Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La legantovendejo

Elŝuti 272.3 Kb.

La legantovendejo




paĝo8/15
Dato15.03.2017
Grandeco272.3 Kb.

Elŝuti 272.3 Kb.
1   ...   4   5   6   7   8   9   10   11   ...   15

La leĝo de grandaj nombroj

Ni piediras dum malluma nokto, mi kaj mia amiko, sur la vojo al nia domo. La nokto estas plenklara, lumigita apenaŭ per malforta lumo stela. Ni revenis el promenado al monto kun amikoj. Estas perfekta tago.

“Ĉu vi kredas, ke ezistas vivo en aliaj mondoj?” mi petas al mia amiko, fakulo pri fiziko. Tiu ĉi hipotezo kvazaŭ ĉiam venas al mi antaŭ stela ĉielo, belega spektaklo kosma, kiam mi ne maltrankvilas kaj la menso vagas libere tra la pensoj plej absurdaj.

Mia amiko silentas iomete. Mi kredas, ke li ne aŭskultas min.

“Mi estas tute certa” li diras subite kaj seriozege.

“Pri kio?”

“Pri la afero, ke ni ne estas solaj en tiu ĉi galaksio!”

“Mi esperas, ke vi ne kredas al la elkosmaj ŝipoj, eĉ vi, viro de scienco” mi diras moke.

“Tute ne. Se iu diras, ke li vidis ion similan al elkosmaj ŝipoj… problemoj liaj. Mi kredas al matematiko.”

“Do…”


“Do, laŭ la leĝo pri grandaj nombroj, la vivo ne povas ne ekzisti ankaŭ sur iu alia planedo. Eble la inteligenta vivo plej proksima estas mil lumjaroj lonĝe for de ĉi tie, sed ie ĝi devas ekzisti” respondas mia amiko. Mi pensas, ke se li diras tion, ĝi devas esti vera.

Ni promenadas silente dum kelkaj minutoj, en la malluma periferio, zorgante kie ni metas la piedojn. La montoj estas ombroj trankviligaj antaŭ ni. La aŭtobushaltejo estas ankoraŭ malproksima kaj ni bezonas pasigi iel la tempon.

“Aŭskultu…” mi ekdiras por alvoki la atenton de mia amiko, kiu venas kelkajn paŝojn poste.

“Kion?”


“Kio estas la leĝo pri grandaj nombroj?”

Diable! mi pensas, antaŭvidante la torenton da vortoj, rigore en teknika slango, per kio li submergos min, mi kiu zorgas pri literaturo kaj scias nenion pri fiziko. Mia amiko, mi ankoraŭ ne diris, nur atendas la okazon por elmontri sian egan kulturon sciencan en kiu ne eblas trovi liajn erarojn. Karateriza signo estas paroli kiel libro.

“La leĝo pri grandaj nombroj estas matematika koncepto” li komencas, dum mi kapjesas mekanike “precize statistika-n koncepto-n. Se evento havas p po konstantan probablon por ĉion provi, la probablo ke la relativa frekvenco de N provoj diferencu el probablo P malpli ol nombro epsilono pligranda ol nulo arbitra, tendencas al unu laŭ la kresko la nombro N de la provoj, ĉu tio estas klara?”

“Ne.”


“Jen simplegan ekzemplon. Prenu moneron kaj ĵetu ĝin; vi havas po kvindek probabloj por cent ke estu kapo kaj kvindek po cent ke estus kruco. Se vi ĵetas ĝin dek fojojn, teorie estos kvin krucoj kaj kvin kapoj, sed povas esti ankaŭ ses krucoj kaj kvar kapoj, aŭ ankaŭ inverse…”

“Eĉ ankaŭ dek krucoj aŭ dek kapoj, do…”

“Bone, sed se vi ĵetas multfoje la moneron, ni diru unu miliardon da fojoj… kial vi ridas?”

Pensante al ulo, kiu ĵetas la moneron unu miliardon da fojoj, mi pensas al frenezulo!

“Ne gravas, pluparolu.”

“Por miliardo da ĵetoj tendencos esti kvincent milionoj da krucoj kaj la sama nombro da kapoj, ĉar la anomaliaj serioj kompensos sin reciproke, do la antaŭvido estos pli preciza ol okaze de dek ĵetoj. Se ni plimultigas denove la nombron de la provoj eĉ al infinito, ĝi estos po kvindek por cent precize…”

“Mi komprenis, sed… la vivo sur aliaj planedoj?”

“Konsideru nian galaksion; estas preskaŭ tricent miliardoj da steloj… do, kio estas kiel amuza?”

“Nenio, nenio. Ĉu la ulo, kiu kalkulis la stelojn, estas la sama ulo, kiu ĵetis la moneron unu miliardon da fojoj?”

“Logike oni ne kalkulis unuope; ĝi estas statistika takso. Ĉiuokaze, se ekzemple oni kontrolus cent planedojn, eble oni ne trovus inteligentan vivon. Tamen povus esti ne pli malproksime ol dek lumjaroj…”

“Post la angulo!” mi diras ebria pro astronomikaj nombroj.

“Se oni kontrolus unu milionon da planedoj, oni trovus certe la vivon” pluparolas mia amiko, ignorante min “sed eble praan vivon kaj je distanco de kelkaj miloj da lumjaroj. Daŭrante tiel, serĉante en la tuta galaksio, oni trovus certe planedon kun civilizacio simila al nia, eble eĉ sendiskuteble supera. En senfina universo, estas, estis aŭ estos ie mondo tute identa al nia mondo.”

“Ĉu vi ŝercas?” mi diras dubeme “Do, se estus kiel vi diras, kial ili ne venas viziti nin?”

“Kial ili devus? Ĉu vi irus tiel malproksime, sen scii kie serĉi? La afero estas, ke ili estas tro malproksimaj, en la spaco kaj en la tempo.”

Ni faras paŝojn sen paroli. Foje ni alkrucigas la lumon de kelkaj lampionoj kaj de kelkaj veturiloj. En malmultaj domoj laŭ la avenuo estas lumo kaj ni aŭdas la murmuradon nedifinitan de la televidaparatoj. La aŭtobushaltejo aperas subite post la angulo. Ni haltas por atendi la amikojn, kaj atendante ni rekomencas la babiladon.

“Kio ni estas antaŭ tiu ĉi grandegeco?” mi demandas al mia amiko. Mi ne scias, kial mi estas tiel filozofo ĉinokte; eble estas pro la monta aero. Li turnas la okulojn al la ĉielo.

“Malgranda punkto tra la senfine granda kaj la senfine mal­granda, ne pli.”

“Ĉi tiuj grandaj nombroj neniigas nin” mi konkludas suspirante “ili perdigas al ni la ekvilibron, la interilaton kun nia malalta tero, ili sentigas nin sensignifajn.”

“Estas pli bone rigardi per alia flanko de la lorno. Finfine la destino de unu ulo ne estas malpli grava ol la sorto de la tuta universo, laŭ tiu ulo. Se post cent jaroj la mondo finus, ĝi ne gravus tute por mi, ĉar por mi la mondo estus ĉiuokaze finita.”

Mi pensas pri tio dum kelkaj minutoj.

“Ĉu vi kredas, ke ie estas planedo popolata de kontentaj homoj?”

“Estas la leĝo pri grandaj nombroj” li respondas al mi “la universo estas senfina.”

Ĉi-foje ni restis silentaj ĝis la alveno de la aŭtobuso. La nokto estis belega, la ĉielo estis profunde blua, kaj fariĝis mole lazura okcidente. La konduktoro povas estingi la lumojn; ĉi-nokte ĉiuj niaj la kvar lunoj estis plenaj kaj en la perihelio.

La lingvovendejo


- Bonan tagon. Mi deziras lingvon, sed ion nekutima…

- Ĉu lingvo viva, mortinta aŭ mortanta?

- Do, mi ne scias, kiun mortintan lingvon vi konsilas al mi?

- Ni havas la akadan, la sumeran kaj la antikvan egiptan. Mi konsilas al vi la sumeran; ĝi preskaŭ finiĝas, oni ne provizos al ni antaŭ la venontan semajnon; ni havis multe da mendoj por mortintaj ekde de pli ol 5000 jaroj. Ili estas malfacilaj lingvoj, certe, eble vi dezirus la pli trankvilan latinan aŭ helenan…

- Do… repripensante la aferon, eble estas plibone vivan lingvon. Tio utilas al mi por deklari mian amon al knabino, sed mi timas, ke ŝi pensos ke mi estas tro antikvastila homo…

- En tiu kazo mi konsilas al vi la havajan aŭ la indonezian; dum ĉi sezono estas tre laŭmode la ekzotikaj lingvoj, aŭ freŝa gusto, tropika… “aloha wŭ ia ‘oe nui loa” aŭ “saya cinta pada mu”, aŭdu kiel ili sonas fluaj kaj muzikaj. Kia estas tiu knabino?

- Do – pasia suspiro - … obstina kaj agresema.

- Eble vi povus ŝin mirigi per artefarita lingvo!

- Ĉu artefarita?

- Sincere, ne veras tio kion diras la malamikoj de la artefaritaj lingvoj, ili ne estas falsaj aŭ fuŝmiksitaj. Volapuko kaj talosa lingvo estas bonaj kiel la aliaj naturaj lingvoj, eĉ plibonaj laŭ multaj vidpunktoj. Hazarde ni havas Quenya je speciala oferto… “tye-meláne”, multe elfa kaj romantika, ĉu ne?

- Do… volapuke… kiel oni diras?... “läbof oli”… mmh… ne, tro malfacila. La Quenya.. ne, tro limigita; post ke mi diris al ŝi ke mi amas ŝin mi ne scius kion pludiri, tion ne sufiĉas por konversacio. Mi dezirus kompletan lingvon.

- Vi povus deklari vian amon pizane… “Deh, mi garbi abbestia!”

- Certe, tio venas al la kerno… eĉ troe!

- Vidu, ni havas multajn nekutimajn lingvojn kiujn, mi vetas, vi ne eĉ aŭdis priparoli: ashanti, bicol, cebuano, mon, kapampangang, hopi, shona… se vere vi deziras surprizi ŝin kantu vian deklaron en Soresol: “do-re mi-la-si do-mi”!

- Tute ne: mi estas mistonega!

- Kion pri klingon? “QamuSHa’”.

- Ne, ne, tro maldolĉa; ĝi ŝajnas milita deklaro!

- Kiom longa vi deziras vian deklaron? Longa aŭ mallonga? En la urdua vi povus kontentigi viajn kapricojn; “main tumse muhabbat karta hoon”, aŭ, en telugu “neenu ninnu prámistunnanu”.

- Tute ne; ŝi estas hasta homo, ŝi ekdormus antaŭ la fino de la frazo!

- Kaj… se vi dirus simple “mi amas vin”? Sed pripensu ke tio povus kosti multe al vi, mi diras tion por via bono, ne por mia.


1   ...   4   5   6   7   8   9   10   11   ...   15


Elŝuti 272.3 Kb.

  • La lingvovendejo

  • Elŝuti 272.3 Kb.