Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La legantovendejo

Elŝuti 272.3 Kb.

La legantovendejo




paĝo14/15
Dato15.03.2017
Grandeco272.3 Kb.

Elŝuti 272.3 Kb.
1   ...   7   8   9   10   11   12   13   14   15

Mi estas fremdulo en tiu ĉi lando

Kaŝiĝi. Fuĝi. Tio estas la fato: ĉiam la aferoj finas tiel, kiam ili finas bone. Do, ĉu neniam estos paco?

Ĝis nun neniu estis eltrovita aŭ kaptita, almenaŭ laŭ mia scio (sed tio nenion pruvas): mi ne povas imagi la konsekvencojn. Nur pri du aferoj mi estas certa: frue aŭ malfrue iu estos eltrovota kaj mi certe ne dezirus esti en lia aŭ ŝia situacio.

Mi apartenas al malbenata raso, malpropra je tiu mondo kaj eble je la tuta universo. Ni ne naskiĝis por vivi sur ĉi tiu planedo, sed ni naskiĝis ĉi tie kaj ĝi estas la nura kiun la fato donis al ni. Estas malliberejo en la koro de senfina dezerto. Ni devas nur kaŝiĝi kaj prepari ĝustatempe la neeviteblan fuĝon. Forlasi ĉion, tranĉi ĉiujn korinklinojn, forstreki la nigran tabulon kaj restarti el nulo. Kelkaj, la plej maljunaj, rezignis vivi evitante ĉiujn homajn kontaktojn. Mi ŝatas vivi inter vi. La bezono havi kontaktojn, eĉ nedaŭrajn, estas pli forta ol la konscio pri nia destino. Nia amikeco finiĝis abrupte, sen logika kialo, antaŭ ol oni eltrovis nian sekreton.

Ni ne scias kial ni naskiĝis malsamspecaj, kial tio okazis al ni kaj ne al vi. Do, estas hipotezoj, aŭ plibone legendoj, sed tio ne gravas. Mi neniam kredis tiujn.

Ni ne estas multaj: iu kalkulis ke unu inter dudek miliardoj naskiĝas “malsamspeca”. Ni neniam povis trovi nin kaj interkontakti, loĝante en la kvin kontinentoj, sen tiu kapablo kiu similas telepation sed kiu estas multege pli pova kaj diskreta. Ni neniam vidis nin persone sed ni havas tre precizan reciprokan imagon. Niaj interkontinentaj konversacioj daŭras kelkaj jarojn sed oni ne devas pensi ke ni preskaŭ finis la temojn. Vi surpriziĝus eltrovante ke finfine nia vivo kaj nia konoj ne estas tiel malproksimaj de viaj fronte al eterneco.

Ni parolas pri ĉio, ofte pri temoj kiuj ne havus signifon laŭ vi; ekzemple ĝis proksimaj tempoj ni nin demandis kiu estis la unua. Kelkaj el la plej maljunaj, inter kiuj eblas ke estu nia unua praavo, rakontas pri dinosaŭroj kaj senglaciaj polusoj, sed tio ne estas kredebla. La diro ke nia raso estas pli antikva ol la via estas stultaĵo: ĉiu el ni, laŭ nia scio, estis naskita de virino de via raso. La “afero” devas okazi en patrina ventro, sed pri tiu tempo neniu havas memoron. Laŭ mia opinio la unua aperis samtempe al “sapiens sapiens” aŭ iomete poste; se inter ni estus neandertala homo certe li aŭ ŝi ne estus senrimarka. Ĉiu pensas pri siaj aferoj, fidela al nura regulo: ne meti en danĝero la sekreton. Ni certas ke neniu, se eltrovota, dirus la nomon de la aliaj, eĉ se li estus torturata.

Ni estas tre heterogena grupo, komunigata de nura karakterizo: je certa momento de nia vivo nia biologia horloĝo haltas, kiel banala brakhorloĝo. Tio ne okazas je preciza aĝo: simple ni ne plu kreskas nek maljuniĝas. Ni aspektas same jaron post jaro, jarcenton post jarcento. Kompreneble ni devas manĝi kiel vi por regeneri niajn histojn, sed pro mistera kialo niaj celuloj sin replikas senmodife. Iuj haltis dudekjaraĝe, en plena juneco. Aliaj malpli bonŝancaj vivis senfine la problemojn de maljuneco. Ĉu estas ni feliĉaj pri nia kondiĉo? Ĝenerale ne. Iuj pensas senespere pri la morto. Vi certe demandus kial ni ne mortigas nin. La respondo estas ke ni estas la plej malkuraĝaj homoj en la mondo: ni timas tiel la morton ke ni akcepas suferi la plej malbonajn humiligojn por alkroĉiĝi al vivo. Eble estas tiu la respondo kiun ni serĉas…

Do, ni estas malfeliĉuloj sed ne samnivele malfeliĉaj: estas iu kiu vivas senfine june kaj kiu suferas pro maljuneco, tiu kiu vivas riĉe kaj kiu estas tre malriĉa (sed dum nia longega vivo ĉiu rolo ŝanĝiĝis). Ni suferas pro samaj viaj malsanoj – krom mortigaj – kaj samaj viaj sentoj. Trairi la jarcentojn ne donis al ni pli da saĝo nek proporcian memoron: ni havas viajn samajn malamikojn sed ni ne havas fidelajn amikojn. Ni estas en telepatia kontakto sed ni ne aŭdacis nin renkonti persone. Ni estas samtempe fratoj kaj fremduloj kaj ni ne fidas reciproke. Antaŭ ol nia neŝanĝebleco suspektigus la homojn ni malaperas, forstrekante ĉiujn spurojn, kaj ni rekomencis denove alie, tre malproksime. Malmultaj el vi konis nian sekreton kaj ne disvastigis ĝin. Ĉiu el ni konservas en la koro la memoron pri siaj gepatroj. Ni multe riskas dum niaj ŝajnigitaj mortoj kaj “reviviĝoj”, sed kion oni povas fari alimaniere?

Kaŝiĝi. Fuĝi. Tio finas ĉiam tiamaniere. Mia nomo estas Teremon: mi naskiĝis en Ateno la 5an de aŭgusto 271 antaŭ Kristo. Mi estos ĉiam dekjaraĝa. Mi devos kaŝiĝi eterne. Do, ĉu neniam estos paco?


2084


Li venkis sin mem.

Li amis la Grandan Fraton.

(G.Orwell)


Mi feliĉas esti Beta

(A.Huxley)

Se mi korekte kalkulis, hodiaŭ estas la 4a de aprilo de 2084. Mi estas preskaŭ certa, tamen estas ankoraŭ kelkaj necertecoj pri la tago kaj pri la monato: povas esti la 29a de marto aŭ la 9a de aprilo. Mi certas pri la fakto ke hodiaŭ estas printempo. Pri la jaro eble mi eraris maksimume je unu aŭ du jaroj. Laŭ mia kalendaro, la nura kiu havas gravecon ĉi tie, ĉi tiu estas la jaro deknaŭa.

Ĉiukaze la dato ne gravas: eble la kalendaro, pri kiu mi diris, ŝanĝiĝis ekde multe da tempo. Sed la kialo pro kiu mi faris tiun malfacilan kalkulon estas serioza. Gravas la fakto ke hodiaŭ, unuafoje, mi donis skriban formon al la teruraj pensoj pro kiuj ekde kelkaj noktoj mi ne sukcesas dormi trankvile.

Por kiu mi skribas? Ankaŭ tio ne gravas, ĉar la malmultaj homoj kiuj zorgas pri mi ne kapablas legi. Mi ne skribas por la posteuloj, kiuj baldaŭ forgesos mian gepatran lingvon, kaj mi ankaŭ ne skribas por la samtempuloj. Mi skribas nur por miaj malvarmaj fingroj, kamaradoj de mia izoliteco.

Mi ne deziras rakonti la historion pri mia vivo: kie kaj kiam mi naskiĝis, kiuj estis miaj gepatroj, kiam mi manĝis mian unuan homogenaĵon. Tiuj estas aferoj kiuj tute ne gravas, aŭ ne gravas plu. Mi ankaŭ ne pensas pri taglibro. Eble ĉi tiuj estas la deliroj de frenezulo kiu ne havas pli bonaj farendaĵojn ol konsumi la blankajn paĝojn trovitajn ĝis la fino de libro en la biblioteko de la Monaĥejo (ĉu preseraro?) kaj iomete da inko rabita al monaĥoj de la pasinteco (tiu inko havas strangan koloron kaj konsiston; verda tre malhela, elpremita el kiu scias kiu berto aŭ planto).

Mi tute ne deziras, mi diris, retrairi la vojon kiu kondukis min ĝis la Monaĥejo: tiu estus vere tro longe kaj, pro mia kutimo forvagi, mi ne scias kiam mi laciĝos skribi. Mi perdas frue la intereson pri ĉio, kion mi faras, tiel mi simple ne finas kaj forgesas tion. Eble la maldensa aero de kvarmil metroj pliigis mian naturan pigrecon, kaj eble la monotoneco de la neĝa pejzaĝo havas sian kulpon.

Mi jam konas la Historion; ekde kelkaj tagoj mi interesiĝis pri la historio, kun minuskla litero. Estas mirinda la afero laŭ ĉi tiu nova intereso alvenis post dek tagoj: ĉu eble mi trovis ion pri la Ekstera Mondo kio ne estas al mi indiferenta?

La afero ne estas tiel simpla. Ekde la unuaj informoj kiujn mi lernis mia opinio pri la Ekstera Mondo pli kaj pli fariĝis negativaj. Restante ĉi tie dum longa tempo mi tendencis forgesi la originan kialon pro kiu mi ne deziris malsupreniri el ĉi tiu monto. Tiam la koridoroj de la Biblioteko ne konis la spurojn de miaj montŝuoj, nek la polvoplenaj libroj la tuŝon de miaj palaj fingroj. Ĉiuokaze la vivo ne estis tiam tiel diferenca; apenaŭ pli konscia, apenaŭ pli monotona.

Eĉ en ĉi tiu lokon forgesita de la dioj iu el la Ekstera Mondo penetris. Malmultaj aĵoj; iomete da riadiada pluvo, cilindra ujo aluminia ruĝa kolorperda kiu surhavas presitan vorton de estingita lingvo nefacile legebla (eble “coke”), stranga instrumento farita en okcidenta lando per kiu oni povas aŭdi paroladojn kaj kanzonojn malproksimaj en la spaco kaj en la tempo. Precipe tiu lasta objekto interesigis min dum kelkaj tagoj, antaŭ kelkaj jaroj. Estis io, kio similis vage la litaniojn de la monaĥoj kaj ĝi iam estis nomita “muzikon”. Mia kamarado, kiu kapablis funkciigi tiun instrumenton, diris al mi ke dum la pasinteco estis tre vasta kaj varia produktado de tiu “muziko”, por ĉiuj gustoj de la homoj. Ĉiu povis elekti la kanzonon kiun li preferis laŭ la momento kaj la sento; estis kanzonoj por la ĝojo kaj por la malĝojo. La malĝojaj kanzonoj estis multe pli ol la ĝojaj. Ili parolis precipe pri afero nomita “amoro”, kiu preskaŭ ĉiam rimis kun “doloro” kaj kelkfoje kun “koro”: li memoris kanzonon kiu havis multe da sukceso kaj kiu estis verkita antaŭ jarcento aŭ eĉ pli:


Tio estis deziro senespera,

ĝi malaperis kiel aprila tago.

Sed unu rigardo kaj unu vorto

kaj la sonĝoj kiujn ĝi vekis

ŝtelis al mi la koron!
La entrudiĝo pli granda okazis per aliaj vojoj: la libroj.

Dum la unuaj tempoj, kiel dirite, mi ne deziris eniri en la Bibliotekon.

Mi jam eniris tie, iomete post mia alveno jam malproksima en la memoro, sed la impreso ne estis pozitiva. Mi ne memoras pri kio mi enuigis ; eble la temperaturo pli malvarma ol en aliaj lokoj, eble la pli granda kvanto da polvo, eble eĉ la grandega kvanto da libroj kiuj kurbigis la librobretarojn kaj opresis mian animon tro sentema. Estis pli bona okupo promenadi en la klaŭstron aŭ helpi miajn samsortanojn.

Ekde iom da tempo mi rigardas la Bibliotekon tute alie. Mi rifuĝis tie dum vintra vespero, kiam neĝa tempesto maleblis la eksteran laboron. Mi prenis polvoplenan libron binditan per ŝtofo kaj mi ĵetis ĝin sengraciece sur tablon. Unue mi pensis bruligi ĝin por varmigi iomete la ĉambron. Estis terure malvarme dum tiu vespero, eĉ vestante la plej pezajn vestojn, kaj la lumo de la kandelo ĵetis maltrankviligantajn ombrojn en la angulojn kaj sur la parietojn. La vento amasigis la neĝon sur la randmuro kaj skuis la vitrojn. Mi malfermis hazarde la libron nedecidante inter malestimo kaj intereso. Mi neniam ŝatis la librojn; ili memorigis al mi kelkajn malbonajn aferojn rilate al la infaneco. La libro estas la aĵo plej stranga kiun mi prenis enmane: se mi renkontas ion pri kiu mi ne konas la uzadon mi povas hipotezi per provoj kaj rezonadoj. Libro verkita en nekonata lingvo estas tute alia afero.

La libro kiun mi prenis enmane hazarde enhavis strangajn signojn sinuajn kiuj iris el dekstro ĝis maldekstro kaj ili belaspektis, sed mi neniun el ili komprenis. Mi prenis alian volumon el alia bretaro; ĝi estis verkita per stranga alfabeto kun stangetoj kiu plaĉus al la monaĥoj pro la simileco kun la nekompreneblaj signoj kiujn ili skribis sur la fostoj de la pordoj. Dum la kvina provo, kiam mi estis kvazaŭ perdanta intereson pri tiu stulta tempopasigo, mi rekonis mian gepatran lingvon.

Estis tempo, nebula en la memoro, kiam legi kaŭzis al mi kapdoloron. Tio eble rilatas al iu nomita “lernejo”, alia afero de la infaneco. Antaŭ tiu konata alfabeto en nekonata libro mi havis strangan sensacion: mi intencis eĉ legi ĝin! Eble se tio restis nur intenco mi nun ne estus ĉi tie pleniganta ĉi tiujn foliojn per neutilaj vortoj. Ĉiuokaze iom post iom mi realkutimiĝis elkriptigi la literojn, kaj la vortojn, la frazojn kaj finfine la ĉapitrojn. La kapablo legi ne tro perdiĝis dum la longa volonta ekzilo el la legado.

La unua libro kiun mi trovis en la Biblioteko traktis pri medicinaj herboj kaj vegetaraj receptoj; temo kiu eble interesigis multe la monaĥojn konsiderante la nombron kaj la eluziĝon de la paĝoj. Mi jam konis kelkajn aferojn dank’ al la kamaradoj, la restaĵon mi legis tre interese. Tiuj estas informoj kiuj ĉi tie povas savi la vivon.

Ekde tiam mi reiris pli kaj pli ofte en la Biblioteko. Mi ne memoras pri kion pritraktis la dua libro: la legadoj ekde tiam estis neregulaj, kun tiu frenezeco legi pasante de libro al alia sen la tempo fini la antaŭan. Mi malfermis libron kaj, se post kvin minutoj ankoraŭ ĝi ne interesigis min, mi remetis ĝin al sia loko. Kelkfoje mi ankaŭ ne finis la unuan paĝon. Ili estis plejparte manlibroj pri herboscienco, raportoj de vojaĝantoj de la pasinteco, mallongegaj tekstoj nomataj “poemoj” (similaj je kanzonoj sed sen muziko kaj pli malfacile kompreneblaj), kaj io kion mi ne povas difini.

Mi interesiĝis precipe pri tiuj lastaj temoj. Ili estis historioj pri viroj kaj virinoj de la Ekstera Mondo, riveroj da vortoj kiuj ofte priskribis detale la landon kie okazis la faktoj. Ili ŝajnis esti verkitaj precipe por mi kiu ne multe sciis pri la Ekstera Mondo. Malgraŭ en kelkaj partoj ili estis senrimede malklaraj, tiuj priskriboj havis ĉarmon nefacile eksplikebla laŭ mi. Tio estis kiel trarigardi rapide landojn kaj epokojn malproksimaj (eĉ mil jaroj!), rekonstruante per fantazio vizaĝojn kaj aĵojn kiuj ne plu ekzistas. Unufoje mi interesiĝis pri la pasinto, tiu kun “p” minuskla: la Ekstera pasinto. Ankoraŭ mi ne sciis ke mi min preparis al tre malbonan surprizon.

Antaŭ unu semajno mi eltrovis libron kiu, unue, min nur enuigis. Mi ne konis tro da vortoj, estis tro da situacioj kiujn mi ne sukcesis imagi. Multaj paĝoj estis aŭ mankantaj aŭ nelegeblaj; estis nervekscite legi ĝin tiel. Tamen ekde la komenco mi komprenis ke ĝi ne estis libro kiel iŭ kiujn mi legis ĝis tiu momento.

Tie estis priskribita mondo kie neniu povis vivi kiel oni ne povas vivi sur Marso; mondo mastrumita de malamo, de la teruro pri la puno, de la ekskluziva amo por unu viro kiu eble ne eĉ ekzistas persone, de la serĉo de suferado kaj de la nuligo de konsciencoj. Mondo kiu donis malan impulson al la evolua karakterizo ĝis tiam venka en la homaro (la inteligento) premiante la stultecon. Diktaturo kiu pretendas kondutojn tute neraciajn el ĝiaj viktimoj. Tamen mondo pli verŝajna ol mi ŝatus pensi.

Mia paco finiĝis per tiu libro. Amaso da demandoj senrespondaj komencis zumi en mia kapo kiel frenezaj abeloj; kiu verkis ĝin? Kiel ĝi transvivis la cenzuron? Kiumaniere ĝi alvenis al la Biblioteko de la Monaĥejo? Kie kaj kiam okazis la faktoj priskribitaj?

De ĉi tiuj demandoj dependas unu fondamenta demando kiuj terurigas min kiam mi pruvas formuli ĝin: kiom estas proksima al mi tiu inkubo?

Ĝis tiu momento mi neniam pripensis pri mia izoliteco kiu, pensigante min pri certaj aferoj kiuj verdire estas tute necertaj, eble perfidis min. Tiu penso puŝis min kalkuli la hodiaŭan daton laŭ la kalendaro kiu oni uzis (ĉu oni uzas ankoraŭ?) en tiu totalisma reĝimo. Apenaŭ cent jaroj dividas min el la plej terura inkubo kiun mi povas imagi. Kompreneble: se miaj kalkuloj estas korektaj. Jarcento ŝajnas al mi malmulto por certiĝi ke tiu mondo ne plu ekzistas, sed ankoraŭ pli perpleksa mi estas pri la geografia distanco. Mi scias nur ke la Monaĥejo estas sur montaro, preskaŭ kvar mil metroj sur la mara nivelo, kaj ĝi estas ĉirkaŭita de nebulaj kaj neĝaj montaroj senlimaj. La urbo pli proksima certe estas trans tiuj montoj. Mi konas preskaŭ nenion pri geografio kaj bedaŭrinde en la Biblioteko ne estas mapoj aŭ atlasoj. Ĉiuokaze mi supozas ke la Monaĥejo estus signita nenie.

Do mi esperis esti trans la limoj de tiu impero. Grandega kaj maljusta estis mia surprizo eltrovante ke la aliaj du ŝtatoj kiuj kune kun la unua kovras la tutan mondon, militis inter si sed ili estis fonditaj je la samaj principoj.
Kato observas min per enigmaj okuloj el angulo de la tablo; la ruza kvieteco kiun inspiras ĝia rigardo ŝajnas demandi al mi pri miaj sentoj. Ĝi ĵetas du mallaŭtajn miaŭadojn kaj poste ĝi subiras kaj malaperas en la ombro.

Jam pasis du semajnoj ekde la lasta fojo kiam mi prenis la skribilon enmane, kun sento da danĝero proksima kaj preskaŭ certa. Jam ŝajnis al mi aŭdi la helikopterojn – kio ili estus – kiuj superiris la montojn kaj mi vidis en ĉiuj flugantaroj kiuj ĵetis ombrojn sur la neĝo eskadreton da militaj aviadiloj. Mi alvenis al ekstrema maltrankvileco malfacile kredebla nun.

Dum tiuj du semajnoj okazis du fundamentaj eventoj. La unua rilatas al alia libro trovita en la Biblioteko post kelkaj tagoj. La dua estas rekta konsekvenco de la unua: la retrovita kvieteco.

Dum la sama nokto kiam mi remetis al ĝia loko la inkujon kaj mi fermis la foliojn en tirkesto mi havis teruregan inkubon pri kiu mi ne volas memorigi la detalojn. Mi estis en kaptilo senelira, en speco da ĉerko fermita. Mi vekiĝis kun kriego, mi spiris penade kaj mia frunto estis malseka. Mi ne sukcesis ekdormi ĝis la unuaj lumoj de la sunleviĝo.

Dum tiu mateno mi laboris malbonvole, kun la kapo alie. La ĉielo estis cindrkolora kaj promesis alian neĝon, tamen la temperaturo estis sufiĉe milda. Post tagmanĝo mi superiris denove al la Biblioteko.

Mi pasis antaŭ la bretaro kie mi prenis la Libron, klopodante eviti per rigardo la lokon kie mi metis ĝin dum la pasinta vespero. Tio estis vane. Puŝita de altiro nedependa de mia volo miaj manoj serĉis ĝuste tie, inter la deziro retrovi ĝin kaj la espero nelogika ke ĝi malaperis. Anstataŭe mi trovis alian volumon kiu, ekstere tute simila al la Libro (sama bindado per blua ŝtofo), havis eneston tute malsama. Ankoraŭ konvinkita ke ĝi estus la sama libro, mi prenis ĝin kaj mi apogis ĝin sur la sama tablo. Mi alproksimigis la lampon kaj mi malfermis ĝin en la komenco nesciante la kialon. Kiam mi rimarkis ke tiu ne estis la sama libro mi ne remetis ĝin tuj en sia loko: male mi daŭrigis la legadon kun la sama nekonscio.

Kia surprizo trovi historion tute malsama!

Ankaŭ ĉi tiu libro estas malkompleta en multaj partoj kaj nekomprenebla en aliaj, sed tio kion mi povis legi lasis min senduba. Tio pritraktas pri monda ŝtato en perfekta kaj stabila harmonio, fondita je serĉado de plezuro kaj je fuĝo el doloro. Mondo kie ĉio estas feliĉa pro tiu kiun ĝin havas; kie la feliĉon oni donas per pastelo. Mondo certe preferebla al tiu kiun mi ŝatis kredi la plej bona: kion mi faras de la libereco se tio ne feliĉigas min?

Mi ne scias ĉu ekstere estas la Granda Frato aŭ la Nova Mondo, la Infero aŭ la Paradizo. Mi povus certiĝi pri tio nur elirante el mia rifuĝo, sed mi ne deziras tion. Almenaŭ ne ankoraŭ. Estas certe ke unu el la du libroj mensogas kaj la alia diras la veron (la ebleco ke ambaŭ mensogus reportas min al la startpunko). La vetaĵo estas alta. La demando estas: ĉu mi volas riski?

1   ...   7   8   9   10   11   12   13   14   15


Elŝuti 272.3 Kb.


Elŝuti 272.3 Kb.