Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La Kaŝitaj Vortoj de Bahá’u’lláh Reviziita traduko de Bahaa Esperanto-Ligo (bel)

Elŝuti 111.66 Kb.

La Kaŝitaj Vortoj de Bahá’u’lláh Reviziita traduko de Bahaa Esperanto-Ligo (bel)




Dato20.10.2017
Grandeco111.66 Kb.

Elŝuti 111.66 Kb.

LA KAŜITAJ VORTOJ


de
Bahá’u’lláh

La Kaŝitaj Vortoj de Bahá’u’lláh


Reviziita traduko de Bahaa Esperanto-Ligo (BEL)

surbaze de

la angla traduko de Shoghi Effendi kaj

la esperanta traduko de E. Rodriguez Ontoria (1981)


Bahaa Esperanto-Ligo

Eppsteiner Str. 89, DE-65719 Hofheim, Germanio

www.bel.bahai.de - bel@bahai.de

© Bahaa Esperanto-Ligo, 2009 – 166 BE

Hispana Bahaa Eldonejo

(Editorial Bahá’í de Espana)

Marconi 250, 08224 Terrassa, Barcelona, Hispanio

www.bahai.es/editorial

PARTO I
LA KAŜITAJ VORTOJ
el la araba lingvo

LI ESTAS LA GLORO DE L’ GLOROJ


Tio ĉi estas kio descendis el la regno de l’ gloro, eldirita far la lango de potenco kaj forto, kaj revelaciita al la Profetoj de l’ pasinto. Ĝian internan esencon prenis Ni kaj ĝin vestis per la robo de koncizo kiel signon de graco al la justuloj, ke fidelaj ili estu al la Interligo de Dio, tra sia vivo plenumu kion al ili konfidis Li, kaj en la regno de l’ spirito atingu la gemon de Dia virto.

HO FILO DE L’ SPIRITO!

Jen Mia unua konsilo: Posedu puran, bonvoleman kaj radiantan koron, ke via estu suvereneco pratempa, nepereonta kaj ĉiamdaŭra. 1

HO FILO DE L’ SPIRITO!

La plej amata el ĉiuj aferoj antaŭ Miaj okuloj estas Justeco; ne turnu vin for de ĝi se vi deziras Min, kaj ne malatentu ĝin ke Mi fidu al vi. Helpe de ĝi vidos vi per viaj propraj okuloj kaj ne per la okuloj de aliaj, kaj konos per via propra konado kaj ne pere de l’ konado de via proksimulo. Kontemplu pri tio ĉi en via koro, kiel decas al vi esti. Vere, justeco estas Mia donaco al vi kaj la signo de Mia mizerikordo. Loku ĝin, do, antaŭ viaj okuloj. 2

HO FILO DE L’ HOMO!

Vualita en Mia antaŭmemora estado kaj en la pratempa eterneco de Mia esenco Mian amon al vi konsciis Mi; tial Mi kreis vin, gravuris en vin Mian bildon kaj rivelis al vi Mian belecon. 3

HO FILO DE L’ HOMO!

Mi amis vian kreadon, sekve do Mi kreis vin. Tial vi amu Min, por ke Mi menciu vian nomon kaj plenigu vian animon per la spirito de l’ vivo. 4

HO FILO DE L’ ESTO!

Amu Min, ke Mi amu vin. Se vi ne amas Min, Mia amo neniel povas vin atingi. Sciu tion, ho servanto. 5

HO FILO DE L’ ESTO!

Via paradizo estas Mia amo, via ĉiela hejmo reunuiĝo kun Mi. Eniru ĝin kaj ne hezitu. Tiel estas destinita por vi en Nia regno plejsupra kaj en Nia regado majesta. 6

HO FILO DE L’ HOMO!

Se vi amas Min, turniĝu for de vi mem, kaj se vi serĉas Mian plaĉon, rigardu ne la vian, ke vi mortu en Mi kaj Mi vivu en vi poreterne. 7

HO FILO DE L’ SPIRITO!

Ne estos paco por vi krom se vi rezignos pri vi mem kaj turniĝos al Mi, tial ke decas al vi glori vin je Mia nomo kaj ne je la via, konfidi al Mi kaj ne al vi mem, ĉar deziras Mi esti amata sola kaj super ĉio ekzistanta. 8

HO FILO DE L’ ESTO!

Mia amo estas Mia fortika.o; kiu .in

eniras estas protektita kaj sekura, kaj

kiu sin turnas for, tiu sendube devoji.os kaj

pereos. 9

HO FILO DE L’ ESPRIMADO!

Vi estas Mia fortikaĵo; eniru ĝin, ke restadu vi en sekureco. Mia amo estas en vi, sciu tion, ke vi trovu Min proksima al vi. 10

HO FILO DE L’ ESTO!

Vi estas Mia lampo kaj Mia lumo estas en vi. Akiru el ĝi vian briladon kaj serĉu neniun alian krom Mi. Ĉar riĉa Mi kreis vin kaj malavare Mian favoron verŝis sur vin. 11

HO FILO DE L’ ESTO!

Per la manoj de potenco Mi vin faris kaj per la fingroj de forto Mi vin kreis; kaj metis Mi en vian internon la esencon de Mia lumo. Estu vi kontenta kun ĝi kaj serĉu nenion pli, ĉar perfekta estas Mia verko kaj deviga estas Mia ordono. Ne kontestu ĝin, nek havu dubon pri ĝi. 12

HO FILO DE L’ SPIRITO!

Mi kreis vin riĉa, kial vi faras vin mem senhava? Nobla Mi faris vin, pro kio vi humiligas vin mem? El la esenco de sciado Mi estadon al vi donis, kial vi serĉas iluminiĝon ĉe iu krom Mi? El la argilo de amo Mi vin modlis, kial vi okupiĝas pri alia? Turnu vian rigardon al vi mem, ke vi trovu Min interne de vi, forta, potenca kaj memekzistanta. 13

HO FILO DE L’ HOMO!

Vi estas Mia posedaĵo kaj Mia posedaĵo ne pereas; pro kio vi timas vian pereon? Vi estas Mia lumo kaj Mian lumon neniam eblas estingi, kial vi timas estingon? Vi estas Mia gloro kaj Mia gloro neniam paliĝos; vi estas Mia robo kaj Mia robo neniam eluziĝos. Restadu do en via amo al Mi, ke vi trovu Min en la regno de l’ gloro. 14

HO FILO DE L’ ESPRIMADO!

Turnu vian vizaĝon al la Mia kaj rezignu pri ĉio krom Mi; ĉar daŭros Mia suvereneco kaj ne pereos Mia regado. Se vi serĉos alian krom Mi estos vana via penado se eĉ la universon vi traesploros poreterne. 15


HO FILO DE L’ LUMO!

Forgesu ĉion krom Mi kaj komuniiĝu kun Mia spirito. Tio ĉi apartenas al la esenco de Mia ordono, tial turniĝu al ĝi. 16

HO FILO DE L’ HOMO!

Estu kontenta kun Mi kaj ne serĉu helpanton alian. Ĉar neniu krom Mi povas iam sufiĉi al vi. 17

HO FILO DE L’ SPIRITO!

De Mi ne petu kion Ni ne deziras por vi; estu do kontenta kun kion Ni ordonis por vi, ĉar tio ĉi estas el kio profitas vi, se per ĝi kontentiĝas vi. 18

HO FILO DE LA MIRINDA VIZIO!

Mi enblovis en vin spiron de Mia propra Spirito, por ke estu vi Mia amanto. Kial vi forlasis Min kaj serĉis amaton alian ol Min? 19

HO FILO DE L’ SPIRITO!

Mia rajto je vi estas granda, ne povas ĝi forgesiĝi. Mia graco por vi estas abunda, ne povas ĝi vualiĝi. Mia amo starigis en vi sian hejmon, ne povas ĝi kaŝiĝi. Mia lumo al vi estas evidenta, ne povas ĝi obskuriĝi. 20

HO FILO DE L’ HOMO!

Sur la arbon de brilanta gloro pendigis Mi la plej elektindajn fruktojn por vi, kial do vi turnis vin for kaj kontentiĝis per tio malpli bona? Revenu do al tio, kio estas pli bona por vi en la regno de l’ supro. 21

HO FILO DE L’ SPIRITO!

Nobla vin kreis Mi, vi tamen humiligis vin mem. Leviĝu do al tio, por kio estas vi kreita. 22

HO FILO DE LA PLEJSUPERA!

Al la eterna Mi vokas vin, vi tamen serĉas la efemeran. Kio igis vin turniĝi for de Nia deziro kaj sekvi la vian? 23

HO FILO DE L’ HOMO!

Ne viajn limojn transpaŝu nek pretendu tion kio al vi ne decas. Sterniĝu antaŭ la vizaĝo de via Dio, la Eternulo de forto kaj potenco. 24

HO FILO DE L’ SPIRITO!

Ne fanfaronu antaŭ la malriĉulo, ĉar Mi lin gvidas sur lia vojo kaj vidas vin en via granda mizero kaj vin konsternas por ĉiam. 25

HO FILO DE L’ ESTO!

Kiel povis vi forgesi viajn proprajn kulpojn kaj okupiĝi pri la kulpoj de aliaj? Kiu ajn tion faras estas malbenita de Mi. 26

HO FILO DE L’ HOMO!

Eĉ ne flustru pri la pekoj de aliaj dum ankoraŭ vi mem estas pekanto. Se vi malobeos ĉi tiun ordonon trafos vin kondamno kaj tion atestas Mi. 27

HO FILO DE L’ SPIRITO!

Sciu vere: kiu vokas homojn al justeco kaj mem maljustas, tiu ne estas de Mi, eĉ se Mian nomon li portas. 28

HO FILO DE L’ ESTO!

Al neniu imputu kion vi ne volus ke oni imputu al vi, nek parolu pri kion vi ne faras. Tio ĉi estas Mia ordono al vi, observu ĝin. 29

HO FILO DE L’ HOMO!

Ne al Mia servanto neu se ion de vi li petas, ĉar lia vizaĝo estas Mia vizaĝo; hontu do antaŭ Mi. 30

HO FILO DE L’ ESTO!

Taksu vin mem ĉiutage antaŭ ol vi estos vokata al juĝo; ĉar senanonce la morto vin trafos kaj estos vi vokata responsi pri viaj faroj. 31

HO FILO DE LA PLEJSUPERA!

Faris Mi la morton por vi ĝojportanto. Pro kio malĝojas vi? Igis Mi la lumon superŝuti vin per sia splendoro. Kial vi vualiĝas antaŭ ĝi? 32

HO FILO DE L’ SPIRITO!

Per la ĝojigaj novaĵoj de la lumo Mi salutas vin: jubilu! Al la kortego de la sankteco Mi vokas vin; restadu en ĝi ke vivu vi en paco por ĉiam. 33

HO FILO DE L’ SPIRITO!

La spirito de sankteco alportas al vi la ĝojigan novaĵon de l’ reunuiĝo; pro kio tristas vi? La spirito de potenco konfirmas vin en Sia kredo; kial vin vualas vi? La lumo de Lia vizaĝo gvidas vin; kiel povas devojiĝi vi? 34

HO FILO DE L’ HOMO!

Ne tristu krom se vi estas fore de Ni. Ne ĝoju krom se vi proksimiĝas kaj revenas al Ni. 35

HO FILO DE L’ HOMO!

Jubilu pro feliĉo elkora, ke indas vi renkonti Min kaj speguli Mian belecon. 36

HO FILO DE L’ HOMO!

Ne senigu vin de Mia belega robo, nek perdu vian porcion el Mia mirinda fonto, ke ne soifu vi poreterne. 37


HO FILO DE L’ ESTO!

Paŝadu laŭ Mia leĝaro pro amo al Mi kaj rezignu pri kion vi deziras, se Mian plaĉon serĉas vi. 38

HO FILO DE L’ HOMO!

Miajn ordonojn ne neglektu se vi amas Mian belecon kaj Miajn konsilojn ne forgesu se vi volas atingi Mian bonplaĉon. 39

HO FILO DE L’ HOMO!

Eĉ se rapidus vi tra la vasteco de l’ spaco kaj trapasus la altojn de l’ ĉielo, vi tamen ripozon ne trovus krom en submetiĝo al Nia ordono kaj en humileco antaŭ Nia Vizaĝo. 40

HO FILO DE L’ HOMO!

Glorigu Mian aferon ke Mi rivelu al vi la misterojn de Mia grandeco kaj fokusu sur vin la lumon de l’ eterneco. 41

HO FILO DE L’ HOMO!

Humiliĝu antaŭ Mi ke graceme Mi vizitu vin. Leviĝu por la triumfo de Mia afero ke ankoraŭ surtere la venkon atingos vi. 42

HO FILO DE L’ ESTO!

Sur Mia tero menciu Min ke en Mia ĉielo Mi memoru vin; tiel Miaj okuloj kaj la viaj konsoliĝos. 43

HO FILO DE LA TRONO!

Via aŭdo estas Mia aŭdo, aŭdu vi per ĝi. Via vido estas Mia vido, vidu vi per ĝi; ke en via plej interna animo atestos vi pri Mia ekzalta sankteco kaj Mi interne de Mi povos atesti pri ekzalta rango por vi. 44

HO FILO DE L’ ESTO!

Aspiru morton martiran sur Mia pado, kontenta pri Mia bonplaĉo kaj dankema por kion ordonas Mi, ke vi ripozu kun Mi sub la baldakeno de l’ majesto malantaŭ la tabernaklo de l’ gloro. 45

HO FILO DE L’ HOMO!

Pripensu kaj meditu. Ĉu deziras vi morti sur via lito aŭ sur la polvo verŝi vian vivsangon kiel martiro sur Mia pado kaj tiel fariĝi la manifestanto de Mia ordono kaj la rivelanto de Mia lumo en la plej alta paradizo? Elektu vi ĝuste, ho servanto! 46

HO FILO DE L’ HOMO!

Je Mia beleco! Tinkturi vian hararon per via sango estas pli granda antaŭ Miaj okuloj ol la kreado de l’ universo kaj la lumo de ambaŭ mondoj. Strebu do atingi tion ĉi, ho servanto! 47

HO FILO DE L’ HOMO!

Por ĉio estas signo. La signo de amo estas firmeco sub Mia dekreto kaj pacienco sub Miaj provoj. 48


HO FILO DE L’ HOMO!

La vera amanto afliktojn sopiras same kiel la ribelulo pardonon kaj la pekanto mizerikordon. 49

HO FILO DE L’ HOMO!

Se ne malfeliĉoj vin trafus sur Mia pado povus vi kiel sekvi la vojojn de tiuj kontentaj kun Mia bonplaĉo? Se ne provoj afliktus vin je via sopiro renkonti Min atingus vi kiel la lumon en via amo al Mia beleco? 50

HO FILO DE L’ HOMO!

Mia aflikto estas Mia providenco; ŝajnas ĝi surface fajro kaj venĝo sed estas ĝi interne lumo kaj mizerikordo. Rapidu al ĝi ke fariĝos vi lumo eterna kaj spirito senmorta. Ĉi tio estas Mia ordono al vi, observu ĝin. 51

HO FILO DE L’ HOMO!

Se prosperos vi, ne jubilu, kaj se trafos vin humiligo, ne ĉagreniĝu, ĉar ambaŭ forpasos kaj estos ne plu. 52

HO FILO DE L’ ESTO!

Se vin ekregas senhavo ne ĉagreniĝu, ĉar vizitos vin fine la Eternulo, la plenhava. Humiligon ne timu, ĉar iam gloro vin kovros. 53

HO FILO DE L’ ESTO!

Se via koro aspiras ĉi regnon eternan, nepereontan kaj ĉi vivon pratempan kaj ĉiamdaŭran, rezignu vi pri potenco mortema kaj efemera. 54

HO FILO DE L’ ESTO!

Ne pri tiu ĉi mondo okupiĝu vi, ĉar per fajro elprovas Ni la oron kaj per oro Niajn servantojn. 55

HO FILO DE L’ HOMO!

Vi oron aspiras kaj Mi vian liberon de ĝi deziras. Vi kredas vin riĉa pro posedo ĝia kaj Mi vidas vin bonstata en via abstino de ĝi. Je Mia vivo! Jen Mia sciado kaj jen via iluzio; kiel povas Mia vojo akordiĝi kun la via? 56

HO FILO DE L’ HOMO!

Donacu Miajn riĉaĵojn al Miaj senhavuloj, ke en la ĉielo povos vi ĉerpi el abundoj de splendoroj nepaliĝantaj kaj el trezoroj de nepereonta gloro. Sed je Mia vivo! Afero pli glora estas oferi vian animon; ho, se nur per Miaj okuloj povus vi vidi. 57

HO FILO DE L’ HOMO!

La templo de l’ esto estas Mia trono; ĝin purigu de ĉiaj aferoj, ke ĝin ekloĝu Mi kaj tie restadu. 58


HO FILO DE L’ ESTO!

Via koro estas Mia hejmo, sanktigu ĝin por Mia descendo. Via spirito estas Mia revelaciej’, purigu ĝin por Mia manifestiĝo. 59

HO FILO DE L’ HOMO!

Metu vian manon en Mian sinon, ke leviĝu Mi super vi, radianta kaj brileganta. 60

HO FILO DE L’ HOMO!

Ascendu en Mian ĉielon ke atingu vi la ĝojon de l’ reunuiĝo kaj trinku el la kaliko de nepereonta gloro la vinon nekompareblan. 61

HO FILO DE L’ HOMO!

Pasis multe da tagoj viaj dum kiuj pri viaj iluzioj kaj vanaj imagoj okupiĝis vi. Kiom ankoraŭ letargios vi sur via lito? Vian kapon levu el dormo, ĉar la Suno leviĝis al zenito; ĝi do brilu sur vin per la lumo de l’ beleco. 62

HO FILO DE L’ HOMO!

La lumo sur vin briladas desur la horizonto de l’ Monto sankta kaj la spirito de iluminado zefiras en la Sinajo de via koro. Liberiĝu do el la vualoj de vanaj iluzioj kaj Mian kortegon eniru, ke pretas vi por la vivo eterna kaj indas renkonti Min. Tiel morto vin ne trafos, nek laciĝo aŭ ĉagreno. 63

HO FILO DE L’ HOMO!

Mia eterneco estas Mia kreaĵo, Mi ĝin kreis por vi. Faru ĝin la vesto de via templo. Mia unueco estas Mia faritaĵ’, Mi ĝin fasonis por vi. Vestu vin per ĝi ke poreterne estu vi la rivelaĵo de Mia esto ĉiamdaŭra. 64

HO FILO DE L’ HOMO!

Mia majesto estas Mia donaco al vi kaj Mia grandiozo la signo de Mia mizerikordo por vi. Kio al Mi konvenas neniu komprenos nek povos ĝin iu vortigi. Vere, Mi ĝin gardas en Miaj kaŝitaj deponejoj kaj en la trezorejoj de mia ordono, kiel signon de Mia korfavoro al Miaj servantoj kaj de Mia mizerikordo al Mia popolo. 65

HO INFANOJ DE LA DIA KAJ NEVIDEBLA ESENCO!

Estos vi malhelpataj ami Min kaj konsternos animojn mencii Min. Ĉar mensoj ne kapablas kompreni nek koroj enteni Min. 66

HO FILO DE L’ BELECO!

Je Mia spirito kaj je Mia favoro! Je Mia mizerikordo kaj je Mia beleco! Ĉio de Mi revelaciita al vi per la lango de l’ potenco kaj skribita por vi per la plumo de l’ povo estas konforma al via kapablo kaj kompreno, ne al Mia rango kaj la melodio de Mia voĉo. 67

HO IDOJ DE L’ HOMO!

Ĉu vi ne scias, kial Ni kreis vin ĉiujn el la sama polvo? Ke neniu sin altigu super la alia. Kontemplu konstante en viaj koroj kiel estas vi kreitaj. Ĉar Ni kreis vin ĉiujn el la sama substanco devas vi esti kiel unusola animo, marŝi per la samaj piedoj, manĝi per la sama buŝo kaj loĝi en la sama lando, ke elde via plej interna esto, pere de viaj faroj kaj agoj, la signoj de unueco kaj la esenco de malligiteco estu manifestataj. Tia estas Mia konsilo al vi, ho kohortoj de l’ lumo! Atentu ĉi tiun konsilon, ke vi akiru la frukton de l’ sankteco de la arbo mire glora. 68

HO VI FILOJ DE L’ SPIRITO!

Vi estas Mia trezorejo, ĉar en vi deponis Mi la perlojn de Miaj misteroj kaj la gemojn de Mia sciado. Gardu ilin kontraŭ la fremduloj inter Miaj servantoj kaj kontraŭ la malpiuloj en Mia popolo. 69

HO FILO DE TIU, KIU STARIS PER SIA PROPRA EKZISTADO EN LA REGNO DE SIA MEMO!

Sciu vi ke blovis Mi sur vin ĉiujn aromojn de l’ sankteco, plene revelaciis al vi Mian vorton, perfektigis pere de vi Mian malavaron kaj deziris por vi kion deziris Mi por Mi Mem. Estu do kontenta kun Mia bonplaĉo kaj dankema al Mi. 70

HO FILO DE L’ HOMO!

Skribu ĉion, kion Ni revelaciis al vi, per la inko de l’ lumo sur la tabelon de via spirito. Se tion ĉi ne kapablas vi, tiam faru vian inkon el la esenco de via koro. Se ankaŭ tion ne povas vi fari, tiam skribu per tiu karmezina inko, kiu verŝiĝis sur Mia pado, ke ĝia lumo daŭru por ĉiam. Ja pli dolĉa ol ĉio alia estas al Mi tio ĉi. 71

PARTO II
LA KAŜITAJ VORTOJ


el la persa lingvo

JE LA NOMO DE LA SINJORO DE L’ ESPRIMADO, LA POTENCA.

HO VI HOMOJ, KIUJ HAVAS MENSOJN POR SCII KAJ ORELOJN POR AŬSKULTI!

La unua voko de l’ Amato estas tiu ĉi: Ho mistika najtingalo! Nenie restadu krom en la rozĝardeno de l’ spirito. Ho mesaĝisto de la Salomono de l’ amo! Ne serĉu ŝirmon krom en la Ŝebao de Tiu tre amata. Kaj, ho senmorta fenikso! Loĝu nenie krom sur la monto de l’ fideleco. Tie estas via loĝejo kiam per la flugiloj de via animo vi soras al la regno senlima kaj klopodas atingi vian celon. 1

HO FILO DE L’ SPIRITO!

La birdo serĉas sian neston, la najtingalo la ĉarmon de la rozo; sed tiuj birdoj, la homaj koroj, kontentaj pri efemera polvo, devojiĝis malproksimen de sia eterna nesto, kaj, kun okuloj direktitaj al la koto de neglektemo, seniĝis je la gloro de l’ dia ĉeesto. Ve! Kiel strange kaj mizere; pro nura tasopleno ili deflankiĝis for de la alten ondantaj maroj de l’ Plejaltulo kaj restis fore de la horizonto pleje brilanta. 2

HO AMIKO!

En la ĝardenon de via koro plantu nenion krom la rozon de l’ amo, kaj ne perdu la tenadon de la najtingalo de l’ korinklino kaj deziro. Alte taksu la kunestadon de la justuloj kaj evitu ĉian kontakton kun la malpiaj. 3

HO FILO DE L’ JUSTECO!

Kien povas amanto iri krom al la lando de sia amatul’? Kaj kiu aspiranto trovas ripozon for de sia kordezir’? Por la vera amanto estas reunuiĝo vivo kaj disiĝo morto. Lia brusto paciencon ne konas kaj lia koro pacon ne tenas. Miriadon da vivoj rezignus li por rapidi al la restadejo de sia amato. 4

HO FILO DE L’ POLVO!

Vere, Mi diras al vi: el ĉiuj homoj la plej neglektema estas tiu vante disputanta kaj strebanta sin mem altigi super sian fraton. Diru, ho gefratoj! Lasu farojn, ne vortojn, esti via ornamo. 5

HO FILO DE L’ TERO!

Sciu vere, koro en kiu ankoraŭ la plej eta restaĵo de envio troveblas neniam Mian eternan reĝejon atingos, nek enspiros ĝi la dolĉajn aromojn de l’ pureco, kiuj emanas el Mia regno de l’ sankteco. 6

HO FILO DE L’ AMO!

Estas vi nur unu paŝon for de la gloraj altoj supre kaj de la ĉiela arbo de l’ amo. Faru vi unu paŝon kaj per la sekva antaŭeniru en la regnon de senmorteco kaj eniru la pavilonon de l’ eterneco. Aŭskultu do al tio, kio estas revelaciita de la plumo de l’ gloro. 7

HO FILO DE L’ GLORO!

Rapidu sur la pado de l’ sankteco kaj eniru la ĉielon de komunio kun Mi. Purigu vian koron per la polurilo de la spirito kaj hastu al la kortego de l’ Plejaltulo. 8

HO OMBRO EFEMERA!

Lasu la basajn ŝtupojn de l’ dubo kaj leviĝu al la ekzaltaj altoj de l’ certeco. Malfermu la okulon de l’ vero ke vidu vi la senvualitan Belecon kaj laŭte voku: Sanktigata estu la Eternulo, la plej eminenta el ĉiuj kreantoj! 9

HO FILO DE L’ AVIDO!

Aŭskultu jenon: neniam rekonos mortema okulo la eternan Belecon, nek ĝojos senviva koro pri io krom floro velka. Ĉar similo similon serĉas kaj ĝuas kuneston siaspecan. 10

HO FILO DE L’ POLVO!

Blindigu viajn okulojn ke ekvidu vi Mian belecon; ŝtopu viajn orelojn ke aŭskultu vi la dolĉan melodion de Mia voĉo; malplenigu vin je ĉia scio ke partoprenu vi en Mia sciado; kaj malligu vin de posedaĵoj ke akiru vi daŭran eron el la oceano de Mia eterna riĉo. Blindigu viajn okulojn, tio estas, al ĉio krom Mia beleco; ŝtopu viajn orelojn al ĉio krom Mia vorto; malplenigu vin je ĉia scio krom la scio pri Mi; ke per klara vido, pura koro kaj atenta orelo eniru vi la kortegon de Mia sankteco. 11

HO HOMO KUN DU VIDKAPABLOJ!

Fermu unu okulon kaj malfermu la alian. Fermu unu antaŭ la mondo kaj ĉio en ĝi, kaj malfermu la alian al la sankta beleco de l’ Amato. 12

HO MIAJ INFANOJ!

Timas Mi ke, seniĝintaj de la melodio de l’ kolombo ĉiela, sinkos vi en la ombrojn de kompleta perdiĝo, kaj, neniam esti vidintaj la belecon de l’ rozo, revenos al akvo kaj argilo. 13

HO AMIKOJ!

Ne rezignu pri la beleco ĉiamdaŭra pro beleco mortenda, nek inkliniĝu al ĉi mortema mondo de l’ polvo. 14

HO FILO DE L’ SPIRITO!

Venos la tempo kiam ne plu la najtingalo de l’ sankteco la internajn misterojn malkovros kaj estos vi ĉiuj senigitaj je la ĉiela melodio kaj la voĉo desupra. 15

HO ESENCO DE L’ NEGLEKTEMO!

Miriadoj da mistikaj langoj esprimiĝas per unu parolo kaj miriadoj da kaŝitaj misteroj estas revelaciataj per unu sola melodio; sed, ho ve, ne estas orelo por aŭskulti nek koro por kompreni. 16

HO KUNULOJ!

Apertas la pordoj malfermiĝantaj al la Senlimeco kaj la loĝejo de l’ Amato estas ornamita per la sango de l’ amantoj, tamen, ekskludataj estas ĉiuj krom nur kelkaj el ĉi urbo ĉiela, kaj eĉ el tiuj malmultaj nur plej eta manpleno montriĝis havi koron puran kaj spiriton sanktan. 17

HO VI LOĜANTAJ EN LA PLEJ SUPERA PARADIZO!

Proklamu al la gefiloj de l’ certeco, ke en la regnoj de sankteco, proksime al la ĉiela paradizo, nova ĝardeno aperis, ĉirkaŭ kiu cirklas la enloĝantoj de la regno de l’ alto kaj la senmortaj loĝantoj de la paradizo ekzalta. Strebu, do, ke atingos vi tiun rangon, ke malkaŝos vi elde ĝiaj anemonoj la misterojn de l’ amo kaj en ĝiaj perfektaj fruktoj trovos la dian sekreton kaj saĝecon perfektan. Konsolataj estas la okuloj de tiuj, kiuj eniras kaj restadas ti-ene! 18

HO MIAJ AMIKOJ!

Ĉu forgesis vi tiun veran kaj radiantan matenon, kiam en tiuj sanktaj kaj benitaj areoj kuniĝis vi ĉiuj en Mia ĉeesto sub la ombro de l’ arbo de vivo, kiu estas plantita en la paradizo ĉioglora? Respektoplene aŭskultis vi kiam eldiris Mi jenajn tri vortojn plej sanktajn: Ho amikoj! Ne preferu vian volon al la Mia, neniam deziru kion Mi ne deziras por vi, kaj ne proksimiĝu al Mi kun koroj senvivaj, makulitaj per aspiroj kaj avidoj mondaj. Se nur sanktigus vi viajn animojn memorus vi ĉi-hore tiun lokon kaj tiujn areojn kaj la vero de Mia eldiro evidentiĝus al vi ĉiuj. 19



En la oka el la linioj plej sanktaj, sur la kvina Tabelo de l’ Paradizo, diras Li:
HO VI KIUJ KUŜAS KVAZAŬ MORTINTOJ SUR LA DIVANO DE L’ NEGLEKTEMO!

Pasis epokoj kaj preskaŭ jam finiĝis viaj valoraj vivoj, sed eĉ ne unusola pura spiro de vi Nian kortegon de sankteco atingis. Kvankam mergitaj en la oceano de miskredado konfesas viaj lipoj tamen la unikan veran kredon de Dio. Kiun abomenas Mi, tiun amas vi, kaj el Mia malamiko faris vi amikon. Malgraŭ tio iradas vi sur Mia tero, vantaj kaj memkontentaj, ne atentante ke Mia tero laciĝis pri vi kaj ĉio en ĝi fuĝas de vi. Se nur vi malfermus viajn okulojn preferus vi, vere, miriadon da afliktoj ol jenan ĝojon kaj estus en via konsidero la morto mem pli bona ol tiu vivo. 20

HO MOVIĜANTA FORMO EL POLVO!

Mi deziras komunion kun vi, sed vi ne fidas Min. La glavo de via ribelado faligis la arbon de via espero. Ĉiam estas Mi proksima al vi, sed vi daŭre restas fore de Mi. Nepereontan gloron elektis Mi por vi, preferas vi tamen por vi mem honton senliman. Dum ankoraŭ estas tempo revenu kaj vian ŝancon ne perdu. 21

HO FILO DE L’ DEZIRO!

La kleruloj kaj saĝuloj dum longaj jaroj sensukcese strebadis atingi la ĉeeston de l’ Ĉioglora; ili pasigis siajn vivojn serĉante Lin, sed ne ekvidis la belecon de Lia vizaĝo. Vi sen ajna peno atingis vian celon kaj sen serĉado trovis kion aspiris vi. Malgraŭ tio vi tamen restis tiel envolvita en la vualo de l’ memo, ke via okulo ne ekvidis la belecon de l’ Amato, nek tuŝis via mano la orlon de Lia robo. Vi havanta okulojn rigardu kaj miru. 22


HO LOĜANTOJ DE LA URBO DE L’ AMO!

Mortigaj blovoj sieĝis la eternan kandelon kaj la beleco de la ĉiela Junulo estas vualita en la malhelo de l’ polvo. La plej alta el la monarkoj de l’ amo estas mistraktata fare de l’ popolo de tiraneco kaj la kolombo de sankteco estas kaptita en la ungegoj de strigoj. La loĝantoj de la pavilono de l’ gloro kaj la ĉielaj kohortoj ploras kaj lamentas dum vi ripozadas en la regno de l’ neglektemo kaj opinias vin mem inter la veraj geamikoj. Kiel vantaj estas viaj imagoj! 23

HO VI KIUJ ESTAS STULTAJ SED HAVAS REPUTACION ESTI SAĜAJ!

Kial vi maskas vin kiel paŝtistoj dum interne fariĝis vi lupoj kiuj volas Mian gregon? Estas vi kiel la stelo leviĝanta antaŭ tagiĝo, kiu, kvankam ŝajne radianta kaj luma, misgvidas sur la padojn de l’ pereo tiujn survoje al Mia urbo. 24

HO VI ŜAJNE PURAJ SED INTERNE PUTRAJ!

Estas vi kiel klara sed amara akvo, kiu aspektas kristale pura, sed de kio eĉ ne unu guto estas akceptata kiam ĝin gustumas la dia Provanto. Ja la sunradio falas same sur la polvon kiel sur la spegulon; sed malsamas ilia reflektado kiel la stelo kaj la tero; ne, estas nemezurebla la diferenco! 25

HO AMIKO LAŬVORTA!

Iom kontemplu. Ĉu iam aŭdis vi, ke amiko kaj malamiko restadas en unu sama koro? Forpelu do la fremdulon, ke la Amiko povas eniri Sian hejmon. 26

HO FILO DE L’ POLVO!

Ĉion en la ĉielo kaj sur la tero ordonis Mi por vi, krom la homan koron, kiun faris Mi la restadejon de Mia beleco kaj gloro; tamen donis vi Mian hejmon kaj loĝejon al alia ol Mi; kaj kiam ajn la manifestiĝo de Mia sankteco aliris Sian propran rezidejon, trovis Li tie fremdulon kaj senhejma rapidis al la sanktejo de l’ Amato. Malgraŭ tio kaŝis Mi vian sekreton ne dezirante vian honton. 27

HO ESENCO DE L’ AVIDO!

Je multe da tagiĝoj de la regnoj de l’ Senlimeco direktiĝis Mi al via restadejo kaj trovis vin sur la lito de l’ komforto okupata pri alia ol Mi. Je tio, kiel fulmo de l’ spirito, revenis Mi al la regnoj de l’ ĉiela gloro kaj ĝin ne malkaŝis en Miaj ripozejoj de l’ alto al la sanktular’. 28

HO FILO DE L’ MALAVARO!

Elde la dezertoj de l’ nenieco, per la argilo de Mia ordono, Mi vin aperigis kaj asignis por via trejnado ĉiun atomon ekzistantan kaj la esencon de ĉio kreita. Tiel, antaŭ ol estis vi akuŝita el la utero de via patrino, destinis Mi por vi du fontojn de hela lakto, okulojn por vin gardi kaj korojn por vin ami. Pro Mia korfavoro sub la ombro de Mia mizerikordo Mi vin nutris kaj vin protektis per la esenco de Mia graco kaj favoro. Kaj per ĉio tio celis Mi ke atingu vi Mian eternan regnon kaj fariĝu vi inda por Miaj nevideblaj donacoj. Kaj tamen restis vi senatenta kaj, plenkreskinta, neglektis vi ĉiujn Miajn benojn kaj okupiĝis pri viaj vantaj iluzioj tiel ke fariĝis vi plene forgesema kaj, deturniĝinta de la pordoj de l’ Amiko, restadis en la kortoj de Mia malamiko. 29

HO SKLAVO DE LA MONDO!

Je multe da tagiĝoj Mia korfavoro al vi zefiris kaj vin trovis profunde dormanta sur la lito de l’ senatento. Kaj, priplorante vian staton, revenis ĝi de kie ekis. 30

HO FILO DE L’ TERO!

Se vi deziras Min, ne serĉu iun alian ol Min; se volas vi ekvidi Mian belecon fermu viajn okulojn antaŭ la mondo kaj ĉio en ĝi, ĉar Mia volo kaj la volo de alia ol Mi, kiel fajro kaj akvo, ne povas loĝi kune en la sama koro. 31

HO FREMDULO RENKONTATA KUN AMIKECO!

La kandelo de via koro estas ekbruligita per la mano de Mia potenco, ne estingu ĝin per la malfavoraj ventoj de l’ memo kaj pasio. La kuracilo por ĉiuj viaj malsanoj estas memori Min, ne forgesu tion. Faru Mian amon via trezoro kaj ame ĝin flegu same kiel vian propran vidon kaj vivon. 32

HO MIA FRATO!

Aŭskultu la ravajn vortojn de Mia lango dolĉe miela kaj trinku la torenton de mistika sankteco de Miaj lipoj sukeron verŝantaj. La semojn de Mia dia saĝeco semu en la puran grundon de via koro kaj ilin akvumu per la akvo de l’ certeco, ke la hiacintoj de Mia scio kaj saĝo burĝonu, freŝaj kaj verdaj, en la sankta urbo de via koro. 33

HO LOĜANTOJ DE MIA PARADIZO!

Per la manoj de korfavoro plantis Mi en la sanktan ĝardenon de l’ paradizo la junan arbon de via amo kaj amikeco kaj ĝin akvumis per la freŝaj pluvoj de Mia tenera graco; nun, kiam venis la horo ke fruktojn ĝi donu, zorgu ke estas ĝi protektata kaj ĝin ne konsumas la flamo de l’ avido kaj pasio. 34

HO MIAJ AMIKOJ!

Estingu la flamon de l’ eraro kaj ekbruligu en viaj koroj la eternan torĉon de dia gvidado. Ĉar post nelonge akceptos la elprovantoj de l’ homaro, en la sankta ĉeesto de l’ Adorato, nenion krom la plej puran virton kaj farojn senmakule sanktajn. 35

HO FILO DE L’ POLVO!

La saĝuloj estas kiuj ne parolas antaŭ ol trovas aŭskulton, same kiel la ofertanto de l’ pokalo ĝin ne proponas ĝis kiam trovis li sojfanton kaj la amanto ne ekĝojas el la profundoj de sia koro ĝis kiam ekvidas li la belecon de sia amato. Tial do la semojn de l’ saĝo kaj scio semu en la puran grundon de l’ koro kaj ilin kaŝu ĝis kiam la hiacintoj de l’ dia saĝo burĝonos el la koro kaj ne el koto kaj argilo. 36



Sur la unua linio de la Tabelo estas registrita kaj skribita, kaj interne de la sanktejo de la tabernaklo de Dio estas konservata:
HO MIA SERVANTO!

Ne rezignu regadon eternan pro tio pereonta kaj ne forĵetu suverenecon ĉielan pro avido monda. Tio ĉi estas la rivero de l’ vivo ĉiama, kiu elfluas la fonton de la plumo de l’ Mizerikorda; feliĉaj estas kiuj trinkas! 37

HO FILO DE L’ SPIRITO!

Vian kaĝon disrompu kaj, kiel la fenikso de l’ amo, soru en la firmamenton de l’ sankteco. Rezignu pri vi mem kaj, plena je la spirito de l’ mizerikordo, restadu en la regno de ĉiela sankteco. 38

HO IDO DE L’ POLVO!

Ne estu kontenta per la komforto de tago forpasanta, nek senigu vin mem de ripozado eterna. Ne ŝakru la ĝardenon de eterna delico kontraŭ la polvaro de mondo mortema. Elde via prizono leviĝu al la gloraj regionoj de l’ alto kaj elde via morta kaĝo soru al la paradizo de l’ Translokeco. 39

HO MIA SERVANTO!

Liberigu vin el la katenoj de tiu ĉi mondo kaj eskapu via animo el la prizono de l’ memo. Profitu vian okazon, ĉar ne plu ĝi revenos al vi. 40

HO FILO DE MIA SERVANTIN’!

Se ekvidus vi la suverenecon senmortan penadus vi lasi ĉi mondon maldaŭran. Sed kaŝi la unuan kaj riveli al vi la duan estas mistero kiun kompreni povas neniu krom tiuj purkoraj. 41

HO MIA SERVANTO!

Forigu el via koro ajnan malicon kaj, pura de envio, eniru la dian kortegon de l’ sankteco. 42

HO MIAJ AMIKOJ!

Sekvu la vojojn kiuj plaĉas al la Amiko kaj sciu ke Lia plaĉo estas tiu de Liaj kreitoj. Tio estas: neniu eniru la domon de sia amiko krom se al tiu amiko plaĉas, nek etendu manon al lia havaĵo aŭ preferu la propran volon al tiu de la amiko, kaj neniel strebu al avantaĝo super li. Kontemplu pri tio, vi kapablaj kompreni! 43

HO KUNULO DE MIA TRONO!

Malbonon nek aŭdu nek vidu; ne vin humiligu nek suspiru nek ploru. Ne malice parolu ke ne devos vi aŭdi tian parolon pri vi mem; kaj ne grandigu la kulpojn de aliaj ke viaj propraj kulpoj ne aspektu grandaj; kaj ne deziru ies humiligon ke ne evidentiĝu via propra humileco. Pasigu do la tagojn de via vivo, kiuj estas malpli ol momento vanua, kun menso senmakula, koro senpeka, pensoj puraj kaj karaktero sanktigita, tiel ke, libera kaj kontenta, povos vi demeti ĉi mortan ĉelon, rifuĝi al la mistika paradizo kaj restadi en la eterna reĝejo por ĉiam. 44

VE! VE! HO AMANTOJ DE MONDAVIDO!

Per fulma rapideco preterpasis vi la Amaton kaj turnis vian koron al satanaj iluzioj. Vi genuiĝas antaŭ via vana imago kaj nomas ĝin vero. Via okulo rigardas la dornon kaj nomas ĝin floro. Nenian puran spiron vi spiris, nek ventis la brizo de l’ abnegaci’ elde la herbejoj de viaj koroj. Tute ignoris vi la amajn konsilojn de la Amato kaj ilin komplete forviŝis de la tabelo de via koro. Kaj kiel la brutoj de la kampo moviĝas kaj estadas vi sur la paŝtejoj de l’ avido kaj pasio. 45

HO GEFRATOJ SUR LA PADO!

Pro kio neglektis vi mencii la Amaton kaj restis for de Lia sankta ĉeesto? La esenco de l’ beleco troveblas en la senkompara pavilono, lokita sur la trono de l’ gloro, dum okupiĝas vi pri vantaj disputoj. La dolĉaj aromoj de l’ sankteco leviĝas kaj la spiro de l’ graco brizas, vi tamen estas ĉiuj dolore afliktataj kaj senigataj de tio. Ve al vi kaj al tiuj irantaj laŭ viaj vojoj kaj sekvantaj viajn paŝojn. 46


HO FILO DE L’ DEZIRO!

Formetu la robon de l’ vanto kaj liberigu vin de la vestoj de l’ orgojlo. 47

En la tria el la plej sanktaj linioj skribitaj kaj registritaj sur la Rubena Tabelo per la plumo de l’ nevidato estas revelaciita tio ĉi:
HO FRATOJ!

Estu indulgemaj unu al la aliaj kaj ne inkliniĝu al aferoj mondaj. Ne fieru vi pro gloro nek hontu pro humiliĝo. Je Mia beleco! Kreis Mi ĉion el polvo kaj ree ĝin faros polvo. 48

HO IDOJ DE L’ POLVO!

Rakontu al la riĉuloj pri la noktomezaj suspiroj de tiuj malriĉaj, ke ne neglektemo konduku ilin sur la vojon de l’ detruo kaj senigu ilin je la Arbo de l’ Riĉeco. Donaci kaj esti malavara estas atributoj Miaj; bone estas kun tiu, kiu sin ornamas per Miaj virtoj. 49

HO KVINTESENCO DE L’ PASIO!

Formetu ĉian avidon kaj strebu al kontento; ĉar tiu avida ĉiam perdas kaj tiu kontenta estas ĉiam amata kaj laŭdata. 50

HO FILO DE MIA SERVANTIN’!

Ne zorgu pro malriĉec’ nek fidu riĉojn, ĉar senhavon sekvas ja riĉec’ kaj riĉojn la paŭper’. Sed malhavi ĉion krom Dio estas donaco mirinda, ties valoron ne malestimu, ĉar fine ĝi riĉa vin faros je Dio kaj tiel komprenos vi la signifon de l’ dir’ “Vere estas vi la malriĉaj” kaj la vortoj sanktaj “Dio estas la Ĉio-Posedanta” glore aŭroros kiel aŭtenta maten’ brilanta sur la horizonto de l’ amanta kor’ kaj rezidos sekure sur la trono de l’ riĉec’. 51

HO IDOJ DE L’ NEGLEKTO KAJ PASIO!

Al Mia malamiko permesis vi eniri Mian domon kaj elĵetis vi Mian amikon, ĉar en viaj koroj ensanktigis vi la amon al alia ol Mi. Aŭskultu la vortojn de la Amiko kaj al Lia paradizo turniĝu. Amikoj ĉi-mondaj, aspirante sian propran profiton, ŝajnas ami unu la alian; sed la vera Amiko vin amis kaj vin amas pro vi mem; fakte suferis Li sennombrajn afliktojn por gvidi vin. Ne estu mallojala al tia Amiko, sed male rapidu al Li. Tia estas la tagstelo de la vorto de l’ vero kaj fideleco, kiu aŭroras super la horizonto de la plumo de la Sinjoro de ĉiuj nomoj. Malfermu viajn orelojn ke povas vi aŭskulti la vorton de Dio, la Helpo en danĝero, la Memekzistanta. 52

HO VI KIUJ FANFARONAS PRO VIAJ EFEMERAJ RIĈOJ!

Sciu vere ke riĉeco estas grandega barilo inter la serĉanto kaj lia deziro, inter la amanto kaj lia amato. La riĉuloj, krom nur malmultaj, neniel atingos la kortegon de Lia ĉeesto nek eniros la urbon de l’ kontento kaj rezigno. Bone do kiun, estante riĉa, liaj riĉaĵoj ne malhelpas eniri la eternan reĝejon nek lin senigas je nepereonta regado. Je la Nomo Plej Granda! La splendoro de tia riĉulo iluminos la enloĝantojn de l’ ĉielo kiel la suno lumas al la homoj surtere! 53

HO VI RIĈULOJ SURTERE!

La malriĉuloj inter vi estas Mia konfido; gardu vi Mian konfidon kaj ne inklinu nur al via propra komforto. 54

HO FILO DE L’ PASIO!

Purigu vin je la makuliĝo pro riĉaĵoj kaj en perfekta paco leviĝu al la regno de l’ senhavo, ke el la fonto de abnegacio trinku vi la vinon de l’ vivo senmorta. 55

HO MIA FILO!

Kunesti kun la malpiuloj plimultigas ĉagrenon dum akompano de justuloj forigas la ruston desur la koro. Kiu aspiras komunii kun Dio serĉu la kompanion de Liaj amatoj, kaj kiu deziras aŭskulti la vorton de Dio donu sian orelon al la vortoj de Liaj elektitoj. 56

HO FILO DE L’ POLVO!

Gardu vin! Ne marŝu kun la malpiulo kaj ne serĉu lian kompanion, ĉar tia akompano transformas la radiadon de l’ koro al infera fajro. 57

HO FILO DE MIA SERVANTIN’!

Se aspiras vi la gracon de la Sankta Spirito serĉu la kompanion de la justulo, ĉar trinkis li el la pokalo de vivo eterna el la manoj de la senmorta Pokalportanto kaj, kiel aŭtenta mateno, vivigas kaj iluminas li la korojn de tiuj mortaj. 58

HO VI SENATENTAJ!

Ne supozu ke la sekretoj de l’ koroj estas kaŝitaj; ne, sciu vi certe ke per senkriptaj literoj estas ili gravuritaj kaj klare videblaj en la Sankta Ĉeesto. 59

HO AMIKOJ!

Vere diras Mi, kion ajn fermis vi en viajn korojn estas al Ni aperte kaj klare videbla kiel la tago; ke restas ĝi kaŝita estas pro Nia graco kaj favoro kaj ne pro via meritindo. 60

HO FILO DE L’ HOMO!

Rosguton elde la nesondebla oceano de Mia mizerikordo verŝis Mi sur la popolojn de la mondo, sed trovis neniun kiu al ĝi turniĝis, ĉar ĉiu sin turnis for de la ĉiela vino de l’ unuiĝo al la putra feĉo de l’ malpuro, kaj, kontenta pri pokalo morta fordonis la kalikon de l’ beleco senmorta. Abomena estas per kio kontentiĝas li. 61

HO FILO DE L’ POLVO!

Ne deturnu viajn okulojn de la nekomparebla vino de l’ senmorta Amato kaj ne malfermu ilin al feĉo putra kaj mortema. Akceptu el la manoj de la dia Pokalportanto la kalikon de l’ vivo senmorta, ke la tuta saĝo estu via kaj ke aŭskultu vi la mistikan voĉon vokantan el la regno de l’ nevideblo. Kriu laŭte, vi kiuj havas celon vulgaran! Pro kio turniĝis vi for de Mia sankta kaj senmorta vino al akvo efemera. 62

HO VI POPOLOJ DE L’ MONDO!

Sciu vere ke neatendita katastrofo vin sekvas kaj ke dolora reprezalio vin atendas. Ne supozu ke kion faris vi estas forviŝita de Mia vido. Je Mia beleco! Ĉiujn viajn farojn gravuris Mia plumo per literoj klaraj sur tabelojn krizolitajn. 63

HO SUBPREMANTOJ SUR LA TERO!

Retiru viajn manojn de tiraneco, ĉar al Mi mem solene promesis Mi ne pardoni ies ajn maljustaĵojn. Ĉi tio estas Mia interligo, kiun nerevokeble dekretis Mi sur la konservata tabelo sigelita per Mia sigelo de l’ gloro. 64

HO RIBELULOJ!

Mia indulgemo igis vin impertinenta kaj Mia daŭra tolerado faris vin neglektema, tiel ke sur la fajra rajdbesto de l’ pasio galopas vi sur danĝeraj vojoj kondukantaj al detruo. Ĉu vi supozas Min senatenta aŭ deturniĝinta? 65

HO ELMIGRANTOJ!

La lingvon destinis Mi por mencii Min, ne makulu ĝin per kalumnioj. Se venkas vin la fajro de l’ memo memoru viajn proprajn kulpojn kaj ne la kulpojn de Miaj kreitoj, ĉar ĉiu el vi pli bone konas sin mem ol konas li aliajn. 66

HO IDOJ DE L’ ILUZIO!

Sciu vere ke, kiam la radianta aŭroro aperos sur la horizonto de eterna sankteco, estos malkaŝataj kaj videbligataj antaŭ la popoloj de la mondo la satanaj sekretoj kaj agoj faritaj dum nokta malhelo. 67

HO TRUDHERBO KRESKANTA EL LA POLVO!

Pro kio ĉi malpuraj manoj viaj ne tuŝis unue vian propran robon kaj kial per via koro makulita de avido kaj pasio volas vi komunii kun Mi kaj eniri Mian sanktan regnon? Dista, tre dista estas vi de kion deziras vi. 68

HO IDOJ DE ADAMO!

Sanktaj vortoj kaj puraj kaj bonaj agoj leviĝas al la ĉielo de dia gloro. Strebu ke viaj faroj puriĝu de la polvo de l’ memo kaj hipokrito kaj trovu favoron je la kortego de l’ gloro; ĉar post nelonge la provantoj de la homaro, je la sankta ĉeesto de la Adorato, nenion akceptos krom absolutan virton kaj farojn senmakule purajn. Ĉi tio estas la tagstelo de l’ saĝo kaj de l’ dia mistero, kiu brilas sur la horizonto de la dia volo. Benataj estas kiuj turniĝas al ĝi. 69

HO FILO DE L’ PROFANO!

Agrabla estas la regno de l’ esto, ho ke vi atingu ĝin; glora estas la regiono de l’ eterneco, ho ke vi transpaŝu la mondon de l’ mortemo; dolĉa estas la sankta ekstazo se trinkas vi el la mistika kaliko el la manoj de la ĉiela Junulo. Se vi atingos tiun ĉi rangon liberiĝos vi de pereo kaj morto, de peno kaj peko. 70

HO MIAJ AMIKOJ!

Rememoru vi tiun interligon, kiun vi faris kun Mi sur la Monto Paran’ situanta en la sankta distrikto de Zaman’. Atestantojn faris Mi la ĉielajn kohortojn kaj la enloĝantojn de la urbo de l’ eterneco; tamen trovas Mi nun neniun fidela al la interligo. Sendube orgojlo kaj ribelado ĝin forviŝis el la koroj tiel ke restas de ĝi nenia postsigno. Malgraŭ sciante tion atendis Mi kaj ne ĝin malkaŝis. 71


HO MIA SERVANTO!

Similas vi bone harditan glavon kaŝitan en la mallumo de sia ingo, ĝia valoro netaksebla por la metiisto. Eltiriĝu do el la ingo de l’ memo kaj avido ke via valoro ekbrilu kaj por la tuta mondo estu bone videbla. 72

HO MIA AMIKO!

Estas vi la tagstelo de la ĉieloj de Mia sankteco; ne permesu ke la malpureco de la mondo eklipsu vian splendoron. Deŝiru la vualon de l’ neglektemo ke de malantaŭ la nuboj ekaperu vi brileganta kaj ĉion ornamu per la robo de l’ vivo. 73

HO IDOJ DE L’ FANFARONADO!

Pro suvereneco vanua rezignis vi pri Mia regno neniam pereonta kaj vin ornamis per la multkolora livreo de l’ mondo kaj faris ĝin via pompaĵo. Je Mia beleco! Ĉiujn kolektos Mi sub la unukolora kovraĵo de la polvo kaj forviŝos ĉiujn tiujn diversajn kolorojn krom ĉe tiuj elektantaj Mian propran koloron kiu purigas de ĉia kolor’. 74

HO IDOJ DE L’ NEGLEKTEMO!

Inklinu ne al suvereneco forpasanta kaj pri ĝi ne ĝoju. Estas vi kiel la nesingarda birdo kiu tro memfide triladas sur la branĉo ĝis kiam subite la birdĉasisto Morto ĝin ĵetas en la polvon kaj la melodio, la formo kaj la koloro estas for sen ajna postsigno. Atentu do, ho sklavoj de l’ avido! 75

HO FILO DE MIA SERVANTIN’!

Gvidado ĉiam transdoniĝis per vortoj kaj nun ĝin donas faroj. Ĉiu devas elmontri farojn purajn kaj sanktajn, ĉar vortoj komunas al ĉiuj egale dum faroj kiel tiaj estas propraj nur al Niaj amatoj. Strebu do tutkore kaj tutanime por distingi vin per viaj faroj. Tiel Ni konsilas al vi sur ĉi sankta kaj brilega tabelo. 76

HO FILO DE L’ JUSTECO!

Dum nokta temp’ la beleco de la senmorta Esto venis de sur la smeralda alto de l’ fideleco al la Sadratul’–Muntaha’ kaj ploris per tia plorado ke la kohortoj de l’ alto kaj la enloĝantoj de l’ regnoj supraj ĝemis pro Lia lamentad’. Je la demando pri la kialo de l’ ĝemado kaj plorado respondis Li: Kiel ordonite atendis Mi ekspektoplene sur la monto de l’ lojalec’ sed ne enspiris de tiuj loĝantaj surtere la aromon de l’ fidelec’. Tiam, vokita reveni, ekvidis Mi, ho jen!, certajn kolombojn de l’ sankteco turmentataj en la ungegoj de la hundoj de l’ tero. Tiam la Virgulino de l’ ĉielo rapide elvenis, senvuala kaj brilanta, elde Sia mistika rezidejo kaj demandis iliajn nomojn, kaj ĉiuj estis dirataj krom unu. Kaj kiam pro insisto estis eldirata ĝia unua litero haste elvenis sian rezidejon de l’ gloro la enloĝantoj de la ĉambroj ĉielaj. Kaj kiam prononcata estis la dua litero falis en la polvon ili ĉiuj. Tiumomente aŭdeblis voĉo el la plej interna sanktejo: “Ĝis tien ĉi kaj ne plu.” Vere atestas Ni pri kion faris ili kaj estas farantaj nun. 77

HO FILO DE MIA SERVANTIN’!

Trinku desur la lango de l’ kompatema la torenton de l’ dia mistero kaj akiru de la aŭroro de dia eldirado la senvualan splendoron de la tagstelo de l’ saĝo. Semu la semojn de Mia dia saĝo en la puran grundon de la koro kaj akvumu ilin per la akvoj de l’ certeco, ke la hiacintoj de l’ scio kaj saĝo ekkreskos, freŝaj kaj verdaj, el la sankta urbo de la koro. 78
HO FILO DE L’ AVIDO!

Kiom longe volas vi soradi en la regnoj de l’ avido? Per flugiloj Mi vin dotis por ke flugu vi al la regnoj de l’ mistika sankteco kaj ne al la regionoj de satana iluzio. Ankaŭ la kombilon Mi donis al vi por aranĝi Miajn nigrajn buklojn kaj ne por ŝiri Mian gorĝon. 79

HO MIAJ SERVANTOJ!

Estas vi la arboj de Mia ĝardeno; devas vi doni bonajn kaj miraklajn fruktojn por ke vi mem kaj aliaj de tio profitu. Tial estas devige por ĉiu okupiĝi je metio aŭ profesio, ĉar en tio troviĝas la sekreto de bonstato, ho homoj de kompreno! Ĉar rezultoj dependas de rimedoj kaj la graco de Dio estu al vi ĉiel sufiĉa. Arboj senfruktaj estis kaj ĉiam estos por la fajro. 80

HO MIA SERVANTO!

La plej malnoblaj homoj estas kiuj surtere ne donas fruktojn. Tiaj homoj estas vere kalkulataj inter la mortaj, ne, pli bonaj estas en la takso de Dio la mortintoj ol tiuj vantaj kaj senvaloraj animoj. 81

HO MIA SERVANTO!

La plej bonaj homoj estas kiuj vivrimedojn akiras per sia profesio kaj ilin elspezas por si mem kaj por siaj parencoj pro la amo al Dio, la Sinjoro de ĉiuj mondoj. 82




La mistika kaj mirinda Fianĉino, kaŝita ĝis tio ĉi sub la vualo de l’ eldirado, nun per la graco de Dio kaj Lia dia favoro iĝis videbla kiel la brileganta lumo verŝita far la beleco de la Amato. Atestas Mi, ho amikoj, ke la favoro estas kompleta, la argumentado plenumita, la pruvo evidenta kaj la indiko donita. Elmontru nun kion rivelos viaj klopodoj sur la pado de l’ abnegacio. Tiamaniere la dia favoro estas plene garantiata al vi kaj al tiuj en la ĉielo kaj sur la tero. Ĉia laŭdo estu al Dio, la Sinjoro de ĉiuj Mondoj.



Elŝuti 111.66 Kb.


Elŝuti 111.66 Kb.