Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La legantovendejo

Elŝuti 272.3 Kb.

La legantovendejo




paĝo1/15
Dato15.03.2017
Grandeco272.3 Kb.

Elŝuti 272.3 Kb.
  1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   15


La lingvovendejo

de Massimo Acciai
massimoacciai@alice.it

Por la amikoj, kiuj ne malaperas.

La legantovendejo


La pordego de la granda konstruaĵo malfermiĝis antaŭ tre granda kaj bela portiko, sed la plej interesa detalo konsistis el la fakto ke elirante maldekstre eblis trovi grandan librovendejon ĉiam malferma. La marbordo estis lumigita ĉiunokte de lumaj ŝildoj, de hoteloj, glaciaĵejoj kaj siaj butikoj plenaj je turistoj, kiuj ne forgesis legi eĉ libertempe, vazaŭ seninterrompe, plenigante tiel iom post iom la librovendejon. Simono sciis, ke la plej taŭga momento estis frumatene, kiam la aero estis ankoraŭ iom malvarma kaj troviĝis malmultaj homoj sur la stratoj.

Simono ege frenezis pri la libroj. Ili konsistigis lian emon. Tiu vendejo estis lia ciŭtaga tento, kiam oni puŝis la vitropordon de la palaco kaj lia rigardo iris aŭtomate al la montrofenestro, inter la novaĵoj ordigitaj sur la bretaroj kaj la monatofertoj. Senkontrole li jam estis interne.

Maro da libroj, ja tiu estis la maro en kiu li ŝatis enprofundiĝi. Li moviĝis malrapide tra la benkoj. Li rigardis hipnotizite la bretarojn. Li prenis libron, per mano pezis ĝin, legis la malantaŭan kovrilon, turnis ĝin en siaj manoj, foliumis ĝin kaptante iujn vortojn kaj frazojn hazarde, ofte eĉ li enflaris la paĝojn. La libroj estis gustumendaj ĉiusence; trafa kovrilo, la precizeco de la paperkvalito estis tiel grava kiel la enkonduko. Rilate al la enhavo, bona aŭ malbona, ĝi venis post la akiro kaj eklego sur benketo, en buso aŭ sur la plaĝo. La librojn li sentis naze kaj nur malofte li restis trompita. Estis kvazaŭ la ekstereco respondus iel mistere al la interno. Odorumante li komprenis, ĉu iu libro estis leginda. Ĉu absurde? Ĉu freneze? Kial do, kiam li havis malvarmumon, li ĉiam faris malbonegajn akirojn? Kial la polvajn kaj senodorajn librojn de la biblioteko li ne sukcesis fini, ili ne kontentigis lin?

Simono krome akiris nur novajn librojn kaj neniam li pruntis, almenaŭ ĝis li ne ilin estis finlegintaj. Li ne ŝatis la uzitaĵojn. La eluzitaj libroj malbonodoris. La "virgaj" libroj havis tute alian valoron; kial alie ili kostis pli ol la eluzitaj? Ne estis komparo, kaj li volis malvirgigi ilin, ekŝirante travideblan envolvaĵon kaj lasante unue sian premsignon sur ĝiaj paĝoj. Kiam li pruntis libron al amiko, ŝainis al li kvazaŭ iomete li perdus ĝin; kiam li ĝin rericevis, ĝi ne estis plu la sama. Li ĵetis ĝin malgracie en librejon kaj forgesis ĝin, kvazaŭ temis pri malfidela virino. Tiujn konsiderojn li ja ne diskonigis: la libroj estis liaj fidelaj amikoj. Krome lia nazo neniam eraris. Sed lastatempe okazis al li strangaj aferoj. Dum la antaŭa monato ekzemple li akiris La ege tedan vivon de Luigi Valia de Erberto Marovi kaj li restis tute elreviĝinta. La titolo estis sendube nefidinda, sed la formato ŝajnis respeguli precize la poŝon de lia jako, kvazaŭ ĝi estus farita por tiu libro, kaj inverse; krome, la paĝoj delikate odoris je teofolioj. Post la unua ĉapitro li ne rezistis kaj li ĵetis ĝin kolere kontraŭ la varmilon; poste li plukis ĝin kaj ĵetis en paperkorbon senkompate. Post unu semajno li snifis la benzenan inkon de eseo pri psikologio de la amasoj en la dezerto kaj juĝis ĝin nerezistebla. Male la enhavo endormigis lin post kvardek ok sekundoj. Iritita pro la 5,15 eŭroj investitaj en tiu volumo, li metis ĝin sur la noktoŝranko por la sendormaj noktoj. Pasis ankoraŭ kvin tagoj, kiam li eliris el la vitropordon de la librovendejo kun streĉa romano de Austin Bätan. Ĝi limonodoris, iomete persike. La enhavo male naŭzis lin kvazaŭ temis pri sala kafo.

La situacio, jam maltrankvila, eĉ pligraviĝis dum la lasta semajno. Irante tra la artsekcio li sentis nerezisteblan impulson al la aĉeto de librego tiel granda kiel sia skribotablo, peza almenaŭ dekkvino da kilogramoj, pri baroko en Lombardio. Rabatita prezo: 118 eŭrojn. Li trenis ĝin ĝis la kason, ĵetante ĝin sur la benkon sub la surprizitaj okuloj de la kasistino, kiam li subite ekkonsciis, ke la baroka arto neniam interesis lin. La afero estis absurda, konsiderante, ke la kovrilpaĝo estis horora kaj la papero malbonodoris nauze je formaldehido. Nu, kio diable estis okazanta al li? Ruĝiĝante li traserĉis sin kvazaŭ serĉante la monujon, poste faris etan rideton al la virino - lentuga knabino kun grandega nevuso apud la dekstra okulharo - kaj iris remeti la libron en sia loko. Puŝante la pordon li volintus sin vangofrapi.

La sekvan tagon, revenante el la laboro, li haltis apud sekcio de brajlaj libroj. Kiam li ekvidis sin mane tuŝante ilin, li histerie ekridis. Kelkaj personoj sin turnis por lin rigardi. Li ruĝiĝis ĝis la orelojn.

Finfine tio okazis.

Li jjus eliris kiam li rapide rigardis maltrankvile la ŝveligitan poŝon de la jaketo. Li palpis serĉante la kuraĝon rigardi. Se estus tio kion li kredis, la konkludo ne lasis dubojn, kaj evidente al li tute ne plaĉis. Tio ja signifis, ke li estis freneza.

Temis pri malgranda bindita libro. Li eltiris ĝin kun kreskanta maltrankvileco. La rigardo falis sur la prezo; 9,59 eŭrojn. Nu, tio povis esti pli malbona, pensis li tute nekonvinkita. La titolo estis mistera, tiel kiel la aŭtoro: La legantovendejo de ***. La kovrilo estis banala, kiel la odoro de la paĝoj. Laŭ lia malnova flara juĝmetro li akirintus neniam tiun libron. Tamen li memoris, repensante pri ĝi, ke li prenis ĝin en la librobretaro de la novaĵoj, ke li ĝin laŭregule pagis kaj metis en la poŝo. Ĝi estis la evidenta pruvo, ke la cerbo kurtacirkvitis.

Kvazaŭ li flosus en alia dimensio, li paŝis ĝis la benketo antaŭ la plaĝo. Li malfermis ĝin sub la lampionlumo kaj rigardis kion li akiris. Ĝi konsistis el rakontkolekto. Estis neniu konkreta indiko malantaŭe, nur juĝo tiel pozitiva kiel svaga de nekonata ĵurnalisto. La foto de la verkisto okupis kvadrateton sur la kovrilo; anonima vizaĝo, nedifinebla aĝo, kun okulvitroj, lipharoj kaj mentonbarbo. Li serĉis la indekson; inter la dek titoloj li elektis komenci je la rakonto kiu donis la titolon al la kolekto, kiu en tiu kazo estis ankaŭ la unua. Drole! Eĉ la titolo estis erara; legantovendejo anstataŭ librovendejo. Do kio diable signifas legantovendejo? Nu, almenaŭ ĝi estas mallonga.

Li eklegis kaj legante li iom post iom komprenis.
La legantovendejo malfermiĝis je la naŭa kaj tuj ĝi plenpleniĝis je libroj, kiuj flirtis kvazaŭ ili estus kolomboj ĉirkaŭ la seĝoj sur kiuj la legantoj atendis esti elektitaj.

La legantoj estis klasigitaj laŭ kategorioj kaj interesoj. En ĉiu klaso ili estis ordigitaj ĉu aĝe, ĉu alfabete aŭ laŭ kategorioj kaj laŭ interesoj. Iuj montris allogan rideton, aliaj ŝajnis senpaciencaj. Estis tiuj kiuj atendis ek denaske por esti elektitaj, kaj pro tio ili estis flanken metitaj en angulo sub la etiketo "ofertoj". La novaj legantoj estis kutime neplenaĝaj (sed kelkfoje okazis, ke alvenis maljunaj sinioroj de la vesperaj lernejoj), la novuloj estis metitaj en montrofenestron. Klare ili estis la plej aprecataj el inter ĉiuj, ĉar ili metis en la legado la entuziasmon de la novulo. En la centro de la halo estis amasigitaj la plej spertaj legantoj, tiuj nekontentigeblaj, tiuj kiuj tre rapide legis librojn. La klientoj fakte alproksimiĝis time, senfine prudente, rapide ekmoviĝis kiam la manoj reaperis por ekkapti la flugetantajn paĝojn. La pupiloj rigardis avide la volumojn ĵus presitajn, malŝatante la malnovajn librojn. Se iu malnova unua eldono elektis iun, li klinis la kapon akceptante sian destinon, sed la libro-komizo malkonsilis la aĉeton. Al ĉiu sia propra leganto - estis la slogano de la legantovendejo. Inter libro kaj leganto devis esti tuj ia interkonsensintonio, alie estus por ambaŭ doloroj.

Estis timidaj libroj, kiuj hezitante alproksimiĝis al sia leganto, ili amindumis sin metante sur liajn krurojn delikate. Estis tiuj nedecidaj, kiuj flirtis unue super la kapo de maljuna sinjorino kun ridinda ĉapelo ekstermoda, poste dum lasta minuto ili turniĝis al juna modelino kun plenforma brusto. Estis la perfortemaj, kiuj donis sonriĉajn vangofrapojn al tiuj, kiuj rigardis ilin kritike. Estis la klasikaĵo de la literaturo, kiuj retrovis sin neeviteble en la manojn de universitataj studentoj aŭ dikaj kaj barbaj profesoregoj. Finfine estis la kritikaj eseoj, kiuj tre afektegis, kiuj sin apogis sur la krurojn de tiuj kiuj faris al ili pli da komplimentoj. Kiam libro faris sian elekton laŭ kriterioj por ni nekompreneblaj, sed ĉiukaze instinktaj, sin apogis dolĉe aŭ violente sur la genuoj aŭ lasis sin kapti per la manoj kaj trenis la leganton aŭ legantinon ĝis la kason. Tie la libro-kasisto, kiu estis ankaŭ katalogo de la legantoj - volumego tiel alta kiel persono kaj kun ledbindita kovrilo, ornamnajlata kiel mezepoka kodekso - ĝi ricevis ĉiuaĉete po unu stampon. Ĉiumonate ĝi estis anstataŭita de kasisto identa kiel formato, sed kun kovrilo de malsama koloro, kutime pli hela.

Post la aĉeto, la libro eliris per la kruroj de la leganto, kiu portis ĝin al sia domo, nur dum unu horo aŭ dum sia tuta vivo. Fakte nur malofte okazis la perfekta renkontiĝo, la magia libro, kiu ŝanĝas la vivon. Ofte la leganto sin montris malbona aĉeto. Tamen estis fera regulo de la legantovendejo neniam ŝanĝi la venditaĵon kiam ĝi estis forportita de la butikon. Ĉiukaze, estis ĉiam libro, kiu tion provis, protestante kun la direktoro, sed vane.

Dume la komizaj-libroj daŭrigis levitaciumi tie ĉi kaj tie kun surdiga susurado de paĝoj, movante ventturniĝojn kiel en birdejo, por zorge kontroli kaj doni konsilojn. Estis ĉiam io farenda en legantovendejo, estis ĉiam novaj klientoj enirantaj tra la pordo, tra la fenestroj, por serĉi la viron aŭ la virinon, kiu povus doni sencon al ilia ekzistado.

  1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   15


Elŝuti 272.3 Kb.


Elŝuti 272.3 Kb.