Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La legantovendejo

Elŝuti 272.3 Kb.

La legantovendejo




paĝo7/15
Dato15.03.2017
Grandeco272.3 Kb.

Elŝuti 272.3 Kb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   ...   15

La genio


La unua penso estis nekutima. Li ne pensis pri insolacio aŭ miraĝo; Herbert sciis tre bone, ke li estis antaŭ genio elirinta el mirinda mondo. Li ne kapablis diri kiu estis pli freneza: tiu grandega figuro, kiu faris ombron al li, aŭ la afero, ke li ne dubis pri sia mensa sano. La prudento ne povis akcepti ĝin, tamen li estis tie, kun nedeĉifrebla rideto. Herbert ĉirkaŭrigardis serĉante la lampon, kiu klarigus, almenaŭ fantazie, tiun ĉeeston.

Estis nenio krom dunoj kaj blua ĉielo senfina. Li sentis sin kvazaŭ li flosus en alia dimensio, sed ĝi ne estis malbela sensacio. Ĉirkaŭe estis silento.

- Do – diris la genio laŭtvoĉe – la deziron!

Herbert rigardis lin tiel li parolus la lingvon de “La mil unu noktoj” anstataŭ lia banala angla lingvo.

- Kio?

- Ĉu ne estis ĝi, kion vi mortaloj atendas el nia raso? – diris li firme sed afable – Mi avertas vin, ke mi povas konsenti nur unu deziron, laŭ Kondiĉoj de nia regularo.



Li finis sian paroladon ridetante senpacience. Herbert havis la senton, ke la genio, ŝuldigita pri la deziro pro olda promeso, havis hastegon iri. Li sentis sin tiel la banala viro, al kiu eminentulo decidas konsenti bonkore erojn da sia tempo. Li pensis, ke estis bone ne atendigi lin kaj formuli rapide la deziron, antaŭe ol la genio eliru aŭ, malplibone, fulmofrapus lin per fingroklako. Alia homo, haste, el multaj deziroj neplenumeblaj ne trovus unu pli bona. Sendecide, li restis tie malfermbuŝe, aŭ eble li petus cigaredon aŭ pinĉon por certiĝis esti veka.

Li ne. Herbert sciis bonege kion peti, kvazaŭ li estus preparinta sian respondon dum sia tuta vivo sen ankoraŭ scii pri la efektiva demandon. Jes, li havis deziron pretan. Provante ne tremigi la voĉon, li diris:

- Ĉu vi povas montri al mi la estontecon?

La genio sulkis sian fruntecon. Li pripensis dum kelkaj minutoj, turmentante sian longan blankan barbon.

- Do. Vi deziras, ke mi alportu vin al Futuro ĉu vi kontentiĝas vin rigardante ĝin per ekrano? Do, ni farus bone la aferon; mi konsentas al vi du horojn por viziti la epokon, kiun vi preferas, per via korpo. Mi devus fari homogenan interŝanĝon pri materio ĉar iajn fizikajn leĝojn, tiel la konservado de la maso, eĉ ne mi povas perforti, kaj transformi la spaco-tempan konfiguracion de la universo je la Estanteco. Laŭ la atoma fiziko ĝi estus eble, sen tro ŝanĝi la atoman strukturon de la Futuro, sed mi devus plimalvastigi vin ĝis la dimensioj de kvarko.

Herbert paliĝis. Li ekpentis ne peti ion pli simplan, kiel cigaredon aŭ malvarman kokakolaon.

- Kompreneble poste mi devus plivastigi vin ĝis via originala dimensio, sed ĝi ŝajnas al mi tro malsimpla. Estas io pli simpla; transformado de energio, stato de cedema plasmo… ĝustatempe, kiu epoko interesas al vi?

Ankaŭ tiu ĉi foje Herbert havis pretan respondon.

- Mil jaroj en la Futuro, ekde nun.

- Ĉu mil jaroj? Vi estos ja mortinta!

Herbert evitis respondi “Do vi estas precize genio! Ankaŭ mi scias tion!”, sed li havis iel la sensacion, ke la genio povis legi la penson. Dum momento fakte la vizaĝo mallumiĝis, poste ĝi denove pensemiĝis.

- Ĉu vi ne volus ion alian? – demandis la genio al li – Eble oran aŭ diamantan monton? Ne estas problemo. Kiu utilas al vi scii kiel estos la mondo post dekdu mil monatoj?

Herbert kuraĝiĝis. La genio ŝajnas tre pigra kaj tro tolerema, sed li ne malpravis. Tamen viziti la jarojn post lia morto estis ĉiam lia revo; ekde l’infaneco, kiam li legis tre belan romanon pri tiu temo. Per ĉiu oro kaj mono de la mondo li ne povus aĉeti tiun eblecon, se li perdus ĝin nun. Li komprenis, ke la genio devis obei al li, vole nevole.

- Mil jaroj! – li diris firme.

- Kaj mil jaroj estu – decide konkludis la genio – nek sekundon pli, nek sekundon malpli. Sed memoru, ne pli ol du horoj!

Post tiu parolado li koncentriĝis ĝis kolorŝanĝo, poste li levis la brakojn al la ĉielo kaj ekdiris kelkajn misterajn vortojn per voĉo kiu ŝajnis elveni el alia dimensio.

La mondo ĉirkaŭ li tute ne ŝanĝiĝis.

- Do? – demandis Herbert senpacience.

La genio ankoraŭ staris tie. Li ŝajnis tre lacigita kaj la voĉsonado ne estis afabla.

- Ĉu vi ne havas okulojn? Ĉirkaŭrigardu!

La dezerto plivastiĝis ĉirkaŭ li, kun sia senfina sinsekvo da dunoj kaj sablo. La reflekto estis blindiganta, sed ne pli ol antaŭe. Li rigardis la horloĝon; estis la kvara kaj dudek. Estis la sama horo kiel je lia renkontiĝo kun la genio.

- Vi ne havas observspiriton – lin riproĉis la genio – alie vi konstatus, ke la dunoj ne estis “precize” tiamaniere kaj nun la temperaturo estas unu dekono da gradoj pli malalta. Nokte, vi plibone konscius pri tio; vi vidus la konstelaciojn iomete malsamajn kaj la Polusan Stelon delokiĝita kelkajn centonojn da gradoj kompare kun via epoko. Fakte ni estas en la jaro trimil, laŭ via kalendaro.

Herbert ekkomprenis kaj ekŝvitis, ne nur pro la varmeco.

- Vi alportis min al starto!

- Ne precize – diris la genio – kvankam vi ne precizigis ĝin, kaj laŭ viaj vortoj mi estis rajtigita alporti vin nur tra la tempo, mi pensis, ke vi ne ŝatus trairi en la spaco, kelkajn centjarlumojn for de la Tero, kiu delokiĝis intertempe en la spaco kun la Sunsistemo kaj la tuta galaksio. Aliflanke mia regularo parolas klare: la mortalo devas ĉiuokaze resti viva, afero malfacila en la spaco sen ekipado. Mi pensis sekvi la tera movadon, ĉu mi eraris?

- Sed… vere… - balbutis konfuze Herbert.

- Bone, do mi povas iri – diris la genio unu momenton antaŭ malaperi – mi venos repreni vin post du horoj, pli precize post unu horo, kvindek sep minutoj kaj tridek ses sekundoj.

Herbert ne havis la tempon kontraŭparoli. Li sidis krurkruce sur la sablo por rikolti la ideojn. Ankaŭ se li havus sian ĵipon, situita en la Pasintecon, li bezonus pli ol du horoj por foriri el la dezerto kaj vidi, kio okazis al la homaro. Ĝis la komenco li sentis, ke estis trompo, kaj estus tro bela afero. Nun li devis alfronti ne malgrandan problemon: kiel uzi kvazaŭ du horojn sole en la Saharo ĉe la rando de la tridekunua jarcento.

Li demetis la ĉemizon, ŝmiris iomete sunprotektilo kaj kuŝiĝis sur la sablo. Li fermis la okulojn kaj, kiam alvenis la genio, li konvinkiĝis, ke tio estis nur sonĝo.

1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   ...   15


Elŝuti 272.3 Kb.


Elŝuti 272.3 Kb.