Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La legantovendejo

Elŝuti 272.3 Kb.

La legantovendejo




paĝo11/15
Dato15.03.2017
Grandeco272.3 Kb.

Elŝuti 272.3 Kb.
1   ...   7   8   9   10   11   12   13   14   15

La aŭtoŝoseo


Sinjoro Bianchi superis la barierbudon kaj vojkunigon direkte al Romo je la sepa posttagmeze dum varma aŭgusta tago. La suno malalta sur la horizonto ĵetis spadfendojn da lumo kontraŭ la lacajn okulojn, dum la ŝvitgutoj iritis ilin. La montrilo de la hodometro atingis kaj superis la rapidlimon dum la aŭtomobilo manĝegis la asfalton, tremantan pro la varmo.

Estis terure varme, tiuvespere. La temperaturo multe preterpasis la sezonan averaĝon en tiu regiono kaj la klimatizita aero ne funkciis. La viro viŝis la ŝviton per la maniko de la ĉemizo kaj premis la akcelilon kolerigante la motoron. Li sopire atendis la horon kiam li estos en sekura loko. Li havis momentan cedon de la volo sed finfine ĉio finis. Preskaŭ.

Estis ankoraŭ danĝero kaj li bone sciis. Ĉiuokaze ankoraŭ malmulte da aŭtoŝoseo kaj…

Granda insekto kaĉiĝis kontraŭ la antaŭglaco. Li eksaltis. La makulo da flava sango sur la vitro impresis lin. Li malrapidiĝi.

Li pensis ke li devus havi rimorson, sed li surpriziĝis senti absolute nenion memorante tion, kion li faris. Tamen lia ago ne estis malmulte kulpa: lia ago hororus demonon.

La aŭtoŝoseo elfluis rapide tra la kampoj da greno etendiĝantaj ĝis okulvido. Improvize sinjoro Bianchi eniris en malluman tunelon. Dum la unua interspaco la lumigo ne funkciis, poste la okuloj kutimiĝis al mallumo. La palpebroj peziĝis. Li estis laca kaj li havis plenan kialon: li rapidege vojaĝis jam dum ses horoj. Eble estus bone fari etapon, sed li havis troan urĝon. Sed nun li sentis povi haltigi. Li haltos en la unua placeto kaj li ripozus dum kelkaj minutoj.

Li ordonis al siaj okuloj resti ankoraŭ malfermataj dum iomete da tempo, sed ili alvenis ĝis la ekstrema limo kaj ili cedos post kelkaj minutoj. La ripozbezono venkis.
Li abrupte vekiĝis kriegante. Li malfermis la okulojn kaj la kriego daŭris sin perdiĝante en la malpleneco. La aŭtoŝoseo estis ĉiam tie elfluanta antaŭ liaj okuloj, malfermita en la tunelo. Kiam li provis determini la staton de la situacio li multe miris, ke li endormiĝis ĉe la stirrado kaj estis tiel bonŝanca resti en la vojo kaj ne fari akcidenton. Li rimarkis ankaŭ la tutan malĉeeston de aliaj aŭtomobiloj kaj alian strangaĵon: la aŭtoŝoseo iĝis unukoridora, kaj la granda aŭto en ĝi sukcesis pasi ĝuste. Li pensis ke tio devis esti momenta kaj abrupta dormofrapo, tre mallonga.

Li rigardis la horloĝon kaj sin demandis kio okazis al ĝi. Kiel ĝi malfunciis? Tio, kion li vidis en la ciferplato estis tro absurda: se tiu indikis la veron, li dormis dum naŭ horoj!

Ektremo trairis lian dorson kiam li rigardis la montrilon de la benzeno. Ĉu eble ke ankaŭ ĝi malfunciis? La montrilo indikis tute malplenan benzinujon. Evidente estis difekto, ĉiuokaze granda teruro prenis lin. Li sopire atendis la momenton kiam li foriros el tiu malbenita tunelo, kiu ŝajnis ne plu fini.

Ŝajnis al li vojaĝi dum la tuta vivo. Tamen li ne plu estis laca, kiel se li vere estus dorminta. Li estis eĉ iomete malsata. Li provis forpeli tiujn pensojn per la malmulta racieco restanta, penadi pensi pri la abunda matenmanĝo kiun li faris en la unua ŝosea manĝejo. Li manpremis la stirradon kaj li koncentriĝis je la veturado.


Jam nun la inkubo estis tro evidenta por povi ĝin ignori aŭ ĝin venki per racieco. Jam la situacio alvenis al absurdo. Tiu, kiu unue ŝajnis stranga perdo de la kono de la tempo jam estis nekredebla realo: pasis kvar horoj ekde kiam li vekiĝis abrupte. Estis neeble ke la tunelo estu tiel longa, sed la afero kiu teruris lin estis ke la horloĝo tute korekte funkciis. Do, jam pasis dektri horoj ekde kiam li eniris en la tunelon. Dum la tuta tempo la vojo elfluis rekte antaŭ liaj dubemaj okuloj.

Frenezulo. Jen kio li fariĝis. Simple frenezulo. Sed, kiu ne freneziĝus en tiu situacio? Li sentis sian menson vagantan preter la parietoj de la tunelo, netolereblaj kaj premegaj. Li lasis la sidlokon de la kondukisto kaj li kuŝiĝis sur la malantaŭaj sidlokoj freneze ridante. Dum la lasta racia momento alvenis penso kiu donis al li la finofaran baton.

Li revivis la inkubon kiu vekis lin antaŭ multaj horoj. Li ne memoris pri ĉiuj detaloj sed kiu temis pri akcidento. Li vidis sian aŭtomobilon invadi la kontraŭan koridoron kaj kraŝi kontraŭ kamionon. Li eĉ sentis netolereblan kapdoloron kaj la varmon de la sango sur sia vizaĝo. En tiu momento li kriegis kaj defalis en alia inkubon el kiu li neniam vekiĝos. Finfine li komprenis la teruran logikon de la tuta afero. Vere estas io preter la morto. Vere estis persona infero tre simila al la danteska infero, kie kiu faris kruelaĵon estis damnita eterne al rebata puno. Li, kiu ĉiam atingis siajn celojn per malhonestaj rimedoj per la plej mallonga vojo, nun li estis damnita neniam atingi sian celon kaj vojaĝi eterne en tiu aŭtoŝoseo neesperante revidi la eksteran mondon. La lasta imago kiu trairis lian cerbon kiel fatala klingo estis la eniro de la tunelo. Lia atento estis kaptita de la stratindikilo kiu indikis la longecon de la tunelo.

“Infero – kilometroj ∞”


Vespermanĝo kun la diablo

La pordego de la seminario stariĝis alta kaj majesta antaŭ la knabo. La konstruaĵo situis en la vasta kamparo, malproksime de la urbo. Post du horoj per aŭtomobilo la seminario aperis el la altaj abioj montrante la bone konatan silueton de la sonoril-turo: impona turo paralelepipeda kiu iomete memorigis la londonan Bigbenon. Daŭrigante per la mallarĝa senpavima strato oni ekvidis la mezepokajn krenelojn; poste oni alvenis al granda placo antaŭ la enira ligna pordego, kie la seminario aperis majeste kiel mezepoka kastelo. Stratindikilo indikis la parkon rezervitan al la personaro kaj la parkon por la gastoj. La knabo facile trovis lokon por sia Volksvageno kaj rapide kuris sub pluvo ĝis la arkado. La tempesto furiozis kun teruraj tondroj, fulmoj kaj pluvego.

Post kelkaj momentoj de tima prokrasto la knabo decide premis la sonorilon kaj atendis. Preskaŭ senhara viro malfermis kaj akompanis lin tra la enirejo. Tie estis la gardistejo. Estis nur ligna tablo kaj metala slipujo apud dua malpli granda pordego.

- Kion vi deziras? – Demandis la pordisto.

- Mi deziras viziti mian amikon Bastiano Weinberg.

- Via nomo?

- Roberto Di Giacomo.

- Momenton… - diris la viro prenante la aŭskultilon kaj fingrumante internan numeron – Ĉu estas Weinberg? Ĉi tie estas sinjoro Di Giacomo.

La koridoro preter la dua pordego estis longa kaj mallarĝa. Estis nur ligna benko kaj fenestreto proksima al plafono. El la ekstero alvenis la tondroj kiuj eĥiĝis abrupte en la nereala silento de la koridoro. Roberto sentis neprecizan impulson foriri. Li neniam ŝatis la antikvajn konstruaĵojn: li havis ĉiam senton da konfuzo kaj anakronismo. Intertempe la minutoj pasis senfinaj, skanditaj de la pluva tiktakado.

- Saluton Roberto! Finfine vi alvenis! – Ekkriis Bastiano rapide piedirante. La du amikoj sin brakumis reciproke.

- Jes, kaj mi elektis la ĝustan tagon – diris ironie Roberto.

- Jes, kompreneble, tre bela tempesto, ĉu ne? Sed, kial vi alvenis nur hodiaŭ? Mi invitis vin multfoje…

- Pardonu, mi estis okupita pro la universitato kaj la literatura salono.

- Pardonu min, mi estas feliĉa ke vi memoras la malnovajn amikojn kaj lernejajn kamaradojn.

La du amikon rigardis sin reciproke silente.

- Ĉu vi memoras la malnovajn tempojn? – Demandis Roberto iomete nostalgie.

- Pasis nur ses monatoj el la abiturientekzameno.

- Ŝajnas multaj pli.

- Venu, mi montras al vi la seminarion.

Ili ekiris malrapide en la koridoro ĝis granda baroka salono. Roberto rimarkis malnovan vertikalan pianon.

- Mi ŝatus ludi pianon… - Li diris

- Mi komencis lerni de mia kompano. Mi ne bone kapablas.

Bastiano sidis ĉe la piano kaj ekludis klasikan arion, iomete hezite. La amiko post kelkaj momentoj sidis apude kaj akompanis lin en la altaj notoj.

- Ne malbone por komencanto. – Komplimentis Roberto.

- Ne ŝercu, mi maltrafis du notojn je ĉiu tri. Do, ni daŭru la turisman vojaĝon.

Bastiano antaŭis lin ĝis ligna pordeto, poste ili eniris en la klaŭstro kun bela statuo de Sankta Uberto. Ili preterpasis alian malpli grandan klaŭstron dum la seminaristo rakontis la historion de la antikva kastelo.

- … dum la dektria jarcento la sinjoro feŭdulo donis ĝin al Sankta Uberto, nia fondanto, kaj la kastelo iĝis monaĥejo. Post kelkaj jarcentoj ĝi iĝis seminario…

- Poste alvenis vi kaj ĝi iĝis frenezulejo! – Ŝercis la amiko.

- Tio tute ne estas amuza.

- Pardonu, mi ŝercis. Do, kiom da aspirantoj sacerdotoj loĝas ĉi tie? Mi vidis neniun, ekcepte vin kaj la gardiston.

- Kvindek homoj. Je ĉi tiu horo ili estas certe en siaj ĉambroj.

- Ĉu mi interrompis vin?

- Ne maltrankviliĝu, mi nur estis studanta la latinan.

- Krom studi, kiel vi pasas la tagon ĉi tie?

- Sekvu min.

Ili subiris per stranga kaj mallarga helikforma ŝtuparo. La subgrundo havis tre malaltan plafonon kompare kun la alta plafono de la teretaĝo kaj ĝi estis tre malseka.

- Malvarmas! Ŝajnas esti en fridujo! – Ekkriis Roberto frotmasaĝante siajn brakojn. Li sekvis Bastiano en vastan ĉambron: estis du videoludoj, pingloludo, tabloteniso kaj bilardo.

- Kutime ni venis ĉi tien somere – klarigis Bastiano – sed nun mi volas montri al vi la ĉefan kapelon, kie ni faras diservojn kaj la komunajn preĝojn. Diru al mi: ekde kiom da tempo vi ne eniras en preĝejon?

- Lastjare mi partoprenis al la geedziĝo de mia kuzino.

- Mi ne volas kritiki, sed…

- Laŭ mi katolikulo kaj ateisto povas bone diskuti se ili ne tuŝas la religian temon. – Rapide konkludis Roberto – Alie tio estas dialogo inter surduloj.

- Mi ne interkonsentas sed ne gravas.

La preĝejo aspektis solene kaj malbone samtempe. Tra la altaro, la malplenaj benkoj, la kandeloj kaj la arkadoj estis nereala silento. Oni povis bone percepti la spiradon de la du knaboj. Roberto pensis ke ĝi estas malgaja loko sen la monotona sed trankviliganta homilio de la sacerdoto aŭ la litanioj de la fiduloj. Post rapida rigardo Bastiano gvidis la amikon ĝis alia elirejo, rapidiĝante la paŝadon.

- Nun mi deziras montri al vi vere strangan aferon.

Ili atingis vastan salonon kun du longaj tabloj altabligitaj kaj grandaj pentraĵoj antikvaspektaj. Ankaŭ tie estis mistera silento, kiel en la kapelo. La du tabloj estis disigitaj de arkado kun ĉizita latina frazo.

- Tiu estas la refektorio. – Klarigis Bastiano. – Ĉi tie estas preparata la matenmanĝon kaj aliflanke la vespermanĝon. Kiel vi povas rimarki, ĉiuj havas sian buŝtukon, sed kelkfoje ni delokis ilin. La afero kiun mi volas montri al vi estas tiu pentraĵo.

La knabo indikis per fingro grandegan pentraĵon pri la Lasta Vespermanĝo. Ĝi superstaris la longan tablon kaj estis videbla de ĉiuj kunmanĝantoj.

- Ĉu vi rimarkas nenion strangan?

Roberto observis la pentraĵon dum kelkaj momentoj.

- Kion mi devus rimarki? Donu al mi helpon. La nura afero kion ĝi memoras al mi estas ke mi devas iri por ne maltrafi la universitatan vespermanĝon.

- Rigardu plibone.

Roberto atente observis ĉiujn detalojn de la mistera pentraĵo. Oni povis vidi la kutiman tablon kun la apostoloj kaj Jesuo en la centro kiu rompis la panon rigardante al la imaga ĉielo. La figuroj, vestitaj renesance, estis en mistika adorado kiel kutime. Estis finfine tute banala sceno. La vizaĝoj estis gajaj kaj lumigitaj per dia lumo kaj ĉiu estas ĝoja. Abrupte la atento de la knabo estis kaptita de stranga kato en suba angulo: la besto estis timelĉerpita kaj staris en karakteriza pozicio kun arkforma dorso.

- Ĉu tio rilatas la katon?

- Rigardu bone: kial li estas timelĉerpita?

- Mi ne scias… eble Judaso rigardas lin malbone?

- Vi estas proksime. Vidu kiu estas sub la seĝo de Judaso, sube la sako kun la tridek moneroj.

- Mi ne bone vidas, estas ĉio ombre… atendu, eble mi vidas!

Iomete kaŝitaj de la tuniko de la perfidulo, en la mallumo aperis du okuloj oranĝkoloraj minacaj kiel katokuloj: du diablaj okuloj en la nokto kiuj rigardis la observanton penetreme.

- Kio estas tio? – Demandis Roberto nepovante deturni la rigardon.

- La diablo.


Post dek minutoj la du amikoj estis en la supera etaĝo, en la ĉambro de Bastiano. La ĉambro estis simple meblita; apud la lito estis kolekto de krucifiksoj kaj sanktaj bildetoj, apud la fenestro estis tablo kovrita per libroj kaj flugfolioj. Inter la libroj Roberto rimarkis la eseon de Gilbert Mercier “Arthur et Thérèse: l’illumination des coeurs”, en la itala traduko de Paolo Ragni. Li jam aŭdis tiun nomon, sed li ne memoris kie. Estis ankaŭ la fama romano de Umberto Eco “La nomo de la rozo”. En angulo estis malnova komputilo kaj, aliflanke, malgranda lavabo. Bastiano sidis sur la lito, Roberto en komforta seĝo turniĝanta.

- Ĉi tie ĉiuj havas sian privatecon: tio ne estas kazerno.

- Sed vi ne ŝajnas tro feliĉa. Diru al mi la veron: ĉu vi bone loĝas ĉi tie?

- Mi vivas bonege: kial vi faris tian demandon?

- Vi aspektas iomete deprimita, almenaŭ de la lasta fojo kiam mi vidis vin.

- Ne, mi estas la sama. Eble tro da studado…

- … Aŭ la seksa subpremo. Mi scias ke la aspirantaj sacerdotoj eĉ ne devas pripensi la aferon. Sed kiu farigas tion al vi?!

- Ne estas pro tio. – Diris la knabo levante la ŝultrojn – Do, la vero estas ke dum ĉi tiu periodo mi estas stresita. Mi maltrafis la ekzamenon pri antikva filosofio antaŭ du tagoj kaj, se mi devas diri tute la veron, mi tute ne kapablas kompreni la latinan. Koncerne ĉi tiun temon: kion vi rakontas al mi pri la universitato?

- La samaj aferoj: ne indas paroli pri tio. Ĉiuokaze mi devas diri al vi ke mi estas vere scivolema pri la pentraĵo en la refektorio. La pentraĵo kun la diablo sub la seĝo. Kiu meblis la manĝejon, ĉu via amiko Uberto?

Bastiano montris strangan mienon, kiel li estus dankema pro tuŝi la temon.

- Mi scias ke ĝi estas tie ekde almenaŭ unu jarcento. Tio ne estas vere renesanca, ĝi estas nur stile renesance. Mi ne scias kiu estas la pentristo.

- Mi havis strangan impreson: kiel vi povas trankvile manĝi kun tia… aĵo? Mi certe ne povus, se mi havus tion en mia domo.

- Mi konfesas ke tio maltrankviliĝas ankaŭ min. Ĉiufoje kiam mi rigardas ĝin mi trovas tion pli kaj pli teruran. Kiam mi vidis tion unufoje mi ne rimarkis tiun detalon sed kiam, bedaŭrinde, kompano rimarkiĝis al mi la diablon mi reagis kiel vi.

- Mi havas la impreson ke vi deziras diri ion al mi sed vi ne kuraĝis, ĉu ne?

Bastiano hezitis dum kelkaj momentoj, poste li venkis ĉiujn dubojn.

- Mi povas kaŝi nenion al vi, ĉu ne? Sed mi ne povas paroli pri tio, vi pensus ke mi estas freneza.

- Eble ne, se tiu temas pri la pentraĵo.

- Se vi havas tempon mi rakontos kiel mi alvenis ĉi tie kaj pri la strangaj lastatempaj eventoj.

Roberto rigardis la horloĝon.

- Mi ne havus multe da tempo, sed mi estas tro scivolema.

- Mi jam loĝas en tiu kastelo ekde du monatoj. Kiam mi alvenis mi estis entuziasma kaj plena da religia fervoro sed mi devas diri ke dum la unuaj semajnoj mi estis maltrankvila. Mi sentis iomete da nostalgio kaj mi devis ankoraŭ alkutimiĝi… kaj plue estis tiu malbenita pentraĵo. Mi memoras ke dum la sama tago de mia alveno estis tempesto kiel nun. Dum la vespermanĝo Alberto, mia tablonajbaro, rimarkigis al mi tion strangan en la pentraĵo. Unue la afero ne tro impresis min, sed dum tiu nokto mi faris teruran inkubon: la okuloj de la diablo moviĝis kaj horora besto abrupte foriris el la pentraĵo.

- Kia banala sonĝo.

- Dum sekvanta mateno mi estis denove trankvila. La ĉielo estis sennuba, la temperaturo preskaŭ somera kaj mi estis feliĉa. Mi ne pensis plu al tiu inkubo ĝis la vespermanĝo kiam, rigardante la pentraĵon, mi sentis min denove maltrankvila kaj malĝoja. Kelkfoje ŝajnas ke la okuloj iomete moviĝas. Tio ŝajnas freneze sed ekde tiu vespero mi timis rigardi ilin. Ili estis pli kaj pli teruraj: ili estis kvazaŭ defiemaj. Unue mi timis esti proksime al nerva elĉerpiĝo, sed poste mi sciis ke la okuloj vere moviĝas. Mi precize mezuris. Do, nun vi povas diri ke mi estas freneza.

Roberto, kiu atente aŭskultis, konservis tute ne surprizitan mienon.

- Male mi ne dirus tion, alie vi dirus poste tion al mi.
Post unu semajno Roberto estis rigardanta la televidon en la salono kiam la vespera teleĵurnalo doni ĉi tiun novaĵo:

“… la seminario de Sanka Uberto estas agitata pro la mistera malapero de studanto. Ekde du tagoj oni ne havas pli da noticoj pri Raul Pani, dudekdu jaraĝa el Torino, gasto de la seminario ekde tri jaroj. Oni ne plu vidis la knabon ekde vendredon kiam, post la vespera preĝo, li iris en sia ĉambron sentante fortan kapdoloron. Dum la sekvanta mateno li ne iris al la matena preĝo kaj oni ne trovis lin nek en lia ĉambro nek aliloke. La polico hipotezas la fuĝon aŭ la forrabon…”

Roberto elŝaltis la televidilon kaj sin metis en sia tipa pozo pensema kun la mentono sur la manplato. Li pensis pri la lastatempa vizito al lia amiko, kiam li aŭdis unufoje tiun nomon. Kiam precize Bastiano diris tiun nomon? Certe! Li estis la ulo kiu rimarkigis al li la detalon de la pentraĵo dum lia unua vespero en la seminario. Eble tiu estis tiu Raul, eble…

- En tiu loko okazas tre strangaj eventoj. – Pensis laŭtvoĉe Roberto.


Bastiano kuŝiĝis en la lito kun la rigardo perdita en la malpleno, sekvante strangajn versperajn pensojn. Jam pasis tri tagoj ekde la malapero de Raul: la polico revenis tiumatene kaj pridemandis aliajn studantojn kaj instruistojn kiuj konis iumaniere la malaperinton. Oni pridemandis ankaŭ lin, sed li povis nur diri ke li konis Raul nur laŭvide kaj li ne preteriris la salutojn. La policistoj foriris je la dekunua kaj ne plu revenis.

La sonorilo super la noktoŝranko sonis. Bastiano ekstaris kaj komencis sin prepari por la vespera preĝo. Estis jam la sepa horo. La preĝo daŭros preskaŭ unu horo kaj poste ĉiuj iros vespermanĝi en la refektorio. La refektorio… antaŭe tiu pentraĵo maltrankviligis lin, nun ĝi eĉ teruris lin. Li ne kuraĝis levi la kapon el la telero por ne renkonti tiun diablan rigardon. Dum li tralavis sian vizaĝon li memoris la unuanoktan inkubon, kiam li vidis la monstron eliranta el la pentraĵo kaj iranta tra la mallumajn koridorojn. Ĝi estis tiel terura ke li ne povus priskribi ĝin. Li sekigis sian vizaĝon kaj malvolonte eliris el sia ĉambro por atingi la kapelon kun la aliaj.

Post unu horo li estis antaŭ fumanta telero plena da supo kiun li daŭrigis miksi per kulero dum la menso vagis tra mallumaj vojoj. Dum tiu vespero la etoso estis vere subprema: ĉiuj silentis post la parolado de la rektoro pri Raul. Kutime estis granda konfuzo, sed dum tiu vespero la silento estis preskaŭ absoluta. Post la vespermanĝo ĉiuj revenis al siaj ĉambroj. Bastiano decidis enlitiĝi frue. La tensio de la lastaj tagoj iĝis netolerebla.
Insistaj batoj kontraŭ la pordo vekis Bastianon. Li ellitiĝis kaj malfermis la pordon. Estis la rektoro persone kaj grupeto da studantoj.

- Kio okazis? – Demandis la knabo timeme.

- Danke al Dio almenaŭ vi estas! – Ekkriis mildige la viro. – Ĉu vi scias kioma horo estas?!

- Mi pardonpetas, mi ne aŭdis la sonorilon…

- Ĉimatene mankis du knaboj dum la matena preĝo: vi kaj Alfredo. Ĉu vi scias kie li estas?

“Ĉu vi serĉas lin en mia ĉambro?” diris li al si mem. Du malaperoj dum malmultaj tagoj estis troaj por ne ironii iomete, malgraŭ la malbonega situacio.


Post du semajnoj la seminario iĝis loko tre vizitita de ĵurnalistoj, policistoj kaj kuriozemuloj. Eĉ fama verkisto estis verkanta romanon inspitita de la afero kaj vizitis la seminarion farante demandojn al ĉiuj. Jam malaperis kvin homoj: tri studantoj, unu monaĥino kaj unu instruisto. Ĉiuj malaperis en la sama mistera cirkonstancaro. Oni vidis ilin lastfoje posttagmeze, poste oni perdis ĉiujn spurojn: la polico estis embarasita.

Dum malvarma januara mateno Roberto kaj Bastiano promenis en la arbaro ĉirkaŭ la kastelo. La ĉielo estis cindrokolora kaj la suno aspektis pala kaj konfuzkontura tra la nebuleto kiel malproksima lampo. La du amikoj, peze vestitaj, malrapide piediris tra la abioj kaj la cipresoj interparolante:

- Pro tiu afero mi ne bone dormis eĉ unu minuto. – Diris Bastiano malgaje.

- Mi devas diri ke tiu afero obsedis ankaŭ min. Sed kiel eblas ke la polico ne trovis eĉ unu spuron? Ili certe ne malaperis en la nenion!

- Tiel ŝajnas, tiu estas la vere mistera afero: tute ne estas postsignoj. Ne havas tro da senco la fuĝo de unu studanto, finfine la seminario ne estas malliberejo, sed la fuĝo de kvin homoj tute ne eblas.

- Ĉu vi bone konis ĉiujn malaperintojn?

- Mi konis laŭvide nur la monaĥinon kiu servis en la refektorio. Finfine ni estis nur kvindek kaj mi vidis ĉiujn… ĉiujn bonajn homojn.

- Kiel la tipa urbeto en amerika provinco. Kiu scias kiujn sekretojn kaŝis la aspirantaj sacerdotoj…

- Laŭ mi, vi legas tro da romanoj de Stephen King.

- Eble, sed ĉi tiu afero ŝajnas veni el liaj romanoj.

- Ĉu romano plena da monstroj nehomaj?

- Eble. Kiel diris la filozofo: “La dormo de la racieco naskas monstrojn”.

- En tiu kazo estas pli bone diri ke la teruro naskas monstrojn.

- Se la monstroj ekzistus sendepende de racieco? Kion dirus la filozofo se li renkontus vampiron aŭ likantropon? Ĉu li neus per racieco aŭ li maltrinkus en la kalsono pro la timo?

- Estas plibone eliri, la ĉielo minacas pluvon aŭ eĉ neĝon.
Dum tiu vespero la unua neĝo de la nova jaro falis en la urbo kaj en la ĉirkaŭstarantaj montetoj lasante blankegan mantelon dum malmulte da horoj. La unuaj timidaj neĝflokoj malsekigis la herbaron de la klaŭstro je la naŭa, dum la studantoj leviĝis konvene el la tablo. Bastiano akceptis bilardan matĉon kiu okupis lin ĝis malfrue, poste li iris malrapide, trenante la piedojn pro la laceco en la ŝtuparo. Li eniris en sia ĉambron, ŝlosis la pordon kaj sin ĵetis en la liton ankoraŭ vestita. Liaj palpebroj estis pezaj sed la dormo malfruis. Restis nur nedefinitaj pensoj. Abrupte li surpriziĝis pensi pri la morto. Ekde kiam li estis infano li ne plu malŝparis eĉ unu minuton pensante pri tiaj aferoj kun malfermitaj okuloj nokte. Sed dum tiu nokto li sentis sin kiel malforta kaj timema infano pripensanta pri la grandaj misteroj de la vivo. Kiel infano povis akcepti la ideon de la morto kiel fino de ĉio? Li sentis bezonon je la voĉo de sia patrino kiu konsilis al li forpeli la malbonajn pensojn per preĝoj. Bone pensante pri la afero, kian konsolon li trovis en la religio? Kiel utilas alvoki malproksiman Dion dum la lastaj horoj, antaŭ la Granda Dormo? Ĉu estas tiu lia ĝusta vojo? Kial ankoraŭ multaj duboj kaj malmultaj certecoj?

Samtempe la neĝo daŭris fali sur la cipresoj, super la altan sonoril-turon kaj sur la kamparon per sia blanka brakumo. Neĝis sur la kupolon de la kapelo, malfermita en sia mistika silento, sur la klaŭstron kaj super la krenelojn de la muroj. En la refektorio estis granda silento. Du lumaj okuloj restis fiksaj en la mallumo. Abrupte ili moviĝis fendante la obskuron kiel lumaj klingoj. Nigra figuro vagis tra la koridoroj. La paŝoj estis silentaj kiel la paŝoj de kato en la neĝo.

Dum tiu momento Roberto, en la malproksima urbo, abrupte vekiĝis el inkubo en sia lito kun granda kaj neklarigebla sento da angoro. Li ellitiĝis kaj malfermis la fenestron de sia ĉambro. Li klopodis memori la inkubon. Nenio. Li subiris en la kuirejon por preni glason da lakto. Kurioze li pensis pri Bastiano kaj sin demandis kion li farus se ankaŭ lia amiko malaperus. Dum tiu vespero li pensis ke ĉio rilatis al la diabla kreitaĵo en la pentraĵo. Kie estis dum tiu momento liaj viktimoj?

La silento estis la nura respondo al la demando, el la nigra ekrano de la nokto.

Bastiano sidis sur la lito en la mallumo kaj li serĉis palpe la ŝaltilon, sensukcese. Post kelkaj momentoj li rimarkis ke li serĉis ĝin en la malĝusta flanko. Li sin turnis kaj vidis antaŭ si du lumaj okulojn. La teruro senmovigis lin, tiel abrupte ke eĉ la spiro mankis al li. Li estis tute certa pri la ŝlosita pordo.

- Oni ne povas ŝlosi la teruron per pordo.

La stranga voĉo estis en lia menso, li estis certa pri tio.

- Kiu vi estas? – Demandis Bastiano mense. La konversacio estis tute telepatia. La knabo deziris ke tio estu sonĝo, sed ne facilis konvinkiĝi.

- Sonĝo aŭ realo – respondis la voĉo – inkubo en la sonĝo aŭ sonĝo en la realo, se vi preferas. Kiu mi estas oni ne povas diri.

- Kial vi estas ĉi tie?

- Mi estis ĉiam kun vi kaj kun la homoj similaj al vi.

- Ne, tio ne estas vera. Mi neniam vidis vin antaŭe. Ĉu vi estas la monstro en la pentraĵo?

La voĉo respondis sible.

- Mi ne venas el la pentraĵo sed per la pentraĵo, kiu simbolas min, vi povas kompreni kiu mi vere estas.

- Kion do?

- Mi naskiĝas el la timoj de ĉiuj: mi estas ĉion, kion oni ne havas, ĉion, kion oni ne scias. Mi vivtenas min per duboj kaj angoroj, per la obskura parto de la homa menso. Vi alvokis min.

- Mi ne alvokis vin. – Replikis la knabo.

- La forto de viaj turmentoj donis al mi konkretecon.

- Ĉu vi estas kulpa pri la malapero de miaj kamaradoj?

- Ili mem estas kulpaj pro sia malapero.

- Kion vi volas de mi?

- Kion vi mem deziras, kiel la aliaj deziris antaŭ vi.

- Kie ili estas nun?

Sekvis kelkaj longaj momentoj da silento. La voĉo alproksimiĝis iomete.

- Kial vi ne respondas?

- Vi bone scias kion vi deziras fronte de la malcerteco kaj la timo.

La teruro kreskis dum la fido estis cedanta. Li komprenis uzi ĝin nur kiel ekranego por kaŝiĝi je siaj malfortecoj. Li ne vere decidis batali kontraŭ ilin. La monstro estis, kiel la morto, la Granda Senmaskiganto.

- La aliaj antaŭ vi elektis la fuĝon fronte de la dubo, la ekzilo el la realo. Nun estas via momento decidi.


1   ...   7   8   9   10   11   12   13   14   15


Elŝuti 272.3 Kb.

  • Vespermanĝo kun la diablo

  • Elŝuti 272.3 Kb.