Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La legantovendejo

Elŝuti 272.3 Kb.

La legantovendejo




paĝo12/15
Dato15.03.2017
Grandeco272.3 Kb.

Elŝuti 272.3 Kb.
1   ...   7   8   9   10   11   12   13   14   15

Nokta vojaĝo

La suprenira vojo kurboplena aspektis malbone kaj rave samtempe. La abioj staris fronte de la roka muro kaj la nokta arbaro havis mil maltrankviligantajn sonojn.

Lumo aperis abrupte el la kurbo: lumigilo de mopedo fendis la mallumon per larĝa torento da lumo kaj moskitoj. La knabo kiu veturigis la mopedon aspektis pli maljuna ol lia vera aĝo: deksep jaroj. La mano streĉis la akcedilon. Lia nigra jaketo estis fermita ĝis la mentono. Li estis aŭskultanta muzikon per aŭskultilo sub la kasko, kun la rigardo fiksa sur la vojo, kiu elfluis rapide. Li sekvis strangajn pensojn aŭskultante la vortojn de fama kanzono de Queen: A kind of magic:
… tio estas speco de magio

tio estas speco de magio…

speco de magio… magio…
Li sentis malvarmon. Li neniam ŝatis vojaĝi nokte, precipe per mopedo. Li sentis sin sola kaj malĝoja. Stratindikiloj, senfina vojo, aŭtolampoj kaj aŭtolampoj laŭlonge dekoj da kilometroj estis jam vesperaj memoroj. Li sin demandis kiom da kilometroj li jam vojaĝis ekde la lasta etapo en trinkejo.

Li manĝegis bulkon akompanita de longaj glutoj da kokakolao tie, sidita ĉe granda vitrosepto. La suno jam malaperis preter la monto sed estis ankoraŭ lumo, malmultaj homoj kaj iomete da malĝojo en la koro. Li pensis ke la vojaĝo estis ankoraŭ longa. Li elpezis 800 lirojn por maĉgumpaketo kaj eliris en la freŝa vespera aero. Dum li foriris el la vilaĝo, kun la lampionoj kiuj enŝaltiĝis unu post la alia, li memoris pri la benzeno. Li pensis ke estus plibone eviti surprizojn. Nun li deziris eĉ eviti vojaĝon, sed estis tro malfrue.

Tiuj kaj aliaj estis la pensoj kiuj plenplenigis la lacan menson de la knabo dum tiu somera nokto, tra abioj kaj fagoj kiujn la tenebro igis splenajn. Tiuj estis liaj pensoj kiam li vidis ŝin ĉe la stratrando. Ŝi estis en la tipa pozo de petveturanto, kun la dikfingro kaj la esperema rigardo, preterfluge enlumita de la mopeda lumigilo. Ŝi estis vestita per ruĝan trikotaĵon kaj rompitan ĝinzon. Ŝi havis korvonigran hararon kaj gracian vizaĝon; ŝi aspektis tre juna, certe ŝi estis neplenaĝa, sola kaj malgranda en la nokto, ŝi estis en tute maloportuna loko. Kiam ŝi vidis la lumon alproksimiĝanta ŝi iris meze de la vojo kaj ekkriis ion.

La knabo abrupte malakcelis, haltigante je malmultaj centimetroj el ŝi.

- Mi urĝe bezonas kunveturon ĝis mian hejmon, mi petas.

La knabo ne havis la tempon respondi: la knabino jam sidis post li kaj brakumis lin talinivele.

- Sed… kie vi loĝas? – Demandis li surprizite.
Stranga ideo kunveturigi tiun misteran knabinon! Ankoraŭfoje li surpriziĝis pri siaj agoj kaj li ne komprenis kiel tio okazis. Ĉiuokaze, li konsideris, almenaŭ li havas iomete da kompanio dum la vojaĝo. Li sin demandis kion faris knabino tiel juna en izolitaj lokoj nokte.

- Mi devas urĝe reiri hejmen. – Ŝi rediris. – Ĝi situas apud vilaĝo je dek aŭ dekkvin kilometroj el ĉi tie, en tiu direkto.

La ĉielo, jam plena je nuboj, estis senstela kaj tenebra. Tondro eĥis malproksime.

- Bela nokto por vojaĝi, ĉu ne? – Ŝercis la knabo – Mia nomo estas Alessandro.

- Mia nomo estas Sara – Replikis la knabino laut-voĉe. – Ĉu vi ne demandas al mi kial mi ĉirkaŭvagis nokte en tiaj lokoj?

- Mi kutime ne ŝovas nazon en fremdan vazon. – Diris ridete Alessandro.

- La afero ne estas kiel vi povas imagi. – Diris Sara, eksentante la dubsencon de la situacio. Post kelkaj minutoj ili eniris en benkon da nebulo.
* * *
Alessandro sin masaĝis la lacan frunton. Forta kapdoloro alvenis abrupte kaj malboniĝis pli kaj pli. Sara rigardis lin maltrakvile.

- Eble estas kuraciloj ie…

- Eble ne.

- Mi povas serĉi.

- Ne gravas. – Diris la knabo sidante sur polvoplena divano ĉe la tableto. – Bonvolu doni al mi tiun saketon.

- Kion ĝi enhavas? – Demandis la knabino alportante la plastan saketon kaj sidante sur brakseĝo ne malpli malnova kaj polva ol la divano.

- Du bulkojn kaj du ladskatolojn da kokakolao. Mi aĉetis ilin laŭvoje en la kazo ke mi malsatus, kiel nun. Ĉu vi deziras ion?

Dum Sara ekmordis bulkon la knabo malfermis la ladskatolon kaj lia vizaĝo kaj manoj tute malsekiĝis. Ili ekridis ambaŭ. Tamen ne pasis ankoraŭ unu horo ekde kiam ili renkontis la tempeston. Fulmo falis tiom proksime al ili ke la knabo momente perdis la ekvilibron. Li sentis elektron en la aero. Poste komencis la pluvo: dense kaj senkompate ĝi batis sur la asfalto kaj sur la arbaro. Post kelkaj minutoj la du vojaĝantoj estis tute malsekaj. Bonŝance li trovis baldaŭ tiun rifuĝon. La domo, sola kaj forlasita, staris apud la vojo kaj aspektis tre malnova. La pordo ne estis ŝlosita kaj neniu respondis al lia alvoko. Estis kampodometo dekadenca, plena da fatraso kaj misteroj el aliaj tempoj.

En la domo estis tute partikulara etoso. Preter la odoro je malfermo kaj la malsekeco, estis io nedefinebla. Tio estis odoro de la pasinto. En la enirejo estis nur divano kaj brakseĝo apud tableto kaj granda kameno, kelkaj mebloj kovritaj da polvo kaj granda tapiŝo centre. Bonŝance Alessandro kunportis ĉiam lumigilon per kiu li enlumis la salonon.

- Ŝajnas ke neniu loĝis tie ekde jaroj. – Diris la knabo. – Sed ne eblas ke la posedanto alvenos ĝuste ĉinokte. Mi scias ke tio estas loĝejperforto, sed ni ne malbone agos se ni atendos ĉi tie la finon de la pluvo.

- Eble la proprietulo ne estas malproksima. – Rimarkis Sara. – Li eĉ ne ŝlosis la pordon.

- Eble li forgesis tion, sed mi ne volas pasi tro da tempo ĉi tie, mi havas urĝon kaj tiu loko ne plaĉas al mi. Estis io… mal­trankvil­iganta. Apenaŭ la tempesto ĉesos ni iros. Kaj ankaŭ vi havas urĝon, ĉu ne?

La knabino ne respondis. Li serĉis lumsaltilon, esperante ke estu kurento, sed li devis rimarki ke ĝi ne ekzistis. Certe, li pensis, la domo estas tute forlasita.

- Ni povas flamigi la fajron, ni havas ankaŭ kamenon. – Konsilis Sara. – Rigardu, estas brulligno en tiu kesto. Ĉu vi havas fajrilon?

- Jes.

- Do ĉu vi fumas? Tre malbona malvirto!



- Ne, mi ne fumas, sed tiu – li montris belan fajrilon – tiu estas suveniro de vojaĝo en Litovujo; ĝi povas utili, kiel nun, ĉu ne?

- Jes, vi pravas. – Ridetis ŝi. – Mi ne toleras la fumon.

- Do, estas ankaŭ malnovajn ĵurnalojn por flamigi la fajron, bonege. Neniu venis ĉi tie ekde multe da tempo; rigardu la daton de ĉi tiu ĵurnalo: la 23a de aprilo 1973. Ekde pli ol dudek jaroj!

La knabino ne respondis. Post kelkaj minutoj la gaja krako de la flamo varmigis kaj enlumis la salonon. Ekstere daŭris pluvi, kun fulmoj kaj tondroj.

- Baf – Spiregis Alessandro - Kiam finos la tempesto?!

- Tiuj someraj tempestoj kutime daŭras malmulte.

Sara sidis en la brakseĝo kaj Alessandro kuŝiĝis en la divano. Li estis vere laca. La knabo rigardis bone unufoje la okulojn de la mistera kunvojaĝantino kaj li rimarkis ke ŝi estis bela. Ŝia juna vizaĝo estis obskurigita de mistera melankolio. Ĉiuokaze estis io en ŝi kio maltrankviligis lin; li ne kapablus diri precize kion, sed li ektremis rigardante ŝiajn nigrajn okulojn. Li pensis ke li ne povus enamiĝi al ŝi, malgraŭ ŝia gracieco, sed li ne kapablus diri la kialon.

La knabino ridetis silente kaj ruĝiĝis iomete, kvazaŭ ŝi legus lian menson.

- Do, mi pensas ke vi ne havas urĝon reiri hejmen, ĉu ne? – Demandis Alessandro.

Sara ne respondis; ŝi mallevis la okulojn kaj silentis.

- Ĉu vi deziras scii kion mi pensas pri la afero? – Daŭris la knabo. – Mi pensas ke la afero estas tre stranga. Ni trairis pli ol kvindek kilometroj kaj mi neniam vidis tiun domon antaŭe, kaj mi jam vojaĝis tra ĉi tiu vojo. Diru kion vi volas, sed tiu loko plaĉas al mi iom post iom malpli.
La tempesto ŝajnis ne plu ĉesi. Ĝia forto ne malpliiĝis eĉ iomete. La vestoj jam estis sekaj kaj la bulkoj finiĝis. Eĉ la fajro estis preskaŭ estingita. Li endormiĝis sur la divano. Kiam li malfermis la okulojn li vidis ke ankaŭ la knabino endormiĝis kaj ankoraŭ dormis sur brakseĝo. Li sentis sin sola. Li sin demandis ĉu estis fantomoj en la malnovaj malsekaj vandoj, en la ombroj tremaj, en la anguloj.

Malgraŭ tiaj pensoj li sin levis kaj kun sia lumilo superiris la ŝtuparon preter la salono. Ĉio estis malluma. Li trairis koridoron kun kelkaj pordoj ĝis la kuirejo. Li ree sekvis siajn spurojn kaj malfermis pordon. Malantaŭe estis ligna dormĉambro. Estis reordigita lito, malnovaj lignaj ŝranko kaj mebleto kun malmultaj polvaj aĵoj. Sur la vandoj estis signoj de pentraĵoj. La fenestro estis malfermita per malnovaj persienoj rompitaj de la tempo kaj de malbona vetero. Nur kalendaro pendis ankoraŭ sur vando: la dato estis septembro 1973. La knabo retroiris. La kampodomo estis grandega: pli granda ol ĝi ŝajnis ekstere. Li timis perdiĝi en tiuj mallumaj ĉambroj kaj koridoroj. Li pensis, ke se la lumo estingiĝis li certe ekkrius.

Li sentis sian timon kreski pli kaj pli. La ligna pavimo krakis je ĉiuj paŝoj. Alessandro sopire atendis reveni al sia mopedo kaj fuĝi malgraŭ la tempesto. Li deziris fuĝi ankaŭ el tiu stranga knabino.

Kiam li subiris la ŝtuparon kaj revenis al la enirsalono la fajro estinĝiĝis kaj Sara malaperis.

Alessandro estis certa: ŝi estis ankoraŭ dormanta sur brakseĝo kiam li eliris. Eble ŝi vekiĝis kaj serĉis lin en la aliaj ĉambroj.

“Damne!” Li pensis. Post kelkaj momentoj da maldecido li superiris denove serĉi ŝin. Li ne ŝatis forlasi la knabinon solan en tiu malbenita loko.

Li rigardis en kelkaj ĉambroj ĝis la dormoĉambro. Ĉifoje li rimarkis foton enkadrigitan sur mebleto. Li prenis ĝin kaj rigardis proksime. Li ektremis. La knabino en la foto estis sendube Sara.
- Finfine vi eltrovis tiun!

Li turniĝis kaj vidis Sara ĉe la pordo, malantaŭ li. Ŝia rigardo estis mistera kaj iomete maltrankviliganta.

- Ne timu. – Diris la knabino trankvile – Ne estas kialoj. Vi estas bonvena en mia domo.

Li ektremis. Tio ne estis logika, kaj tiu kiu ne estis logika timigis lin.

- Vi ŝuldas al mi multajn klarigojn. – Li diris klopodante sin regi.

- Sidu, mi devas konatigi al vi okazintaĵon, kvazaŭ fabelon, sed antaŭe mi devas fari al vi demandon: ĉu vi kredas je magio?

Alessandro sidis sur la lito, fronte al Sara. La knabino sidis apud li. Ŝi estis bela kaj mistera, kvazaŭ feina beleco. Alessandro estis allogita kaj samtempe deziranta fuĝi.

- Tute ne, mi estas racia homo. Kiu stranga demandon…

- Ne gravas, vi ŝanĝos baldaŭ opinion. Mi deziras rakonti al vi la historion de ĉi tiu domo. Kiam mi estis infanino mia avo rakontis al mi fabelojn, anekdotojn, nekredeblajn historietojn, malnovajn legendojn antaŭ ol mi iris dormi. Ofte li rakontis al mi terurajn historiojn, kiuj malvekigis min nokte.

- Kiu senrespondeca homo!

- Iam li parolis al mi pri antikva malbeno de malbona viro rilate al ĉi tiu domo. Antaŭ multaj jarcentoj vojiranto petis pri gastado al miaj praavoj, kiuj loĝis ĉi tie. La mistera vojiranto nigrevestita kaj tenebra restis dum unu nokto, sed li vidis la junan kaj gracian filinon de la posedanto. Li ne estis neinteresita… Sed ŝi ne havis la saman opinion kaj la vojiranto forlasis la domon malbeninte la filinon kaj ŝiajn idojn. Post kelkaj tagoj ŝi sin trovis kun la povon antaŭvidi la estontecon, sed ŝi ne povis ŝanĝi tion aŭ esti kredata. Ekde tiu tempo multaj malfeliĉoj okazis al tiuj kiuj loĝis ĉi tie. La povo antaŭvidi la estonton estis heredita de ĉiuj virinoj de mia familio. Pro tio, diris mia avo al mi, mia patrino estis tiel stranga. La viroj mortis ĉiuj horormaniere kaj la virinoj malaperis. Tiuj kiuj havis la povo de divenado frue aŭ malfrue malaperis kaj oni ne plu havis novaĵojn pri ŝi. Por tio mia avo rakontis tion al mi: por averti min kontraŭ la malbeno. Kompreneble mi ne kredis al li: mi konsideris tion nur stranga fabelo. Mi ankoraŭ ne havis la “povon” kaj mia patrino estis ankoraŭ kun mi.

Sara silentis dum kelkaj momentoj. Ŝi parolis unuspire, sen doni la tempon al Alessandro interrompi ŝin. Nun li rigardis ŝin strange kaj silente, kiel oni rigardas frenezulinon.

- Kien iris la homoj malaperintaj? – Demandis fine la knabo, rompante la silenton.

- Mi ne scias pri la aliaj, sed mi aperis en la vojo kie vi renkontis min. Mi promenis en herbaro; mi ekdormis abrupte kaj mi vekiĝis nokte ĉe vojo. Mi teruriĝis kaj komencis piediri laŭ la nekonita vojo. Mi rekonis la arbaron, sed ĝi estis samtempe nova por mi. Estis ŝanĝoj kiuj ne povis okazi dum malmultaj horoj. Finfine mi alvenis al kafejo tra la arbaro, proksime al vilaĝo, kaj mi vidis… strangajn aĵojn. Konfuzite mi vidis ĵurnalon kaj mi legis la daton en la unua paĝo. Mi komprenis abrupte ke mia avo pravis. Mi komprenis ankaŭ ke la historio pri la profetaĵo ne estis ŝerco: mi povis vere antaŭvidi kio okazos. Mi antaŭvidis vin.

- Ĉu min? – Demandis la knabo, pli kaj pli konfuzita.

- Jes, vin. Mi vidis ke vi pasos tie proksime kaj… kio okazos poste.

Alessandro komprenis ke ŝi estis freneza. Bela, juna, mistera sed tute freneza. Tamen li estis senmovigita pro la situacio. Li volis scii kien ŝi alvenos.

- Vi estas la nura homo kiu povas helpi min. Helpu min, mi petas!

- Kiel mi povus helpi vin?

- Per amo, kompreneble. Ĉiuj scias ke nur amo povas nuligi malbenon. La amo estas pli forta ol ĉiuj malbenoj, kiel en fabeloj!

La knabino sin ĵetis sur Alessandro kaj ĉirkaŭbrakis lin, klopodante kisi lin.

- Vi estas freneza! – Diris la knabo forpuŝante ŝin.

Apenaŭ li diris tion la mieno de la knabino ŝanĝis kaj iĝis malica kaj malgaja. Ŝia mano malaperis en poŝo de ĝinzo kaj reaperis kun tranĉilo.

Alessandro paliĝis.

- Kion vi volus fari per tio? – Diris, klopodante ne ektremi voĉe.

- Amu min! Mi petas.

La okuloj de la knabino estis samtempe malicaj kaj imploraj.

- Mi ne povas ami vin je ordono, vi devas kompreni…

- Ne! Vi devas nur kisi min kaj… fari la ceteron.

La knabo rigardis ĉirkaŭe, serĉante solvon. Se li provus fuĝi certe ŝi vundus lin. Ne, tro danĝere.

- Kisu min, amu min!

La voĉo de Sara estis nun akraĵo en liaj oreloj. Certe, li povus kisi ŝin sed ŝi ne kontentiĝus per tio. Li ne povus fari pli. Ne estis solvoj, escepte paroli al ŝi kaj preni tempon por pripensi. Li ne sukcesis koncentriĝi. Ekstere oni povis aŭdi la tondrojn kaj la pluvegon.

- Bone, mi kisos vin.

La knabo havis danĝeran planon. Li alproksimiĝis al ŝi. Ŝi ekfermis la okulojn kaj etendis la lipojn, mallevigante la brakon kun la tranĉilo. Li alproksimiĝis pli kaj pli, kaj… klopodis preni la tranĉilon per rapida movo de la mano. Li subtaksis la rapidan reakcion de la knabino: li mankis la brakon kaj abrupte li sentis malvarman akraĵon en sia gorĝo. Li eĉ ne havis la tempon bone kompreni kio estis okazanta. Li falis sur la pavimo. Li ĝuste sentis varman fluaĵon sur la kolo kaj sur la mano kiun li apenaŭ sukcesis meti sur la vundo, kaj perdis la konscion.

La knabo restis senmova sur la pavimo, en sanga flako kiu larĝiĝis pli kaj pli.

La knabino rigardis silente la senvivan korpon kaj la sangan klingon dum kelkaj momentoj.

- Do, ĉu vi kredas nun je magio? – Diris ŝi fine.

1   ...   7   8   9   10   11   12   13   14   15


Elŝuti 272.3 Kb.


Elŝuti 272.3 Kb.