Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem

Elŝuti 1.71 Mb.

La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem




paĝo7/28
Dato14.03.2017
Grandeco1.71 Mb.

Elŝuti 1.71 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   ...   28

Ĉapitro sesa
Eraroj kaj peripetioj


Abrupte, neantaŭatendite, iun trefrue matenon venis milita teritoria oficiro kun pliko urĝe legenda kaj pli urĝe plenumenda: la junuloj (kies nomoj estis tie listigitaj) prezentiĝu ene de ses horoj, al la milita komandejo por prepariĝi al eventuala dungiĝo por teritoriaj servoj, kiujn ni interpretis “fosi tranĉeojn aŭ helpi bombitojn aŭ deĵori inter revenintoj vunditaj ktp”. La konventestroj tuj memoris, ke surfone de aliaj similaj cirkonstancoj, antaŭ ol esti trudite rekrutitaj por militecaj zonoj, viroj estis kunvokitaj per simila deviga preceptilo kaj, male, poste ili estis englutitaj de nekonataj destinoj. Kaj ili memoris ankaŭ, ke la neakurata ordona plenumo estis provokinta supermezuran punan reagon. La konventestroj, post rapida kaj prudenta pertelefona konsultiĝo kun franciskanaj estraraj plejgravuloj de Venecio, decidis inviti nin junulojn, jam ekipitajn per nurprovizora militserva liberiga atestilo, fuĝkaŝiĝi ĉe aliaj konventoj aŭ ĉe niaj parencoj aŭ aliloken aŭ, libervole, alestiĝi en la indikita kazerno. Avertaj sciigoj kiel “eĉ iri hejmen, ĉe sia parencaro, se laŭ propra juĝo danĝero ne minacas” ŝvebis kiel precipa sugesto; tiel ni interpretis en tiu ĉiesa malkutime ekscita etoso.

Kial la armea estraro ne konsideris, ke ni, jam religiuloj, ĝuas dispenson je soldatservo? Oni komunikis, ke okaze de ĝenerala mobilizo tia dispenso ne validas. Ĉu nun temas pri ĝenerala? Lokaj superuloj ne volis fali en fatalajn misojn kaj invitis kaj incitis al kaŝiĝo.

Mi akceptis inviton de amiko Leonardo, ĵus votligiĝinta kiel mi, iri kun li ĉe liajn parencojn por poste, eventuale (eventualeco ekskludenda ĉar liaj familianoj loĝas, laŭ lia sekuriga aserto, teritorie kaj socirilate protektaj!), kaŝiĝi intermontare, kie eble ni trovos aliajn forfuĝintojn kaj ankaŭ partizanojn. Superuloj iom hezitis antaŭ tiu solvo, sed fine ili konfidis en la inteligento kaj prudenta entreprenemo de ĉiam rekonata al mia kunulo. Certe mi ne povintus svatige liveri samspecan proponon, se konsideri la kontrolojn kaj suspektojn de kolaboremo per kiuj militaj ĝendarmoj kaj faŝista polico ĝuste antaŭhieraŭ investis mian gepatran hejmon. Ni nin vestis, iom okaze sed distrite, per civilulaj vestoj, haste, kaj fuŝe, faldis niajn frokojn kun malmultaj personaĵoj, kaj for de la trafikita ŝoseo, kie ofte pasis kamionetoj kun germanaj soldatoj en la direkto de la sudo pro, oni malkaŝis, nova milita albordiĝo de aliancanoj, singarde ekpaŝis flanke de la fervojo.

La sekvo de tiuj decidoj estis nekredebla konvulsia hastado kaj la sekvo de tiu nervoŝira hastado kluĉis fuŝaĵon post fuŝaĵo kun suferoj por ni kaj por aliaj.

Ni intencis kaŝiĝi je ĉiu trajnopasado kaj, ĉe la unua stacidomo fora de nia loka milita jurisdikcio, surtrajniĝi en la direkto de la Friula nordorienta regiono, ne malproksima de la konvento-studentejo de Ĝemona. Laŭ tiu plano ni kondutis ĉe la unua kaj dua trajnpasado; sed la tria fervoja konvojo, en la direkto de Udine (Ùdine, ĉefurbo de Julia Veneto, nordorienta Italujo), bremse malrapidigis la kuron kaj haltis ĝuste antaŭ nia trakreskaĵa kaŝejo: ni spertis teruran momenton. Ni ekinformiĝis tuj poste, de la pasaĝeroj trakamparen forkurantaj el la vagonaro por sin ŝirmi kontraŭ alarmsignalitaj eblaj elaeraj bombado kaj mitralado, ke la trajno haltis eksterstacidome ĝuste por ne fariĝi homŝarĝita trafebla celo de angla-usonaj ĉasaviadiloj senlace pretaj mitrali aŭ bombi ion ajn similan al truptransportiloj, pri kies minaca proksimiĝo nin avizas la febla sed insista eltrajna fajfado. Aviadiloj elrampis fore, en la ĉielo, direkten al norditalaj okcidentaj urboj. Duobla pli akuta fajfado, post kelka horo, anoncis la restarton.

Tiupunkte ni alprenis senprudentan, „mempafan“ decidon. Kial ne profiti ankaŭ ni je tiu trajno, sur kiu jam resupreniras homoj revokitaj de la trajnfajf­ado, kaj kial ne iel eviti terpavimajn kaj polvajn stratojn, des pli ĉar, laŭ pasaĝeroj trajnkontrolistoj ne vidiĝas kaj okaze de bombadminaco ili estos prizorgantaj en aliaj pli urĝaj aferoj? Niaj personaj surŝultraj posedaĵoj kun okazaj nutraĵoj pezas malmulte, sed pezas. Kvankam endubigitaj pro ekscesoj de necertecoj, ni decidis surtrajniĝi.

Gapaj rigardoj de la ĵusaj envagonirintoj kunpelis nin deklari nian identecon ĉar inter la gvatantaj vojaĝantoj susuris voĉo ke ni estas judoj. “Nur he­breoj rajtas esti dispensitaj el militservo eĉ se tiom junecaj”. Kaj tio pormomente al mi ŝajnis envienda privilegio pri kiu ni ankoraŭ ne aŭdis kaj do ne pritaksis, malgraŭ la bibliotekaj gastkaŝitoj. Kiam kunligiĝis, post kelkaj minutoj, en mia menso malcivitaniĝo kun malindeco militservi kaj forigo el la armeo, mi dubis ĉu la amase envagonaj babilantoj almenaŭ vage perceptis tian ligon aŭ male vere konfuzis persekuton kun privilegio.

Ni ekemis akcepti ankaŭ la konsilon resurmeti la religian veston ĉar per ĝi”vi plifidendas kaj pli sensuspekte povas profiti”, protektcele insinuis iuj virinoj sin patrine montrantaj animhavaj, kion ni komprenis nur en la sekvo de la eventoj.

Ni do supreniris kaj okupis starlokon meze de la koridoro paralele dividanta la longajn vicojn de senkupeaj kvarsidlokoj. La trajno moviĝis fumblovante kaj singulte kuretis ĝis la pala suno ekkliniĝis okcidenten. Iuj kunvojaĝantaj virinoj, aspekte kvarkvindekjaraĝaj, ĉe kiuj ni estis premamase striktumigitaj, post kelke da hezitoj kaj flustroj inter si, ĝentile scivolis ĉu ni estis soldatiĝontaj aŭ forkurintaj, perceptigante al ni korinklinon pro niaj aferoj. La simpatio de tiuj civitaninoj venkigis al ni timidecon kaj senton de neaparteneco al ilia mondo.

Sciiginte pri nia intenco finiri al Carnia (Karnja = Karnio, Friula parto de Julia Veneto norde de Udine), inter la Karniaj Alpoj kaj la rivero Tagliamento (Taljamento), ili komencis frapvorte bedaŭri, ke ni estas irontaj en la buŝon de l’ leono; kiam ili sciis, ke ni jam kandidatas por la franciskana enfratuliiĝo kaj vidis nian malhele brunajn frokojn kun la blanka kordono ĉifite eltiritaj el la pakoj, ilia helpvolo duobliĝis: en Udine certe oni vin blokos kaj vin soldatigos aŭ kaptos por Germanujo, sufermiene interbabilis kvino da virinoj konsultiĝantaj por sugesti al ni la plej efikan artifikon por eliri el la kaptilo en kiun ni estis malsagace irontaj: inter la proponoj oni iniciatis ankaŭ jenan ŝiboleton, tiun de kamuflo de propra vizaĝo aspekte kreskiganta nian aĝon kaj plipeziganta nian paŝadon. Ĉiukaze, ili zorge insistis, ne agitiĝu kaj paŝu normale kvazaŭ sentime. Efikus plej favore al sukceso, se vi daŭre surhavus vian religiulan frokon. Ni montris akceptemon pli pro komplezemo ol pro vera timo, jam iom miksita je la kontentiĝo de ilia interesiĝo pri ni.

Sed la konvinko ke ni estos ĉiukoste protektitaj de la parencaro de mia amiko rezistigis nin al iliaj insistaj konsiloj, iomete tro malavaraj kaj kontraŭdiraj.

La trajno haltas en la stacio de Treviso (Trevizo), kie disversiĝas kvanto da pasaĝeroj liberigante star-spacon: mi nun spiras senenspiri la harojn aŭ la nazon de la ĉiuflankaj premantaj personoj kaj okupas star-lokon ĉe vagono-fenestro tra kiu vidiĝas ekmoviĝantaj multvagonaroj, sur flankaj trakvojoj, ŝarĝitaj je militvestitaj homoj en la direkto de la sudo, kie la Alianca Armeo denove ŝrumpigis la germanan fronton, laŭ susuraj onidiroj. La spirhaltigan stampon de minaco, ne difinebla ĉar tro intensa kaj multafonta, kreskigas amasigo de diversaĵaj ruinaĵoj kaj breĉfendaj palacoj, travideblaj trans la basaj stacidomaj tegmentoj. Iom post iom klariĝis, ke ĉirkaŭe ĉio senreagige tristas: vojiĝantoj mencias kaj mallaŭtvoĉe memorigas la ruinigegan bombadon de la antaŭa aprilo kun mil sepcent elvivigitoj.

Malmultaj pasaĝeroj envagoniĝas; fine oni komunikas, ke la trajno startas, sed kiam ĝi apenaŭ moviĝas tuj sin blokas: dek/dudek junaj, tre junaj gefaŝistetoj kure alvenas okupi la apudan vagonon, rezervitan por militeca personaro, kaj post kelkaj minutoj malsupreniras, forigante, senscie sed certe senmerite, nian kaŝitan kaj eknekontrolebran angoron. Kun io da ne sensuferiga malhasteco kaj skuegoj la trajno prenas la vojon al Udine.

Absorbitajn en tiuj, por ni iom ne zorgoplenaj, jam pli distraj ol gravaj babiladoj kaj komentoj, kaj jam alvenantajn en la urbon Udine, nin enrompe trafas singulta alarmsireno kun preskaŭ samtempa bombavia bruego: oni sin ĵetas korpplanken, la plej bonŝanculoj enpremiĝas inter lignaj sidiloj kaj planko. La memoro pri sendiskriminacia mitralado kun mortigoj frenezigas kaj kriigas personojn premantajn kontraŭ rigide fermitaj trajnpordoj. Estis antaŭvidite en similaj kazoj, ke la trajno tuj haltu por ebligi la fuĝon de vojaĝantoj. Male, nia konvojo pluiras. Neniu signe protestas ĉar klaras la motivo: konduki la vagonaron eksterurben por limigi la lezojn al personoj kaj aĵoj, se reale la bombado aŭ mitralado okazos.

La elektita haltejo, post kvaronhoro, situas en aperta kamparo kaj tuj ĉiuj, sendelikate eltrajniĝinte, dispeliĝas inter plantoj kaj garboj da fojno aŭ pajlo, stakigitaj ie kaj tie, kiom eble plej fore de la trajno kaj fervojo. La suno, dumtage plurfoje apenaŭ vegetanta, nun jam ne videble formigras allasante apenaŭ palajn vesperecajn duonhalonojn. El ekmallumo nur voĉoj senĝenite respondas al voĉoj sin interserĉantaj ĉar la bruo ne stiras la malamikon el la ĉielo sur nia kapo, malkiel la lumo: ĝuste karbonaj fajreroj de la lokomotiva kamentubo estiĝas senpudore, kaj senrimede, invito al deaera atako. Ni ne travidas alten aliancajn aviadilojn, kies ĉeeston kaj direkton helpas diveni nur surdiga bruego: bonŝance la timata kaj atendata siblo de elfalantaj bomboj ne venas. La aviadiloj pluiras nordokcidenten; kiu scias kien ili iros deĵeti sian mortigan ŝarĝon? Mi kore dankas al Dio pro la eskapita danĝero. Verdire la danksento iom dampiĝas ĉar tio ĉi travidetiĝas al mi egoismeca: ĝi enŝoviĝe suspektiĝas ĉe mi, ke tio kovras ankaŭ la kontraŭfratan dankon por ke Dio antaŭenirigu la aviadilojn elfaligi siajn bombojn sur aliajn urbojn, aliajn gentojn. Mi forigas tiun malkvietigan flustron pro tempomanko rafini la spiritekzameniĝon.

Ni akceptas, de pasaĝeroj, la milojn da konsiloj, liverataj preskaŭ kiel liberiĝo el ĝena ĝentileco kaj de mi afable atentitaj nur por ne malkomplezil proksimuloj, revenas al la vagono por palpe elfosi el la enmalluma malordo niajn pakaĵojn; kaj senĝene kaj senscie enpenetras kamparajn stratetojn direkten de proksima vilaĝo en la jam malheliĝanta mallumo dum la granda parto de papasaĝeroj restas atendanta surtrajniĝi revene al la urbo.

Kontentaj kaj, eble, gravigitaj de nekutimaj eventoj, ni ektrairadis kamparon sub eklumo-mankiĝo unu horon kaj duonon evitante apudiĝi aŭ kontakti kampardometojn kiuj senlumitaj timide apenaŭ malkaŝiĝis al ni.

Mia amiko ekgrumblis, ke li eble malprudente agis elektante rifuĝejo sian familian hejmon en Karnio; kaj bedaŭris, ke mem ne akceptis mian sugeston: resti ĉe najbaraj vilaĝoj, ekzemple najbare de mia hejmo en la pada delto; lia bedaŭraj esprimoj ju pli intensiĝis des pli la nokto devigis antaŭeniri preskaŭ blindpalpe.



Dume ni marŝu ĝis la unua vilaĝeto aŭ domego, proponis unu al la alia.

Kiam la alkumuliĝo de emocioj kaj de peziĝintaj paŝoj kunefikis ekfleksi niajn energiojn, ni decidis peti pri gastado ĉe kampara domego kun granda stalo apude, el kies fenestro io lampira apenaŭ blinketis. Ni laŭtvoĉe alvokis respondan voĉon, kiu manifestiĝis nur kiam ni grumble jam ekpreteriris postkurigitaj, transe de la heĝo, de hundaj bojadoj. Hezitaj, unuamomente, poste trankviligitaj per niaj paroleroj, du virinoj elsuĉintaj el mallumo, sekve tri, ĉar alia alsupreniriĝis el la hejma pordo, ordonante al la hurle bojaĉantaj hundoj limiĝi grunti el transe de pritondita heĝo, malfermis kaj permesis al ni eniri la stalon, kuraĝigite, ili poste konfidis, de la longa en mallumo apenaŭ travidita religiula vestaĵo, per kiu ni nin vestis pro la antaŭnokta ekmalvarmiĝo.

Atente spurante, iliaj okuloj nin brovumis bonkore kaj kompateme. Dume el pordo elŝprucis oldulino kiu, riverencata de la aliaj, nin pli esplore rigardis kaj starigis mil demandojn kaj fine montris kredi niajn diraĵojn aprobante la faraĵon de la virinoj, siaj bofilinoj, kiujn ŝi, eble, ja plencele protektas laŭ deziro de la fore rezistantaj filoj; tion ni scios sekve. Sub fadena lumo de kandelstumpo niaj vizaĝoj eltiris ilian protekte kompateman miron: “vi ne povus farti pli aĉe!”

La virinoj entabligis por ni preskaŭ nenion: preskaŭ honte ili komunikis, ke pano kaj polento kaj lakto estis ĵus elprenitaj de aliaj, eble, ni eksuspektis, de iliaj viroj kelkie makisaniĝantaj; ili pretus melki bovinojn, kiujn bedaŭrinde mem ĝislastagute elpremis antaŭ nemulte. Ni ŝajnigis esti jam manĝintaj sufiĉe el niaj finiĝintaj provizaĵoj. Vere tramallume marŝante ni mordetis ion el la jam senforma sako prokrastante la momenton de pli satiga manĝo. “Se ne lakton, ni havas vinon: ni ĝin konservas por niaj viroj se aliaj homoj ne pli frue ĝin trinkos. Ĉu vi volas vinon? Jes, ni tuj portos vinon!”.

Ni, heroece, akceptis vinon, ankoraŭ neklaran eble ankoraŭ fermentantan, kaj enverŝis ne multe sed sufiĉe, pro niaj laceco kaj stomaka plenvakuo, por girigi niajn kapojn, kiuj montros tuj poste signojn de ŝanceliĝo kaj, eble, elverŝis malmultan koheron en parolado kaj agmaniero. Oni enkondukis, tire-puŝe pro la troa oscilado de la kandela lumo, nin en bovinejon, mienis al ni pajlokuŝejon: senvande, inter du bovinoj jam sur pajlo sternitaj, mi inter du tutblankaj eksvirbovoj, mia amiko inter du blankaj makulitaj je nigraj punktoj! Timigitaj el la karna amaso de la remaĉantaj bovinoj, ni rapidiĝis demandi:

Kaj se ili, por renversiĝi, elstariĝas kaj poste enkuŝiĝas sur nin aŭ metas la kornojn…?”.

“Ne, tioj ne okazos, ĉar ili restos tiupozicie la tutan nokton”.

Ni ne havis la forton por plu treniĝi tra nia dubo: ni komplete senenergiite falis sur pajlon tuj kaptotaj de la dormo, kiu kontinuis, malgraŭ intertempaj bovinaj spirraspaĵoj kun ŝmacadoj kaj ĉevalaj stamfaĵoj el apuda senporde kunligita ĉevalejeto, senpaŭze ĝismatene kiam la virinoj revenis por furaĝprovizi kaj melki la bovinaron. Striglante la bestojn kaj delikate tiujn flegante, ili gajece paroladis inter si kaj kun ni, fine iom malpli lacaj kaj jam elirintaj el fumoj de alkoholaĵoj, pro malsato englutitaj la antaŭan vesperon.

La virinoj nin invitis sekvi la lumon difuzitan per kandeloj de ili portataj; ni eniris grandan ĉambron sur kies muroj kelkloke la farbo fendiĝis kaj forfalis aŭ neniam ekzistis. Kiel matenmanĝon, je la sepa, ni trovis, sur tablo kovrita per vakstolo, lakton freŝe melkitan kaj ĵuskuiritan maizkaĉon. Nin tableservis virineto tute silenta kaj kun la piedoj senstumpaj, kiel la gastigitaj du fratuloj, kaj senŝuaj. Kelkajn vortojn, kiel bonantagon, dankon, ne dankinde kaj poste silento: silento tamen okupiĝanta de ŝiaj gestoj kaj ŝtelrigardoj, kun pintoj de impertinenteco, reciprokaj: al mi plaĉis, ke ŝi sin sentas rigardata de mi aŭ ke ŝi konsciiĝas, ke mi ŝin okulumas. Sed samtempe antaŭ ŝi ekburĝonis en mia animo nova neantaŭvidita tikliĝemo fuŝanta la plezuron ŝin rigardi kaj kun ŝi fantazie babili.

Ĉu nur vidi aŭ eĉ rigardi tiun virineton, kiu, kvankam krude, moviĝante okulfrape riveladis kurbiĝojn en inaj karakterizoj? ĉu simpatie reagi responde al ŝiaj servoj aŭ ĝentile rigide resti, laŭ la eduka stampo por pluteni miajn pensojn vage orientitajn al la votĉasteco? Meze de tiuj malcertecoj, pli klare provoj enteni ambaŭ elektojn, mi estis ekspertanta la unuan preskaŭ neregeblan altiron al knabinformoj dum hazarda renkontiĝo kun virineto vera, kies eĉ la dorsaj formoj, pli ronde evidentiĝantaj kiam ŝi kurbigis la dorson por pli aŭdebligi la kanaretojn en la kameneta fajro, neatendite okulfrapis per io ĉarmeca. Miaj okuloj certamomente sin allasis rigardi la ŝiajn, kaj senĝene ricevi de ili. Kutime, antaŭ miaj samaĝulinoj, mia vizaĝo turnigas la okulojn for de ili, por ke ili ne spertu inviton fiksi la ŝiajn sur mia nazo sentita kiel karna eksceso ekfuŝanta la agrabliĝon de la reciproka rigardado. Ĉifoje mi superis tiun embarason, eĉ ekdeziris, ke malgraŭ tio ŝi min rimarku kaj notu miajn ŝtelecajn rigardojn; kaj plaĉis al mi ŝiaj atentoj al hejmaj prizorgendaĵoj, dum kiuj kelfoje ŝiaj okuloj ŝtele al mi turniĝis.

Ŝi manĝis polenton uzante rekte la manojn enpikante en ĝin la pinĉajn fingrojn nigrete punktitajn dum unu el tiuj, per rapidaj movoj, de tempo al tempo provis ŝtelece fosi la nazon. Tio iom min agacis ĉar la virineto de miaj absorbitaj eksterspertaj pensoj estis gracie senmateria, tio estas la nutraĵoj en ŝiaj manoj, ĉe miaj forfuĝantaj imagaĵoj, povus esti nenialio ol senpezaj kaj senvolumaj, preskaŭ spiritizitaj. Tiuj ŝiaj gestoj malis al mia ideala vizio pri virineto. Mi suferis, kun ekprotesto kontraŭ io neklara, ekdisreviĝon. Ŝi havis ankaŭ grandajn okulojn, sed ne ridemajn, malkiel en mia imagado. Nur fine de la manĝo mi aŭdacis fari ankaŭ miajn okulojn konstativaj kaj ĝojemaj pro ŝia materia ĉeesto kiam ŝi ekparolis elvokante respondon kaj tiam ŝia figuro sufiĉe gentiliĝis, kaj aspektis klare, ke ŝia korpo ekkonkaviĝas kaj ekŝveliĝas en la okulplaĉaj lokoj. Certamomente la kaskado de ŝiaj taŭzite balantaj haroj aspektis kiel signo de beleco tiom sekure kaj nesenscie posedata, ke malzorgo nenion povus ol ĝin heligi kaj kreskigi. Kaj la deziro alproksimiĝi kaj tuŝi tiun fonton de beleco kaj allogo ekimagiĝis en mia fantazio tiom intense ke, eble, mi ekruĝiĝis.

Tuj post la manĝo la fraŭlineto iom malproksimiĝis el la tablo kaj, preninte ion de apuda sidilo, ekagitis ŝtrumpojn sur piedojn kaj gambojn. Mi mallevis la okulojn por ne vidi kiom supreniras la genuojn la longaj ŝtrumpoj; sed dum la okulmalleviĝo, laŭsekunde, en mi kunfandiĝis io ĉarma akompanata de sento de io delikate travidita kun sento de io perdita. La privirina sublimigo ekakordiĝis kun la reala virino!

La forsalutojn mi malbrile faris balbutante nur iujn el premantaj vortoj dum ŝi, senscie iomete bagateligante mian miron pri ŝi, jam direktadis sian atenton al siaj farotaĵoj.

Laŭvoje poste, la konscienco min malicete demandis ĉu mi estis fidela aŭ ne al la idealoj kiuj, plurfoje, mi al mi proponis aŭ ne ekskludis, pro tio ke evidente mi simpatiis por ŝi kvankam ankoraŭ en mi restis spuroj de seniluziiĝo pri ŝiaj gestoj ankoraŭ neprovizitaj je poezia leĝereco. Kiel ajn volsubtenitaj, evidentiĝis ankoraŭfojon, ke miaj sentoj restas skueblaj kaj altirataj de ĉiu virineta ekblovo: min brogas ekenamiĝo al ĉiuj virinetoj apenaŭ ekvidiĝintaj! Ĉu en mi observeblaj nur jam plenumiĝintaj tiaj allasiĝoj al junulinecaj allogoj?

La korsenta problemeto tiom okupis, kvankam en etoso jam malsentimentala, mian animon, ke pormomente duarangiĝis la radielsenda informo, konfirmita ankaŭ el radiogaleno, angore disflugita de la virinoj: Hieraŭ posttagmeze grava teroriza bombado duondetruis vilaĝojn kaj urbetojn laŭ la fervojo Trevizo-Udine, en kies najbaraĵoj estis aranĝita renkonto de germanaj generaloj kun marŝalo Graziani, ministro pri defendado de RSI kaj ĉefo de la rearanĝita itala armeo. Oni scios, pliposte, pri plurcentoj da homaj viktimoj. Kaj la informo, eble iom pliigita, jam ekfariĝis obscene disrompa intervilaĝe dum al ni ŝajnis nereala la hieraŭa haltado ĉe tiu kampara improvizita trajnstacio.

Necesas antaŭmeti, ke la konfido en la amiko estis favorata de mia nescio pri la loka geografio. Por alveni ĝis la regiono Karnio, kiu grandparte situas trans rivero Tagliamento kie loĝas lia nin savunta parencaro, ni bezonos paŝi ankoraŭ plurajn tagojn, kaj laciĝi en trakampaj marŝadoj kaj sennombraj insidoj. Tion diradis personoj pridemanditaj de ni. Mi kredas, ke pluraj kompatis nin. Salt kaj Povoletto, vilaĝetoj aŭ vilaĝegoj pigre preterpasitaj, aŭ de ni apenaŭ marĝene surtretitaj kvankam orelvekaj por aŭdi bruojn, voĉojn kaj frazaĵojn, enpremis en mi, malgraŭ ĝenata de seriozaj prizorgoj, memoron pri ilia atentoveka prononco. Mia amiko tradukadis lingvon de mi apenaŭ intuicie komprenatan; najbare de lia Karnia denaska vilaĝo, same kiel li al mi kun memkontenta precizeco ripetadis, oni parolas la ladinan orientan, ne tro malsimilan al la friula; kaj kiam ili parolas itallingve, artikulacias tiom flagre, ke ĉiuj vortaj silaboj efektas kiel harmoniaj ŝiboletaj klakoj.

Pafis nin, kiel inertiga veneno, la informo, ke la zono jam estis deklarita germana teritorio kaj aneksita al la samlima aŭstra regiono, do speciale kontrolita, kaj, ke la junuloj estis armeanigitaj, rekte, en la germana armeo kiel germanaj civitanoj. Ĉiukaze vastan zonon, ĝuste Karnion, kontrolas kaj patrolas Kozakoj: temas pri anoj de rusigitaj popoloj (geogianoj, grusanoj, ĉirkasoj) ribeliĝintaj al la opresema stalina reĝimo kaj sekvintaj la germanan armeon retiriĝantan el Kozakio: senditaj en Karnion kaj najbaraĵojn, ili rege kontrolas teritorion enpestitan de banditoj kaj ribelemuloj, tio estas militrifuzintoj kaj partizanoj: oni aldonas ne senmalplaĉe, ke al ili estis promesita la rajto setli en la teritorioj liberigitaj el tiuj pestoj. Informoj ĉiuj konsoldonaj kaj memorigantaj esprimojn de la virinoj en la trajno“vi iras en la buŝon de l’ leono!“.

Ĝuste, ekzemple, tiu kozakaro kun siaj aĉaj kozakaĵoj malkonsilas, ke ni profitu je iu ajn okaza surstrata aŭ surfervoja transportilo. Bonŝance tiuj kozakoj inklinas al granda submetiĝemo al la germanoj, al ili blinde obeante, kaj havas gravan kapablon familiariĝi kun la lokanoj, kun kiuj ili miksas ne tro maltolereble simpation kun senindulgo, ruzajn flataĵojn kaj kaĵolaĵojn, por sin provizi je bezonataĵoj por siaj sekvantaj familioj, kun subita terura elastecmanko. Niaj konsilantoj elkore insistis por ke ni revestu la religiulan veston, momente de ni demetitan por marŝi pli rapide, kiun la kozakoj piece, se ne superstiĉe, riverencas; kaj avertis ke por mildigi ekscesojn de ilia patrolada operaco konvenas senprokraste postuli, okaze de aresto, renkonton kun la pli proksima germana teritoria kvartiro, forte kriante“komandantur, komandantur...”, kion ili komprenas kaj fiere plenumas. La sono de la germana vorto efikas ĉe kozakoj kiel la bato de enbotaj kalkanumoj de germanaj soldatoj firmpaŝe klakantaj surstrate! Fakte eĉ en minimumaĵoj komandas germanoj.

Se en mi fontis la dubo pri la taŭgeco de tia nia fuĝo, al mia amiko tio miksiĝis kun evidentaj signoj de perdo de memestimo: tio emerĝis el tro longigitaj silentopaŭzoj kaj el malentuziasmiĝo en kunlaboro dum la serĉado de loĝaj kaj iradaj malimplikaĵoj. Ligo de amikeco aŭ neceso de kunlaborado min pelis provi kredigi al li, ke la kulpo de la al Germanujo supreniro kaj nia enbuŝiĝo al leono estis tute al mi, estinte mi la verva politika cerbo de la novica grupo kaj la persona plej fidoĝuanta ĉe la superuloj. Li estis kaptita unuflanke de la deziro elmontriĝi neatendite antaŭ siaj parencoj kaj aliflanke de la timo, nun aperte riveliĝanta, ke male tiuj ĉi povis esti jam eskapigitaj el sia vilaĝo. Pri tiaj kazoj, tio estas pri vilaĝoj komplete forlasitaj de la loĝantaro por sin savi el reprezalio de la okupantoj kun faŝistoj aŭ je ties komisio, pliinform­iĝos mia scivolemo laŭ la vojo en la direkto al Ĝemona.

Ni marŝadis tra kampaj stratetoj, ĉiam pretaj forgliti en la mezon de la maizkanaj vicoj jam senspadikitaj aŭ ĵeti sur niajn ŝultrojn la franciskanan robon. Ne necesis, ĉar ni vidis nur la spurojn de kozakaj vaĉejoj, tie kie iliaj ĉevaloj, eble dresitaj por ne heni, malkreskigis sian malsaton vorante grapolojn kun vitfrondoj, aŭ defore kozakojn mem senpermese rikoltantaj spadikojn por si kaj siaj familioj. Ili prenis kun mastra memfido ĉar la germanoj, prave laŭ ili, legitimis ilin alproprigi je ĉio videbla. La loĝantaj familioj senpercepte observis kun jam vanigita la kapablo indigni: sufiĉus, ke ni eskapu el iliaj manoj, rezignacie diradis homoj bonfarantaj kaj nin konsilantaj aŭ pormomente nin liberigantaj je niaj jam ne plu leĝeraj tornistroj minacantaj plipezigi pro pluvgutoj apenaŭ tamen alarmantaj ĉar la sunaj radioj eksukcesis dispremi la nubojn.

Nur unufojon, preterpase notatu, ni blokis niajn movojn kaj kaŝite atendis spirretene, iom engrimpante terenon kovritan per fojnaj forĵetaĵoj, la preterpasadon de ĉirkaŭ dek fusilŝultraj kozakaj kavalerianoj, el kies vicoj aŭdeblis pafbruoj: pasante sur ŝtonpremita strato: ili rajdadis, duvice trotantaj, sekure kaj jubile kvazaŭ irantaj al festo. Kial havi tioman timon ĉe tiuj preterirantaj homoj? Ni tamen nur kiam certis pri la kunteniĝo de ĉiuj miaj membroj, leviĝis por repreni la marŝadon.

1   2   3   4   5   6   7   8   9   10   ...   28


Elŝuti 1.71 Mb.


Elŝuti 1.71 Mb.