Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La Lingvo-Bariero kiel Beletra Rimedo (originale skribita en Esperanto)

Elŝuti 17.46 Kb.

La Lingvo-Bariero kiel Beletra Rimedo (originale skribita en Esperanto)




Dato07.11.2017
Grandeco17.46 Kb.

Elŝuti 17.46 Kb.

La Lingvo-Bariero kiel Beletra Rimedo

(originale skribita en Esperanto)

(En la Publika Regno. Neniuj rajtoj rezervitaj.)


La Lingvo-Bariero kiel Beletra Rimedo

(originale skribita en Esperanto)

(En la Publika Regno. Neniuj rajtoj rezervitaj.)

En la beletro, kie la aŭtoro estas suverena, oni povas sufiĉe facile ignori aŭ minimumigi eventualan lingvo-barieron (ekzemple, kiel oni faris en la anglalingva kinaĵo The Hunt for Red October – kie oni, post iomete la subtitoloj por la ruslingvaĵoj, simple paroligis ĉiujn anglalingve). Do, se la lingvo-bariero efektive reliefiĝas en donita beletraĵo, estas ĉar la aŭtoro utiligas ĝin por difinita celo.


Kvereloj pri diversaj proponoj oftas tra la mondo. Malantaŭ la kverelo pri tiu aŭ alia propono estas la demando pri pens-maniero. Ekzemple, Henry Adams (1838-1918) karakterizis la Civilan Militon (en Usono) tiamaniere, ke ĝi konsistis el lernejanoj elprovantaj siajn lernejajn konkludojn – do, pri pens-maniero. (The Education of Henry Adams – Chapter IV = La Edukado de Henry Adams – Ĉapitro 4).
Foje oni rekte kritikas malĝustan pens-manieron. Sed efike fari tion estas malfacile: Similas al surmeti botojn jam starante. Plejbone anstataŭe estus krei ian strukturon por fari tion – ekzemple, provizi man-tenilon al la staranta boto-surmentanto. La beletro povas esti la “man-tenilo” en malfacila kazo de kritiko de malĝusta pens-maniero. Ĝuste en la kazo de l’ plej profunda eraro en la pens-maniero la beletro taŭgas por elsarki la eraron. La plej profunda eraro en la pens-maniero konsistas el la antaŭjuĝo, ke loka praveco implicas globalan pravecon, aŭ, ke globala praveco implicas lokan pravecon. Simbole, la plej profunda eraro povas reprezentiĝi per la Bulia (George Boole: 1815 – 1864) esprimaĵo “(A  B)  (B  A)”, kie A estas la aserto, ke la persono ĝuste pensas pri lokaj aferoj, kaj B estas la aserto, ke la persono ĝuste pensas pri globalaj aferoj. (La natura, naiva, supozo, flanke de la publiko, ke A  B estas la ĉefa motivo por harfendado . Verkisto de detektivaj rakontoj povas utiligi tiun naivecon por misgvidi la leganton, ekzemple, kiel G.K. Chesterton faris en unu el siaj rakontoj, kiam li igis la krimulon diri, prave, ke hundo plej minacas ne kiam ĝi bojas, sed kiam ĝi graŭlas.) Loka praveco similas al la induktanco en elektra cirkvito, kaj globala praveco similas al la rezistanco en elektra cirkvito, se ni konsentas, ke la globala celo estas minimuma kurento, kaj la loka celo estas glateco. (Ni rimarkigu, parenteze, ke la glatecon oni povas alternative esprimi per la postulata kontinueco de donita funkcio, kaj la minimumigon de la kurento oni povus alternative esprimi per la postulata limigiteco de la rejnĝo de la donita funkcio.) En la beletro, aŭ almenaŭ en la du pecoj kiujn ni konsideros en ĉi tiu artikolo, la kurento de elektra cirkvito identiĝas kun mon-perdo, kaj la glateco identiĝas kun parol-lerteco. Por montri la sendependecon inter loka praveco kaj globala praveco, necesas trakti ankaŭ la temojn “altrudita mon-perdo” kaj “lingvo-mallerteco”. Nu, la nuda lingvo-bariero mem estas ja la Reĝo de Lingvo-Mallerteco, kaj ne estas surprize, ke oni celkonscie uzas Lian Moŝton beletre, ĉiam donante al Lia Moŝto novajn vestojn, kompreneble.
Do, la komenco de la desegno estas, ke la loke-prava paro minacas mon-perdon al iu. La cetero de la desegno estas la maniero en kiu savo venas. En tragedio, savo venas PER la globale-prava paro. En komedio, savo venas AL ANKAŬ la globale-prava paro.
Kio distingas komedion disde tragedio estas la manko de la kredo je la aserto A  B. Ĝuste pro tio la komedio estas tiom malfacile verki (proverbo: “Morti estas facile. La komedi-verkado estas malfacile.”), ĉar la du eraraj asertoj “A  B” kaj “B  A” estas preskaŭ tiom ligitaj kiel la du flankoj de monero. Do, necesas granda kapablo apartigi la eraran aserton “B  A”. En la komedio “Perloj Alporas Larmojn” tiun grandan kapablon liveras Jeeves (“Ĝivz”). Rimarku bone, ke antaŭ la majstra manovro de Jeeves, la “komedio” estas, efektive, tragedio. (Aliaj komedio utiligas aliajn rimedojn por liveri la grandan kapablon. Ekzemple, en Winnie-the-Pooh (“Ŭini-la-Pu”) la magieco de la ĉirkaŭaĵo liveras la bezonatan grandan kapablon.
Nu, sufiĉe da fono kaj fojno. Ek al la ekzemploj!
La unua ekzemplo kiun ni konsideros estas la (anglalingva) tragedio (en formo de rakonto) “The Real Thing” (“La Reala Estaĵo”) fare de Henry James (1843 – 1916). La kondiĉon, “loka praveco sed globala malpraveco” reprezentas certa geedza paro, kaj la kondiĉon “globala praveco sed loka malpraveco” reprezentas ne-am-rilatigita paro malsamseksa. Jen la lingvo-mallerteco de la “ne-am-rilatigita paro malsamseksa”: La virino havas la kondamnindan kutimon neglekti elparoli la literon “h”, kaj la viro estas tute novulo en la (angla) lingvo. Al iu (la rakontisto, la rakonto estante en la unua persono gramatike) minacas mon-perdo pro la unua paro, sed savo por li venas per la lingve-mallerta paro.
La dua ekzemplo kiun ni konsideros estas la (anglalingva) komedio (en formo de rakonto) “Pearls Bring Tears” (“Perloj Alportas Larmojn”) fare de P.G. Wodehouse (1881 – 1975). La kondiĉon “loka praveco sed globala malpraveco” reprezentas certa proksima paro (nome, frato kaj fratino), kaj la kondiĉon “globala praveco sed loka malpraveco” reprezentas malfortete-rilatigita paro malsamseksa (nome, hotel-estro kaj ĉambristino). Jen la lingvo-mallerteco de la “malfortete-rilatigita paro malsamseksa”: La viro havas mez-nivelan kapalon en la (angla) lingvo, kun ridinda (komika) efiko kiam li devas uzi ĝin rapide en ĉi tiu urĝa situacio, kaj la virino havas verŝajne nur plej elementan kapablon en la (angla) lingvo. (La intrigo, en kiu la mastroj estas anglalingvanoj, okazas en Francio.)
Al iu (nome, Betram Wooster) minacas mon-perdo pro la unua paro, kaj lia savo alportas savon ankaŭ al la lingve-mallerta paro.
En la menciita tragedio, la malĝusta pens-maniero troviĝas en la minacanta paro mem, kaj tiu malĝusta pens-maniero eĉ ricevas konkretan reprezentiĝon per ilia aserto, ke ili estas “la reala estaĵo”. La rakonto estas strukturita tiamaniere, ke nur la esenca karaktero de la persono gravas, kaj kio formas tiom la esencan karakteron ol la ripetiĝinta aplikaĵo de iu pens-maniero? Do, Henry James aranĝis – genie! - , ke kritiki karakteron estas kritiki pens-manieron. Rakonto kies centra temo estas la rilato inter dunganto kaj dungito estas eble la plej bona “veturilo” (aŭ “tereno”) por havi tian strukturon. Ĉiu-kaze, tian rakonton elektis Henry James. Nu, la ĝusta pens-maniero, en la grava sfero de la dungiteco, estas tiu majstre donita fare de Alfred Tennyson (1809 – 1892):
“Theirs not to make reply:

Theirs not to reason why.”


(“Ne ilia repliki;

Ne ilia rezone kial;”)


La kerno de la tragedio konsistas el tio, ke ili vere ne scias, ke ili pensas malĝust-maniere. La leganto trovas sin, vole-nevole, sopiranta al la sageco esprimita fare de Robert Burns (1759 – 1796) en sia angla/skota-lingva poemo “To a Louse” (“Al Laŭso”):
“…

O wad some power the giftie gie us

To see oursel’s as ithers see us!

…”
(“…

Ia potenco donu la donacon al ni

Vidi nin kiel aliaj vidas nin!



…”)
En la komedio, la malĝusta pens-maniero troviĝas en unu el la aliaj agantoj en la rakonto, nome, ĉi-kaze, en la persono de la onklino de Bertram Wooster: “Onklino Agatha”. La elnodiĝo, kiam Bertram elmontras al sia Onklino Agatha, antaŭ granda ĉeestantaro, ŝian eraron, kaj la maljuste-akuzita ĉambristino ĝoje eliras kun pun-mono en la mano (sekvata de la probable-ĝis-nun raŭka hotel-estro, kiu kompreneble meritas parton de tiu pun-mono) estas unu el la plej ĝuindaj komikaĵoj en la anglalingva literaturo.
Do, la lingvo-bariero estas, konscie aŭ ne-konscie, la simbolo por “loka malpraveco” kaj do, ĉar la publiko plejparte pensas malĝust-maniere, “globala malpraveco”, do, simple “malpraveco”.
Do, inverse, la poliglotismo estas la kliŝa simbolo por komprenigi al la legantaro, ke iu estas lertega, ekzemple, kiel faras la aŭtoro Herman Wouk en sia romano Marjorie Morningstar (pri la reĝisoro), kaj kiel oni faris en la anglalingva kinaĵo Ocean’s Eleven por montri la imponegecon de la malbonulo: “… kaj li estas studanta la japanan!”
Do, forigi la lingvo-barieron ŝajnas esti pli malpli sinonime kun forigi la plej profundan eraron en la pens-maniero. (Tio paralele estas la plej ĝis-funda klarigo kial la progreso de Esperanto estadintas tiom malrapida. Sed, kiel diris Zemenhof, la afero ne konsistas en rapideco, sed en certeco.)
Inter la du rakontoj kiujn ni konsideris supre estas ne nur simileco, sed ankaŭ rakont-ligiteco. Je la fino de la tragedio la minacanta paro subite kaj mistere malaperas. Oni sin demandas kien, ĉu ne? La leganto eĉ kontraŭ-vole sin demandas, “Kiun okupon ili finfine trovis?” Sed efektive ne estas malfacile solvi tiun enigmon. La solvo estas – ho ve! – tuj antaŭ nia nazo. Ni ricevas la respondon en la komedio en kiu estas montrita al ni la “okupo” kiun tiu paro “trovis” por si: La viro kiel malvera “kleriko” kaj lia edzino kiel lia “fratino”.
Mi rapidas agnoski, ke la supre supozita rakont-ligiteco estas nur hipotezo, sed mi aldonas ĝin al ĉi tiu artikolo en la espero, ke iu kapablulo esploru la aferon proprakoste kaj raportu al la publiko la rezulton. Plej bonvena, kompreneble, estus tiu fama Londona detektivo Sherlock Holmes, sed se li ne volas enmiksiĝi en la afero, eble iu alia sin proponos. Eĉ en tiu kazo estus bona ideo unue trarigardi la ne-eldonitajn rakontojn kiujn D-ro Watson konservis en la ladoj. Tre povas esti, ke iu aŭ tia kazo jam rilatis al tiu paraĉo. Kiu scias, eble ili finfine enmetiĝis en prizonon, dank’ al la klopodoj de Sherlock Holmes, kaj restis tie ĝis putriĝo. Kiam Sherlock Holmes ie asertis, ke pro sia laboro la aero de Londono estas pli freŝ-odoranta, eble li aparte aludis al tiu putriĝo.

(fino de dokumento)


Elŝuti 17.46 Kb.

  • The Hunt for Red October
  • Marjorie Morningstar

  • Elŝuti 17.46 Kb.