Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La legantovendejo

Elŝuti 272.3 Kb.

La legantovendejo




paĝo4/15
Dato15.03.2017
Grandeco272.3 Kb.

Elŝuti 272.3 Kb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   15

Memoraĵoj de evoluinta kvarmanulo
(aŭ: mi antaŭ 750.000 jaroj)


Marko Polo rakontas pri stranga moro de tataroj: la gepatroj de mortinta infano, dum la tago kiam la filo estus en aĝo por edziĝi, serĉas alian familion, kiu same perdis infanan filinon kaj akordiĝas por geedziĝo inter mortintoj. Ili faras paperajn bildojn, ili poste bruligos; la fumo alvenos ĝis la transmondon, kie la du animoj estos edzo kaj edzino. Post la ceremonio la du familioj fondas parencecon, kiel se iliaj filoj estus vivaj.

Ĝi impresis min, kaj mi min demandis ofte la kialon.

Ĉu estas iu, kiu memoras sian pasintan vivon? La transmondo… la mondo de la ideoj. La amo. Ideo, kiu malmulte rilatas la sekson, la fizikan korpon. Finfine en mi la du aferoj estas dividitaj, nun mi vagas en nova transmonda dimensio. Kiam mi estis tie, ĉio ŝajnis al mi ĥaosa kaj fragmenta. Dolora. Ĝi estis mia instruistino de Doloro. Ŝi, per ŝiaj malgrandaj kaj lertaj manoj, per ŝiaj grandaj okuloj, grandegaj, per ŝia spiro sur mia kolo. Mi ne tuŝis ŝin pli ol malsovaĝan tigron.

Nun mi pensas ke, ŝippereulo, en dezerta izolo mi idealigus pli kaj suferus malpli, dume tie inter vi – faritaj el karno, kaj sango kaj endorfinoj – mi devus eble fari male. Idealigi malpli. Dum mia fantazia flugado la ludreguloj ŝanĝiĝis. Jes, ankaŭ ĉi tie amo estas ludo, sed ludo en kiu ĉiuj venkas. Tie, inter vi, ĉiuj perdas. La limo, tiu estas la trompo. Ĉar estas bona limo kaj malbonega limo. Tio, kion mi ne scias sed mi volas koni, estas bona limo. La ondozono de dezerta izolo, laŭ la malliberulo, estas malbonega limo. Do estas fascina kiel la homa cerbo estas projektita por asimili kvantojn praktike senfinaj da nocioj. Kombinacio matematika de sinapsoj kaj neŭronoj. Oni povus memori kaj administri informojn ne nur dum 70 aŭ 80 jaroj, sed miliardoble pli. Eonoj pasus, tio ne finus.

Volo, jen la magia vorto. Volo estas fundamenta. Sed ĝi ne sufiĉas. Necesas ankaŭ fantazio, kiu estas ofte konsekvenca, kaj vento sur la vizaĝo.

Tiel nun mi estas ĉe vi, kun longa barbo, la ĉemizo malpura kaj la ŝuoj eluzitaj pro longa piedirado. Mi havas nenion en la poŝo, krom la paperajn naztukojn kaj la ŝlosilojn de mia hejmo. Estas grave havi ĉiam la ŝlosilojn de sia hejmo, mi lernis tion frue. Pli grave estas havi la ŝlosilojn de la vivo, ĉar ilin oni ofte forgesas sur la noktotableto kiam oni iras dormi.

Ŝi ne estas ĉe mia flanko, sed dancas en mia menso, ekscitita. Ankaŭ la menso, sola sen la korpo, ekscitiĝas. Ĝi izoliĝas. Ĝi estas forta, do, la impreso, ke ĝi ne estas nur kompleksa ĉeno de ĥemiaj reakcioj – elektro fluidaĵoj molekuloj atomoj subatomaj korpuskloj. Fortas, la impreso.

Kelkfoje mi konas la respondon, sed mi ne povas komuniki ĝin. Ne ekzistas taŭgaj vortoj kaj la alternativaj estas forvojigaj. La mondo de la ideoj havas vortaron milionoble pli grandan ol ĉiuj enciklopedioj, sed ne estas vortoj skribitaj aŭ parolitaj. Iu diris, ke ekzistas la celo sed ne la vojo por ĝin atingi. Tio dependas. Ĉu la celo estas en la mondo de la ideoj? Vi jam atingis ĝin. La realeco seniluziigis nin ĉiujn. Ili instruis al ni esti malfeliĉaj, sed eble ili ne faris tion intence. Ankaŭ ili estas malfeliĉaj, ĉar ili tion ne kreis, kaj tiujn skemojn ili trudas al ni kolere kaj lace.

Kaj estas kiu sin fermis en sia domo kun sia hundo, kiu portas la mondon en sian liton, kiu telefonas al amiko kaj kiu diras milionon da vortoj vespere apud fakelo odorante je lemono. Kinejoj kaj trinkejoj estas ĉiam malfermataj. Oni devas ja fari ion por ne aŭskulti tro longe la hormontrilojn de la sekundoj: tiuj kiuj batas proksime al la koro. Ĉi tie la tempo estas eĉ pli relativa ol apud vi. Ĉi tie unu sekundo povas daŭri miliardon da jaroj. Ĉi tie la universo naskiĝas kaj kuntiriĝas dum unu spiro.

Sed eble ni tro serioze prikonsideras nin eĉ ĉi tie, kaj ni ne sukcesas liberiĝi el la malvirto fali en la kontraŭstaran ekstremon, kiu estas la spegula bildo de tiu, el kiu ni volus fuĝi. Ni volus konvinkiĝi, ke tio sufiĉas al ni, esti kompletaj tiel, sed la kalkulo estas nekorekta. Kaj ŝi… kien ŝi iris? Ŝi estis ĉi tie, diable, en la fantazio de sonĝo de kisoj kaj karesoj. Mi vekiĝas kaj mi ne scias kien ŝi iris. Ŝi rifuĝis en la mondon de la ideoj, mi pensis, sed nun ankaŭ mi estas ĉi tie kaj mi ne trovas ĝin. Ĉu ili bruligis ŝian imagon tie sube? Ĉu ĝi estas ankoraŭ vojaĝanta aŭ la fumo estas disperdita de la niño aŭ miksita al la rubaĵo de jeto, kiu iras bombadi la reĝolandon de la tataroj de la 21° jarcento?

Kaj Marko Polo, kial li rakontis al ni tiun historion?

Eraroj


Nu, dum la jaro 2370 la komunumoj de Florenco kaj Romo, enuiĝintaj pro la propraj artaj riĉaĵoj, akordiĝos por interŝanĝi portempe kelkajn famajn monumentojn. Unuavice Piazza della Signoria, kun Palazzo Vecchio kaj Uffizi estos transportataj en la lokon de la Colosseo, dum ĝi okupos la lokon apud Ponte Veccĥio. La eksperimento perfekte sukcesos: la damaĝoj estos neglektindaj kaj rapide riparotaj fare de la manlaboristoj kiuj kunigos la monumentojn kun la novaj lokoj, oni povos certe diri laŭ ĉiuj leĝoj de la arto. Kuraĝigitaj pro la sukceso, Romo kaj Florenco interŝanĝos ankaŭ la katedralon de Santa Maria Novella, la fortreson Belvedere, Piazza Navona kun la Fontano Barcaccia kun kelkajn preĝejojn de la urbocentro. La florencanoj povos tiel ĝui novan pejzaĝon anstataŭ la kutiman Loggia de’ Lanzi kaj la konstruaĵoj de Vasari kaj Brunelleschi, dum la romanoj feliĉos anstataŭi provizore la famegajn skulptaĵojn de Bernini kaj la barokajn preĝejojn. Pro tio, la neinformitaj turistoj riskos ĥavi malplaĉajn surprizojn (aŭ belajn, depende de la kazo) sed ĝenerale ankaŭ la turismo eltiros utilon el la nekutima iniciativo. Baldaŭ ankaŭ aliaj urboj sekvos la ekzemplon, kaj la Ĉefpreĝejo de Milano alvenos al la urbocentro de Florenco. Ponte Vecchio kunigos la veneciajn bordojn anstataŭ la Ponto de Rialto. La portikoj de Bolonjo ŝirmos kontraŭ pluvo la kapojn de napolanoj kaj torinanoj, dum la Torre Pendente kaj la reĝejo de Caserta staros kune apud Rimino. La artaj urboj de Italujo aspektos tute nove en la propraj ĥistoriaj urbocentroj.

Poste post la unua pasonta eŭforio kaj la finiĝonta prunto, la urboj petos reen la propajn monumentojn kaj konstruajojn. Tiam aperos neantaŭvidita problemo. La Nacia Servo de Teletransportado estos troŝarĝota pro la laboro kaj komenciĝos eraroj pli kaj pli oftaj pro la samtempaj transportadoj. Tiel la Colosseo revenos al sia loko en la ĉefurbo, sed asimilos la kolonojn de la Baziliko de Sankta Lorenco en Florenco kaj kelkajn pinaklojn de la Duomo de Milano, dum la originalaj arkadoj superaj ĉirkaŭigos agroturismon en Veneto je granda surprizo de la loĝantoj, kiuj ŝercos pri la megalomanio de la administranto. La Torre degli Asinelli enprofundiĝos en la venecian lagunon suprenlevante ondegon, kiu trempos la turistojn en Piazza San Marco; samtempe la Ponto de Rialto kunigos du turojn de la komerca centro apud Modeno. La Ponte Vecchio iĝos nekutima superpasejo apud Autostrada del Sole, apud Viareggio. Pluvos protestoj el ĉie, ekcepte el la modena komerca centro kaj el la agroturismo. La teknikistoj de NST ĥavos intensan laboron por ŝanĝi la situacion, sed farante aliajn katastrofojn. Transportadoj ankoraŭ daŭros turnante la monumentojn en strangaj mozaikoj de multaj artaĵoj el la plej variaj lokoj; en kelkaj okazoj estos abomenaj miksaĵoj, kiuj disfalos pro sia propra monstra asimetrio, alifoje veraj artaĵoj superaj turniĝos je simpla sumo de la originaloj.

Kiam estos klare, ke ĉiuj provoj korekti la aferon kaŭzinta novajn arkitekturajn monstraĵojn malsukcesis, tiel ke ne eblas kunigi modernajn konstruaĵojn kun romiaj ruinoj aŭ gotikaj katedraloj, la Parlamento devos decidi lasi ĉion en sia loko por ne plu damaĝi ĉu malkonstruon ĉu rekonstruon de ĉiuj monumentoj “netaŭgaj” – entute cento – solvo, kiu senmonigus la ŝtatajn financojn.

Komence de la 25° jarcento ankoraŭ eblos turismi subakve en la arkado de S.Pietro en la Golfo de Napolo, kaj eblos vidi rarajn fiŝkaptistojn, kiuj jetos siajn fiŝkanojn de sur bastionoj de la fortreso Da Basso en kvietan akvon de la Ionia Maro.


1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   15


Elŝuti 272.3 Kb.

  • Eraroj

  • Elŝuti 272.3 Kb.