Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La legantovendejo

Elŝuti 272.3 Kb.

La legantovendejo




paĝo10/15
Dato15.03.2017
Grandeco272.3 Kb.

Elŝuti 272.3 Kb.
1   ...   7   8   9   10   11   12   13   14   15

Vortoj


Estas lokoj, sur la Tero, tie ne ekzistas vortoj. Proksimaj lokoj. Oni alvenas tien… kaj ne sukcesas diri ion. Ofte oni sin sentas malagrable. Ni ĉiuj estis tie. Estas krome lokoj plenplenaj je vortoj, eĉ ili estas unu tuta ĥaosa fona frakaso. Oni alvenas tien… kaj ofte sin sentas malagrable. Oni ne komprenas ĉu tio, kion oni aŭskultas, havas sencon kaj kio ĝi estas. Ankaŭ tie ni ĉiuj estis. Estas intermeza loko, kie oni klopodas fari loĝikan sisteman paroladon, koheran. Oni klopodas sinceri, paroli sen sin maski per vortoj.

Nokte mi estis sternita sur benketo. Mi estis rigardanta la stelojn. Estis eksterordinaria nokto, pura. Proksime orkestro improvizis per brazilaj ritmoj. Estis eltondaĵo de ĉielo inter la frondoj en kie mi esperis vidi kelkajn meteorojn, dum tiu urba nokto de Sankta Lorenco. Neniu meteoro ĉi vespere. Eĉ ne unu. Mi serĉis vortojn por esprimi kion oni sentas kiam la amata knabino ne nur ne amas nin, sed eĉ estas malamika. Ŝi ŝokdiras kaj vi ne scias la kialon. Mesaĝo sen respondo sur la poŝtelefono. Vi opinias kiu ĝi estas tute banala, observata de eksterne, tial neutila. Vi serĉas sencon kiu eble ne ekzistas.



Kaj estas silento kiu superas ĉion

Ĝi superstaras la flugantajn voĉojn, superstaras la orkestron, superstaras la trafikon. Ĝi estas silento farata el manko de vortoj. Estas la cetero, la vortoj ne bezonatas – oni povas diri – kiel ne bezonatis de kvin milionoj da jaroj al niaj avoj por suferi sen la mordo de kajmano aŭ la frapoj de aliaj. Tamen eĉ la vortoj faras malbonon, kiel la silento – la silento kiu estas manko je vortoj – ne la silento kiu ne bezonas vortojn. Ŝi nek vokas kaj nek skribas al mi…


La lasta profetaĵo


Sur la ekrano jam pasis la finaj titoloj de la filmo, kiam mi elŝaltis la televidon kaj min preparis iri al la lito por ripozi dum kelkaj horoj antaŭ ol eliri. Certe ne mankas kialoj por timi alispecan nokton: dum la venonta tago mi mortos. Dum mi estas skribanta ĉi tiujn lastajn vortojn mi estas vojaĝanta per aŭtobuso direkte al Vallombrosa. Mi neniam alvenos al Vallombrosa kaj mi estas bone preta por tio, en la supozo ke oni povu pretiĝi por morto.

Sed estus pli bone rakonti mian historion ekde la komenco, por bone kompreni ke mi vojaĝas volonte al morto.

Mia nomo estas Elio. Mi naskiĝis de dek ok jaroj en tre malproksima lando. Mi vivis strangan infanecon. Kiam mi estis naŭ jaraĝa mi ekrimarkis havi povon kaŝita ĝis tiu momento: mi povas vidi la estontecon per sonĝoj. Certe tio estas nekutima afero, sed laŭ mia infana vidpunkto tiu ne estis tiel strange. Male laŭ mi tiu estis tiom natura stato ke ĝis kiam mi estis dekunu jaraĝa mi kredis ke ĉiuj homoj havas tiun povon. Mi estis ankoraŭ naiva infano kiam mi sonĝis tion, kio okazos dum la venonta mateno. Kiel infano povas konsideri pri tia povo, mistera kaj ankoraŭ malforta? Mi ankoraŭ tre bone memoras pri tiu unua sonĝo: mi sonĝis mian patrinon kiu donis al mi libron por mia naskiĝtago. Ĝi estis libro de fabeloj kiun mi neniam vidis antaŭe. Dum la sekvonta mateno mia patrino vekis min kaj ŝi faris al mi aprecatan surprizon.

Mi faris alian similspecan sonĝon post multe da tempo, kaj poste ankoraŭ, kaj ankoraŭ ĉiam pli ofte. Kiam mi estis dekunu jaraĝa mi rimarkis ke tiuj sonĝoj montris eventojn pli kaj pli malproksimaj: ne plu horoj sed tagoj, kaj precipe mi eltrovis, grandegsurprize, ke tiu povo, laŭ mi tute natura, ne ekzistas ankaŭ por la aliaj homoj. Mi decidis paroli pri tiu povo kun neniu: tre saĝa decido, mi ankoraŭ pensas, por dekunu jaraĝa infano. Nur nun mi pensas, ke estas la momento montri min kaj mian dramon. Tiu estas korekta vorto: dramo. De tri jaroj mi rimarkis tion: ĝis tiun momento la povo estis nedanĝera, eĉ utila dum kelkaj cirkonstancoj. Sed dum malvarma januara nokto mi ŝanĝis opinion: mi vidis la morton de kara amiko sekve de aŭtomobila akcidento.

Mi ne bone memoras la detalojn, sed mi estis tiel konfuzita ke unuafoje mi malbenis la povon, tiun povon kiu estis jam parto de mi. Mi malbenis la malbonan destinon kiun mi povis nur vidi kaj ne ŝanĝi. Mi malbenis eĉ min mem, kiel mi estis parte respondeca pri tio kio, kio prepariĝis en la malluma ombro de la sorto. Post du semajnoj mia amiko, pedalante en sia biciklo, mortis sub kamiono. Dum la funebra ceremonio mi libere esprimis mian doloron kaj ploron. Oni povus min demandi kial, konante la estonton, mi ne provis eviti la morton de mia amiko. En ĉi tiu kazo la respondo estas simpla kaj kruela: unue mi ne sciis kiam precize okazos la akcidento kaj ĉiuokaze kion dirus al mi mia amiko se mi dirus al li: “Via destino estas morti sub kamiono, do restu hejme!”. Do, en ĉi tiu kazo kiel en aliaj similaj kazoj, mi estis tute senpova kaj senutila. Unufoje la povo montris sian veran naturon.

Post tiu sonĝo la klareco kaj la ofteco de la vidoj plimultiĝis. Mi jam povis vidi la horizonton de la tempo, kiu sin montris dum miaj sonĝoj kiel luma linio en la mallumo, tre klara. La antaŭvidoj efektiviĝis akurate post kelkaj monatoj. Mi sentis kreski en mi la misteran povon, ne plu kiel akompananto sed kiel kancero kiu terurigas min. Neniu estis plu senzorga kiel antaŭe. Sed bonŝance mi estis ankoraŭ knabo plenviva kaj ofte mi forgesis la malbonajn aferojn kaj mi komformiĝis al la situacio. Mi daŭris plu vidis kreski la povon dum la antaŭvidoj plivastiĝis al jaroj kaj jardekoj. Samtempe mi pripensis pri la origino de la povo, kiel eblas revivi per sonĝo estontajn eventojn. Mi uzas la vorton “revivi” ĉar dum la jaroj mi teoriis ke mi povas vidi la estonton ĉar ĉio jam okazis en malproksima kaj nedefina tempo. Senkonscie mi proksimiĝis al la vero. Sed kiel terura vero!

Kiam mi estis dekkvin jaraĝa mi povis vidi post mia vivo. Mi vidis multajn kruelajn militojn, la medicinan progreson kuraci malsanojn hodiaŭ nekuraceblaj, mi vidis homajn koloniojn sur la Luno kaj sur Marso, novajn modojn kaj novajn naciojn, longan pacperiodon en la tuta mondo dum pli ol jarcento danke al saĝa regado de grandaj homoj, novajn energifontojn kaj neimagineblajn veturilojn. Iufoje mi sukcesis ekvidi daton en elektronika panelo sur konstruaĵo: la 4a de aŭgusto 2570. Kiam mi estis dekses jaraĝa mi vidis la finon de la homaro dum terura nuklea milito. Mi vidis pli kaj pli nekompreneblajn eventojn kaj aferojn, tiom absurdaj ke mi demandis min ĉu mi finfine freneziĝis. Ĉiuokaze mi sukcesis ne tro maltrankviliĝi eĉ vidante la pli kruelajn eventojn: tiu estis la sola maniero por ne vere freneziĝi.

Mi estis apenaŭ dekses jaraĝa kiam la povo, eksponenciale krestinta, montris al mi la novajn rasojn kiuj popolis la Teron dum la miljaroj post la malapero de la homaro. La miljaroj iĝis poste milionoj da jaroj, tempo kiun la menso ne povas plene kompreni kompare al la mallonga daŭro de la homa vivo. Kiam mi estis deksep jaraĝa mi vidis alterni sur la Tero kreitaĵoj tiel strangaj ke mi ne trovas la vortojn por ilin priskribi. Nenio estis priskribebla. Tiuj estas aferoj, kiujn mi ne povis kompari al la aktuala realo. Kiam mi vidis la suno iĝi ruĝa giganto kaj engluti ĉiujn planedojn ĝis la orbito de Marso, inkludinte la Teron, mi vidis kataklismon inda je holivuda filmo. Mi legis, en ia astronomia teksto, ke tio okazos post sep aŭ ok miliardoj da jaroj. La vivo sur la planedo malaperis jam multe da tempo antaŭ la katastrofo: restis nur frosta silento kiam la ruĝa giganto iĝis blanka nano, malgranda punkto kiu malaperis inter la aliaj steloj, en ĉielo tre malsama de la nuna.

Poste mi havis kelkaj monatoj da paco. La sonĝoj montris al mi ĉiam la saman malluman peizaĝon al kiu mi kutimiĝis. Tiuj estis longaj senlumaj noktoj. Mi plu ne serĉis respondojn al miaj demandoj pri la povo kaj ĝia origino (mi kredas je nenia diaĵo) sed la demandoj restis: se la antaŭvidoj rilatas pri tempo pli kaj pli malproksima, ĉu estos fino al ili? Kaj kie min kunportos tio? Kio okazos dum tempoj tiel malproksimaj ke maleblas esprimi per jaroj? Al kiu epoko rilatis miaj antaŭvidoj? Ĉu dek miliardoj da jaroj? Ĉu centoj? Ĉu miloj? Ĉu milionoj? Ĉu miliardoj? Kiom oni povas kompreni unu miliardon da miliardoj da jaroj?

Ĉiuokaze la tempo ne plu havis signifon, laŭ mi.

Nenio havis plu signifon. Ĉio estis frenezeco.
Mi devas nun konkludi parolante pri la nunaj tempoj. Hieraŭ la povo montris al mi eksterordinaran aferon. Ion, kiun mi povas kompari al neniu konata afero. Simple mi ne povas paroli pri tio. Neniu okulo, neniu koro, neniu menso povus toleri ĝin. Dum unu momento, dum nur unu mallongega kaj eterna momento mi komprenis la veran naturon de tiu abstrakta koncepto kiun nomiĝas “tempon”.

Dum ĉi tiu momento, nur dum ĉi tiu preciza momento, mi decidis. Sed, ĉu ĝi reale estas mia decido? Mi memoras, ke antaŭ multe da jaroj, kiam la povo ankoraŭ kreskis malrapide, mi faris tre signifan sonĝon. Mi vidis knabon kun familieca vizaĝo eniranta en aŭtobuson. Mi vidis tiun aŭtobuson defalanta preter kurbiĝo kaj bruliĝanta. Mi forgesis tiun sonĝon. Tiam ankoraŭ mi ne konis la signifon.


1   ...   7   8   9   10   11   12   13   14   15


Elŝuti 272.3 Kb.

  • La lasta profetaĵo

  • Elŝuti 272.3 Kb.