Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La lasta rondo oni diras, ke

Elŝuti 212.22 Kb.

La lasta rondo oni diras, ke




paĝo2/5
Dato15.03.2017
Grandeco212.22 Kb.

Elŝuti 212.22 Kb.
1   2   3   4   5

POEMOJ

LA LASTA RONDO


Foje haltos antaŭ mi
la sort’ por batali,
kaj mi povos antaŭ li
ne timante stari.

Venu interbatali!


- nenion perdante
mi brave krios al li
la kapon levante.

Kaj sovaĝe luktos ni


tra l’ fosaj’, arbusto;
venkos li, malvenkos mi
bele kun honesto.

ONI DIRAS, KE...


Oni diras, ke mi estas frenezulo,
ĉar mi amas sole nur edzinon mian,
rigardante min mem - kiel en spegulo -
en ŝiaj okuloj, trompantaj neniam.

Oni ne renkontis la fidelan amon,


kiu kun ni loĝas en nia gaja dom’,
oni ne fidis la teneran miraklon
dirante nur pri mi, ke kompatinda hom’.

Ne mi, ili estas ĉiuj kompatindaj!


Nun mi ridus ilin, sed ilin bedaŭras;
kiuj pri la amo estas surdaj, blindaj,
preter kiuj ĉiam la temp’ adiaŭas.

En mia edzino estas kune ĉio:


fidela edzino, konfida amikin’,
zorgema patrino de la familio,
kaj finfine la arda, ama amatin’.

MONOLOGO


Vi estas sola lup’: muskol’ kaj ŝtalo.
Per ungoj kaj dentoj vivtenas vi mem;
ne rompas vin vento, frost’ kaj malsato,
sola lup’ vi estas: forta kaj liber’.

Vi tra l’ nigra nokt’ vagadas sole nur,


pro via tirbojo ekkirlas la tim’
disŝire la fridon de la noktvelur’,
kiel la silenton la ŝtorm’ de l’ anim’.

En okuloj viaj flagras la fier’,


vi devojigas ĉiujn ombrojn jelpe;
sed maljunece, diru, estos kiel

kiam via korp’ surteriĝos feble?


Pro dolor’ via eĉ larmgut’ ne estos!
Kiel vi vivis: solece vi mortos...

AL EDZINO MIA


Vi apartenas al mi -
        esto mia estas sigel’ de via sort’.
Jam vi apartenas al mi
                                 vole, nevole,
kaj mi scias:
        mi rigardos vin
        ankaŭ tra mia mortotuko
per okuloj de mia fil’...


LA OKULOJ ŜTELITAJ


En riĝardo via marĉlumflamo flagras:
okuloj mortaj de amatino mia
tra viaj okuloj al mi ekbriladas,
veke la frenezon de l’ febro estinta.

En rigardo via ardas fremda brilo -


fosforeskas en ĝi fantomlumo verda,
venas mesaĝ’ per ĝi nun el trans la vivo
de ŝi, kiu drivas en la spac’ eterna.

Kaj kiam la arda lumo ekflamiĝas,


al abismo tiras min la stranga kirlo,
kaj en la sovaĝa plezur’ tie estas
la interbrakumo de l’ eksamatino:
   delir’ ebria, kaj konjektas neniu,
   ke en vi denove reviviĝas iu...


POST HEJMA BULIO


Densa fumo flugas
tra la svena aer’,
boteloj rompitaj
kuŝas jam sur la ter’.

Inundas la muzik’


el la magnetofon’
pro ritmo sovaĝa
tremadas la plafon’.

Dancas jam neniu;


en ebria delir’
ni kuŝas sur la sof’
kun lacema dezir’.

Lante jam tagiĝas,
nin vekas aŭror’;
falas en l’ okulojn
la lumo kun dolor’.

Ankaŭ ŝi ekstaras


por iri al la pord’,
kaj ĵetas rideton
ŝi al mi el la kort’:

Mi eliras post ŝi,


kaj antaŭ la dom’
vidas mi ke ŝin jam
kisas alia hom’...


KIEL LUMON LA  FLOR’


Do mi soifis vin kiel lumon la flor’,
igis min surda kaj blinda tiu amo,
kaj diino estis vi per mia ador’,
per sankta frenez’ en mia okulflamo.

Preĝon kaj psalmon el via nom’ mi plektis,


poemriver’ estis antaŭ vin verŝita,
la edenopordon por mi vi malfermis,
kaj nun pri l’ dolor’ mi estas instruita!
Psalmoj (helena psalmos - laŭda kanto) estas himnoj de la hebrea religia poezio kaj preĝoj (el la Malnova testamento). Ili konsistigas la deknaŭan libron de la Malnova testamento, la Psalmaron. Oni atribuas la aŭtorecon de la psalmoj al la reĝo Davido (ĉirkaŭ 1000 a.K.)

Ne preĝon, psalmon, sed punon vi meritas,


vian blankan korpon ekŝiru la skurĝo,
batu vin ĝis kiam la brakoj toleras,
aŭ ekploras en vi la konsci’ de l’ kulpo!

MEMKONFESO


Mi estas nenio kaj estas neniu,
el la multaj nur sola formiketo
por fari laboron kiel la aliu’;
naskiĝis, vivas mi sur la planedo.

Mi estas neniu kaj estas nenio:


al unu’ kiel part’ mi apartenas;
grav’ de labor’ mia dependas de tio,
al tiu tuto kiel ĝi kunvenas.

Mi estas formiko, nur punkt’ el la multo


- neniu, neni’- jen do mia esto;
mi faras laboron pie en tumulto -
naskiĝis, vivas, mortos sen protesto.

BONE KOMBITAJ MURDISTOJ


Ridetantaj murdistoj afablaj
en la nomo de l’ pac’ kaj demokratio
direktas, venenas sorton nian
ne en elektra sed prezidanta seĝo.

Honorpodio kaj pacparolo;


por novaj raketoj: novaj miliardoj;
do atendu nur en la malsatzon’
la vegetanta ar’ je iaj mirakloj!

Ho, kiel diboĉas en Libanon’


la pac’, kiel la ord’ en Nikaragvo,
en Salvador’ aŭ Mezorient’, kaj
heroaj’ grenada trans la granda akvo!

Vasta arzenalo de kemiaj


armiloj, neŭtronbomb’, flugilaj raketoj,
la “rajto de atomfrap’ unua”
nepre servas ja la sanktaj pacaferoj!

Fabelu, bravuloj ridaĉantaj


de l’ kosmomilitaj frenezaj kimeroj
pri la “homaj rajtoj”, pri la paco,
vi, novaj stalinoj kaj novaj hitleroj!

Sed ni kredas, ke la frenezuloj,


sidantaj ĉe flanko de l’ malbenata mort’,
je la venk’ de l’ naŭz’ kaj sobra menso
finos siajn sortojn sur sterkej’ de la mond’!


OBSEDULOJ DE L’ MASAKRO


La dolor’ de nenia di’
povis savi ankoraŭ
nian malbenan planedaĉon,
frenezitan pro militaj svenoj
- la naciojn de l’ Tero
la dioj ne povis
savi vere!
        Prometeo vane stelis
        la fajron por ni,
        kaj oni vane krucumis Jesuon:
sigelo de Kain tie karbiĝas
sur nia frunto obstina!
... Ni vadas en koto nigra de l’ malamo;
la slim’ de la sango
malvarmiĝas sur nian vizaĝon
        - larmoj de jarmiloj ne povas
        forlavi de sur ni
        malhonoron de raso nia!
En okuloj niaj tie estas
la ombro malhela de l’ malbeno:
        pagana senfido,
        dub’ maturigata,
trompiĝo pro divenoj grandaj
de l’ profetoj
        - ĉar la homo
        mem devos foje
        elaĉeti
        ĉi tiun Mondon fine!


DORMU NUR!


    Vi dormas.
Sur la kusen’ defluetas
rivereto de hararo via...
Mi komprenas:  lacigis vin ĉi tago!
Estus bone vian korpon
nun ĉirkaŭpreni
- scias mi: estas bonvarmege!
    Gardeme ĝustigas mi
vian kovrilon:
        ripozu!
Nun en nia sonĝo ni interbrakumos,
        dormu nur!
      mi vin ne vekos...


MIRAKLON NE ATENDU!


Mi estis mortinto via
    sub polviĝantaj jartavoloj.
Ne kredis mi, ke vi foje
    fosos por mi malsupren
    en vian paseon.
Vi tion faris...
    kaj nun vi atendas miraklon
- ĉar la mortinton vi ne povis
                                revivigi jam...

Vidu la ĉerktolon


de l’ indiferent’ sur mia vizaĝo!
    Ĉu vi komprenas min?!
- Vere estas mi mortint’, eterne,
    sed nur sole al vi !
Per ĉifon’ de kompato mi ornamas
vian humilon nudiĝintan.
    Vane vi revenis nobliĝinte,
    sen fiero!
Miraklon ne atendu!
                        Iru for!
- Neebleco estas la mortintojn
                                    revivigi jam...

SOLA


Mi rememoras vin kaj tiun someron...
- Ho, nun mi denove restas sola jam!
Okaze mi trovis foton kaj leteron
- sed mi volas serĉi ilin  neniam...
Jen la letero, la foto kai poemo.            
kiujn mi ricevis de vi en somer’;
tie restas sur la magnetofonbendo
viaj varmaj vortoj sen ĉia koler’...

Diru, kiel eblas tiom da malamo


en tiu ĉi voĉo post via forir’?
Ho, kiel ŝanĝiĝus tiu granda amo
en ironion post forflug’ de l’ sopir’?

Ho, se via ridet’ denove ekbrilus!


Mi scias, ke de sur vango mia nun
sekigus la larmojn, kiel forsekigus
per sia brileg’ la pluvgutojn la sun’...

PREĜO PAGANA


    Estu benata  varma korpo virina,
estu benata via proksimeco,
lulanta miraklon sur limo de l’ mir’;
estu benata via nudeco
kaj la varmegeco de via sin’,
konservanta sekreton riĉan de l’ ĝuo;
kaj estu benata via stelmonteta brusto,
en kies valo silentas la vira humil’.
    Estu benata varma korpo virina,
estas vi nutraj por malsata vira sopir’,
por kiu vi estas eterna kaj sanktoleita reĝin’;
per oro matura de l’ blonda tritiko,
per velurnigraĵo de l’ malhela nokt’,
per bruna terlumo de la freŝa plugo,
per ruĝ’ fandigita de l’ ruben’ sparkanta
ekbrilas reĝinkron’ de via harar’.
Riĉuloj, almozuloj submetas sin al vi,
antaŭ viaj piedojn reĝoj genufleksis -
    estu benata varma korpo virina,
kontentigu nian soifon, atendantan je miraklo;
plenigu nin per varmeco de korpo via,
levu nin sur trezoran altaron de l’ ekstazo,
dissemu pian enprofundiĝon de l’ karno kaj  sango,
kaj ĝermigu novan vivon el via sino kara
post la festen’ benata de l’ konsekrita kisaro
kaj interbrakumado,
    nun
            kaj por ĉiam kaj eterne,
                                amen, amen, amen..

NE AŬDU!


Ne aŭdu
    Kara,
fieran babiladon
de l’ lipoj farbitaj -
malantaŭ nia dorso
    knaru nur
la bunta papagaro
arogante
per malestim’:
    Ho, ĉar ne povas ili scii,
    ke ĉiunokte
    el la gorĝo
    de tiu simpla
    birdeto griza
    mirinda kanto fonta.


EN ĜARDENO DE L’ DIO


Plenumiĝis nia ammiraklo;
nun ĝarden’ de l’ Dio malfermiĝis.
Ankaŭ mi volis, ankaŭ vi volis -
fast’ de l’ sopir’ turmenta finiĝis.

Korangore en la sekretgarden’


promenas ni, kaj softe, ektime
brakumas ni unu la alian
kun nuda haŭt’ en silento mire.

Vojperdinte trema lumradio


sur la densan orhararon kuras;
statublanka estas via korpo,
sur kiu nun hontemrugo brulas.

La konjektan haŭton ektuŝante


sekreto eksplodas, ke ne time
sufokiĝu ni en ĝu’ de kisoj
liberiĝe kaj ekebriiĝe.

Tra l’ mirinda ĝardeno de l’ Dio


iras ni nun inter febraj ombroj,
kie krias voĉ’ sekreta al ni:
por minuto estu vi do dio

DUONVOJE


En griza vojaĝmantel’ de l’ simplaj zorgoj
            paŝadas mi
sub arkaĵ’ de la esto,
kaj eluzis mi jam duone
la skeleton strangan de l’ anim’,
kiun mi prunteprenis,
kiu estas naskita el nenio,
kiu estos falanta al neni’...
            Mi ne sĉias:
ĉu iam miaj paŝoj eĥos ie,
sed mi ne povas halti duonvoje
    en la tempo fornebuliĝanta,
ĉar puŝas min urĝante antaŭen
la tagoj senpaciencaj de miaj jaroj,
    tumultantaj malantaŭ min.


DU OPINIOJ


    Ŝi ne volis idon
- kaj ne la unua  ŝi estis
kiu tion diris:
    Naski estas peko
kiam est’ de l’ homaro dubiĝas.
    En botelo de l’ sorto nia
fantom’ nuklea sidas enfermite.
    Kaj estas maldika la vitro...
Kiu povas scii:
    Kiam tuŝos ĝin
    la fingroj de l’ malamo?

Tion ni diris:


    Kiu sian fidon perdinte
la posteŭlaron ne entreprenas,
    ankaŭ tiu estas murdisto -
murdisto de l’ nenaskitaro.
- Vivtempo de l’ homo nelonga estas,
kaj senfruktiĝos la gutoj de la ŝvito,
kaj vaniĝos la sang’...
    Havi zorgon pri estont’ -
            tio fidon bezonas,
kaj homojn, je kiuj ni kredas!
- Ja, rezigni niajn idojn
estus fino de l’ homaro
            eĉ senbataliloj!
Pripensu nur:
    kiu estos pli kulpa,
            se eraros?

MALMULTA ESTAS ANKORAŬ LA LUMO


Ni kredis tion,
ke ĉirkaŭ ni eterne lumoj brilos...
Tial ni venis
tra la kampoj, ŝaŭmantaj kun verd’
sub la kupol’ de l’ ĉielo, sparkanta inkoblue,
tial ni venis
tra l’ lumkolorpluvego,
kie ardas la sun’ kun flaviĝanta or’,
surfluanta l’ arĝenton de l’ river’,
ĉar ni volas ĉirkaŭ nin tordi
la brilrubandon de la ĉielark’...

- Kaj en la grizaĵon tiel ni alvenis!

Lavas grizaj pluvoj nun nian vizaĝon
kaj blindan spegulon de l’ morta river’,
kaj koto ŝvelas sub ni -
glueca kaj malluma...
Ni ne vidas la sunon,
kaj ne povas la ĉielarkon
ĉirkaŭ nin tordi...
Jam ankaŭ la vojo paliĝis plumbkolore,
sur kiun ni venis,
kaj en la grizaĵon
    ankaŭ mem la homo
        lante engriziĝas...


AMA VERSAĴO


    Ne sur etoskamp’ aroma
trovis ni unu la alian inter du komplimentoj,
kiujn kunportis al ni la vento
okaze, milde,
kiu deŝiris minuton paseman
el la parfumo forvaporiĝanta
de l’ rapidvelkantaj floroj,
kaj kiun minuton
ni enĵetos nelonge
- seniluziiĝinte -
la vizaĝon de unu la alia.
Ne!

Intence serĉis ni unu la alian


kun obstin’ amara
inter la disĵetitaj minutfragmentoj
por manpremi
en la spacpremanta grizaĵ’
de l’ rokegoj, ekstarantaj ĉirkaŭ nin,
kie ŝtormoj streĉiĝas
super nian kapon obstinan.

- Sciis ni, kiun ni entreprenis!

    Pli dura estas ĉi manpremo
ol materio de la ŝtonoj
pli forta estas ĉi federaĉio,
kies ardaĵon ekscitas
sovagaj furiozoj de la fajfanta uragan’...

SENESPERE


Ĉu vi volus disrompi
        rustan fenestrokradon
        de via sortprizono senluma,
ke vi foje povu turni
        vian vizaĝon
        vere al la sunbrilo?
- tre povas dolori la premo friska
    de la spaco kuntirita por tiu,
    kiu ĉiam sopiris
    al la senfina distanco!

    Gapi ĉiam senpove


la silenton surdiĝintan...
    Dume scii, ke vi
je multe pli estas destinita,
    vi, reĝo mallibera,
kiu estas naskita
    por pompa talaro,
vi, de sur kiu
    ankaŭ lastaj ĉifonoj de la fido
    jam iom post iom disfibriĝas...

AMARECO


Ĉu vi memoras
    pri la granda tristo, falinta sur vin,
    kiu ĝis la nokto nigriĝis plue?
Ĉu vi memoras
    kiel vi vagadis
    kun vundita anim’ en la vento veadanta,
    kiu ne povas estingi la flamojn de la febro?
Kiel premis vin tiu ĉagren’ estinta!
Kiel ardis viaj okuloj en siaj sekaj kavoj
    pro tiu marprofunda dolor’!
    Ĝi streĉis vin ĝis la spasmo,
        ĝi enamarigis vin,
ĉar al la viro ne konvenas la plor’...

- - Poste forrestis ĝi lante


    en la drivo de l’ tempo inundanta:
kaj nun jam vi estas defendata de l’ vana dolor’,
    sed ĝin mildiĝite resendas io foje-foje,
    kiel amaretan fumon
                la forfluganta vent’..

KUN LEVITA KAPO


Senfido neniam misformu vian vangon
- ĉi ombro-akompanant’ de l’ vivo kaj de l’ est’ -,
se ne ekflagras alten la giganta flamo
per fajrer’ elsaltanta de via homa vol’!
    Vidu formikmiliardon de l’ penanta homar’,
kiel akiras renomon klarluman nun por homo
sur la polvero de la universo,
eksplodinta iam el centro materia!
    La individuo
estas nedividebla celo de l’ homar’;
kalkulas la bezon’ je viaj du manoj -
Kaj fari nian faron ne estas malpli grava,
ol montri la direkton de nia agad’.
    Do levu vian kapon supren kaj fiere,
ĉar HOMO vi estas
    en la oceano de l’ tempo kaj de l’ spac’!

VOJO DE L’ GRIZULOJ


    Oni migras grize, triviĝinte;
de sur siaj inflamaj vundoj lante deŝiriĝis
la ĉifonoj de l’ sorto malbenita.
    Sonĝoj marŝas post la dorsoj kurbiĝintaj.
Sonĝoj, dronigitaj en la vinon,
naĝas en la polvo kirliĝanta
        de la realeco.

    Kuras senlume la senfruktaj minutoj


- kaj similas ĉiu vizaĝ’ ĉiam al la sama -,
kaj sub la giganta pez’
interne ekveas nur la murda streĉigo
    de la memfermitaj spacoj,
        dum venas entombigi
            feston kaj dimanĉon
la funebrovestitaj nigraj birdonuboj
            de l’ tagoj semajnoj.
    Inter la esto kaj neest’ tra l’ nenio
            transtreĉiĝis la voj’,
kaj ĝi ie, fore, en la horizonto
enkuras la humidan mallumon
        de la terodora
            profunda fosaĵ’.


FOJE SOMERO ESTIS


Venas la knabino...
    En okuloj ŝiaj somero brilas -
    deksesjaraj febroj...
Lumon ĵetas la sun’
    sur ŝian ĝinzon bluan,
    kaj kiam ĝi ektuŝas
            sian bruston
        super la bunta bluz’,
    sveninte ĝi enfalas
        arĝentospegulon
            de l’ sonĝanta river’...

Ŝi atingis la knabon...


    Brulas ŝia korp’
        kaj la vortoj ardas...
Ne povas mildigi jam la sangon
la obtuza voc’ de l’ ondofrapad’...
    Promesas frenezan ĝuon
        la mutiĝanta vort’...
Arde kunfandiĝas
        do la febraj korpoj
    sur la ora sablo fajreranta
            de l’ brilannta bord’...

... Ĉifoniĝis jam la ĝinzo,


        delonge eluziĝis,
    paliĝis jam la bunta bluz’ -
kredplena ĵur’ de l’ gaja junec’...
    Malantaŭ la vortoj
        griza zorg’ kaŝiĝas:
    mono,
fabriko,
lavo,
kuirado
        kaj blonda infanet’...
Por ama vagado
            ne estas plu temp’!...

- Do, kie restas la plezur’ promesita?

... Ĉar vespere laciĝis la edzo
            kaj laciĝis la edzin’...
Nur la sonĝoj
            kunfandiĝas arde
        sur la ora sablo fajreranta
            de l’ brilanta memor’...


REPAGULUM*


La gracila kirko enĉielpikis orgojle
siajn ponardturojn,
kaj ĉirkaŭ ĝi pajlotegmentaj domaĉoj
riverencis
en la polvo flaviĝanta de l’ argilo
malantaŭ la latokradoj
de l’ nigriĝintaj palisaroj,
kadukitaj de zorg’ -.
    kaj nun  mi vidas,
        ke laŭ la stratoj asfaltospegulaj
        kiel klopodas
        kun pagana fiero al la nuboj
        la modernaj blokoj
        de la armitbetonaj konstruaĵoj,
        kaj en ĝiaj gigantokreskintaj
        ombrofaskoj
        kiel kaŝas sin humile
        la iama kirko
        ŝrumpiĝite
        kun ĝiaj turetoj magraj...

* Repagulum estas punkto, kiam la ŝanĝiĝo de la kvanto trairas la ŝanĝiĝon de la kvalito.

NENIU DEMANDU PLU...


Neniu demandu plu,
    kial oni prijuĝas la virinon,
    se ŝi alian vivcelon elektas
    kaj ne la “vartecon, vindtuklavon”
    - ĉar ŝi rajtas pri ĝi.
Neniu demandu,
    ĉu stulta estas tiu,
    kiu forĵetas la komforton,
    sciante,
    ke ŝi neniam ricevos dankon por ĝi.
Sed oni demandu:
    zorgon kaj trankvilon
    de la olda generacio
    ne la posteularo entreprenas?
Kaj oni demandu:
    kiu ne guvernas infanojn,
    tiu kiarajte pretendas je tio,
    ke la posteuloj de aliuloj
    surprenu ŝian ŝargoĝon,
    kiam ekrompas
    la alvenanta maljuneco
     ŝian talion?

LUMO KAJ OMBRO


Ni vivas ĉi tie,
    en driva torent’  de l’ dudeka jarcento
    kun klarig’ scienca de l’ ideoj modernaj,
    kaj mortis la mirakloj en okuloj niaj...
Sed kaŝis sin ankoraŭ en ni
    fantomo jarcenta subkonscie,
    kiel la ombro ŝteliĝanta
    sekve de la lumo,
    ĉar en ĉi mondo dividita
    ia ESENCE GRAVA estas postrestita
    malantaŭ la teknika prosper’...
Kaj kiel la nokt’ luktadis
    kun la radioj de l’ suno,
    tiel ŝiras siajn ĉenojn furioze
            ia obstina fantom’,
                    forlasita en mi...

POST DEK JAROJ


Ĉu vi vidas,
    kiel turniĝas nia amo
    el la somera sunbrilo
    al la ŝmacanta koto
    de l’ aŭtuno, gravedigita
    de zorgopluvoj,
        kaj kiel rompas ni lante
        niajn vortojn, kiujn ni
        donis iam unu al la alia?

Ĉu vi sentas,


    kiel peziĝas sur niajn ŝultrojn
    la griza servutlabor’, kiun ni
    faras unu por la alia, kaj kiel
    disfluas la rapidiĝanta temp’
    el niaj kalaj polmoj?
Vidu,
    restis nur tiom da tuto:
        kelkaj intimaj minutoj
        en la mola silento de la nokt’
        - plenmana, ŝtelita plezur’...

Kaj tamen estas inde!


    - Ĉar en niaj tagoj pulsas
    la ĝojo finluktita de l’ labor’,
    entreprenite unu por la alia,
ke la vivo nia ricevu racion,
    celon laŭ la leĝo eterna
    de l’ ekzistado unu per la alia.


PEJZAĜO DE L’ XX-a JARCENTO


Post niaj veturiloj
    flugas bru’, balaaĵ kaj polvo;
spirad’ nia estas
    stink’ de l’ benzin- kaj dizelmotor’;
ni staras ĉi tie,
    en kalvaj arbaroj de l’ nuda beton’
        kaj de l’ griza ŝtono,
kuras flava ĉiel’, sombrita de l’ fulgo
    super la kupoloj de l’ oleaj haloj.
En la kotaj akvoj
        fiŝoj pufiĝadas,
la lagoj kaj riveroj
    estas koloritaj de mortiga suk’
        de l’ industria venen’,
dum la ventoj, amaritaj de l’ fum,
    priploras la arbojn veantajn,
        kiam la ŝrikanta segil’
         per voremaj ŝtaldentoj
    enmordas ĝiajn fibrojn
en la maldensiĝanta arbar’,
    lavite de l’ pluvoj acidaj...
Vane fuĝas la bestrasoj,
    al la morto kondamnite;
lace oscedas la prirabita minej’;
    frapas polvopluveg’
        la malsanajn kampojn.
Fer’,
     oleo,
        fumo,
            fulgo kaj ŝton’,
                skorio kaj gaso,
                    rust’ kaj beton’,
                        stinka suk’
            kaj radianta cindro
- kaj skatol’ da ANDAXIN  en la poŝ’ -
        jen: nia moderna romantiko!

MIA PATRINO


    Se atakis min la febro,
kaj venkis la malsan’,
maltrankvile kliniĝis ŝi
super mian vangon,
ĉar ŝi volis: mi vivu!

    Ŝi volis: mi vivu,


ĉar nur ŝi sciis,
nur ŝi sola,
ke mia ekzistado
kiom da febroj,
doloroj, plezuroj
kaj malbenoj enhavis.

    Jes, enhavis ĝi febron


de l’ plezur’,
enhavis ĝi erodon
de l’ dolor’!

    Ŝi sorbis en si mem


mian ĝojon,
kaj ekbrilis ĝi reen
en siaj okuloj,
kiel reflektiĝas
la dissparkanta
trasencado
de l’ lumstrio-ekfulm’,
enĵetite
gigantan spegulon.

    Ŝi absorbis miajn larmojn,


kiel sangon la ter’,
kaj la malviglaj flakoj
de l’ varmetaj tristoj
lante amariĝis en ŝi
brilanta salo
sur la kaŝitaj sulkoj
de l’ ŝia anim’.

    Fadenmiliardoj


de la praa amo
teksis en mi novan histon
de l’ sango kaj karno
el la nobla renoviĝo,
laŭ la leĝo eterna
de siaj praŭloj.

    Kaj antaŭsentis ŝi


la leĝon,
ke baldaŭ si sentos foje
per sia sentema instinkto
en mia kis’
la bole pulsantan
spiradon de alia virin’,
kiu estas filtrite
premita en mian sangon
per svit’ kaj dolor’
tra miaj nervofibroj.

    Mi sciis, ke ŝi sciis tion -


kaj min ŝi tamen
entreprenis...

    Kun dolor’


streĉigita en spasmo
de mia alveno sur mondon,
ŝi etreprenis ankaŭ
la sekvantajn turmentojn,
la turmentojn
de l’ elluktita feliĉ,
kies graviĝantajn blokojn
la sklava tempo unuis
giganta piramido
sur la sablo flaviĝanta
de l’ anim’.

    Miaj horoj de neglektado


forĝiĝis krianta akuzo
en ŝiaj okuloj,
dum ŝia mano
la krudan solecon
trakaresis milda silento
sur mia obstina frunt’.

    Kaj ŝi venis kun mi


en ŝtorm  kolera
de l’ zorgopluveg’
malsuprenfalanta,
ke per ŝiaj manoj ŝi
retenas la nubojn,
ke pli facila estu al mi io,
kaj al ŝi mem ĉio estu
ĉiam pli kaj pli malfacila,
ĉar la sinoferon ŝi
lante traformis
la ĉiutagaj elementoj...

    Kaj galop’ monotona


de l’ labortagoj levis
la etan virinon
lacrompitan
super ĉiujn inojn,
kaj ornamis sin milde
per riĉa talaro
de l’ varma amo
de l’ kanonizitaj.

    Kaj preĝeja amhonoro


sankta ĉirkaŭas
arĝentan glorkronon
de ŝiaj haroj fumgrizaj,
ĝis kiam ĉion komprenas
la hontema filo,
maturiĝinta vir’,
kaj li brakumas
sur sian larĝan bruston
kun malfrua ruĝiĝo
la komprenitan,
rompiĝeman
kaj la plej fortan virinon,
kiun neniam rompis
la malfidemo,
kiu povis fari ĉiam,
kion ŝi fari devis,
kaj sur kies bruston
la vir’ denove kaj denove
remildiĝas filo.


HEREDAĴO


Patro mia!
    Mi alvenis kapon malsuprenklininte
    antaŭ vian tomboŝtonon,
    nigriĝita de l’ kandelfulgo,
    por renovigi vian leĝon kaj kredon.
Vidu,
    ne vane sangvundis
    vian ŝultron la pezaj ferfaskoj,
    kaj ne vane griziĝis
    via hararkolor’ pro la zorg’.

Nun mi denove aŭdis


    viajn vortojn suprenpenetri
    el la profundo:

    “Vi devas vivi tiel,


ke vivi estu ĉiam pli forte inda,
    kaj ne forgesu,
ke sekreton de l’ eterneco gardas
la fekunda sino de viaj virinoj
- naskiĝu denove kaj denove,
kiel la arboj, kiuj nobliĝas arbaro
el la humo de l’ enterprofundiĝinta
putraĵ’...”

Patro mia!


    Nun mi pagas la entreprenintan
    ŝuldon: - nokte naskiĝis mia fil’...

Vidu,
    nun ni pli proksime alvenis


    unu al la alia, patro!
    Nun al mi griziĝas la  haroj
    sur mia tempio, kaj nelonge
    ĉe mia tombo ekstaros mia filo
    meditante,
    kaj li scios, ke
    - sub siaj plandoj -
    la polviĝantaj tertavoloj solvas
    la songon de generacioj
                          leĝo kaj kredo...


HIPOTEZO


    Nia Ter’ ŝrumpas ereta insulo
perdiĝanta en nebulon
sur la spiralbranĉ’ ekstera
de nia galaksio -
en la ega infinito
de la kosmaj maroj;
    kaj oni nenion scias pri ni fore,
sur la kulturitaj kontinentoj
de l’ sferostelamasoj
de l’ astrourboj gigantaj.
    Oni ne konjektas, ke fore, flanke,
multmiliona lumjardistance
de kutima veturlinio de l’ kosmoŝipoj:
la naskitoj de l’ sama materio
sanĝiĝas intelekto ie,
nur nun elprove iliajn”barketojn”.
    Oni ne sĉias, ke ĉi tie ankoraŭ
sovaĝuloj vivas, kiuj inter la klanaj
kolizioj manĝegas unu la alian
kun sensenca pagana malamo
laŭ la venenitaj vortoj
de iliaj brutalaj, stultaj magiistoj...

NOVAN!


La malnovan, eluzitan
    devintus jam delonge ni forĵeti!
Forĵeti, kiel la ŝelon superfluan
    la alveno de l’ ĝermad’ nova, verda,
    kaj komenci ion denove
     pli belan
        pli bonan, pli kompletan!...
    Sed prenas nin
        la rustaj ferokrampoj
        de la leĝo.
    Grinĉas la katenoj ŝimaj
        de nia kutim’,
    enmordas la karnon,
           kaj vi povas krii jam plengorĝe:
                vian voĉon subpremas
                la tintanta ĉenbruo
                kaj la malben’,
                makulita de l’ mucido
                de la malnovaj,
                kreviĝintaj muroj...


ION GRANDIOZAN FARI!


Ni, multe el la homoj,
    volas ION GRANDIOZAN FARI,
        ion,
kiu levus nin,
        kiun oni admirus - -.
Eble ni jam scias,
        kiel tion
            ni devus nun komenci - -.

Poste ronĝas


    lante nian volon
        la grizaj zorgomuŝoj
    de la labortagoj  - -.

DO, TION NI MORGAǓ FAROS!

Poste tiu morgaŭ


    lante haltas sur la rifo,
        ie fore,
trans la malklara ondofrapad’
    de l’ ĉiutagaj zorgoj  - -.

DO TION NI FOJE FAROS!

Poste komencas defali


    la eluzita emajlo
        de la fido...
Kaj foje io konsternas nin,
        io nin brustbatas
- antaŭ la lasta moment’:

ESTAS JAM MALFRUE!

- Do, iuj aliaj devos tion fari...



DEKSEP JARA ESTIS LA KNABINO...


    Deksep jara estis la knabino -
kaj, laŭmode, tute mismoderne,
ŝi altaron levis por la virin’
ŝanĝiĝinta egala al la vir’,
kaj en si mem kun erarfid’ orgojla
ruinigis la statuon de la patrinec’.

    Ŝi forgesis tion, ke ankaŭ ŝin


naskis patrin’, kaj forgesis, kial
kreis la natur’ la homon el du seksoj,
ŝi ne sciis, ke la senfrukta sin’
ne indas je malŝpara plezur’,
kaj leĝon rompas tiu,
kiu disŝiras la ĉeneron de l’ posteularo,
leĝon, kiu venĝas sian vivon,
ĉar estas malfrue rekoni:
terura estas la fermita solec’
de la maljuneco,
kaj radiantan rideton ĉastan
        de niaj gefiloj
               neniu povas anstataŭigi...

XX. JARCENTA PETEGO


    Sinjoro nia, Vin ni petas,
aŭskultu petegon nian!
    Ne lasu venki
        la Diablan Menson,
    savu nin de la
Servistoj de l’ Satano,
    savu nin de la
        Depotitoj de l’ Diablo!

    Sinjoro nia!


Volas ĉesigi la Homo tion,
    kion Vi kreis.
Sinjoro nia,
    la Mavulo
        volas esti Dio sur la Ter’;
li volas Fajran Gehenon,
    Sodomon kaj Gomoron,
        Kaŭstikan Sulfurpluvon,
en kiu ŝrikas al Vi
    la anim! de la senkulpuloj.

    Sinjoro nia, Vin ni petas,


aŭskultu petegon nian:
    Nova Diluvo estus bezonata,
        ke pereu
            denove la Malbonegul’,
ĉar alvenis la temp’;
por la Nova Diluvo
    maturiĝis denove la Mond’!

    Sinjoro nia!


Konstruigu Novan Arkeon,
    kaj savu denove
        la bonulojn;
inundu sur la Teron
    la ŝtormonuboj
        de Via perea koler’!
Pluvegu denove kvardek
    tagojn kaj kvardek noktojn,
        kaj lasu en la Abismo
            de la Mar’
la Frenezulojn,
    la Nuklean Fantomon,
la malbenatan sistemon
    de l’ raketoj,
ĉar oni agas kontraŭ ni,
    kaj kontraŭ Vi, Sinjoro nia,
        ke pereu ĉio,
            en kiun Vi foje
                amimon spiris!

    Inundu nin


per Nova Diluvo, Sinjoro nia!
    Konfidu al la Bonuloj,
kaj senhavigu la Malbonulegon
    de la potenco,
kiu voluptas en la kot’
    de la plej abomena Kulpo!

    Inundu nin


per Nova Diluvo, Sinjoro nia!
    Kaj poste, kiam ni elpaŝos
        en la Lumon denove
sur la Monto Ararato,
komenĉiĝu denove la Vivo:
    pli bela, pli racia,
        pli nobla kaj pli homa!

    Inundu nin


per Nova Diluvo, Sinjoro nia,
    ke venu la
        Nova Reviviĝo,
kaj sendu super nian kapon
    muĝantajn Fajrolangojn,
ke ni renoviĝinte
        en nia Fido
            povu saluti
la Novan Tagon de Ruga Pentekost’,
    kaj ni povu estimi
        nin mem denove kaj denove!

    Inundu nin


per Nova Diluvo, Sinjoro nia,
    ke ĉastiĝu
        denove la Homo,
ke kun ĉasta Kanto de l’ Paco
laŭdu ili la Lumon kaj Tagon,
kaj sen timo ili povu
    rigardi al la ĉiel’,
povu labori por sia plezur’,
    nun kaj por ĉiam,
        por eterne,
            amen,
                amen!






KREPUSKO EN VÁC


(Tradukis Tibor Papp)

Brulas en suno la frondo de l’ arboj,


mutas krepuska pejzaĝo sen zum’,
flagras la briloj de sunaj radioj:
lavas en akvo la oron de l’ lum.

Ombroj de nuboj surkuras ĉielen,


ardas batiste -  susuras la lum’,
ili plunaĝas en muto etera,
treme la placo resternas sin nun.

Estas la sun’ de ĉielo dormeme,


sango-purpur’ ĝia gutas al ond’,
lantas la olda Danub’ kolorita,
tremas sur saŭmoj la blu-lila mont’.

Kaj siluet’ de la monto Piliŝ-o


kuŝas nun sur la dormema river’
blu-malheliĝas en frosto silenta,
lante la lumon nigrigas malhel.

Brilas la ondo falinta surborden,


perle argentas spruĉanta lumer’,
dormas la mont-silueto malhela,
lante fornaĝas pejzaĝ’ en vesper’.

ANTAǓTAGMEZ’ PRINTEMPA EN PARKO DE DEÁKVÁR


(Tradukis Tibor Papp)

Spar-desegnaĵoj sur flanko de domoj,


felt-plumaĵoj sur park-benkoj rompitaj,
sub puŝ-najloj sur arb’ anonc-kartonoj,
kaj park-rande sin paŝtas safoj spitaj...

Ĉipsujoj, vaflo-paperoj susuras,


pecoj kola-botelaj, sakoj hidaj,
cigaredujo, viŝgumo sin rulas,
inter ruboj staras arboj rigidaj.

En la glitejon vomas ebriulo...


Lin naŭze rigardas la infanaro,
dum ŝanceliĝas pro l’ vom’ lum-konturo,
ĉe bushaltej’ mortero post defalo.

Jen aŭtaĉoj en parkejo malpura,


dum suno sin kaŝas, staraĉas hontaj;
jen jak-vestita aro pensiula
ludadas per kartoj ĉifoniĝontaj.

Botelo apudas. En ĝi vinaĉo;


pompas sub hund-fekajo eŭforbio,
kaj fiera gardist’ en malpuraĵo
promen-patrolas: nu okazas kio?

Ĉe rubbarelo turt’ en bekumado,


plastflakon-kikadas knaboj sen halto,
pneo en fosaĵo, rusta fer-lado,
ce l’ bord’ fulgita robini-bastardo.

El ĉiel-okulo jen larmo-falo,


niaj hontindaĵoj  ĝin embarasis...
Meze de Eŭrop’ ni vivas, homaro,
dudek jarcentoj damnitaj jam pasis!

1   2   3   4   5


Elŝuti 212.22 Kb.

  • LA OKULOJ ŜTELITAJ
  • POST HEJMA BULIO
  • BONE KOMBITAJ MURDISTOJ
  • OBSEDULOJ DE L’ MASAKRO
  • MIRAKLON NE ATENDU!
  • EN ĜARDENO DE L’ DIO
  • MALMULTA ESTAS ANKORAŬ LA LUMO
  • FOJE SOMERO ESTIS
  • PEJZAĜO DE L’ XX-a JARCENTO
  • ION GRANDIOZAN FARI!
  • DEKSEP JARA ESTIS LA KNABINO...
  • ANTAǓTAGMEZ’ PRINTEMPA EN PARKO DE DEÁKVÁR

  • Elŝuti 212.22 Kb.