Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem

Elŝuti 1.71 Mb.

La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem




paĝo5/28
Dato14.03.2017
Grandeco1.71 Mb.

Elŝuti 1.71 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   28

Ĉapitro kvara
La novica vivo


Senaverte esperante, ke maturigaj fortoj solve agu pri miaj spiritaj baraktoj kaj afliktoj, la tagoj elfluis kun eventoj, publike grandaj, almenaŭ se konsideri iliajn dolorigajn sekvojn, kvankam foje apenaŭ trafadene de mi perceptitaj. Italujo sin trovis implikita en milito ankaŭ kontraŭ Sovetunio kaj Usono, certe ne antaŭvidite ĉar dekomence oni alkroĉiĝis al la ideo de fulme rapida milito. Impresis nemalmulte deprimige tiu “kontraŭ Usono”, kies al neniu estis kaŝita la ekonomia kaj industria potenco, do milita, do potenciale kapabla kontraŭstari kaj fleksi italan atakon kaj reziston. Tio trafadeniĝis el interparoloj de la edukantoj kaj instruistoj, jam malpli prudentaj aŭ malpli singardemaj kvazaŭ la antaŭvidebla kaj nepreventita, eble nesenkulpe kiam eblis tion fari, nacia katastrofo ekscitus ilian juĝo-sendependon. Kaj kio el patro Francisko? Li mutis kun mi, sed mi vetis en hazardaj distrotempaj interkroĉiĝoj, ke li estas pensanta ion de miaj misjuĝoj pri la rapida fina venko. Fakte, okaze enŝteliĝante en forflugan konversacion, li konfidis sian komenton, je respekto pri la malpermeso endebatiĝi tra politikaj aferoj kun kolegianoj, al ne senmalica grimaceto samsona kun mia veto.

La proviantadaj problemoj (al ĉiu kapo du kuponaj ektogramoj da pano: ĉio estis porciumita, laŭ la ŝtataj anonaj leĝoj!) estis forgesitaj: la karitato de niaj kamparaj bonfarantoj kaj la simpatio ne jam perdita flanke de faŝistaj aŭtoritatuloj, maltrankvilaj pro la risko disipi la bonajn rilatojn kun la fratularo tiom simpatie sekvata de la popolanoj, provizis nian tablon per ĉio necesa ĝis ebligi, ke kvestantoj, ĉeporde frapante aŭ nigramerkate, arigu sufiĉe por aldoni kion mankis al la komuna leĝa ĉiutaga porcio da griza panpeco kun magra kunpanaĵo.

La tasko de la ĉeporda pandisdonado al povruloj foje pasis al pliaĝaj kolegianoj kiuj agis duope dum kelkaj horoj periode: estis bele, preskaŭ ekzaltiĝe, donaci kaj satigi malsatantojn. Mi eksentis ion kleran kaj elitecan trakuri mian spiriton kvazaŭ konfirmon, ke nia nacia energio ankoraŭ kapablas reagi aŭ, pli modeste kaj al moda ideologio pli konforme, meritas militvenki. Mistikeca pudoro malhelpis, ke mi parolu pri tio, sed la sama mistikeca pudoro reŝarĝis la koron per espero, ke fina, justa kaj deviga venko kovru kaj igu nekulpa la komplican mian malprudentaĵon pri la avidita milito. Bonanimeco al mizeruloj konfuze ekasociiĝis al iu vaga sento de kulpoliberiĝo aŭ momenta kulpoforgesiĝo.

Sed eventualaj spuroj de tia ekzaltiĝo ekriveliĝis bazitaj sur neniuj seriozaj konsistoj kaj forfadis kiam mi vidis reveninta el militzono la ĉerkitan retaĵon de alta oficiro falinta en neprecizigita milita fronto: la splenda kaj aplomba ceremonio partoprenita de plurcentoj da personoj kun iliaj aŭtoritatuloj, ne sukcesis haltigi ĉesojle de mia subkonscio la malglataĵon, ke mi iam alstrebis la militon. Mi provis konfuzi aŭ malfiksigi la memoron el tiu kulpo pere de heroecaj fantaziaĵoj aŭ senmotivaj korpaj moviĝoj kvazaŭtikece. Min levis el tiuj pensaĵoj kadavreca fetoro ŝvebiĝanta el tralikvaĵoj de la travoje tro skuita kaj ne sufiĉe hermetike fermita ĉerko: io senodoriga ŝutita surplanken servis al nenio. La funebra ceremonio, kun iom retorika laŭdacio, estis finiĝanta per la solena pernoma alvoko de la mortinto kun milita ĉieskria armilsaluta respondo, lasante tamen en mi tiom naŭzan kunligon inter gloro kaj morto, en kiu la morto nuligas la gloron, ke mi nerimarkite devis eklipsiĝi tra sekurecelirejo kun granda volo plori. Sed ankaŭ la ploro restis en mia eno ĉar alia fratulo min imitis sekvante miajn paŝojn, eble pro la samaj naŭzoj.

Sed la fratulaj preĝoj plu trafadenis pacon kaj venkon: pli venkon ol pacon. Nur milita kapelano reveninta, kun io da grizo en la nezorgita barbo kaj sen iu ajn persona ekipaĵo, el rusa fronto, insistis por ke paco estu konsiderata, almenaŭ en niaj preĝoj se tio ne eblas en predikoj faŝistastile observataj de la reĝimo, pli alta ol la venko: dum ĉiuj kunvibris kun li, mi mutadis. Tiu homo per duonvortoj kaj neefike ŝtopitaj larmoj, pentris la preskaŭan nuligon de la itala armeo en ruslanda operaco. Tial fine preciziĝis la stumpinformoj, eke instinkte reĵetitaj, pri la katastrofa malvenkiro al la orienta fronto: preciziĝis kaj ekmalfajriĝis la certeco de la venko, pere de armiloj, kontraŭ ateismo, kaj ateismigemo, de la komunisma persekutanto de religioj.

Inter la kolegianoj, fine de 1942, almenaŭ kvindek aĝis pli ol deksesjare: kelkaj superis la deksepan. La malkvietiĝo, antaŭe invadetinta la edukan estraron, baldaŭ ekcirkuladis inter la junuloj. La edukantoj havis povon dispensigi de la soldatservo siajn edukatojn, kondiĉe ke tiuj ĉi estus votintaj, tio estas jam publike ligitaj al la ordeno per publikaj votoj. Sed kiel riski pervote akcepti en la religiula komunumo junulojn ne jam eble fruktodone preparitajn jen mense jen spirite? Krome tiu hasteco enordenigi junulojn tiom multnombrajn kaj ankoraŭ preskaŭ senstudajn, povus suspektigi la militan kaj politikan estraron. Elstariĝis dume ŝanĝo de strategio en la predikado kaj liverado de ideoj al tiustataj junuloj.

Iam, enirinte kolegion, ofte mi aŭdis saĝecan kaj akramuzan ekvalenton Vokiĝo por Buŝiĝo, tiel interpretendan: malriĉeco kun ĉiutaga modesteco en la disponado de nutraĵoj aŭ bonstataj komfortoj povus influi kelkajn ulojn ĝis tiapunkte ke ili solvu la problemon transformante, eĉ senkonscie kaj bonafide, la Buŝiĝon (bezono sekurigi al si nutraĵon) en Vokiĝon (senti sin vokita al la religiula vivo). Periode la rektoro respondecigis la unuopulan konsciencon per tiaj vortoj: “pro la honesteco de ni profesiata kaj pro la evidento, ke ni manĝas la panon de malriĉuloj, ĉiu ekzameniĝu cele al la esplorado pri la vera Divolo kaj lasu eventuale la lokon al aliaj vere vokitaj”. Nun la slogano pinĉadis per Militevitemo per Religiulemo: la timo esti armeanigita povas surogate kreskigi la religiuliĝemon. La slogano haste refrene regurdiĝis inter la membroj de la komunumo kaj ekster ĝi, eble iniciate de la superuloj mem por lasi, eĉ ĉe armea ekzamena komisiono, impreson de rigora seriozeco.

Evidente tia risko ekzistis se la edukantoj ne timis insisti pri tio ne preterpaŝe sed intense invitante konsiliĝi pri propra vokiĝo kun la spiritgvidanto aŭ kun la konfesprenanto por eviti entrepreni vivvojon kontraŭ la dia volo kaj propra estonta feliĉo. Ĉu aktualis tia ankaŭ mia kazo? En mi foje eksaltis ankoraŭ duboj pri la historiaj kaj raciaj fundamentoj de la katolika religio, kiujn mi ne rajtis forigi pro kulposento aŭ kalmigi per indiferento ĉar, kiel klarigis mia konfesprenanto, estas rajto de la inteligento serĉi kaj trovi antaŭ ol korekte kaj legitime ekkredi: mia devo estu nur tiu de la honesta traserĉado. Sed, preterlasante ĉion alian, ĉu vere mi vokitiĝas? Eĉ pri tio mi rajtas prokrasti la respondon ĉar antaŭ mi staras ankoraŭ du senurĝigaj studojaroj. Pro tio mi aŭskultadis la edukajn instigojn sentime, eĉ kun la netrokaŝita nefrata espero, ke aliaj pliaĝaj kunuloj, vizitantaj la kvaran kaj kvinan klasojn, estu skuataj ĝis forlasi la kolegion.

Stranga tiu espero, ĉu ne? Anstataŭ deziri, ke ili trovu kaj kreskigu ene kaj ekstere pliajn signojn de vokiĝo, al mi ne malagrablis, ke ili el tiaj trovus tute ne aŭ perdus. Evidente, mi konvertiĝis sincere je mensa nivelo, ne komplete je kora nivelo, malgraŭ tio, ke la temo de frata amo (“amu la aliajn same kiel Dio amas ilin”) okupis la unuan lokon inter la predikaj instigoj kaj kialigoj. Eble, el aliulaj forlasoj, mi kredis eltiri pli altan estimon, ĉe la edukantoj, pro mia persistemo, kaŝe celanta igi min ĉiel la plej konsiderinda. Tia inklino persistis malgraŭ mia oscilada volo adaptiĝi, pli bone harmoniiĝi, al la riproĉanta konscienca voĉo.

Tra tiu etoso de necerteco kaj de bezono dubi pri sia rektanimeco, la epifanian (la sesan de januaro) tagon prezentiĝis miaj gepatroj por min viziti kaj ricevi informojn pri la efektiva direktiĝo de mia vivo. Ĉe tia vido min invadis korŝira suspekto: ĉu ilin venigis la rektoro por al mi preme svati rezignon al la religiula vojo? Ĉu fine oni konvinkiĝis, ke mi koleganas nur tra profita ruzo? Mi pasigis, sub ĝojaspekta mieno, iujn horojn en plena malĝojo: kion mi respondu? Ĉu mi ekspoziciu miajn spiritajn nodojn? Mi ekĝuis la ĉeeston de miaj parencoj nur posttagmeze, malfrue, post kiam la rektoro prezentiĝis por saluta kontakto. Tiam li lasis komprenigi al miaj kontentiĝantaj gepatroj, ke mi estas rektanima kaj diligenta kaj multpromesa. Kiom mia ena kaŝita fluktuado eksteriganta, tamen, decidemon kaj rektanimecon efikis ĉe piemaj homoj!

Estu dirate tute haste, ke tiam, entuziasmigita de la orgojlo pro la nova rajtiĝo je estimo, mi petis de mia patro la pulovron, aĉetitan en Germanujo kaj do por mi altiroplenan, nun de li surmetitan por sin ŝirmi kontraŭ la vintra malvarmo. Kovra ekipitaĵo apenaŭ sufiĉa por bicikletanto. Post kelka hezito li min regalis per ĝi, malgraŭ nekonsentoj de la patrino. Kaj mi lin vidis, sen senti honton, rehejmeniĝanta en la vespera frosto kaj pene ekpedalanta biciklon sur stratoj ekkovriĝantaj je neĝo. Se la kunuloj gapadis al ĝi kun envio, la superuloj, post kelka tago, revenigis la longan lanan supertutecan pulovron al mia patro… se ne jam morte frostigita laŭstrate en la neĝa turbulado!

Se ne estus pro la ĉiam pli evidenta dua sinsekva malvenko en Ruslando (la dua ekspedicio Armir, tute nuligita, same kiel la unua Csir), pro la suferoj de centmiloj da soldatoj, mia pasio por la studataĵoj kaj ajnakampe plivastaj studobjektoj, kiuj altiris al mi simpation kaj pli altan poentaron, ĉio pasigus al mi la jaron ĝoje kaj triumfe.

La ĝoja konsidero kiel sukcesa lernanto, tamen, eltenis escepton: alpintiĝis antaŭ mi rifo aŭ diabla baraĵo kontraŭ kiu rompiĝis miaj klopodoj. Mi fiaske penegis, dum enlernejaj skribe plenumendaj klasĉambraj taskoj, por rakonte verki en nacia lingvo, kvankam brile sukcesa en aliaj lernobjektoj. Lerneje aŭ eksterlerneje verki aŭ skribrakonti pri vizitenda temo, estis por mi, kvankam kutime vervema kaj fantaziema parole, turmento: mi restadis, enmanigite je skribilo kaj mallevinte la kapon, senskribe, maĉante humiliĝon antaŭ kompanuloj kaj instruistoj. Neniun fojon mi ĝis tiam estis gajninta poentojn je kontentiga nivelo ĉar eĉ profesorajn kaj kunulajn impulsetojn mi ne ekevoluigis al sufiĉeco egala al la famo de mia mensa vigleco en aliaj studkampoj. Iun tagon, jam dum la tria gimnazio, unubate mi malkovris tute sencele kaj senpene la arton skribe rakonti. La okazaĵo ne impresu longa kaj enuiga, ĉar eble ĝi povus instrui. Mi ĝin rakontu.

Post longa promenado, la tria gimnazia klaso finvenis viziti mezepokan kastelon, tiun de Soave, dekmilanima vilaĝo proksime de Verono, onidire ligitan al la legenda historio de Scespiraj Julieta kaj Romeo, kies supozitajn aludaĵojn ĝi konservus. La ĉiĉerono, gardisto de la kastelo, ekliverante informojn senpripense taŭgajn por emocii nesupraĵe sciantojn pri tiuj lokaj pasintaĵoj, kaj imagriĉe, sed kun persona ridinda gramatiko, bildigante historiajn kaj literaturajn eventojn, perceptigis, en mi, plezursentojn en sintonio kun la medio, historio, iamaj travivaĵoj ktp, kiujn mi neniam pli frue traspertis, kaj faris el mi, krom spektanto, eĉ fantaziplenan protagoniston de la rakontitaj eventoj. Kaj jen la miraklo.

La instruisto pri itala lingvo la sekvan matenon diktis: diru la unuajn impresojn kiuj sin trudis al via menso aŭ fantazio kaj la emociojn, eĉ forfuĝe vibrantajn en via animo, spertitajn vizitante mezepokan kastelon. Kiel kutime mi ŝvite kaj senfrukte penege provis krei pensojn indaj je priskribiĝo, kiam subite mi decidis trafemaltrafe priskribi spertitajn impresojn forspitante, krom la lingva perfekteco kaj interesekscitaj pensoj, la instruiston kaj poentojn. Kial ne imiti tiun ĉiĉeronon kiu ekscitis sensaciojn kaj konceptojn sen neniel blokiĝi pro siaj gramatikaj deficitoj kaj sen sin senti stranga ĉe instruitaj vizitantoj? Mi rakontis per senornamaj vortoj tion kio trasvarmis mian animon dumvizite, ne prizorgante, ke la enhavo havu originalecajn trajtojn. La sekvantan tagon, la profesoro senpremise: “El la tridek, unu vere valoras. Bonvolu aŭskulti”. Li eklegis la mian. Kaj konkludis: “Tiele oni verku!”.

Mi ekkomprenis, ke “originaleco” sprosis pro tio ke mi sekvis impulson tute ne intencante atingi originalecon. Mi fulme deduktis, ke la originaleco konsistas el esti si mem: nenion pli! De tiam mi nenion povis ol brili per splendaj lernrezultoj eĉ tiukampe, kaj fariĝis referencpunkto por aliaj serĉantaj sian sekvendan vojon. Estu pardonata la kvazaŭa memlaŭdo… kiu tamen estonte ekfariĝos vera minaco de orgojlo, ankaŭ se sur ŝajnvalida fundamento, kaj de egoismo kun elstariĝemo!

En la sekvantaj monatoj mi provis doni teorian fundamenton aŭ racian konsiston al mia persona malkovraĵo. Kiel ĉiu homa estaĵo havas vizaĝon kun trajtoj propraj kaj karakteraĵojn ekskluzive kombinitajn (tio cetere emerĝas ankaŭ de skribosignoj kiujn ĉiu havas proprajn do malsamajn ol tiujn de aliaj), tiel ĝi havas siajn proprajn pens- kaj sent-manierojn: proe oni jam estas originala kaj aŭtente unika! Sufiĉas fidele sekvi sin mem por perceptiĝi interesa. Okazas, male, ke pluraj sin kondutas kiel dubantoj pri si mem kaj faras enmetojn ecigeblajn, kiuj tamen nur aspekte plibonigas antaŭ la aliaj: tiaj aldonaĵoj fariĝas filtrilo subkuŝiganta la vere originalajn trajtojn kaj svarmiganta tiujn artefaritajn: mistifiko repuŝanta kaj kaŝanta la veran personecon; plie temas pri originaleco tia, ke ĝi metas en sintonion kun la aliaj ĉar ververe humana. Tiajn vidpunktojn mi subtenis, kaj detale priskribis, en taska eseo liberteme ĉefelektita: ili tiom plaĉis, ke oni min spontane elstarigis lidera fakulo ankaŭ en tute aliaj aferoj!!

Ĉe miaj kunuloj, sume, rezonaĵoj kaj teoriumaĵoj tiaj faktoris por mi, alme­naŭ en unuaj momentoj, kroma konfirmo pri mia esplorkapablo pri inteligenta-psikaj malkovrendaĵoj! Psik-spirit-analizanto! Kun invito pluuzi la arton.

Sed ni revenu al la religiula vivo al kiu oni ligiĝas per votoj.

La votoj, per kiuj oni sin ligas al la konsekrita vivo, estas tri, el kiuj tutsupre rangas, laŭ popola instinkta percepto, tiu de ĉasteco kun kiu ankoraŭ mi mezuriĝis apenaŭ fantazie. La virinoj de mia horizonto materiiĝis nepre kaj nure el literaturaj fontoj: Beatrica de Dante, Armida de la Jerusalemo Liberigita de Torkvato Tasso, maksimume Laŭra de Petrarca (Petrarka), Lucia de I Promessi Sposi (La Gefianĉoj) de A. Manzoni aŭ aliaj similaj aŭreolitaj je sankteco duone deseksigita; sed tiaj ne agitis mian fantaziumon kaj sentumon. Ne povis, certe, manki kontaktoj kun virino vera, sed tiom momentaj kaj hazardaj ke senpene asimiliĝadis kun tiuj reelvokitaj de la literaturecaj virinoj, kun kiuj mi mensfamiliariĝis kaj kiujn mi juĝis ĝis tiam kongrue kunviveblaj kun miaj neklaraj idealoj. Sed, fine, ne eviteblas percepti, ke virino reala havas korpon kaj moviĝojn altirantajn kaj ŝprucigantajn fizikan simpation pretan breĉeti nesolidajn idealojn. Jen la okazo.

Iun dimanĉon, ĉiuj kolegianoj estis veturigitaj al vilaĝeca festo honore de Sankta Antono. Ĉar la vilaĝo distancis kredeble pli ol dek kilometrojn, ni vojaĝis tra l’ aperta kamparo per knarantaj kaleŝoj kaj kabrioletoj ĉevaltirataj pruntedonitaj de niaj bonfarantoj kaj de tiuj ĉi gvidataj. Dek kvin miaj kunklasanoj kun la pliaĝulo, kiu estis mi, alvojaĝis sur duĉevala kaleŝego kondukata de mastro akompanata de du niaaĝaj filinoj, kiuj senĝene kaj gaje interbabiladis kun ĉiuj, kaj ĉiuj kolegianoj samgaje korespondadis. Al mi bele efikis resti kun ili kaj en la momentaj silentoj mi deziris, ke ili pluparolu ĉar sen ilia voĉbruo la mondo estus, en tiu momento, malpli bela. Iliaj korpoj tuj ekeniris en mian kompleziĝon, dum min ĉarmis ilia gajeco, ilia svelteco en la moviĝoj: dum la balanciĝoj kaj skuadoj estigitaj de la malegala kampara vojo ne malplaĉis al mi, sidanta flankeflanke, ke io de ilia vestaĵoj tuŝu min. Kaj kiam allasiĝis okazo, mi ilin okulsorbis senmodere kvazaŭ altirita de belaĵoj neniel supereblaj.

Meze de tiuj sentoj, tamen, al mi ŝajnis, ke ne eblas amikiĝi aŭ nur amikumi kun tiuj belecoj kaj ĝui ties komunikiĝo kaj konfido, kaj samtempe kohere malpermesi al si transiri la kroman pliallogan paŝon, tio estas sen ilin deziri kaj postkuri; kaj mi gape miris, ke miaj samcelanoj, pri kies aŭtentaj religiulaj aspiroj mi ne dubis, parolas kaj ridas kaj vortŝercas kun virinetoj kvazaŭ tio akordus kun ilia vokiĝa panoramo. Entute tiu ĉarveturado kun virinetoj tiom simpatiaj krizigis unubate, krom mia ekadmiro al ofera sindediĉo al Dio, ankaŭ la estimon pri miaj kunuloj tiom distriĝantaj kun virinetoj.

La evangelia konsilo pri virgeco ekŝajnis al mi, post tiu renkonto, sub alia lumo, iomete malpli brila ol kiom mi taksis ĝis tiam. Mi ne multe meditis pri ĝi, sed la eventualeco de mia restado inter ordenitoj ankoraŭ ne stumblis antaŭ la nepreco de la rezigno pri la am/amoraj kaj familiigaj ĝojoj. Nun abrupte novaj sentumoj elvokis endon reekzameni, sub novvidpunkto, la tutan aferon.

Jam vi pasigis la deksepan jaron kaj estas nature, ke viaj sensoj kaj sentoj enflamiĝas antaŭ inseksaj formoj altirante vin, kiel cetere spertis ankaŭ niaj gepatroj... Se iu rezignas fianĉiĝi kaj edziĝi, tio okazu nur pro tio ke lia koro statas jam okupita de la Sinjoro: ne unu virino por vi sed vi por la Sinjoro (kaj eventuale por unu virino, se vi elektos la vojon de kristana servado en la mondo)... La tempo kaj la preĝo kaj la lojaleco manifestos la dian volon kaj ankaŭ la gradon de firmeco de viaj intencoj”. Tiel kvietigis, almenaŭ momente, miajn sekrete brulajn problemojn la konfesprenanto kiu, certe kalkulinte tion por edukago, atendis la momenton kaj ankaŭ miajn reagojn.

La antaŭaj resumaj vortoj havis tujposte drolan ĉapelon por li kaj spontanan elmontron de mia nesciado pri gravaj vivaferoj. Kvazaŭ por konfirmi la sugeston de la spirita gvidanto kaj ratifi revenantan intencon sekvi la evangelian konsilon de virgeco, mi aldonis: “Cetere la seksumado estas minimuma oportuneco en la para vivo, je la konsidero, ke ĝi eblas kaj licas nur unufojon inter unu kaj alia koncipado: funde iu ne rezignas grandajn plezurojn”. La pacienca viro petis, ke mi ripetu la frazon, streĉis la okulojn kaj orelojn kaj ekridis kvazaŭ mi estus enĵetanta spritaĵon indan movi ĉiujn sensojn de la aŭskultantoj.“Uh! Kiaj plumpaj moralaĵoj! Prunteprenu de la disciplino-majstro la tekston pri moralo de moralisto Pighi aŭ de aliaj aŭtoroj kaj legu ĉar vin ensorbis pri tio strangaj opinioj. Post la legado, ni priparolu denove. En la geedzaj umaĵoj la seksumaĵoj plektiĝas laŭ la volo de la paro... kaj fine ne pro tia via stranga opinio pri amseksaj rilatoj iu sekvu la evangelian inviton”. Kaj li min forpermesis nekaŝe klopodante sin reteni el pale brua rido. Liaj vortoj kaj sinteno, kvankam iomete onkleskaj, reordigis miajn pensojn kaj serenigis miajn sentojn laŭ pliekvilibrigita eskalvaloro, kaj pasigis min al malpli nekompletaj scioj pri la vivo. La unua kontakto kun virino vera, tamen, restis en mi kiel ombro ĉiam ĉeestiĝema, neniam nuligita.

Krom tio, ĉio fluis glate dum eĉ la spirita-intelektaj akiraĵoj kaj postuloj malimplikiĝis. La horizonto tamen nubiĝis ĉar la itala registaro printempe de 1943 proklame ordonis, ke la junuloj de mia aĝo prezentiĝu por soldatservi kaj poste, oni kredis, por militservi en kelka el la diversaj jam ŝrumpetantaj frontoj. En tiu momento estis kvar la junuloj rekruteblaj, mi kaj aliaj tri, komune taksataj taŭgaj soldatservi. Aŭ eniri staton novican, kies adeptoj, religie vestitaj, rajtas, laŭ Konkordataj Interkonsentoj inter la Ŝtato kaj Eklezio, eviti soldatservon, aŭ prezentiĝi kaj forsaluti almenaŭ pormomente la kleriĝon per senpagaj studoj preparantaj al la noviceja akceptiĝo: tia la dilemo mia kaj de la maltrankvilaj edukantoj. Dume la minaca proklamo devigis junulojn enskribiĝi ĉe la rekrutejo por havigi al si la atestilon pri siaj fartaj kondiĉoj cele de eventuala soldatservo. En tiuj momentoj energianta farto ekaspektis kiel malamiko de homo! Netaŭgulojn al militservo oni devigis ŝoveli teron kaj fosi senutilajn tranĉeojn, eble nur por konvinki, ke la malamiko ĵus invadinta Sicilion trovos popolon pretan rezisti ĝis la lasta gutsango.

Mi estus devinta resti ankoraŭ preskaŭ du jarojn en kolegio por kompletigi la kvinan gimnazian kurson, nome tempo kiu permesu al la edukantoj akiri pli da taksa juĝo pri ĉiu postulanto kandidatiĝi, kaj al tiu ĉi purigi siajn intencojn kaj mezuri siajn fortojn kaj igi pli pravigita, kaj do fidinda la juĝon de la tuta fratio: tiu ĉi konstatis, ke foje la okazaĵoj aliceligas la aspirojn de kandidatoj. Tiu antaŭigo de la tempoj se ne malordigis la ideojn certe kontribuis ilin konfuzi ĝis peli al konduto laŭ eraraj kaj misgvidaj juĝoj. Ni kvar fiere kaj time marŝadis al la sankontrolejo por kroniĝi per atestilo pri taŭgeco aŭ maltaŭgeco al soldatservo. Ne eblis dubi: ni revenis soldatserve destinitaj kaj ekatendis la... savantan manon!

Inter la respondeculoj, lokaj kaj superaj, greftiĝis vigla diskuto ĉu la aspirantoj jam sufiĉe preparitas supri al la alta ligo de la religiula vivo aŭ estus por ili pliforĝe trapasi la soldatstaton. Por mi la damaĝo kuŝis en la perdo de kelka studjaro, por la edukantoj la risko, ke la soldata kaj milita vivo signus nin tutalie ol asketisme, forvaporigante la ekorientiĝon al la religiula vivo antaŭ ol en ĝi ni firmiĝus. Tiu problemo transpasis de ili al ni por ke ni donu pli klarajn signojn de la profundeco de nia konscia elekto aŭ plikvalifikigu nian ĝeneralan sintenon.

La diskutado interplektiĝis kun la nepreco trovi lokon en la sama novicejo, nun loĝe okupita ankaŭ de kvindeko da studentoj de la kvarteologia kurso jam proksimiĝantaj al la enpastriĝo kaj devigitaj evakue forlasi la bombitajn urbajn studentejojn.

Certamomente sonis, ke la solvo ne estas trovebla dum la antaŭrekrutiĝa periodo senpiece daŭris pasi. Aŭdiĝis la majstro de disciplino, fama pro eldiroj laŭreale kaj amuze sintezantaj cerbumaĵojn kaj novaĵojn en efektivo stagnantajn, esklamanta pri la senkonkludaj diskutoj: ”Ju pli da vortotrafo, des pli da kuglopafo!”. La militeca etoso ekstampis eĉ la fratularan frazaron.

Ĉu vere la faktoroj instigantaj min al la deziro eviti la militservon kreskigis la rifuĝan deziron de la religiula vokiĝo?

Pri mia sincereco eble inokuliĝis dubo en kelkajn el la frataro.

Iun tagon abrupte, vere abrupte, mi publike ricevis la ordonon retiriĝi en la flegejan ĉambregon, tiam sengastan, kien oni min postpuŝis avertante kontraŭ gravegaj punoj se mi revene trapasos la neŝlositan pordon. Kiel miaj antaŭaj samsortuloj, en la soleco, unuamomente perceptita preskaŭ snobete kvazaŭ aventuro travivita nur por esti rakontata, mi travidis iujn surbretajn librojn kaj iujn duonĉifitajn malsanulejajn negliĝojn murhokitajn kun sube diverskoloraj veŝtoj. Kuranta kliŝo delonge dismontriĝas, ke kiam la superulo decidas resendi al familio junulon, tiu ĉi estas petata aŭ devigata retiriĝi en tiu apartamenton kaj atendi, tie apartigite, la alvenon de la gepatroj ricevontaj la rehejmeniĝontan filon destinitan ekvalidiĝi bona kaj brava sekularulo. La nova situacio, akceptita kiel aventuro, baldaŭ ekkonturiĝis kiel dramo kun, por solvo, la finiĝo de miaj sekretaj aspiroj.

Mi jam konis, ke kunulo de pliaĝa klaso antaŭnelonge estis loĝigita ĉi tie antaŭ ol resende rehejmeniĝi. La rakontoj ĝis nun havis fabelan aspekton en bildoj de mia imago; nun tio akiras la malmolecon de realeco ĝuste por mi, sen kompato de homoj kaj helpa partopreno de iu ajn. Senironie, sed preskaŭ kun delikateco, el la memoro ekmienis pormomente la vizaĝoj de kunuloj kiuj trapasis tiujn ĉambrojn sen mia kompato aŭ eĉ kun mia malfrateca likvidemo. Pormomente en eta murspegulo mi fine kuraĝis observi mian spegulatan bildon el kiu traspektiĝis enpensiĝa mieno ĝis tiam vidita nur preterfuĝe pro timo tro konsciiĝi: kaj tio pormomente kontribuis min paŝigi tra la realo bremsante la kirliĝon de la distordanta fantazio. Hazarde mi malkovris ke eĉ vigla moviĝo de unu angulo al la alia de la ĉambro forigas tiun fantazio-kirliĝon; tion farante mi eĉ kriis distrajn sensencajn vortojn…

Rezignaciinta, pli precize inertigita antaŭ la perspektivo de baldaŭa militservo kaj perdo de ĉio lerte akumulita aŭ ekakirata, mi restas ĉi tie tri tagojn, ricevante nur hastecajn vizitojn de la kolegia rektoro, fina responsulo, kiu ŝajnas informiĝi rekte kaj afable pri mia farto kvazaŭ temus pri izoliĝinto en flegejo pro infekta malsano. Kiel malgraŭvola loĝanto pro sanaj motivoj, mi, kun sen­vole ironia rideto, rukulas, ke mi nun, rilate sanon, plibonigas la pliboniĝon kaj, ke dume mi daŭrigas legi kaj studi, malgraŭ manko de lernejaj tekstoj, min helpante per memoro kaj aktivigo de imagopovo, kaj min muldi al ekzame­n­iĝo. Fakte, male, en miaj antaŭvidoj, mi estas timege atendanta la gepatrojn, pretiganta mian praviĝon antaŭ ili kaj giloŝanta senrealecan, milfoje ĉiuflanke kun senkonkluda obsedo ekzamenitan, programon same kiel farus studento senmona kaj ne je sojlo de rekrutiĝo. Ju pli rampas la tempo des pli mi penas regi furie inertigantan angoron ĉiam pli similiĝantan al tiu de la sovaĝa besto freŝe enkaĝigita. Por ekbridi aŭ flankenlokigi la gravegajn implikaĵojn de ne kontrolitaj pensoj dum la nevenkebla sendormemo drivanta laŭ la puŝo de timoj kaj memalprobitaj sindefendoj, mi regcele transformas la hororajn antaŭviditaĵojn de mia menso al imagitaj oratorecaj bataloj aŭ rafinitaj diskutoj, foje ankaŭ laŭtvoĉe, ilin lingve latinigante aŭ francigante: mi solas tra ok ĉambretoj ĉirkaŭantajn ĉambregon. La dormo finfine kompatas mian ekdeliron ĝin estingante en la drono de la dormiva mensa trolaceco.

En tiu tuta tempo mi ne provas preĝi, aŭ preĝi antaŭvide al io honeste preciza, ĉar la perturbita konscienco donus malmultajn esperojn esti, pro mia ne tute honestaj konsciencaj kompromisoj, senriproĉe elaŭdita. Kaj, eble, pro tio ke tra mia animo svagetis la timo ke ĝuste la konscienco povus konsenti kun la superulaj decidoj.

Ne multe pli frue ol la meztaga manĝo de la kvara tago, mi ricevas la altrudan inviton de la flegisto malsupreniri por manĝi kun la aliaj, ŝajnriproĉe savmiene aldonante “ĉar mi ne plu deĵorigu restabiligiton”. Mi tuj iras reokupi mian kutiman lokon ĉetable: neniu salutas aŭ komplimentas resaniĝinton, neniu miras, edukantoj kaj instruistoj sintenas kun mi kiel kutime. Certe, mi detenas min el mieno de eksmalliberulo kaj tuj komencas agi kaj paroli kvazaŭ nenio okazintus: ankaŭ mia kontentiĝo rapide miene kaj ĉiuaspekte konturiĝis por ke ne vekiĝu, ĉe mi kaj kunuloj, konscio pri ŝanĝo iu ajn.

Neniam oni min sciigis pri la eksplodiga kaŭzo de tiu balanciĝanta agadmaniero de la edukantoj, al kiuj mi imputis tiun punon per forrabo de libereco. Eble senkriteria provo aŭ eksperimento elfiltri la artifikajn vokiĝojn, eble konflikto inter ili pri mia taŭgeco plurestadi kandidato por la franciskana vivo: la disciplinomajstro, kiu plilongatempe travivadis inter la fratuliĝontoj, certe subtenis mian forigindecon ĉar, kiel suspektite, eble li jam traboris mian animon. “Kaj nun al mi, vaganta ŝancelpense, ŝajnas, ke li surlipigas rideton kiu allogas al vangofrapo”, mi notis en angulo de mia persona devoteclibro. Mi neniam enketis pri ekspliko, eĉ rezignis ĉe mi mem elkompreni la briditajn motivojn, eble pro timo reveki la problemon kaj miajn angorojn, kaj intime pretis estingi scivolemon de kunlernantoj; kaj mi ekagis same kiel malsanulo revenanta sana al siaj okupoj. Plie, ne povante ne percepti ion senintence interkonsentitan kaj, nemalice, aludan al punretenito, mi iom interne pufiĝis pro supozita komuna konvinko ke mi, nur mi, funde sukcesis eliri el specialaj, tutaj por mi, testo kaj provo.

Post kelkaj tagoj oni komunikis, ke ene de du aŭ tri monatoj ni kvar vestos franciskane kun la dispenso, tial, de la soldatservo.

En julio 1943a kolapsis la faŝista reĝimo, jam degenere faŝisma, kaj komenciĝis la periodo de la Badoglio-registaro (Badoljo). Ĝuste la sekvan matenon, 25an de julio, venis kun du bicikloj, atendite, mia patro, unu por li unu por mi. Li ne jam informiĝis pri la politikaj novaĵoj.

La edukantoj jam permesis aŭ konvinkis kandidatojn al la noviceja trejniĝo ferii kelkatempe ĉe sia familio. Ĉu ili volis krei al ni pli liberan situacion por ke, fore de mediaj senvolaj premoj, ni legu en ni mem? aŭ ĉio spiciĝis nur por ke ni adiaŭu la mondon, konforme al iliaj vortumoj? Kondiĉe ke, ĉiuokaze, la spontanaj konsideroj pri tio ne estu malebligitaj de cirkonstancoj kaj de la kutimaj familiaj kaj parencaj kaj najbaraj kontaktoj kaj de la militpremo.

Estu kiel ajn, fakto estas, ke ne fasoniĝis la esperita, ĉe edukantoj, oportuno por mediti kaj min ekzameni en tiu feria semajno, ne pro volmanko aŭ pro la neevitebla distro estigita de la parencaro kaj amikaro kaj najbararo, sed nur pro mia malprudento kaj informmanko. Bicikle revenante, fakte, el dimanĉa vizito al la geavoj kaj geonkloj, meze de la nokto, precize je la noktomezo kaj dek kvar minutoj, mi en kompanio de mia patro estis blokita de soldatoj kaj arestita kun aliaj malfruantoj nesciantaj aŭ transgresantaj pri la malpermeso de cirkulado de la dudeka vespere ĝis la sepa matene. Sur la ponto nomata Della Torre (= De la Turo) grandvoja deviga pasejo por alveni al mia domo dista ses kilometrojn, soldatoj, pliposte, kiam la itala regno gajnos ĉe la aliancanoj (la deksesan de oktobro samjara) per la militdeklaro kontraŭ Germanujo, la kvalifikon de kunbatalantoj, dirotaj Badogliani (= badoljanoj el Badoglio, nova ĉefministro), senindulge al mia naiveco, nin arestis kaj kondukis kun aliaj dek personoj al la proksima kazerno en la najbara urbeto Este. Dum unuhora paŝado oni babiladis pri la eventoj de la patrujo kaj pri la obskura sorto de la ĵus senpovigita Mussolini, certe nun ĵetita en sekreta karcero, eble per interna puĉo: mia patro abrupte konsciiĝis, ke la opiniata sendanĝera faŝismo-alliga medaleto jake pinĉita jam fariĝis danĝerporta signo, ĝin malpinĉis kaj, ne rigardate, lasis ĝin perdiĝi en fosan randon. “En ĝi, al mi sindefendtone li flustris provante ŝajnigi senafekcion, sidis miaj defendo kaj prestiĝo en Germanujo kaj helpis pangajnon por la familio. Sed nun ĝi, eĉ se mi pri tio plendas ene de mi mem, ne plu utilas al mi kaj al miaj bonfarantoj, male ĝi povas endanĝerigi”. Li eksilentis, dum lia dolora konsterniĝo trapasis ankaŭ al mi, kiu tamen penis distingi maldankemon disde senutilo de ĉiu rezisto.

Gardistoj nin enŝlosis prizonuloj, ne sen antaŭe min senigis je la okulvitroj kaj pantalona kaj ŝuaj rimenoj, en granda senluma senkuŝbenka kvadrata salono ĝis matene je la sepa.

Dum la restanta nokto, gajece sendorme ĝuita de samaventuremulo, svar­mis spritaĵoj de la okazaj samsortanoj, iuj pli junaj aliaj jam rekrutiĝintaj samkiale enkarcerigitaj, kaj la kantoj kaj arifajfetaĵoj kaj subtilaj pik-aludaj blagoj kontraŭ al nedifinitaj politikaj aŭtoritatuloj. Mia patro dormetis sur la ŝtona planko, kiel dum tranĉeovivo de la monda milito, sed nemalofte vekiĝis kaj admonis, emigita de sia instinkto min defendi kontraŭ la maldecaj paroladoj kaj trivialaĵoj rikane materiigantaj sekssensaciojn, la krudparolantojn ke ili moderu la ridon kaj ŝrikojn kaj maldecaĵojn; pliposte li mallaŭtvoĉe manifestis al mi, ke per tiuj intervenoj li estis plenuminta la plej gravan, laŭ li, el la kvazaŭ-komisioj al li sugestitaj de la kolegia rektoro por protekti mian naivan senmalicon kontraŭ mondumaĵoj per kunestigo laŭeble inter bonmoraj personoj! La kolegiaj jaroj ne jam malgravurigis el mia memoro la aĉan, ĉe la metiejo de mia unua salajritiĝo, lingvaĵon turnitan al senpudora; sed nun la krudparolado spronis la lingvaĵon krei preskaŭ-kontakton inter la diro kaj la faro.

Kiam fine alvenis la sepa matene iu kapitano kun militema mieno kaj korpoteniĝo, al la vicigitaj prizonuloj legis superinstancan cirkuleron minacantan senprocesan enkarcerigon se ankoraŭ ni estos kaptitaj eksterhejme dum la kurfaj horoj. Kaj ĉiujn oni liberigis, escepte de unu, de mi: pro mia manko de dokumentoj kaj pro tio ke el mia aspekta aĝo mi devintus esti, laŭ tiu kapitano, en soldatservejo, li bezonis konfirmojn el superaj instancoj pri mia identeco, eventuale eĉ de la religiulfara kolegio, en kiu rifuĝas kiuj provas eskapi la militservon, li sendelikate eldifinis, aldonante, tamen, post paŭzeto, ke ĉiuj kazoj ne egalas. Kaj post momenta silento: Kelkajn horojn en tiu arestejo, ne en puna karcero, li plu precizigis, kun duonmoketa kaj distanciĝa tono. Mia gapa mirego moliĝis kaj maliĝis kiam la voĉtono de la kapitano pli as­pe­ktiĝis mola kaj bedaŭra, foje oĉja; sed senkiale ĉar mi ne eskapis el la fulma konsciiĝo ke mia feriada tempo konsumiĝos ĉi-tie je “ŝtataj kostoj”, laŭ lia eble senironiaj vortoj.

Je ŝtataj kostoj, tio estas nur pro la du hektogramoj da pano ĉiutage konceditaj de la provianta karto. Mia patro, tion suspektinte, ĉiutage ial tial (aparte per nutraĵaj regaloj al jam aĝaj gardistoj) sukcesis alvenigi al mi nutrajn suplementojn.

La kelkaj horoj fariĝis tagoj kaj noktoj: mi restis arestita en tiu polica demandejo, en mucida ĉambro, ĝis la sekva ĵaŭdo matene, kiam mia patro sin prezentis al la militara kapitano, kune kun la pastro, kolegia majstro de disciplino kiu, mi ne scias post kiom da penado, sukcesis pruvi, ĉe la aŭtoritato, pri miaj persona identeco kaj rajto ĝui ankoraŭ kelkajn tagojn de soldatserva liberiĝo kiel seminariano-studento en atendo, ĉiukaze, de la definitiva papera liberigilo. Mia patro, kompreninte la faŝistemajn inklinojn de la ulo kaj celante dorloti la kapitanan galon por kreskigi la ŝancojn de mia liberigo, per fuŝvortoj, iom drole, aludis je la ŝildeto bedaŭrinde ĵus perdita proklamanta de si mem liajn faŝistecajn simpatiojn. Neglektinte tiujn vortojn kaj eble ilin juĝinte ruzumo de lasthora renegato, kvankam mia patro servoprete ekridetis, la kapitano min salutis premante mian manon, vorte pardonpetante dum mi en liaj okuloj kredis vidi ion sombrecan, pri kio mi plikonfirmiĝis kiam li klakige kunmetis, iom ironie, la kalkanumojn, dum epoleto, dekstraflanke malkudrita, de lia jakita brusto ŝanceliĝis pende, kaj al niaj salutoj vorte eĥis per ĝenata digno.

Viro-soldato humiligita pro la politikaj eventoj”, interŝanĝe komentis pli­poste miaj helpantoj.

Miaj helpaj liberigintoj kondukis min al kafejo por ke mi revigliĝu per kafo kun lakto; ni trovis lakton kaj ne kafon. Ĉi tie homoj babiladis senkaŝe pri misfaroj de la itala police funkcianta armeo, kiu mortigis en Reggio Emilia, centkilometrafora urbo, dekon da laboristoj manifestaciantaj por paco malgraŭ se ne spite la malpermeson, kaj plurdekojn ĉe Bari (SudItalujo). Malbonŝance ĉio konfirmiĝos semajnojn poste fare de fratuloj hazarde spektantoj.

Malgraŭe, reveninte, post la kvintaga malliberiĝo, al la libero mi tuj ekprovis ĝojon kvazaŭ la mondo aperus tute bela; sed iom post iom la finferiaj tagoj lasis eksterigi en mi tiom da laceco (en la arestejo, la nenifarado kaj manko de libroj, malgraŭ unupaĝaj ĵurnaloj kiujn kompatema gardosoldato transigis al miaj manoj dum la aero-horo aŭ tra la spiono-truo, ne akordiĝis kun la dormo, male tio favoris maldormemon pro nebremsebla fantazia kirliĝado), ke mi devis longe dormi, por reordigi la cerbon kaj reakiri la fortojn. La plejparton de la restanta feria tempo konceditan al la amikecaj renkontiĝoj mi pasigis nur detalante miajn ĵusdatajn aventurozaĵojn kaj silentis antaŭ la komunaj deziroj plikoni pri la religiulaj idealoj.

Konfuze firmigite de tiuj spertoj en mia propono elprovi, dum la provtempa periodo, la religiulan vivon, mi revenis al la kolegio el kio mi ekprepariĝis salti al la malpli leĝera kaj plisindeviga vivo de la novicejaj reguloj.

Se miaj edukantoj konjektis, kaj eventuale enprogramis eblon, ke la feriadaj liberaj agmanieroj povintus krei okazon por elturni el ambigua situacio nedeĉifreblan personon, ili certe ankaŭ antaŭvidis, ke la edukato revenu pli vigle intencita entrepreni la vojon provige celitan. Ĝuste tio kombiniĝis al mi.

Ludis plurinterkruciĝe pluraj faktoroj konverĝaj al la sama direkto: kiel elrevigi la evidentajn fierajn kontentiĝojn de la parencaro pro mia, laŭ ili, klara religiula vokiĝo-destino? kaj per ĉio ĉi la nobliĝon de la tuta familio? Kial ne konsideri la ekonomie mizerajn kondiĉojn malebligantajn studkarieron, kaj, eventuale, la riskojn baldaŭ rekrutiĝi senpatrie kaj sencele? Kaj, krome, kia humiliĝo interrompi studojn pro senrimeda familio! Ĉio ĉi kontribuis, ne sen mia kompliceco, vualigi la restantajn tamenecojn: eble ne malinfluis ankaŭ la avino, kies flustroj pri mia estonta glora kariero inter ekleziuloj estis eldiritaj kiel profetaĵoj. Kaj akiris forton la neniam mortinta argumento: se centoj kaj miloj da homoj sukcesis kaj fidele kaj feliĉe monaĥe vivi, kial ne kapablus mi? Kaj finfine estas parolate pri farota profunda ekzameniĝo dum la novica vivo, ĉu ne? Tiel preskaŭ sensufere kaj senkritike plisolidiĝis kio konfliktojn kaj dramojn proksimigis.

Post kelkaj tagoj de enkolegia feriado kun adiaŭaj festoj far de la plu restantaj plijunaj samkursanoj, la kvar noviciĝontoj karavanis laŭ dudek kvinkilometra vojo, foje apenaŭ distingebla el herbejoj kaj kultivejoj, tie kaj tie randumita de senmorteraj muroj, larĝparte flankita de kampoj riĉaj je aŭtunaj fruktoj, kie personoj, plejofte virinoj, prizorgadis. Ni, post momenta mensleviĝo al Dio kaj al Sankta Francisko, kantis kaj rakontadis ŝercojn okulumante la horizonton por haste ekscii ĉu ankaŭ hodiaŭ la bombaviadiloj sulkas la ĉielojn. Dum la haltado, por ripozigi la ĉevalon, la silento gravuriĝis en mi kiel vakuo sendistra kaj perceptebla mallogo: laŭmomente fuĝo, el tiu loko al la mondo, konturiĝis ebla, necesa kaj deviga. Kiel bloki la nebremseblan fatalan sinsekvon de tia serio ĉiam pli allasanta al psika inertigo?

Blokis la ekrumaĝado de bombavidiloj ekvidiĝantaj dekstre traĉiele. La tristondo disipiĝis tra la komentoj kaj observoj ĉu akompanas ĉasaviadiloj. Anstataŭ vidi en ili minacon mi klopodis, kaj eble sukcesis, vidi en ili ion belan kaj estetikan kaj inan je kontemplo.

Kiam elsaltis fore, sur la verto de terena ĝibaĵo, la masiva kaj impona noviceja konstruaĵo, neniam antaŭe vidita de ni, mia koro reprovis nefuĝantan ondon de malkvieto malfajriganta la ekpartoprenon en la ĝojaj ekkrioj de la stafete sendita fratula eskorto. Momenta sveniĝo-sento, kun totala estingiĝo eĉ de la novaĵsento, sed sufiĉe memorigenda kaj analizenda, min skuis kaj paralizis unusente. El tiu mia angore mensa foriĝo mi eliris nur por ne esti rimarkita en tia stato; tamen danĝertimo min akompanis dum la tutaj bonvenaj salutoj dum kiuj mi vane serĉadis samtempe, ene de la rezervo de miaj glatigaj pensoj, iun el ili sufiĉe ekscitan por tion preterpasigi.

Jen la giganta masonaĵo, enrokita sur eta morena altaĵo apud piedoj de Berica Montetaro (Colli Bérici = Kolli Bériĉi, provinco de Vicenza) ducent metrojn elstaranta de la ĉirkaŭa ebenaĵo, etendiĝanta laŭ kvar kvinonoj de ĝiaj flankoj, alirebla per larĝa vojo flankita de cipresoj. Tiun ĉi vojon ni trakuris piede por ne trolacigi la ĉevalon kaj por antaŭĝui la panoramon kun la sankteco jam enŝovita de la renomo. Supreniris malantaŭ niaj ŝultroj lamanta kamioneto (estis la unua sinmovilo de la tuta trairo) okupita de du soldatoj. Kial soldatoj ĉi supre?

Supre, nin kvar ridmiene akceptis la majstro de l’ novicoj, kiu kun orgojla admiriga sprono prezentis la kvinan, al ni neantaŭsciigitan, novicon jam studenton alvenintan rekte el la sekulara mondo. Ĉar aliaj du soldatoj okultire farumadis nemalproksime, la atento iĝas scivola kaj levas la saman demandon al la ĉeestantoj: kial soldatoj ĉi supre? Estas soldatoj, oni eksplikis indikante aliajn dorsapogitajn kontraŭ la muraj bosaĵoj, ne tute siainiciate deflankiĝintaj kaj fuĝantaj al sia hejmo, aŭ necertaj pri ĝusta, kaj malpli danĝera, elekto. Ili estas atendantaj de la fratio civilajn vestojn por hejmeniri inkognite pro timo de la germana trupo amase, oni pliinformis, descendanta trajne kaj kamione el Alpoj al la italaj landoj jam de hieraŭ.

Kial soldatoj forfuĝas?

Kaj al ni estas klare konigataj la okazintaĵoj de dek, dudek horoj antaŭe: Itala registaro jam subskribis armisticon kun la alianca armeo angla-usona, la milito do jam finiĝis, la soldatoj ne havas servordonojn. En salono, fratuloj, junaj kaj maljunaj, kaŭre karnas ĉirkaŭ radiaparato aŭskultante la plej novajn priarmisticajn bultenojn; aliaj fratuloj, en alia deflanka lokalo, nun ne plu sekrete, ĉar la militon oni kredis jam ĉesinta, sendistre suĉas informojn de Radio Londono aŭ de Voĉo de Ameriko, pri kies ekzisto mi nur nun ekscias. Surde­blinde percepteblas agitiĝo, plenplena de ĝojo kaj sufero, timo kaj espero: ĉe la aliancitoj Italujo akceptis senkondiĉan armisticon... tial bataloj jam ĉesis, soldatoj forfuĝas ankaŭ por ne esti kaptitaj de germanoj, kiuj pludaŭrigas militi kaj konsideras italajn soldatojn dizertuloj (do kaptendaj kaj punendaj) aŭ malamikoj (do armile eliminendaj) … Jen glava dilemo: ne ilin helpi malas al nia vivstilo, helpi povus morgaŭ kunporti kondamnon pro instigo al dizertado.

Je la kvara posttagmeze la majstro nin oficiale akceptis, asignis al ĉiuj po ĉeleton - “dormejo-preĝejo-studejo-penitencejo” - kaj invitis nin pluki berojn de la apuda vitejo: kvin/ses fruktplenaj plantoj allasis ion de siaj jam maturiĝintaj pendaĵoj, eble jam kutimiĝintaj tion ne plu suferi en la sama sezono flanke de la samaj personoj: fakte la plukado, kuraĝigita de la majstro mem ĉar al la spirita purigado devas kontribui ankaŭ tiu evakua kaj tia uvo kaŭzas tian rezulton, fariĝis malpermeso, la sekvan tagon: la majstro delikate premis por ke ni rezignu, post abundaj ventroliberigaj ellasoj, je la plezuro de plukado por komenci mastri niajn malsobrecajn sensojn. Ni, gardataj de li, postnelonge dehakante, por la manĝotablo, la restantajn grapolojn, estis invititaj rigore elmontri al ni mem, ke ni mastras niajn, eĉ nemalvirtemajn, sensacojn kaj deziratemon. Tiuj vitplantoj, sekve en niaj babiladoj oni ŝercadis, ekstartigis la procezon atingigontan nian memkontrolon, abstine fastan kaj spirite asketan:lasi ekscitiĝi la deziro por tuj poste esti devigite ĝin mortigi! Sur nia tuta instinkta korpa-psika esto regu nur la volo! Sed, neŝerce iu enpuŝis:”ĉu vera hardiĝo de karaktero aŭ simpla sporta trejnado?”.

Tamen la postajn tagojn la timata severa aspekto de la novicejo, tute medito kaj preĝo kaj penitenco, ekkunfandiĝis kun tiu de loko de ridoj, de ŝercoj, de gajeco, de promenadoj, de viglaj argumentadoj pri diversaj objektoj, eĉ senriskaj liberaj diskutadoj. De tuj rimarkeblis du tipoj de religiuloj, tiuj silentemaj, eble kun la menso inkliniĝanta konservi ĝojajn kontaktojn kun la dia sfero, kaj tiuj nedisdegnantaj ridi kaj babili, eĉ bruege, pri frivolaĵoj. Ĉiuj tamen kontribuis al etoso malkreditanta la unuajn impresojn de morna severeco malgraŭ ke io ekscitiga kaj samtempe inertiga, eble pro la primilitaj informoj, ŝajnis ŝvebe insidi la kunvivadajn gajecojn. Kaj tio malgraŭ ke la superulo ne mankis admone interveni: “Ne faru ŝercon el ĉio!”.

Ĉar ene de malmultaj tagoj ni ricevos la religiulan vestaĵon dum publika feste solena ceremonio, la majstro konversaciis kun ĉiu unuopulo pri la motivoj, la idealo, la atendotaĵoj de la religiula elekto. Mi ne aperigis miajn hezitojn, mian enan ekplastikiĝantan plastron, mian duecan konfuziĝon, des malpli la ondon de tristeco min invadinta ĉesojle de la novicejo. Bonŝance li aldonis, ke pri ĉiuspecaj vokiĝaj problemoj mi devas ĉiam elverŝi mian animon nepre al la konfesprenanto aŭ al la spirita akompananto, aparte kiam enirus la menson eventualaj duboj serĉantaj certecon pri vokiĝaj aferoj, aŭ por pli profunde elbati sian vokitecon; kaj proponis al mi ordenan nomon anstataŭantan tiun bapta-civilan. Baldaŭ mi nomiĝos frato Alfredo, per kiu min oni oficiale alvokos dum la baldaŭa ceremonio, en kiu oni solenos la stigmatiĝon de Sankta Francisko. Alfredo angla reĝo, ekkristaniginto de Anglio, admiranto de Sankta Francisko kaj devotulo de sankta Antono, suplementos, erarege certe, mia patrino, malgraŭ mia preciziga envicigo de la historiaj eventoj laŭjarcentaj.

Spite al la malordo politika kaj milita kaj spite al la cirkulmalpermeso malpermesanta forhejmiĝi en la noktaj kaj vesperaj horoj, miaj gepatroj fiere ĉeestis mian vestadon kaj unuan fojon ili vokis min, iom amuzece, per tiu nova nomo, kies origino kaj signifo mi jam pretiĝis ilustri, eliminante ĉiun tamenan senton de klero kaj elito je kiu, oni ekrefrenis, mi senintence survojas tentiĝi kaj venkiĝi. La festa vestado, tiom aspekte ceremonia kiom intime religia, konkludiĝis per grandioza procesio kaj kantado tra la klostroj interna kaj ekstera, sed la kantado estis preskaŭ neaŭdebligata kaj poste interrompata de la disŝirinta diableca ululado de la alarmsireno ĝuste sur nia kapo.

Kial sur nia kapo? Preskaŭ abrupte, tri tagojn antaŭe, la zona militkomando estis rekviziciinta la nordan parton de la ĉelarkonstruaĵo kaj angulon de la konventa subtegmento, kie oni instaligis vid-son-kaptilojn kaj laŭtigilojn por averti pri danĝero, startigante intertempe telefonan tamtamon, la diversajn vila­ĝojn de la ĉirkaŭa ebeno, preskaŭ senlima el tri horizontaj frontoj, kiam estos alvenantaj bombaviadiloj. Kvin teritoriaj, t. e. ne plu junaj kaj ŝarĝitaj gardi la patrujan teritorion, soldatoj kontrolis kaj funkciigis la krakantajn sonportilojn notante kaj telefone sinsekve komunikante, la direkton de flugfortresoj kaj videbla kvanto da ĉasaviadiloj. Ĝuste en tiu momento ekstartis la ululada alarmo-sireno peraere enrompa el tiu vaĉejo kaj aŭdigis sin ĝis, bonŝance, el kelkeloke oni decidis malsaltigi la kurenton.

Tra komentoj pri tiu surprizo kaj la deziro de pliaj informoj pri la sorto de nia nacio, ni forpermesis nian parencaron kaj admirantaron kiuj forveturis, piede aŭ bicikle, promesante, ke ili revenu por pli konkrete informi aŭ informiĝi pri militaj kaj teritoriaj eventoj. Ili vortigis informi aŭ informiĝi nepovante diri, pro la komuna nescio, nur informi. Validis la metaforo de kelkaj inter ni: ni kirliĝas tra tenebroj.

Nur unu el miaj novickunuloj ne ricevis viziton de parencoj, tro foraj kaj timigitaj de tiuj diverspecaj militaj fonoj. Li restis tute sola en novicejo kiam ekzakte el la vespera duonombro, el la gajaj bruegoj de la komuna forpermeso, ni vidis direktiĝi al ni virinon, eble pli ol sesdekjaran, petantan renkonti sian enfratulitan nepon, longe neviditan, jam franciskane vestiĝintan. El ŝia anhelanta voĉo apenaŭ prononciĝis la nomo de la fratulo. Ni ĉiuj kredis, en la ĝenerala forpermesa ekscitiĝo, ke ŝi estas la avino de la solulo jam retiriĝinta al sia noviceja ĉelo.

Oni lin venigis kiu, kontenta kaj mirigita je la malmulte esperita vizito, pretis komuniki kaj transdoni sian ĝojon pro la laŭfranciska vestado. En la duonombro de la klostro la du ĉirkaŭbrakiĝis kaj interkisiĝis, dum la oldulino larmanta je ĝojo jam tro malebligita pro la milito, sub la same kontentaj okuloj de kunuloj kaj ties parencoj. Dume el la apuda koridoro ni revenis en la saloneton por repreni la pakaĵojn: kaj jen la kurento, liverita gutigile precipe dumalarme, abrupte revenis prilumi ĉion, ankaŭ la du parencojn ĵus renkontiĝintajn. Tiuj ĉi sin gape reciproke rigardante kaj interŝanĝante kelkajn rapidajn informojn, fulme konsciiĝis, ke ili fremdas unu al la alia.

Ĉe la rideksplodoj alvenigis ankaŭ multajn konventanojn, inter kiuj ankaŭ la klerika studento vere koncernata, jam franciskane vestiĝinta du jarojn antaŭe. La komentoj forgesigis, laŭmomente, la ĵusan ceremonion kaj la superŝvebantan militon!

Kaj la kisato komentis: “Vere preskaŭ mi riskis esti glutita de furioza kisanta buŝo!”


1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   28


Elŝuti 1.71 Mb.


Elŝuti 1.71 Mb.