Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La legantovendejo

Elŝuti 272.3 Kb.

La legantovendejo




paĝo9/15
Dato15.03.2017
Grandeco272.3 Kb.

Elŝuti 272.3 Kb.
1   ...   5   6   7   8   9   10   11   12   ...   15

La viro kiu evitis la Morton


Kuru ĉevalo, kuru mi petas

ĝis Samarkando mi kondukos vin

Roberto Vecchioni


La viro fuĝis. Li fuĝis dum tuta vivo kaj li daŭros senfine fuĝi. Nur fuĝante li povis vivi, dum jardekoj, jarcentoj, eble por ĉiam. La viro povis fuĝi precize ĉar li sciis kie li ne devas iri, kaj li povis tion scii danke al donaco kiun aliaj konsiderus malbonon: la viro povis vidi en la estonto, li povis vidi sian morton. Se ekzemple li antaŭvidis ke dum la venonta tago aŭto puŝus lin en iu vojo dum iu horo, sufiĉis al li esti aliloke. Se li vidis la Nigran Sinjorinon kiu lin atendas en iu urbo en formo de nekuracebla malsano, li simple evitis iri al tiu urbo. Ĉar la Nigra Sinjorino vere ekzistas, certege! Li povis ŝin vidi, kun ŝia mantelo nigra kiel nokto senluna kaj senstela, kaj kun ŝia falĉilo brilanta en la mano, grandega, tiel granda por povi tranĉi la tutan mondon kiel maturan akvomelonon. Kaj la viro povis vidi ŝian menson, pro tio li povis koni la planojn pri li kaj malefikigi ilin. Li estis certa ke la Nigra Sinjorino ne tro malamis lin pro tio; en la plej kerna esenco li estis nur unu homo tra miliardoj da homoj kiujn ŝi povis trankvile falĉi kiel ŝi ĉiam faris, kaj li suspektis ke tio estis laŭ ŝi agrabla distraĵo je laboro kiu – dum la multegaj geologiaj eraoj – certe iĝis monotona.

Sed li ne havis iluziojn: la Nigra Sinjorino sekvis lin, preparante ĉiam novajn rendevuojn kiujn li evitis akurate. Danke al tiu stranga telepatio. Tiel li fuĝis, tra la sonĝoj kie li spertis la solan morton kiun li konos dum nedefinita tempo. Iam ekzemple li vidis la Nigran Sinjorinon kiu per falĉilo tranĉis kablon ŝvebanta super lia kapo en konstruaĵo en la vojo *** de Florenco kaj li nuligis la vojaĝon al Italujo kiun li programis. Alifoje li sin vidis mortanta en hospitalo de Prago, kaj ankoraŭfoje li nuligis alian lokon en siaj mapoj, kiujn li kunportis ĉiam dum ĉiuj vojaĝoj kaj kiuj okupis tutan bretaron en ĉiuj domoj kie li vivis. Lia fuĝo bezonis akuratecon kaj memoron por ne esti ĉe la rendevuoj. Ve, se iam li forgesus siajn sonĝojn aŭ se al li dormomankus! Tio okazis dufoje dum lia longega vivo, kaj dum la tuta tago li rigardis malantaŭ si, kun la maltrankvila sento, ke iu sekvis lin. Kiam li turniĝis neniu estis, sed tiu maltrankvila antaŭsento ne forlasis lin ĝis la vespero, kiam li denove kuŝiĝis. La nokto envolvis lin kiel varma kovrilo, sub fremda ĉielo. Ĉiam fremdulo ĉie, en la afrikaj kabanoj, en la nordaj frostoj, en la ĉielskrapantoj de Tokio aŭ de Nov-Jorko.

La viro travojaĝis la mondon kaj la oceanon de la tempo kiel soleca veselo, vidante la homaron ŝanĝi kaj resti la sama, la generacioj sekvi unu la alian kaj la floroj montri la samajn kolorojn kaj la steloj la saman okulumantan lumon. Tio estas granda, grandega déjà vu, kaj dum tiuj momentoj li komprenis kial – se ekzistis la reenkarniĝo – la homoj forgesis la antaŭajn vivojn. Tamen li sciis ke sia vivo ne estos senfina, ĉar nenio vere estas senfina, ĉar ankaŭ la Tero rendevuos kun la Nigran Sinjorinon, kiel plasma blovo kiun ĵetis al ĝi la suno – iĝinta ruĝa giganto – post miliardoj da jaroj, kaj la kosmo mem estos destinota al malrapida morto pro temperaturrepliigo aŭ al nova Big Bang per kiu ĝi denove komencos. Eĉ se li supervivus al tio, li restus tute sola en universo senviva.

Do, kial supervivi?

La viro faris al si tiun demandon multfoje, kaj trovis ĉiam la saman respondon.

Li memoris vojaĝon al Oslo, antaŭ multaj jaroj, kie li vizitis la Parkon de Vigeland. Tie li vidis skulptaĵon kiu multe impresis lin: blankhara kaj kaduka maljunulo brakumis senespere la arbon de la vivo, ne volante lasi ĝin. Estis senfina teruro en lia rigardo, sed ankaŭ melankolio. Sed ne estis rezignacio. Malgraŭ alvenis lia horo, li serĉis per ĉiuj siaj fortoj la bonan kontakton kun la tero, kun la radikoj de la ekzistado. La viro sin spegulis en tiu maljunulo: tiel estis liaj sentoj pri la vivo: senfina amo kaj alligiteco, malgraŭ la fakto ke li povis eviti la putran spiron de la Nigra Sinjorino nur malproksimiĝante je unu paŝo el ŝi. Kaj tiufoje en la parko li ploris. Ĉar ankaŭ se li povis eviti la Nigran Sinjorinon, certe li ne povis eviti ŝian kamaradinon: la maljunecon. La viro ekzistis ekde pli malpli kvincent jaroj kaj li montris tute sian aĝon. Li plidaŭris maljuni senfine: ekde multe da tempo lia aspekto estis naŭza, monstra. Li maskis sin ruze por ovi sin montri publike.

Lia vivo estis vere mizera, finfine, kaj kelkfoje li revis ĉu ne estus plibone lasi sin atingi kaj malkovri ĉu estus trasmondo kaj ĉu tio estus plibona loko. Sed la viro havis grandan bonŝancon: li ŝatis vojaĝi, li povis permesi tion al si kaj lia animo estis infana kaj ludema; li povis pro tio ĉiutage kukui la Nigran Sinjorinon.


Kafo


Estas strange, laŭ mi, ellitiĝi je la kvara matene aŭ, pli precize, nokte. La lito ankoraŭ varma kaj la kutima odoro de la ĉambro ŝajnas reteni min de salto al aliaj klimatoj kaj aliaj nekonataj odoroj. La kafo preparata en la silento de la domo – mia panjo ankoraŭ ne vekiĝis, sed kiam mi eliros ŝi estos preta ĉe la pordo por saluti min per tro da premegaj konsiloj. Estas ĉiam miloj da farendaj aferoj antaŭ la eliro, kaj la timo forgesi ion – timo kiu estas matematika certo – estas kontrakturo preskaŭ dolora en la stomako.

La perferkta momento


La ĉielo estas luma. Mi havas nur ĉemizon kun mallongaj manikoj. Mi ŝanĝis trajnon en Bolonjo. Ĉio akurate. Mi legas romanon de Mishima, Konfeso de masko, bonega ĉe la komenco sed poste ĝi ne plu vekas intereson. Mi alvenas al la stacidomo de Rimino je la 10.39, perfekte ĝustatempe, sed poste mi atendas dum 40 minutoj ĉe la aŭtobushaltejo pro la 2B-n kiu neniam alvenas. Mi estas tre ĝenata. Mi alvenas finfine al la Hotelo Villa Maris je la 11.40, mi alvenus multee pli rapide se mi piedirus, mi vojaĝas ankaŭ malpeze ĉar mi ne scias ĉu mi restos nokte aŭ mi eliros ĉi-vespere. Mi malsupreniras ĉe la haltejo precize antaŭ la hotelo. Ekstere ĝi estas bona: modesta sed simpatia kaj apud la plaĝo. Mi demandas al mi ĉu mi kuros al la strando, sed mi bonege scias ke mi estas ĉi tie por labori, je kostoj de IEJ, kaj ne por mia amuzo. Mi eniras en malplenan manĝoĉambron. Ulo demandas al mi ĉu mi estas esperantisto, poste li indikas al mi ŝtuparon kiu kondukas al subteretaĝo kie, ĉe tablo en salono, renkontiĝas la estraro ĵus elektita en Savono. Ĉiuj salutas min, Flavia per kiso sur vango. Ŝi estas la prezidantino, ŝi estas taŭga por sia rolo. Nicola, kiu mi ne vidas de la festivalo en Fenestrelle, tre ŝanĝiĝis. Post tri horoj da estrarkunsido mi iras al la plaĝo. Nubas, ventas kaj la temperaturo malkreskas, sed mi fartas bone. Mi ne vidas plaĝon de jaroj. Ĉeestas neniu, tre trankvila. Mi kuŝiĝas sur soleca tolseĝo. Nun – je la 16.42 – mi travivas grandan pacan senton, ĝojan, kiun mi ne sentas de jaroj. Mi vere sentas min en paco kun la tuta mondo, lulata de la surfo, karesata de venteto; perferkta momento kiu daŭris ĝuste momento, poste malaperis dum la sekvantaj horoj. Mi sentis ke en tiu momento ĉio estis bone, estis eĉ ne unu malbona penso. Mi pensis: vere eble mi sendas telefonmesaĝon al Chiara, sed mi ne faris ĉar mi ja scias ke ŝi neniam ricevas miajn mesaĝojn.
1   ...   5   6   7   8   9   10   11   12   ...   15


Elŝuti 272.3 Kb.

  • La perferkta momento

  • Elŝuti 272.3 Kb.