Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem

Elŝuti 1.71 Mb.

La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem




paĝo9/28
Dato14.03.2017
Grandeco1.71 Mb.

Elŝuti 1.71 Mb.
1   ...   5   6   7   8   9   10   11   12   ...   28

Ĉapitro sepa
Al la konvento meze de aventuroj


Ĝuste la matenon de tiu sama tago prezentiĝis ĉe la konvento du policanoj demandantaj, ne nur informcele, pri ni du: ili faris klare kaj precize niajn personajn nomojn kun familinomoj. Se oni antaŭe esperis, ke ili estas portantaj la atenditajn atestilojn de soldatliberigo, oni ŝanĝis opinion kiam el ili likis, ke la militaj aŭtoritatoj nin persekutas kiel militrifuzintojn kaj kulpigitojn, se oni klare komprenis, pri kolaborado kun sabotantoj.

La superuloj volis unuflanke ne riski la sekurecon de kvindeko de junaj kandidatoj, kaj aliflanke sekurigi nian bonsorton. Sur dupiede oni destinis, ke morgaŭmatene, tre frue, akompanataj de du kvestantaj fratuloj kaj kun versimilaj dokumentoj, ni iru najbaren de Monteprato, dumilanima vilaĝo, dista dudekkvin kilometrojn de Ĝemona, ĉe amika paroĥestro por tie loĝi ĝisbezone.

Tiu decido kaj ĝia plenumo restu sekreta por ĉiuj, eĉ por ni. Nur kiam ni, fakte, ekripozis, ĉiu en sia unulita ĉeleto, alvenis la superulo kun la novaĵo. La sekreto senescepte koncernis la finan lokon ĉar konservigi ĝin tia ĉe 70 fratiaj personoj neniu rajtas esperi. Frumatene, ni rapidege repakis niajn ĵus elpakitajn kaj enŝrankigitajn aĵojn dum profesoroj hastis pretigi librojn de la koncerna studjaro, ĉion rekunvolvinte per ĉemizoj kaj subroboj ankoraŭ malzorge disaj sur la seĝoj kaj pavimo, kaj enpoŝiginte ion manĝotan, silente fuĝeliris tra duonkaŝita pordo. Nova papera identigilo min nomis “Frato Egidio Clementel”, kies fotaj vizaĝtrajtoj kaj naskiĝdatoj tolereble kongruis kun la miaj realaj: ke mi ne forgesu, ke mia regiona naskiĝlando nun estas Sardinio!

Trapasante stratojn kaj kvartalojn de Ĝemona, ni renkontis dekon da faŝis­toj, junaj, tre junaj apenaŭ adoleskaj, eble revenintaj el dumnokta patrola kontrolo, babilantaj fidoplene. La du fratoj akompanantaj laŭtvoĉe salutis dum ili, post supraĵa kontrolo de la cirkulpermeso, managitante festis kvazaŭ ni estus iliaj plej karaj amikoj. Ni sciiĝis pliposte, ke la du laikaj fratuloj jam havigis al si, ĉe la faŝista kazerno, cirkulpermeson en matenaj kurfhoroj je preteksto de kutima kvesto, fore, trakampare. Mi rigardis la faŝistetojn, babilantajn sub palaj lumstrioj de forta petrollampo, helpanta tiujn elektrajn malpotencigitajn aŭ frakasitajn, per kiuj eblas inspekti paŝantojn, dum miaj lipoj moviĝadis en salutrideto, kaj samtempe mi sentis ion malĝojan en mia koro, miaj sentoj ekmoviĝis al kompato por tiuj dekkvin/dekses senkonsciuloj kun surkape nigra fezo je kvasto svinganta kaj kun traŝultre musketo, eble senkugla: senpere mi ilin klasis kaj sentis kiel senkulpaj turmentantoj/viktimoj vane kaj senarte batalantaj favore al kolapsanta reĝimo kaj tial senscie enprofundiĝantaj en la pli kaj pli alproksimiĝantan tristan sorton; mi deziris amikiĝi kaj ilin certigi, sendepende de ilia politikaj vestoj kaj estontaj senesperaj reagoj, pri miaj sentoj kompreneme kaj pardone solidaraj kun ilia, vole kaj prave supozita, senscio ilin senkulpiganta.

Antaŭ la kazerno gardostaris du faŝistoj, malpli junaj ol la antaŭaj, enue mar­ŝantaj tien kaj reen laŭ limigita spaco, kiujn mi lice taksis transaspektaj kaj naivecaj kvankam la memoro ne rajtigis tute prave tian juĝon.

Eksterurbete, sur kruza malluma strato, la hufobruaĵoj de la ĉevalo ŝajnis eĥigi la terenon, lulante kaj miksante en mi ian neniosenton en palpa sencerteco kiun mi ne spertis en la pasintaj tagoj. Kaj ĉio ŝprucigita per aventurecetoso. Post kelkaj penigaj, kaj orgojlaj, eldiroj pri la sukcesa trompo ĵus uzita por ne veki suspektojn en tiuj landokontrolistoj, oni aplaŭdis la leviĝantan sunon, pene ekokulumantan, kvazaŭ el ĝi venus certeco, ke jam ni eliris el la minita tereno!

Estis la dua de decembro 1944, la sesa matena, la vetero ĉe miaj okuloj havis neniun apartan karakterizon krom glima nebuleto kiu poste ju pli rozecis des pli maloftiĝis ĝis tute vanui sub la vigliĝanta suno; rosgutoj, eble glacifadenetoj, sin formis sur miaj brovoj. Ni preĝis laŭde al la Sinjoro, memorigis la forpasintojn, ne forgesis niajn bonfarantojn, kiuj spertas elspezojn por doni al ni manĝi kaj trinki kaj studi, preĝis ankaŭ unu por la alia, preterpasis du etajn kozakajn tendumejojn, kampadantajn sur prato marĝene de arbareto, kies vaĉantoj afable reagis al niaj ŝajnsimpatiaj salutaj voĉgestaj mansvingoj, devancis du kozakajn ĉevalĉaretojn kiuj dekomence alvostiĝis al ni, sekve ekpostrestis kaj fine niabonŝance devojiĝis, kaj post peno kaj laciĝo, niaj kaj aparte de la trenanto, pro la streĉo eviti dum gvidado, laŭ sekundaraj stratoj, densigitajn grunderojn, mezmatene ni elkaleŝiĝis por ripozigi la ĉevalon.

Ĝis la deka sur la stratoj pasis preskaŭ neniu. Ni du decidis, iom distanciĝante de la strata tie polva kaj tie flaka limo, malrigidigi la gambojn kaj supreniri longan sinuoplenan morterrubejan teraltaĵon senarban kaj senherban kaj apertan al la tuta ĉirkaŭa ebeno, de kie la okuloj ampleksas vastece: kamparo, fervojo ĝis nun sentrajna bruo, asfaltata ŝtata strato fore antaŭe, longa neklara zigzaganta linio de la rivero Tagliamento pli fore, alta montaro kun bele konturiĝantaj antaŭdeklivoj norde, rigidiĝanta mallarĝaĵo kien kunfluas ŝtata fervojo kaj rivero dekstre. La tramontara gorĝo je dekstra flanko brilis en la kontrasto de trajtoj tie ombraj tie sunaj. Jam ni finis nian manĝeton kiam aviadilbruo retenis nian atenton: dekstre du leĝeraj aviadiloj, plonĝpegaze malsupreniras, preskaŭ orte, kien la vala mallarĝaĵo, parte enombra parte ensuna, kie la ĉielo ŝajnas arkiĝi supre de la ponto kaj apogiĝi sur la ambaŭflankaj montpintoj. “Same kiel aliaj tagoj, kiam sunas sennube kaj sennebule”, laŭtvoĉas la fratula veturiganto. La du aviadiloj lasas fali po du pezajn objektojn, certe bombojn, je intensiĝanta siblo en la aero, kaj anhele grimpas, preskaŭ orte, spacojn paralelajn al montpintoj. La veturiganto krias gaje, neleĝere ektuŝante mian dorson: “Ĉu trafita aŭ ne, la ponto? Mi diras ne! Vetu ankaŭ vi!”. Fakte la bomboj frakasiĝas kontraŭ la rivera akvosurfaco. “Rigardu la ponton! Ankoraŭ netuŝita. Tiuj du certe revenos”. Aviadiloj fakte ree pasas, ĉu la samaj aŭ aliaj?, sur nia zenito rekomencante la plonĝon, ellasas kvar videblajn bombojn, po du, maltrafante tamen la celon, kaj plenpotence resupreniras.

Tiom plaĉis la novaĵo, ke oni bedaŭris ilian malaperon en la ĉielo orienten. Je mia granda surprizo, mi perceptis, ke la scenejo ne okazigis en mia kapo la konsideron pri la sorto de la tieaj loĝantoj kaj de la batalantoj. Ili tute ne ekzistis: ĉe miaj okuloj la milito, jam ankaŭ por mi, fariĝis spektaklo. Certe, silentadis kontraŭaviadila artilerio, certe la loĝantaro rifuĝeje ŝirmiĝis, la agroj indiferentas en sia postaŭtuna bela nudeco, la birdoj en la horizonto ne ĝenis, la homoj malvarmsange kaj senzorge pasadis laŭstrate: la milito jam trajtiĝis kiel natura kaj kunvivanta kutimaĵo!

Kien ni impetas, kvankam distre? En la ĉirkaŭaĵojn de Monteprato, kampara milpersona vilaĝeto kun alia milo en la trakamparaj bienetoj, lime al Slovenio: tiu ne tre fora lando jam okupita de italaj armeanoj, nun preskaŭ tute posede kontrolita de Tito, jugoslavia ĉefpartizano kaj estonta diktatora reganto de Jugoslavio, krom la urboj terure garnizonitaj je germanoj kaj iliaj kolaborantoj. La du fratoj kvestantaj montris, ke ili distingis, precize informite pri fakta demarkacio, la zonojn teorie regkontrolitajn de slavaj partizanoj di­sde tiuj samrege kontrolitaj de italaj partizanoj.

Tiuj lastaj, plie, dividiĝas en du kurentoj, tiu kristana kaj tiu komunista, ambaŭ unuamomente malfidemaj al la slavaj rotoj pro ties komunismo tro naciisma; sed lastamomente la du komunistaj grupoj eksimpatiis kaj kune provis forigi la kristanajn grupojn. Oni timis kaj nun jam parolas pri ĵusa armita kolizio interfrakcia kun mortintoj kaj vunditoj: komunistaj partizanoj eksterme sturmis la kristanan trupon por malebligi, ke postmilite eĉ ĝi aperu (jen juĝo de postmilita prifakta analizo), antaŭ la popolo, batalintoj por la liberigo de la patrujo. Tial anticipe estis eliminataj politikaj kontraŭuloj. Je tio vage aludis ankaŭ unupaĝa loka ĵurnalo. Ĉio triste klariĝos la venontan jaron kiam milit­aĵoj okazos, pro motivoj etnismaj kaj nacionalismaj krom ideologiaj, inter banditaj grupoj en loko eble nomita Porzus, en itala teritorio. Laŭ la du kvestantoj, la milita faŝista/germana reĝimo, jam milite depotenciigita, fakte kun­vivas kun lokaj partizanaj taĉmenteroj. Ĉio funkcias netragike ĝis kiam ambaŭflankaj vent­kapuloj ne plenumu militagojn estigante reciprokajn sangajn reagojn.

En la vilaĝo de nia destino animzorgas sacerdoto, instruisto pri teologio ĉe la dioceza seminario en Udine, granda bonfaranto de la franciskana konvento de Ĝemona. Li akceptas, ke ni, ĉiam inkognite kaj laŭeble kaŝite, loĝu ĉe si ĝis la administraj aktoj kaj juraj aferoj nin rajtiĝos ĉe la militaj instancoj, ĉar, laŭ ĉefkonventanoj, nur en burokrata misordo implikiĝus nia afero.

Ĉar la afero koncernas franciskanajn ordenanojn, konjekteblas, ke vi nepre evitu la malprudentaĵojn damaĝuntajn ĉiujn pli ol la ĝenerala malordo”, oni ne ĉesos substreki.

La pastro nin feste ricevis, kvankam ne ankoraŭ komplete informita pri la afero; li mildmiene sed energie malproksimigis la multnombran geknabaron scivole amasiĝantan ĉe nia ĉaro, kaj enkondukis, laŭ koridoro flankita ambaŭrande de staketoj de libroj kaj staplitaj gazetoj, nin en dulitan ĉambron kies dekstran vandon kovras libroplenaj bretoj kaj la maldekstran senbrakteigitaj maizblankaj spadikoj; funde de la ŝtuparo sur iuj stativoj trapolve ripozis aro da skatoloj. Konsilite, pliprecize ordonite, neniam tuŝi la telefonon, kaj invitite neniel malfermi aŭ malfermeti la ŝutrojn, informite pri la krompordo por eventuale fuĝo el la hejmo “ĉar jam okazis du rastoperacioj, sendanĝeraj Dilaŭplaĉe. Vi povus erarpreniĝi kiel partizanoj”, ni sidiĝis ĉiu ĉe sia eta skribotablo kaj ekmalpakis librojn de sia sako. Sed ni ne eklegis pro tio ke la alnorda suna lumo ne plu kapablis utilige enfiltriĝi el la truoj de la fermitaj ŝutroj dum la elektra lumo ŝajnis ekscesa malŝparo kaj lukso se ankoraŭ memori pri la gastado en Karnio. Nelonge poste, ni sidiĝis ĉetable por manĝi ĉiuj kune en “familieca traktado” pro la abrupteco de via alveno, komentis la paroĥestra fratino. Sonoris la pordsonorilo: la tintado vekis ĉe la pastra memoro pluan decidan ordonon: vi neniam prezentiĝos ĉe la pordo! La bronzeto ne tintas por vi”.

Ni estus estintaj solaj morgaŭ, estonte la pastro eksterdome pro instrutasko kaj la du kvestanoj forpermesontaj. Fakte la sekvan matenon la du fratuloj anticipis la forveturon je la tria pro alia tasko inter la montetoj orienten, landlime inter Italujo kaj Slovenujo, eble, ni opiniis, por informi kaj informiĝi pri la zonoj kien kaŝe koncentriĝas partizanoj.

La unua kaj unika kontakto komunikiganta kun la ekstera mondo, ni amuze komentos rakontante la tuton, estis nur iuj susurantaj grimpplantaj folioj sekiĝintaj inter fendaĵoj de la lignaj koneksaĵoj de la ŝutroj.

Ni plonĝis tuj en studadon, laŭ la sekvaj kriterioj: antaŭe ni studos la jaran programitan matematikon kaj geometrion en kiui ni kredis nin pli kapablaj je meminstruiĝo, poste ni alfrontos la literaturecajn objektojn kiel historion kaj apologetikon kaj filozofion. Sendistre kaj izolite, ni havis oportunon kaj energiojn nealie elspezitajn. Nur vespere kaj antaŭnoktiĝe ni plenumis niajn devotecajn taskojn kaj la aŭskultadon de la aliancaj radielsendoj. Poste, foje, kune kun la pastro, ni provis kunfliki la nestabile konfliktantajn informojn el la radielsendoj. Tielaj niaj okupoj laŭ proponoj. La vintraj tagoj treege ŝrumpis, sed la noktaj horoj, superante nian dormobezonon, artifike antaŭenmotoris la tempofluon moviĝantan tra nia kreemo de spritaj komentoj kaj, foje, de versoj legotaj poste al la vasta... domloĝantaro!

Post kvin tagoj, posttagmeze, la pastro invitis nin descendi en la korton, (kion ni jam faris plurfoje por vidi elĉielan lumon kaj por aŭdi kaj pli komprene aŭskulti elstratajn homajn voĉojn) kie, kvazaŭ malkovrante niajn malbonstatajn eksteraĵojn nur en tiu momento, decide dekretis:

Viaj redundaj haroj ne plu aspektas fratulece. Oportunas, ke morgaŭ via kapo tonsuriĝu larĝe kaj evidentiĝe. Estas malpli kredeble, ke iu sin masku per trenaĵo de siaj kapharoj!”.

“Ni certis, ke sentonsura hartondo faciligas la kamufladon de nia identeco”.

Ke vi estas konventuloj oni vidas for unu kilometron. Enfratuliĝu do komplete. Kaze de rastado kun interveno de germanoj aŭ faŝistoj aŭ kozakoj, tonsuro okultira sed distordanta la naturan ornamon de kaphararo igas malpli suspektebla la kamufladon”.

“Sed ni ne havas aparaton...”.

Tio minoras: tondiloj, tondiletoj, razilo...”. Kaj montris el ili sortimenton sufiĉan por kazerno, restaĵon kaj memoraĵon de la antaŭa monda milito interbatalita praktike ankaŭ en tiuj ĉi lokoj. La soldataro itala kaj aŭstra, forlasinte la lokon, forlasis ankaŭ multe da utililoj.

Kaj tiel la postan tagon, sur la kapo de mia amiko, tremante mi ronde kaj larĝe nulrazis la supron de la kapo lasante nur kapmeze tricentimetran cirklan harstrion kun sube denove zonnulrazita ĝis harfino. La similon la amiko redonis al mi. En tiu momento tonsuro, malŝate masakranta nian junulan kaphararon, jam nekonebla post pli ol kvardek tagoj de vaganta vivo, akiris sian originan franciskanan formon kaj signifon: signali reciproke al la samsignatoj kaj al la mondo, ke tiamaniere oni rezignas, ŝajnante tamen regresantoj, ĝuste mondumecon.

Ĉiun dimanĉan matenon la pastro portis al ni la Eŭkaristion, ĉar daŭris la risko esti malkovritaj kaj disrumpetitaj de la scivolema, kaj foje malprudenta, popoleca babilademo, kies voĉoj kaj sonoj plezurige alvenis al ni de la antaŭa placeto. Bonŝance, nin vizitis ankaŭ la du konventaj kvestantoj portante al la pastra domo nutraĵojn kaj vestaĵojn kaj longajn babiladojn kaj… humuraĵojn ĉar el tiuj du fratuloj ne mankis spritaĵoj ŝpruciĝantaj el konstanta ilia gajeco Tio tial permesitis, pro la ĉeesto de la du fratulaj kvestantoj, ĉar la voĉbruaĵoj kaj la festaĵoj estus atribuataj, ĉe scivolemuloj, al la festekscita gastaro. La konventanoj tamen kunportis la novaĵon, ke neniu nova koncernas nin, krom varma patra beno de la superulo.

La okan de decembro, tagon dediĉatan al tre Sankta Maria, ni decidis transiĝi, el tuttempa restado en dormoĉambro, al la kuireja ĉambro por studi kun iom pli da malfrosto. La vetero splendis kaj la frosto pliiĝis dum la persona provizo de vestaĵoj staras tuta sur la respektiva korpo, aparte la mia, ĉar pro malbonŝanca misgvido mi ricevis nur katunaĵojn: el tio mia ĉiama malvarmuminta stato. La pastro ankaŭ konsentis, ke lia maljuna fratino hejtu kameneton ĉirkaŭ kiu ni sidiĝu, kondiĉe ke neniu el ni du aliru al la pordo kiam ĝi sonoriltrilas. Rehejmeniĝinte, vespere, li ne preteriris la rutinan frazon “dum ĉio iras glate, la tago, kiu nun pasis, kion al vi gajnigis?”. La rutinemo celis nur transdoni lian pasion por la studoj, sed al ni ne domaĝis, ke li kontrolu kaj helpu nin kritike diskuti pri la lernitaĵoj.

La enuon de tempo al tempo rompis aviadiloj returnantaj pro la sama afero. Ne vidante la foran ponton sur la rivero Tagliamento ĉe Venzone kaj imagopove plilongigante la linion de la malproksima rivero, mi sukcesis kalkuli la eblajn rezultojn de la bombeksplodo el la siblabtempo kaj intenso kaj brutipo de la klakego. Se aviadiloj ne traflugos la ĉielojn laŭ pluraj sinsekvaj tagoj, tio signifas, ke la ponto estis certe trafita; revenante samtage aŭ la postan tagon, ili komprenigas, ke la ponto aŭ ne estis trafita aŭ estis jam ligne refarita kaj ke traireblas la pasejo inter Italujo kaj Aŭstrujo. Sed aperis la nebulo kun subtilguta pluveto kun ĉielnigriĝo malebliganta la ĉasaviadilajn plonĝojn, dum daŭrigis pasi la longa malfacile videbla vico da superfortresoj alirantaj superflugi (kvazaŭ karesa eŭfemismo de Akso, nepovanta malhelpi aŭ kaŝi la bombadojn sur teritorion opiniigitan aerspace nepenetreblan) Germanujon kaj malŝarĝi bombojn, aŭ revenantaj pli leĝeraj kaj kun malpli intensa bruego. La popolo pasadis surstrate, ni imagis, preskaŭ senrigardi la bruegan vicegon jam perceptitan kutiman kaj sendanĝeran. Eĉ la spektakleco malefektiĝis!

Dume ni senhalte antaŭenprogresis ankaŭ en la komprenado pri filozofio. Neprajn pli ol eventualajn dubojn aŭ miskomprenojn igis klare lumetantaj la pastro/profesoro kiu ĉiuvespere restis plurhore kun ni: kaj tiam li paŝigis nin tra historiaĵoj kaj ideaj kaj idealismaj verkoj kaj imagigis subtekstojn dum ekflamoj de latinlingvo favoris la sintezon kaj parkerigon pri la konversaci-objektoj.

Kio entute certigas, ke ni komprenis kaj asimilis? Foje la pastro trapipofume ridetis: ”Lasu, lasu. Siatempe, siatempe!...”. Foje ŝajnis, ke li spicas klarigaĵojn gutete kvazaŭ por sin feliĉigi per sia donota scio.

Tamen la dumtaga enuo nin fidele akompanis kaj por ĝin venki, ĉiam pli nur per bonavolo, ne sufiĉis la foja eferveskiĝo de io da humuro pri okazintaĵoj pribabilataj de la pastro kaj ties fratino: ĉio malfajriĝis haste!

Lacigitaj kaj enuiĝintaj pro la neebla mensa-krura “dispeliĝo”, tiom ni insistis, ke la pastro, post multe da ne kaj jes, duonkonsente konsentis, ke ni “senriske” risku ekskursi tra montoj altaj, iom je nia maldekstro, pli ol ses­cent metrojn. Provizitaj je nutraĵoj kaj tre amatore ekipitaj ni distanciĝis, frumatene, el la vilaĝo proksimume kvin kilometrojn, scivoleme rigardataj de la malmulta loĝantaro, nekomprenanta ĉu ni estas uloj monaĥeske vestitaj serĉantaj partizanajn rotojn, aŭ membroj de la Titoa armeo, tute komunistema, aŭ fratuloj veraj. Tiom estis la emo promeni perpiede ke ni voris stratojn, padojn kaj fosaĵojn kvazaŭ persekutataj de malsavigaj malamikoj. Ni piknikis enspirante sekan aeron sub brila suno kaj kun la oreloj plenaj je la plaŭdetoj de apuda gluglanta akvo kiu el glacieroj pene streĉis versiĝi tra sekaj bovsterkaĵoj al nekonata, eble klarakva, rivereto. Dividante panon kaj viandajn tranĉaĵetojn kaj vinon ni babiladis kvazaŭ el la mondo ĉirkaŭa minacoj ne ĝenus. Al tiaj vekigis nin, tujposte, personoj de la lastaj domaretoj kiuj konvinkis nin rezigni “ekskurse grimpeti” pli altajn montetajn pintojn ĉar “eĉ la plej etaj padoj, precipe se flankitaj de arboj implikantaj unu sur la alia, ekde ĉi tie estas malsekurigitaj de la draste frapantaj konfliktoj inter partizanoj italaj kaj tiuj slavaj. Eĉ monaĥaj roboj ne povas cirkuli sensuspektige!…devotaj spionantoj”. Kaj ni pliinformiĝis pri armluktoj, kroniĝintaj per kugladoj, inter partizanoj de kontraŭa limrando, kaj pri ŝanĝo de fakta superregado en la teritorio.

Foririnte el la diverskiale nepenetrebla teritorio, ni feliĉe hejmvenis sed ne samfeliĉa trovis la pastron kiu, male, sin montris paŭtmiena kaj pentinta pri la permeso koncedita “ĉar neniu povas senriske vintre montumi kaj silvestrumi tiom fore tra tiuj regionoj, malpleje vi. Vi estas enŝovantaj bastonon interrade de nia malfirma trankvilo! Ankaŭ mi, tion koncedinte, montris la kapon fendita!”. Post la koncedita permeso, Li ekmalkvietiĝis, laŭ vojaĝo al seminario, ĉar li ekintuiciis, ke eble ni tro profitus de lia “eltirita kaj eltrudita” konsento finkompromitante nin kaj lin kaj la vilaĝanojn jam provitajn de minacoj ĉiuspecaj. Nun niaj certigoj, ke ni sukcesis teni sekreta nian kaŝlokon kvitigis niajn ŝuldojn kontraŭ liaj timegoj. Vere ni kondutis bone sed senkriterie paŝante trariske, pelitaj, laŭ postaj prijuĝoj, de nebremsebla volo forfuĝi momente el oprima klostreco.

Dum la noveno prepara al la kristnaska festo, la du kvestantaj fratuloj reve­nis por regali nin per radio-galeno, aparato tre simpla kiu en bonŝancaj kaj lertaj manoj ebligas aŭdadon de radielsendoj se radipontitaj ne tro fore.

Ĉu ne estas malpermesite ĝin uzi kaj ankaŭ nur teni?

Jes, sed tio buntas laŭtempe kaj laŭloke! Tiu ĉi escepto por malhelpi, ke solitareco frenezigus vin, ili precizigis iom singarde ĉar tia aparato estis ilia persona regalo. Nin ili regalis ankaŭ per korespondaĵo fare de niaj familioj malkvietiĝintaj pro nia koresponda silento; kaj ni devis surdupiede skribe respondi senindike pri la situacio kaj senklarige pri la loko por, kompreneble, ne esti lokalizotaj de la cenzuro, kiu legadas ĉiujn enkestigitajn leterojn. Ankaŭ la ĵusdate ricevitaj surportis la paperan resigelan bandeton algluitan post la profaneca porkontrola malfermo.

Ĝis tiam ankoraŭ ne konkretiĝis la timata rastado, malgraŭ ke kelka respubliketa soldato aŭ germana militisto estis embuske vundita aŭ senarmigita de la makisanoj. Oni vidis foje marĝene de la vilaĝo kozakajn kavalerianojn tiom altire sveltajn surĉevale kaj tiom nacikostume ornamitajn, kun bukita ĉirkaŭ la talio bunta leda zono, kvazaŭ ili spaliru, parade trotante, la ĉirkaŭan pejzaĝon. Ili estis tiom alloge lertaj kaj samsentaj kun la ĉirkaŭa medio, ke facilis bildigi ilian ektrotadon kiel ekflugadon de birdoj el herbejo al alto. (La komparo kun birdoj fontas el amasa ties alaerleviĝo ĉe ilia paŝado, ĉerpita el virinaj komentoj de ni aŭditaj el la placeto).

Eĉ la pafpretaj mitraletoj diagonale pendantaj sur kozakaj brustoj kaj la longaj revolveroj, peze malsupren klinantaj la zonon aŭ la poŝon, fariĝis ĉarma kaj cirkla spektaklo. Unuanime, aparte la virinoj, observadis ilin kun ne kaŝita admiro. Kaj foje kompatemaj kamparanoj spontane donacadis superfluajn vestaĵojn kaj ankaŭ nutraĵojn: fakte, kun ili konvenas amika apudado kaj pro ilia foja kapera agado, kaj pro manko de germanarmea kontrolo, kaj por iom bremsi ilian, laŭ popolaj rakontoj, emon transformi eksimpation por virino en rajton ŝin kapti.

Dume, pliprecize denove, ni eltrovis de la pastro pri neamikaj aktivadoj, eble, embuskoj inter partizanoj italaj kaj slavaj. Oni parolis pri diversaj precizaj epizodoj de malamikeco flanke de slavaj embuskintoj kontraŭ italaj partizanoj malakceptantaj, ke limtuŝa parto de Friulo fariĝu juguslava tero. “Prepariĝas la scenaro de la venonta malgaja estonto, diradis la pastro, Italujo riskas komunistiĝi. Nin embuskas la risko de slaviĝo”.

Sed fine kion li pensis pri la ne multforaj gerilanoj? pri kontraŭfaŝistaj armeanoj? Pri tio li sin montris multe deteniĝema kvazaŭ liaj vortoj timus aŭskultiĝi eksterdome.

Al ni li klarigis, ke diversaj junuloj, eĉ jam soldatoj aŭ oficiroj, ne scias kion fari, do ili forfuĝas el la armeo, aliaj forfuĝas ĉar ne plu aprobas militon, aliaj por armite batali kontraŭ. Li restis iom distanca el tiuj ĉi lastaj, al ĉiuj tamen liverante porokazan helpon. Ni estis inkognitaj, kaj senvolaj, spektantoj de iu sceno plursignifa. Iun fundan nokton, iuj junuloj voĉetis kaj frapetis ĉe la domparoĥestra pordo, kaj ĉe teretaĝaj ŝutroj, certe serĉante ion manĝotan. Ni saltleviĝis kaj kuris alarmite observi el fenestraj fendoj, pretaj forfuĝi al la kamparo tra la malantaŭa kamuflita pordo.

Ĉu la timata rastado? Ne! Estis nur junaj vaguloj, deŝiriĝintaj el siaj familioj por eviti rekrutiĝon kaj eble ne tute simpatiantaj kun partizanoj, petantaj pri io nutraĵa. La pastro por montri sian lojalecon al eventualaj faŝistemuloj, ĉar ties simpatiantoj plu restadis en la vilaĝo kaj en domoj ne malnajbaraj de la lia, malĝenate laŭtvoĉe ekkriis el fenestro kontraŭ la disiruloj kaj banditoj, sed tujpost subvoĉe flustris:

Puŝu la pordon, prenu de la tablo kaj fulmtuje iru for kun la dia beno”.

Kvar/kvin junuloj eniris, elprenis jam preparitajn nutraĵojn plenigante po­ŝojn. Kaj la silento refariĝis! Morgaŭ ni eksciis, ke samtempe kaj najbarloke estis kunsidantaj ĉefagitistoj de iu marĝena partizana frakcio, kiu, laŭ onidiroj malofte disvastigitaj senaliiĝe, ne multe akordis kun aliaj frakcioj aŭ subfluoj de rezistantoj batalantaj. Eble temis pri kristana frakcio kiu celis damaĝi la malamikon evitante, tamen, kaj precipe, ke la popolo estu suspektata pri kolaborado kaj, do, amase punata per deportado aŭ dizertigado de lia teritorio. Nome, akiri la popolan konsenton per konsciiĝo ne per la reago kontraŭ la dizertigantoj.

Fermu tiun ĉi paragrafon konsterna informo: vilaĝa junulo, armeaniĝinta, perdis la vivon en nekonata batalo. Kial konsterna se la morto ne plu impresis? Se morto ne konsternis, plej sensaciis, ke tiu junulo volontulis en la ger­mana armeo.

La konversacio, iun vesperon, hazarde enfokusiĝis pri hebreoj, pri italaj rasismaj leĝoj kontraŭhebreaj, pri kies ekzisto mi iam ajn aŭdis kaj kies enhavon mi preskaŭ tute ne sciis. Mi tiun aferon viziis kiel sportecan maĉon, en kiu oni bondeziras venkon al sia afekcie preferata teamo. Krom la hazarda kaj preskaŭ senparola konatiĝo trakoridore de la noviceja biblioteko, nur nun pere de la galenradio mi eksciis ion plian, kaj pli kaj pli trafe mi scivolemiĝis: plurfoje aŭdiĝis pri “honto de faŝistaj leĝoj kontraŭ hebreoj”. La pastro-profe­soro, pridemandite, informis, ke italaj hebreoj estis devigitaj forlasi ŝtatajn laboroficojn dum iliaj idoj devis viziti neŝtatajn lernejojn, “sed la milito restigis tia tiun aferon ĝis la germana armeo komencis agi mem en la ĉasado kaj arestado de italaj hebreoj, aplikante la pli restriktigajn germanajn rasismajn leĝojn, devigante “molajn” italajn aŭtoritatojn simile agi. Monsinjoro Santin, episkopo de Trieste, kosmopolita urbo kun granda hebrea loĝantaro, iris persone protesti ĉe la Duĉo, ĉe kiu li ĝuis je ne malbona akcepto...”. Mi konsciiĝis tamen, ke tiu temo ĝis nun ŝvebis en mi preskaŭ forestaĵo kaj, ke mankis adekvata kaj produktiva resonanco far la edukantaro kaj profesoraro.

Groteskan, je unuavido, opinion subtenis mia amiko tiukaze: laŭ li, la diasporaj hebreoj ne plu ekzistus kiel aparta gento, ĉar ili tra dudek kvin jarcentoj mikspote kuniĝis kun ĉiuj gentoj: ni ĉiuj sange estus iom hebreaj, eĉ se ne laŭ religio aŭ censo aŭ sento; tial persekuto ne solvus la problemon de raskontaminado, se ĝi entute valorus kaj ĝin oni ne pretekstus por persekuti. Eble rasismaj leĝoj trafus falsan celon, eble ĝi kovras aliajn nekonatajn aferojn, malkovrendajn tamen por eviti refalon. Por la pastro, cetere, “raso”, kvankam koncepto kun varia geometrio, iom grincas se ĝi koncernas la homaron.

Temen, oni konkludis, kristane agas kiuj kaŝas hebreojn malgraŭ ke ili daŭrigas trakti kristanojn, kiam eblas, laŭ la normoj priskribitaj en Talmudoj.

Kvankam tiaj interparoloj, pri la problemo, komplete, ni konsciiĝis en ĝia efektiva amplekso nur post la militofino. Dume la plejo estis ke ni por efikigi nian sindefendon emis ignori la aliulan sorton.

Alproksimiĝanta la kristnaska festo, la pastro kunvokis, en la paroĥestra domo ĉar malpli malvarma ol la preĝejo, la junularon, kiu fine konsistis preskaŭ ekskluzive el junulinoj. Ni estis prezentataj kiaj du kvestantaj fratuloj okaze gastigataj, kiel kutime, ĉe la paroĥestra domo. La konversacia temo montriĝis tuj tre nekutima: "Ĉu tiu infano, simbole en la gripo kaj iam reale en portebla bestmanĝujo, estas vere la enkarniĝinta Difilo aŭ nur la filo de nia deziro? nome la filo de nia bezono de senkulpeco kaj de renoviĝo kaj interna refariĝo? Hodiaŭ oni dirus: ĉu ĝi respondas al arketipo kuŝanta en la nekonscio de la homa psiko aŭ ĝi trafas historian kaj realan konsiston?

Ne dubendas, ke por la paroĥestro kaj la aŭskultantaro ĝi kadras historiajn kaj realajn eventojn. Sed ĝi samtempe korespondas al bezono por la homa psiko, do al la arketipo. La paroĥestro sin montris (mi tion deduktis jarojn poste) ŝarĝita je la konceptaro kaj problemaro de C. G. Jung, kiu kredas trovi stampitaj en la homa nekonscio skemojn, ja arketipojn kiel prastampojn, kiuj enkadrigas, aŭ modifas, la percepton de la realo: “arketipoj estas universalaj heredaj dispozicioj kiuj ekde pratempo kaj ĉiam denove elĵetiĝas el nia eno per impresaj, mitaj, numenecaj simboloj”, provis komprenigi ĉe la popolanoj la paroĥestro. La arketipo, se ekzempli, de la tute senkulpa infano ĉion renovig­an­ta, je nivelo de psiko certe ekzistas kaj spertiĝas kia bezono de kulpoliberiga savanto kun kiu identiĝi aŭ je kies kvalitoj oni emas revestiĝi. Sed nenio malhelpas - estis la komentoj instinktaj sed ne maltrafe - ke la realo foje korespondas al la arketipo kiu ĝin senvelke akompanas kaj per si povas plibone komprenigi la realon mem. Ĝi vere povas helpi en la interpretado de la historiaj okazintaĵoj. Sed arde deziri ion, ne malhelpas, ke tio reale okazu. Jam aliaj arketipoj surfacigas faktan enveriĝon, ekzemple tiu de la refariĝo nova pere de la patrineco: la patrino vere naskas; aŭ tiu de amatulo celanta al la ama sinofera sindediĉo kaj kunfandiĝo kun la amatino: ĉu tio ne okazas en geedza unuiĝo kaj kuniĝo?

Kristanismo ŝajnas eksplicitigi kaj plenplenigi tiujn arketipojn, kiuj certasence liveras pluan favoran pruvon por pli motivi ĝian akceptiĝon: kristanismo ŝajnas respondo al la postuloj de enhoma nekonscio! Tezo aŭdaca, kiun tamen, pli akurate dispartigite precizigita, mi trovos en postaj lernendaĵoj pri psikologio. Aŭdaca sed ankaŭ kaj eble ekstere de la komprenscipovo de la pu­bliko.

Kaj tiupunkte oni rehaltis sur la reala gripo, la alloga dolĉeco de la infano kaj ties donacado de homaj ĝojoj. Tiupunkte la publiko ŝajnis pli partoprenanta kaj kuntrenita, eble taksanta la antaŭan prelegan eron iom abstrakteca. La popola partopreno esprimiĝis preĝe, kante, lude kaj babile.

Iom doktece okupis la scenon ankaŭ la du pliestimataj uloj de la loko, nome la kuracisto kaj apotekisto, kiuj samkoncepte esprimiĝis per malpli komunikiĝaj vortoj, sed tuj ĝuante je la komuna konsento.

Ni du, franciskanoj, do filoj de la inspiranto de unua okcidenta realisma gripo, sprosigis el la historio priskribon de la betlehema origina gripo, distingigante tion historian el tio piece fantazia.

La maljuneta fratino de la pastro, kvankam lameta je unu kruro, piede reiradis plurfoje tage ĝis la preĝeja placo en kies debitejoj troveblis ankoraŭ io nutraĵa: kaŝtanoj, rikoltitaj montare de infanoj kaj eksterkupone vendataj al malsatemaj aĉetantoj. Kelkajn eknoktiĝojn, kiam la frosto firmigis dome la loĝantojn, kun la pastro eĉ ni, iom trafrostitaj, promenis ĝis tiu publika placo por alverŝi la poŝojn per tiuj rostitaj kaŝtanoj. Ni promenis, trankvile manĝante, ĉar ni en tiuj horoj estis nerekoneble viditaj, eventuale, de malmulte da personoj dum la cirkulprohiba tempo ne rajtas bloki pastron, kaj liajn akompanantojn, se alvokatan de malsanulo, kiu ne nur pretekste tie kaj tie en la paroĥeja teritorio vere ekzistis: kaj la pastro havis ĉiam preta vizitotan malsanulon! La enuo, tial, kiu ne evitis alpintiĝojn en ĉiamdaŭraj horvesperoj, trovis momentan distrigilon. Al ni, fakte, komenciĝis ne plu sufiĉi la studobjektaj novaĵoj de la antikva historio aŭ kristana latina literaturo, al kiuj ni jam alproksimiĝis en nia furora studa progreso.

Kiel lasta, sed nemalgrava kaj ne forgesita, distro, eble pli kurioza ol raportinda, estis jeno: preskaŭ ĉiunokte alte super nia kapo zume aerpatrolumis alianca esploravio senĝene eliriganta mitralpafilajn kuglojn aŭ brulbombojn sur ĉiuspecan luman. Aliancitoj eble per tiu teruro celis kunpeli la popolon al ribeliĝo kontraŭ la okupantoj.



Pippo (joĉjo, onkleto, jozefeto) la popolo ĝin amuze kromnomis eble pro ĝia kadenca insisto kaj senofenda ĉeesto: senofenda se atenta obskurado malhelpis al ĝi vidi aŭ supozi ion militecan. Proksimume centoj de tiaj “pipoj” ĉiunokte fluge operacis kiel nevidebla glisilo, plutenante la altecon de cent/ducent me­troj, super la norditala ebena teritorio: po ĉirkaŭ kvindek/cent kvadratajn kilometrojn.

Oni ĵuris, ke foje junulaĉoj, distrocele, ie kaj tie trakampare ekbruligis stoplojn por provoki “pipan” reagon dum la sinsekvaj rundaj karuseloj. La reago estis mitralado pro supozita, espereble, militeca aferaĵo. Foje la sekvan matenon estis troveblaj surterene propagandaj paperfolioj. Pippo sume distris ankaŭ nin, esce­pte ĉekomence de la unuaj ĝiaj vizitoj kiam germanoj aŭ iliaj kolaborantoj provis per maltaŭgaj mitralfusilaj kugladoj trafi nevideblan malamikon brave rondirantan en la noktaj ĉieloj.

Sed tiuj aviadiletoj, leĝeraj kun unu aŭ du okupantoj, se ne pro malamikaj kugloj foje falis el si mem. Unu el tiuj hazarde, eble averie, elaeriĝis nemalproksime de la vilaĝo: oni aŭdis la falbruon sed neniu alkuris: nek vilaĝanoj, pro timo renkonti armeajn patrolantojn dum cirkulmalpermesa tempo, nek soldatoj eble tro foraj. Okazis surfone de tiuj eventetoj, ke oni pli konkrete “ekspertizis” la kadukiĝantan konsiston da garnizonantoj (kozakoj aperos kelkajn tagojn poste), sed samtempe plikreskis la timo pri reago de desperuloj. Neniu malkovris kien rifuĝis la aviadila skipo: eble ĝi scipovis kien sin direkti, plie oni parolis pri kelklokaj dumnoktaj paraŝutigaĵoj de milita materialo, okulumita kaj serĉata ankaŭ de civiluloj ĉar entenanta, krom leĝeraj armiloj kaj municioj, manĝaĵojn kaj vestaĵojn. Nerajtigitaj alproprigantoj de tiaspecaj pakaĵoj, laŭonidire, troviĝis inter partizanoj kaj faŝistoj, foje interkonsentiĝantaj. Tiu-ĉi-kaze ili nur mirakle evitis interŝanĝon de kugloj.

Ne povis manki la momento, aŭ la tento, de la poezio. Eble por rompi la eniĝon en la enuan etoson, eble por neceso enkanaligi la superfluon de niaj sentoj, ni engaĝiĝis en la soleca kreado de “enurompaj” poemetoj legotaj kaj taksotaj… ĵurie. Ni estis ankaŭ, tial, la sola juĝantaro, kiu tamen fariĝis ankaŭ elcerbiganto de agrablaĵoj unu por la alia. Bedaŭrinde mi ne konservis la poemojn, efike pentrantajn plej subtilajn movojn de liaj emocioj, de mia amiko dum la miaj havis alian sorton ĉar ĝuste tiam ekprovis impulson ekentaglibrigi mian senartacelan improvizaĵon, same kiel aliajn pliposte, trovintan inspiron el vilaĝa eta tombejo kiun ni travidadis el la fenestro de la hejma malantaŭa flanko kaj kiun ni atingis, kiam permesite de la pastro, por malrigidigi la gambojn kaj venki ankaŭ permove la frostiĝon. Neniu paroĥestra komplezo al niaj strase poemecaj produktaĵoj kiuj certe ne malcelis artaĵon sed ĝin ne pretendis, des pli ĉar la pastro ĉi-foje spektanto kaj juĝanto trabatis siajn vizaĝmuskolojn por sin reteni el dormetemo dum la de li kompleze postulita recitado.

En unu el tiuj taglibre restintaj poemoj, karambolojn nedisdegnanta, ankoraŭ ne sufiĉe bakita pasto de emocio-sono-ritmo, la “poeziumanto” kredas travidi, sub la neĝa freŝa tavolo, en la tombaj ornamaĵoj, spurojn kaj signojn de la pasintaj tenerecoj kun la vivantoj kaj de la serĉita kaj esperita, aŭ almenaŭ alude ne malesperita, transtomba vivo. Ĉu la versoj transdonas ion pli ol tiu duoncerebra komento?

Vintre inter solitaraj tomboj

1. Glaciaj neĝaj kristaloj
en silentaj bandaĝoj,
varie opalaj franĝoj
ĉe eksteraj domaj bordoj;
nenio en la aero
neniu sur la vojero.

2. Sur la sengarnaj murbranĉoj


glaciaj sagaj pintlancoj,
vitre veluraj aranĝoj.
Padoj je tretita neĝ’,
la pinoj, la ŝtona seĝ’,
la potŝirmiloj senfloraj,

3. tempaj sentempaj gardecoj


de la rompitaj dolĉecoj:
kampo de homoj senvivaj
tra la giloŝantaj vivaj
rondaj kvadrataj ŝtontombaj
el freŝa neĝo inundaj.

4. Ŝtonoj krucoj nomoj datoj


al nova vivo aludoj:
kadavroj por renaskiĝi
kaj por fine elteriĝi
kaj por aliri vivuloj
kaj riveliĝi ĉiamuloj.

Tratombe paŝante ni faladis en teologiajn problemojn, ne jam en ni kritike enkadrigitajn. Kiamaniere Kristo nin liberigis el morto, se homoj daŭre mortas? El niaj meditadoj klariĝis, ke la liberigo de Kristo koncernas la timon de morto ne la morton, la postmorton ne la morton. Mortemulo konkrete scias, ke per la morto li falas en la diajn brakojn. Nekredanto alfrontas la morton kiel finan viveventon aŭ provas fajfe senpripensi pri ĝi.

Pasis kristnaskaj festoj, pasis la novjariĝo, pasis la epifanio kaj ni pretis refreni “Epifanio ĉiuj festoj al forgesio” kiam fine el la horizonto elvenis la milfoje elvokitaj fratuloj kunportantaj, krom liveraĵoj, la novaĵon tiom atenditan: ni estas liberaj, oni trovis niajn burokratecajn dokumentojn nin liberigantajn el soldatservo kaj, precipe, el akuzo pri dizertado!

Promenante tra la vilaĝo kaj salutante virojn virinojn infanojn animalojn neniam renkontitajn, ni rikoltis gratulojn de ĉiuj al kiuj la pastro kaj ni estis fadenantaj nian ĉe pastra domo enkarceran aventuron. Ili aplaŭdis ĉar, eble, ni estis “herooj” lokomerite kaj pro “ilia” paroĥestra, fine konata, protektiga bonagado. Estis precipe junulinoj interesiĝantaj kaj komplimentantaj. Miaj sentoj estis priradiataj de nova penso: mi estis imaganta, ke ili min rigardas fianĉiniĝokazo perdita por si kaj al mi ŝajnis, ke tia ilia emo des pli pliiĝus ju pli mia vervo rakontadis kvazaŭ sugestiante tian ilian, eventuale nekonscian, penson: penso rajtigita de la ne nura ŝerca gurdaĵo laŭ kiu junuloj jam ŝpare tralande notiĝas same kiel la malabundaj anonaj nutraĵoj de la provianta karto. Apika psika perturbo, tamen, tujposte, investis min: ne orgojla kaj vanta mi min juĝadis sed prefere ne jam laŭdeve mastranta mian koron kaj ĝian bezonon sindoni. La interna riproĉo daŭrigis alterni kun la fantazia babilado kaj la supozitaj aspiroj de tiuj fraŭlinetoj. Fakte, longe haloe traflugis en mia animo sentokulpo kvazaŭ tiu ilia miasupoze bedaŭrata perdo estus kaŭzata de mi, de mia obstinaj forveturo kaj plurestado en la senfianĉina kaj senjunulina vokiĝo: ŝajnis, ke en ĉiu junulino mi estas perdanta ion ne plu troveblan, kaj ĉifante okazon feliĉigi admirantinon. Ĉies mantuŝante, mi ridetis trairite de nedifinebla bedaŭro kaj dezirante resti sola por ĝin kontempli kaj kontentiĝe analizi.

La sekvantan matenon ni forveturis kun niaj pakaĵoj sur kaleŝego, sed ni volis iom marŝis senĉevale: akumuliĝis tiom da energioj en miaj kruroj, ke mi povus senlaciĝe rondiri la mondon, kiu en tiu momento konturiĝis kiel libero. Adiaŭ, Monteprato kaj najbaraĵoj! Mi iras al libero, al libero!

Tamen ĝojo kaj konfuziĝo ne malhelpis, ke io nostalgia ekbaŭmu el mia disiĝanta spirito. Mi ne revidos, tujpost la milito, la vilaĝon aŭ kelkan el ĝiaj enloĝantoj! Revizitante, memvojaĝe kun mia familio, la lokon post kvardek jaroj, ĝin mi malkovris neniel similan al la figuroj de miaj memoraĵoj kaj neniu el loĝantoj alparolitaj montris rememori aŭ esti aŭdinta ion similan, eĉ la nova paroĥestro ne trovis postsignojn de nia restado; nur la tombejo ŝajnis simili al tiu iama, sed, eble, nur pro tio ke en mia memoro ne estis registritaj la iamaj nomoj sur la tomboslaboj. Ĉu pli erarvaganta iam aŭ tiam? Konstati, ke neniu scias, kaj do altetaksas, tiun aventuron estis kiel abrupte konsciiĝi pri senkonsisteco de ĉio. El forgesiĝo al neniiĝo!

Eble por lasi, ke pli rapide malfadiĝu pensoj kaj emocioj, ni trotigis la fortikan ĉevalon. Post du horoj ni trapasis Ĝemona/n observante faŝistetojn vigile babilantajn antaŭ la kazerna pordego larĝe aperta. Ili vigilas por la nenio da homoj kaj aĵoj, elpuŝis okaza piediranto sentone kun ŝajna, eble vola, senemocio.

Tuj post la Ĉefpreĝejo, preskaŭ fronte al la fama grandioza statuo de Sankta Kristoforo, sub ekvarmeta suno ok aŭ dek faŝistaj virinetoj pimpaj en siaj nigra kolonijako, plisjupo kaj blanka ĉemizeto kun kravato saltetanta sur la mamozono jam ekvolbiĝanta, gaje babile bruadis kvazaŭ ĉirkaŭe kreskus rozoj kaj floroj. En tiu ne malplaĉa faŝista sobra uniformo, ili emanis ĝojon kaj senkonscion, senpripensan allogiĝon kaj foriĝon el la vivo. Eble ili ne eksupektis, ke la katastrofo jam ekfalas sur ilian kapon forbalaonta ilin el ilia hejmoj kaj eĉ el la vivo mem, aŭ, eble, ili bruridis por forfuĝi el tiu ekstringa penso kaj certe ne sciis, ke mi, inter homoj antaŭvidantaj la venĝan momenton, ilin rigardadis kun kompatema simpatio kaj instinkta protektemo. Ĉu en iliaj familioj oni ne travidas la direkton de la disvolviĝantaj eventoj, aparte nun kiam la anglo/amerikanoj jam vaĉas kaj premas ĉe Florenco kaj Bolonjo, do la centra Italio jam okupitas, dum la rusoj renversige jam ektratranĉas la orientajn germanajn limojn, ĉiuj ne indulgemaj kun la restaĵoj de faŝismo?

Mi ilin rigardis longtempe, sen aŭskulti alies komentojn, sen aŭdi la alarmsirenon, apenaŭ moderigante mian fantaziadon antaŭ la stratblokanta svarmado de timigitaj homoj. Momente, eĉ timante pri ili, mi deziris esti kun ili por festi eble nenion, nenion kiu momente efikis por zomi for de la realo; ilia antaŭvidebla sorto ĝermigis timon kaj kompaton pri ilia ina juneco, kaj ekirigis fluon de miaj kavalirecaj fizikaj kaj plendaj defendoj iliafavore. Fluaĵo de ĝojo inundis min same kiel, infanaĝe, mi luliĝis tra amataj brakoj. Tiu ineco brilegis kvazaŭ la celo de l’ mondo, la kontentiĝo de ĉio! Kaj pormomente mi min fantazie dekoraciis la kavaliro savanta el minaca danĝero.

Delogitaj de la insista sirena invito iri direkten al la kontraŭaviadila rifuĝejo, ni dekaleŝiĝis kaj kuris al la apuda subrokejo, kien post ne multe alvenis ankaŭ la virinetoj faŝiste vestitaj. Ili obeis al pli altrangulino, eble dudekjara, kiu distribuadis subvoĉe taskojn por, je la fino de la alarmo, ordigi la homdefluon, kaj intertempe inventis kaj ekirigis luddistraĵojn, aparte kun etulinetoj, dum mem kaj ekadoleskantinoj ne kapablis sin reteni el ridado. En la trafa momento ili sin metis ĉe la pordoj, milde severemaj en tiom pura uniformo, ambaŭflanke de la roka rifuĝejo por semi gestajn graciaĵojn inter homoj silentaj aŭ subvoĉe graŭlantaj. Kaj viroj paŝante ridetis kaj ĝisis kaj sin turnis por rigardi, eble tuŝitaj de sentoj similaj al la miaj.

La kaleŝo kun ĉevalo restis, iom pli fore, sub ilia kontrolo.

Aventurfine, ni eniris la seminarian studentejon, kie nin festis kvindeko da “filozofoj kaj teologoj”, jam kiel ni malordigitaj en ĉio, studado kaj preĝado kaj homaj rilatoj, ĉar la lernejo kaj rokrifuĝejo alternis ofte kaj longhore.

Anstataŭ rokrifuĝejon, al kiu aliri kun faldeblaj taburetoj, aŭ alian ŝirmilon kontraŭ preskaŭ ĉiutagaj ĉirkaŭe aviadilaj bombadoj sur foraj fervojaj ganglioj aŭ sur precipaj strataj konvojoj, eblis elekti ankaŭ alian solvon: supreniri la kvarcent- aŭ kvincent-metrajn montojn, superstarajn ŝultre de Ĝemona, de kie eblis observi la okazantaĵojn transformante, komplice de la ofteco de la malhumanece obscenaj eventoj, la militon en nemallogajn spektaklojn. Sekvajn semajnojn, la tuta klerika studentaro, je la unua alarma siblo, rapide marŝadis ĉiu kun kelka libro subbrake al la proksimaj nordvilaĝaj montetoj sur deklivoj de la monto Glémina, kie riskoj estis minimumaj kaj la spektaklo, okaze de bombado, garantiata. Frua printempo, suna kaj senpluva kaj sennuba, prosperis al la ampleksiga vidado de la tuta panoramo lasante la impreson troviĝi, nevundeblaj spektantoj, meze de la militaj eventoj. El tiuj impresoj elstariĝis jeno: iun sunan matenon ni vidis reale disfendiĝi kaj malaperi, sub bomboj, en svarmego da subita densega polvonubo, la fuorton de Osoppo kun sia tuta historio. Jen la sinsekvo: surdiga siblo de videblaj bomb-grapoloj dehokitaj de aviadiloj, enrompo de elgrunda polvo, kaj tujposta eksplodbruego. La polvo stagnis sub la loka ĉielo laŭ horoj lasante fine la fortresan altaĵon senigata je ĝiaj muroj kaj turoj, kaj senkonstrua kiel kalva kranio.

Popolanoj, aŭskultantoj de Radio Londono aŭ de la Voĉo de Ameriko, raportis pri aliancaj ekskuzoj pro mistrafe neevititaj civilaj konstruaĵoj aŭ senutilaj ruinigoj same kiel en la kazo de Osoppo sensoldata kaj sen ajna kazerna aŭ armea deponejo, kaj refrenadis: “Ju pli da pardonpetoj, des pli da rajtiĝoj bombadi!”. Kaj, tamen, ĉiuj deziris vidi aperi el la horizonto la unuaj novaj okupantoj kies okupo bildiĝis je vaga libereco kaj abundaj komfortaĵoj.

La militaj eventoj jam sin derulis al finiĝo kaj ĉiutage ĉiam pli evidentiĝis la kialo pro kiu ni estis invitataj kaj insiste urĝataj ne paroli senŝirme aŭ sensingarde, malgraŭ ke ties plenumiĝo estus nur apenaŭ praktikebla. Ekaperis flosen, fakte, ke iuj profesoroj ne malnutris simpation al Germanujo, konsiderita disciplina elemento por la civilizacio, kaj bastiono, fakta kvankam ne tiucele intencita, kontraŭ la dogmoj de sovetia avancanta komunismo: Sovetunio preparinta konkeron de la limtuŝaj orientaj eŭropaj landoj, kiel ponto al la tuta mondo, kaj altirinta Germanujon al preventa, sed publike taksebla agresa, milito! Unu el tiuj, en feria tago, promenigis la klerikaron al monto Glémina tuj ŝultre de Ĝemona el kie eblis observi movojn de germanaj trupoj descendantaj aŭ direktiĝantaj al Germanujo. Tiuj vidaĵoj, por li pli tristigaj ol informigaj, trafis okazon por ke li disprezentu siajn prisituaciajn starpunktojn kaj rezolute rezistu al niaj duboj pri la pravoj de Germanujo. El lia minca kaj tamen muskola energio la vortoj elbuŝiĝis malrapide kvazaŭ retenataj de la neceso kontroli la troan pasion kaj sensentemaj pro tro longa senesprimiĝo, lasante spacojn al niaj respektaj kaj malrespektaj reagoj.

“Germanujo deportis centmilojn da italaj soldatoj ilin enfermante en koncentrejoj”, ni replikis obĵete. Ankaŭ inter kunstudentoj estis dezirantoj ke la profesoro pravus. Mi situis, sencerta, inter koro deziranta ke Germanujo ne militperdus kaj racio kiu ektravideblis alie.

Jes, sed je kaŭzo de la abrupta renversiĝo de Italio kiu akceptis armisticon ponardante Germanujon ĉe la dorso”:

“La germana registaro estis preta enprizonigi la papon. Kiu bela kredbastiono!”, aldonis alia studento esperante trovi respondon ne tute favora al Germanujo.

Tiupunkte la profesoro aliris al hajlo de akuzoj, al bukedo de misfaroj de la aktuala papo, Pio la 12a, “kontraŭ Germanujo”. Li neniam pistis ankaŭ “kontraŭ naziismo” aŭ kontraŭ milito kaj deportadoj.

“Ni ne pri ĉio informiĝas. Ĉiukaze oni pafas eĉ la malon, tio estas la papo kondutis kun ne sufiĉa lerteco, tio estas li ne malkuraĝigis la rearmiĝon de Germanujo. Ĉu tio samvojas kun viaj rezonadoj?”, respekte enirigis alia kleriko.

Li igis Pion la XIan strebanta kontraŭ Hitlero, eĉ li persone skribe verkis la MIT BRENNENDER SORGE (1937) kaj ĝin legigis germanlingve en ĉiuj preĝejoj samdimanĉe, ekstartigante antaŭjuĝojn kontraŭ Germanujo, de kiuj profitis, antaŭ kaj dum milito, la aliancanoj. Tuj post la subskribo de la Konkordato de la Sankta Seĝo kun Germanujo, li publikigis en L’ Osservatore Romano noton en kiu estis artifikece klarigite, ke la katolika eklezio ne intencis, per tiu konkordato, apogi doktrinojn kaj politikon de la Tria Regno, sed nur favori la religian pacon inter germanaj popoloj. Tio ĉi konfiguriĝas kiel provo disigi la germanan popolon de sia registaro, ĉu ne? Kiu registaro akceptus tion? Kiel Statsekretario (1937), li per al sanktejaj demarŝoj publike veis kontraŭ Germanujo pro fantaziaj persekutoj kontraŭ katolikoj kiuj, male, kulpis je gravaj krimoj. Tiaĵoj armeigis, psikologie kaj propagande, la malamikojn de Germanujo, ĉu ne? Vatikana Radio, ĉiam pretas kondamni militajn ekscesojn de germanoj, silentis pri tiuj de aliancanoj kiel la bombado sur la abatejo de Montecassino kaj la nuligo, kun ĉiuj loĝantoj, de urbo Bremo. La papo protektis ankaŭ adversulojn al la Tria Regno kaj kurigis kontraŭ Hitlero akuzon je framasonismo. Kaj krome la kristnaskaj radimesaĝoj plenplenaj je aludoj al supozitaj misfaroj de Germanujo... Tio ĉio kompromitis la rilatojn inter Germanujo kaj la Katolika Eklezio. Li ne uzis similan sintenon rilate komunismon. Lasttempe li sukcesis fiaskigi, per la sekretaj vojoj de la vatikana diplomatio, la iniciaton de la “generalissimo” Franko celantan kupli Germanujo kaj aliancanojn kontraŭ Sovetio, forĝejo kaj forcejo de ateismo en la mondo”.

Lia parolada tensio nun fariĝis ŝtormanta parolado kaj tiom elaniĝis, ke li aspektis ne plu tute sinrega kaj konsilis al ni ne rebati, ke Pio la XI jam reĵetis, kvankam vane, ateismeman komunismon en la enciklika letero Divini Redemptoris (1937 n. 73 kaj diversloke); ke nazioj, por fermi la buŝon al la papo, reage al papaj protestoj pro perforto aŭ amasaj deportadoj, pliintensigis la jam leĝe dekretitajn persekutojn por ke tiuj ĉi instigus la papon al silento. Eble ankaŭ pro tio oni ne ĉagreniĝis kiam la papo, rigarde sinsekvajn gravajn aferojn, preferis kaj agadi kaj agumi per diplomatiaj vojoj kaj inspirante la katolikajn komunumojn al la protektado de deportitoj aŭ je deportado minacatoj.

Kelkaj el ni kunligis, el lernecaj lecionaĵoj, lian nun eksplode senrezervan politikan elekton kun subtilaj liaj instruaĵoj. Elĉerpante, fakte, el la historio, li deliĉis ekzaltiĝi pro la sentima decidemo de nia religiula fondinto kaj ege admirato de italoj, sankta Francisko el Asizo, aŭ pri ties senhezitemo en la orientigo kaj altcela regado super fratioj, malgraŭ kaj ĝuste pro interfrataj ekkonfliktoj kaj akuzoj kaj klingeskaj kalumnioj: “traktoj difinantaj lian totalismecan stilon, kiu ne preterlasas okazon por energie treni al la plej altaj valoroj, geniece intuiciigitaj kaj parafrazitaj. Nur geniuloj ludas tiun rektan rolon, malgraŭ suferigaj miskomprenoj kaj maljustecoj kaj kalumnioj. La samo okazas hodiaŭ: supozitaj politikaj kaj militaj misfaroj ŝuldiĝu nure al elvojigantaj akuzoj de propagando de multfaceta malamika atako”. Klare nun sur la fono aperas la Duĉo: genia kiel sankta Franĉesko kaj kiel tiu ĉi mistaksita pro la suferoj altruditaj de la gravaj destinoj de la patrujo!

Ni nun klare komprenas tion kio tiam vage subrestis: ke la totalitarismo de faŝismo reproduktas valoron pro ĝia supera kaj tuteca enrigardo, kaj ke la politiko de Mussolini trenas reagajn kalumniojn pro la gvida stampo de lia geniuleco!

Geniuleco per kiu li eĉ ne ĉiam konsentis kun Hitlero “kiu milite atakis kun unu kontraŭ dek (aludante Sovetunion)“.

Por pli ilustri la kadron de sintenoj pri la celoj kaj esperoj je kiuj estis taskigita Germanujo, direndu ke ankaŭ mi iam nutris tian vizion: mi intime trapikiĝis pro ĝia misakordiĝo kun kristanismo kaj pro lastatempaj krimoj kaj masakroj, kiujn mi longatempe provis eklipsigi el mia horizonto, kaj nun en tiu dialogo al mi ŝajnis, ke io ekscesas ankaŭ ĉe mia flanko, nome, ke kun la malvenko de Germanujo nuliĝus okazo pli efike savi la kristanaron el marksismaj kaj marksistaj allogoj.

Pri la lasta aludo al la obskuraj kialoj insinuantaj la oportunecon de la rasecaj leĝoj kontraŭ Judoj, li remetis:

Por eviti, ke judoj pligravigu judan koloniadon ĉe eŭropaj kaj sudamerikaj ŝtatoj. Jam ĉio judis!”. Sed, je lia senkulpigo, koniĝis, ke ankaŭ li ankoraŭ ne konis la gravecon kaj vastecon de la kontraŭjuda persekuto, kiu poste meritis la difinon de genocido. Kaj tie ĉi li listis longan serion de instancojn publikajn kaj privatajn publike aŭ sekrete posedatajn aŭ mastratajn de la juda potenco.

Certe li ne sciis en tiuj horoj, ke tiu subtila kolonia potenco jam estis en Eŭropo, eventuale, draste malkreskigita se ne eklipsigita. Reveninte al la studentejo oni sciis postkelkatempe, ke li estis riproĉita pro rompo de sia iama promeso ne paroli pri politiko aŭ milito kun la studentaro.

En tiuj tagoj venis atendita novaĵo, ke la aliancanoj transpasis la idealan Gotan Linion, lastan baraĵon al Norda Italujo.


1   ...   5   6   7   8   9   10   11   12   ...   28


Elŝuti 1.71 Mb.


Elŝuti 1.71 Mb.