Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La legantovendejo

Elŝuti 272.3 Kb.

La legantovendejo




paĝo13/15
Dato15.03.2017
Grandeco272.3 Kb.

Elŝuti 272.3 Kb.
1   ...   7   8   9   10   11   12   13   14   15

La luphundo

La infano kun la luphundo estis la teruro de la vilaĝo. Ĉiuj timis lin: virinoj, geknaboj kaj eĉ la viroj pli kuraĝaj mallevis la okulojn kiam ili renkontis ilin en la vojo. Malgraŭ la vilaĝo estis tre malgranda kaj oni povis diri ke ĉiuj konis ĉiun reciproke, neniu scis nek kie la infano loĝis nek kiuj estas lia patro aŭ lia patrino. Li estis infano ses- aŭ sep jaraĝa, blonda kaj malalta sed kun maltrankviligantaj okuloj. Li vestis ĉiam nigran felpon kaj estis ĉiam giganta feroca luphundo apud li. Ili promenis kune parade malrapide en la dezertaj vojoj kaj, se iu malfeliĉe interkrucis ilin, la luphundo unue komencis graŭli malame, poste ĝi postkuris la malfeliĉulon kiu ofte sin rifuĝis lastmomente enirante en pordon aŭ trinkejon aŭ vendejon kie li atendis kun senspira koro la pason de la besto, alvokita de la mastro. La infano ŝajnis provi multe da plezuro pro la teruro de la vilaĝanoj.

La malbeno de la vilaĝo komencis preskaŭ kvindek monatoj antaŭe, dum malvarma novembra vespero kiam maljuna kamparano vidis ilin unufoje enirantaj en la vilaĝon per la ĉefa vojo. La infano rigardis lin enigme kaj tuj la luphundo komencis boji. La maljunulo, jam malforta je koro, falis surtere morta pro infarkto. Komence tiu afero estis konsiderita nur tragika akcidento, izolita, ignorita aŭ ne kredita de la plej parto de la vilaĝanoj. Sed la dua afero montris la problemon en sia tuta graveco. Juna virino estis postkurita kaj mordita: ŝi mortis pro malkonata malsano post du tagoj, tre dolore. Oni komencis diskuti pri la problemo serioze, unue en trinkejo kaj poste dum publika asembleo anoncita de la urbestro. Dum tiu tago ĉeestis ĉiuj viroj kaj virinoj de la vilaĝo; neniu rezultis esti la patro aŭ la patrino de la infano. Tri fojoj intervenis la polico: tri fojoj la policanoj kuris je la krioj de la viktimoj: kiam ili alvenis estis spuroj nek de la infano nek de la luphundo. Unufoje policano, forta viro sentima, vidis la beston kaj pafis kelkfoje sed li estis tiel terurigita ke li tute maltrafis la hundon. Post tiu tago li demisiis kaj iris loĝi tre malproksime: lia edzino rakontas ke la afero tre ŝanĝis lian karakteron. La vilaĝanoj, plejparte kamparanoj kaj arbohakistoj, komprenis ke ili mem devis solvi la problemon.

Naskiĝis absurdaj hipotezoj kaj legendoj, murmuritaj en la trinkejo aŭ hejme kun sento da teruro. Kelkaj faktoj rezultis nerealaj aŭ emfazumitaj. La virinoj en la preĝejo parolis pri diabla afero kaj dia puno, dum la fingroj tuŝis la rozariajn ĉenojn. Finfine iu aŭdacis mencii la vorton pri kiu ĉiuj pensis.

Tio okazis dum nokta tempesto je la komenco de septembro. En la fuma kaj varma etoso de la trinkejo la viroj briskolludis kaj malplenigis pokalojn da biero kiel ĝi estus akvo. Kelkfoje proksima tondro vibrigis la vitrojn de la pordo kaj iu levis la kapon. Iu diris ke dum la “malnovaj tempoj” – tiel oni aludis pri la epoko antaŭ la malbeno – neniu konsideris lampon aŭ tondron. Poste li trarigardis la fenestron kaj revenis al la ludkartoj.

- Se estas fantomo, estas nur unu solvo.

Kiu parolis laŭte estis Ĝokondo, la filo kvardekjaraĝa de la trinkaĵvendisto: viro konsiderata ekscentra, mezsorĉisto. Li tre interesiĝis pri esoterismo. Dum la “malnovaj tempoj” neniu atentis pri li, sed dum tiu vespero la afero estis malsama. La homoj murmuris kaj finfine maljunulo stariĝis kaj komencis paroli:

- Tiu afero malbonigas la turismon kaj malhelpas nian laboron. Ni timas permesi lasi niaj gefiloj ludi ekstere kaj eĉ ni timas eliri el hejmo. Tio devas fini!

Ĥoro da “Prave!” kaj “Ĝuste!” sekvis tiun paroladon, mallongan sed tutkoran. Ĝokondo memorigis al ĉiuj nomon kiu estis droninta en forgeso: Enriko. Plej parto de la ĉeestantoj jam aŭdis tiun nomon sed ili ne sukcesis kunigi ĝin al preciza fakto. Nur du aŭ tri homoj bone memoris pri tio kaj tuj refreŝigis la memoron de la aliaj. Antaŭ dek jaroj infano estis perfortita kaj mortigita je misteraj cirkonstancoj. La kulpulo neniam estis kondamnita tamen estis fortaj suspektoj pri la sacerdoto de la vilaĝo, Don Marko. Ĉiuj sciis pri la strangaj emoj de la pastro, kaj ekde tiam neniu sendis al li la gefilojn. Ne estis pruvoj kontraŭ li, kaj la krimo restis nepunita.

En tiu cirkonstanco ne ŝajnis grave ke la infano kun la luphundo aspektis aŭ ne kiel Enriko: la homoj ne observis lin atente. La aĝo kaj la staturo povis respondi kaj tio sufiĉis por konvinki la vilaĝanojn. Jam nun la neracieco mastris liajn mensojn.

Dum tiu nokto ili eniris en la dormĉambro de la sacerdoto, apud la preĝejo, kaj ili masakris lin.

Dum kelkaj tagoj neniu plu vidis la maltrankviligantan figuron de la infano kun la luphundo. La polico konsideris la malaperon de la sacerdoto kiel malapero komuna en tiu monta regiono kaj ĉiuokaze por la policistoj om tro abundis jam la lokaj misteroj. Kiam la vilaĝanoj komencis senti sin senpezigitaj, kaj kelkaj partoprenantoj al la masakro komencis dubi pri la justeco de tio, la besto denove mortigis. Oni trovis la maljunan trinkaĵvendisto kun la gorĝo ŝirita, apud la pordoj de la vilaĝo.

- Sekve, la fantomo de Enriko ne estis kulpa. – Kontraŭdiris iu.

- Aŭ estis alia afero. – Diris Ĝokondo, kiu jam pri tio gravis pli ol la urbestro. La trinkejo, heredita de la mortigita patro, iĝis la ĉefstabejo de la kontraŭmalbena komitato.

Dum tiu vespero la komitato iris al la domo de Mattia, la fruktvendisto, kiu kutime dronigis la troajn idojn de sia luphundino, kaj ĝi masakris lin.

Pasis ankoraŭ kelkaj tagoj kaj la malbeno petis novan viktimon: la dektrijaraĝan filinon de Gosto, arbohakisto kiu partoprenis al la trinkeja komitato. Ŝi estis sekvata tra meza vilaĝo antaŭ esti mordita je brako. Ankaŭ ŝi mortis pro nekuracebla kaj mistera infekto.

- La fantomo de la infano kaj de la hundo havis sian venĝon – diris Ĝokondo – sed restas ankoraŭ la venĝo de la lupo.

Aŭdinte tiujn vortojn Beppe komencis ŝviti kaj ĉirkaŭrigardi nefidinde. Abrupte dudek manoj ekprenis lin kaj dispecetigis lin. Beppe fraŭde ĉasis en la ĉirkaŭaj arbaroj dum dek jaroj, kunportante hejmen diskuteblajn trofeojn de lupoj kaj aliaj protektataj bestoj. Poste li montris ilin orgojle al fidindaj amikoj, inter kiuj estis Ĝokondo.

Ankaŭ ne tiu tria masakro ŝanĝis la situacion. Jam nun eĉ la ĵurnalistoj aŭdacis viziti la vilaĝon kaj la scivolemuloj de la unuaj tempoj jam malaperis, konsiderante la riskon. Tiufoje estis samtempe tri viktimoj: la buĉisto kaj la du ĝemeloj. En la trinkejo ĉiuj atendis maltrankvile kaj scivoleme la paroladon de Ĝokondo. Kiun oferon petus ĉifoje la besto?

La trinkvendisto ekparolis kiam alvenis la lastaj malfruantaj homoj kun la pafiloj, hakiloj kaj serpoj. Oni faris tre grandan maltrankviligantan silenton.

- Amikoj – diris Ĝokondo – jam nun ni restis malmultaj kaj ni devas konduki la aferon ĝis ĝia fino. Restas nur unu “vizito” farenda dum ĉi tiu nokto. La homo al kiu mi aludas loĝas iomete ekstere de la vilaĝo, en la vilao de la Kaŝtanarbo. Nun ni trovos certe lin en sia lito. Mi parolas pri…

Abrupta frakaso je rompitaj vitroj kovris la lastan vorton. Ĉiuj turniĝis al la pordo. Furioza bojo terurigis ĉiujn. Tuj poste skrapo kontraŭ la ligna pordo skuis la animojn.

- Kion ni faru? – Demandis iu. Ĝokondo, ege penante por sin kontroli, ordonis bari la pordon per tabloj kaj seĝoj. Dum kelkaj minutoj oni aŭdis nur la venton tra la rompita vetro. Atanazio trarigardis tra la fenestro kaj paliĝis; li indikis al la kamaradoj ion teruran je malmultaj dekoj da metroj el la vitro kun kradoj. Ĝokondo faris al si lokon tra siaj viroj, malfermis la fenestron iomete por etendi la kapon kaj ekkriis:

- Do, kion vi volas?

La infano levis mekanike sian brakon kaj indikis per montrfingro Ĝokondon. Kiel je kondiĉita reflekso multaj manoj ekprenis lin, levis lin senzorgante pri liaj protestoj kaj ĵetis lin en la vojon tra la pordo, liberigata tuj de la baroj. Kiam li estis ekstere Ĝokondo tuj komprenis ke li devas komenci kuri, sed li komprenis ke ĉio estus senutile. Neniu malfermus la pordon por li kaj neniu helpus lin iel. Li staris senmove, kun la okuloj fiksaj en la okuloj de la mistera infano. La infano ekridetis kaj lia rideto estis samtempe diabla kaj kontaĝopova, je la punkto ke la vilaĝanoj kiuj rigardis tra la fenestro kaj eĉ Ĝokondo mem ne povis ne rideti. Pasis tiel kelkaj sekundoj kaj poste la infano diris ion – tiu estis la unua fojo kiam oni aŭdis lian voĉon – sed neniu komprenis liajn vortojn. Tuj la luphundo atingis Ĝokondon kaj disŝiris lin.

Neniu povis kompreni la vortojn de la infano, nek lian lingvon, ĉar oni ne plu parolis tiun lingvon en tiu regiono ekde dudekmil jaroj.


1   ...   7   8   9   10   11   12   13   14   15


Elŝuti 272.3 Kb.


Elŝuti 272.3 Kb.