Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La municipo de Lipjan

Elŝuti 79.42 Kb.

La municipo de Lipjan




Dato16.03.2017
Grandeco79.42 Kb.

Elŝuti 79.42 Kb.

La municipo de Lipjan

harta--kosoves_1-(1).jpg

La municipo de Lipjan havas oportunan geografian pozicio, ĉar ĝi trovioĝas en la centra parto de Kosovo kaj sur la vojkruciĝo plej grava de la regiono. Ĉi tiu municipo ankaŭ troviĝas en rekta apudeco de la grandaj centroj de la regiono:


Lipjan – Prishtinë ……………..….....…..16 km

Lipjan – Mitrovicë ……………….......…..57 km

Lipjan –Prizren ...................................60 km

Lipjan – Gjakovë .................................96 km

Lipjan – Pejë ......................................90 km

Lipjan – Podujevë ...............................46 km

Lipjan – Ferizaj ..................................26 km

Lipjan – Gjilan ....................................50 km etj.

Lipjan - Aeroporto de Prishtina 15 km ( aerlinie 6 km)

La teritorio de la municipo de Lipjan situas sude de Prishtina, kovrante surfacon je 422 km2 . Ĝi limiĝas de la municipoj Prishtina, Fushe Kosove, Drenas, Suhareke, Malisheve, Shtime, Ferizaj, Gjilan kaj Artane ka.

En la okcidenta parto, etendiĝas la nacia parko Parku Blinaja, kiu povus disvolviĝi kiel ripoziga centro, alloga por la tuta regiono.
https://fbcdn-sphotos-g-a.akamaihd.net/hphotos-ak-ash3/t1/537989_240981199368731_223230153_n.jpg
Funde de la monteto en la vilaĝo Gadime, la Groto de Marmoro reprezentas gravan allogaĵon turisman.

La malnova vilaĝo Janjeve same povas konsideriĝi tre alloga por la vizitantoj.


http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b4/janjevo,_kosova.jpg/220px-janjevo,_kosova.jpg

Nga Wikipedia, enciklopedia e lirë

This is the stable version, checked on 27 mars 2013. 1 pending change awaits review.


emblema

vendndodhja

qendra e qytetit

Statistiko

Loĝantaro, denseco

72,474 loĝantoj
169,8 loĝantoj/km²

Sipërfaqja

422 km²

Administracio

Ŝtato

Kosova

Prefektejo

Prishtina

Adreso de la Kunvenejo

Rr. Shqipëria, Lipjan, Kosovo

Poŝta kodo

14000

Prefiksi telefonik

0381 44

Retpaĝo oficiala

KK Lipjan

Politiko

Prezidanto

Imri Ahmeti, tel 0037744505179; 0038138581866; rete: imri.ahmeti@rks-gov.net

Vicprezidanto

Fitim Selimi, tel 0037744124946; 0038138581214; rete: fitim.selimi@rks-gov.net







 

Iom da historio

Lipjan kiel gravan loĝlokon konatas ekde la romia periodo. Krom Lipjan ekzistis tiam ankaŭ alia grava urbo kaj vojkruciĝo, Ulpiana, nordoriente je distanco 10 km disde Lipjan. Dum la romia periodo Lipjan reprezentis etan loĝlokon sur la vojo al Lissum. La identigo de Lipjan per la nomo Ulpiana pli poste estas pruvite ankaŭ per la malkovro de la ruinaĵoj de la pratempa antikveco kaj bizanca periodo per la nuna Lipjan.

Ekde la malnova antikveco la nomo Lypenion, Lypiana sendube rimarkiĝas ĉe la nuna nomo Lipjan. Ĉi tiu loĝloko etendiĝas sur la centra parto de Kosovo, ĉirkaŭ la valo de la rivero Sitnice. La urbo estis malgranda ĝis la jaro 527, kiam nomiĝis Ulpiana. Sub la fundamentoj de la malnova preĝejo en ĉi tiu paro de la urbeto estas malkovritaj la fundamentoj de la bizanca baziliko, dum en Lipjan estas konataj kelkaj monumentoj- epigrafoj, per kiuj oni pruvigas la donitaĵojn pri la ekzisto de Ulpiana.

Kun la disvolviĝo de la industrio- minejo en la loĝloko de Janjeve, oni konis ankaŭ Prishtina-n, ĝis tiam ankoraŭ ne konata. Tiel kun la paso de la tempo, Lipjan perdis la antaŭan gravecon kaj funkciis kiel simpla "placo" je loka senco.

Ĝenerale ĝis la konstruado de la fervojo far la francoj, je la fino de la lasta jarcento (1873-1874), Lipjan estis ordinara vilaĝo, konata kiel vojkruciĝo en la regiono.

skeda:hk nohab di 3 005 near gurëz.jpg

En tiu fervojo Lipjan akiris la stacidomon pretrr kiu oni konstruis la unuajn laborejojn je komerca karaktero, la deponejojn por arigo de la cerealoj kaj kelkajn metiartejojn, tiel ĝis la fino de XIV jc dum la osmana okupado, tiu parto nova de Lipjan akiris la aspekton de urbeto. Definitive, Lipjan akiras la formon de "Ĉarŝio" (komercejo, aro de metiartejoj) ĉirkaŭ la jaro 1890, dum la nova parto nomita "Ĉarŝio" plilarĝiĝas ĉe suda kaj nordaj partoj ĝiaj.

Post la Balkanaj Militoj (1912) disvolviĝas la parto de Lipjan apud la stacidomo, sur la kies orienta parto ekzistis kelkaj domoj ekde la jaro 1890. Tamen, post la fino de la Unua Mondmilito, la nombro de ĉi tiuj domos kreskiĝis. Estis ili domoj je vilaĝa karaktero. Post la milito Lipjan plivastiĝas ankaŭ sur la suda, norda kaj okcidenta partoj. La unuaj individuaj konstruaĵoj komenciĝas en la parto laŭlonge de la vojoj Prishtine- Shtime- Feriziaj, dum pli malfrue ankaŭ je la sudo de Mostina (kvartalo de la urbo). Ĝis la jaro 1912, dum la tempo de osmana okupado ĝi konsistigis la Vilajeton (Provincon) de Kosovo kiu etendiĝis ĝis Manastir (hodiaŭ Bitolje). Ekde la jaro 191401918 (la unua mondmilito) Lipjan plurestas en la parto de Kosovo, regita de Bulgario.

Kiam ekfunkciadis la fervojo Kosovo- Makedonio- Grekio kreskiĝis la ekonomiaj aktivecoj, la konkurado en la merkato en la centroj kiel en Mitrovica, Ferizaj kaj Lipjan, kiuj influis en la malfortiĝon de la merkato en pli grandaj centroj kiel Prishtina, Prizeren kaj Gjakova.

Ekde tiu tempo komenciĝas ankaŭ la disvolviĝo de Lipjan. Je 120 m disde Lipjan komenciĝas la formiĝo de la cetera parto ĉirkaŭ la stacidomo, ĉefe komercaj aktivecoj. Per individuaj konstruaĵoj same inkluziviĝas ankaŭ la parto sur la maldekstra kaj dekstra flankoj de la vojo al Prishtina.

Norde de la loĝloko estas starigitaj la pubvlikaj objektoj, ĝis kiam en la vojo al Magura stariĝis la kolektivaj loĝobjektoj. Kadre de Lipjan inkluziviĝas ankaŭ la malnova urbeto de la loĝloko de Janjeve, kiu ampleksas la centran parton je norda flanko- montarana de la Municipo de Lipjan, dum je komerca aspekto pli multe ĝi gravitiĝis de Prishtina.

En la jaro 1918 komenciĝis la divido en Banovinoj (serba administracia sistemo). Lipjan estis unuo sub la prefektejo de Prishtina, dum la centro de Banovino estis Shkup (Skopje). Poste Lipjan eniris en la kadron de la distrikto de Graĉanica je sidejo en Prishtina, dum kiel urbo Lipjan estis proklamita en la jaro 1920. Ekde la jaro 1925 okazis nova organiziĝo per lokaj konsilioj: Shale, Janjeve, Gushterice, Babush i Muhaxhereve, Magure kaj Lepi. Lipjan estis centro de ĉi tiuj lokaj konsilioj, kun la estro de la lokaj konsilioj sub la prefektejo de Prishtina ĝis la jaro 1941.



Geografio

Tra la teritorio de Lipjan fluadas la rivero Sitnice, en kies ĉirkaŭo kaj laŭlongo etendiĝas la plej fekundaj agrokulturaj surfacoj, taŭgaj por la intensa agrokultura produktado.



lumi sitnicë river

Same, ĉi tiu municipo troviĝas je rekta apudeco al la pli grandaj centroj de la regiono kiel:

La teritorio de Lipjan etendiĝas inter la norda geografia latitudo 42o 44'- 42o 52' kaj orienta longitudo je 18o 30' - 18o 45'. Ĝi havas multajn ebelecojn por ekspluati la vojan kaj fervojan trafikon same tiun aeran, ĉar la aeroporto troviĝas en la teritorio de la municipo kaj distancas de la centro nur je 15 km. Tiu pozicio de la municipo kaj mem la urbo Lipjan reprezentas tre oportunan cirkonstancon por la plua disvolviĝo de la municipo.

prishtinainternfghgatiort.jpg

Laŭ la nombro de la loĝantaro Lipjan okupas la sepan lokon en Kosovo. Laŭ la spaca plano kadre de la aliaj grandaj centroj, Lipjan per sia surfaco estas konsiderita kiel loĝloko de tria rango je urba aspekto.



Ekonomio

Kiel antaŭkvartalo de Prishtina, kun bona voja infrastrukturo, trairata de du ĉefaj aŭtovojoj, grava fervoja nodo kaj internacia aeroporto, ĝi kreas bona bazon por disvolviĝo de agado produktiva, komerca, serva kaj ellabora industrio, kun vasta fekunda agrokampo, dank' al kio oni konsideras Lipjan-on la cerealujon de Kosovo. Alia grava sektoro estas la turismo, menciidas la Groto de Marmoro, La tremala akvo de Bajic, la parko Blinaja kaj la malnova urbeto de Janjeve, kiuj povus allogi multajn turistojn.



shpella e gadimes

La ĉefa agadoj estas la komerco, transporto, produktatdo, konstruado, hotelumado kaj aliaj. La polimulto de la kapitalo estas investita en la komerco je maso 47 .8 %, transporto 17.6 %, produktado 8.7 %, konstruado 8.5 %, hotelumado 7 % kaj la ceteraj 10.4 %.

Ĉar la municipo de Lipjan posedas propre 2080 ha tio ebligas la komunajn investaĵojn kun la privatuloj, tiel estas kreita industria areo nordoriente de Lipjan kaj baldaŭ oni proklamos alian industrian areon nordokcidente de Lipjan ekskluzive je municipa posedado.

La laboreco baziĝos sur la agrokulturaj fontoj, same la bestbredado kaj arbokulturo. Ekzistas ankaŭ minejoj kiel tiu de magura riĉa je magnezito tre kvalita kaj nikelo. La karbominejo de Babush kaj la industrio de la ellaborado de la koloraj metaloj en Janjeve.

Metalo (el greka μέταλλον métallon, "mino, elfosejo, metalo") estas materialo (elemento, kombinaĵo, aŭ alojo) kiu estas tipe malmola, opaka, brila, kaj havas bonan elektran kaj termikan konduktivojn. Metaloj estas ĝenerale maleebla - tio estas, ili povas esti martelitaj aŭ premitaj permanente ekster ilia formo sen rompo aŭ krakado - same kiel fandebla kaj duktila (ebla esti fadenigita al fajna kablo). Ĉirkaŭ 91 el la 118 elementoj en la perioda tabelo estas metaloj (kelkaj elementoj ŝajnas kaj metalaj kaj nemetalaj formoj).

La fremdaj investitoj estis interesataj ĉi tie. Ekzemple oni starigis la brikfabrikon, kolegion Mehmet Akif ks.

Demografio

Laŭ la nombro de la loĝantoj, Lipjan estas la plej granda loĝloko, post ĝi venas Janjeve, Malsupra Gadime, Sllovia kaj Magura, dum laŭ la surfacoj oni povas envicigi kiel sube:



Sllovia, Supra Gadime, Blinaja, Suhadol, Brus, Granda Ribar, Malsupra Gushterice, Akllap ktp.

Etna konsisto

Jaro/Etnio

Albana

 %

Serba

 %

Kroata

 %

Ceteraj

 %

Totale

1991 reg.

53,334

77.7

9,679

14.1

2,973

4.3

2,653

3.9

68,693

Januaro 1999

62,706

81.3

9,985

13.0

N/Aŝ

N/A

5,834

7.6

77,087

2000

63,478

83.3

9,300

12.2

363

0.5

1,890

2.6

76,143

Fonto:Por 1991: FRY Institute of Statistics, 1991 – “Ceteraj” inkludas Romojn, Bosnianojn, Montenegranojn, ka.; Akcentindas ke la registriĝo el la jaro 1991 estas politika antaŭjuĝita.
Por 1999 : UNHCR Kosovo Village List, 9 March 1999;
Por 2000, source Municipality of Lipjan/Lipljan.
Ref: OSCE (PDF/ HTML)

Kulturo

Edukado

Antaŭ la jaroj 1990-1991 la municipo de Lipjan havis 11 publikajn bibliotekojn je entuta nombro 82971 libroj. La ĉefa biblioteko havis 23.000 librojn, dum la branĉoj en Janjevë, Magurë, Shalë, Gadime, Pjetërshticë, Dobrajë e Madhe, Ribër i Madh, Banullë, Gushtericë dhe Lepinë havis 59.971 libra. Dum la perfortaĵoj serbaj (1990-1999) kaj la milito (1998-1999), la libroj estis trafitaj de multaj detruoj. En la ĉefa biblioteko, restis nur 6.500 libroj, dum en la branĉoj 38.485 libroj. 37.985 libroj estas malaperintaj.



Junularaj, kulturaj kaj sportaj aktivecoj

Ekzistas la jenaj junularaj organizaĵoj: La Junulara Forumo de LDK, PDK, AAK, la Junulara Asocio "Era", "YAHR", la Junulara Centro en Magure, en Lipjan kaj Jenjeve. Oni aranĝas diversajn aktivecojn el kiuj menciindas la Monato de la Junularo, La Multetna Tendaro en Brezovice. estas konstruata la Domo por la Junulara Centro en Lipjan.

Dum la milito estas detruitaj ĉiuj kulturdomoj en la teritorio de la Municipo. Preskaŭ ĉiuj ili posedis bibliotekojn kun riĉa librofondo. Oni bruligis 23627 ekzemplerojn. La kulturdomoj ekzistas en la jenaj loĝlokoj: Lipjan, Magurë, Lepi, Gushtericë e Poshtme, Janjevë, Grackë e Vjetër, Ribar i Madh, Shalë, Dobrajë e Madhe ka

Funkciadas kulturaj socetoj kiel SHKA “Ulpiana”, Dancensemblo “Ulpiana”, SHKA “Jeta e Re”, Pionira Centro, La Futbala Lernejo Ulpiana ka.

Ekzistas pli ol 20 kulturo-historiaj monumentoj konservitaj de la ŝtato kaj multaj lapidaroj de la martiroj en la preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la Municipo.
La Civila Socio

La plej aktiva organizaĵo sin okupanta per monitorado de la laboro de la municipaj organoj kaj promovigon de la plej gravaj projektoj por la komunumo, estas YAHR (Youth Association for Human Rights).


Eksteraj rilatoj por KK Lipjan

  • Association of Kosovo Municipalities




  • OJQ YAHR Lipjan

  • OSCE Profile of Lipjan .pdf

  • OSCE Profile of Lipjan .html

  • Rrjeta Elektronike e Organizatave Mjedisore Kosovare - Lipjani - sharri.net

  • Organizata Internacionale e emigrimit

  • IFLA - International Federation of Library Associations and Institutions - raporto antaŭ kaj post la milito, en la angla

  • uniwersytaet_logo_kleinInvito al Frankfurt (Oder) / Słubice

  • 2014-05-01/03 - Ponta Festo -

  • Karaj,

  • per tio mi invitas vin elkore al la jam tradicia, sed ĉifoje pli longa „Ponta Festo“ de la urbo Frankfurt (Odro), Germanio inter la 1-a kaj 3-a de majo 2014. Je la 1-a de majo mi jam la sesan fojon instalos informstandon pri Esperanto nome de Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio en kunlaboro kun la dulanda projekto “Nowa Amerika”.

  • La aranĝo de la sindikatoj kaj maldekstraj partioj okazos je la 1-a de majo inter 10:00 kaj 18:00 h ĉefe en la regiono de la urboponto inter Frankfurt (Odro) kaj Słubice. En la proksimeco de la ponto (al norda direkto) ankaŭ instaliĝos nia informstando, rekonebla per Esperanto-flago.

  • Nia informstando memkompreneble bonege kaj konvinke denove demonstru, ke Esperanto ne nur funkcias, sed estas bona interkomprenilo inter la popoloj, do ankaŭ ponta lingvo. Pro tio ankaŭ estus bonega afero.

  • Okaze de multaj petoj ni plilongigis nian Pontan Feston al tri tagoj. Jen la provizora programo:

  • 2014-05-01:

  • 10:00 – 18:00 h       Brückenfest/Ponta Festo – Frankfurt (Oder), Oderpromenade

  • 13:00 h                      Akceptejo (Kafejo Słubfurt) malfermita, Frankfurt (Oder), Lindenstraße 6

  • 19:00 h                      Komuna dolĉa vespermanĝo (Kafejo Słubfurt)

  • 2014-05-02:

  • 10:00 h                      Promenado tra Frankfurt kaj Słubice (Słubfurt) sub gvidado de Michael Kurzwelly (Słubfurt r.a.) kun komuna tagmanĝo

  •                                     (Ni renkontiĝos antaŭ la studenta gastejo en Słubice)

  •                                     Alternativo: individuaj ekskursoj (informojn petu per aliĝilo)

  • 20:00 h                      Komuna vespero (Kafejo Słubfurt )

  • 2014-05-03:

  • 10:00 h                      Collegium Polonicum:     Prelego kaj diskuto

  • uniwersytaet_logo_klein(d-ro Detlev Blanke, Berlino) Nowa Amerika Uniwersytät

  • Collegium Polonicum

  • (Słubice, Kościuszki 1, tel.: 0048 95 759 24 00 aŭ 0049 335 553416400)

  •                                     “Kelkaj kialoj de la relativa sukceso de Esperanto”

  •                                     Alternativo: individuaj ekskursoj (informojn petu ĉe mi)

  • 13:00 h                      Adiaŭo

  • Aliĝkotizo:                20,00 € / 83,00 Zł (por programo, tagmanĝo (2-a de majo), kafejo Słubfurt)

  • Tranoktado:            Studenta hejmo:                     60,00 Zł/pers*nokto (ca. 14,50 €)

  •                                     (Słubice, Ul. Piłsudskiego 14, tel: 0048-95-7592-223 (224))

  •                                    En la studenta gastejo estas memprovizado rilate al manĝaĵoj!

  •                                     Hotelo “Alte Oder”:                65,00 €/dulita ĉambro 

  •                                     (Ffo, Fischerstr. 32)                52,00 €/unulita ĉambro

  •                                                                                         (kun matenmanĝo)

  • Elkore kaj optimisme

  • Ronaldo






  • Ponta Festo 2014 – Aliĝilo

  • uniwersytaet_logo_kleinesperanto-151906_150de la 1-a ĝis la 3-a de majo 2014

  • Frankfurt (Oder)/Słubice

  • (Bv. skribi presletere por eviti miskomprenojn)

  • Mi aliĝas al la Ponta Festo en Frankfurt (Oder) kaj Słubice:

  • FAMILIA NOMO: ……...….............. PERSONA NOMO: ……...….............................

  • Viro / Virino                                Naskiĝdato (jaro-monato-tago):        ….-….-….

  • Adreso, poŝtkodo, lando: .............................................................................................

  • ......................................................................................................................................

  • Telefono: .................................         Retpoŝtadreso: ..................................................

  • Mia kontribuo al la programo povus esti: ....................................................................

  • Mi pagos la aliĝkotizon:                     pagmaniero: per ĝirado / surloke

  • pagota sumo:  ...................                dato de la pago:                                 ….-….-….

  • Mi deziras tranokti en la studenta gastejo / hotelo

  • En unulita / dulita ĉambro       

  • ekde ……...… de majo ĝis la ………… de majo, entute …………. noktojn.

  • Mi mem jam mendis ĉambron en la hotelo: jes / ne .

  • Mi volas helpi en la informstando je la 1-a de majo inter …….-a kaj ……..-a horo.

  • Mi venos per propra aŭtomobilo kaj povus kunporti …… personojn al ekskurso.

  • Mi ŝatus ekskursi je la ……. de majo al ………………………………

  • Mi estas vegetarano, vegano: ………..

  • Ceteraj deziroj, rimarkoj, proponoj: ............................................................................

  • Dato:  ….-….-….                    Subskribo:      ...............................................................

  • Bv. sendi la aliĝilon aŭ demandojn al:

  • Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio

  • Ronald Schindler, Eberswalder Straße 15, D-15234 Frankfurt (Oder)

  • e-poŝto:    RonaldSchindler@web.de

  • Telefono: (033605) 52 41 38;            Fakso:             (0331) 275483415

  • Kontoligo:

  • Ronald Schindler

  • IBAN:  DE42 1705 5050 4110 8222 92         BIC-/SWIFT-Code:    WELADED1LOS

  • Nepra indiko:            Ponta Festo 2014

  •  

     

     

     

    Rimarkoj de la organizantoj

     

    Aliĝilo ricevita (dato):

    ……………………………………………………………………………………………...………

    Kotizo ricevita (dato):

    ……………………………………………………………………………………………...………

    Ceteraj sciindaĵoj:

    ……………………………………………………………………………………………...………

    ……………………………………………………………………………………………...……………………………….………………

  •  

  •  





Elŝuti 79.42 Kb.


Elŝuti 79.42 Kb.