Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La legantovendejo

Elŝuti 272.3 Kb.

La legantovendejo




paĝo2/15
Dato15.03.2017
Grandeco272.3 Kb.

Elŝuti 272.3 Kb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   15

La ekvilibristo


Neniu homo estas insulo


(John Donne)

La ĉambro preferata de Eleandro estis sendube lia studĉambreto en la dua etaĝo. Li permesis al neniu eniri, krom al sia patrino por purigado, okaze de la maloftaj momentoj dum li eliris. Ĝi ne estis granda, sed la spaco estis ekspluatata racie. Ĉia aĵo en sia loko, laŭ ordo en kiu Eleandro sciis moviĝi eĉ kun fermitaj okuloj. Sur la skribotablo el ebono estis la komputilo, la laserpresmaŝino, la muso kaj la disketujetoj. Rismo da paperoj eniris precize en la ŝovobreto apud la klavaro. La halogena lampo, novfuturista, lumigis la tablon per flava lumo mola aŭ blanka kaj malmola laŭ la precizo bezonata de la laboro. Ne estis fenestroj: ĉio estis mergata en intima duonombro spikohava. Sur la vando, malmulte super la komputilo, estis la grandvendeja kalendaro kaj foto nigrablanka: Eleandro apud la bordo de svisa lago, dum somera tago. Librostako estis akumulata sur la radmebleto apud la skribotablo, kun la stereo kaj la kasedujoj. La brakseĝo turniĝanta, muldita dum la jaroj ĝis kvazaŭ esti komplementa al la postaĵo de Eleandro, estis flikaĉita en la brakapogiloj per adhera rubando nigra.


Sume ĝi estis trankvila loketo en tia ĝangalo da urbaj bruoj. Mankis nenio. Plurfoje li pensis ke, se la mondo ruiniĝus krom tiu ĉambro, li ne bezonus alian por transvivi. Estis multaj libroj: tri muroj po kvar estis kovrataj de plenplenaj bretoj, la malespero de Eleandro konsistis el nesolvebla problemo: kie meti la novajn akiritaĵojn? Volumoj iom post iom akumulataj duoblserie kaj fiksitaj horizontale ĝis plenplenigi ĉiujn interspacojn, kapabla puzlo da multkoloraj libroripoj. Eleandro difinis ĝin biblioteko necesega por la transvivo.

Tia tago, kiam li levis la okulojn el la ekrano por preni libron, li havis senton, ke io grava, gravega, eskapis al li.

Ekde antaŭ tia mateno li sentis sin stranga. Li sukcesis fari nenion. Ju pli li pensis pri ĝi, des pli li komprenis, ke kiam oni serĉas ion tiel impete ke, ankaŭ se ĝi estas eĉ tro videbla, oni ne vidas ĝin. Li demetis la okulvitrojn kaj frotis siajn lacajn okulojn. Nekutima penso: li pasis tro da tempo heime. Fakte, ekde kiom da tempo li ne eliris?

Li reiris al la brakseĝo kaj lasis sin fali. Io penadis supriĝi. Malrapide. Estis detaloj maltrankviligaj. Nek komputilo nek lampo funkciis. La sola lumo eniris el duonkonsumata kandelo apud la krajoningo, disvastigante malfortan lumon sur la skribotablo. Eble mankis elektro. Cetere li ne memoris, samkiel li forgesis kiam li iris preni la kandelon. Li ne tro prizorgis ĉisence: li ekde ĉiam estis memordifekta.

Li sukcesis tamen koncentriĝi pri sia laboro tiom intense ke la domo povas ruinigi kaj li ne levus la kapon. Poste li irus kontroli, nun li havis aliajn pensojn. Unue, ekde kiom da tempo li estis tiel maltrankvila? Li memoris leviĝi preskaŭ je la naŭa, kutime matenmanĝi kaj preni libron. Li laboris ĝis tagmeze, tagmanĝis, ripozis kaj rekomencis labori. Kutima tago.

Angorsento prenis lin je la stomako. La aero iĝis peza, kvazaŭ nespirebla. Kiel li povos pasigi po dek horojn po tage en tia tombo, enterigita vive kun siaj libroj? kion li konis ĝis nun? Ĉu li freneziĝis?

Li sentis sin ĉirkaŭata de objektoj kapablaj klarigi la fuĝeman aferon: mil indikaĵoj pri sia frenezo, la skribotablo polvokovrita, la acida odoro de flaviĝita papero malfaldita, de la malvarmeco kiu penetris la ostojn, je la senkoloriĝita kalendaro makulita, je la fendoj de la muro, kiuj liniis ĝin subtilaj kiel araneaĵoj. La polvo invadis ĉiujn angulojn, saturis la aeron, li sentis ĝin eĉ sur si, tra la haroj, en la buŝo. Li ne dubis: okazis io grava, kiun li ne memoris.

Kial li timis malfermi la pordon de la studĉambro?

Antaŭ ol movi sin, li atendis, ke la kandelo estingiĝu. Li konscis havi malvarmegajn manojn. Li ne sukcesis ĉesi tremi. Senkoheraj pensoj; li memoris kiam infanaĝe li fermis sin en la studĉambro, kiu estis de sia patro, imagante, ke la ekstera mondo forgesus lin dum du jarcentoj. Li fantaziis eliri al malproksima estonto, kiel speco de tempmaŝino, kaj renkonti plibonan mondon. Tiel li konsoliĝis de siaj infanaj bedaŭroj. Nur senkoheraj pensoj, malkompreneblaj ideoj.
Blindpalpe li alvenis al la pordo. Li ne sukcesis malfermi ĝin. Li sentis sin premata de klaŭstrofobio. Penadegante li tentis ne kriegi. Li sciis ke, se li kriegus, li freneziĝus certe: io povus ungumi lin en mallumo. Inkubo – ripetis al li la parto ankoraŭ racia de lia menso, al kio li tentis alkroĉiĝi, sed en tiu momento li ne kredis al ĝi. Li ree tentis pli forte. La pordo malfermiĝis knarante. La koridoro mem estis senluma. Li plumarŝis singardeme ĝis la ŝtuparo, sen maljungi la manojn de la muro, kiel blinda ekvilibisto. Li riskis fali dufoje. Li pasis poste sen kontroli, sekvante la lumo el teretaĝo. La taga lumo estis enuiga, eĉ en la domo. La enirejo estis en konfuza stato neimagebla: li povis vidi la polvon ŝvebantan en la klinglumo el la duonfermitaj rulkurtenoj. La pavimo de la supra etaĝo estis disrompita en punkto, malebligante la eniron al la suda teraso. Trabo estis falinta. Estis multe da konfuzo kaj sento de malpleno, kiel okaze de ŝtelistvizito. Li pasis en la kuirejon, sed, sentis saman senton. La vitroj de la fenestro estis rompitaj kaj trablovis malvarmege. Li ekvidis sian vizaĝon en la enirejspegulo: li havis terurigan mienon. Malbela barbo enkadrigis lian vizaĝon renversan kaj maljuniĝitan subite je dudek jaroj.

Li vokis sian patrinon, unue mallaŭte, poste kvazaŭ kriante laŭtege. Li vokis sian fratinon Ilaria ĝis perdo de la voĉo. Neniu estis en la domo. Li malsupreniris al la ĝardeno. Li riskis fali pro disrompita ŝtupo. La malvarmeco estis pikanta kaj la taga lumo estis tro forta por la okuloj: dika neĝmantelo volvis la ruinigitan urbon. El duonblindiga blanko kreskis la senfoliaj arboj kaj fendaj muroj. Multaj tegmentoj estis ruinigitaj kaj la vojoj estis plenigitaj je ruboj kaj forlasitaj veturiloj, kun la suno kvazaŭ zenite, en ĉielo sennuba sed malvarmega. Nenio estis krom li, tiumomente en la vojo, observanta fascinita la etajn vapornubojn, kiujn li faris spirante. Kolombo kuŝigis sur la kradaĵo de la ĝardeno, nigra makulo rusta en la blanko senmakula.

Li pensis – hieraŭ estis plenplena je kolomboj kaj paseridoj, sed veh! Kiam estis hieraŭ? Kiom da tempo disigis lin de liaj memoroj?

La respondon li devis trovi en la scenejo de detruo antaŭ si. Milito komencis kaj finis kaj li, tro okupata, eĉ ne ekkonis ĝin. Okupita fari kion? Li ne sciis. Aliflanke neniu ekkonis lin. Lia domo troviĝis inter la malmultaj ŝparataj domoj de la bombardadoj dum lia studĉambro eĉ ne estis tuŝata, krome de la polvo kaj de la tempo. Li ne memoris kiam tio komencis, li eĉ ne sciis kiel li transvivis dum tiom longa periodo, kion li faris dum la antaŭaj tagoj. Estis memoroj de alia homo.

Li sidis sur benketo, en la avenuo de platanoj, kiun li kutime trairis ĉiutage kiam li frekventis la universitaton. La suno inundis la fasadojn de la palacoj, la malmultajn veturilojn forlasitajn en la vojo, aŭtobuson renversitan kaj duonenterigitan sub la neĝo. Estis silento kvazaŭ totala, tiel kelkaj kelkaj dimanĉoj aŭgustaj kiam li rigardis de la teraso la malplenan avenuon. Malgraŭ la frosto li havis nur somerajn imagojn ĝojajn. Ĉu eble iu premis la faman prembutonon, la homa raso perdiĝis, restis nur li; la lasta homo, kiel romano legita antaŭ multe da tempo, eble precize en tia loko de urba verdo. Li sciis, ke pri tio ne povis temi, ke ĝi estis simple absurda milito kiu antaŭ jarmiloj ruinigis la naciojn. Nenio nova sub la suno. Li sciis, ke ie io restis, sed li ŝatis almenaŭ en tia momento pensi esti sola en la urbo. Eble la unika absolvita.

Li konsciis, ke li ne plu interfrapiĝis. Li levis sin kaj kuris ĝis la domon. Li estis optimisto, kiel cetere ĉiam li estis. Li transvivis, li povis daŭri. Sufiĉis reiri al la normala vivo, fari kiel li faris dum la antaŭa tago kaj eĉ antaŭe. Estis ĉio tre simpla. Jam li estis komencanta memori, konvinki sin denove, ke tiu ĉi estis normala tago, kiel multaj aliaj. Li vekiĝis tro frue tiun matenon. Li estis iomete tiel ekvilibristo marŝanta sur fadeno, sen neniam rigardis malsupre ĉar la iluzio, kiel oni scias, estas tre fragila.


1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   15


Elŝuti 272.3 Kb.


Elŝuti 272.3 Kb.