Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La kulturaj radikoj de Esperanto: la pedagogio de jan amos komensky1[1]

Elŝuti 132.17 Kb.

La kulturaj radikoj de Esperanto: la pedagogio de jan amos komensky1[1]




paĝo1/2
Dato19.03.2017
Grandeco132.17 Kb.

Elŝuti 132.17 Kb.
  1   2

Giordano Formizzi
La kulturaj radikoj de Esperanto: la pedagogio de JAN AMOS KOMENSKY1[1]

 

 



Se ni forigas la fakulojn kaj la esploristojn, kiuj sin profesie okupas pri la vivo kaj la verkoj de J.A. Komensky, la kono de tiu pedagogiisto-edukisto estas por aliaj preskaŭ limigita al la verko Didactica Magna (Granda Didaktiko), kiu havis multajn eldonojn ne nur en Italio sed ankaŭ en la plej konataj eŭropaj landoj. Al tiu verko oni povas aldoni ankaŭ Orbis sensualium pictus (La mondo en bildoj), kiu estis la unua lernolibro en kiu oni uzis la kunigon de bildoj kaj vortoj por lerni skribi kaj legi.

Se ni pensas al multaj aliaj verkoj skribita de Komensky pri la edukado, ni ekkonscias la malmulton da materialo pri kiu la itala (eble la eŭropa) leganto disponas por koni tiun pilastron de la historio de pedagogio kaj sekve la malfacilecon kiun li frontas, kiam intencas havigi al si dokumentitan prijuĝon rilate la ago de tiu homo, kiu estis pli ol aliaj engaĝita, en la praktiko kaj pere de propraj verkoj, disvastigi novan ideon pri la edukado, proclami ties gravecon kaj deklari ĝian universalan signifon.2[2]

Tion dirinte, oni precizigas, ke la temo – objekto de či tiu artikolo – limiĝas al la lingua edukado kaj precipe al la signifo, kiun oni devas atribui al la studado de lingvoj; antaŭ čio oni esploras la ideon de universala lingvo kiel instrumento por venki la Babelon, kiu regas en la mondo kaj por ebligi la rektan komunikadon inter čiuj homoj (malgraŭ la ekzistantaj miloj da malsamaj lingvoj), dank’ al generale disvastigita lernado, en čiuj bazaj lernejoj, de komuna lingvo, tio estas la dua lingvo de čiu homo.

 

 



 

  1. LA STUDADO DE LINGVOJ

 

Jam en la unuaj paĝoj3[3] de la Didactica Magna [La granda didaktiko], la plej konata inter la didaktikaj verkoj de K., aperas – pri tiu temo – fenestroj, kies signifo oni povos pli facile aprezi ĝuste kiam al ni aperos la tuta kaj fina plano de la nova eduka konstruado. Jen unu el tiuj: Linguae discuntur non ut eruditionis aut sapientiae pars, sed ut eruditionis hauriendae aliisque comunicandi instrumentum4[4]. [Oni lernas la lingvojn, ne kiel parto de instruado aŭ de saĝeco, sed por akiri necesan instrumenton por lerni kaj komuniki kun aliaj)

La vera scio, la pansofio (la saĝeco, kiun ni bezonas por fariĝi homoj laŭ la plena signifo de la vorto, por esti kreitaĵoj indaj je nia dia deveno) ne havas sian esencan fundamenton en kono kaj en lernado de lingvoj. Fakte, oni ne povas, kaj oni “ne devas lerni čiujn lingvojn, čar ne eblas, nek multajn, čar tio ne utilas, kontraŭe ili forprenus al ni la necesan tempon por lerni la realaĵojn.”5[5] En la sama čapitro ni trovas alian noton:” al neniu necesas perfekte koni la tutan lingvon, kaj se iu serčas tion, faras ion stultan kaj senutilan”6[6], kaj jen la kialo: “ni ne agu tiel, ke fariĝu čefa tio, kio estas flanka, kaj ni ne perdu en la studado de vortoj la tempon, kiu utilas por studi la realaĵojn”.7[7]

En la lernejoj (bazaj kaj aliaj), tiutempe kiel nun, la tempo estas malŝparata, čar oni konfuzas la čefan celon de l’instruado – tio estas fariĝi saĝaj homoj – kaj oni maltrafas metodon por lernigi lingvojn: oni restas tro da tempo če la gramatikaj reguloj kaj oni neglektas la praktikon, la uzon de la lingvo. La tempo estas tre altvalora, la vivo estas tre mallonga, do multe validas utiligi ĝin ne por atingi efemerajn celojn, konfuzi ilin kun la ilojn,8[8] sed respekti la edukajn kaj metodajn prioritatojn.

La kulturon konsistigas la pensoj, la ideoj, ne la vortoj, kiuj estas nur periloj, alie oni atribuas al la ‘litero’ la oficon, kiun oni devas atribui al la ‘spirito’. La lernado de lingvoj ne estas per si mem sinonimo de kultura ričiĝo. Ne ekzistas ekvacio, kiam oni diras: se mi lernas multajn lingvojn, mi posedas pro tio pli da kulturo, čar la kultura vasteco kaj profundeco de iu persono, estas neniel proporcia kun la numero de lernitaj lingvoj. Homoj, kiuj estas la plej elstaraj de la monda kulturo: Platono, Vergilio, Dante, Goethe, Dostoevskyi,k.t.p., kies verkoj plenigis kaj ričigis nian spiriton, liverante al ĝi senprezan kulturan trezoron, ne estis poliglotoj, sed originalaj ‘pensuloj’.

Poligloto (de la greka πολυ-, "multe" и γλώττα, "lingvo") estas plurlingvulo - homo, kiu scias multajn lingvojn.
La aŭtentikeco de la evangelia mesaĝo restas čiam la sama, sendepende de la lingva ilo kiun oni uzas. Se estas vere, kiel fakte ĝi estas, ke la vero igas nin liberaj, čiu homo povos havigi al si la veron, kaj sekve iĝi libera, sendepende de la lingvo kiun li uzas: por tiu celo čiu lingvo validas. La lingvo estas instrumento por akiri kulturon kaj por nek la komunikadon. Por la kulturo la nombro de lingvoj estas neglektinda: mia nura patrina-gepatra-lingvo estas tute taŭga al tiu celo – vidu la plimulton de ‘klasikaj’ aŭtoroj – kaj grekaj kaj romiaj – tamen por komuniki ĝi povas esti decida. Do la demando estas tute alia: por la plej bona kaj plej vasta komunikado (ideale: por la universala komunikado) la plej inteligenta vojo, kiun ni devas iri estas lerni multajn lingvojn kiel eble (ideale: čiujn lingvojn), aŭ pli bone estas akordiĝi por lernigi komunan lingvon (atentu: ne ununuran, kiu anstataŭu la ekzistantajn) jam ek de la unuaj lernejaj jaroj?

 

 



  1. LA UNIVERSALA KOMUNA LINGVO

 

 

En la verkoj de Komenio la ideo de universala lingvo, de la komuna lingvo por čiuj homoj,



aperas eksplicita kaj klara la unuan fojon en Via lucis (La vojo de la lumo) – 1640-1641 -.9[9]

Kiel naskiĝis en li tiu ideo, kaj tra kiu itinero li tien alvenis? Eblas provi respondi dirante ke lin atingis pluraj stimuloj kaj ‘eksteraj’ kaj ‘internaj’. Inter la unuaj ni povas citi la legadon de verkoj de Ludoviko Vives (kiu ankaŭ estas subtenanto de tiu ideo) kaj, pli konkrete, la restado en London je la fino de la jaro 1640, sekve al invito fare de kelkaj liaj amikoj el la angla čefurbo (precipe Samuel Hartlib)10[10], dum kiu Komenio daŭre bezonis interpretiston, čar li ne parolis la anglan lingvon11[11]. Tamen ne estis malpli grava tiu interna inspiriga sento, čiam čeestanta en la vivo kaj en la verkoj de Komenio: profunda utopia puŝo, senlaca entreprenemo, konscia serčado pri novo, universala vizio pri l’homo kaj lia edukado, kies fora origino oni devas serči če liaj instruistoj en Herborn kaj en la tiama germana kulturo, kies reprezentantoj estis: Johann Heinirich Alsted, Johannes Fischer (Piscator), Johann Valentin Andreae kaj Wolfgang Ratke.12[12]

Rilate al la originaleco pri la temo “universala lingvo” če Komenio, mi alprenas citaĵon, kiun jam uzis aliloke13[13]: “Al kreado de lingvo universala kaj arta, kiu forigas la konfuzon de “naturaj” lingvoj kaj supervenkas iliajn neperfektecojn […] sin dedičis, en la mezo de XVII jarcento, multaj angloj, kiuj interesiĝis pri logiko kai pri problemoj de lingvaĵo […] Por kompreni la signifon de tiuj verkoj […] kaj ilian historian funkcion […] necesas ekkonscii tri grandajn fenomenojn, kiuj karakerizis […] la intelektan anglan vivon dum la unua mezo de XVII jarcento. Temas pri: 1) antaŭ čio, la profunda ago, kiun en Anglujo ekzercis la verkoj de Bacon kaj la ‘baconaj’ grupoj de la “Royal Society” […]; 2) la granda ‘revolucio’ […], kiu sekvis post la grandaj procesoj de la ‘eksperimenta filosofio’, kaj la fizikaj-matematikaj studoj; 3) la resono, kiun havis la verkoj, la instruado, la utopioj, la esperoj de J.A. Komenio če multaj vivmedioj de la filozofia, politika, religia kulturo en Anglujo dum la XVII jarcento”.14[14] Ankoraŭ: “La influo, kiun la instruado de Komenio havis koncerne la projektoj de universala lingvo estis detale dokumentita. Neniu libro dedičita al la perfekta lingvo15[15]aperis en Anglujo antaŭ la vojaĝo de Komenio al Londono en la jaro 1641”. 16[16]

En la centro de tiu vojaĝo staras La vojo de la lumo, kiu jam kiel manuskripto cirkulis en Anglujo antaŭ lia alveno tien.17[17] La čefan parton de tiu libro18[18] oni trovas en la čapitroj XV-XIX, kie oni priskibas la neprajn kondičojn, por ke la universala vojo, kiu kondukas al la lumo, estu

malfemita al čiuj popoloj.

Temas pri reformplano de la socio kaj de la lernejo, kies fina celo estas la plibonigo kaj unuigo de l’ homa speco (“necesas iu universala unuiĝo, necesas iloj por reunuigi nin mem”)19[19].

Komenio aperas či tie kun siaj du nedisigeblaj roloj, kiel religia reformisto kaj edukisto: la lernejo kaj la eklezio konsistigas la du čefajn pilastrojn de la nova konstruaĵo, en kiu čiuj homoj devus senti sin instigitaj al la memformado: la kredo kaj la racio kunlaboros formi la homon laŭ la de Dio volita plano, respektante la homan naturon, al kiu la graco donas decidan subtenon, por ke li povu kreski kaj perfektiĝi.

Komenio distingiĝas en sia daŭra kaj senlaca engaĝigo por la lernejo kaj l’edukado, do ni ne miras trovi či tie la du temojn. Ankaŭ pri Universala Konsilio li jam parolis kaj tion daŭre faris. Sed la nova nekutima temo, kiu de nun trairos čiujn verkojn, kaj kiu tie debutas estas universala lingvo.20[20] “La problemo de universala lingvo estas la centro de la Komeniaj verkoj[…]. En la multaj kaj diversaj lingvoj Komenio vidis la plej grandan obstaklon kontraŭ la disvastigo de la lumo kaj la enkonduko, če čiuj popoloj, de la pansofio. »21[21]

La čeesto, en la mondo, de multnombraj lingvoj estas considerata nepre negativa fakto, čar estas kvasaŭ vivi en regno de mallumo, kie la akordo inter la homoj, la studoj pri saĝeco, la disvastigo de la vero, la malfermiĝo de la ekleziaj baroj fariĝas tre malfacilaj, se ne diri neeblaj.

Post mallonga resumo de la argumentado de L.Vives “kiu ankaŭ deziras komunan lingvon por la tuta tero”, sed al tiu celo proponas la latinan lingvon, Komenio tiel esprimiĝas: “Sed čar niaj pensoj iras pli supren, mi ne povas ne subteni, ke estas nepre pli bone sin engaĝi por nova lingvo”.22[22]

La akcento, la emfazo kaj la firmdecida konkludo, kiuj devenas el tiu aserto ne permesas dubi pri la volo de Komenio. La skribstilo či tie uzata travidigas la entuziasmon de tiu, kiu komencas iri vojon fidante troviĝi en la ĝusta direkto, kaj elkovrinte netakseblan trezoron, volas ĝin transdoni al čiuj; tia sinteno memorigas al ni tiun saman de Seneca, ofte citita far de Komenio: “se ideo discere, ut transfunderetur in alios, contestatus est: negans se velle sapientiam, si ea conditione detur, ut eam sibi servaret nec communicaret”23[23]. Jam en la čapitro XV, prezentante sinteze la kvar condičojn viae lucis universalis (de la uiniversala vojo de la lumo), rilate al la universala lingvo li diras, ke ĝi zorgos sekurigi nur tion: ke ni en tiu subčiela socio povu nin pli bone kompreni kaj ke čiuj laboru por konstrui la komunan bonon.24[24]

La unua, esenca celo, rekte ligita al la propono de universala lingvo estas: restaŭri la situacion antaŭ Babelo, kiam čiuj estis en kondičo kompreni čiujn. La universala lingvo havas la taskon ebligi la universalan komunikadon. La Universala Konsilio (unu el la kvar kondičoj) estos la unua, kiu utiligos ĝin, estante la centro en kiu kolektiĝas kaj el kiu disvastiĝas la pansofio, kiu tien alvenas el la tuta mondo.25[25]

Sed ni venu denove al la kontraŭpropono al Vives fare de Komenio:


  1. “Primo, lingua universali consulendum est ex aeqvo universis: Latina vero consuleremus nobis potissimum, quibus illa jam nota est”26[26] (Unue: pere de universala lingvo oni devas provizi egale al ciuj: pere de la latina ni provizos antaŭ čio al ni, kiuj ĝi jam konas. La motivado estas klara kaj kredebla: latino estus ‘universala’ nur por kelkaj sed ne por čiuj: estiĝus do nepravigita privilegia situacio, kontraŭa al omnes de la fama triopo de Komenio: omnes, omnia, omnino ([edukado] por čiuj, [lernigi] čion, komplete). Malpli kredeblaj la motivadoj kontraŭ la latino, konsiderata ege malfacila, komplika, plena el malfaclaĵoj pro anomalioj estantaj en ĝi, k.t.p.

 

2) “Deinde, lingvam universalem oportet esse omnium locupletissimam, ad esprimendum apte res omnes et promendum facile omnes animi conceptus omnino sufficientem, qualem se non esse latina ultro fatetur”.27[27] (Due, ni necesas pli ričan universalan lingvon ol tiuj aliaj, nepre kapabla esprimi adekvate čiujn aĵojn kaj ekspliki facile čiujn spiritajn konceptojn). Ankaŭ tiu dua punkto ne estas kredebla, des pli latino jam multajn jarcentojn pruvis esti pli ol suficia ilo, por komunikadi trans la Romaj limoj, kaj ankaŭ post lia ‘malapero’. Komenio mem, fakte, uzos ĝin kiel “provisoran surogaton” ties universala lingvo, kies projekto restis nekompleta en la de li al ni transdonitaj paĝoj.

 

3)“Tandem, et quod maxime intenditur, lingvam universalem oportet esse confusionis conceptuum antidotum universale »28[28]. (Fine, kaj tiun oni volas antaŭ čio diri, necesas, ke universala lingvo estu universala antidoto kontrau la konfuzo de la konceptoj). La konfuso de la konceptoj ne naskiĝas pro la uzata lingvo, ĝi havas propran originon en la menso, tie kaj nur tie ni deva klarigi la ideojn, kaj por esprimi ilin, poste, čiu lingvo sufičas. Ĝi povos, jes, esti racia, analoga, harmonia kaj tiel favori čiam pli striktan konverĝon inter vortoj kaj aĵoj, sed la tasko al ĝi tute propra estos, kontribui al la klarigo de ideoj inter la popoloj kaj individuoj parolantaj malsamajn lingvojn, čar estos flankenpelita čiu perado de nedezirata tradukisto : forpeli la « tradukon » estas jam revolucia senprecedenta entrepreno. Nun ni povas pli facile konsenti kun Komenio, kiam li diras : talis haec lingva nova illustrandae in oculis mundi modo novo sapientiae Dei pulcherrimum foret medium”29[29]. (Tia nova lingvo estos tre bela ilo, por ekspliki novmaniere en la okuloj de la mondo la dian saĝecon).



 

Ebligi interhoman komunikadon estas iel mirakla afero, kaj la universala lingvo, kiu ĝin efektivigas, estas prave vidita kiel mirinda ilo, kiun la dia saĝeco disponigas al čiuj homoj (la lumo disvastiĝanta en la mondo).

La forta mesaĝo, kiu eliĝas de tiuj unuaj mallongaj sciigoj de Via Lucis povas esti tiel resumita : 1) en tiu revanta vizio, kiu konkludas la § 6 de la čapitro XIX : “Et poterit, quicunque volet, per quascunque mundi regiones et climata peregrinari, omnes intelligere et ab omnibus intelligi gnarus” ( Kaj čiu, kiu volos, povos vojaĝi tra čiu ajn kontinento kaj regiono de la mondo sciante, ke li povas čiujn kompreni, kaj esti el čiuj komprenata); 2) en la espero, firme fundita sur la pansofiaj principoj, sukcesi lingvam universalan akiri “quae latina sit decuplo facilior […] et centuplo perfectior […] et millecuplo ad rerum naturas harmonice esprimendo accomodatior”30[30]. Dume, tamen, por forigi ankoraŭfoje la suspektojn de tiuj, kiuj temas la forlason aŭ la malaperon de la lingvoj, kiel neeviteblan sekvon post la enkonduko de la universala lingvo31[31], li či sube precizigas:


  1. “Primo, ut lingvae doctae, titolo crucis Christi santificatae, eruditis in uso maneant”32[32],(Unue, la kleraj lingvoj, sanktigita per la kruco de Kristo, restu uzata fare de la erudiciuloj); či tie aperas, eble, la specifa zorgo, krom tiu pli supre citita, trankviligi ĝuste tiujn erudiciulojn, pli ol aliaj maltrankvilajn, kaj ne čiam pro laŭdindaj motivoj, perdi la, interne de la socio, akiritan privilegian staton.

  2. “Deinde, ut lingvas quoque suas peculiares sibi gentes servent et excolant [...]

ut omnis spiritus laudet Dominum omnesque lingvae canant Deo »33[33] (Poste, la popoloj povu uzi

kaj kultivi siajn proprajn lingvojn, tiel ke čiu spirito laŭdu Dion kaj čiu lingvo kantu al

Dio sian kanton)34[34].

Via Lucis montras eminentajn signojn de strečado kaj engaĝigo eminentaj, certe proporciajn al la atendoj, kiuj ĝin antaŭis, kaj al la novaĵoj pri kiuj li estus devinta esti la anoncisto.35[35] La konkludoj de Komenio pri la oportuno kaj neceso de universala lingvo, kiuj estis či tie prezentitaj trovos plian plivastigon en la granda verko, kiu finas lian vivon kaj verkon : la Consultatio (Interkonsilo), specife en la Panglottia (Panglotio). Prave oni konsideris, ke Via lucis estas Consultatio in nuce (Miniaturo de Interkonsilo)36[36].

Tiujn konkludojn oni povas legi en la menciita enkonduka letero de Via lucis, kiun Komenio skribis al la Royal Society37[37]: “Quia denique deprehendimus unicum, sed praevalidum ad gentes cum lumine hoc penetrandi obicem esse linguarum multitudinem, varietatem, confusionem: ausi sumus impedimenti huius amolitionem moliri, per nova consilia de linguarum omnium meliore cultura et de polyglottia reddenda faciliore: una denique lingua prorsus nova, prorsus facili, prorsusque rationali et philosophica (imo pansophica), Lucis vehiculo universali, condenda”. ( Kaj čar, finfine, ni komprenis, ke la sola sed ege potenca obstaklo al la penetrado de tiu lumo tra la gentoj estas la multego, la diverseco kaj la konfuzo de la lingvoj, ni volis forigi tiun obstaklon, pere de novaj sugestoj rilate al plej bona kulturo de čiuj lingvoj kaj de poliglotio, kiu devas iĝi facila, inventinte finfine lingvon absolute novan, absolute facilan, absolute racian kaj filozofian (eč pansofian), kiel universalan vehiklon de la lumo.)38[38]

 

 



3. EL “VIA LUCIS” AL “PANGLOTIO”

 

Kiam dum longa tempo ni flegas revon, ni pensas daŭre kiel povi realigi ĝin. Ĝi okupas nian menson kaj instigas ĝin serči čiujn eblajn ilojn, la plej kredeblajn argumentojn, por ke tiu entrepreno, en tiu revo entenata, trovu konsentojn kaj apogojn, kaj por ke la volo estu



čiam pli motivita agi. La revo ne povas resti definita, necesas igi ĝin konkreta verko, des pli se ĝia realigo ne servas nur privatajn interesojn, sed ankaŭ kaj antaŭ čio la komunan bonon, tio estas la bono, kiu rilatas kun la tuta homaro.

Se la ideo de universala lingvo estus restinta limigita al la Vojo de la lumo kaj relegaciita al la tempo de la londona loĝado de Komenio, ĝi ne perdus hodiaŭ, certe, sian valoron. Ni scias, tamen, ke tiu ideo ne česos reaperi kaj reprezenti sin en čiuj postaj verkoj de la morava edukisto kaj pedagogiisto, kaj tio pligrandigas sian valoron.

Al tiu celo la itinero el la Vojo de la lumo al la Panglotio iras necese tra la Novega metodo de la lingvoj, dika verko, specife rilata al la temo pri kiu ni traktas- La titolo de la sesa čapitro de tiu verko tiel tekstas: “De lingua aliqua una prae caeteris colenda, et cur honor ille apud nos Latinae deferatur”. (Pri iu lingvo, kiun oni devas flegi super čiuj aliaj, kaj kial če ni ion atribuas tiun honoron al la latino. Jam en la unua paragrafo ni renkontas ‘fortan’ aserton, kiu konektiĝas kun tiu de la Granda Didaktiko (citita en la komenco de tiu artikolo): “Linguarum plurium scientiam non esse partem sapientiae (quae in rerum notitia vera usuqve legitimo consistit) fatemur”39[39] (Ni asertas, ke la kono de pluraj lingvoj ne apartenas al la saĝeco (kiu konsistas en la vera kono de la aĵoj kaj en ilia taŭga uzo). Ne nur lernado de pluraj lingvoj estas do instrumenta kaj ne estigas saĝecon, ĝi devas ankaŭ esti reĝustigita, aŭ, pli bone, reduktita: ni čiuj estus pro tio feličaj “si ut in paradiso ita semper lingvas ignoraremus praeter unam (se kiel en paradiso, ni lingvojn ignoras, krom unu)”.

En la sekva paragrafo Komenio agnoskas, ke en la nuna situacio ni bezonas ( la postulo venas el la socia strukturo kaj organizado) lerni ankaŭ la diversajn lingvojn”: ekzemple, por ke ni interkompreniĝu kun la najbaraj popoloj.

Tio povas doni al ni ian kontentigon, havigi al ni malgrandan ĝojon, čar tiel, eč se nur iomete, ni supervenkas la lingvan dispartigon.

Kaj nun kiom da lingvoj ni devas lerni? Komenio respondos poste al tiu demando pli detale kaj plene, sed jam de nun li diras: „Nunc demonstrandum suscepimus uni alicui lingvae prae ceteris colendae dandam esse (vel omnibus hominibus) operam fini triplici. Primo, ut illa ipsa una lingva multorum communi ope excolatur perfectius. Secondo, ut sic exculta aliis qvoqve lingvis melius perpoliendis velut exemplar sit. Tertio, ut eo lubentius assumatur in commune gentium vinculum, interpretem scilicet universalem omnium ad omnes, postquam a sapientioribus universali confusioni, gentium et lingvarum, universale remedium pridem optari coeptum est, lingva aliqua universalis ».40[40] (Nun ni zorgas montri, ke ni (eč čiuj homoj)devas nin engaĝi, por kultivado de unu lingvo inter čiuj aliaj. Unue, por ke tiu sola lingvo , pere de čies kontribuo, povu esti perfektita ; due, por ke, tiel perfektita, servu kiel modelo , por perfektigi čiujn aliajn; trie, por ke, pro tio, estu pli volonte adoptita kiel komuna ligilo de la gentoj, tio estas kiel universala interpretisto de čiuj por čiuj, post kiam fare de la plej saĝuloj estos antaŭe adoptita universala lingvo kiel universala rimedo al la universala konfuzo de gentoj kaj lingvoj).

Nun ni frontas al tiu problemo : kia lingvo povas esti elektita, kiel komuna ligilo kaj interpretisto de la popoloj? La historio instruas nin, ke la lingvoj (kompreneble, la popoloj ilin parolantaj) tiucele sinkondutas kiel rivaloj: čiu popolo čiam konsideris sian lingvon la plej taŭga

por fariĝi “la lingvo de čiuj”.

Tiuj “aspirantoj” de temp’ al tempo uzis la plej diversajn metodojn, por akiri tiun rolon: iuj –

la grekuloj – utiligis sian kulturon, la araboj sian religion; aliaj – la romianoj, la germanoj, la hispanoj, k.t.p. utiligis la forton de la armiloj: “quando gentes subiectae victricis subire leges propterque conservandum inferiorum a superioribus dependentiam lingvae admittere commercium coguntur”.41[41] (Kelkfoje la submetitaj popoloj estas devigitaj [antaŭe] alpreni la leĝojn de la venkintoj , kaj [poste] por konservi la subordigon de la subuloj al la superuloj, allasi la reciprokan uzadon de la lingvo). Tio estas la normala konduto de la venkintoj kun la venkitoj: čirilate nenio nova sub la suno.

Interesa estas la fakto, kiun Komenio rakontas pri la reĝo de Peruo:”Ita Gvainacapa rex Peru subjectis numerosissimis gentibus lingvam Cuscanam (quae Ingarum appellatur et Quicham) ita mandavit, ut hunc usque in diem permultae gentes particolaribus idiomatibus separatissimae hujus beneficio sese mutuo intelligant. (Tiel Gvainacapa reĝo de Peruo ordonis al multaj submetitaj popoloj la uzon de la lingvo uskana (kiun oni nomas ankaŭ lingvo de Inkaoj kaj Kvikam), por ke la ĝis tiam multegaj popoloj inter si disigitaj pro apartaj lingvoj, povu pere de tiu avantaĝo interkompreniĝi).42[42]

En teritorio ‘plenŝtopita’ per multaj diversaj lingvoj (kiel hodiaŭ , ekz. en Eŭropo) la reĝo ordonis la uzon de komuna lingvo43[43] por interkompreniĝi, por ebligi la reciprokan intersanĝon de informoj, por venki izoladon, al kiu estus kondamnitaj la popoloj de sama regno.

La situacio de Peruo en la XVI jarcento estas, en reduktita proporcio, tiu de la tuta mondo: la diverseco, la multobleco devas esti reduktitaj al unuo, la singularismo, la individualismo, devas esti superita en la nomo de universalismo. Konklude, diras Komenio: “perstat votum nostrum de lingua una eligenda” (estas nia deziro firma, elekti unu lingvon); kaj post kiam li sin rilatigis al Vives44[44] (kiel jam faris en La vojo de la lumo kaj antaŭ akcepti lian proponon, laŭ kiu “Latinam prae aliis orbi commendendam essela latinan lingvon, prefere ol aliaj, oni devas rekomendi al la mondo-) ne volas tute forlasi sian ideon. Li pensas eč, ke Vives havu “tacitum […] pro lingua aliqua perfectiore votum []..]: a quo tamen mox recedit, quia forsan nobis tam fore beatis hac in vita non speravit (silentan deziron pri pli perfekta lingvo, el kiu tuj foriris, čar eble li ne esperis, ke ni en tiu vivo povas esti tiel feličaj). La komuna lingvo povus al ni redoni la komunan feličan loĝadon en la perdita paradizo!

La “pansofo” kaj la “didaktikulo” montras du diversajn kondutojn, kaj en la personeco de Komenio alterne aperas surface – kaj tion vidigas ankaŭ liaj verkoj – la edukisto kaj la pedagogiisto, la filosofo kaj la teologo, la realisto kaj la revulo, la homo kiu apartenas al etna kaj religia minoritato, kaj la homo kiu sin antaŭenĵetas en la dimension de la “eksterteritoriaj” mondaj eskatologiaj horizontoj: jen la fundamento, kiu čiam enestas en li45[45], kaj kiu kondukas lin nerezisteble al la universalismo, kiu estas kaj restas la konsistiga, distinga esenco de lia personeco; el tio naskiĝas la Consultatio, kie la ideo de universala lingvo karakterizos la diversajn librojn, kiuj ĝin konsistigas, kaj naskas la Panglotion, verko ja ne kompletigita, sed suficia liveri al ni la finajn, konkludajn pripensojn de Komenio pri tiu argumento, kiu ŝajnas al mi kiel “la dominanta ideo” de lia vivo.46[46]

La negativa marko de hodiaŭa mondo estas la disiĝo, la nereciproka interkompreniĝo, la lingva konfuzo, la religia kaj politika sektismoj. La rimedo por tiuj malbonoj estas la homa edukado, čiu reformado devas komenci el ĝi.

Unue oni devas lerni la lingvon, kiu konsistigas la nepran ligilon, por unuigi inter si la homojn, kvazaŭ la enirvizo en la civilizitan socion. Komenio havas en sia menso la tuta homaro kaj eble ne estas hazarda, imagi ke li – mutatis mutandis (kun la necesaj ŝanĝoj) – rememoru la komencon de Evangelio de Johano: En la komenco estis la vorto. “At nobis, primo, maximae Societatis nostrae, seu maximi Collegii, quod est Genus humanum per Orbem expansum, unum commune prorsus deest vinculum. Lingvam enim communem, qua cum quibusvis Orbis incolsi solloquamur, habemus nullam: ideoque commercium Hominum cum Hominibus universale nullum”.47[47] (Tamen mankas absolute al ni, unue, komuna ligilo de nia plej granda socio, tio estas de grandega konsilio, kiu estas la homaro etendiĝita sur la tuta tero).

La manko de komuna lingvo vanigas la dian planon de la homa kreado – la individuoj kaj la popoloi vivas izolitaj unu la aliaj – kaj la universalan planon de Komenio adresitan ad omnes (al čiuj).

En tia situacio la provoj de reformo de la filosofoj, edukistoj kaj politikistoj iĝos vanaj. En la religio, en la riverojoj, maroj, montoj, en la lingvoj kaj kutimoj ni restas reciproke disaj48[48] kaj senpovaj en niaj liberigaj klopodoj.

La reformo de la homaj institucioj – edukado, Ŝtato, religio – jam en la komenca vojo trovos grandan – ankaŭ se ne unikan – obstaklon : la konfuzon de lingvoj, kiu estas unu el la plej gravaj kaj danĝeraj malsanoj, pro kiuj suferas la tuta homaro.

Čar Komenio, kiel čiam ne limigas sin nur montri kaj malaprobi la danĝerojn, kiuj afliktas la homaron, sed serčas kaj sugestas la rimedojn al tiuj homaj malbonoj, li ankaŭ či tie kuraĝas priskribi sian »resanigan » pensmanieron : »Tandem quaeremus modum, quo Lingvarum studia reddi faciliora queant : ut cuicunque Hominum lubuerit quamcunque Lingvam, aut quotquot opus, brevi et levi opera addiscere possit. Aut etiam quomodo una aliqua lingva toti Mundo communis possit affici. Atque hoc vocabimus Panglottiam, universalem lingvae usum.”49[49] (Fine ni serčas manieron, per kiu eblas faciligi la studadon de lingvoj; tiel ke čiu homo, kiu deziras lerni iun ajn lingvon aŭ kiom necesajn, povus tion fari kun malgranda kaj milda peno. Aŭ ankaŭ kiel eblas liveri iun ajn komunan lingvon al la tuta mondo. Kaj tion ni nomos Panglotio, universala uzo de lingvo).

Pensita rimedo estas do faciligi lingvan lernadon, sed ankoraŭ pli krei komunan mondan lingvon, kiel malfermitan pordon al čiuj popoloj. Tiu entrepreno, kiom ajn nekomuna kaj konsterna povus esti, estas konsiderita nepre necesa kaj ankaŭ facile efektivigebla50[50].

Estas malfacile sekvi Komenion en tiu projekto de perfekta lingvo, čar tiel ni staras sur la grundo de neeblo. Tia lingvo nek ekzistas hodiaŭ en iu ajn parto de la mondo, nek estos neniam racie proponebla en la estonto; kiel homa eltrovo ĝi čiam montros limojn, kiuj estas propraj de la humana naturo, de ĝia eltrovinto aŭ de ĝiaj eltrovintoj. Tamen či tio koncernas eksplicite la lingvistikan kadron, kaj nur marĝene la temon, pri kiu či tie oni diskutas. Pli rimarkindaj estas, male, la eduka, kultura kaj homa vidpunktoj : « Panglottia tollet commercii universalis repagula51[51] (Panglotio nuligas la barojn de universala interŝanĝo). Tiamaniere oni ekmarŝas al la verko antonomazie, en kiu estos esplorata, longe kaj larĝe, la temon pri la universala lingvo: la Panglotio.52[52]

La komenco estas, kiel en preskaŭ čiuj verkoj de Komenio, saluto adresita « Omnibus Populis, gentibus, Linguis sub toto coelo dispersis”.53[53](Al čiuj popoloj, gentoj, lingvoj sur la tero disaj). Rimarkinda estas la daton skribitan nur por či tiu libro:”anno a Confusione linguarum, et dispersione Gentium 4220”54[54]( En la jaro 4220 post la konfuzo de lingvoj kaj la disigo de la gentoj). Multaj jarcentoj kaj multegaj jaroj jam pasis, la tempo estas matura, venis la tago en kiu oni metos la vorton fino al la lingva barbaraĵo, kiu kulpiĝas je la fakto ke “alii aliis non intelligimur”55[55] (ni ne interkompreniĝas), en kiu, definitive oni ekzamenos, por ĝin realigi, tiun proponon, kiu superas čiujn ĝis nun pensitajn, tiel ke ĝi estos la fina solvo pri la problemo de universala komunikado.

La lingva konfuzo en la kadro de la komunika problemo leviĝas kiel la plej granda obstaklo: ĝi ne permesas starigi rilatojn inter čiuj popoloj, kaj ne permesas plenumi la universalan mision-

kiun la religia Komenio vere alprenis al la koro- anonci Kriston al čiuj gentoj.

La kaŭzo de multaj malbonoj – pensas Komenio – estas gravega malbono, kiun tuj kaj perforte, sentime oni devas eltranči, fidante en propraj fortoj (kaj en la mirakloj), kiujn Dio certe subtenos, čar oni agas por lia gloro, oni obeas al lia volo. Tri estas la eblecoj, kiuj sin ofertas al ni:1) kultivi plej bone la proprajn linvojn, 2) kultivi la plej klerulajn, 3) eltrovi novan lingvon56[56].

La tria ebleco estas klare la preferita kaj sekvas do la demando: eblas eltrovi tian lingvon?

La respondon jam donis Komenio en la Panaugio (Čap.XIV,19). Se ni havas pri ĝi precizan ideon, se ni konas ĝiajn esencajn postulitajn kvalitojn, sendube la respondo estas pozitiva. La dua ebleco supre dirita, estas nomata Pantoglotio, kaj signifas poluri, finlabori la diversajn elementojn, kiuj konsistigas čiujn lingvojn: la vortojn, la silabojn, la literojn de l’ alfabeto, kaj la plurajn kombinojn, kiuj el ili devenas.

La dua ebleco nomiĝas Poliglotio, kaj signifas klopodi lerni kelkajn pli ‘klerajn’ lingvojn kaj, pere de ili kompreni la aĵojn, akiri saĝecon; aŭ lerni la hebrean, la grekan kaj la latinan lingvojn57[57], uzante metodon per kiu la lernado iĝas facila pli ol ĝis tiam. Aŭ – kaj tie ni notas la sagacan komenian intuicion – “Quomodo obtineri queat, ut quaelibet Continens una unam principalem, Omnibus in ea Continente habitantibus Populis servientem habere possint lingvam”58[58] (Kiel obteni, ke čiu kontinento havu čefan lingvam, kiu povas esti utila al čiuj tie loĝantaj popoloj).

Komuna lingvo por čiu kontinento! Per tio eblas multe redukti la nombron de lingvoj, kiujn oni devus lerni por interkomuniki, kaj la tempon, la energiojn, kiujn la Pantoglotio postulas; oni povus ankaŭ tuj pensi, enkonduki ĝin en la lernejojn pere de libroj, leksikonoj kaj aliaj necesaj rimedoj al tiu celo. Tamen ni vidas ke pere de Pantoglotio Poliglotio ni restas če duone farita vojo.

La poliglota Komenio priploras, en si mem, la perditan tempon uzitan – kiel hodiaŭ oni diras – por lerni la lingvojn. Li eč ŝainas intence informi nin, pri la risko – memorenda nun al tiuj zorgemuloj, kiuj proponas lerni la ‘duan’ aŭ ‘trian’ lingvon en la deviga lernejo – fini in stupidum. Estas pli racie pensi – estas čiam Komenio, kiu tion diras – doni, se eblas, al la homaro ununuran lipon (tiu esprimo venas el Biblico) kaj, en la menso de ‘instruisto de nacioj’, ĝi signifas ununuran lingvon.59[59] Tiu fina klaŭzo ne estas dubo, sed esprimas sindevigon, rememoras pri devo. Ču ne estas vere, ke la mondo estas la komuna patrujo de la homaro? Ču ne estas vero, ke “facilius etiam foret Homines lingvam discere unam Omnes, quam unum quempiam multas?60[60] (estas pli facile, ke čiuj homoj lernu unu lingvon, ol ke unu ajn lernu multajn?).

Či tie ne eblas eviti la demandon, jam aliloke farita: “Quae autem erit illa Lingua, quam omnibus Mundi Nationibus commendari dignam putabimus?”61[61] (Sed kiu estos la lingvo, kiun ni pensos rekomendindan al čiuj nacioj de la mondo?). La respondo estas tuja kaj klara: se ni decidas, elekti unu el la estantaj, la homoj, egoistaj kaj arogantaj kiel ili estas, volus consenti tiun honoron al propra lingvo kaj la querelon, kiu el tiu sekvos, estu malfacile solvi.

Komenio rifuzas la eblecon preferi – por la rolo de internacia lingvo – unu el la lingvoj de la kruco”, ankaŭ se al kelkaj, ŝajnas ne manki kredeblaj argumentoj tiucele. Čiuj tri, kelkaj pli, kelkaj malpli, prezentas difektojn, mankojn, neperfektaĵoin, malplenaĵojn, k.t.p., neakordigeblajn kun la koncepto de pansofia lingvo – tia fakte estas la universala lingvo -: ilin ni sekve devas forigi. Nepre la rifuzo etendiĝas al ciuj aliaj konataj lingvoj, kiuj nomiĝas laŭ la gentoj kiuj ilin parolas, aŭ la ŝtatoj en kiuj ili estas uzataj. La universala lingvo, malsame ol čiuj aliaj, estas la lingvo de la homaro. Jene tiel perfekta, tiel elstara, tiel mirinda – por ne diri mirakla – lingvo povos eble ekzisti? Komenio firme konfidas pri tio, sed la rezulto de liaj klopodoj similas pli al fiasko ol al sukceso: finfine li troviĝis en vojo sen eliro. Tion ni povas vidi en la malgranda verko: Novae harmonicae lingvae tentamen primum, ene de la Panglotio62[62]. »Komenio čirilate, ankoraŭfoje montris sin sufloro de ideoj, kiuj estos disvolvendaj en la estonteco63[63]”.

 

 



4. EL “PANGLOTIO” ĜIS LA INTERNACIA LINGVO

 

Jam en la Evangelio ni legas ion, kio povas mildigi tro negativan juĝon – kaj pro tio nemerititan – pri la “ruinigaj” konkludoj de Komenio, kiam oni memorigas al disciploj de Kristo, ke kiu semas tre ofte ne povos rikolti la fruktojn. Komenio estis granda “semisto” kaj la avantaĝon de la fruktoj atingis la aliaj. Sufičas rememori la intencon starigi lernejojn por junuloj kaj junulinoj, kaj eč por tiuj, kiuj “natura hebetes et stupidos videri”64[64] (nature idiotaj kaj ne inteligenta aspektas); lian Orbis sensualium pictus, pioniro de čiuj libroj, kiuj hodiau estas uzataj en čiuj lernejoj de la mondo; lian ideon pri lernejo por infanoj, kiu estos efektivigita nur post kelkaj jarcentoj.



La granda “semisto” jetis la mirindan semon de universala lingvo, semo, kiu hodiaŭ estas preta por rikolto. Tiu Panglotio tiel pasie promesita ne estis de li antaŭenportita ĝis la fino. Eble Komenio mem komprenis, ke la mankoj, kiujn li postlasis dum la konstruado de la nova lingvo fariĝis čiam pli multaj, kaj ne eblis plu ilin plenigi. Li kuraĝis, komenci entreprenon, kiun ne plu kapablis subteni, tio estas krei vivan lingvon, kiu estus utila al homaj rilatoj kaj samtempe filozofia lingvo perfekte logika: io ne ebla. Ankaŭ la angla Dalgarno fiaskis či-rilate. Nur poste oni vidis, ke tiujn du taskojn dise eblus efektivigi. Arta lingvo, kiel estas esperanto, por la internaciaj esencaj rilatoj montriĝas taŭga, kaj ĝi pruvis propran validecon en la kampo al ĝi destinita65[65].

La Panglotio do ne estas, čiukaze, la konkluda momento de la Komenia pripensado: la ilo en ĝi skizita, ne estas alia ol la materia, necesa subteno de la čiam viva ideo, kiu agas ene de la pluraj prilaboradoj de la Consultatio, speciale en la reformplano Eruditionis, Religionis, Politiarum (de la lernejo, de la religio, de la Ŝtatoj), kiu nomiĝas Panorthozio66[66], nepre necesa por inde prepari la alvenon de Krista Regno. Tiucele la rolo de la universala lingvo estas determina67[67]: 1) Čar čiu universala reformo bezonas universalan lingvon; 2) la disdivido de la lingvoj estas disdivido de la mensoj kaj de la popoloj; 3) čar la reformo de la plejalta monarkio de Kristo implicas necese lingvon indan de la dia majesto.

Konklude: quaerenda omnino est Lingua Universalis, quae nonnisi Orbis finibus terminetur, tam late patens, quam ipsum humanum genus; tota ruat Babylon, nulla eius parte relicta”68[68] (Oni nepre devas serči universalan lingvon, kiu finiĝu nur če la mondlimoj, tiel vaste ampleksa kiel la homaro; falu la tuta Babilono, restu nenia peco).

Ene de la fina libro de la Consultatio – la Panuthezio - troviĝas fervora admono – tiu estas la signifo de la verko –, por ke čiu homo donu propran kontribuon al la reforma agado, klarigita en la antaŭantaj libroj. Inter la instrumentoj, kiuj povos certigi la sukceson al tiuj, kiuj sin dedičos al tiu ege granda klopodo, ankoraŭ kaj čiam čeestas la universala lingvo, kiun Dio ne rifuzos doni al ni. La revoj, la esperoj, la votoj de l’ instruisto de la nacioj (tiel oni nomas nuntempe Komenion) restis nek izolitaj nek neaŭditaj. La projektoj por krei universalan lingvon multobliĝis post Komenio kaj nombras centope69[69]. Ankaŭ la Enciklopedistoj, en frontlinio dum la Franca revolucio, prikonsideris tiun temon, sendube tre riča je renovigaj stimuloj kaj perspektivoj vere revoluciaj (oni legu en la franca Encyclopédie la kapvorton « Langue »).

Oni povas du observojn proponi pri la influo de Komenio rilate siaj posteuloj: unue: preskaŭ čiuj, kiuj klopodis “konstrui” universalan lingvon, faris inspiritaj je idealoj de frateco kaj paco ; due : la ununura projekto pri universala lingvo, kiu pretervivis sian autoro, kaj kiu ĝis hodiaŭ havas milionojn da konsentuloj, kiel ankaŭ multajn fervorajn iniciatintojn kaj fakulojn, estas tiu de doktoro Ludoviko Lazaro Zamenhof (1859-1917), kiun li nomis komence (1887) internacia lingvo (la vorto internacia estis tiutempe pli « popola » kaj pli responda al politika-kultura atmosfero de Europo dum la finaj jaroj de la XIX jarcento) kaj poste fare de ĝiaj subtenantoj « renomata » Esperanto. Ĝi estas la unika lingvo, kiu ĝis la nunaj tagoj estas uzata en radioelsendoj (ekz. En Činio kaj en Vatikano) kaj en pluraj revuoj publikigitaj en čiuj kontinentoj. Čiujare oni organizas la mondan kongreson kaj la naciajn kongresojn en multaj landoj (čijare la mondan kongreson oni organizas en Florenco – Italio – je la fino de julio).

Tiu kiu či tie skribas ne intencas laŭdi la Internacian Lingvon Esperanton70[70], sed agnoski en ĝi la efektivigo de la Komenia revo. Čiu povos konkludi por si mem, kiel plibone opinias, sed la edukistoj, la pedagogiistoj estas invitita, pripensi la grandegajn ŝancojn, kiujn ĝi donas, antaŭ čio por la novaj edukaj taskoj, al kiuj nin urĝe alvokas la unuiginda Eŭropo, multkultura kaj multetna socio, la konservinda vivmedio kaj la antaŭeniginda, disvastiginda paco.71[71]La heredo de Komenio montriĝas sencese ankaŭ en nia tempo, kaj proponas fruktodonajn, rimarkindajn sugestojn. Mario A.Pei, ital-amerika, profesoro pri romanida filologio če la Columbia University de Novajorko, skribis en la kvindekaj jaroj The Story of Language72[72] granda sukceso en la amerika libro-merkato. La verko dividiĝas en kvin partoj kaj la lasta parto, dedičita al nia temo, titoliĝas : La lingua internazionale (La internacia lingvo), kaj entenas kvin čapitrojn. Či tie mi parolos nur pri la lasta, kiu signifoplene nomiĝas: Oni povas sukcesi.

Komence oni legas tiun ekzergon de Lewis Mumford73[73] : “En tiu momento, monda lingvo havas por la homaro pli grandan gravecon ol čiu ajn mekanika progreso”. La autoro konscias pri la fakto, ke tiu argumento povas trovi konsentojn, sed ankaŭ estigi malakordojn kaj obĵetojn, čar la eksterordinareco de la afero malfacile akordigas kun la mensaj, lingvistikaj, religiaj skemoj de la hodiaŭaj homoj, dume niaj filoj kaj nepoj povos tre bone, se la edukado sin engaĝas (kaj la graveco de nia respondeco fariĝas nekalkulebla), por akcepti čion či sen malfidemo.

Estas sensence – diras Pei – “interbatiĝi por decidi, ču plei bone estus uzi naturan, modifitan aŭ artan lingvon[…]: elekti tian aŭ alian estas la samo, se tamen čiuj popoloj akordiĝu, por uzi ĝin, kaj unue ne por si mem, sed por siaj posteŭloj: tio kio necesas, por solvi la problemon, estas nur lingvo […] memkompreneble kondiče ke oni plenumu du kondičojn: la elektita lingvo devas prezenti perfektan korespondon inter signoj kaj sonoj74[74], kaj devas esti adoptita, pere de internacia konvencio, en čiuj landoj samtempe […] en la bazaj lernejoj, kune kun la nacia lingvo, tiel ke ĝi povu esti facile, nature kaj plače lernita fare de la novaj generacioj75[75].

La “rampanta” enkonduko de la angla, kiel helpa lingvo de la mondo en čiu kampo, eskapas – ču konscie? – la demokratan regulon (pri kiu parolas Pei), kiu postulas antaŭan akordiĝon inter la popoloj, kaj intencas krei “nemoveblan “ faritaĵon: estas aplikado de la leĝo de la pli forta.76[76]

La angla lingvo, interalie, ne estas absolute fonetika lingvo: skribado kaj legado de tiu lingvo konsistigas du mondojn inter si dividitajn. Sed M.Pei iras pli funde en la diskutado:”La problemo ne koncernas la lingvistojn, sed la registarojn[…]. Se la registaroj vere volas tion, la solvo de la lingvistika malakordo estas en iliaj manoj[…]. Aŭ la registaroj volas doni al la estontaj generacioj de la tuta mondo, instrumenton de reciproca kompreno, aŭ ne. En tiu lasta kazo, nenio restas por diri”.77[77]

Multaj estas la demandoj, kiujn Pei alfrontas en tiu čapitro kaj estus tro longe, sekvi lin paĝo post paĝo, tamen liaj kritikaj rimarkoj aspektas čiam tre raciaj kaj trafaj. Ni retrovas en liaj vortoj ofte la ehon de la Komeniaj skriboj (« La spaco de la homa vivo permesas al ni sufiče lerni nur tre malmultajn, el la multnombraj lingvoj de la mondo”. Pri la mallongeco de la vivo Komenio ofte plendas), kaj ne estus malfacile, či rilate, trovi konfirmon en liaj tekstoj. Necese ni devas resendi čiujn al la lastaj paĝoj de tiu fascina libro, kies lastan parton de la konkludoj ni či tie citas:”Naciismo, antaŭjuĝo, superstičo, stulta rivaleco, graveco de la tradicio estus kiel multaj pistoloj direktitaj al la koro de tiu, kiu aspiras al pli bona mondo.[…] Sed la progreso de la mondo[…] kaj en la kampo de la spirito kaj en tiu de la naturo, neniam estis ago de dubemuloj terenklinitaj al pesimista koncepto pri la naturo kaj pri la destino de la homaro”.78[78]

 

 



5 . KONKLUDAJ PRIPENSOJ

 

 



La ideo de universala lingvo apartenas al iu idea ordo absolute nekutima, ĝi estas parto de tre aŭdaca plano, kiu implicas la bazojn mem de nia eduka kulturo. La lernejo ne montris ĝin al ni kaj sekve ĝi eskapas la kutimajn ‘skemojn’ de la kutima lernado. Pensi al universala lingvo estas tiel kiel alfronti nekonatan mondon, kies konstruo ne povas absolute sin apogi sur la estinta sperto kaj sur la tradiciaj apogiloj: ĝi estas aŭtentika novaĵo, kaj postulas radikalan perspektivan ŝanĝon, tiel kiel estas la ideo, konstrui la Federacian Eŭropan Ŝtaton. La komparo ne estas hazarda: “[…] Parolado pri la Eŭropa problemaro, direktita al eduka kaj pedagogia temo, devas alceli revizion kaj transformadon de la mensaj kaj praktikaj sintenoj, kun evidentaj influoj rilate al la lernejaj institucioj, […] kondičitaj pere de logico de naciaj ŝtatoj. […] La federalismo […] montras kvalitan salton, radikalan inversigon de tendenco, pere de kiu oni antaŭvidas novan kaj pli adekvatigitan formon de socia kunvivo[…]”.79[79]

La grandaj kulturaj temoj, inter kiuj oni alkalkulas: pacon80[80], justecon, liberecon, lunuigon de la mondo kaj, ĝuste, la universalan lingvon, oni ne povas kompreni, se ni ne enkadrigas ilin ene de ’globala’ vizio, kiu nur ordigas kaj donas signifon al la unuopaj partoj. Ankaŭ Komenio parolas pri universala lingvo ene de ĝenerala reformplano de la socio kaj de la edukado, antaŭe en Via Lucis, kaj poste en Panorthozio. La universala lingvo estas nerezignebla instrumento – baldaŭ aŭ malfrue oni devos ĝin agnoski – kiu servos al plibonigo kaj al progreso de la homaro. Enkonduki la universalan lingvon en la lernejoj, nepre kunportas pozitivajn ŝanĝojn de la eduka proceso, kiujn neniam serioze oni prikonsideris, kaj kiujn ni klopodas či tie listigi, ankaŭ se nur la plej evidentajn.

 

1). Se čiuj infanoj de la mondo (aŭ, eksperimente, de ununura Kontinento – kiel Komenio mem sugestis) lernus samtempe la saman lingvon (la komunan lingvon, la duan lingvon de čiu homo, la lingvon de la homaro – tiel nomis Komenio la universala lingvo -, la lingvon internacian Esperanton), iom post iom malaperus el ilia menso81[81] la kategorio ‘fremda’, kaj tio estus ege granda, nekalkulebla kontribuo al la alproksimiĝo, kompreno kaj frateco inter la popoloj. La ‘fremdulo’, oni scias tion, estas, in primis, tiu kiu parolas fremdan lingvon, kaj oni ekvidas tion ĝuste kiam oni spertas la reciprokan nekomunikeblon. La komuna lingvo certe



povas, de temp’ al tempo, forigi la nocajn kaj detruajn efikojn de la malvera naciismo.

 

2). La lernado de komuna lingvo en čiuj lernejoj de la mondo (aŭ, kiel jam dirita, de ununura kontinento) permesus al infanoj, kiuj ĝin lernas, rekte interkomuniki, dume hodiaŭ tiun celon,



konsidere al la nacia kaj Eŭropa situacio, oni ne povas akiri, čar pere de lernado de du aŭ tri ‘fremdaj’ lingvoj la konekto kun la aliaj ne estas kompleta, oni ne kreas cirklon, sed nur segmenton, kaj multaj infanoj restus izolitaj, for de la homa socio. Kaj kial lerni du au tri lingvojn, kiam por la universala interkomunikado sufičas lerni ununuran lingvon flanke de la propra?

Mi konsideras ankoraŭ du decidajn elementojn, kiam oni enkondukus, en la bazan lernejon, la instruadon de la internacia lingvo esperanto :

a) se oni komencas el la tria klaso, oni havos tri utilajn lernojarojn por lerni ĝin flanke de la patrina, kaj facile, rapide danke al ĝia simpligita strukturo: oni legas kaj skribas ĝin sammaniere, estas ununura verba konjugacio kaj unuigitaj verbaj formoj en la diversaj tempoj, estas ununura artikolo, k.t.p.; la tempo, kiun čiu lernanto bezonas estas tiamaniere tre reduktita82[82], tute avantaĝe por iompostioma ričigo kaj necesa pliprofundigo de la lingvo;

b) la trijara instruado de internacia lingvo Esperanto ne endanĝerigus, male faciligus la pluan lernadon, en la aliaj lernejaj gradoj, de aliaj lingvoj por diversaj celoj ol la universala interkomunikado, tio estas tiuj, kiuj estas konvena al kelkaj sociaj rangoj (kuracistoj, sciencistoj, ambasadoroj, k.t.p.)83[83], aŭ, por tiel diri, por praktikaj, komercaj, k.t.p. celoj, kiuj do, ne čiuj interesas, sed nur specialaj, personaj, elitaj elektoj.

 

Antaŭ konkludi mi volas unue citi freŝdatan pripenson pri la eksterordinara kaj ekskluziva rolo, kiun la internacia lingvo povas plenumi:” Determina komenco, por nova kaj justa socia ordo por la tuta tero povus esti sistemo de monda komunikado, la egalrajta partopreno de čiuj homoj kaj de čiuj popoloj, al čiu nivelo kaj en čiu kampo, al la scienc-kultura tuthomara heredaĵo. Tre grava paŝo en tiu direkto estos la decido favore al monda helplingvo, instruenda en čiuj landoj flanke al respektivaj patrinaj lingvoj. Tio estus la bazo, por doni al čiuj homoj egalrajtajn eblecojn de starto. Neniu alia decido povus, dum ne longa tempo, esti pli bona por antaŭenpeli socie kaj economie la landojn de la Tria Mondo, ol la enkonduko de monda helplingvo. Ili povus, por la propra formado, concentri proprajn klopodojn nur sur tia lingvo kaj tiel akiri, larĝescale aliron al la scienc-kultura tuthomara heredajo. Ne laste, la sekva enkonduko de monda helplingvo favorus, dank’ al pli intensa mondnivela interŝanĝo de homoj, de informoj kaj de ideoj, la kreskon de monda identeco. Či tiu identeco, tre malproksime de sufoki la regionan lingvan kaj kulturan identecon, male plifortigus la estimon kaj la indecon de la regiona diversigado”84[84].



Due mi citas el la libro de Umberto Eco: La ricerca della lingua perfetta (La serčado de perfekta lingvo):”Ĝis nun la helplingvoj sin trudis per forto aŭ fradicio […], aŭ per serio da malfacile kalkuleblaj faktoroj […], aŭ per politika egemonio (kiel la angla linvo post la dua mondmilito).

[…] Ni ne povas nei, ke hodiaŭ multaj cirkonstancoj sanĝiĝis:[…] ekz. la amasa turismo estas nekonata fenomeno al la pasintaj jarcentoj. Ne ekzistis mass-media.[…] Do se al iu politika decido sekvus planizita kampanjo de mass-media, la elektita internacia helplingvo povus facile disvastiĝi. [Ni rememoras la saman ideon če M.Pei]. […] Se tiu politika decido ĝis nun ne estis, kaj ŝajnis tre malfacile ĝin sugesti, tio ne signifas, ke estonte ne povos esti prenita.”85[85]

Por fini mi proponas, por kontraŭstari la lingvan egemonion de angla lingvo kaj la konsekvencan kulturan koloniigadon, ke:

  1   2


Elŝuti 132.17 Kb.


Elŝuti 132.17 Kb.