Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La lasta rondo oni diras, ke

Elŝuti 212.22 Kb.

La lasta rondo oni diras, ke




paĝo4/5
Dato15.03.2017
Grandeco212.22 Kb.

Elŝuti 212.22 Kb.
1   2   3   4   5

NOVELOJ




Fragmento de taglibro


L
a somerfinaj vesperoj ŝanĝiĝas jam pli malvarmetaj. La aŭgusto ankaŭ forkuras, kaj ekiras la aŭtuno lante, silente al la ĝardenoj. La kuracisto promesis al mi hejmeniri, kiam la unuaj arbofolioj defalos sur la teron.

Kiel strange! Ju pli proksimiĝas la tago de la hejmeniro, des pli mi estas maltrankvila. Kvankam kiomfoje mi dezirintus hejmeniri! Nun mi timas. Ĉi tie en la ĝardeno de la sanatorio tamen ne estis tiel malbone... Ne, ĉi tie ni ĉiuj estis malsanaj, kies animon ia terurega skuo frakasis. Ni estis absorbitaj nur kun nia propra personeco, ni ne havis tempon por miksi nin en la aferojn de la aliuloj. Sed tio estas la ordo de naturo, ke kiu resaniĝis, tiu devas hejmeniri.

Sed mi timas. Kiel akceptas min la homoj ekstere? Eblas, ke oni montrados al mi per fingro sur la strato:

- Vidu, tie iras la “freneza Anna”, kiu disĵetadis siajn ĉiujn librojn de sur la balkono!

Aŭ oni akceptos min kun komprenemo, kun indulgo? - Ho, kiel mi malamas tian indulgon! Kvazaŭ mi aŭdus, kiel ili avertas unu la alian malantaŭ mia dorso:

- Atentu, antaŭ unu semajno ŝi estis ankoraŭ en la neŭrologio, kaj oni ne povus scii...!

Ĉu mi estas freneza? Nu, se mi bone pripensas tiun aferon, eble tiu estis la sola racia ago de mia vivo, kiam mi disĵetis la librojn en la venton. Tiam jam mi sciis, kaj konsterniĝis, kien kondukis min la senbrida adorado de libroj. Ĉar la libroj trompis min! Jes, la libroj!

Kiam mia anstataŭanto ofendiĝinte ĵetis siajn ironiajn vortojn, sparkantajn de la malamego kuniĝinte en li kontraŭ mi, al mian vizaĝon, tiam unue mi nur priridis lin. Mi estis fiera pri tio, ke li, la viro, ne posedas eĉ unu centonon da tiu scio, kiun mi posedas, kaj li neniam povos ĉesigi sian malavantaĝon.

Poste, kiel la veneno, efikanta lante, liaj vortoj sorbiĝis en min pli kaj pli profunden. Eĉ nun mi klare rememoras ĉiujn:

- Ne interesas min via teksto, Anna! Ĉu vi scias, kio vi estas? Literatura leksikono, iranta per du piedoj; historia indikamaso; kartoteko, plenigita regule, kiu ŝimis de jardekoj kiel kelekzemplero, ĉar hundo ne estas scivola pri ĝi! Kiom valoras via malbenata kulturitecego, se ĉiuj malamas vin pro tio? Jes, mi malamas vin, ĉar vi ĉiam scias pli bone ĉion, escepte tion, ke kia estas la vivo! Mi vetas kun vi je io ajn, ke tutcerte vi estas malfeliĉa. Rigardu nur en la spegulon, se mi ne eraras, vi jam delonge trapaŝis la kvardekan jaron, kaj eĉ viro ne kisis vin! Vi hejmeniras inter viajn librojn, kaj kun tiuj kune formanĝos vin la ŝimo! Nek edzo, nek infano! Freneza vi estas Anna! Vi opinias ĉiujn frenezulo ne rimarkante, ke vi mem estas tia! Kaj la viroj, kredu, abomenas la tiaspecajn fridcerbajn intelektulinojn kune via animstato, diferenciita delikate! Eĉ vi ne estas virino, Anna! Oni devus nur kompati vin!

Jes, tiam mi priridis lin. Mi diris tion, ke la envio paroligas lin. Mi ne konjektis, ke post duonhoro reiros liaj vortoj, kaj tie fantomos denove en miaj oreloj, ĝis la tuta kompreno de ĉio en ĝia senkompata realeco.

... Kaj tio, kio konsternis min, estis terura! Preskaŭ haltis mia spirado pro la rekono: ne eblas rifuzi la leĝon de la naturo sen puno - la virino estis destinita por ami kaj iĝi patrino, ĉar ŝi nur tiamaniere povas esti feliĉa.

Kaj mi? Vere mi ne scias, ke kio estas la feliĉo! Mi ne scias, kio estas la amo...

Kiam miaj amikinoj vokis min promenadi aŭ danci kun la knaboj en mia bubinaĝo, mi ne iris. Mi preferis resti hejme inter miaj libroj. Mi eĉ ne lernis danci! Mi malestimis la stultan babilaĉon kaj la sensencan saltadon.

La libroj montris al mi tute alian mondon! Herooj de libroj estis seriozvortaj, kaj siaj agoj ĉiam havis sencon.

En mitaroj kaj folkloroj, heroo estas roluloj alfrontantaj danĝerajn kaj malfavorajn cirkonstancojn kaj - eĉ se malfortaj - montrantaj kuraĝon (je fizika kaŭ morala defio) kaj deziron sinoferi (t.e. heroismo) por valoro pli grava ol si mem.
Vane mi serĉis la knabon, kaj poste la viron, kiu similas al ili! Kial mi devintus aŭskulti porketadojn kaj stultajn ŝercojn de ia malsaĝa viro en mia tuta vivo? Kaj la virinoj ankaŭ ne estas pli bonaj! Ili nur ridetaĉas pri aĉaj ŝerĉoj, kaj ilia scio restis ĉe la lignokulero kaj ĉe la vestado. Ho, mia Dio, kiaspecaj stultaj kokoj kaj kokinoj plenigas la sterkejon de la mondo!

Kiel malmultaj estis tiuj, kiujn mi povis estimi! Sed tiuj ne rimarkis min... Do ĉi-maniere mi restis en solo, definitive kaj netireble.

Poste senbrida furiozo kaptis min, vidante, ke tiuj stultaj kokoj kaj kokinoj estas feliĉaj. Jes, ili feliĉaj estas: ili povas ĝoji pri manĝado, trinkado kaj pri la lito. Sed al mi tiuj aferoj ne havas signifon.

Mi devis konstati: la senscio feliĉigas.

Nur la infanojn mi enviis de ili - nur sole la infanojn! Ĉiam kaptis min ia stranga varmeco, kiam mi vidis infanojn. Ho, Dio mia, se mi povus havi infanon! Kaj kiel mi povus eduki lin aŭ ŝin! Sed ĉiuj malamas min. Mi jam delonge forlasis mian kvardekan jaron, kaj neniu bezonis min, neniu, kiun mi povintus ami. Ĉu valoras ion, se mi parkere scias la verkojn de Shakespeare? Kiu estas scivola pri tio? - Tie mi ŝimos inter la libroj. Sole... kaj nenio restos post mi... absolute nenio...

Sed nun kial mi komencas tiun aferon denove kaj denove, kiam mi jam tiomfoje pripensis tion?

- Ja, tiuj pensoj svarmis en mia cerbo ankaŭ tiam, kaj lante desegniĝis antaŭ mi la sencela monotoneco de mia vivo.

Ho, kiel volonte mi ŝanĝintus mian lokon por esti tiu stulta, malrespektita virineto, kiu feliĉe premetas sin al flanko de sia edzo, kiu forkondukas ŝin foje-foje en restoracieton aŭ kinejon! Kiel bone estus, ke miaj intelektaj pretendoj ne kreskintus plu, sed restintus nur ĉe la furorkantoj de la radio!... Sed ĉi tiuj jam ne eblas - por ĉi tio mi estas nekapabla! La libroj forprenis de mi la feliĉon, la amon, la plezuron de la patrinoj, kiujn jam mi neniam ekkonos...

Senbrida furiozo kaptis min pro la libroj. Jam tiun posttagmezon kiel frenezulino mi kuris supren sur la ŝtuparo. Mi vidis nenion krom la libraro, kie mi ŝimos. Preskaŭ mi sentintus la ŝimodoron en mia nazo. Mi haltis antaŭ la librobretoj. La librokovriloj malice ridetaĉis al mi... Mi prenis la unuan volumon - unun dikan. Mi ŝirmalfermis la balkonpordon, kaj forĵetegis la libron al la strato. Poste mi prenis la duan, la trian.

Malsupre, sur la strato rikananta amaso kuniĝis.

- Ŝi freneziĝis! - aŭdiĝis de ĉiuj flankoj. Mi forĵetegis la librojn al la cinikaj vangaĉoj:

- Jen, prenu! Formanĝu ĉiujn! Vi skribis ĉiujn, homoj!

Kaj mi portadis la librojn. Mi ne aŭdis la sirenadon, mi eĉ ne rimarkis la blankvestitajn flegistojn, nur tiam, kiam ili jam ekkaptis min.

- - De tiam multe da akvo forfluis en Danubo. Kaj de tiam mi ĉi tie skribas kaj skribas senfine ĉi tiun taglibron. Mi devas skribi laŭ la propono de la kuracisto. Tion li diris, ke la skribado trankviligos min. Mi scias, ke li nur tial skribigis min, ke li sekrete povu ĝin tralegi. Al li ĉi tiuj linioj estas nur psikaj simptomoj, el kiuj li determinos la manieron de la terapio. Sed estas superflua lia klopodo! Mi ne estas freneza, sed se tamen, tiam li estas tiu, kiu plej malmulte povas helpi al mi. Mi devis priskibi foje ankaŭ ĉi tion al li.

Kiam la unuaj arbofolioj defalos, jam mi estos hejme. Jes, hejme... Ankoraŭ mi ekrigardos ĉi tiun aŭtunon por mi mem... Estos bele... Tre bela devos esti la ĉijara aŭtuno!... Morte bele...

1   2   3   4   5


Elŝuti 212.22 Kb.


Elŝuti 212.22 Kb.