de objektoj, iliajn distancojn kaj signife ĝi partoprenas en orientado en spaco. Por homo, vidkapablo estas la plej grava senso, kiu perceptigas proksimume 80 % da ĉiuj informoj pri la medio. Iuj uzas okulvitrojn por plibonigi sian vidkapablon. Oni kiu ne povas vidi, aŭ kiu preskaŭ ne povas vidi estas blinda.


-Ne, ili ne scias plu kiu vi estas-

-Mi havas amason da kapableco-diris Manuel.

-Mi estas oferanta enmeti vin morgaŭ nokte-diris Retana-Vi povas labori kun la juna Hernandez kaj mortigi du novillos post la Charlotoj-

-Kies novillos?-demandis Manuel.

-Mi ne scias. Tion ajn , kion ili havas en la ĉirkaŭbariloj. Tion, kion la veterinaroj ne pasigas tage-

-Mi ne ŝatas anstataŭi-diris Manuel.

-Vi povas preni aŭ lasi-diris Retana. Li antaŭenkliniĝis super la paperojn. Li plu ne estis interesata. La altiro kiun Manuel estis farinta al li dum momento, kiam li pensis pri la malnovaj tempoj, estis for. Li dezirus anstataŭigi Laritan per Manuel, ĉar li povas havi lin malkare. Li povus havi ankaŭ aliajn malkare. Tamen li volus helpi lin. Li donis nun al li la ŝancon. Al li la decido.

-Kiom mi havos?-Manuel demandis. Li estis ankoraŭ ludanta kun la ideo de rifuzo.Sed li sciis ke li ne povas rifuzi.

-Ducent kaj kvindek pesetas-diris Retana. Li estis pensinta pri kvincent, sed kiam li malfermis sian buŝon ĝi diris ducent kaj kvindek.

-Vi pagas al Villalta sep miloj-diris Manuel.

-Vi ne estas Villalta-diris Retana.

-Mi tion scias-diris Manuel.

-Li altiras, Manolo-eksplikis Retana.

-Certe-diris Manuel. Li ekstaris-Donu al mi tricent, Retana-

-Bonege-Retana konsentis. Li serĉis paperon en la tirkesto.

-Ĉu mi povas havi tuj kvindek?-demandis Manuel.

-Certe-diris Retana. Li prenis bankbileton je kvindek pesetas el sia paperujo kaj metis ĝin platigita sur la tablon.

Manuel prenis ĝin kaj metis ĝin en sian poŝon.

-La cuadrilla?- li demandis.

-Estas knaboj kiuj laboras por mi ĉiam nokte-diris Retana-ili estas bravaj-

-La picadores?-Manuel demandis.

-Ili ne multe valoras-admetis Retana.

-Mi devis havi bonan pic -diris Manuel.

-Trovu lin-diris Retana-Iru trovi lin-

-Ne ekster tio-diris Manuel-Por nenia cuadrilla mi pagos pli ol sesdek duros-

Retana diris nenion sed rigardis Manuelon trans la granda tablo.

-Vi scias ke mi devas havi almenaŭ unu bonan pic – diris Manuel.

Retana diris nenion sed rigardis Manuelon de tre longa distanco.

-Estas la regulaj pics-li oferis.

-Mi konas ilin-diris Manuel-mi konas viajn regulajn pics-

Retana ne ridetis. Manuel sciis ke estas la fino.

-Ĉion, kion mi volas, estas ĝusta ŝanco-Manuel diris rezoneme-Kiam mi eliras tien, mi volas la eblon anonci miajn frapojn sur la taŭron. Sole necesas bona picadoro-

Li estis parolanta al homo kiu ne aŭskultis.

-Se vi volas ion ekstre-diris Retana-iru trovi ĝin. Tie estos regula cuadrilla. Alportu tiom da viaj propraj pics kiom vi volas. La charlotada finiĝas je la deka kaj tridek-

-Bonege-diris Manuel-se tiel vi sentas pri ĝi-

-Tiel estas-

-Mi vidos vin morgaŭ nokte-diris Manuel.

-Mi estos tie-diris Retana.

Manuel prenis sian kofron kaj eliris.

-Fermu la pordon-vokis Retana.

Manuel rigardis malantaŭen. Retana estis sidanta antaŭen rigardante iujn paperojn. Manuel tiris la pordon ĝis ĝi klakis.

Li malsupreniris la stuparon kaj eliris en la varmegan stratan helon.

Estis tre varme en la strato kaj la lumo reflektiĝanta sur la blankaj domoj frapis malmole liajn okulojn. Li marŝis en la ombra flanko de la strato al la Puerta del Sol. La ombro sentigis sin solida

kaj malvarma kiel fluanta akvo. La varmego venis tuj kiam li transpasis la kruĉiĝantajn stratojn. Manuel vidis neniun konatan en ĉiuj personoj kiujn li pasis.

Ĝuste antaŭ la Puerta del Sol li turnis sin en kafejon.

Estis trankvile en la kafejo. Estis viroj sidantaj ĉe tabloj kontraŭ la vando. Ĉe unu tablo kvar viroj ludis kartojn. La plejmulto de la viroj sidadis kontraŭ la vando fumante, kun malplenitaj tasoj de kafo kaj glasoj de likvoro antaŭ si sur la tabloj.

Manuel transiris la longan ĉambron ĝis malgranda ĉambro en la malantaŭo.

Viro estis sidanta ĉe tablo en angulo dormante. Manuel sidiĝis ĉe tablo.

Kelnero eliris kaj staris apud Manuel.

-Ĉu vi vidis Zuriton?-demandis lin Manuel.

-Li estis tie ĉi antaŭtagmanĝe-la kelnero respondis-li ne revenos antaŭ la kvina-

-Alportu kafon, lakton kaj gluton da la kutima-diris Manuel.

La kelnero revenis en la ĉambron portante platon sur kiu estis granda glaso de kafo kaj glaso de

likvoro. En sia maldekstra mano li tenis botelon de brando. Li svingis tiujn malsupren sur la tablon kaj knabo sekvinta lin verŝis en la glason kafon kaj lakton el du brilantaj karafoj kun longaj teniloj.

Manuel demetis sian ĉapelon kaj la kelnero rimarkis lian porkovoston pinglitan antaŭen sur lia kapo. Li okulsignis al la kafoknabo dum li verŝis la brandon en la malgrandan glason ĉe la kafo de Manuel.

La kafoknabo rigardis scivole la palan vizaĝon de Manuel.

-Ĉu vi batalos tie ĉi?- demandis la kelnero, ŝtopante la botelon.

-Jes-diris Manuel-Morgaŭ-

La kelnero staris tie, tenante la botelon surkokse.

-Ĉu vi estas en la Charlie Chaplinaj?-li demandis-

-Ne, en la regulaj-

-Mi pensis ke ili havos Chaveson kaj Hernandezon-diris la kelnero.

-Ne, min kaj alian-

-Kiun? Chaveson aŭ Hernandezon?-

-Hernandezon, mi pensas-

-Kio pri Chaves?-

-Li estis vundita-

-Kie vi aŭdis tion?-

-Retana-

-He, Looie-vokis la kelnero al la apuda ĉambro-Chaves estis trafita-

Manuel estis demetinta la paperon de la sukerpecoj kaj jetis ilin en la kafon. Li kirlis kaj eltrinkis ĝin, varmegan, dolĉan kaj varmigantan en la malplena stomako. Li eltrinkis la brandon.

-Donu al mi kroman gluton da tio-li diris al la kelnero.

La kelnero malŝtopis la botelon kaj plenverŝis la glason disverŝante kroman drinkaĵon sur la telereton. Alia kelnero estis veninta antaŭ la tablon. La kafoknabo estis for.

-Ĉu Chaves estis grave vundata?-la dua kelnero demandis Manuelon.

-Mi ne scias-diris Manuel-Retana nenion diris-

-Pri la diablo li zorgas-diris la alta kelnero. Manuel ne jam vidis lin antaŭe. Li devus esti juste alveninta.

-Se vi estas kun Retana en tiu ĉi urbo , vi estos sukcesa homo-la alta kelnero diris-Se vi ne estas kun li, al vi nenio restos ol eliri kaj sinpafi-

-Vi tion diris-diris la alia kelnero-do, vi diris tion-

-Vi pravas ke mi tion diris- diris la alta kelnero-mi scias tion kion mi diras kiam mi parolas pri tiu birdo-

-Rigardu kion li faris por Villalta-diris la unua kelnero.

-Kaj ne estas ĉio,- diris la alta kelnero-Rigardu kion li faris por Marcial Lalanda. Rigardu kion li faris por Nacional-



-Vi diris tion, knabo-konsentis la malalta kelnero.

Manuel ilin rigardis, starantajn parolante antaŭ lia tablo. Li jam drinkis sian duan brandon. Ili jam forgesis lin. Ili ne estis interesataj al li.

-Rigardu tiun kamelaron-daŭrigis la alta kelnero-Ĉu vi jam vidis tiun Nacionalon II?-

-Mi vidis lin la lastan dimanĉon, ĉu ne?- diris la unua kelnero.

-Li estas girafo-diris la malalta kelnero.

-Kion mi diris al vi?- diris la alta kelnero-Tiuj estas Retanaj knaboj-

-Diru, donu al mi kroman gluton da tio-diris Manuel. Li estis verŝinta la brandon disverŝitan de la kelnero en sian glason kaj drinkis ĝin dum ili parolis. La unua kelnero plenigis la glason mekanike, kaj la tri eliris el la ĉambro parolante.

En la malproksima angulo la viro ankoraŭ dormis , ronketante dum la enspirado, lia kapo malantaŭe kontraŭ la vando.

Manuel drinkis sian brandon. Li mem estis dormema. Estis tro varme por eliri en la urbon. Krome, tie nenio estis farenda. Li volis vidi Zuriton. Li estus dormonta atendante. Li piedfrapis sian kofron sub la tablo por certigi sin ke ĝi estas tie. Eble estus pli bone meti ĝin malantaŭen sub la seĝon, kontraŭ la vandon. Li malsuprenkliniĝis kaj subenŝovis ĝin. Poste li antaŭenkliniĝis sur la tablon kaj ekdormis.

Kiam li vekiĝis iu estis sidanta vidalvide kun li. Estis granda viro kun peza bruna vizaĝo kiel indiano. Li estis sidinta tie jam kelktempe. Li estis forsigninta la kelneron kaj sidis legante la ĵurnalon kaj intertempe rigardante Manuelon, kiu dormis kun la kapo sur la tablo.

Li estis leganta la ĵurnalon pene formante la vortojn per siaj labioj dum la legado. Kiam tio lin lacigis, li rigardis Manuelon. Li peze sidis sur la seĝo, lia Cordoba ĉapelo klinigita antaŭen.

Manuel eksuprensidis kaj rigardis lin.

-Sanon, Zurito-li diris.

-Sanon, knabo- diris la dika homo.

-Mi estas dorminta-Manuel frotis sian fronton per la dorso de siaj pugnoj.

-Mi pensis ke eble vi tiel estas-

-Kiel iras ĉio?-

-Bone. Kiel la aferoj ĉe vi?-

-Ne tiel bone-

Ili ambaŭ silentis. Zurito, la picador, rigardis la palan vizaĝon de Manuel. Manuel rigardis la grandegajn manojn de la picador pliantajn la ĵurnalon por enmeti ĝin en la poŝon.

-Mi necesas favoron de vi, Manos-diris Manuel.

Manoduros estis la alnomo de Zurito. Li neniam aŭdis ĝin sen pensi pri siaj manegoj. Li metis ilin antaŭen sur la tablon konscie.

-Ni havu drinkaĵon-li diris.

-Certe-diris Manuel.

La kelnero venis kaj foriris kaj revenis. Li eliris el la ĉambro malantaŭenrigardante al la du homoj ĉe la tablo.

-Kia afero, Manolo?-Zurito demetis sian glason.

-Ĉu vi piku du taŭrojn por mi morgaŭ nokte?- demandis Manuel, rigardante Zuriton trans la tablo.

-Ne-diris Zurito-mi ne pikas -

Manuel rigardis je sia glaso. Li estis atendinta tiun respondon. Nun li havas ĝin. Bone, li havas ĝin.

-Mi bedaŭras Manolo, sed mi ne pikas. - Zurito rigardis siajn manojn.

-Bonege-Manuel diris.

-Mi estas tro maljuna-diris Zurito.

-Mi nur demandis al vi-diris Manuel.

-Ĉu ĝi estas la nokta, morgaŭ?-

-Estas tio. Mi imagis ke se mi havus bonan picon, mi povus eltiriĝi-

-Kiom vi ricevos?-

-Tricent pesetas-

-Mi ricevas pli ol tio por piki.-

-Mi scias, diris Manolo-mi tute ne pravis demandi al vi-

-Kial vi daŭrigas fari tion?- demandis Zurito-Kial vi ne tranĉas vian coletan, Manolo?-

-Mi ne scias-diris Manolo.

-Vi estas preskaŭ tiel maljuna kiel mi-diris Zurito.

-Mi ne scias, diris Manolo- Mi devas fari tion. Se mi povas aranĝi ĝin tiel, ke mi atingas ĝustan ŝancon, tio estas ĉio, kion mi volas. Mi devas fari tion, Manos-

-Ne, vi ne devas-

-Jes, mi devas. Mi penis resti for de tio-

-Mi scias kiel vi sentas, sed ne estas ĝuste. Vi devas eliri el la afero kaj resti ele-

-Mi ne povas. Cetere, mi faris bone lasttempe-

Zurito rigardis lian vizaĝon.

-Vi estis en la malsanulejo-

-Sed mi estis bone faranta kiam mi estis vundata-

Zurito diris nenion. Li verŝis la brandon el sia plateto en la glason.

-La ĵurnaloj diris ke ili neniam vidis pli bonan faenan-

Zurito lin rigardis.

-Vi scias ke mi estas brava kiam mi varmiĝas-

-Vi estas tro maljuna-diris la picador.

-Ne-diris Manuel-Vi estas pli maljuna ol mi je dek jaroj-

-Kun mi estas alie-

-Mi ne estas tro maljuna-diris Manuel.

Ili sidadis silente, Manuel rigardante la vizaĝon de la picadoro-

-Mi estis bone farinta ĝis mi estis vundata-oferis Manuel.

-Vi estus devinta vidi min, Manos- diris Manuel, riproĉe.

-Mi ne volas vidi vin-diris Zurito-Tio nervigas min-

-Vi ne vidis min lastatempe-

-Mi vidis vin amasfoje-

Zurito rigardis Manuelon, evitante liajn okulojn.

-Vi devus lasi ĝin, Manolo-

-Mi ne povas-diris Manuel-Mi faros bone nun, mi diras tion ĉi al vi-

Zurito antaŭenkliniĝis, liaj manoj sur la tablo.

-Aŭskultu, mi pikos por vi kaj se vi ne faros grande morgaŭ nokte, vi lasos. Ĉu vi komprenas? Ĉu vi volas fari tiel?-

-Certe-

Zurito malantaŭenkliniĝis, malpezigita.

-Vi devas lasi ĝin-li diris-nenian trompaĵon. Vi devas tranĉi la coletan. -

-Mi ne estos devigata lasi-Manuel diris-Vi rigardu min. Mi havas kapablecon-

Zurito ekstaris. Li estis lacigata de la diskuto.

-Vi devas lasi-li diris-Mi mem tranĉos vian coletan-

-Ne-diris Manuel-Vi ne havos ŝancon-

Zurito vokis la kelneron.

-Venu, -diris Zurito-venu ĝis la domo-

Manuel prenis sian kofron sub la tablo. Li estis feliĉa. Li sciis ke Zurito picos por li. Li estas la plej bona vivanta picadoro. Nun ĉio estos simpla.

-Venu al la domo kaj ni manĝos-diris Zurito.
Manuel staris en la patio de caballos atendante ke la Charlie Chaplin finos. Zurito staris ĉe li. Tie, kie li staris, estis malhele. La alta pordo kiu enlasis en la taŭran ringon estis fermita. Super ili aŭdiĝis krio, kaj alia rida krio. Poste estis silente. Manuel ŝatis la stalan odoron ĉe la patio de caballos. Ĝi sentigis sin bone en la mallumo. Estis kroma kriado de la arena kaj poste estis aplaŭdado, longa aplaŭdado, daŭriganta.

-Ĉu vi iam vidis tiujn tipojn?-demandis Zurito, granda kaj maldistingebla apud Manuel en la mallumo.

-Ne-diris Manuel.

-Ili estas vere komikaj-diris Zurito Li ridetis al si mem en la mallumo.

La alta, duobla, striktemezura pordo de la taŭroringo malfermegiĝis kaj Manuel vidis la ringon

en la dura lumo de la arkolampoj kaj la plazan, malhelan, ĉirkaŭelstarantan; ĉirkaŭ la limo de la ringo estis kurantaj kaj kliniĝantaj du homoj, vestitaj kiel vagistoj, sekvataj de tria en uniformo de hotela knabo kiu plukis la ĉapelojn kaj la bastonojn ĵetitajn sur la sablon kaj ĵetis ilin reen en la mallumon. La elektra lumo ekflajriĝis en la patio.



-Mi supreniros unu el tiuj ponies dum vi rikoltas la knabojn-diris Zurito.

Malantaŭ ili venis la sonorigado de la muloj, elirantaj kaj enirantaj la arenan por esti jungataj al la morta taŭro.

La cuadrillanoj, kiuj estis rigardinta la burlesquen de la koridoro inter la barrera kaj la seĝoj, venis marŝante reen kaj staris grupe parolante, sub la elektra lumo en la patio. Bela junulo kun arĝentoranĝa vesto venis al Manuel kaj ridetis.

-Mi estas Hernandez- li diris, kaj oferis la manon.

Manuel premis ĝin.

-Estas regulaj elefantoj tiuj, kiujn ni havos ĉivespere-la knabo diris gaje.

-Ili estas grandaj kun kornoj-Manuel konsentis.

-Vi tiris la plej malbonan lotaĵon-diris la knabo.

-Estas bonege-diris Manuel- des pli grandaj ili estas, ju plimulto da viando por la malriĉuloj-

-Kie vi trovis tion?
Viando Viando estas la karno de besto rigardata aŭ uzata kiel manĝaĵo. Ĝi estas biologie muskola maso aŭ histo, ofte kun graso. Viando por homa manĝado devenas ĉefe de breditaj bestoj, mortigitaj en buĉejo. Temas pri populara kaj komerca klasigo (ne scienca) kiu aplikiĝas nur al surteraj animaloj -normale vertebruloj: mamuloj, birdoj kaj reptilioj-, ĉar, spite la fakton ke oni povas apliki tiun difinon al la maraj animaloj, tiuj eniras en la kategorio de fiŝaĵo, ĉefe ĉe fiŝoj -la krustuloj, moluskoj kaj aliaj grupoj kutime ricevas la nomon de marfruktoj-. Trans ties ĝusta biologia klasigo, aliaj animaloj, kiaj la marmamuloj, estis foje konsiderataj viando kaj foje fiŝaĵo.
- Hernandez ridaĉis.

  1   2


Elŝuti 169.16 Kb.


Elŝuti 169.16 Kb.