Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La legantovendejo

Elŝuti 272.3 Kb.

La legantovendejo




paĝo6/15
Dato15.03.2017
Grandeco272.3 Kb.

Elŝuti 272.3 Kb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   15

Dumilsesdekunu


La pasado de la kometo de Halley koincidos kun mia translokiĝo al Poĝĝetto, precize al la domo kie mi pasis mian infanecon. Estos dolĉa somera tago, sed ne varmega; videblos kelkaj nuboj je la horizonto kaj blovos agrabla venteto. Mi estos tre emociita. Estos laciga tago, troviĝos multaj aferoj tra la piedoj, defluos multe da ŝvito. Mi promenos en la ĝardeno de la FLOG kaj ankoraŭ mi ekmiros pro la malmultaj ŝanĝoj de la loko pro la jaroj. Ĉio estos la sama afero, aŭ preskaŭ. Mi min promenis miajn pensojn ĝis la vespero. Estos strange denove loĝi tie, estos kurioze eĉ ke mia malnova domo ankoraŭ ekzistos. Mi legos libron en teraso, en la domo estos ĥaoso dum tiu tago, pripensos la aliaj pri la farendaĵoj, la transloĝiĝoj malfeligis min eĉ kiam ili estas malaj transloĝiĝoj, kiam ili estas revenoj. Mi atendos la nokton por vidi la Kometon, kiu ne alportos malbonŝancon, male tio estos kiel amikino kiu revenas post multe da tempo. Tio aperos same kiel tiam sub la pura vespera ĉielo, tio estos bone videbla nudokule. Mi ne laciĝos. Estos bele. Mi klopodos ne esti tro sentimenta kaj ne kortuŝiĝi. Mi aĝos okdek ses sed, danke al genetika terapio kontraŭ la maljuniĝo, mi estos pli juna ol nun kaj mi povos atendi ankoraŭ aliajn kometojn de Halley kaj aliajn okazojn por ekmiri.

Blua Luno

- Panjo, kio estas la luno?

La demando estis farita de la juna Zoe, ses-jara, al ŝia patrino Kamila. La virino rigardis la filinon kvazaŭ ŝi estus materiiĝinta el nenio. Ĝis tiu momento ŝi ludis en sia ĉambro kaj Kamila sin ripozis rigardante naturalisman kulturfilmon antaŭ ol pruntigi la vespermanĝon. La demando trafis ŝin tute senprepara.

- Kara, kie vi aŭdis pri tio? – ŝi ŝin demandis. Laŭ ŝia kutimo ŝi respondis per demando al demando de sia filino, de infanoj ĝenerale kaj kelkfoje ankaŭ de plenkreskuloj.

- Alberto aŭdigis al mi kanzonon pri luno, sed li ne diris al mi, pri kio temas.

Alberto estis la ludkunulo de Zoe, knabo nigrahaŭta preskaŭ samaĝa. Ili loĝis en la sama palaco. La virino ridetis. Alberto malkovrigis al ŝia filino multajn aferojn kaj, eble, dum estonteco ankoraŭ ĉimomente malproksima, se ŝi bone konis ambaŭ la geknabojn, li malkovrigos al ŝi ankaŭ la amon.

- Nu, ĉu vi scias, kio estas la luno? – insistis la infanino, kiu, same kiel ĉiuj geinfanoj, neniam rezignis pri demando farita.

La virino kompreneble jam aŭdis paroli pri luno, eĉ tio estis afero, pri kio oni parolis ofte dum tiuj tagoj en la tuta mondo. Ŝi neniam vidis la lunon, certe ne persone: ŝi vidis ĝin nur en la lernolibroj kaj en kelkaj historiaj programoj, krome ŝi legis multajn librojn pri tiu temo. Zoe estis tro juna por studi astronomion, disciplino, kiu reiĝis laŭmoda, de kiam la elektromagnetaj ondoj, elvenantaj el malproksima pasinteco kaj de malproksima stelo nomita, iam, “Suno”, atingis la elektronikajn orelojn de la observatorioj. Tiuj ondoj vojaĝis dum pli ol 300 jaroj…

- La luno estis mondo – komencis la virino, invitante la infaninon sidiĝi sur la proksima brakseĝo – aŭ por pli bone diri, ĝi estis la mondo, la sola, kiu lumigis la noktojn, kiam la suno malaperis en la maro. Ĉu vi memoras la fotojn de nia planedo faritaj el la spaco?

La infanino estis perpleksa.

- Do, ĝi similis al pilko en la ĉielo. Ĝi estis tre luma, sed ne multkolora kiel nia mondo. Ĝi estis griza pilko, kelkfoje ruĝa.

- Ĉu kelkfoje blua? – demandis Zoe.

- Laŭdire kelkfoje ĝi estis eĉ blua, sed sincere mi neniam vidis la lunon bluan. Eble tio estis nur dirmaniero: vi aŭdis tion en la kanzono, ĉu ne?

La infanino kapjesis, kaj demandis: - Ĉu tie vivis homoj?

- Ne, filino mia, komence neniu vivis tie. Poste alvenis homoj, niaj pra-pra-pra-pra-pra-pra-pra-avoj! Ili konstruis domojn, tamen ili estis malsamaj ol la niaj ĉar tie ne estis atmosfero kaj tro varmis aŭ tro malvarmis. Sed la poetoj malkovris ĝin ekde pli multe da tempo kaj eĉ pli antaŭe la prahistoriaj homoj, kiuj havis animon pli poetan ol la nia: laŭ ili ĝi estis diino, virino belega kaj potencega. La paŝtistoj en dezertaj lokoj kantis al la luno siajn melankoliajn kanzonojn. La pastroj celebris ritojn dediĉitajn al ĝi.

- Kaj ĝi?

- Ĝi faris nenion. Ĝi estis ŝtono senviva kaj senanima. La animon donis al ĝi la homoj. La homoj kredis je la plej absurdaj aĵoj, ili popolis la ĉielon per dioj kaj supernaturaj kreitaĵojn.

- Kaj nun kie estas ĝi?

- Ĝi ne plu ekzistas. Ĝi estis tie, ie – ŝi indikis la fenestron, tra kiu oni vidis la stelplenan ĉielon – tre malproksime el ĉi tie, malproksimege. Tiu kanzono, kiun vi aŭskultis…

La virino interrompiĝis. Subita rememoro alvenis. La rememoro pri sonĝo, kiun ŝi faris ĵus antaŭ kelkaj noktoj. Temis pri drola sonĝo, kiu verŝajne traktis pri luno. Verdire oni ofte parolis pri ĝi dum tiuj tagoj.

- Tiu kanzono, infanino mia, multe vojaĝis tra la malplena kaj malvarma spaco, ĝis alveni ĉi tien. Ĝi ekvojaĝis antaŭ multe da tempo.

Zoe, kontentigita de la respondoj de sia patrino, malaperis tiel rapide kiel ŝi aperis. Pro vere stranga hazardo, la elsendata programo temis pri alia radiodissendo kaptita de la Orbitanta Stacio: muzika radiodissendo el la dudeka jarcento, feblega. Nur la eksterordinara potenco de la instrumentoj ebligis rekonstrui kaj amplifiki la sonon kaj igis ĝin aŭdebla. Ĝi estis alia versio de “Blue Moon” (“Blua luno”). Dum malproksima tempo la luno ne estis novaĵo, la homoj povis vidi ĝin dum ĉiuj noktoj kaj ĉiuj tagoj simple levante la okulojn al la ĉielo: la ĉielo de planedo, kiu ne plu ekzistis ekde kelkaj jarcentoj. La homaro ĝuste havis la tempon fuĝi el kosma katastrofo kaj trovis novan hejmon, kiu estis tricentlumjardistanca, alveninte per malmulttaga vojaĝo danke al hiperspaca salto. Sed la Tero, aŭ pli precize dirite ĝia fantomo, ankoraŭ ekzistis en la senlima spaco, en formo de elektromagnetaj ondoj, kiuj transportis sonojn kaj bildojn pri aferoj, kiuj ne plu ekzistis. Kamilla sentis, ke en tio estis io profunde malĝojiga, sed ankaŭ profunde bela. Larmo ekaperis en la dekstra okulo; ŝi sekigis ĝin per malrapida gesto de la mano. Ne ĉiuj sin savis dum tiu katastrofo, kaj la malproksimaj eĥoj de la mortintoj alvenis al ili per la samaj elektromagnetaj ondoj post longa, longa tempo.


1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   15


Elŝuti 272.3 Kb.

  • Blua Luno

  • Elŝuti 272.3 Kb.