Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La legantovendejo

Elŝuti 272.3 Kb.

La legantovendejo




paĝo15/15
Dato15.03.2017
Grandeco272.3 Kb.

Elŝuti 272.3 Kb.
1   ...   7   8   9   10   11   12   13   14   15

La lasta nokto
(Letero de pioniro al sia nevo)


Eksterterano, forportu min

mi volas stelon tute mia.

Eksterterano, venu serĉi min

mi volas planedon kie rekomenci.

Eugenio Finardi


La lasta nokto feliĉa de la mondo,

la lasta nokto grava por forgesi esti solaj,

esti solaj ekde ĉiam.

Baustelle


Kara Leonardo,


mi ne povis kredi, antaŭ dek jaroj, ke finfine alvenus ĉi tiu tago kaj mi skribos ĉi tiun leteron. Antaŭ dek jaroj ĉio ŝajnis nur sonĝo. Nun tio okazis. Ŝajnas nekredeble, sed nun okazis.

Mi deziras adiaŭi vin kaj, ĉar vi – dum mi skribas – estas dujaraĝa, vi legos tiujn paĝojn kiam vi estos pli granda kaj kapabla kompreni. Ĉiuokaze ni neniam revidos nin reciproke, eĉ en la bonŝanca kazo ke mia vojaĝo sukcesos kaj mi estos ankoraŭ viva post kelkaj jaroj, kazo ne tro ebla.

Mi estas forironta. Ĉi tiu estas mia lasta nokto. Estas granda kvieto ĉirkaŭ mi: ĉiuj dormas, la silento regas en la ĉambro kaj en la mallumaj vojoj. Ekstere moviĝas eĉ ne aerbloveto. Mi aŭdas nur la tiktakadon de la montriloj de la horloĝo ĉe la vando, apud la tablo kie mi skribas mane sur folioj da leterpapero, kiel oni faris dum la pasinto. Estas horo kiam la vivo ŝajnas necerta, minimuma. Sed grandaj estas la paco kaj la silento ĉirkaŭaj kiel la maltrankvileco en mi. Eble mi ne estas preta por ĉi tiu vojaĝo. Mi konfesas tion al vi malgraŭ la risko plimalgrandigi la bildon kiun oni transdonos pri mi al vi. Mi ne estas heroo, mi estas nur viro fuĝanta kiu en la kulmina momento dubas mem pri sia fuĝo.

Antaŭ dek jaroj la afero estis malsama. Unue mi estis pli juna, mi apenaŭ estis plenaĝulo, mi estis ankoraŭ knabo eĉ intelekte dotata kaj perfekte sana (ambaŭ kvalitoj necesegaj por havi kelkajn esperojn esti elektotaj). Antaŭ dek jaroj mi ne havis striktajn rilatojn: mi estis ribela filo kaj eĉ kun via patrino, mia fratino, ne tro interkompreniĝis. Respekte parolante, mi konsideris ŝin teda kaj nekapabla kompreni miajn aspirojn, miajn sonĝojn. Pri mia patro ni ne parolu.

Kiu scias kion oni diros al vi pri mi, pri mia decido. Ĉu oni parolos pri mi kiel pioniro, kuraĝulo el aliaj tempoj, aŭ kiel stultulo? Se mi ankoraŭ vivos vi povos diri al mi. Finfine la tempo de komunikado aŭda-vida ne superas dudek minutojn, kaj vi povos ĉiuokaze skribi al mi elektronikan mesaĝon, mi certe legos ĝin. Se ĉio bonos. Intertempe mi skribas al vi ĉar ne certas ke ĉio bonos, kaj mi skribas al vi ĉar vi reprezentas la estonton de ĉi tiu malĝoja kaj mirinda planedo, ĉar kelkfoje mi eĉ imagas vin jam viro, efektiviganta tion kion mi ne sukcesis efektivigi: vivi harmonie kun si mem kaj kun la homoj. Do, esti feliĉa homo kaj pro tio granda. Plie vi estas simpatia laŭ mi, tre simpatia, malgraŭ vi estas nur dujaraĝa infano kiu ludas per aŭtomobiletoj.

Mi ne volas rakonti la historion de mia vivo, ĉi tie ne estas la ĝusta loko. Mi ne kapablas verki aŭtobiografion, tamen mi klopodis fari tion. Eble mi faros tie. La tempo certe ne mankos, farante la necesaj ekzorcaĵojn. Mi ne volas tedi vin sed necesas ke vi sciu ion pri via “maljuna” onklo, por kompreni la kialon de mia decido foriri.

Mi naskiĝis alispeculo. Do, vi diros, ne estas grava afero: ĉio estas unika. Sed mi naskiĝis kun karakterizo kiun la socio ne povis akcepti senskandale. Karakterizo kiun miaj gepatroj tuj eliminis tiel ke ĝi ne igu min flankenmetito, kaj poste ili forgesis. Ili faris tion bonfide… certe, sed…

Neniu konas tiun karakterizon post la korekto de la “eraro”; vi povas vidi min normala en la fotoj kaj en la videoj. Junulo kun densa blonda hararo kaj iomete da neglektita barbo en stilo hipia – senintence – magra kaj kun melankolia rideto. Homo kiu ne altiras ĉies okulojn. Ne estis ĉiam tiel. Mi naskiĝis trafita de polidaktilio, tio estas ses fingroj en ambaŭ manoj. Malsano, laŭ kuracistaj manlibroj. Nun mi havas ĝuste kvin fingrojn, kiel la plejparto de la homaro. Tamen se vi demandus al mi ĉu mi preferus havi kvin aŭ ses fingrojn, mi respondus ke ne estis malbone havi la fingrojn kiujn naturo donis al mi. Dum periodo de mia vivo mi eĉ pensis remetigi la perditajn fingrojn, aŭ eĉ aldoni fingron suplementan (por esti pli originala). Sed mi rezignis, kiel mi rezignis “malbaptiĝi”, malgraŭ mi kredas je neniu religio, precipe ne je la katolika dio: estus tro komplekse klarigi la kialon. Aliflanke se mi havus ankoraŭ ses fingrojn certege nun mi ne foriros kaj mi ne skribus al vi ĉi tiun leteron. Simple ne estus akceptinta mia demando por la Projekto.

Ŝajnas neutila ekstertemaĵo ĉi tiu afero pri ses fingroj, sed tio ne estas tiel. Ĝi estas afero kiu iumaniere signis min kiam, kreskante, mi sciis pri la operacio. Mi sentis min ĉiam alispeculo kaj tio konfirmas la imagon pri mi mem. Mi havis sufiĉe feliĉan infanecon sed solecan kaj adoleskantecon soleman kaj malfeliĉan. Nur en la liceo mi komencis eksenti mian vojon. Vojo kiu portos min tre malproksime. Je ĉiuj signifoj. Tiam mi estis, kiel oni diras, “tipa diĝita denaskulo”: genio pri informadiko, embarasita pri knabinoj, interesita pri aĵoj pri kiuj la plejparto de la homaro tute ne interesiĝas. Mi havis multe da interesoj sed mi ne havis raportojn kun miaj similuloj, mi estis malsocietema. Strange ĉi tiu karakterizo ne estis malprofita por mi dum la selektado, eĉ ĝi favoris min. Malpli da raportoj estas plibone.

Mi estis apenaŭ plenkreskulo kiam mi sciis pri la Projekto Novaj Horizontoj. Mi memoras tiun tagon detale, kiel estus hieraŭ. Tiu estis pluva tago. Mi estis naviganta en interreto kiam mi legis la noticon pri la selektado de NASA kaj ESA. Io reviviĝis en mi. Kompreneble mi ne decidis tuj, en la komenco estis vere tro. Sed anobio eniris en mia kapo kaj mi daŭris pripensi senĉese dum la sekvantaj semajnoj. La afero influis ankaŭ miajn sonĝojn, dum kiuj mi min vidis jam…

La vera selektado okazis en Usono, sed nur por tiuj kiuj superis la unuan selektadon. Pli ol ducentmil junuloj en la tuta mondo sendis demandon, pagante imposton kaj sendante mallongan videon de presentado, sed nur mil estis invititaj al Houston por proviĝi fizike kaj intelekte, kompreneble preter la interparoladoj kun la psikologoj por taksi la motivaĵojn kaj eventualajn psikozojn. Iuj volas foriri por aventuremo, iuj eĉ por fuĝi la senokupitecon Mi estis inter la bonŝancaj mil, unu el la malmultaj italoj. Kiam mi komunikis la novaĵon al miaj gepatroj, viaj geavoj, ili unue pensis pri ŝerco. Pro nia malfacila interparolado mi diris nenion pri la afero. Estis tre eble ke mi ne estu elektita en la komenco. Sed mi ne estis surprizita: mi estis intime certa ke mi iros al Marso por komenci novan vivon.
Antaŭ dek jaroj tiu afero pri Marso ŝajnis frenezaĵo antaŭ la okuloj de la mondo. Kiom da fojoj, ekde la historia unua paŝo de Armstrong sur la Luno, oni parolis pri baldaŭaj misioj homaj en la Ruĝa Planedo! Ĝis kiu punkto oni alvenos komence de la nova miljaro? La sciencistoj devis agnoski ke ili ne multe progresis al la marsa celo, malgraŭ la amaso da projektoj pri nukleaj motoroj kaj sciencfikciaj teknologioj. Mankis la mono, mankis ankaŭ vera volo. Tiel estis ankaŭ antaŭ dek jaroj. La projekto iĝis grandega kaj multekosta reality show kun centoj da miloj da partoprenantoj: multaj skuis la kapon pensante ke neniu el la mil selektitaj iros al Marso kaj ke tio estas granda stultaĵo. Mi agnoskas ke ankaŭ mi dubis dum la sekvantaj monatoj post mia foriro al Usono. Tamen la atento per kio oni faris la ekzamenojn pruvis la malon. Oni agis serioze. Fine nur kvindek homoj restis: la 95% estis rfuzita pro netaŭgeco kolonii alian planedon.

Mi ne scias kiel sed mi estis inter la kvindek selektitaj, kiuj superis malfacilegajn ekzamenojn. Kiom da bonŝanco mi devas danki mi ne scias, certe al mia scienca preparado, al mia perfekta angla (bedaŭrinde tiu estos la marsa lingvo) kaj mia al bonfarto havis gravegan rolon. Alia selektado portis min inter la unuaj dek astronaŭtoj kiuj metos siajn piedojn sur la marsa tero, dum la unua homa vojaĝo. Tio okazis antaŭ du jaroj, kiam oni decidis definitive la daton de foriro de la Mars New Horizon: la unuan fenestron disponeblan post la pretigo de la raketo kaj de la surteriga modulo. La materialoj por la konstruo de la unua homa antaŭposteno estus senditaj antaŭe per alia senhoma raketo, kun robotoj kaj moduloj. Mi ne volas tedi vin per teknikaj detaloj pri la misio, se tiuj interesigas vin vi povos trovi en interreto aŭ en la lernolibroj de la estonto. Mi diros al vi voĉe, kiam vi estos sufiĉe granda, se mi ne mortos pro akcidento aŭ kancero pro radiadoj, neparolante pri la malbonaj efektoj de la malforta gravito por la homa sano. Kiel vi scios mi ĉiam timis tiun malbonan malsanon, kaj en Marso mi estos multe en danĝero. Tio estas afero kiu hezitigis min dum la lastaj semajnoj.

Alia “afero” estas Cathrine.

Mi konis Cat ĉi tie en la bazo. Estas komike alvoki ŝin per nomo kiu ĉi tie signifas “kato”, sed en la bazo ĉiuj nomas ŝin tiel. Ŝi estas komisiito en la manĝejo. Ŝi povus esti via onklino, se ŝi ne devus resti en la Tero kaj se mi kredus je edziĝo. Eble diri ke mi amas ŝin estas tro, finfine tri semajnoj ne estas multaj por bone koni homon – malgraŭ homon oni povas koni per simpla gesto – sed certe mi sentas ion por ŝi. Miaj kolegoj en la knabinoj rigardas unue la bruston aŭ la postaĵon: mi rigardas la okulojn. Cat havas tre belajn okulojn, tre dolĉaj. Ne gravas. Vi ne havos teran onklinon sed certe vi havos marsan onklinon: ni estas la unuaj pioniroj de kolonio; nia celo estas, preter la supervivo, multiĝi. Ne hazarde la ŝipanaro estas kunmetita el egala nombro da junaj viroj kaj junaj virinoj, ĉiuj inter dudekkvin kaj tridekdu jaroj. Ĉiuj fekundaj. Oni kuraĝigis nin “interamikiĝi” jam dum la ekzercado, sed vi ne povas enamiĝi laŭ ies komando. Se tio devos okazi okazos, ni vidos. Ĉiuokaze, se mi survivos, mi havos gefilojn en Marso.

Ni ĉiuj sciis kaj bone scias ke la afero estas vojaĝo senrevena, ke ni neniam revidos la homojn kiujn ni devis adiaŭi dum la lastaj tagoj. Mi jam adiaŭis ĉiujn, inkluzive viajn geavojn kaj via patrinon. Mi neniam havis multe da amikoj. Hieraŭ mi adiaŭis Cat per kiso sur vango. Mi opinias ke mi mankos ankaŭ al ŝi, sed Cat estas jam edziĝinta knabino kaj ŝi havas gefilojn malgrandajn, ĉiuokaze ni ne povus resti kune kiel kamaradoj.
La lastaj tagoj estis frenezaj, kiel vi povas imagi. Tio estis bone, ĉar tiel mia menso estis okupita. Sed nun ĉio estas preta, mi devas nur enlitiĝi kaj morgaŭ matene… fari la unuan paŝon per kiu, kiel diras la ĉina proverbo, komencas ĉiujn vojaĝojn de mil mejloj. Post ses monatoj ni atingos Marson, je kelkaj dekoj da milionoj da kilometroj el ĉi tiu katastrofa planedo. Marso estas seka mondo, malvarma, tute netaŭga por vivo: nia celo estas transformi ĝin al alia Tero. Ĉi tiu estas la “nova horizonto” kiun aŭguras la sciencistoj kiuj alvenigos nin tien. Verda horizonto sub blua ĉielo. Kompreneble por la proceso de “terraforming” necesos miloj da jaroj; ni, la unuaj kolonianoj, unuaj “marsanoj”, ne vidos ĝian finon. Ni vidos tion, se ni havos bonŝancon, la filoj de la filoj de la filoj… kaj tiel plu. Ni devos eltiri la oksigenon el la marsa akvo, enkaptata en formo de glacio apenaŭ sub la tero kaj en la polusoj, kaj klopodi kreskigi kelkajn legomojn en niaj enakvaj kultivadoj, en mondo kie la gravito estas nur triono ol la tera. Mi memoras tiun malnovan filmon inspirita je la sagao de Rice Burroghs “John Carter el Marso”, precipe la scenon kie la protagonisto ankoraŭ ne alkutimiĝis al malgranda gravito kaj faris eksaltojn nekontrolitajn falante ĉiam surtere per komikaj faloj. Ĉu estos tiel ankaŭ por ni? Kiom da tempo necesos por alkutimiĝi, se ni alkutimiĝos?
Dum intervjuo, antaŭ kvazaŭ dek jaroj, kiam ĉio estis ankoraŭ nur sonĝo, oni demandis al mi ĉu mi sentos la mankon de la sunsubiroj, la maroj, la arboj, la naturo, la nuboj kaj la grandega diverseco de la teraj pejzaĝoj. La ĵurnalisto estis viro preskaŭ naŭdekjaraĝa, fama scienca vulgariganto, simpatia vizaĝo kiun mi rigardis en televido kaj mi ŝatis ekde mia infaneco. Mi atendis tian demandon do mi pripensis respondon kiu ne ŝajnu nesincera. Mi diris jes, la teraj sunsubiroj certe mankos al mi, sed kiu povas diri ke li vidis la alimondan belecon de marsa sunsubiro? Mi ne povos plu vidi la Lunon sed dum la marsaj noktoj mi povos vidi eĉ du lunojn. Maroj mankos al mi sed kion diri pri la beleco de la “Valles Marineris” kun siaj trimil kilometroj da kanjono? Kaj suprenrampi la Monton Olympus, la plej alta monto el la Suna Sistemo? Kaj klarigi la misterojn de Cydonia? Kaj mi povis daŭri longe, daŭri trompi mi mem grandparte, sed poste la intervjuo prenis aliajn vojojn kaj finis banalmaniere.

Mi ne kapablas diri kiom mi kredis tion. La Tero mankos al mi pli ol kiom mi agnoskis antaŭ la kameraoj, kie ĉiu sentas sin heroo kaj kie la sentoj, kiam oni esprimas ilin, ofte ne estas veraj. Mi agnoskas nun antaŭ vi, kara nevo: la Tero mankos al mi.

Sed mi ne pentas. Ĉi tie, en ĉi tiu planedo, estas nenio puŝanta min renonci al nova mondo. Ni estas ĉiuj sciencistoj, ingenieroj, mekanikistoj, biologistoj, kuracistoj, agrikulturistoj kaj pilotoj. Ni estos la unuaj; aliaj sciencistoj, ingenieroj, kaj tiel plu sekvos nin dum la venontaj jaroj. La loĝantaro kreskos, unue malrapide. Kiam vi estos dudekjaraĝa ni estos miloj, plejparte infanoj, kaj ni konstruos novan societon, ni esperas pli justa kaj pli homa eĉ en ekstera mondo.

Inter ni ne estas mahometanoj: la mahometaj registaroj malpermesis la koloniadon de Marso ĉar tio samvaloras memmortigon kaj la Korano malpermesas eksplicite tiun agon. Mi esperas ke la nova marsa societo ne konos kiun ajn organizatan religion. La Historio pruvis ke la organizataj religioj, krom kelkaj maloftaj esceptoj, faris pli da malbono ol da bono, precipe tiuj kiuj adorigas diecon. Ĉu vi donus akran razilon al kvinjaraĝa infano? La homaro ankoraŭ ne estas preta por praktiki korekte la principojn de religio, kaj kiam ĝi estos preta tio plu ne necesos.

Mi estas konkludanta kaj ironta enlitiĝi, malgraŭ la fakto ke mi ne kredas ke mi sukcesos ekdormi. Mi ne scias ĉu mi sukcesis klarigi al vi kio agitiĝas en mi, kion mi serĉas en alia planedo. Eble eĉ mi ne scias. Paciencon, mi estas nur viro, kun siaj impetoj kaj siaj timoj, siaj ideoj kaj siaj kontraŭdiroj. Mi ne volas tro paroli, mi jam diris al vi ĉion kion mi deziris diri al vi en kazo… jes, do, vi jam komprenis… mi jam diris. Kaj se la destino permesas, ni denove parolos per la konekto kun la Tero. Tie en Marso ni havos specon da interreto kaj milionoj da elektronikaj libroj por plenigi la liberan tempon, kvankam mi ne opinias ke ni havos multe da libera tempo: estos multaj farendaĵoj tie. Kiam alvenos la nokto, fine de tago de intensa laboro, mi rigardos la ĉielon kaj mi vidos luman punkteton similan je stelo. La Tero. Mi esperas ne plori kiel infano: tio ne konvenas al koloniano, al informadikisto. Tio montriĝos vera stultaĵo.

Adiaŭ senokupeco kaj malfirmeco, adiaŭ koruptataj politikistoj, riĉaj friponuloj, ekspluatantoj, perversiuloj, ŝtelemaj kaj murdistaj registaroj, arogantuloj, pedofilaj sacerdotoj, mafioapartonantoj, naŭzaj bastardoj. Adiaŭ. Mi iras konstrui plibonan mondon.

Mi lasas al vi mian kolekton da vinildiskoj kaj miajn librojn; mi ne scias ĉu vi havos miaj samaj gustojn sed ĉiuokaze ne forĵetu ilin, ili valoras kaj ili estas memoroj pri mi,
via korinklina onklo
Arturo
Cape Kennedy, Florida, 29an de majo 2033

Postparolo kaj dankoj

Kara leganto kaj samideano,


ĉi tiu estas mia unua papera libro en Esperanto kaj mi estas ege amligita al ĝi: mi esperas ke vi ĝuis miajn rakontojn kaj vi pasis amuzajn horojn dum la legado. Eble vi estas scivolema pri la aŭtoro kaj pri kelkaj rakontoj: kiel ili naskiĝis, ĉu estas iomete autobiografiaj kaj tiel plu. Do, du vortoj pri mi. Mi estas florenca verkisto itallingva kaj esperantisto (mi tradukis ion ankaŭ al volapuko kaj al la hispana, sed tre malmulte): mi lernis Esperanton en interreto per kurso KIREK en 2001 kaj mi provis tuj verki en la zamenhofa lingvo. Kompreneble, en la komenco etajn poemojn kaj mallongajn rakontojn, kaj poste mi klopodis verki rekte en Esperanto. Dum 2008 mi konis la aostan eldoniston Faligi, kiu nomiĝis tiel pro sia slogano “Faligi la lingvajn barojn”: danke al la direktorino Maria Manuela Delfina Tetto, kiu ne estas esperantoparolanta sed interesiĝis multe pri esperanto ĝis ŝi krei serion en ĉi tiu lingvo (ĝi komprenas nur du titoloj: libro da miaj rakontoj kaj alia libro de Davide Zingone). Ŝi eldonis elektronikan libron dulingvan (itala kaj esperanto): “L’unico assolto / La sola absolvita”. Kelkaj rakontoj estas en ĉi tiu libro sed mi verkis aliajn rakontojn Esperantlingve kaj aldonis ilin.

Estas gvidfadeno kiu trairas la dudekkvar rakontojn kaj prozojn kiujn vi povas legi ĉi tie: la fantazio. Mi tre amis, ekde ĉiam, la fantaziajn historiojn, precipe la sciencfikcio (mi doktoriĝis dum 2001 per doktora disertacio pri komunikado en sciencfikcio): mi sonĝis estontan mondon pli evoluota, teknologia, mirinda, en kiu la homaro vivos feliĉe (aŭ malpli malfeliĉe) kiel jam sonĝis la majstro Isaac Asimov, sed oni devas rimarki ke en sciencfikcio de la lasta kaj de la nuna jarcento superregas la “negativaj utopioj” kaj la timo pri la estonto. Mi pripensis pri tiu temo kaj, post la legado de 1984 de George Orwell kaj de Brave new world de Aldous Huxley, mi verkis “2084”: tre stranga rakonteto kie stranga viro vivas en sia stranga mondo kaj miskomprenis la librojn kiujn li legas. Mi parolis denove pri estonto en aliaj rakontoj: kelkfoje mi donis malbonan vizion pri ĝi (ekzemple en “La ekvilibristo” kaj en la teruraj rakontoj pri “antaŭvidoj kaj profetaĵoj”), kelkfoje optimistan (ekzemple en “Dumilsesdekunu”, verkita post la legado de libro pri telomerasi, la kuracilo kontraŭ maljuniĝo), kelkfoje dubsenca (eksemple en “La urbo”).

Mi deziris komenci per amuza kaj paradoksa rakonto iomete superreala, kreinte eĉ neologismon: “La legantovendejo”. Tio rakonto naskiĝas el mia amo por la librojn, eĉ fizike. Simila superreala butiko estas tiu de “La lingvovendejo”.

Mi verkis la rakonton “La ekvilibristo” dum kurso pri verkado, kiel ekzerco: temas fakte pri la soleco kaj la frenezo de la lasta homo sur la tero, kiel (eble) “La urbo”. La soleco estas grava temo en mia literaturo, sed ĝi neniam estas senespera.

“La nebulo” estas tre aŭtobiografia, malgraŭ la fantazia temo. Mi pasas ĉiujn somerojn en la tre ĉarma urbeto de Sappada, gastita de mia amiko Marco Martino (tiu estas la unua danko). Mi verkis multajn rakontojn dum miaj vojaĝoj en la Alpoj (ili aperis dum 2012 en la kolekto “Un fiorentino a Sappada”) kaj tio estas unu el la omaĝoj al “miaj” montoj.

La lastaj sep verkoj (krom “La lasta nokto”) estas malnovaj ideoj el la lasta jardeko de la pasita jarcento (oni povas rimarki tion ekzemple el la manko de poŝtelefono). Mi verkis tiujn rakontojn itallingve (tiam mi ankoraŭ ne lernis Esperanton) sed post 15-20 jaroj mi reverkis denove ilin plilongigante kaj ŝanĝante multe. Do, mi opinias ke ili estas preskaŭ originaj esperantlingvaj rakontoj.

Fine mi volis konkludi la libron per lastdata rakonto-letero (verkita dum februaro 2014) “La lasta nokto” (refoje la temo de la nokto!): vere estas programo pri “marsaj” volontuloj kaj mi vidis en televido intervjuon al tre juna itala volontulo kiu respondis al ĵurnalisto pri sia grava decido lasi tiu ĉi planedo por ĉiam. Tio tre impresis min. Mi vere havas nevon kaj kelkfoje – kiel ĉiuj, mi kredas – mi deziris adiaŭi ĉion kaj ĉiujn kaj rekomenci en alia planedo, sed finfine mi neniam farus tion. Ni devas batali ĉi tie, en ĉi tiu planedo, kontraŭ la maljustecoj kaj la mizeroj homaj, esperante je plibona mondo. Nur tiel ni povos ŝanĝi ĝin: per sonĝoj, ĝentileco, justeco, amikeco, bonkoro kaj, kompreneble, per Esperanto.

Mi deziras danki ankaŭ Bruĉjo Kasini (el Pizo), Leonardo Pampaloni (el Prato) kaj Enrico Brustolin (el Florenco), karaj amikoj kaj tre konataj samideanoj, por la korektado de la rakontoj kaj miajn amikojn esperantistojn kaj neesperantistojn: Marijus Dilba, Aleksejus Karpovas (el Litovujo), Marco Menichetti, Brunella Moracci (el Toskanujo), kompreneble mia unuan instruiston de Esperanto, Nicola Morandi (el Pistojo), kiu pacience korektis miajn ekzercojn de la kurso KIREK. Mi ne forgesas la samideanojn estraranoj de IEJ (Itala Esperanta Junularo) kaj la aventurojn de la junularaj festivaloj kaj de ilia preparo: precipe Nicola Ruggiero (ankaŭ li verkisto el Italujo, kiu tamen loĝas en Islando). Ankaŭ la homoj de la florenca grupo gravis por mia plibonigo de la internacia lingvo; mi volas omaĝi precipe Edo Taddei, kiun mi konis dum siaj lastaj monatoj. Kompreneble la ordo de danko ne indikas ordon de graveco.


Massimo Acciai.

Florenco, 11a de novembro 2015

Enhavo


  • La legantovendejo

  • La ekvilibristo

  • La urbo

  • La nebulo

  • Memoraĵoj de evoluinta kvarmanulo

  • Eraroj

  • La nekonebla mekanismo

  • Dumilsesdekunu

  • Blua luno

  • La genio

  • La leĝo de grandaj nombroj

  • La lingvovendejo

  • La viro kiu evitis la Morton

  • Kafo

  • La perfekta momento

  • Vortoj

  • La lasta profetaĵo

  • La aŭtoŝoseo

  • Vespermanĝo kun la diablo

  • Nokta vojaĝo

  • La luphundo

  • Mi estas fremdulo en tiu ĉi lando

  • 2084

  • La lasta nokto

Postparolo de la aŭtoro kaj dankoj







1   ...   7   8   9   10   11   12   13   14   15


Elŝuti 272.3 Kb.

  • Postparolo kaj dankoj

  • Elŝuti 272.3 Kb.