Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La Krokodil’ Informbulteno de Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo

Elŝuti 42.49 Kb.

La Krokodil’ Informbulteno de Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo




Dato06.12.2017
Grandeco42.49 Kb.

Elŝuti 42.49 Kb.

La Krokodil’
Informbulteno de Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo

1 rue Jean Aillet, 31000 Toulouse



tel/fax 05 61 25 55 77; courriel : toulouse@esperanto.org

n° 19 - marto 2003

KALENDARO
MARTO

Dim. 30 : lingva staĝo, Maison de Quartier Rangueil


AVRIL

Ven 4 : manĝo-klaĉo

Ven 11 à 20h.30: début du Forum Social du Grand Sud Univ. Sciences Sociales, Pl. Anatole France

Sab 12  : Forum social du Grand sud : Univ. du Mirail (avec stand d’EKC)

19- 22 : SAT-Amikaro-Kongreso, Cap d’Agde (34).
MAJO

Ven 2 : manĝo-klaĉo ??

Mer 7 : Journée de l’Europe (pl. St Etienne ?) avec stand d’EKC

Dim 25 : PRIMA DE LAS LENGAS/ Forum des Langues, Pl du Capitole (stand d’EKC)

Jau 29 – 1 junio : Kongreso de Esperanto en Francio, Grésillon. (49 BAUGE)
JUNIO

Ven 6 : manĝo-klaĉo

Sab 14 : Fête des Langues à CASTANET (avec stand d’EKC)

Dim 29 : Esperanto-festo en Salvagnac (81) laŭ invito de Ge-Funel, en ilia kampadejo.



Fête de l’espéranto en juin
Nous organisons une fête de l'Esperanto le dernier dimanche de juin (le 29), chez nous à Salvagnac. Il est possible de venir la veille et de camper sur place. Nous ferons un buffet convivial, il faut donc que chacun amène des victuailles (principe de l'auberge espagnole), amenez aussi vos maillots de bains ( la piscine sera opérationnelle) et des K ways si le temps n'est pas au rendez-vous.

Il sera possible de faire un feu de joie, et si des chanteurs ou musiciens se sentent en forme... ou encore des sketchs ou spectacles ...

On peut voir le lieu sur le site :  http://perso.wanadoo.fr/jean-rene.funel 

Hélène et Jean-René Funel


Pasporta Servo 2003

L’annuaire 2003 est paru, vous pouvez vous le procurer à EKC contre la somme de 15 euros. Réseau d’hébergement chez l’habitant dans 83 pays, le Pasporta Servo, c’est 1200 adresses où vous pourrez être compris et vous faire comprendre, en un mot échanger, car vous parlerez la même langue que vos hôtes, l’espéranto.


En la Internacia Gazetaro

Aperis artikolo pri Zamenhof-festo en Tuluzo en La Ondo de esperanto n°3 /2003, p.7



Forum Social du Grand Sud
Vendredi 11 avril à 20h.30 (ouverture

Samedi 12 avril toute la journée (Demandez-nous le programme)


En février 2003 a eu lieu à Porto Alegre (Brésil) le deuxième Forum Social Mondial.

Des Forums sociaux régionaux (Asiatique, Européen...) ainsi que des forums locaux, se tiennent pour préparer le Forum Mondial.

Le prochain forum européen se tiendra à Paris/St Denis en novembre 2003.

Ce Forum local Grand-Sud s’inscrit dans la continuité du premier en juin 2002, qui disait « Non à la marchandisation des services publics et des biens communs ». Le succès de ce premier forum montre la nécessité de poursuivre ces initiatives, qui ancrent localement les mobilisations, qui tissent des réseaux dans la perspective d’un mouvement européen pour une alternative à l’Europe libérale. Toutefois, penser l’Europe, c’est aussi penser les rapports de l’Europe avec le reste du monde, comme cela a été commencé à Florence.

(Extraits de l’Appel du Collectif contre la mondialisation libérale)
Le programme comprend cinq thèmes de tables rondes, et des ateliers .

Les espérantistes, parce qu’ils croient qu’on « autre monde linguistique est possible » doivent pouvoir y participer, en particulier dans les ateliers suivants :

- Marchandisation de la Communication, droit à l’information

- Marchandisation de la Culture, uniformisation de la Culture

- Marchandisation de l’Education.

et peut-être aussi :

- Mouvement citoyen mondial, pour les plus engagés ?

Nous avons demandé à avoir un stand dans l’enceinte de l’Université du Mirail, où se déroulera la manifestation ; nous attendons donc vos propositions pour tenir et animer le stand.




Kiel Mikael Bronstein vivis sian turneon

Anstataŭ prefaco


 

Ekster mia volo, mirakle okazis, ke la tuta historio de mia dekjara turneado estis benita en Francio.

Pli ol 40 jaroj de mia vivo pasis en la naskiĝlando, en Soveta Unio, kies oficistoj neniam permesis al mi iri Okcidenten. La invitleteroj, kiuj venadis al mia adreso pli-malpli ofte, restis neuzitaj, ĉ ar la petskriboj pri uzo de tiuj leteroj ricevis ordinare nekompreneblan respondon de la permesinstancoj sovetiaj : “ Ni opinias vian vojaĝon al... necelkonforma”. Konsiderante, ke ĉ iuokaze la celo, kiun mi indikis en la petskriboj estis “Vizito al amikoj”, mi ĉiam demandis min, kio povus pli konformi al la celo viziti amikojn ol vojaĝo?

Sed la jaro 1991 anoncis al mi subite, ke mi jam loĝas en tute alia lando, ĉar mi ricevis la permeson iri kun miaj edzino kaj filo al la franca ĝemelurbo Herouville Saint Clair. Laŭvoje vizitinta la Kulturan Festivalon en Parizo, mi prezentis tie kvar miajn kantojn. Estis mia unua kantado en Okcidento. Restis la rememoro pri tre varma akcepto de la kantoj. Poste “Franca Esperantisto” eĉ raportis, ke mi estas, verŝajne, filo de Trockij. La aserto estis tre flata, sed, bedaŭrinde, malvera. Venis ankaŭ la propono ekvojaĝi tuj al kelkaj grupoj. Sed, certe, tiutempe mi ne povis lasi mian familion por longa kaj ne senproblema revena vojo hejmen, do, ni prokrastigis ĉi-teman parolon ĝis poste.

Tiu poste venis en 1993, kiam per klopodoj kaj zorgoj de Claude Nourmont-Moon novembre okazis miaj prelegoj kaj koncertoj en dekkvin francaj urboj. Estis la unua turneo en mia vivo. Varmege akceptita ĉiuloke, mi ricevis amason da feliĉaj impresoj, kaj, malgraŭ ke la turneon prisilentis ĉefaj E-revuoj, ĝi havis seriozajn bonajn rezultojn por plia vivo. Unue, ĉar mi ricevis moralan aprobon, do, la instigon pli aktive verki en Esperanto. Kaj due, ĉar la francan turneon sekvis multaj invitoj, dank’ al kiuj dum postaj jaroj mi traturneis Brition, Finnlandon, Germanion, Italion, k.t.p.

Sincervorte, la turneado ne estas ripoza promeno. Ju pli da grizo venas en mian barbon, des malpli mi deziras forlasi mian komfortan seĝon ĉe la komputilo kaj ekiri al tre foraj lokoj, al nekonataj (eĉ se amikaj) homoj, al ĉiutaga glima ŝanĝo de urbo, lito, al la aŭskultantaro, tute ne ĉiuokaze mia, kaj al ŝvitaj provoj prudente, senprokraste rebati la malkomfortajn demandojn. Endas iam fini. Dek jaroj da turnea pilgrimado rezultigis keston da surpaperaj impresoj, al kiuj endus iam reveni por eventuala publikigo. Sed mi opiniis, ke la fino devas esti en la komenco, do, afable invitita de UFE kaj ties turneo-prizorganto Ŭves Nicolas, mi refoje iris al Francio .



La lando


Post la rusaj 30-gradaj frostoj la findecembra Eŭropo renkontis min pluve kaj inunde. La afero estis stranga, kaj mi devis kaŝi funden de la valizo miajn gantojn kaj varman puloveron tuj post eksido en la buso. Per tiu buso, pli-malpli komforta, post 48-hora veturado mi atingis la germanan urbeton Borken. Tie, en la antikva kavalira kastelo, per partopreno en la Internacia Festivalo komenciĝis mia turneo. Tiu festivala semajno inter pli ol 200 esperantistoj el 24 landoj estis mirinda, agrabla, plena da eventoj, kaj indas apartan rakonton. Mi nur diru tie ĉi, ke la enprogramitaj por mi tri prezentadoj ( unu kun Elena Puhova – muzikalo “La Eta Princo” laŭ A. de Saint-Exupery) kaj kvar prelegoj aludis pri minimuma ripozo. Tamen – la amika etoso, la Novjara Silvestrumado kaj multaj aliaj bonaj a[oj donis la necesan inspiron por mia posta vojaĝo.

Por kompreni, kio ĝi estis, bonvolu preni la mapon. Do, ekde la 5-a de januaro ĝis la 1-a de februaro 2003 mi prelegis - koncertis en Brugge (Belgio), poste en la francaj urboj kaj vilaĝoj Amiens, Tours, Chateauroux , Bourges, Angouleme, Sainte Foy La Grande, Toulouse, Tournefeuille, Beziers, Romans, Lyon, Bourg-en-Bresse, Epinal, Saulxures, Mulhouse, veninte en la fino al Boblingen kaj Heilbronn (Germanio).

Kion mi diru pri Francio al francoj? ĉu, ke la lando estas beluline ĉarma? Ke mi same hejmece kaj komforte min sentis en Pikardiaj kampoj, kaj en la grandioza Liono, ĉe la Mediteranea bordo kaj en Vogeza montaro? Ke la lokoj, kiujn mi jam estis vizitinta antaŭ dek jaroj, fariĝis eĉ pli belaj, sed tiuj, kiujn mi vizitis unuafoje, lasis la senton de kompleta ravo?... Ke vi, la francoj, kiuj estas ŝercemaj kiel eŭropaj judoj, kiuj drinketas kiel prudentaj rusoj, kiuj el ĉiu ajn manĝo faras veran feston, kiel nur la francoj kapablas, kaj kiuj amegas bardajn kantojn kiel mi, - ke vi plenigis mian koron per ĝojo kaj amo ?!.. Ĉiuloke mi havis de du ĝis kvin horojn por ekskursi piede, bicikle aŭ peraŭte, do, mi enskribis aron da historioj, kiujn mi nun rakontadas al miaj samurbanoj. Jen nur unu por vi.

Ĉie, kie mi estis, mi faris provon akiri ilustritan libreton pri la loko – prefere en Esperanto aŭ en la rusa. Do, en iu, tute ne malgranda urbo, en la plej granda librobutiko mi demandis junan kaj tre simpatian vendistinon pri la libreto en Esperanto. Ŝi neis, ne mirinde. “ Sed ĉu en la rusa?”-sekvis la demando. Ŝi neis refoje kun la plej ĉarma rideto. “ Fraŭlino, - mi diris, – estas en mia lando 180 milionoj da rusoj. Sed vi ne havas por ili la libreton pri la urbo!” Ne ŝanĝante la ĉarman rideton ŝi respondis tute trankvile : “ Estas pli ol miliardo da ĉinoj, sed ankaŭ por ili ni ne havas la libreton...”

En multaj urboj mi rakontis pri Rusio – ne nepre por provoki miregon, scivolon, embarason aŭ timon – por veki en la animoj de miaj aŭskultantoj fieron pro tiu trezora[o, pro la admirinda lando, kiun ili ricevis denaske. Sed kiam en iu el la lastaj miaj prezentoj oni demandis min, kiu urbo pleje plaĉas al mi, mi sincere respondis:“ Sankt-Peterburgo”. Indulgu min – estas nostalgio...

 

La homoj


 

Miloj kaj miloj da novaj vizaĝoj, krom areto da konatoj, preterpasis min dum la turneo. Mi pene provis memorfiksi laŭeble pli da tiuj, kiuj provokis iamaniere profundan ekscitiĝon aŭ sinceran ĝojon, ridon, larmeron. Ne eblas memori ĉiujn, sed, almenaŭ pri tri grupoj mi ŝatus ion diri. Jen estas ili:

-        Esperantistoj estis miaj plej afablaj gastigantoj, ĉiĉeronoj, kunbabilantoj, kunkantantoj kaj aŭskultantoj. Ĉiujn-ĉiujn mi kore dankas. Ne ĉiam perfekte parolantaj la lingvon, sed sincere komprenemaj, vi akceptis mian kantadon kaj mian babiladon dum prelegoj, eble tro longan, tre atente, pacience kaj pace. En norda Francio vi heroe promenigis min al la frostaj vidinda[oj. Kvin-ses gradoj sub nulo ne estas io grava por mi, sed, vidante viajn ruĝajn nazojn mi sentis penton kaj kompaton. Ĉe Mediteranea bordo vi pacience kaj mire atendis dum mi, ĝoja kvazaŭ infano, demetis la ŝuojn kaj kuris en la ondaron – ja estas memorinda mezjanuara traviva[o, donacita de vi! Jes, fojfoje vi postulpetis, ke mi kantu por vi “Kalinka”-n, aŭ la arion de Boris Godunov! Ne estas ofendo por mi, nur granda bedaŭro, ke mi ne sukcesis plezurigi vin – ja mi posedas nek taŭgan voĉon nek taŭgan muzikan kleron por tio... Bonvolu pardoni min.

Reciproke mi tuj pardonis vin, ke eksidantaj amase ĉe restoracia tablo vi momente forgesis ne nur pri mi, sed pri ĉio ĉirkaŭ vi por plensente mergi vin en poparan babiladon, kiel infanoj, revenintaj en la klason post somera feriado. Ja eĉ bela kelnerino, post dekkvinminuta starado apud la gaja kompanio ekkriinta laŭtvoĉe “Voila!!!”, ne tuj akiris vian atenton.

Certe, vi havas problemon – mi vidis ĝin. La movado maljuniĝas. Kelkfoje vi plendis eĉ al mi, ke junularo ne venas al Esperanto, ke lernejestroj ne permesas instruadon de tiu, ke oficialuloj opinias la lingvon io tute neserioza kompare kun la ĉionvora angla... Per kio mi helpu al vi ? Ĉu per miaj kantoj kaj rakontoj? Mi faris tion, kelkloke ankaŭ por junaj aŭskultantoj en diversgradaj lernejoj. Jen estas fragmento el la retmesaĝo, veninta hieraŭ: ...ĉu vi scias ke via prelego forte impresis la diversajn homojn ? Federacia asocio en la urbo tuj subvenciis nian mezlernejan klubon, kio ebligos al ni tendaran semajnfinon dum la printempo. Ni profitos la okazon por inviti aliajn esperantistojn kaj tiel starigi agrablan etoson. Eble mia veno donos al vi kelkajn novajn junajn lernantojn. Sed ĉio cetera ja dependas nur de vi mem, - tie, kie vi instruas sindone kaj netriviale, mi kun ĝuo vidis kaj aŭdis flue parolantajn gejunulojn.

-        Gazetraportistoj en Francio tute similas siajn rusajn kolegojn. Mem la evento ilin tute ne interesas. Ili venas antaŭ la komenco por starigi kelkajn demandojn ( por kiuj ili, cetere, jam pretigis la respondojn), kaj fari unu-du fotojn kaj haste retiriĝi. Verŝajne, ĉar dum la vespero ili devas ŝvite verkadi la raporton por freŝa gazetnumero. Tion mi komprenas – ja en junaĝo ankaŭ mi peketis, gajnante mian panon per raportista laboro. Mi eĉ estas ravita pro ilia inventemo – jen kaj jen mi vidas la asertojn, kiujn mi tutcerte ne diris. Aliu afero restas nekomrenita de mi, kaj ĉe okazo mi demandus pri tio miajn raportistojn. Jen la demando : kiu enkapigis al ili tiom fortan antaŭjuĝon kontraŭ Esperanto, la antaŭjuĝon, kiun preskaŭ ĉiuj ili metas en siajn demandojn? Foje venis eĉ demando : “ Kial,viaopinie, Esperanto malvenkis?”. “Do, mi sidas antaŭ vi kaj parolas en Esperanto, ĉu vi opinias tion malvenko?” – mi respondis. Ĉu li aperigis tiun respondon en la publikita intervjuo – ni vidos.

-        Eksteresperanta publiko estis admirinde bonkora kaj interesita pri miaj temoj. Preskaŭ ĉiuloke la prelegejoj plenis, do, mi havis de 40 ĝis 80 atentemajn kaj demandemajn aŭskultantojn. En kelkaj urboj al miaj prelegoj venis rusoj, loĝantaj en Francio, - ili eĉ bone helpis min kanti la rusajn kantojn. La francoj ŝatis ekkoni ĉion plej detale, do niaj publikaj konversacioj daŭris foje kvar horojn. Malgraŭ mia averto, ke mi ne estas ŝtatestro ( tiun vi ricevis tuj post mia foriro) kaj ke mi prezentas nur la personan opinion de simpla rusiano, amase venadis la demandoj pri koruptonivelo en la lando kaj pri eventuala fino de la milito en Ĉeĉenio, pri nuna ekonomia situacio kaj ties perspektivoj, pri evoluo de la vivnivelo k.t.p. Sincere respondinta ĉiujn viajn demandojn, mi petas vin ne disreviĝi, se ion alian vi aŭdis poste de la ŝtatestro. Certe, pli facile mi trovis la respondojn por la demandoj, ligitaj al mia persona vivo kaj laboro, eĉ se tre specialaj, kiuj venis de la ĉeestintaj fakuloj pri elektro. Tiuj speciala[oj estis tamen problemo por miaj interpretantoj, - ja mi respondis en Esperanto ankaŭ pri elektra kutrento kaj tensio. Mi tenas en mia menso sinceran kompaton por la tradukinto Jean Claude en Liono. La rusa poezio estis mia temo, do, imagu, kiom malfacilas interpreti poemojn eĉ ĉe brila lingvoposedo! Sed la publiko, laŭ mi restis kontenta, kaj tiu kontento pravigas la ŝvitadon de Jean Claude.

 

 Konklude


 

Iom da kalkuloj. En ĉiu urbo mi havis de unu ĝis tri prezentojn, do, ni parolu pri du. La kvanto de aŭskultintoj variis inter dek kaj okdek – ni prenu ion minimume mezan – 30. La simpla aritmetiko atestos, do, ke mi alparolis milon da homoj, sen kakuli la partoprenintojn de la Internacia Festivalo.

Konsiderante dudekon da artikoloj en loka gazetaro, ĉu mi rajtas diri, ke pere aŭ pro mia veno refojan pozitivan informon pri Esperanto ricevis almenaŭ cent mil personoj? Tiuokaze mi opinias la inviton de UFE pravigita, ĉar la ĉefa tasko de mia turneo estas farita taŭge.

Ŝparante la paperon kaj la tempon de legontoj mi nur diru pri kelkaj aferoj, la plej elstaraj:

-        La plej grava frosto ( -6 gradoj!) estis en Amiens, la 8-an de januaro. Eble ankaŭ dank’ al tiu frosta vetero mi ricevis en Amiens la plej interesitan publikon.

-        La plej bona interpretinto ŝvite kunlaboris en Sainte Foy La Grande. Estas Marie – Helene Desert, kiu brile tradukadis eĉ tre specialajn demandojn.

-        La plej okulfrapan titolon de la gazetartikolo mi prezentu en la origina lingvo. Vi, certe, komprenos: Mon pays, ce n’est pas un pays, c’est l’hiver ( L’echo, Lundi 13 janvier 2003).

-        La plej kantema Esperanto-grupo kunvenis en Bourg en Bresse. La venintoj kunkantis ne nur la vaste konatajn E-kantojn, sed ankaŭ la miajn, kio estis tre flata.

-        La plej agrabla surprizo estis apero de miaj tradukoj en Francio. Jacques Le Puil eldonis miajn “ Elpensaĵojn kaj tradukojn” kiel LKK-Krom.

-        La plej varma kaj suna vetero (+16 gradoj) estis en Beziers, kaj mi ĝuis tiun somereton januaran.

-        La plej bonkoraj kaj gastamaj estis ĉiuj miaj gastigantoj, do, mi deziras sincere kaj tutanime danki ĉiujn por mia komforta vivo dum tuta januaro.

-        La plej bela neĝo falis dum la lasta tago de mia restado en Francio. Ĝi falis en Vogezoj la 29-an de januaro, komprenigante al mi, ke venis la tempo por reiri al Rusio.

Do, mi iris, kaj lunde, la 3-an de februaro, veninte frumatene al Sankt-Peterburgo, tuj eklaboris en mia ofico. La agrabla ferio venis al fino kune kun mia lasta turneo. Mia komputilo tre sopiris mian venon, do, ĉiuvespere instaligante min ĉe la ekrano, mi sentas preskaŭ aman kontenton en ĝia zumado. Kaj mi ĵuras, ke mi ne lasos ĝin por longe en la proksimaj jaroj. Tamen, se en 2013 (bona tradicio, ĉu ne?) UFE decidos denove voki min, - mi forgesos mian tiaman aĝon, kaj iros en Sankt-Peterburgon por aĉeti la bileton al pli-malpli komforta buso. Ĉar bone kaj tute prave diris iu rusa poeto : “ Ni amas la domon, kie oni amas nin.”

 

Mikaelo Bronŝtejn








Elŝuti 42.49 Kb.

  • Hélène et Jean-René Funel
  • Anstataŭ prefaco
  • La lando
  • La homoj
  • Konklude

  • Elŝuti 42.49 Kb.