Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem

Elŝuti 1.71 Mb.

La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem




paĝo8/28
Dato14.03.2017
Grandeco1.71 Mb.

Elŝuti 1.71 Mb.
1   ...   4   5   6   7   8   9   10   11   ...   28

La vetero profiliĝas ĝenerale seka, kaj milda, supozeble laŭ la komuna deziro: nia atentokapablo tamen jam tute disipis la spiritstaton taŭgan al konsidero aŭ ĝuado pri tiu beleco: nur poste, dum refreŝiĝo de rememoraĵoj, mi revivigis belaĵojn kaj perceptitaĵojn tiam apenaŭ konsciiĝintajn. La familioj, nin vidante, rigardadis la strangulojn antaŭe kun suspekto poste kun respekto, aparte kiam la unuaj okuloj nin gapantaj estis tiuj de infanoj aŭ de junulinoj. Tiuj lastaj devis antaŭe certigi sin, ke ni ne estas kozakoj, tiujn semajnojn, eble pro manko de soldatmanĝaĵoj, pli rabantaj ol ordinare kaj samtempe ĉasantaj eĉ de virinoj trovitaj, hejme kaj forhejme, solaj. Denuncon kaj sinturnon al la germana roto, oni informis, malebligas la distanco kaj eble ĝia senpova kontrolo pro malabundo da personaro.

La kvaran vesperon ni etapis ĉe paroĥestro de Magredis. Tre facilis por li certigi nian realan devenon kaj superi siajn ekajn perpleksojn: niaj respondoj kongruis kun liaj pasintaj spertoj pri seminaria vivo. Li protestis, arde protestis kontraŭ la superuloj kiuj allasintus nin al nia malprudenta kaj sensperta sorto, escepte, ke vi misinterpretus kaj profitus por viziti parencojn, li ne amuze plurfoje enŝteliĝis. Scivoleme sed komplezeme okulumante al mia amiko, mi lin komprenigis, ke mi fine akceptas gaje pluiri laŭ liaj eventualaj sekretaj intencoj!

Post la kamaradeca vespermanĝo, lin sekvante ni trenis nian lacecon al la iom malapuda preĝejo kaj preĝis la rozarion “ĉar, li admonis, al vi oni sciigis, ke nepras, ke Dio ĉeestu al nia spirito kaj nur la preĝo vigligas la vokiĝon… pli ĝuste la vokadon de Dio”.

La postan matenon, ripozitajn kaj sufiĉe alertitajn, nin preskaŭ senpiece enkurigis en la direkton de la riverbordo de Tagliamento, du viroj, eble sesdekjaraĝaj, ekstravagancaj tipuloj de tempo al tempo trinketantaj gutojn de likvoro: ili lasis fali ponombre parfumitajn gutojn sur sia elbuŝigita lingvo, kvazaŭ ili prizorgus sian sanon per tia kuracilo. Demandite kiun malsanon ili trasuferas, la respondo ŝercis, ke temas pri ĉionkuracanta neŝparenda vinbrando “kiu igas nin pli kapablaj snufi la aeron”, aludaĵo al danĝeraj renkontoj; tamen ili antaŭ la adiaŭo permesis, eĉ ĝentile devigis, al ni po unu glutegon, ne pure simbolan, da preskaŭ pura alkoholo, certe kontrabande distilita kaj tial tro haŭtraspa pro manko de purigado, aromatizita per nekonataj herbaj sukoj: ardis akre la lango, sed la kapo ne kirliĝis kaj la kruroj bonŝance ne ŝanceliĝis. Se licas momenta pensvagado, oni ne ignoru, ke tiuregionaj loĝantoj fieras je sia elteno pri fortaj likvoroj kaj facile engaĝiĝas montri tian sian, ne tute malvirtan, kutimon precipe en tiuj aĉaj vivsituacioj bezonantaj kuraĝiĝon.

Ni pasigis ankoraŭ unu nokton ĉe iliaj parencoj, kiuj insiste proponis, ke ni aliru rekte al la nefora konvento de Ĝemona, kion ni repuŝis konvinkite, ke ni estas serĉataj de milita polico kaj “pro tio ke tiel, suplementis, ne sen mia miro, mia amiko, fuŝiĝus tuta nia plano”, nome vizito al liaj parencoj. Tie ĉi ĉiukaze plikreskis niaj timoj. Vilaĝanoj avertis nin kontraŭ kromaj riskoj: se mia amiko naskiĝis civitano de Karnio, do li estas iamaniere germana civitano ĉar tiun Friulan zonon jam la Tria Regno aneksis al la germanaj teritorioj. De nun tiam ni devis ekdeflankiĝi ankaŭ kiam je horizonto prezentiĝas germanaj armeanoj kiuj ĝis nun timigis malpli ol la kozakaro kaj faŝistaro.

Vi entiriĝas en la kaĉon, respekteme komentis kamparanoj iom mirigitaj je nia obstino, irante al Karnio”. Kaĉo por manĝaĵo tuj vorebla kun ĝia tuta enteno, nome la du naivuloj!

Sekvamatene ni reprenis niajn tornistrojn kun pakaĵetoj kaj nian paŝadon. La vadado okazos ĉe Rivoli di Osoppo, komunikis la akompanantoj.

La du viroj, nin gvidantaj, fine almontris la riveran punkton niariske travadeblan.

La pontoj laŭ la loka riverkuro, certe patrolitaj de germanoj aŭ ties kolaborantoj, estis ofte aerbombitaj, kvankam tremalofte trafitaj; aparte tiu de Venzone, ĉiukaze haste funkciigita pere de antaŭpreparitaj lignaj ĉevronoj. Tiujn monatojn partizanaj grupoj aŭdacis ataki ie tie: lezojn al la milita malamiko ili kaŭzis minimumaj, male la reprezalio flanke de la okupantoj lasis malantaŭ si vilaĝojn bruligitajn: protektado por kvietuloj, “cindrigita tero” por partizanhelpantoj!. Iuj informoj elbuŝiĝis de la kamparanoj, kies ŝajnaj krudeco kaj ruzeco, en itallingvaĵo seka sed brilpreciza, estis pli aludataj ol priskribataj, eble pro nia persona neklara tuja karakteriziĝo.

Vadinte tra akvo tute, kiel timite, malvarma, kaj rapidiginte la paŝon sur ŝrumpintaj ŝtonetoj kaj sableroj intermiksitaj de molaĉaj herbaĵoj, laŭinstrue de la du akompanantoj, ni atingis la frontan riverbordon, kies rando perdiĝis, dekstre kaj maldekstre, tra herboj kaj arbustoj kaj marĉeroj. Plezurigite de la sukceso, plibone bonŝanco, kaj ripozante ĉe makisaj spuroj ne foraj de stratetkotaj limoj, mi aŭdis unuafoje mian amikon infane ekzaltiĝi, eble konvinkiĝintan, ke la plej peripetiplenan ni jam superis. Enmensiginte pliafoje la nomon de la vilaĝo kaj la nomon kun antaŭnomo kaj la kromnomo de parencoj de mia samsortulo, ĉar ignori la eblon, ke cirkonstancoj nin dividus unu de la alia malprudentas, mi provis fine dormeti sur sekaj folioj, amasigitaj perpiede kaj permane. Sed oni ne dormis ĉar tiam mia amiko preferis malstreĉiĝi babilante.

Mi bone memoras tiun dialogon ĉar mia amiko iom post iom delasis la singravigeman kaj investantan tonon kaj eniris en kvereleman staton, de mi en li pli frue ne suspektitan, kaj eltiris el sia konfuza armilaro malnovajn akraĵojn apogante siajn rezonadojn sur la plej longa historia kverelo inter la franciskanaj fratioj, kiu kostigis al la ordeno malunuecon, disdividojn, luktojn, malamikaĵojn, murdaĵojn, senfinajn reciprokajn fifamigojn ĉe la superaj ekleziaj instancoj. Li lasis elbuŝiĝi komplete ellaborita penso:

Mi scias jam kial ni renkontiĝas kun tiomaj malagrablaĵoj dum tiu nia senŝirma vagado”.

“Malagrablaĵoj kun aventurecaj malkovroj kaj kun riskoj rakontendaj ĉie. Diru la kialon, ke ni certe pli kapabliĝos ilin eltene superi kaj gaje marŝi al nia celo”.

Li akre inter seriozaj asertoj:

Ni havas poŝe monon. Nia patro fondinto, sankta Francisko, malŝatis monon ĝis feki sur ĝin. Ni konfidas je mono: pli da mono en poŝo malpli da fido je Dio! Ju pli da mono en poŝo des malpli da dia protektado”.

“Ni da havas certe, sed ni elspezos ĝin nur se la servon bezonatan oni ne jam kutimas almoze donaci”.

Tiun distingon ne venas de sankta Francisko. Ni remburas nian poŝon per mono kaj pro tio la Sinjoro forlasas nin al nia destino”.

“Ni akordiĝis kun niaj konventaj superuloj, kiuj akordas kun la ordenaj reguloj”.

Al nenio utilas tiaj mistifikaj elpensaĵoj! Por rericevi nian memfidon ni nepre devas senkateniĝi el tiu mono!”.

Ni havis entute, en la froka poŝo de mia amiko, 160 paperajn lirojn egalajn, se la mona kvanto povus klarigi nian sintonion kun tiu kiun poeto Dante, tiel genie kiel unue, inspire kromnomigis “Damo Povreco (Purgatorio 11, 58)”, tio estas Virino Seneco, al 20 kg. da anona pano (se tiam trovebla). Mia amiko, forskuante kotigitajn foliojn el ŝuoj. elpoŝigis la monujon kaj komencis furioze dispecigi la paperan monon. Mi kriis:

“Haltu, ne estas via, ĝin propietas la malriĉuloj, la donacintoj, al kiuj ĝi devas esti redonata se neelspezita”.

Mia amiko ŝajnis kvietiĝi kaj, surprize repacigita kun si mem, montris aprobon kaj spinis: “Ĝuste kaj juste! Ni metos tiun monon en almozkeston en preĝejo... kvankam la mono el si mem simbolas danĝeran riĉecon kaj tial spitindan. Se ni tion ne faros, ni disveturos”.

Jen Sankta Francisko bildigita ĉifoje malamiko de ĉiu riĉeco, eble de ĉiu komforto ĉar la vera kristano, kiel li estis, ne povus ol malŝati eĉ la simbolon de riĉeco: per tiu tezo, laŭ kiu monuzo ideniĝus kun monalligiteco, ordenaj franciskanaj reformistoj laŭvice atakis ordenon kaj civilan socion kaj eklezion kaj la plejreformistoj la moderajn reformistojn ktp. Nun eĉ mia amiko ajnisme suspiras, ke riĉeco ne kunfratigis fratulojn kaj homojn kaj pretas enŝovi, ke li malkovris la kaŭzon de ĉiuj konfliktoj!

Li reenpoŝigis ĉion kaj ni risortigis nin por repreni niajn pakaĵojn kaj ekpreterpasi arbaretojn kaj herbajn deklivetojn dum inter ni restis densa silento.

Nia vortinterbatalo daŭris, eble, unu horkvaronon.

Prudentis provi forreteni la kverelon tro komplike enmiksiĝantan, laŭŝajne, kun lia animstato. Verŝajne lia eksplodo estis momente retenita, aŭ ĉu pli ŝarĝita?, de la rimorso esti facilanime proponinta, dum la ĉiesa ekscitiĝo dum la forfuĝo el la pornovica konvento, sian landon kiel nian rifuĝejon. Sed same kiel la akvo, en konkitaj manoj, se blokita de unu interfingro fuĝas de la alia, tiel mia amiko remalfermis la buŝon por senkompate dehiskigi sian penson kaj fine lanĉi siajn akuzantajn opiniojn kontraŭ ekleziaj politikistoj kiuj celus nur siajn avantaĝojn preterlasante la sorton de la popoloj. Li ekspicis vortojn sence malligitajn inter si antaŭ ol li sukcesis elforĝi precizan propozicion. Jen:

La milito, eĉ tiu ĉi ĉion strasiganta milito, se kelkaj volus, tuj ĉesus. Se la papo volus (ne longe antaŭ, en la unua deko de junio 1944, estis senbatale kaj konkere liberigita, de aliancanoj, Romo kaj oni ekkredis, ke konekse kun tio la papo havus pli da ebloj por pacigi la militantojn), se iu volus! Ĉiuj tiuj ruinoj kaj mortigoj pezos ankaŭ sur lia konscienco. Agojn liajn malfavorintajn la militon oni ne konstatas...”.

Kaj tie ĉi liaj vortoj, tra salivumaj spirellasoj, trajtiĝis eĉ plej skrap­vunde ankaŭ por mi ĉar disopiniecon, malebligite paroli pro lia impeta vortofluo, mi ekesprimis precipe per gestoj. Fine mi provis:

“Kiu vin instruis pri tio? Aŭ ĉu vi memrezone konkludis? Eĉ la plej ŝtip­kapa fanatika kontraŭpapa propagando ne aŭdacas disvastigi tiun urban fabelon”.

Mi min demandis dume kia nekonata, de mi aŭ eble ankaŭ de li, elreviga timo senbridiĝas eksplodigante el lia eno tiajn reagojn. Plimalfrue mi kredos ke tio kuŝis en obskura kaj forta trasento kaj antaŭvido de granda malgajo. Kio deprimas mian amikon? Dume la diskutado pluiras:

Vidu, se la papo volus, li ĵetis ekstremprove, sufiĉus eĉ unu sola ekskomuniko. Kiom da fojoj la papoj per ekskomunikoj repacigis popolojn kaj izoligis krucmilite fifarantojn! Tro senpena limiĝi je preĝoj, je rozario por la paco. Ĉu li ne vidas mortigitojn, bombojn, plorojn kaj detruojn?”.

Kiel veras, ke mi kaj herolde mia amiko pri ekskomunikoj estis trakurantaj ankoraŭ malobjektivaĵojn traturnigitajn en nin de senkritikaj predikoj, kiuj ankoraŭ ne sin mezuris per la “historio-studoj” de la estontaj jaroj de la teologia kurikulo!

Obskure ekklariĝis, ke mia amiko bezonas akuzi kaj vorte investi ion ajn, kaj ke li per tia elverŝo ekvilibrigas sian enon, kaj tiam mi fariĝis aŭskultema kaj ne disdegnis paroligi lin, ne rezignante tamen al li argumentite kontraŭstari per dubigaj demandoj.

Dum mi provis delikate submini la enpensaĵojn de mia amiko, li daŭrigis ŝpini historiajn kazojn, nome Gregorio la 7a kun Enriko la 4a, Pio la 7a kun Napoleono ktp. Pri tiu lasta ekzemplo, ankaŭ mi antaŭnelonge estis aŭdinta el predikanto defendi la potencon de l’ ekskomuniko faliginta fusilojn el manoj de la napoleonaj soldatoj en Rusujo, ĝuste kontraŭ la defio de Napoleono mem mokanta la papan ekskomunikon. Nun tiuspecaj frazoj elbuŝiĝis el mia amiko, kune kun nekontroleblaj salivaj ŝprucetoj, en groteska sensenco, tramiksitaj de balbutaj ŝuŝaĵoj ne min ridigantaj nur pro la seriozeco de la temo kaj psika memregomanko de mia amiko.

“Mi opinias tute malsame ol vi”, mi seke ĵetis reprovante agi bufre, precipe pro timo ke trakamparaj oreloj interpretu fratulaj malamoj diskutajn disopi­ojn. “Vi havas nek pruvojn nek validajn studo-ekspertizojn, vi havas nur psikajn, eble el laciĝo, ekscitegojn. Kial, kio okazas en vi?”.

Mi engaĝiĝis advokati al la papo, kvankam preterportata nur de mia pieco kaj fido je la honesteco de religiaj regantoj. Mia amiko, tamen, ne avaris pluteni sian opiniaron. Pri tiu diskuto mi en estonteco ekmemorigos kiam oni bezonos kuraccele informi pri liaj ekscentraĵoj kaj memregoperdoj. Se mi tiam opiniis alfronti homon tro ekscitita pro laciĝo, plimalfrue mi taksos homon senpsikekvilibra.

En la soleco de la kamparo, fine la vortoj sobriĝis, la pensoj reordiĝis, la insista puŝo al reagoj ekis kvietiĝi. Ne tute, tamen, ĉar, se taksi la kvanton da variado de niaj sentoj, observanto dirus, ke ili pasadis de kvazaŭletargio al kvazaŭekzaltiĝo, kun bona plejparto de ĉi lasta ĉar ĉe nova obstaklo reiris al la buŝo aludoj al antaŭaj mordemaj frazoj.

Ni ne perceptis, ke la diskutado, jam drivanta de unu al la alia, estis malpliiganta niajn singardojn kaj malŝirmiĝanta kontraŭ malprudentaĵoj; ni pri tio konsciiĝis ekvidante, ke iuj gekamparanoj estis surprizite nin gapantaj elmeze de apudvoja herbejo dum iom pli fore aliaj rikoltadis, ilin deigante de la maizkanoj kun nekadencaj kaj varie intensaj klaketoj, spadikojn, kaj aliaj malantaŭe meze de kampo tranĉadis la ĵus senfruktigitajn kanojn. Estis, certe, la lastaj gestoj de malapogeanta rikoltsezono, kiel poste ili konfidis, kaj por tiu peno idealis la vetero.

Estu kiel estu, naskiĝis tuj konversacio kun la kamparanoj kiuj, el surpriziĝoj al surprizigoj, informis nin kiavoje, kiasingarde, kiahelpiĝe ni povos procedi por dudek kvin/tridek kilometroj. Ni informiĝis ankaŭ pri ĵusdataj eventoj: iu vilaĝo antaŭnelonge fariĝis militejo: kozakoj pafis kaj, reage al kontraŭpafoj, bruligis vilaĝon, kies loĝantoj estis deportitaj kiu scias kien. La noticoj faladis sur mian amikon kiel ŝtonoj: la vilaĝo bruligita kaj pirate disrabita najbaras la lian malpli ol du kilometrojn. Eble pro tio ekde pli ol unu monato li ne informiĝis per poŝtaĵoj pri siaj familianoj, kiuj ne prezentiĝis eĉ okaze de la ankoraŭ ĵuse celebritaj votpromesoj. Mi, kvankam obskure, ekkredis, ke la ĵusaj kondutaj kaj vortaj strangaĵoj de mia amiko devenus ankaŭ el liaj obskuraj antaŭsentoj, kiuj tamen nun alproksimiĝas al antaŭvidoj, kvankam sencertaj bazoj, bedaŭrinde plifortiĝontaj laŭlonge de la alproksimiga marŝo.

Kamparanoj invitis nin restadi dumnokte ĉe ili. Sed ni, ĝentile rezigninte, preterpasis ilian najbaran vilaĝeton kaj reprenis, kvankam mankis nur kelketo da horo al la sunsubiro, plandi tra kampoj, ĉiam laŭ foraj senpaŝantaj duonkotaj stratetaĉoj, ankoraŭ kvin kilometrojn sen renkonti vivan animon. Ankaŭ mia amiko moderigis sian malprudentigan haston por ke, laŭ la kamparanaj avertoj, ni ne falu en la brakojn de kozakoj stratkroĉiĝe patrolantaj kaj ĉie kvaropirantaj. Post kvinkilometra penega iraĉado sub restaĵoj de ĵus sinkinta suno, la jam densiĝinta krepusko nin decidigis rifuĝi en duonŝedon, parte okupitan de ruraj iloj, triflanke brikŝirmitan, kun la kvara nur araneaĵoj inter malmulte da palisetoj vertikale apogitaj sub la unuklina tegmento ekglitanta eksteren kaj ruiniĝeme falanta interne, sed tio trabrilis al niaj okuloj nur la sekvan matenon nin feliĉigante pro la apenaŭ evitita “entombigo”.

Por nin nutri la restaĵoj de la bonkoraj paroĥestraj provizoj sufiĉis, kaj ni dormis kovritaj de nia froko kaj de jam amasigitaj sekaj folioj kaj fojnaĵoj, manpremitaj ĉiuflanke kaj ŝrikantaj je ĉiu nia movo, kaj por kuŝejoj fasko da sekaj frondoj. Komforte kaj distraĵe min ekblovis, el mia memoro tiam ne facile forgesanta legaĵojn kaj librojn, la originala alegorio de franca romanisto Albert Camus, laŭ kiu eĉ homo enprizonigita en arba kavo konservas liberon kaj ĝojas se li restas deziropova revidi la flugon de hirundoj vespere. Sed tiuj imago-rememoroj ekblinkis fronte al aliaj pli urĝaj dum surŝutiĝa dormo invadis min ĝuste perceptantan, ke ekstere ventetblovoj estas susurigantaj falantajn aŭ sekajn foliojn kaj foje movetantaj tiujn min kovrantajn.

Kiam ni vekiĝis, aŭroriĝo jam krepuskiĝis kaj la mondo sin ofertis bela, ridanta, freŝa, inda je la tradicia fieriga franciskana poeziarto, kun ĝoja kaj plursona kvivitado de paseroj kaj pepado de alispecaj birdoj. Skuiĝante el la dormo ni skuiĝis eĉ el la folioj inter kiuj ne mankis insektetoj, kiuj komprenigis kial ni insiste devis nin grati.

Ni silente reprenis nian marŝadon tra deklivoj kun montetoj ĉe nia maldekstra flanko kaj, kvankam foraj, altaj montoj, plifore fariĝantaj alpoj. Mia amiko miris, ne pro ilia beleco, sed pro tio ke li trovis la lokojn de sia knabaĝo novaj kvazaŭ se li ilin neniam vidintus. Veras, ke li forlasis la regioneton ses jarojn antaŭe, kiam ne interesis konservi en imagokesto ĝiajn konturojn kreditajn neforgeseblaj kaj ne indaj je tioma admiro, sed nun tia malmemoro igis lin pli necerta kaj timema.

Tiu naturo, dolĉe sensurpriza, krepuske apenaŭ dekadenca, preskaŭ estiganta ĉion senaspekta kaj senanima krom la jam disperdiĝintaj birdaj kantoj, ekscitis en mi sensivan senteblecon al kiu tamen la nefavoraj cirkonstancoj ne permesis superi la supraĵon de la amino.

La matena suno jam altis kiam ni, ekvizititaj de malsato, decidis aventuriĝi en korton plenplenan je rikoltaĵoj pendigitaj laŭ la eksteraj hejmaj kaj stalaj muroj. “Almenaŭ panikojn kaj kukurbojn ĉi tie ni trovos”, ni pensis; “aŭ oni sekigos nin kun ili surmurpariete“.

Ni devis krii por signali nian ĉeeston. Post la kutima ekmalfido, la fido ĉirkaŭirigis al ni simpation kaj kompaton kiuj baldaŭ fariĝis helpo, manĝaĵo kaj konsiloj kaj informoj dum infanoj premiĝis ĉirkaŭ ni. Ni manĝis, dankis, promesis memorigi ĉe la Sinjoro ilian bonfaraĵon, kaj, antaŭenpelite de la angoraj duboj de mia amiko pri kiuj la konturoj pli kaj pli netiĝis, ni gajnis ok kilometrojn antaŭ ol decidi apudiĝi al homoj en la placo de eta vilaĝo. Kelkaj virinoj, patrinoj aŭ edzinoj, senorname beligitaj de ilia ardsenta bezono havi informojn pri siaj viroj ne ankoraŭ revenintaj el diversaj ŝrumpintaj militaj frontoj malorde forlasitaj de la italaj armeoj, nin petis kaj repetis, kvazaŭ necesus eltordi el ni sekretaĵojn, pri kia fronto, pri kia bataliono, pri kia trairo, pri kiaj gentoj, pri kiaj fontoj de niaj lastaj informoj pri militaj frontoj. Kiajn neeviteblajn suferojn ni kaŭzas rivelante al ili nian malpli tragikan historion, niajn ordinaraĵojn vidalvide al ilia angoro! Al ni ŝajnis, ke ni estis greftantaj pluajn angorojn sur iliaj angoroj. Egoisme kaj iluzie, mi tiam intense revis min validigi paliativa plifeliĉigisto, arto kiun ĝis tiam mi taksis malrespektinda disiriĝo el la realo, kvankam uzata de pastroj kaj nobligita de la humanecaj intencoj: fakte mi iam klopodis postspuri vortojn kaj komunajn konitaĵojn bonportantajn al iliaj esprimoj mankantaj je sufiĉa fundamento. Pli poste, solecaj, ni komentis, nur por distri nin el nia penado, troevidentaĵon, nome ke niaj suferoj paliĝas antaŭ aliulaj suferoj. Kaj se ni akceptus niajn penojn ankaŭ kiel penitencon pro niaj kaj komunaj pekoj? Tamen ni kun tiuj virinoj timis uzi tiun sugeston: ni preferis paroli pri la mistera, sed sendubebla amo de Dio al ni malgraŭ manko de konstato.

Reprenante nian paŝadon, ni pormomente estis puŝataj rimarki, ke maldekstre plialtaj montetoj arbvestitaj etendiĝas tra malabruptaj deklivoj dum la suno malaperadis forĵetante striojn malpure ruĝajn. La loka naturo kaj panoramo estis tiel belaj kaj allogaj, ke ŝajnis kunstari senkontraste en nia animo kvankam enpuŝita tra laciga kaj sennecesa aventuro. Nebrideble, fakte, alternis sento de senutileco de nia aventuro, iom min ekagacanta, kaj momentoj de allogiĝo en la kontemplado.

Ni deziregis renkonti homojn; sed for de la stratoj, foje laŭiritaj de militecaj konvojoj; homojn ni ne vidis kaj kiam bruo suspektigas niajn orelojn, la unua baraĵo aŭ fosaĵo kaŝis la du malaŭte kaj stumpe konversaciantojn; foje ĉevalblekado kun hufbatadoj aŭ similaĵoj nin avertiga pri kozakoj malaperantaj en terenmalaltaĵoj kaj reaperantoj en strataltaĵoj: foje vidiĝis nenio aŭ nur kamparanoj rehejmiĝantaj aŭ rabotantaj aŭ atentgvatantaj la kozakajn marŝadojn. Unu domaron ni diste preterpasas, alian apude transigas, trian konfide tanĝas: ni ŝanĝis kaj reŝanĝis kaj fine adulteriĝis la kriterioj de unulinia konduto. Ĉe la vespera ekkrepuskiĝo ni kompatis nin kaj pafis: ni iru tiun ĉi vilaĝon por ripozi kaj vivigi niajn esperojn! Kiu povas aserti, ke en ĉiuj vilaĝoj vaĉas kozakoj? Eble kozakoj nin festos. Risku ni kion ajn!

Lace trenante la piedojn kaj kun la tornistroj jam deŝultritaj ni ekiris en la direkton de la sonorilturo. La vilaĝo nomiĝis Cavazza Carnico (Kavaca Kàrniko). Scivolemaj vilaĝanoj nin kondukis al la paroĥestra domo; sed la paroĥestro forestis; la sakristiano provizis nin je nutraĵoj kaj disponigis por ĉambreto. Sed li senvole pafis nian restantan trankvilecon kiam, demandite de mia kunulo pri aferoj de sia patra vilaĝo, lin informis tragikaforme, kvankam laŭvere: mia amiko ekploris kaj insiste provis altrudi, ke la eventualaj proponitaj akompanaj helpuloj por la posta tago tuj nin akompanu senprokraste, eĉ pie­de kaj senbagaĝe. Nur malfrue li sukcesis ekdormi, kaj bonŝance la dormo lin kaptis ĝis en la pleno de la posta tago: la antaŭa plorkrizo lin tiom lacigis!

Ni akceptis preskaŭ nenion de la malavareco de vilaĝanoj, ne eĉ konsilojn kaj forveturis piede, kaj sole, ĉar trakampare ne eblis sin movi ĉare dum trastrate la proponitaj kondukantoj ektimiĝis pri reago de kozakoj aŭ aliaj kolaborantoj pro la ne klara leĝa pozicio de la du forkurantoj, kies referaĵoj eble ekriveliĝis neklaritaj kaj miksitaj kun ne tute kompreneblaj malprudentaĵoj. Ĉe vesperiĝo ni eksurpaŝis la ebenaĵajn limojn de la sopirate feliĉiga, sed nun ne pli tia, regno de mia amiko.

Ankoraŭ unu streĉo kaj fine ni ektretas la kamparon ĉirkaŭantan nian celatan lokon. Ĉu ni finiĝas barakti kun la akvo ĉe la gorĝo? Jen do la vilaĝo de mia amiko, etendiĝanta antaŭ foraj montoj kaj malantaŭ fora rivero. Vere ĝin travidis nur mia amiko; miaj okuloj, male, respektis la kondiĉojn de la jam falanta mallumo.

Konsilite de diversaj personoj, ni ne ingiĝis en ­ĝin.

Jam pri ĉio informitaj, de loĝantoj de la najbaraj vilaĝoj, ni nun scipovas la okazintaĵojn: iuj de tiu vilaĝa landeto kolabore helpis kaj gastigis partizanojn, kiuj, kiel ajn ĉirkaŭite per faŝistoj kun kozakoj kaj germanaj armeanoj, rezistis per okazaj armiloj. La popolanoj, subite atakite, kuraĝis reagi ne nur per fuĝo laŭ la vilaĝaj disbranĉantaj stratetoj. La kontraŭe reagantoj, sange per­milititaj, venĝon provokis kun jenaj sekvaĵoj: iuj partizanoj enprizonigitaj kaj deportitaj eble al Germanujo, iuj popolanoj vunditaj, la vilaĝanoj forfuĝigintaj, la vilaĝo duonbruligita. Tiun ĉi nun vaĉe enloĝas kozakoj kun siaj familioj. Por ĝin eniri oni riskas grave: kozakoj por kreskigi pri si estimon ĉe germanoj, ŝajnigas esti kaptintaj ribelulojn kiam, male, kaptas nursole missortulojn. Malfacilas, sekve, por komunaj civitanoj pruvi la veron.

Bone konsilite, ni reĵetis niajn jam pli trenitajn ol portatajn pakaĵojn ĉe familio, kaj en malhela vespero pluirante laŭ tre deviaj vojoj surpaŝe de akompananto, tra rojetoj kaj laŭ malĉefaj padoj spaliritaj de raraj arboj kaj saltante limsignajn barilojn, post unu horo kaj duono ni venis ĉe la rifuĝejon de la familio de mia amiko: malmultaj, eble blankaj, dometoj apenaŭ leviĝantaj desurtere, senlumaj ene kaj ekstere, el kiuj elmontriĝis fantomaj personoj. La voĉo kaj la alvokoj de la akompananto vekis kaj altiris la tutan vilaĝanaron: fulme, la gepatroj de mia amiko sin ĵetis sur lin brake, kise, parole. Kiam la familianoj nete distingis min de la figuro de la akompananto, ilia lingvaĵo italiĝis. La amasiĝoj de salutoj kaj brakumoj kaj miresprimoj, kie ĝojo kaj tristo faris iom komikan patoson, fine kvietiĝis kaj estis eble, sub eta petrola lustro vidi kiom niaj vizaĝoj estas fizike streĉitaj kaj, precipe, figure senpsikaj: tion komprenis la patrino kiu ekpenis aranĝi por ke ni ion manĝu kaj tuj ekripozu.

Kondukite en ĉambron feble prilumatan per preskaŭ forbrulanta meĉo de duonkandelo pro manko de petrolo, dum nia akompananto forpermesiĝis, mi pli akre ekperceptis, ke mi fariĝis gasto de elhejmlandigitoj, sed la emocioj ekstumpigis tiom rapide la stumpitajn rakontojn, ke mi komencis min spekti, antaŭe per fantazio tuj poste per reala ekkolapso, sternita sur la brika benko apenaŭ de ĝi iom levita pere de subtila matraceto, lasinta fine min fordoni al dormo ene de miaj gluecaj vestoj. En la sama ĉambro, fine, ni kaj du aliaj viroj, kuŝis sammaniere kaj senmove. La sekvan matenon mi min trovis antaŭ vandaj ŝranketoj plenaj je pendantaj prenpretaj uzoobjektoj, manĝilaro, tranĉiloj, kestetoj, teleroj, ne rimarkitaj la antaŭan vesperon dum la sobra kaj nemultegusta manĝo surbaze de lakto kun griza-brana pano kaj revarmigita polento. Nun sur la ĉemura breto vaporfumetis du bovloj plenaj je blanka lakto: kaprina lakto, poste estis precizigite, “ĉar bovinoj estis delonge ĉiuj rekviciitaj de la armeo aŭ irigitaj for de la okuloj”. Ilin vidi kaj trinki estis preskaŭ unubato por mi kaj mia fine serenigita amiko, kies konversacio nun ekliberiĝas el distordiĝantaj emocioj dum li ne ĉesas pardonpeti de mi pro la neantaŭviditaj malagrablaĵoj.

Mi klare distilis, ke parencoj kaj gastantoj timis pri nia libero pro la kapilara kaj senelasta kontrolo fare de kozakoj, ke ili ĉiutage atendis novaĵojn pri la aliaj du filoj kiuj de dekkvar monatoj silentas el ŝrumpintaj militfrontoj, ke la bebo lulita de juna virino, fratino de mia amiko, estas filo ŝia kaj ankaŭ de ŝia fianĉo kiun ŝi atendas, ĉiubrue korpulse, de fora nekonata militzono; ke baldaŭ niaj tornistroj atingos nin; ke dume pri nia ĉeesto informiĝos la loka paroĥestro, jam la vera aŭskultata aŭtoritato dum la civilestroj devas kunlabori, kaj foje kolabori, kun la okupantoj; ke ĉiuj viglos por ke ni nutriĝu kaj noktumu sekure. La postan tagon preciziĝis informo pri la sorto de la paroĥestro de la duonbruligita vilaĝo: post striktega pridemandado kaj translokiĝo de unu kazerno al la alia, oni lin ellasis, devigatan tamen sin prezenti al la najbara ĝendarmejo ĉiudutage; sed nun neniu scias ĉu li estas forfuĝinto aŭ forfuĝigito.

La sekvanta mateno kunportis dimanĉon senvivan kaj eble senfestan: ni, post la aliaj, treniĝis al la preĝejo iom malproksima, kvankam nia paŝado dolorigis piedojn kaj krurojn kaj koksojn. Meze de la popolanoj kaj protektataj de la frokaj vestoj, eble ni aperis al kozakoj kiel pastroj dispensitaj el militservo malgraŭ nia juna aĝo. La familianoj de mia amiko deziris konsiliĝi kun la loka paroĥestro pri tiaj aferoj, kaj krome por serĉi por la du franciskanoj pli dignan enloĝadon, eble ĉe la paroĥestro mem. Nenio timenda, kuraĝigis popolanoj, antaŭ la dimanĉaj irreirantoj de la preĝejo ĉar kozakoj preskaŭ pli pro superstiĉo ol pro provosa tasko respektas la devotecan ceremonion kaj ĝiajn partoprenantojn.

Dumpreĝe kaj poste antaŭ la preĝejo miaj okuloj daŭrigis subrigardi miajn gastigantojn, kontentajn en iliaj vestoj el velkinta nigro kun truetoj apenaŭ kamuflitaj, parolantajn kvazaŭ statue. Min ekinvadis kompato kaj simpatio al ili kaj riproĉo pro mia peza plonĝado sur ilin.

Mi havis dum la tuta mateno pluajn konsciiĝojn, ke ni erare interpretis la ekajn agitigajn okazaĵojn fipremantajn por ke ni foriĝu el la konvento, kaj ke, plierare, ni elektis tiun ĉi rifuĝejon. Eble ni devintus, dum la alproksimiga marŝado, kontakti la fratularon de la konvento de Ĝemona el kiu ni, male, malprudente deflankiĝis. Tiuj riproĉaj sentoj duobliĝis kiam la paroĥestro, aŭdinte pri la aventuroj kaj ties plej danĝeraj riskoj, silentis manenkape en la ĝenerala silento kaj, post nelonge, preskaŭ medite kun la okuloj pavimen juĝis:“Se iam hazarde vi emis al aventuro, nun en ĝin la fuĝo trempas vin tute viariske; krome se la aferoj plonĝas sur nin tiaj, la paroĥejaj lokaloj porokaze fariĝas la ejo malplej sekura por vi kaj samtempe la plej riskoplena por la vilaĝanoj. Kaj se la aferoj tias, kion mi faru?”.

Ni ĉiuj estis forpermesitaj de la paroĥestro kun la promeso, ke mem venos ĉe nin posttagmeze, kiam li liberiĝos el la taskoj de la devotecaj diservoj kaj instruado pri katekismo al la popolanoj. Antaŭ ol elgrupiĝi li nin invitis, iom kaŝante la tre rivelan ektimon de sia vizaĝo kaj eble por liveri ĉirkaŭen aspektan normalecon, sentime spekti la heraldikajn enskribaĵojn sur la preĝeja kaj urbestreja fasadoj, plurcentjaraj: temis pri blazonŝildoj, iom tempe kaj vetere ronĝitaj kaj ferrustigitaj, kun engravuritaj nomoj de iamaj regantaj sinjoroj, tiukaze de la Patriarko de Aquileia (Akvileja, historia urbo en la direkto de Triesto, iam romia marhaveno) kiu feŭde regis kelkatempe ĉi tie: la siglozaj skribstiloj dolorigis nian kapon. Sen ke ili povus sciigi pli rilate sian historion, la paroĥanoj orgojligitaj de nia scivolemo, rigardadis dezirante, eble, aldoni kaj aŭdi eksplikojn pri la surmuraj “survandaĵoj”. La cirkonstancoj permesis nur intuicii kian riĉecon de emociigaj kaj informigaj historiaĵoj ni apenaŭ ekĝuas kaj pro timo preterlasas. Nemalproksime, sed respekteme, staris kozakaj gvataj sentineloj, promenantaj irrevene sur la placo: ankaŭ pro ili, eksterpatrujaj kaj eble kun trista destino, la popolo havis kompatsentojn kaj kortuŝe parolis pri ili kaj, per gesto-vortoj de intuicia komunikado, kun ili.

La paroĥestro venis, fakte, al la domo de la gastigantoj de niaj gastigantoj, sed nur por diri ke li revenos la postan tagon.

Sed la necertecoj kaj la komplikaĵoj fariĝis eĉ komikaj, se ridi pri tio. Okazis, ke la paroĥestro, la posttagon frumatene, nesenruze, sukcesis sin plidokumenti, per diversaj sukcesaj telefonvokoj, pri miaj personaj anagrafaj kaj religiulstataj datenoj. Posttagmeze, al li hazarde prosperis telefone kontakti ankaŭ la fratularon de la konvento de Ĝemona, kie laŭ siaj priscioj nun loĝas grandnombra studentaro pri filozofio kaj teologio de sama ordeno de la du fuĝantoj fuĝigitaj. Tio facile konstateblis, pruvo estas, ke intertempe, kiel ni scios pliposte, la tuta anaro de la studentejo ĉe la noviceja konvento estis evakuinta la lokon por pli sekura kaŝloko en Ĝemona! “En la letargia starejo de urso, esperante, ke ĝi ne vekiĝu!”, remetis kun ironimiena spriteco la paroĥestro.

Kial tiuj ĉi du ne troviĝas kun ili? Li telefone insistis, do, petante paroli pri ni du; sed la respondvoĉo, post iometa trafoliuma serĉado, fuŝparole respondis, ke tiuj du nomoj ne troviĝas en lia listo, ĉeestis male nur kvindeko da ĵusvenintaj diversklasaj klerikoj, sed ne tiuj ĉi du. La paroĥestro provis tiam paroli kun la superulo aŭ alia respondeculo pliinformita, kiuj bedaŭrinde forhejmis predikadcele. Sume, ni unuakonstate ne ekzistis: tamen mia amiko estas tie ĉi subokule kaj konvinkige konata!

Li kune kun ni, en la provo ordigi la pensojn, ekpensis pri poŝtmalfruo, rilate la sorton de niaj atestiloj liberigantaj de militservo, okaziginta malordiĝon de la informoj el la novicejo al Ĝemona. Oni konjektis ankaŭ pri subtavola perforto de militestroj de Vicenza kiuj sendistinge, pro erara interpreto de la “bando” (militestra amasrekrutada proklamo) minacis punojn eĉ al civitanoj jam liberigitaj el devo soldatservi aŭ apenaŭ suspektataj pri kolaborado kun partizanoj, aŭ eble pro tieaj stultaj, far plej altaj oficiroj, reagoj al la dizertema kaj delasema etoso tiam ekscesa kiel neniam antaŭe en tiu kazerno. Vere ni nun memoras, ke semajnon antaŭe vizitis la novicejan konventon respubliketa oficiro decide kaj aŭtoritatece proponante, ke ni armeaniĝu volontule en la respubliketa armeo. Alia hipotezo, pli probabla, konjektigas, ke la konventaj ŝarĝitoj tro malfrue aŭ malzorge komencigis la aktaron por la porĉiama (tiu provizora jam ĉesis validi) liberiĝo de militservo aŭ ke la nervozeco de la momento malfruigis la ĝustan komprenon kaj la oportunan defendan strategion. La cerbo ne ĉiam strategias por si, detene eksplodis la paroĥestro. Cerbo de kiu?

Dume, dum la unuaj sinsekvaj longaj kaj enuigaj tagoj, ni provis almenaŭ distriĝi per infanecaj ludoj kun vilaĝanoj aŭ ludkarte vespere kun maljunuloj sub pala kandela lumo. Sed baldaŭ prudento konsilis, ke ni du alproksimiĝu nur asimptote (vortoj de niaj geometriaj studoj ekuziĝis por distri de la fiksaj pensoj!). Tiukaze por signifi “resti for” de la vilaĝo.

Kio ajn estu, la paroĥestro dancis provante iri persone, buse, al Ĝemona por persone kontakti la konventestrojn. Dume ni atendu kaj preĝu kaj kaŝiĝu, precipe por ke ne estu damaĝata la travivaĵo de tiuj plurvilaĝetaj lokaj bonemuloj. De sia vilaĝo, la postan matenon, li surkaleŝiĝis en la direkton de la busstacidomo de Oncédis, mi kredas, kiun li trovis, kiel jam suspektite, maltaŭgigita al servo ĉar la stratojn interrompis tie kaj tie la ofta nokta aviadila bombado de la antaŭa monato tute suno kaj luno, do altira por avioj. Tiam li revenis decidinte sendi urĝan leteron al la konvento ĝin mane liverigante pere de kuriero, viro kvindekjara senlace dediĉata je servo de la bezonoj de la paroĥo. En la letero estis rakontate pri ni, jam laŭ la ŝtata leĝo ordenanoj, do jam laŭleĝe ĝuantoj, se ĉio korespondas al la vero, de soldatserva liberiĝo, tamen forfuĝigintaj pro minacata neklarigebla rekrutado. Ĉu ilin atendas la fratio? Ĉu ili povas vojaĝi sen kromaj riskoj ĝis la konvento? Ĉe kiu naskiĝis tia konfuzaĵo? Ĉiel ajn, kiasence vi bezonas nian helpon? Kaj kio intertempe farenda sendanĝere, ankaŭ al ni kaj precipe al la popolo?

Inter linioj oni povis trapercepti ion riproĉan pri tiu nekomprenebla akumulo de malprudentaj decidoj fare de multaj.

Atendantajn solvon, kaj ĉiam pli konvinkiĝintajn, ke ni du agis malprudente elektante forgliton al parencaro tiom kontrolita de germanaj kaj faŝistaj kaj kozakaj armeanoj pro nesporada partizana militagado, nin, almenaŭ min, agaciĝe invadis kulposento pro la loĝa kaj nutraĵa pezo ŝarĝita sur la ŝultrojn de familioj jam tiom elprovitaj de malfeliĉo, kaj pro honto de stulta konduto. Sed oni kutimiĝas al ĉio, tial eĉ tiu ĝeno droniĝis en enuo dum ekkolero kontraŭ mia netaŭgeco antaŭvidi eventojn jam okazantajn absorbiĝis en pli urĝaj bezonaĵoj.

Oni nin konsilis, sed duonembarasitaj insistoj de la paroĥestro igis la konsilojn ordonoj, resti kaŝitaj iom ekstere de la vilaĝo por ne suspektigi kozakojn je io kolaboreca kun partizanoj, okaze de kontrolo ĉiam minace svebanta.

Ni pasigis tagojn trakampare, kaj, rekonsciiĝinte pri la religiulecaj devotaĵoj, ni alternvoĉe brevieris subarbare. Laŭtvoĉe, sed ne tro, ni kantetis aŭ babilis pri la taŭgeco de psalmaroj disradii, el nia animo, religian spiritualecon se rilatigitaj al nia situacio aŭ al la ĉirkaŭa kamparo. Sukcesis ankaŭ al ni la ludo kutima ĉe fratuloj, tiu ĉi: ke la naturbeloj ekscitu la admiron kaj inklinon al la belo kaj grandiozo de Dio. Tio allogas tre franciskane, nome la naturaj belaĵoj kaj ŝanĝiĝoj, eĉ incidentoj kaj akcidentoj, fariĝas ŝtuparo al Dio dum ĉiu el ili manifestas ion de Li sen ia ajn miksiĝo kun Li (Ŝtuparo al Li, ne io de Li, estis preskaŭa slogano kontraŭ alloga pandiigo) sed mia sento estis pli ekzerco de bona volo ol spontana absorbiĝo: naturo por mi ankoraŭ ne sin levis al sanktaĵo kaj restis knedita nur je materiaĵoj malgraŭ iliaj mirigoj.

Bela certe la kamparo, allogetaj la bruoj de terkulturiloj movitaj de kamparanoj, distraj la kamparanecaj babiladoj, interesaj la animaloj same kiel la ĉevalo kiun ni vidis ekprancanta antaŭ niaj figuroj nekutimaj, kompateblaj kaj simpatikreaj la virinoj dorsoŝarĝitaj je korboj plenaj je premitaj folioj aŭ fruktaĵoj, distraj eĉ niaj provoj malpliigi niajn ŝuldojn raste delokigante sekan foliaron el la herbejoj, kiam la vento ne jam arogis al si la taskon mem malorde ĝin dislokigi, aŭ rikoltante arakidojn aŭ stakigante brullignon aŭ (sed estis peno tro laciga por delikataj muskoloj!) rompante per neleĝera pioĉo terbulojn aŭ elradikigante herbaĉojn. Sed mia koro estis aliloke, mi ektaksis tiun triviĝantan tempon tempo ne jam plu aventureca aŭ riskeca, simple tempo sterila.

La noktojn, la plilongiĝantajn kaj ĉiamdaŭrantajn aŭtunajn noktojn, de tiuj eternaj semajnoj ni pasigis en tre malalta budo, meze de kreskaĵoj kie la kamparanoj tenas kaŝitaj multajn etajn grensakojn por ilin savi el ĉeporda raziado de kozakoj. Ĝuste sur tiuj plenaj sakoj, virinoj aranĝis krudajn kuŝejojn por nin protekti kaj, mi pensis poste, endomigi nin aliloke ankaŭ por konservi la striktajn domajn plenŝtopitajn spacojn por si. Post kelka tempo la noktan ĉiamdaŭran tempon ni ekokupis per improvizado de senritmaj kaj senmezuraj versoj kudreblaj en poemaj rimaj trioj aŭ kvaroj, kiujn ni lanĉis unu al la alia atendante, ke la suno vekiĝu aŭ ke la dormo fermu nian tro konscian enuiĝon.

Ĉar por ni estis antaŭviditaj studoj pri filozofio kaj teologio, kaj tiuj dis­volviĝos en la latina, kial ne ekprovi esprimiĝi latine? La ludo ne devus esti tro malfacila, se enkalkuli la kvar jarojn de feliĉa kuniĝo kun la gramatiko kaj sintakso de la klasika latino kaj unu plusan jaron de laŭtvoĉa en latina himnorecitado plus ĉiutaga legado de latinigita psalmaro kaj de brevieraj hagiografiaĵoj. La latina uzata en tiuj lernejoj ne furoras pro klasikeco, sen tamen ĝin ekskludi, kaj praktike simpligas la komplikan gramatikon, tial la parolado kaj ankaŭ la skribado ne ĝenas kaj fine rutinas. Ni provis ekzercocele, stumblante tamen nemalofte, kaj ĝi entute eksentiĝas ĉe ni peno eltenebla kaj eĉ plaĉa. Kontribuis al nia “lingva” distro ankaŭ la, eble tro evidenta, latina origino de la lokaj dialektaj esprimoj, el kiuj ŝajnis vera la informo ke iam tiuj popoloj parolis, aŭ strange miksis kun la sia, la latinan.

La ĉirkaŭa medio ŝajnis, certamomente, sinteni favore al nia ekzerciĝado: la brevieraj laŭdaj himnoj ofte inspiriĝas el naturaj belaĵoj por levigi meditanton al ĉielaĵoj. La loka instruitulo, t. e. la paroĥestro, provizis nin, el sia libraro, je trivita kaj flaviĝinta Calepino (Kalepino) tiel densa kaj fama kiel multekosta latina-itala, kun eroj de latina-germana (kaj de aliaj lingvoj), vortaro. Raraĵo en tiuj lokoj!

Eĉ tio, tamen, redukte kontribuis forteni oscedan enuon pro manko de interparolantoj kaj pro manko de libroj, krom tiuj malnovepokaj pruntedonitaj de la paroĥestro. Finfine la breviero, jam legita kaj foliumita ĝis ĝia malbindiĝo, estis nur la breviero.

En nia latinigado ni procedis, se tio ne malmodestas, palpe pardonpetante unu al la alia pro la ekscesoj de italismoj aliigantaj certe ankaŭ la pensojn. Tia ni pritaksis tiun okazan pratikadon en tiu kiu estos nia unua helplingvo, pliposte revizitante nian malnetajn kajerojn, eĉ tiujn ĉi donacitajn de la paroĥestro, kaj ĝin komparante kun la latino de la normalaj lecionoj. Tamen ankaŭ tia strebado, eble kulture nevana, helpis nin superi la solecon.

Mi memoras kiam mia amiko min surprizis per la malsamon induktanta frazo ĵus legita en Kalepino “Diu porcus est”. Sensciulo horore perceptus: “Dio estas porko!” misirigita pro la sono “Diu” kiu multe similas al “Dio” dum singnifas “Longe manĝas porko”. Ni ridis kaj goliardece ripetis, sed tuj singarde eksilentis ĉar aperis niaŝultre...Matilda.

Preskaŭ izoligitaj en tre malalta kabano, meze de jungilaroj kaj kamparbestaj ekipaĵoj, pro timo de tuja rastado, ni klopodis certe travivi senpostlasi spurojn suspektigantajn pri nia ĉeesto; sed tio kostis al ni solecajn apartaĵojn, apenaŭ mildigitajn de la ĉiutagaj vizitoj de... Matilda, la plej juna apenaŭ dekkvarjaraĝanta fratino de mia amiko, proviantistino por senanonaj konsumantoj, per kies servo ni povis ne malsati kvankam neniam plene sataj. Nur kelk­foje ni povis manĝi ĝis satiĝo.

Tiu ĉi maŝinece babiladis infanvoĉe kaj samtempe ŝajnis ne konsciiĝi, ke ŝi jam montras senintence multajn el signoj de maturiĝanta sprona ineco; ne sen indulgo al simpatio pri io ŝia da naiveca ineco, ene de mi mem, post kelktage, el mi varte floriĝis difino pri ŝi konfideme kaj tinte ridetanta kaj kun knabeca senzorgo moviĝanta kaj certe nescia pri sia allogo sur mi: Jen vata tufo impregnita je ĝojo!… Jen la senkulpo eksplodanta en senpensan naturan ĝojon! Sed kunfande kun tia surpriziĝa rigardado kaj enfraza kondensado, kvazaŭ provo ŝin pordaŭre reteni, miksiĝis io tra rimorsa kaj fatale altira kvazaŭ estus maldelikata profanado kaj samtempe neevitenda malpurigado de io pura!

Eble en tiuj sentoj kaj efemeraj imagoj agitiĝis poeta rebrilo, sed ne senkonscie, tamen: fakte, miaj sentoj kaj la natura medio ekrandigis al ni versaĵojn de konataj poemoj de Virgilio kaj Dante aŭ Petrarca aŭ Tasso. Mi ne komunikis al mia amiko mian novan impulson... al poetado, sekrete luliĝantan ene de mi, por rezervi tute por mi tian kontempladon.

Escepte de tiu distro, al ni mankis informiga radio ĉar al tiuj landuloj mankis eĉ elektra energio kaj eble ankaŭ la konscio pri tia manko. Nur kiam la paroĥestro treniĝis ĝis ni, eblis ricevi kelkajn informojn, kvankam nefreŝajn: ni eltrovis ekzemple, ke la pontoj de la fervoja kaj strata linioj inter Ospedaletto kaj Venzone, strategiaj pasejoj nur malmultajn dekojn da kilometroj foraj, suferas plurfoje dumsemajne bombadon, sed tre malofte trafiĝas, eble pro la troa alteco trudata al la aviadiloj de la ambaŭflankaj montopintoj. Tio tamen ne estis novaĵo ĉar la furoraj bruoj de ne vidataj aviadiloj plonĝantaj kaj spacgrimpantaj jam vekis nian atenton kaj kreskigis nian angoron. Ĉiumomente la kondiĉaro, fakte, loĝa kaj psika, peladis nian kunnaskan bonhumuron tra meandroj nedifineblaj sed senperspektivaj, el kiuj aliras nur enuo. Se la silenton difektis la superflugo preskaŭ ĉiutaga de militaj aviadiloj, la enuo pludaŭris, foje, subtila kaj ne nur ŝajne jam forĝita. Kelkfoje la sunsubiro longe tenis en agoniado la tagon: la agonia estas nia sendormo. Ni evitis ankaŭ kanti, vespere, pro timo esti malkovritaj, en la resonanta silento, de kozaka okaza rundo pri kiu oni prizorgis por ke ni estu rapide informitaj per avertigaj varispecaj signaloj; tamen tio neniam reale ĝenis.

Ni provis dissaltigi la izolecon ankaŭ per kartludo, sed la peno trakompreni la kartasignerojn, trivitajn ĝis la kolorperdo, baldaŭ forvaporigis eĉ la emon al distriĝo.

Iujn vesperojn, laŭ kelkhore, ni revenis al la gasta hejmo kien vilaĝanoj kunvokiĝis por trapreĝi la rozarion kiun oficiale prezidis mia amiko kun travidebla kontentiĝo de siaj familianoj; la sekvaj babilaĵoj kaj intersalutaĵoj estis longaj en la mallumo apenaŭ traheligita de la duonluno kaj de steloj.

Tiuj momentoj fariĝis prefere la neatendite bezonata manifestivejo de sentoj kaj korinklinoj de tiuj simplaj homoj, kvankam neniam elstariĝis opinioj pri la jama stato de nia ŝtato duigita: ĉio turniris ĉirkaŭ la sorto konata aŭ nekonata de iliaj soldatigitaj kaj, verŝajne, forfuĝintaj familianoj. Apenaŭ susurata voĉo, el ĉirkaŭaĵoj, pri reveninto, alkurigis personojn por ekricevi esperigajn informojn.

Dum preĝado kaj babilado atentaj oreloj prizorgis rapide taksi la sencon de ĉiu knaro aŭ bruo aŭ skrapo el la ĉirkaŭa kamparo: ĉio povas esti signo de rastado! Tamen ni jam ŝatokupe antaŭstudis fuĝvojon, pri kio mi ŝatis paroli kun Matilda kunportanta akvon ankaŭ por niaj enkrustitaj vizaĝoj.

Ĉu tiuj kamparanoj helpis ankaŭ partizanojn sen, tamen, kunlabori kun ili? Neniam tio estis aludita de ili kaj des malpli de ni, al kiuj kaj informoj kaj intereso.

La vendredan vesperon de la sekvanta semajno, tuj post nia ne mallonga tersterniĝo senmova pro timo esti malkovritaj de ne tro malforaj patrolantaj kozakoj, alvenis la paroĥestro, kiu mankuriere ricevis leteron el konvento. Kial tiom da tagoj pro transdoni pliajn informojn? Pro malfavora okazkombiniĝo ankaŭ la studentejaj superuloj mankis je informoj pri ni, dizertuloj kaj serĉataj de polico, kaj ili devis konsultiĝi kun la generala superula delegito loĝanta en la “ĉiam pli fora” Venecio.

La paroĥestro do legis al ni la respondan leteron el Ĝemona, portitan mane de konventa helpanto por eviti cenzuran kontrolon: la konventanoj konas niajn nomojn ĉar ili ricevis ĝuste antaŭ tri tagojn “la obeojn” asignantajn niajn personojn al tiu ĉi konvento-teologejo; la truda rekrutprovo flanke de la militaj aŭtoritatoj de Vicenza estis, supozeble, eksterleĝa reago kontraŭ la preskaŭ amasa forfuĝo de lokaj rekrutitoj agaciiĝintaj kontraŭ la okupantoj kaj ties favorantoj; estas atendataj atestiloj nin liberigontaj el la soldatservo; dume ni singardeme restu kaŝitaj pro tio ke, kaze de aresto, la kontrolo pri la fidindeco de mematestoj nun bezonas longan tempon ĉar la burokratiaj aŭ militecaj sinkronaĵoj ne plu ekzistas en tiuj ĉi malbonportantaj konjunkturoj. Kaj ni atendu informojn de superuloj. La aŭtoroj dankis al la paroĥestro certigante, ke mem repagos ĉiujn elspezojn alfrontitajn kaj alfrontotajn ĉe paroĥestro kaj ĉe gastigantaj familioj. Kiel eble plej frue ni ricevos viziton de superula delegito, dume ni preĝu kaj studu.

“Studu”? Eble la vorto estis trenita de la kutimo “instigi kaj admoni” propra de la predikanta stilo ĉar ne eblis ignori, ke al ni, en tiuj cirkonstancoj, ne povis ne manki libroj kaj apenaŭ sufiĉe libera privateco. Ni ridetis dum la paroĥestro flustris “ni vidos”.

Kiu scias ĉu la aliaj niaj du kunnovicoj jam alvenis ĉe la teologejo de Ĝemona? Kiu scias ĉu ili ricevis la atestilon je soldatservo liberigan? Kial nin oni forkurigis tiom hastece? Kial, kial...

Dume ni faris sperton pri teruro en ni kaj ĉe la loĝantoj. Voĉoj el voĉoj disvastigadis pri mortigoj de Karnieloj (Karnieli estis alnomataj la loĝantoj de Karnio) aŭ pri kaptitoj kuntrenitaj al Germanujo. Rilate tion la paroĥestro insiste instigis por ke ni, arestokaze, tuj akceptu soldatiĝi en la respubliketa armeo: rifuzo sendus malreklutiĝinton rekte al germana koncentrejo kiel ribelulon. Ni estis ankaŭ varbe kontaktitaj de junulo, serĉata de polico pro ribela malreklutiĝo, al ni proponanta kolabori kun partizanaj rezistmovadoj por ke la germanoj kun faŝistoj estu malebligitaj detrui niajn industriojn kaj pontojn ktp okaze de la retiro de la forfuĝantoj venkitaj. Eblus uzi fusilojn nune kaj aliajn armilojn estonte : jam ”plagas kaj plagigas” homoj tiaj. Al ni ambaŭ tio ŝajnis tro kontraŭa al niaj sentoj kaj juĝoj ankoraŭ plektitaj al la ekvacio faŝisma reĝimo = patrujo kaj gipsume blokitaj de la suferoj pro la milita katastrofo. Kiu ajn elekto ŝajnis ofendi kelkan. Se juĝoj foje glitis al la preciza indiko de la batalenda malamiko, la sentoj ilin plu blokis, kvankam la junulo ronde frap­frazis, ke“la partizanoj elpaŝos kiel la embrio de la nova Italio; kaj de nun oni luktu meze, jes, de multspecaj penoj sed fore de damaĝa kaŭremo. Sor­toturniĝas...”. Tro entenajlita en miaj personaj aferoj inter komplikaj ebloj/­male­bloj kaj defioj, mi apenaŭ perceptis kiel aludon al ni tiun „kaŭremo“ kaj apenaŭ eniris en la pro­blemojn de la “postmilito“; tamen ni ekkonsciiĝis, ke ili aktore prezen­tiĝos en la politika agono rajtigitaj de la rezistmilito, malgraŭ ke nia inerteco nun sin pravigas ankaŭ per ĝiaj ambiguecaj karakterizoj. Tiuj ambiguecaĵoj, postmilite, rajtigos historiistojn paroli pri enlanda milito pli ol pri rezisto al eksterlanda malamiko.

Fakte ni ĵus informiĝis pri partizanaj ribelekspedicioj provokantaj reagojn de la respubliketaj fortoj. Onidiro ankaŭ oftiĝis, ke pli okcidente partizanoj tiom superis la okupantajn postenantojn, ke tiuj ĉi preferis, ol morti senrezulte, forlasi la teritorion kaj koncentriĝi en urbetojn de la maldekstra flanko de Tagliamento: la zonon tiel jam liberigitan oni nomis “Teritorio Sendependa” aŭ “Karnia Respubliko”. Ĉar de iuj tagoj el najbaraj vilaĝoj foriris la garnizonoj aŭ vaĉoj de kozakoj, oni petadis ĉu ankaŭ nia vilaĝo konsideriĝu ero de tiu respubliko kiu, laŭ konversaciado interpastra, ekprizorgadis kvazaŭregistarajn funkciojn. Ĉu vere ekzistis liberigita kaj sendependigita teritorio aŭ ne? Jarojn poste, tiu ĝermo de liberiĝo el faŝista opresado estos multe ekzaltita: mi estis meze de ĝi aŭ apude kaj, malgraŭ tio, apenaŭ io flustris pri ĝi al miaj oreloj!

En ni ne estis vigleco por tion konstati ĉar kvazaŭvolontule kaj fizike kaj politike izolitoj ĝis la 30 de novembro, kiam letero el la studentejo petis de la paroĥestro ĉu ni povus senriske alfronti, eventuale piede, la eble 40-kilome­tran vojaĝon por aliri la konventon. La paroĥestro ne senkelke da hezitoj opciis, esperante en la Providenco, por ĉi solvo: provizis nin je nutraĵoj, nin instruis per rekomendoj ripetotaj eventuale ĉe aliaj paroĥestroj laŭvoje, nin benis kaj, frate sin ŝirmante de niaj varmkoraj kaj iom kulpsentemaj dankoj, akompanigis laŭ kelkaj kilometroj perkaleŝe, kiu je ĉevala paŝo sur kavoplena strato zorgopele lulis nian kreditan trankvilan finaventuron. La duan matenon, dankante al la nova gastema paroĥestro kiu nin afable jam gastigis la antaŭan vesperon je nomo de la rekomendanta paroĥestro de Alesso zorgigita de nia rekomendanto, ni turniĝis iom sudorienten kie la riverlito plilarĝiĝas kaj do la akvo malpli profundas, travadis la riveron apogante la piedojn sur ŝtonoj amasigitaj de aliaj travadintoj. La akvo frostigis la piedojn kaj genuojn, tial tuj poste ni nin revestis per la froko. Estis tagmeze kiam klare ni vidis la faman fortikaĵon de Osoppo, situantan ne multe fore de la rivero Tagliamento. Sed ĝi povis manifesti nur per la impona strukturo sian glorplenan historion ligitan al la aŭstra-napoleonaj militoj. Ĝi ne plu trovos oportunecon malfaldi al ni siajn enajn historiaĵojn antaŭ ol frakasite maliĝi sub la aliancaj senutilaj bombadoj.

Sur la precipa strato la nia aspektis al ni pli fiera tramarŝo ol duonkaŝa hejmenreveno, renkontante, bonŝance, malmultajn personojn. Ni transpasis Cesclans (Ĉesklans); ĉe Somplago ni iom ripozis konsumante la lastajn provizojn por maldilatigi nian sakon; rondiris Oncedis dum infanoj, nin vidintaj, kuris travoje por anonci la alvenon de kvestantaj fratuloj; ĉe Trasaghis ni vizitis pormomente la preĝejon kies pordoj apudas la precipan straton; flankenlasis Osoppon; ankoraŭ du vilaĝetojn kie ni renkontis, preskaŭ neniel angorigitaj ĉar ni sentis spontane kreski en ni certeco, ke jam ne ekzistas por ni danĝeroj, tri germanajn soldatojn kiujn poste ni eksciis anoj de senskrupule severa Altadiĝa (aŭ Subtirola) germanigita garnizono ne malkiel tiuj mortigotaj en vojo Rasella en Romo (44/3/23) per bombatenca embusko fare de partizanoj: (atenco, tiu, kiu pretekstis la masakron de Fosse Ardeatine). La lasta marŝado, kvazaŭ por ni ne ekzistus danĝeroj, flugtuŝis la stacidomon de Ĝemona preskaŭ senhoman, kaj tuj ni frapis la konventan pordon. Kien kaŝiĝis la timataj danĝeroj? Ĉu vere ni riskis areston kaj deportadon al germanaj punlaboroj?

Dek, cent, mil scivolaĵoj fare de la klerika studentaro kaj samtiom, se ne pli, de la superuloj kaj profesoroj, entrudiĝis kaj obsedis la “aventuristojn”.

Kial vi ne venis rekte al la studentejo, almenaŭ por konsiliĝi? Ĉu vi ne agis tro sendepende, nome tro eksterobee?”.

Kial serĉi kaŝlokon en la domo de la malamiko? en Karnio ĵusdate perforte aneksita al la teritorioj de la Tria Regno?”.

Kial, kiam oni igis vin elirontajn el novicejo, oni al vi ne indikis la precizan adreson de via kaŝejo?”.

Kion vi manĝis, kion vi surportis por ke la tutmondo kalkulu je vi? Kie vi hejmis?”.

Ĉu vi malkuraĝiĝis? Kio kuraĝigis vin…?”.

Kiu elreviĝo finigis vian bohemadon?”.

Kiujn misojn vi faraĉis tramonde?”.

Ĉu vi vin provizis je homaj komplementoj por venki solecon?Kiaj reagoj de la solitarulo en la dezerto”. 

Kial vi nun ne aspektas mise? Kial viaj nazoj ne perceptas stinkan odoron elspirantan el viaj vestoj, sekve de tiom da travivaĵoj subĉielaj?”.

Kiel la batalemuloj per fuĝo fariĝas senparfumaj konventanoj?”.

Kien vi aventurumis kaj kiam vi, boheme ŝvitplenaj, aventuros en bolanta bankuvo?”.

Se ne estus pro tiuj lastaj scivoloj, elmontrantaj, ke se la forpuŝigaj odoroj troas, la flarsento kutimiĝas ne plu suferi naŭzon (kaj tiaj estis niaj nazoj fronte al nazoj de amikoj ankoraŭ bonŝance distingantaj stinkon el parfumo), ĉi demandaro povus ŝajni inkvizicia demandaro, male ĝi estis la ĝoja festado pro amikoj liberiĝantaj el penaj maltrankviloj por ĉiuj. Tamen la amasa demandaro ial faligis en min ion netrankvilan, kvankam oni precizigis, ke ne klaras kie nun la itala ŝtato samlimas kun Germanujo kaj ke novaj leĝoj altrudas novan konduton kun nepreco pri novaj penoj! Pri tiu koncepto insistis la superulo.

Niaj novicejaj kompanuloj jam loĝis tie ĉi senproblemaj, iom amuzigitaj de la rakontado pri niaj trakuradoj. Ili, tuj post nia forfuĝo el la loko, decidis viziti la lokan karabenistan kazernon, kaj trovis tie kuŝantaj siajn atestilojn de definitiva soldatservo liberiĝo, kaj do povis atingi Ĝemona pertrajne senobstakle.

“Ĉu vi vidis ankaŭ niajn atestilojn? Kial vi ne prenis ankaŭ la niajn?”.

“Eble ili staris ĉiuj kune, sed al ni nenion oni komunikis. Eble via agitiĝo neglektigis ion ganglian”.

Bano varma kun vestŝanĝo, arde imagita, fine karesas niajn korpojn laŭ nia deziro kaj laŭ ne senmotiva invito de la fratularo. Ĉe vespermanĝo, aplaŭdo kun fina dolĉaĵo kun fruktoj por ĉiuj sentigis al ni, ke ni estas franciskane akceptataj. En mia ĉeleto poziciiĝas novkursaj libroj kaj alia, kvankam iom eluzita, lana froko.

Ĉio enorda, do.

Tiom da ĝoja festo kaj ordo, tamen, ekmalheliĝis kiam la superuloj, hastece kaj sekretece, anoncis sian viziton ĉe niaj ĉeloj. Mi eniris mian ĉambron kun la konvinko ke ĝi estos mia hejmo por la tuta studjaro, kvankam tiu vizit-anonco igis tratime oscilanta la scivolemon.

1   ...   4   5   6   7   8   9   10   11   ...   28


Elŝuti 1.71 Mb.


Elŝuti 1.71 Mb.