Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La legantovendejo

Elŝuti 272.3 Kb.

La legantovendejo




paĝo5/15
Dato15.03.2017
Grandeco272.3 Kb.

Elŝuti 272.3 Kb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   15

La nekonebla mekanismo

- Ĉi tiu rakonto estas sensenca – diris Stefano malŝtopante Koka-Kolon.

La knabo silentis dum kelkaj minutoj.

Venteto benita kaj malvarma trinkaĵo iĝis tolereblan la varmecon. La kurtenrandoj de la trinkejo ondumis apenaŭ. La du amikoj observis la vojon inundita de la lumo de la frua posttagmezo. La knabo nomiĝis Kristiano kaj amuziĝis skribi rakontojn. Ekde kiam la libertempo komencis, ĝi iĝis lia precipa okupo, kion li kulturis kiel glaciaĵo je kremo en sia studĉambreto, dum la senfinaj vesperoj de Julio. Dum la lasta jaro li faris la grandan salton el la skribmaŝinon, la fidelan Olivetti, al la komputilo. La ŝanĝo estis tute profita; li ne nur ŝparis tempon kaj energion – ofte li sin riproĉis esti tro pigra por kelkaj necesaj korektadoj – sed li iĝis multe pli inspirata. Nun li skribis ankaŭ po du novajn rakontojn semajne. Fininte la lastan paĝon, li kuris tuj legi sian laboron al kelkaj amikoj. La plej pacienca estis sendube Stefano.

- Ĉiukaze ĝi ne estas inventita rakonto – precizigis Kristiano.

- Ĉu ne? Do mi miskomprenis. Ĉu vi ne petis al mi opinion?

- Tio, kion mi rakontis al vi, do… mi sonĝis ĝin ĉinokte.

- Sed…


- Estas serioza afero.

- Nu, sendube – ridetiss Stefano – sed kiam en via vivo vi estas serioza?

La amiko rigardis lin rekte en la okuloj ekstreme serioze.

- Do, parolu.

- Sed, ĉu vi ne aŭskultis min ĝis nun?

- Jes, do vi estis sur ĥerbejo kiam ulo venas al vi…

- Ne kiu ajn ulo – interrompis lin Kristiano batante la fingron sur la artikolo de la ĵurnalo, kiun li tenis malfermita sur la tablo. La titolo plenigis la tutan paĝon: Sepaĝa infano malaperis. Ĉu infanŝtelo?

- Aĥ, jes, la infanŝtelisto. Ĉu vi komprenas tion pro la aspekto maltrankviliĝa?

- Mi komprenas ĝin dank’ al la infano kiun li tenis ĉemane kaj pro la pistolo kion li tenis en alia mano.

- Do, tiu bonulo vidas vin, vi vin turnis por fuĝi kaj li mortigis vin, ĉu korekte?

- Pli malpli. Ĉu vi scias vere strangan aferon? La infano kiun mi sonĝis estas la sama de la foto publikigita sur la ĥodiaŭa ĵurnalo.

Stefano skuis la ŝultrojn.

- Kelkfoje mi ĥavas la impreson, ke vi estas en tiu fazo patologia de verkisto kiu, revu ĥodiaŭ, revu morgaŭ, finfine ne plu estas kapabla distingi la realecon.

- Mi diras al vi plu: tio, kion mi sonĝis, okazos morgaŭ dum la posttagmezo en la ĥerbejo de ***.

- Do, kial vi maltrankviliĝis? Sufiĉas, ke vi ne iros al la ĥerbejo.

- Ne estas tiel simpla.

Kristiano kunrulis la ladskatolon en sia mano kaj ĵetis ĝin en la korbeton bontrafante. Stefano klopodis imiti lin sed lia pafado maltrafis la celkorbeton je blovo.

- Ĉu vi pensis pri kio signifas ŝanĝi la estontecon? Pensu, ĝi estas kontraŭdiro: vi ne povas ŝanĝi ion, kio ankoraŭ ne okazis kaj se, absurde, vi povus fari tion, do tio ne estus plu la futuro sed, ni diru, estonteco mankita.

- Mi ne komprenas vin.

- Mi ĉiam pensis, ke delokante ankaŭ unu atomon, iun atomon, la universo povus fali. Pensu pri la kunĉenado senfina da okazoj kaj koincidoj pro kiuj nun ni estas ĉi tie babilantaj en ĉi tiu trinkejo. Nia naskiĝo povus dependi je malgranda mamulo kiu, antaŭ milionoj da jaroj, sukcesis fuĝi el dinosaŭro. Do, kio estas la ĥistorio? Kio estas la destino? Jen kio estas: nekonebla mekanismo je senfina malsimpleco. Kiam mi diras nekonebla mi volas diri, ke ni povas koni nek la komencon, se ĝi ekzistas, nek la finon kaj ne eĉ unu de la senfinaj segmentoj kiujn ĝi kunmetas. Ĉio estas ebla ĝis sia realiĝo; eĉ kiam mi komencas verki miajn rakontojn, mi antaŭe ne scias precize kiel ĝi finiĝos. En la literaturo, tiu ĉi mekanismo estas tute en la menso de la verkisto, ankaŭ se ne ekde la komenco, kaj ĉio sekvas sian logikon kaj trovas sian sencon komprenebla al siaj atentaj legantoj. Sed en la realeco ne estas tiel; ne ekzistas plena certeco, ke morgaŭ la suno refoje leviĝos. Ni povos esti mortintaj post du sekundoj. Nur ekzistas ĥipotezoj kaj probablecoj.

- Mi ne komprenas, pri kio vi parolas. – Diras Stefano farante ekzorcaĵojn sub la tablo.

- Mi faras simplegan ekzemplon pri kunĉenaj eventoj: ulo perdas moneron laŭlonge de la vojo, poste, dum vi pasas laŭ tiu sama vojo vi vidas ĝin kaj vi kliniĝas por pluki ĝin. En tiu momento falas florvazo ektuŝita de la sinjorino de la kvara etaĝo. Jen tri elementoj: la monero, la florvazo kaj vi. Nun imagu ĉeno da tridek elementoj, da tricent, da trimil, kaj tiel plu. Papilio skuas la flugilojn en Australio kaj ĉi tie pluvas; povas esti eventoj kunligitaj de milionoj da kaŭzoj kunigitaj, kaj ni neniam scios ĝin. Sed… kio okazus se ni scius precize la komencon kaj la finon de ĉeno konsistiganta preskaŭ senfinan kvanton da kazoj? Mi volas diri, unu el la finoj?

- Tio estas? Mi ne komprenas la kunligon inter via parolado kaj via sonĝo. Vi volas diri, ke ne sufiĉas ne foriri el domon morgaŭ por savi vin?

- Ĉi tio ne estas normala sonĝo. Estas tro da koincidoj kun la realeco. Kiel mi povis scii, ke tiu infano malaperos? Estas antaŭvido, tutcerte.

- Mi ne konsentas. Via sonĝo estas facile klarigebla; al vi ŝajnas ke estas tiu la infano kiun vi sonĝis. Kaj eĉ se estus tiel?

- Ne, ne se estus. Ĝi estas! – diris Kristiano pugnobatante la tablon.

- Vi ne devas koleri pro ĉi tiu sensencaĵo.

- La afero estas, ke se mi ne estus farita tiun sonĝon, morgaŭ mi irus precize sur tiun ĥerbejon. Ekde multe da tempo mi fiksis kun mia fianĉino fari matenmanĝon subĉielan. Ĉar mi anticipe scias kio okazos, estas logike ke mia ideo origina ŝanĝos. Estas unika okazo! Mi foriras el nekonebla mekanismo.

- Por eniri alian mekanismon same nekoneblan.

Kristiano ĵetis rigardon komplezan al la amiko.

- Bonege, mi vidas ke vi komencas sekvi mian paroladon. Nur, mi ne diris al vi ĉion pri mia sonĝo. Estas io alia, sed mi ne povas rakonti al vi pri afero, kiun mi eĉ ne povas klarigi al mi mem. Fakte inter sennombraj mekanismoj, estas unu kiu estas malpli nekonebla ol la aliaj. Pri ĉi tio mi konas la komencon kaj unu el la konsekvencoj, kiujn ĝi ĥavos: la savo de la infano ŝtelita. Tio sufiĉas al mi.

- Do, kion vi pensas fari nun?

- Mi ofertos kafon al vi.
Salutante la amikon, Kristiano sentis sian sangon frostiĝi. Jam nun la mekanismo estas prajmita, precize kiam li pagis la kafon al Stefano. Estis ĝi la komenco, pri kiu li parolis, tio kion li sonĝis. En tiu sonĝo li vidis sin mem rakonti sian sonĝon dum li ankoraŭ estis sonĝanta ĝin al Stefano en tiu trinkejo, vorto post vorto. Tio estas absurda.

Do, li sciis ke li startigis ion, sed neniu povus diri precize pri kio temas. La mekanismo funkcius nevideble, kaj li nur certis ke la krimulo estos arestota dum tiu tago. Ĉio laŭ la reguloj, kiel en liaj rakontoj.

Do, kial li maltrankviliĝis?

Estis kiel li formovis danĝeron kaj trovis iun pli gravan. Li ŝanĝis neripareble la ĥistorion. Nur tiam li pripensis. Damne – li pensis – kion mi faris!

Li ekkonciis ke li tute ne konis la alvenpunkton de la nekonebla mekanismo, sed nur unu punkton de la segmento. Li sin sentis subpremita dum longega momento per la pezo de senlima respondeco. Por ĥelpi unu infanon li eble kondamnis la ĥomaron!

Kiam li enlitiĝis, li sin sentis sufokita. Li multe penis ekdormi. Li tute ne sonĝis; fakte, ekzcepte dum la antaŭa nokto, li neniam sonĝis.


La posttagmezo estis iomete nuba sed agrabla. Kristiano sidis sur kovrilo en ĥerbaro, legante atente artikolon en la ĵurnalo. La artikolo traktis pri la notico de la aresto de la infanŝtelisto. Ĉio laŭ la reguloj; ankaŭ tio estis antaŭvidita dum la sonĝo eĉ, verdire nur tio estis antaŭvidita. La infano Micĥele sukcesis fuĝi el sia ŝtelisto antaŭ la aresto de li, sed la infano ankoraŭ ne estis retrovita.

Subita penso frapis lin kiel elektra malŝargo. Verdire la sonĝo certigis lin pri du aferoj: ke la krimulo estos arestata kaj la infano savita. Li ekpensis ke li tute ne memoris esti eskapinta al la morto.

La knabo refaldis la ĵurnalon. Eliza iris al la aŭtomobilo por preni bieron kaj ŝi ankoraŭ ne revenis. Eĉ tio estis en la sonĝo. La venteto alportis leĝeran odoron de ĥerbo brulita pro la suno. La odoro de la somero.

Denove revenis tiu maltrankvileco, sed multe pli intense. Subite li sentis manki la aeron. Li kuŝigis kaj rigardis la ĉielon malproksima per malgrandaj nuboj je turka mielo; vere similaj al ŝafinoj sen kapoj kaj sen membroj. Kial li sin sentis tiel tristega? Precipe nun li ĥavis la konfirmon ke lia sonĝo ne mensogis; lia potenciala mortiganto estis en prizono.

Neutilas pripensi, ankoraŭ kelkaj minutoj kaj ili reiris al la vilaĝo.

La suno malaperis malrapide antaŭ la monto dum la ombroj de la arbaro plilongiĝis direkte al li.

Estis ankoraŭ multe da lumo kvankam estis preskaŭ la ĥoro por vespermanĝi. Ombro moviĝis rapide flanke al li, tre proksime al lia kapo. Sur la ĥerbo aperis ĥoma konturo. Nur kiam ĝi sin klinis super li, la knabo ekkonciis ke ĝi ne estis lia fianĉino kaj li ektremis.

Infano ridetis. Estis ion absolute erara en tiu rideto. Li kaŝis sian manon antaŭ la dorso.

Kristiano konis la nomon de la infano, kaj li dezirus krii ĝin, sed obskura forto senmovigis lin al la tero.

1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   15


Elŝuti 272.3 Kb.


Elŝuti 272.3 Kb.