Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La lasta rondo oni diras, ke

Elŝuti 212.22 Kb.

La lasta rondo oni diras, ke




paĝo5/5
Dato15.03.2017
Grandeco212.22 Kb.

Elŝuti 212.22 Kb.
1   2   3   4   5

Kristnaska antaŭludo


-
Atenton! Jen la slipo por elpaŝo. Iru vi duope al la arbaro de garnizono por elekti du belajn piceojn! Starigu unun el ili en la regimentklubo, la alian en la trupana manĝejo! - donis la ordonon majoro Halmay, la oficiro por humanaj aferoj de la regimento, kun krakanta voĉo al la du soldatoj, kiuj estis streĉiĝintaj en atentohalto. - Ĉu vi komprenis min?

- Ni komprenis! - respondis Miĉjo kaj Ruĉjo samtempe.

- Kaj nun vi ambaŭ foriru!

Kiam la du bonamikoj estis ekster la pordego de la kazerno, Miĉjo okulumis al Ruĉjo:

- Atentu, amiko - li diris -, la diablo iru tiel malproksimen pro du piceojn! Altara ideo venis en mian kapon! Ĉiaokaze vespero estos, kiam ni povos reveni.Kaj nun, kamarado, bone mal­fermu viajn orelojn! Ĝis vespero ni faros grandan drinkadon, poste ni vizitos tiun ĝardenon, en kiu superklasaj koniferoj kreskas, laŭ mia modesta opinio. Se ni tiujn kuportos, la buŝo de olda Halmay restos malfermite pro la admiro!

- Fine, ĉi tio estas racia bataltasko! Miĉjo, vi eĉ ne estas tiel troidiota! - konsentis Ruĉjo pri la afero - Sed mi atentigas vin pri tio, ke mi ne havas eĉ solan moneraĉon!

- Lasu nur tion al mi! Antaŭhieraŭ mi ellogadis la unuarangajn testudojn el la akvario de la komandanto, kaj forvendis ĉiujn po-pecoj ducent forintojn al la eksteraj etulaĉoj. Oni tiel aĉetis ilin, kiel sukeron! Estis bubaĉo, kiu aĉetis eĉ du pecojn.

- Miĉjo, vi estas grandega! Sed kion vi trompis la gardistaron?

- Paĉjeto mia, ŝajnas tiel, ke oni vin frotadis, kiam mi jam estis brila!

- Sed tamen! Tie la gardistaro estias tre forta.

- Tre forta gardistaro? Eh, paĉjeto mia, ne ridegigas min! Mi estis tie la sola gardisto, se vi jam tion forgesintus!

La du kamaradoj longe iris senvorte unu apud la alia. Post abrupta vojkurbiĝo ili ekcelis la enirejon de gastejo, karesnomata “Orpiedtuko”.

- Maca, rondon da kutimata! - kriis Miĉjo, kiam la kelnerino salutis ilin, kiel malnovajn konatulojn.

La knabino daŭrigis, estimante ilin, kiel kutimulojn de la gastejo:

- Nu, fine mi vidas vin ambaŭ! Mi ĵus pensis pri tio, ke vi denove sidadis en la karcero aŭ malsaniĝis. Aŭ ĉu eblas, ke vi partoprenis en militekzercadon?

- Ĉi tio estas milita sekreto - okulumis Ruĉjo al Maca, ne konfesante eĉ se ili ricevus la mondon, ke ili eĉ unu moneron ne havis.

- Vi, Ruĉjo, hodiaŭ ĉi tiu bubino estas tolereble beleta - taksis Miĉjo la knabinon, kiam ŝi metis la rumojn antaŭ ilin, kaj denove foriĝis kun tiu karakteriza irmaniero balanciĝanta, kiun la soldatoj, servantaj en la garnizono, gapis ĉiam kun granda ĝojo. Ŝi ĉiam absorbis iliajn atentojn aŭ fantaziojn per ĝi.

- Tiam drinku, kamarado! Ju pli multon vi drinkos, des pli vi vidos ŝin bela - filozofis Ruĉjo -, ĉar malnova maristproverbo diras: ne ekzistas malbela virino, nur malmulta rumo.

Post kelkaj minutoj la knabino eksidis kontraŭ ili por interŝercadi, kaj nur tiam ŝi ekstaris, kiam iu gasto alvenis. Ili drinkadis. Malfrua vespero estis jam, kiam ilia mono elĉerpiĝis.

- Ni devus iri - proponis Ruĉjo per balbutanta lango.

- Kvankam nun mi ne havas humoron por tiu konifera bataltasko - ekĝemis Miĉjo -, sed vi pravas, kamarado, ni devas ĝin fari.

Ili pagis ankaŭ la lastan rondon. Bonkonante la kaŭzon, kaŝintajn malantaŭ la agoj de la du kamaradoj, Maca diris post ili kun supereca rideto:

- Estas domaĝe, ke via mono elĉerpiĝis, ni bone interparoladis!

- Nu, ne ofendu la armeon - respondis akre Ruĉjo super sia ŝultro -, ĉe ni restis ankoraŭ tiom da mono, ke vi povus tapeti per ĝi ĉi tiun bungalaĉon!

- Ho, al diablo! Ĉu vi prirabis la bankon?

- Ni ensidis la monkeston, kaj la mono surgluiĝis nian postaĵon.

Ili ridis. Elpaŝinte sur la neĝokovritan straton, ili startis videble en ebrieta stato.

- Nu, oldulo mia, ni tie ankros - montris Miĉjo al ĝardena domo nelonge. - Ĉu vi vidas la koniferojn?

- Mi vidas tiujn - diris la alia -, vere estas belaj. Tiaj ja cetere ne ekzistas en la arbaro. Kiel mi vidas: ili arĝentkoniferoj estas.

- Via gvatkapableco estas bonega, kamarado! Kaj nun ni aĉetos transitbileton al la transa flanko de la palisaro. Kiel mi vidas, ni havas bonŝancon. La domo estas malluma, singardemo estas venkita!

Unue ili transĵetis sian mantelon trans la palisaron, ke ĝi ne ĝenu ilin en la movo, poste iomete malfacile, sed ili sukcesis tragrimpi. Pantalono de Miĉjo restis malfermate sur ĝia postaĵo ĉirkaŭa dudek centimetrojn longe post plenumado de la nefacila tasko, kaj tra la ŝiraĵo elbrilis blankeco de la kalsono. Ruĉjo laŭte ridaĉis:

- He, oldulo mia, via fotillenso restis malfermate! Ho, antaŭpretiĝi por fotado!

- Haltigu vin mem - siblis Miĉjo kolere -, iu povas aŭdi nin!

- Eh, eĉ la hundo ne estas hejme! - kontraŭdiris la alia. Kaj en tiu momento sur la neĝo nekonatspeca hundo kuregis al ili kun hirtigita krinaro.

La bravuloj fuĝis ekster la barilon kun rapideco, hontigante la sobrulojn.

- Tio ne estos bone! Tiun moviĝantan, idiotan terenobjekton ni devos decidigi pri pli bona kompreno!

- Do decidigu, Miĉjo! Mi ne eniĝos denove! Vi elpensis ĉi tiun tutan idiotaĵon, do vi devu malsovaĝigi ĉi tiun bestaĉon!

- Plej bone estus mortbati.

- Yes, hodiaŭ pli bone estas leono kadavriĝinta, ol morgaŭ vivanta! Ankaŭ P. Howard diris ĉi tion.

- Bela hundo, bona hundo, kara hundeto de sia posedanto - flatis Miĉjo al la besto -, saĝa hundeto!

La movo de hundo ŝanĝiĝis pli kaj pli amikeca, kaj post duonhora bombardo la hundo jam toleris eĉ la karesadon de la manoj, enmetantaj tra la breĉoj de la barilo. Ruĉjo devis transdoni al la hundo la sukerkubojn, kiujn li akiris por sia propra konsumado.

- Ĉi tiu bestaĉo formanĝis mian tutsemajnan mobilizadan porcion! - ĝemis li malĝoje post la lasta kubo.

Post tio la knaboj malrapide, singarde enkuraĝis denove la ĝardenon. La hundo jam toleris ilin, kaj akompanis siajn freŝbakitajn amikojn ĝis la unua konifero.

Miĉjo komencis serĉadi en siaj poŝoj, poste li turnis sin al Ruĉjo kun maltrankviliĝanta vizaĝo:

- Ĉu vi havas poŝtranĉilon? Mia poŝo estas truiĝinta...

- Bovo! Vi fordiboĉis la komunan havaĵon! Do nun kion diablon ni faru?

- La diablo prenu ĝin! Atendu ĉi tie, mi tuj revenos!

- Iru nur! Mi estas tre scivola, ke vi nun kion elpensos!Mi havas suspektegon, ke la kreinto tial markis vian frunton per denaska makulo, ke la marsanoj, alvenonte per NIFO, ne intermiksu vin ia inteligenta estaĵo!

Miĉjo murmurante ian blasfermon forbalancis sin ĝis la barilo. Li elgrimpis al la strato, kaj sonorigis ĉe la kontraŭ-flanka domo, pro kio malvarma ŝvito inundis Ruĉjon, kaj li preskaŭ resorbiĝis.

Kaj Miĉjo kion diris, kion ne al la maljunulino, malfermanta la pordon, tiu atendas pri la esplorado de la historiistoj, sed estis fakto, ke li revenis kun granda kuireja tranĉilo.

- Vi estas tiel granda bestaĉo, ke la java simiohomo estas bonkapableca jura doktoro kompare kun vi! - atakis lin Ruĉjo. - Kial vi ne povis pluiri kelkajn domojn? Vi alportis por mi la ŝrikmalsanon!

- Ferlu! Vi komencas ŝanĝiĝi tiel impertinenta, ke la foireja muŝo estas karmelanino kompare vin! Sed nun estus bone eklabori, ĉar nia mandato nelonge ĉesos!

- Ili tratranĉis la unuan konifertrunkon. Ruĉjo levis la koniferon, kaj turnis ĝin esplorante kun granda fakkono. Poste li tiel opiniis:

- Bovo, ĉi tiu estas kurba! La olda Halmay certe estos ofendiĝinta, pro ĝi! Ni devas ĝin lasi ĉi tie.

Do li repikis ĝin en la neĝon. Lante ili finis la laboron kun la koniferoj. La hundo akopanis ilin vostume ĝis la palisaro. Kiam Miĉjo etendis la koniferojn kaj la mantelojn al sia amiko, kaj ankaŭ li mem forlasis la ĝardenon, enmetante sian manon tra la palisarbreĉo, lastafoje ekkaresis la kvarpiedulon:

- Bela hundeto, bona hundeto, idiota hundeto de sia posedanto! - li diris, kaj nazbatis la beston per bondirekta frapo. La plenda tirbojo de la hondo sonis malproksimen.

- Nu, tiu ne plu volos ankoraŭfoje interkonatiĝi kun la armeo de sur la strato! - rimarkis Ruĉjo.

- Anstataŭ la filozofo vi prefere rapidu antaŭen kun la koniferoj, ĝis kiam iu ekvidos nin - diris Miĉjo -, dum mi konvene redonos la tranĉilon, kiel ĝentlemano!

Post duonhoro la kunuloj kontente ridetaĉe alvenis en la klubon kun la koniferoj, kaj kun la konscio de la bona laboro. Post la starigo de koniferoj ili falis profunda dormo en la kvartiro de la etapo sen ĉio enkonduko pro la alkoholaĵo, laboranta en ili.

* * *


Sekvanta tago, post la matena ekzerco, la kompania deĵoranto sendis voki la du amikojn.

- Aperu ĉe majoro Halmay en la komandanta konstruaĵo!

- Ni komprenis.

Post kelkaj minutoj ili jam tie staris antaŭ la pordo de la majoro.

- Ni certe nun ricevos la laŭdon - sufloris Miĉjo, kaj ili ambaŭ trapasis la sojlon en tiu tempo kun angora atendado.

- Sinjoro majoro, mi anoncas, ke soldato Varga kaj Fekete aperis je via ordono.

Majoro Halmay kun kuntiritaj okuloj rigardis la du soldatojn, haltintajn streĉite, kaj li ne aspektas tiel, ke li volus iun laŭdi en antaŭvidebla tempo.

- Soldato Varga, ĉu vi plenumadis la ordonon?

- Mi anoncas, jes!

- Mi ne kredus, Varga! Matene mi vidis la koniferojn. Tiuj devenis ne el la arbaro, kvankam mi donis por vi tiun ordonon - akriĝis la voĉo de la oficiro -, ke vi haku koniferojn el la arbaro de la garnizono!

- Ni portis tiujn iomete el pli proksime, sinjoro majoro - diris Ruĉjo kun malcer-tiĝanta ridetaĉo, kiu frostas sur sia vizaĝon dum kelkaj momentoj.

- Nur tiam parolu, se mi demandis vin! Ĉu vi sciis, el kie devenis tiuj koniferoj? Mi devas ekkoni tiujn, ĉar en la tuta urbo ne ekzistas arĝentkoniferoj krom unusola loko. Kaj nun vi atentu pri mi bone: hodiaŭ matene el mia ĝardeno mankas du arĝentkoniferoj, kaj unu pluvagadis el sia loko laŭ iuj voloj. Ĉu vi ne konjektas hazarde, kiuj povis esti la kulpuloj?

La okuloj de du knaboj pligrandiĝis. Vizaĝo de Miĉjo estis punca, kvankam Ruĉjo paliĝis, simile al la blankkalkita muro. Antaŭ ol ili rekonsciintus el la unua surprizo, la majoro daŭrigis:

- Kaj kvarcent forintoj mankas el la ŝparkaso de mia filo, sed li havas tiaj du testudojn, kiaj nun jam ne ekzistas en la akvario de la komandantejo, ĉar tiuj verŝajne ekstremiĝis pro ia sekreta epidemio antaŭhieraŭ matene. Varga, ĉu vi ne scias, kiu povis esti tiu alta testudovendisto, sur kies frunto estis bone ekkonebla denaska makulo?

La denaska makulo komencis flami sur la frunto de Miĉjo. Ĉi tie jam nenia defendo estis necesa. La voĉo de la oficiro ŝanĝiĝis pli akra kaj ironia, kiel li imitis la tonon, uzantan fare de la du kunuloj:

- Jen viaj karcerbiletoj, Varga! Mi deziras al vi ambaŭ agrablajn kristnaskajn festojn kaj bonan novjaron! Kaj nun vi iru for! Fine mi donas al vi bonan konsilon: evitu bone mian hundon, ĉar ekde mateno ĝi atakas ĉiujn soldatojn!

- Miĉjo, vi estas idiota bestegaĉo! - siblis Ruĉjo, kiam ili ŝancelpaŝadis el la ĉambro. - Nun vi bone aranĝis nian kristnaskan foriron! Anstataŭ ornamaĵo de kristnaskarbo ni povus briligi la klozeton! Pro via grandioza ideo vi meritus tiel vangofrapegon, ke vi glutu vian propran adamopomon!

- Ej, ej, Ruĉjo! - kapbalancis Miĉjo malaprobe. - Sed ankaŭ vi povas rekoni, ke ni tamen sukcesis akiri la surprizon por nia majoro, ĉu ne?


La ĉevalo kaj mi


(Laŭ rakonto de Johano Doknár)

M
iaj terurviziaj noktoj tiam komenciĝis, kiam en miaj sonĝoj unuafoje aperis mildrigarda ĉevalo, nomita Muki.

Muki estis vere “besta ĉevalo”! Ni interkonatiĝis okaze de vinberrikolta festo. Kvankam tiun interkonatiĝon ni ambaŭ volonte evitintus, sed la estraro de junulara organizo de la vilaĝo persistis ĉe sia decido, ke la junuloj kiel husaroj partoprenu en la vinberrikolta marŝo. Ni vane protestis sursidi tiun “veturilon”, kiun ni ne konis, ili ne akceptis tion. Oni diris al mi ekzemple, ke kiu tiel kurbajn panta­lonojn kutimis porti, kiel mi, tiu ne timu, tiu certe estas kreita sur ĉevalo, kaj ankaŭ mia avo estis brava husaro tiutempe. - Jen la kulpo de praŭloj ĉi tiel refalas sur siajn idojn!

Mi ne povis dormi tutnokte, kaj jam frumatene foriris al la komuna stalo de vilaĝo prezenti min al la ĉevalo, elektita por mi. Oĉjo Stefano ĝuste nutris la bestojn, kaj diris, ke mi ne timu la ĉevalon, ĉar Muki estas malsovaĝa jugotirulo, kaj mi devas atenti nur pri tio, ke mi ne falu de sur ĝi. - Nu ĉi tio estas bona humuro, mi pensis, kial ne la ĉevalo atentas? Al ĝi estus pli simple!

Mi interesiĝas ankaŭ pri la ekmovigo de ĝi. Oĉjo Stefano trankviligis min:

- Ĉi tia juga besto kutimis starti facile, sed haltigi ĝin jam estos pli malfacila.

Dum Muki kaj mi rigardadis unu la alian ekster piedfrapdistanco, mi eksciis, kiel eblas ĝin direktadi. (Mi devas rimarki, ke tio ne estis malpli utiligebla por mi!)

Kiam posttagmeze oni elkondukis la selitajn ĉevalojn sur la korton, mia koro komencis bati pli forte sub la husarkamizolo. Ankoraŭ mi ne povis decidi, ĉu pro la fiereco aŭ pro la timo.

Fine mi brave enŝovis la piedon en la piedingon, kaj kiel filo de granda ĉevala nacio mi volis suprensalti sur la selon. Sed tiu impeto rompiĝis sub la ventro de la ĉevalo, kien mi falis inter granda ridego de miaj kunuloj, ĉar la ventrozono ankoraŭ ne estis kunkroĉita. La selo batis mian kapon lasinte sur ĝi doloran ĝibon.

Dufoje mi jam pli singarde prepariĝadis por suprensidi. Sed mi vane estis singardema, se la ĉevalo ne estis! Do mia maleolo enpinĉiĝis la piedingon, kaj mi ne povis ĝin retiri, kiam Muki ekmoviĝis sen ĉia informo. Mi tiel saltadis unupiede apud Muki, kiel grandkreskinta lokusto, ĝis kiam oĉjo Stefano ekkaptis la buferon. Kaj kiam finfine mi estis supre en la selo, tiam mi pensis kun granda trankvilo pri tio, ke ĝis kiam mi sidos sur la dorso de la ĉevalo, ĝi ne povos min piedfrapi!

Sed tiam la bestaĉo absolute ne volis starti! Laŭ opinio de oĉjo Stefano ĝi startos nelonge kune kun la aliaj.

Fine tiel okazis. La rajdantoj ariĝis de ĉiuj flankoj ĉe la granda baskulputo. Sed tio estis la vero, ke ne la rajdistoj, sed la ĉevaloj ariĝis malatente, ke iu aŭ io estas sur siaj dorsoj.

Kaj dum la rajdado tiu ripetiĝanta leviĝo-malleviĝo! Mi nur de tiu ĉi tempo komencis estimi la marmalsanulojn!

Kiam la tuta grupo startis, mi preĝis por ke ni rajdu ĉiam malrapide, kaj ne boju nin hundo, ĉar oĉjo Stefano sciigis min antaŭe: la ĉevalo kutimis sovaĝiĝi pro la hundobojado. La knabinoj, starantaj sur la strato duflanke, ridis min jam dum la starto.

Ho, sed ĉi tio estis nur la komenco! La rido pligrandiĝis, kiam tiu bestaĉo eniris ĉiun domon trinki akvon, se ĝi ekvidis ie puton kaj trinkotrogon. Mi vane kriadis frapadante ĝian postaĵon, ĝi nur svingis la voston, kiel bondresita hundo. Mi sukcesis forlasi la fremdajn kortojn nur kun la helpo de ridantaj loĝantoj.

Muki estis tiel, kiel malboniĝinta lokomotivo, kiu devas preni akvon ĉe ĉiuj ŝtacioj, ĉar ĝia akvujo estis truita.

Sed Muki havis ankoraŭ malagrablan kutimon, pro kiu miaj haroj ekstaris al la ĉielo! Sian flankon Muki alfrotadis ĉiujn arbojn, ne ĝenante, ke mia gambo tie estis trovebla inter la arbo kaj la ĉevaflanko. Kiam mi vidis proksimiĝi arbon, mi rapide transĵetis la gambon al la alia flanko de la ĉevalo, kie ne estis arbo, kaj mi ĉi tiel duonflake, ektimiĝinte alkroĉiĝis la selon.

Antaŭ la buso Muki haltos simple, kaj ne volis pluiri. Ĝi nur obstine svingis la voston. La ŝoforo sakris menciinte miajn parencojn, kvazaŭ li konintus ilin. La plej malbonaĵo estis, ke li min nomis ĉevalo anstataŭ Muki. La malpaciencaj pasaĝeroj kolere diradis:

- Kial sidas sur ĉevalon tiu idioto, se li ne havas sperton!

Vane mi diris al ili, ke ili ankaŭ ne havas sperton koncerne la buskondukado, tamen ili eniĝis.

Fine sekvis la plej malbona afero, kiun mi timegis. Vila hundaĉo aperis kun akra bojado. Muki ekhenis, poste komencis galopi tiel rapide, kiel la vento. Mi teruriĝinte prenis la selon kaj la kolhararon de la ĉevalo anstataŭ la brido.Poste krucvojo sekvis, kie la rajdistoj turniĝis, kvankam prefere nur la ĉevaloj turnis sin.

- Ho nur tiu turniĝo sukcesu!

Kaj la turniĝo sukcesis, sed nur duone! Nome la ĉevalo turniĝis, sed mi ne! - Mi plue daŭrigis la vojon rekte sen la ĉevalo. Feliĉe, ke mi ne tre lamiĝis, nur mia postaĵo doloris ege. Sed mian belan ĉakon forglutis la profunda kanalaperturo.

Post duonhoro mi atingis denove la grupon ĉe la foirplaco, kie jam komenciĝis la festo. Muki trankvile paŝtiĝas ĉe la rando de la placo, ne evite eĉ la florojn. Post multfoja eksperimento mi estis denove en la selo. Do tio hazarde sukcesis! Mi provis direkti la ĉevalon, sed ĝi iris tute alian direkton, kaj fine inter la piedirantoj, kiel pacema promenanto. Oni ne rigardis min senkolere, sed vane.

Muki kun la plej granda trankvilo formanĝis la stipbukedon de sur la ĉapelo de ĉefurba fotoriportisto. Li diris, se mi malsupreniĝos de sur tiu alta ĉevalo, li donos al mi tiun grandan vangofrapon, ke mia kapo ĉirkaŭturniĝos sur mia kolo. Vane mi balbutis, ke ĉi tiu afero okazis ne laŭ mia volo, sed laŭ la volo de la ĉevalo.

Kaj Muki ne satiĝis kun la stipbukedo. Ïi elektis al si mem homon, kiu estis vestinta kiel husarkapitano, kaj ĝi bonguste formanĝis liajn ŝultrofranĝojn. Verŝajne ĉi tiu bestaĉo estas ĉiomanĝanto - mi pensis. Sed mi ne povis mediti plue, kaj mi vane diris, ke mi estas senkulpulo, ĉar tiu bestaĉo faris ĉion, tiu faras ĉiam kion ĝi volas, ne eblas ĝin direkti, la kapitano kun siaj amikoj malsuprentiris min de sur la selo, kaj ili traktis draste min. Muki ridaĉe henis pro la homa malkonsekvenco: oni min batis anstataŭ ĝi, kvankam ne mi, sed ĝi formanĝegis la ŝultrofranĝojn!

Nu, sed ĉi tio estis mia lasta komuna afero kun “mia nova amiko”, Muki.

La sekvantan semajnon post la vinrikolta festo mi eksciis en la junulara kunveno, ke la ĉevala aventuro de miaj kamaradoj tre similis al la mia, nur neniu havis tempon atenti pri la aliaj. Laŭ nia komuna opinio, la plej malagrabla estis, ke ni ne povis sidiĝi en la lastaj tagoj, kaj ni eĉ ne povis dormi nur surventre pro la rajdado. Kaj la rajdantojn longe estis rekoneblaj, ke ili kun disĵetitaj gamboj cirkulis. La tuta loĝantaro de la vilaĝo nin ridaĉis.



Konklude ni konsentis, ke venontjare ni ne faros la paradan marŝon kun tiuj biologiaj veturiloj, kiujn ni jam ne kapablas manipuli, kaj kiujn nur niaj avoj konas.
1   2   3   4   5


Elŝuti 212.22 Kb.

  • La ĉevalo kaj mi

  • Elŝuti 212.22 Kb.