Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La legantovendejo

Elŝuti 272.3 Kb.

La legantovendejo




paĝo3/15
Dato15.03.2017
Grandeco272.3 Kb.

Elŝuti 272.3 Kb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   15

La urbo


Bruno ellitiĝas frue matene por vidi la sunleviĝon super la urbo. Tio estas malnova kutimo. Li alfenestriĝas kaj estas malvarme kaj pluvas kaj ventumas; li spiras plenpulme. Poste li atente rigardas la horizonton el cemento kaj la reflektojn sur la vitroj. Li ŝajnas serĉi ion en la ombroj kiuj malrapide malaperas. Kiam la sonĝoj retiriĝas en sian dimensio kaj la silento estas absoluta, Bruno li estas memoronta. La suno leviĝas malrapide en la ĉielo kelkfoje blua sennuba, kelkfoje plena da rigidaj nuboj florbrasikaj. Bruno ne havas urĝon. Li pretiĝas trankvile. Li malsupreniras en la straton kaj piediras, kaj estas malvarme kaj pluvas kaj blovas vento. Ekde multaj jaroj li faras ĉiam la saman straton, sed kelkfoje li ŝanĝas vojon kaj piediras tra stratoj kaj placoj kiujn li ne konas. Li rigardas la balkonojn, la pordojn, la profilon de la palacoj kaj la enirejojn de la garaĝoj. Ĉio estas ĉiam pura kaj bela. La urbo sintenas perfekte funkcikapable. Kutime li eniras en la trinkejon de la Ĉefa Placo. Li prenas kulaktan kafon, preskaŭ ĉiam ankaŭ brioĉon. Li neniam pagas. La urbo bone zorgas pri li. Bruno ne havas urĝon. Li sin rigardas tra la montrofenestroj. Li haltas trinki ĉe fonto, kiam li sojfas, kaj li eniras en bazaron kiam li bezonas novajn vestojn. Almenaŭ dufoje li iras legi al biblioteko, sed li preferas, kiam la vetero estas bona, legi en iu ĝardeno. Bruno ne havas urĝon. Li tagmanĝas ĉiam ĉe la restoracio apud la Katedralo, sed kutime li preferas manĝi apud sia hejmo. La urbo tre bone zorgas pri li. Estas gastejo tre gracia kun simpatiaj oranĝkoloraj lanternoj, kie li povas trovi bonegajn spagetojn kun ovo kaj lardo. Dum someraj tagoj, kiam noktiĝas malfrue, li haltas rigardi la sunsubiron proksime de la ponto aŭ de la tegmento de ĉielskrapanto. Kelkfoje li sin sentas konsumita pro neeksplikebla melankolio, precipe kiam la suno ruĝigas kelkajn striojn da nuboj ĉe la horizonto. Dum kelkaj momentoj li estas memoronta. Post la vespermanĝo ofte li iras al kinejo, ĉiam piede, aŭ iras frue al la hejmo kaj rigardas filmon. La urbo bone zorgas pri li. Bruno ne havas urĝon. Kelkfoje li sin ĵetas sur la divanon kun libro. Dum kelkaj vesperoj la ombroj kreitaj de la lampo estas iomete maltrankviligaj, kvazaŭ fantomoj enloĝus la murojn. Li sin sentas observata. Fakte estas neniu. Bruno bone scias tion. Kelkfoje li sin sentas sola. Verdire, li ĉiutage sin sentas iomete sola. Precipe dum la sunleviĝo kaj antaŭ endormiĝo. Sed Bruno ne havas urĝon, neniam. La urbo bone zorgas pri li. Bruno plurestis ĝia unika filo.

La nebulo


Mi estis revenanta, piede, el la Palaceto de la sporto de Sappada, dum julia nokto. Mi revenis sola, piedirante senhaste. Mi revenis el la kutima folklora festivalo; mi havis ankoraŭ en mia kapo simpatian arieton de akordiono. Mi estis sufiĉe laca. Ekde malmulte da tempo ĉesis pluvi; la freŝa kaj malseka aero min vekis iomete, sed mi deziris nur min ŝovi sub la kovriloj. Mi piediris laŭ la vico da lampionoj kiuj signas la limon inter la vilaĝo, ĉiam lumigita, kaj la mallumo de la kampoj kaj de la montoj. Sed tio ne estis absoluta mallumo: nebultavoloj, similaj al nuboj falintaj tere, sin movis malrapide kaj lumante en la mallumo, kiel fantomoj. En la ĉielo neniu stelo; nur la stranga kutima aleo de la lampionoj kaj de la insignoj de la hoteloj en la nebulo. Sappada, nokte, pensigas min pri speco de kripo. Eble pro la norda etoso, germana, kaj la multaj kapeloj kun votlumetoj. Mi ne scias.

Mi piediris malrapide, la manoj en la poŝoj de la pluvmantelo. La nebultavoloj daŭrigis kapti mian rigardon, min ravi. El la kampoj alvenis frosta vento; momente oni aŭdis – aŭ ŝajnis aŭdi – boji kaj muĝi. Mi povas kompreni la hundojn, sed kion faris bovinoj ĉirkaŭvagante je tiu ji horo? Do, mi ne estas indiĝeno, mi ne scias. Mi eĉ amas la Alpojn, kaj la Dolomitojn precipe. Mi pasas mian libertempon tie kiam mi povas.

Mi estis filozofanta pri la vivo, kiel kutime mi faras dum la noktaj promenadoj. En ĉi tiu momento mi rimarkis ke nebultavolo estis alvenanta rapide ĝis mi. Ĝi ŝajnis ŝafaro nedistingebla kiu respondas al alvoko. Mi haltis por observi. Rapide mi estis mergita en lakta vaporo kiu forigis la pejzaĝon, lasante nur la aleon de la lampionoj kaj kelkajn metrojn da strato. Mi plirapidigis miajn paŝojn. Subite malaperis ankaŭ la lumo de la lampionoj kaj mi min trovis tute en mallumo. Tio estis peco da strato, inter la vilaĝoj Cretta kaj Mülbach, sen lumigo. Eĉ ne estis trafiko dum tiu nokto; ne unu lumo, ne voĉo de homo. Mi estis sola. Mi piediris ankoraŭ kelkajn metrojn, ne tro maltrankvile. Kelkaj gutoj, malpezaj kiel neĝflokoj, kuŝiĝis sur mian vizaĝon kaj sur la manojn malkovritaj.

Mi aŭdis strangan sonorigadon, kiun komence mi atribuis al paŝtantaj bovinoj. Silueto alvenis ĝis mi, apenaŭ lumigita fare de speco de lampo kiun li tenis en sia mano. En alia mano li havis obiekton kiu, nur kiam li estis pli proksime, mi vidis: temas pri balailo. Intertempe la silueto fariĝis pli kaj pli kurioza: li ŝajnis homo tre alta kaj fortika, kiu surmetis grandan peltaĵon kiu lin enkapuĉigis, lasante malkovrita – tion mi vidis kiam li estis praktike fronte al mi – gravan vizaĝon, kun grandaj lipharoj, senaĝan. Fiksa vizaĝo, senesprima, kvazaŭ masko da karno. En la kolo li havis ruĝan fulardon kaj li tenis ligitaj malantaŭ sia dorso bruajn sonoriletojn.

Li troviĝis tre proksime al mi. Abrupte la vizaĝo iĝis minaca, dum la balailo – car temis precize pri balailo, rustika balailo da sorgo – elsaltis kontraŭ mi, maltrafante min pro nura hareto. Mi sentis la venteton apud mia orelo. Mi turnis kaj ekkuris, nesciante kaj nevidante bone kien. Mi sentis la homon malantaŭ mi krianta ion en nekonata lingvo, simila al gruntoj.

Mi piediris ĝis mi havis spiron, kaj mi daŭrigis ankaŭ poste, premita dank’ al nekonata forto ĝis domon, kiu ŝajnis pendi en la mallumo. Ĝi estis tipa domo de Sappada, el malhela ligno, kun du etaĝoj kaj la dekliva tegmento. Malnova domo de kamparanoj. La lumoj estis estingitaj; oni vidis nur la silueton kontraŭ la hela kaj stelplena ĉielo. Mi foriris el la nebultavolo kaj mi estis en kampo. Mi sentis la malsekan herbon kiu malsekigis miajn ŝtrumpojn kaj miajn maleolojn. Mi alproksimiĝis al la domo kaj mi frapis ĉe la pordo. Sinjoro malfermis kaj min rigardis demande.

Mi ne sukcesis paroli. Mi restis senspire. Li eble perceptis mian malfacilecon; fakte li min invitis eniri kaj li alportis al mi glason da lakto. Mi trinkis tion unuglute. Intertempe la viro malaperis malantaŭ pordo. Mi aŭdis lin diskutanta kun virino. Ili parolis strangan lingvon, la saman de la homo kiu min atakis kaj ŝajnis malaperinta en la nebulo. Kiam li revenis, li diris al mi ion kion mi ne komprenis. Mi parolis al li itale, kaj li respondis al mi en mia lingvo, kun stranga akcento. Mi sekvis lin ĝis la fojnejo, kie mi povus dormi se mi volas. La nebulo denove forstrekis la pejzaĝon, kaj ankoraŭ ŝajnis al mi aŭdi la sonorigadon kiu anoncis la maltrankvilan personon.

Mi akceptis la oferton kaj mi kuŝis. Mi ekdormis kvazaŭ subite, malgraŭ la strangeco de la loko kaj de la situacio.

Sunradio kaj la voĉo de homo kiu min skuis, vekis min el profunda dormo. Necesis al mi iom da tempo por kompreni ke la homo estis la gardisto de la domo-muzeo de la kamparana civilizo, malfermita al la turistoj post la morto de la loĝantoj – frato kaj fratino – antaŭ dudek jaroj…

1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   15


Elŝuti 272.3 Kb.

  • La nebulo

  • Elŝuti 272.3 Kb.