Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La kredo de bahá’U’LLÁh mond-Religio Deklaro verkita por La Speciala Komitato de la Unuiĝintaj Nacioj por Palestino Julio, 1947 Shoghi Effendi

Elŝuti 32.11 Kb.

La kredo de bahá’U’LLÁh mond-Religio Deklaro verkita por La Speciala Komitato de la Unuiĝintaj Nacioj por Palestino Julio, 1947 Shoghi Effendi




Dato22.03.2017
Grandeco32.11 Kb.

Elŝuti 32.11 Kb.


LA KREDO DE BAHÁ’U’LLÁH
Mond-Religio


Deklaro verkita por

La Speciala Komitato de la Unuiĝintaj Nacioj por Palestino
Julio, 1947


Shoghi Effendi

1 La Kredo starigita de Bahá’u’lláh naskiĝis en Persujo ĉirkaŭ la mezo de la deknaŭa jarcento kaj, rezulte de la sinsekvaj elpeloj de ĝia Fondinto, kulminis per Lia ekzilo al la Turka puna kolonio ‘Akká kaj Liaj postaj morto kaj enterigo en ties proksimo, starigis sian daŭran spiritan centron en la Sankta Lando, kaj nun konstruas la fundamenton de sia tutmonda administrejo en la urbo Haifa.


2 Egale en la pretendoj klare asertitaj de sia Aŭtoro kaj la ĝenerala karaktero de la kreskado de la Bahaa komunumo en ĉiu kontinento de la terglobo, ĝi povas esti konsiderata neniel alie ol kiel mond-religio destinita evolui en la daŭro de la tempo en mondĉirkaŭantan civilizacion.
REESPRIMO DE ETERNAJ VEROJ
3 Kvankam ĝi devenis de Islámo ŝiana, kaj kvankam en la fruaj tagoj de ĝia evoluado la sekvantoj de la Mahometana kaj Kristana Kredoj konsideris ĝin malgrava sekto, azia kulto, aŭ ido de la Mahometana religio, tamen ĉi tiu Kredo nun montras pli kaj pli sian rajton esti akceptita, ne kiel unu plua religia sistemo aldoniĝinta al la batalantaj kredoj, kiuj dum tiel multaj generacioj apartigis la homaron kaj malklarigis ĝian sorton, sed prefere kiel reesprimo de la eternaj veroj, sur kiuj baziĝas ĉiuj antaŭaj religioj, kiel unuiganta potenco inspiranta la aliĝintojn de ĉi tiuj religioj per nova spirita forto, fervoriganta ilin per novaj espero kaj homamo, flamiganta ilin per nova vido de la fundamenta unueco de iliaj religiaj doktrinoj, kaj malkaŝanta antaŭ iliaj okuloj la gloran destinon, kiu estas preta por la homaro.

La vidkapablo aŭ vida percepto estas tiu el la kvin sensoj, kiu ebligas percepton, observon, kaj analizon de onia medio per la ricevo kaj interpretado de lumo. La sensa organo estas la okulo -kiu konsistas el la okula globo kaj la pluaj organoj- estas la organo, kie registriĝas impresoj de videbla lumo, sed la vidprocedo inkluvizas ankaŭ agadojn en specifaj regionoj de la cerbo (vida kortekso): Tie la kolektitaj informoj analiziĝas kaj kunordiĝas laŭ formo, koloro, materialo, reliefo, ktp., kaj kompariĝas kun antaŭe memorigitaj bildoj. La vidkapablo estas celata precipe por perceptado de kontrasto, kaj per tio ankaŭ konturoj. La vidkapablo tial permesas vidadon de la konturoj de objektoj, iliajn distancojn kaj signife ĝi partoprenas en orientado en spaco. Por homo, vidkapablo estas la plej grava senso, kiu perceptigas proksimume 80 % da ĉiuj informoj pri la medio. Iuj uzas okulvitrojn por plibonigi sian vidkapablon. Oni kiu ne povas vidi, aŭ kiu preskaŭ ne povas vidi estas blinda.


4 La fundamenta principo proklamita de Bahá’u’lláh, la sekvantoj de Lia Religio firme kredas, estas, ke la religia vero ne estas absoluta sed relativa, ke la Dia Revelacio estas konstanta kaj progresa procedo, ke ĉiuj grandaj religioj de la mondo estas Di-devenaj, ke iliaj bazaj principoj plene harmonias, ke iliaj celoj kaj intencoj estas unusamaj, ke iliaj instruoj estas ja facetoj de unu vero, ke iliaj funkcioj estas komplementaj, ke ili diferencas nur en la negravaj aspektoj de siaj doktrinoj, kaj ke iliaj misioj reprezentas sinsekvajn stadiojn en la spirita evoluado de la homaro.
AKORDIGI BATALANTAJN KREDOJN
5 La celo de Bahá’u’lláh, la Profeto de ĉi tiu nova kaj granda epoko, kiun la homaro jam eniris – Tiu, kies alveno plenumas la profetaĵojn de la Malnova kaj Nova Testamentoj, kiel ankaŭ tiujn de la Korano, rilate al la veno de la Promesito je la fino de la mondaĝo, en la Tago de Juĝado – ne estas detrui, sed plenumi la Revelaciojn pasintajn, akordigi prefere ol akcenti la diferencojn de la batalantaj kredoj, kiuj disrompas la nuntempan socion.
6 Lia celo tute ne estas malgrandigi la rangon de la antaŭaj Profetoj aŭ malgravigi iliajn instruojn; kontraŭe, Li celas reesprimi tiujn bazajn verojn, kiujn ĉi tiuj instruoj konservas, laŭ maniero, kiu konformiĝus al la bezonoj, kaj akordus kun la kapableco, kaj taŭgus por la problemoj, la malbonoj kaj la embarasoj, de la epoko, en kiu ni vivas. Estas Lia misio proklami, ke la infanaĝo de la homaro pasis for, ke la konvulsioj okazantaj en la nuna stadio de ĝia virigo malrapide kaj dolorige pretigas ĝin atingi la plenaĝecon, kaj proklamas la alproksimiĝon de tiu Epoko de Epokoj, kiam oni faros plugilojn el glavoj, kiam la Regno promesita de Jesuo Kristo estos starigita, kaj la paco de la planedo definitive kaj daŭre certigita. Nek pretendas Bahá’u’lláh tutplenecon por Sia Revelacio, sed plivole kondiĉas, ke pli plena grado de la vero, kiun la Ĉionpova komisiis al Li certigi al la homaro de tiel danĝera krizo en ĝia sorto devas esti malkaŝota je estontaj stadioj en la konstanta kaj senlima evoluado de la homaro.
UNUECO DE LA HOMARO
7 La Bahaa Kredo subtenas la unuecon de Dio, akceptas la unuecon de Liaj Profetoj, kaj instruas la principon de la unueco tuthomara. Ĝi proklamas la neceson kaj la neeviteblecon de la unuiĝo de la homaro, deklaras, ke tio iom post iom alproksimiĝas, kaj pretendas, ke nenio krom la alieciga spirito de Dio, kredanta pere de Lia elektita Interparolanto, povos finfine sukcesi efektivigi ĝin. Plue, ĝi ordonas al siaj sekvantoj la ĉefan devon senkatene serĉadi la veron, kondamnas ĉian antaŭjuĝon kaj superstiĉon, deklaras la celon de religio esti la antaŭenigo de amikeco kaj konkordo, proklamas ĝian esencan harmonion kun scienco, kaj akceptas tion ĉi kiel la ĉefan rimedon por la pacigo kaj la ordema progreso de la homa socio. Ĝi klare subtenas la principon de egalaj rajtoj, oportunaĵoj kaj privilegioj por viroj kaj virinoj, insistas je deviga edukado, forigas ekstremojn de malriĉeco kaj riĉeco, nuligas la pastraran oficon, malpermesas sklavecon, asketecon, almozpetadon kaj monaĥecon, ordonas monogamion, malinstigas al eksedziĝo, emfazas la neceson precise obeadi al onia registaro, altigas ian laboron plenumitan en la spirito de servo al Diadoro, instigas aŭ la kreon aŭ la elekton de internacia helplingvo, kaj konturas tiujn instituciojn, kiuj devos starigi kaj eternigi la ĝeneralan pacon de la homaro.
LA HEROLDO
8 La Bahaa Kredo centras ĉirkaŭ tri centraj Figuroj, la unua el kiuj estis junulo, naskiĝinto de Shíráz, nomita Mírzá ‘Alí-Muhammad, konata kiel Báb (Pordo), kiu en Majo, 1844, en la aĝo de dudek-kvin jaroj, pretendis esti tiu Heroldo, Kiu, laŭ la sanktaj Skriboj de antaŭaj Diepokoj, devos anonci kaj pretigi la vojon por la veno de Iu pli granda ol Li, Kies misio estus, laŭ tiuj samaj Skriboj, inaŭguri epokon de justeco kaj paco, epokon aklamitan kiel la kompletigo de ĉiaj antaŭaj Diepokoj, kaj enkonduki novan ciklon en la religia historio de la homaro. Rapida kaj severa persekutado, inaŭgurita de la kuniĝintaj fortoj de Eklezio kaj Ŝtato en Lia patrujo, rapidigis sinsekve Lian areston, Lian ekzilon en la montojn de Adhírbayján, Lian malliberigon en la fortikaĵojn de Máh-Kú kaj Chihríq, kaj Lian ekzekutiĝon, en Julio, 1850, per pafroto en la publika placo de Tabríz. Ne malpli ol dudek mil sekvantoj Liaj estis mortigitaj kun tiel sovaĝa krueleco, ke tio elvokis la varman kompaton kaj la profundan admiron de pluraj Okcidentaj verkistoj, diplomatoj, vojaĝantoj kaj kleruloj, kelkaj el kiuj mem vidis tiujn abomenajn perfortojn, kaj estis instigitaj priskribi ilin en siaj verkoj kaj taglibroj.
BAHÁ’U’LLÁH
9 Mírzá Husayn-‘Alí, titolita Bahá’u’lláh, (la Gloro de Dio), naskiĝinto de Mázindarán, Kies venon antaŭdiris Báb, estis atakita de tiuj samaj fortoj de senscieco kaj fanatikeco, estis enkarcerigita en Tihrán, estis ekzilita en 1852 el Sia patrujo al Baghdád, kaj de tie al Konstantinoplo kaj Adrianoplo, kaj fine al la mallibereja urbo ‘Akká, kie Li restis enkarcerigita dum ne malpli ol dudek-kvar jaroj, kaj en kies apudeco Li mortis en 1892. Dum Sia ekzilo, kaj precipe en Adrianoplo kaj ‘Akká, Li formulis la leĝojn kaj ordonojn de Sia Epoko, klarigis en pli ol cent volumoj la principojn de Sia Kredo, proklamis Sian Revelacion al la reĝoj kaj regantoj Kristanaj kaj Mahometanaj, de la Oriento kaj la Okcidento, skribis al la Papo, la Kalifo de Islámo, la Ĉefaj Magistratanoj de la Respublikoj de la Amerika Kontinento, la tuta Kristana pastraro, la ĉefoj de Islámo sunnana kaj ŝiana, kaj la ĉefpastroj de la Zoroastra religio. En ĉi tiuj skriboj Li proklamis Sian Revelacion, alvokis tiujn, al kiuj Li skribis, atenti Lian vokon kaj aliĝi al Lia Kredo, avertis ilin pri la sekvoj de ilia rifuzo, kaj denuncis en kelkaj okazoj iliajn arogantecon kaj tiranecon.
‘ABDU’L-BAHÁ
10 Lia plej aĝa filo, ‘Abbás Effendi, konata kiel ‘Abdu’l-Bahá (la Servanto de Dio), elektita de Li kiel Lia rajtigia posteulo kaj la aŭtoritata klariganto de Liaj instruoj, kiu de frua infaneco proksime kunestis kun Sia Patro kaj partoprenis Liajn ekzilon kaj afliktadojn, restis malliberulo ĝis 1908, kiam, rezulte de la Revolucio de la Junaj Turkoj, Li estis liberigita. Li ekloĝis en Haifa, kaj baldaŭ poste Li enterprenis Sian trijaran vojaĝadon al Egiptujo, Eŭropo kaj Nord-Ameriko, dum kiu Li klarigis antaŭ grandegaj aŭdantaroj la instruojn de Sia Patro kaj antaŭdiris la alproksimiĝon de tiu katastrofo, kiu estis baldaŭ okazonta al la homaro. Li reiris hejmen ĵus antaŭ la unua Mondmilito, dum kiu Li estis en konstanta danĝero ĝis la liberigo de Palestino pere de la milisistaro komandita de Generalo Allenby, kiu montris la plejan bonkorecon al Li kaj al la malgranda anaro de Liaj kunekzilitoj en ‘Akká kaj Haifa. En 1921 Li mortis, kaj oni enterigis Lin en ĉerkujon sur la Monto Karmelo en la maŭzoleo, kiu, je la definitive instruo de Bahá’u’lláh, estis konstruita por la kadavro de Báb, kiun oni estis jam translokiginta el Tabríz en la Sanktan Landon, post kiam ĝi estis konservita kaj kaŝita dum ne malpli ol sesdek jaroj.
ADMINISTRA ORGANIZO
11 La forpaso de ‘Abdu’l-Bahá signis la finon de la unua kaj Heroa Epoko de la Bahaa Kredo kaj enkondukis la komencon de la Formiga Epoko, destinita vidi la laŭgradan aperon de ĝia Administra Organizo, kies starigo estis antaŭdirita de Báb, kies leĝoj estis revelaciitaj de Bahá’u’lláh, kies institucioj estis konturitaj de ‘Abdu’l-Bahá en Lia Testamento, kaj kies fundamentojn konstruas nun la naciaj kaj lokaj konsilantaroj elektitaj de la konfesintaj aliĝintoj de la Kredo, kaj kiuj pretigas vojon por la kreo de la Tutmonda Konsilantaro titolita la Universala Domo de Justeco, kiu, kune kun mi kiel ĝia difinita ĉefo kaj la aŭtoritata klariganto de la Bahaaj instruoj, devos kunordigi kaj direkti la aferojn de la Bahaa komunumo, kaj kies sidejo estos starigita por ĉiam en la Sankta Lando, proksime apud ĝia tutmonda spirita centro, la ripozejoj de ĝiaj Fondintoj.
12 La Administra Organizo de la Kredo de Bahá’u’lláh, kiu estas destinita evolui en la Bahaan Mondŝtaton, kaj kiu jam travivis la atakojn lanĉitajn kontraŭ ĝiaj institucioj de tiaj timigaj malamikoj kiaj la reĝoj de la dinastio Qájár, la Kalifoj de Islámo, la ekleziaj ĉefoj de Egiptujo, kaj la Nazia reĝimo en Germanujo, jam etendis siajn disbranĉiĝojn al ĉiu kontinento de la terglobo, de Islando ĝis la ekstremaĵo de Ĉilio, estis starigita en ne malpliol okdek-ok landojn de la mondo, kunigis en sian anaron reprezentantojn de ne malpli ol tridek-unu rasoj, kalkulas inter siaj subtenantoj Kristanojn el diversaj sektoj, Mahometanojn el la sunnana kaj ŝiana sektoj, Judojn, Hindojn, Sikhojn, Zoroastranojn, kaj Budhanojn. Ĝi eldonis kaj dissemis, pere de siaj difinitaj komitatoj, Bahaan literaturon en kvardek-ok lingvoj, jam firmigis sian fundamenton per la korporaciigo de kvin Naciaj Konsilantaroj kaj sepdek-du lokaj Konsilantaroj, en landoj tiel disaj kiel Sud-Ameriko, Hindujo kaj la Antipodoj – korporaciigoj, kiuj leĝe rajtigas al siaj difinitaj reprezentantoj havi posedaĵojn kiel kuratoroj de la Bahaa komunumo.

La Antipodaj Insuloj aŭ en angla Antipodes Islands (el la greka αντίποδες - antipodoj) estas neloĝeblaj vulkanaj insuloj sude de - kaj teritorie parto de - Novzelando. Ili kuŝas je 860 km sudoriente de Stewart-insulo.

Ĝi prizorgas la internaciajn, naciajn kaj lokaj havaĵojn, taksitajn je kelkmilionoj da pundoj kaj lokitajn en ĉiu kontinento de la terglobo; havas en kelkaj landoj la privilegion de oficiala rajtigo flanke de la civilaj aŭtoritatuloj, kio ebligas al ĝi liberiĝi de impoŝtado por siaj havaĵoj kaj soleni Bahaajn geedziĝojn, kaj kalkulas inter siaj majestaj konstruaĵoj du Templojn, unu en Rusa Turkestano kaj la alia sur la bordo de la lago Michigan en Wilmette, en la apudaĵo de Chicago.

Ĉikago (angle: Chicago [ŝi-kA-goŭ]) - "La dua urbo", "La urbo de larĝaj ŝultroj", "La porkbuĉisto por la mondo", "La venta urbo" - estas la plej granda urbo en la ŝtato Ilinojso, kaj la tria plej granda urbo en Usono.


13 Ĉi tiu Administra Organizo, malsimila al la sistemoj, kiuj evoluis post la morto de la Fondintoj de la diversaj religioj, estas dia je origino, apogas sin secure sur la leĝojn, la instruojn, la ordonojn kaj instituciojn, kiujn la Fondinto de la Kredo specife revelaciis kaj klare starigis, kaj funkcias en preciza akordo kun la klarigoj de la aŭtoritataj Klarigantoj de siaj sanktaj skriboj. Kvankam furioze atakata ekde sia komenco, tamen, per sia karaktero, unika en la religia historio de la mondo, ĝi sukcesis konservi la unuecon de sia diverseca kaj disa subtenantaro, kaj ebligis al ili lanĉi, kune kaj sisteme, enterprenojn en ambaŭ duonsferoj difinitajn por vastigi siajn limojn kaj firmigi siajn administrajn instituciojn.
14 En ĉi tiu rilato atentinde estas, ke la Kredo, kiun ĉi tiu organizo servas, gardas kaj antaŭenigas, estas esence supernatura, supernacia, tute senpolitika, senpartia, kaj diametre kontraŭ iu sistemo aŭ skolo, kiu strebas altigi iun ajn rason, klason aŭ nacion. Ĝi estas libera de iu ajn formo de eklezieco, havas nek pastraron nek ritojn, kaj estas subtenata nur per libervolaj donacoj de siaj konfesintaj aliĝintoj. Kvankam lojalaj al siaj respektivaj registaroj, kvankam inspiritaj per la amo al siaj patrujoj kaj deziremaj ĉiam antaŭenigi ties plej bonajn interesojn, tamen la sekvantoj de la Bahaa Kredo, rigardantaj la homaron kiel unu enton, kaj profunde dediĉitaj al ĝiaj esencaj interesoj, ne hezitos subigi ĉiajn interesojn, ĉu persona, regiona aŭ nacia, al la superaj interesoj de la generaleco de la homaro, plene sciantaj, ke, en mondo de interdependaj popoloj kaj nacioj, la profito de unu parto estas plej bone atingita per la profito de la tuto, kaj ke nenia daŭra rezulto povas esti atingata de unu el la elementaj partoj se la generalaj interesoj de la ento estas malatentigitaj.
15 Nek oni preterlasu la fakton, ke la Kredo jam pretendis kaj montris sian sendependan religian karakteron, estis liberigita el la katenoj de ortodokzeco en iuj Islámaj landoj, akiris en unu el tiuj landoj nepetitan ateston pri sendependa stato, kaj sukcesis gajni al si la lojalecon de la reĝino.
TRIBUTOJ DE ALTRANGULOJ
16 “Ĝi estas kiel vasta ĉirkaŭbrakumo,” estas la tributo mem de Reĝino Marie de Rumanujo, “kuniganta ĉiujn tiujn, kiuj serĉis vortojn de espero. Ĝi akceptas ĉiujn glorajn Profetojn antaŭajn, ĝi detruas neniajn aliajn kredojn kaj lasas malfermaj ĉiujn pordojn… La Bahaa instruo pacigas la animon kaj esperigas la koron. Al tiuj, kiuj serĉas certecon, la vortoj de la Patro estas kiel fonto en la dezerto post longa vagado… Estas mirinda Revelacio, kiun Bahá’u’lláh kaj Lia filo ‘Abdu’l-Bahá donis al ni. Ni ne starigis ĝin atakeme, sciantaj, ke la ĝermo de eterna vero, kiu kuŝas ĉe ĝia koro, je enradikiĝos kaj disvastiĝos… Ĝi estas la Revelacio de Kristo renovigita, preskaŭ en la samaj vortoj, sed adaptita al pli ol miljara diferenco, kiu kuŝas inter la jaro unu kaj hodiaŭ… Se iam la nomo de Bahá’u’lláh aŭ de ‘Abdu’l-Bahá kaptos vian atenton, ne metu iliajn skribojn for de vi. Serĉu iliajn librojn kaj permesu, ke iliaj gloraj, pacigaj, amkreaj vortoj kaj lecionoj profundiĝu en viajn korojn, kiel ili profundiĝis en la mian.”
17 “La instruoj de la Bábanoj,” skribis Leo Tolstoj, “…havas grandan estontecon. Mi do simpatias tutkore kun Bábismo, ĉar ĝi instruas al la homoj fratecon kaj egalecon kaj oferon de la material vivo por servado al Dio… La instruoj de la Bábanoj, kiuj venis al ni el Islámo, evoluis iom post iom pro la instruoj de Bahá’u’lláh, kaj nun prezentas al ni la plej altan kaj plej puran formon de religia instruado.”
18 “Portu ĉi tiujn principojn al la diplomatoj,” estas la konsilo de la mortinta Prezidento Masaryk, “al la universitatoj kaj kolegioj kaj aliaj lernejoj, kaj ankaŭ skribu pri ili. Estas la homoj, kiuj efektivigos universalan pacon.” “La Bahaa instruo,” estas la atesto de Prezidento Eduard Benes, “estas unu el la grandaj instrumentoj por la fina venko de la spirito kaj de la homaro… La Bahaa Religio estas unu el la grandaj moralaj kaj sociaj fortoj en la tuta mondo hodiaŭ. Mi estas pli konvinkita ol iam ajn, en la plimultiĝantaj moralaj kaj politikaj krizoj en la mondo, ke ni devas havi pli grandan internacian kunordon. Tia kredo, kia estas la Bahaa Religio, kiu pretigas la vojon por universala organizado de paco, estas necesa.”
19 “Se estis ja iu Profeto lastatempe,” deklaras Pastro T. K. Cheyne en sia ‘The Reconciliation of Races & Religions,’ “estas al Bahá’u’lláh, ke ni devas turni nin. Karaktero estas la fina juĝo. Bahá’u’lláh estis viro de la plej alta klaso – tiu de Profetoj.” “Estas ja eble,” deklaras Vicgrafo Samuel de Karmel, “montri punktojn de fundamenta konsento inter ĉiuj kredoj. Tio estas la esenca cello de la Bahaa religio, kies fundamento kaj kreskado estas unu el la plej trafaj movadoj, kiuj venis el la Oriento en lastatempaj generacioj.”
20 “Palestino,” estas la skribita atesto de Profesoro Norman Bentwich, “ja povas nun esti konsiderata kiel la lando ne de tri sed de kvar kredoj, ĉar la Bahaa religio, kies sidejo de kredo kaj pilgrimado estas en ‘Akká kaj Haifa, atingas la karakterecon de mondreligio. Laŭ ĝia influo en la lando, ĝi estas faktoro funkcianta por internacia kaj interreligia kompreno.”
21 Kaj fine, estas la juĝo esprimita de ne malpli elstara persono ol la mortinta Mastro de Balliol, Profesoro Benjamin Jowett: “Povus rezulti, ke la Bába religio havas la promeson de la estonto.” Profesoro Lewis Campbell, eminenta studinto de D-ro Jowett, konfirmis ĉi tiun deklaron per cito de liaj vortoj: “Ĉi tiu Bahaa Kredo estas la plej brila lumo, kiu venis en la mondon post la tempo de Jesuo Kristo. Atentadu ĝin, kaj neniam lasu ĝin for el via vido. Ĝi estas tro granda kaj tro proksima, por ke ĉi tiu generacio komprenu ĝin. Nur la estonto povos malkaŝi ĝian gravecon.”
(Represita de World Order Magazine, Volumo XIIIa, Numero 7a, Oktobro, 1947)

(© World Order Magazine – Presita en Usono)


Esperantigis Roan U. Orloff







Bahaa

Esperanto-Ligo














Iniciatita en 1972 kaj fondita en 1973

Kunlaboranta kiel faka asocio kun



Universala Esperanto-Asocio ek de 1975










Bahaa Esperanto-Ligo (BEL)

Eppsteiner Straße 89, DE-65719 Hofheim-Langenhain, Germanio

T 49-(0)6192-9929-16 • F 49-(0)6192-9929-99



bel@bahai.de – www.bel.bahai.de
Bahaa Esperanto-Ligo, 2010 – 166BE







Elŝuti 32.11 Kb.


Elŝuti 32.11 Kb.