Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem

Elŝuti 1.71 Mb.

La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem




paĝo4/28
Dato14.03.2017
Grandeco1.71 Mb.

Elŝuti 1.71 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   28

Ĉapitro tria
Necertecoj inter certecoj


Dume milito senspire ĉiam pli alproksimiĝis kvankam la rekrutado, libervola aŭ konskripcia, en militservo apenaŭ ekzistis ĉar en Italujo (junio ‘40), kiu nelonge poste ekmilitos kontraŭ Anglujo kaj Francujo flanke de Germanujo. Se milito nin vizitos, ĉiuj estis konvinkigitaj de mem konvinkiĝintaj aŭtoritatuloj, ke temus pri milito tre kurtatempa. En kolegio oni certis, ke mi, tial, kvankam jam dekkvinjara, estus evitinta la kuglan riskon. Ne pro tio mi, male, senpacience atendadis la radian paroladon de la Duĉo anoncanta, ke la fulma milito estas eksplodinta kaj ke ĝi jam briligas la bravecon de la italaj soldatoj.

Pri tiu militdeklaro, kiam la anonco fine sparkis, mi spertis grandan kaŝitan ĝojon kaj iun nereteneble sendreseblan ekzaltiĝon. Ŝprucojn el ĝi perceptis patro (= pastro laŭ religiula lingvaĵo) Francisko, instruisto de itala lingvo, kiu pritaksiĝis, en medio kiu jam iom malkapabliĝinta se ne disigi almenaŭ dis­tingi patrujajn valorojn el faŝismaj idealoj, kontraŭfaŝistema ene kaj ekstere, tial, laŭ tiama mia juĝo, kontraŭŝtatema pro defetismo kaj kontraŭ la grandiozaj destinoj de la italaj gentoj: ĝuste pro tio, laŭ postaj sciigoj, nehazarde admonita de ŝtataj/faŝistaj aŭtoritatuloj. Li senhaste kaj senproklame, tiom delikate kiom malaprobe, tuŝetante mian dekstran ŝultron, min enfilis per:

Bedaŭrinde la milito estos plurjara kaj senhonore perdita ĉar nia preparo per rearmiĝo ludas nur buŝe kaj surpapere kaj la militdeklaro sufiĉe senmotiva kaj senrajta. Bedaŭrinde Italujo eniros en la sferon de la anglosaksa imperio… Tial ni devas nin gardi kontraŭ la nuna sensenca pompeca deliro!”.

La diskutado kun tiu ĝena sagaculo, pli trafe kun lia argumentado, liaflanke apogiĝis sur prihistoriaj kaj priteknikaj kaj pripolitikaj objektivaj fundamentoj, superaj al miaj informaj kaj politiksciencaj akiroj. Nur kelkajn jarojn poste mi komprenos, ke la arogantulo estis mi. La interparolo abrupte interrompiĝis el ĝardenvojeto sin vidigis la severa vizaĝo de la kolegiestro. Kelkajn monatojn poste mi sciis, ke tiu kolegiestro jam malpermesis, ke instruistoj pritraktu tiajn temojn kun aŭ antaŭ kolegianoj, aludante pleje al patro Francisko, jam signita en la nigra libro de la kontrolitoj de la reĝimo kies simpatio plie alte bezonatis, al la konventularo, por satigi pli ol centon da kolegianoj al kiuj ne povis sufiĉi la ĉiutagaj po du anone porciumitaj hektogramoj de nigra/blanka pano.

La unua semajno, fakte, de la manĝaĵ-porciumada reĝimo okazigis por ni ĉiuj, pro la severaj nutraĵrestriktigoj, “provojn de malsato” kaj de nemutaj protestoj kaj de invitoj, instigitaj de superuloj, al la respektivaj familioj, preskaŭ ĉiuj kamparanaj, de la kolegianoj por ke oni provu prizorgi laŭleĝe sed ankaŭ laŭbezone. Al la superularo ne tuj prosperis, tra tiu reĝima simpatio, obteni nutraĵajn suplementojn kaj malpli subpreman kontrolon malhelpantan la proviziĝon ĉe la kaŝmerkato, nia venonta sekreta okaza, kvankam ĉiam pli nigriĝanta pro ekscesaj prezoj, proviantisto kun granda kontento por nia stomako kaj samforta veado de la konventa ekonomo. Fine venis nemalabundaj suplementoj, eltiritaj de tiuj simpatibezonaj urbaj regaĉantoj, kiujn ni festis per grandaj aplaŭdoj kiam aperis en la refektorio la eksteraĵoj, donacitaj de bonfarantoj el l’ domo de l’ faŝjo

Sed kien kaj kiel finiĝis miaj ŝajnreligiemo kaj sinteno pri Dio? Ĉekomence de la dua gimnazijaro, al kiu mi aliris ĉe la fino de la deksesjariĝo, mi trovis surprizon: inter la lernobjektoj distingiĝis religio. Tio min mirigis nemalmulte ĉar al mi ŝajnis, ke, en tiu loko, tute preĝoj kaj devotaĵoj, religio kun religiemo estiĝus afero sendiskuta ĉe ĉiu komunumano kaj jam certigita ĝis medole, kaj do senbezona je kromaj studoj. Profesoris iu pastro, malzorgema en la vestaĵo kaj en la superŝutaj haroj, falantaj el ĉiuj kapaj flankoj, kiu en la postaj jaroj riveliĝis simpatia kaj sociema ulo, preta kontentigi ĉiuspecajn demandojn sen montri miron aŭ superruzon antaŭ naivecoj aŭ strangaĵoj. Startigante la unuan lecionon, sen iu ajn preambola sinprezento, li antaŭmetigis blankajn foliojn subokulen de ĉiu lernanta benkparo: ĉiu estas invitata, pliekzakte urĝata, registri la diktotajn demandojn kaj anonime skribi siajn dubojn kaj neklaraĵojn pri religio. Por mi muntiĝis eta dramo: mi okulumadis miajn kunlernantojn skribantajn, multe kaj serioze skribantajn, dum mi, kiu kredis, ke al si apartenas nur negativaj certecoj pri religio, kaj do ŝarĝita je potencialaj kritikaj demandoj, inertigita pro la timo min kontraŭvole senmaski, ne sukcesis prispuri eĉ la plej etan kaj sensignifan dubon kaj klarigpeton indan je pliklariga respondo. La instruisto, en katedro skribile notiganta en siaj libretoj, certe nenion pri tiu drameto kaj ankaŭ neniam ekscios al kiu apartenis tiu preskaŭ blanka folio kaj, proe, sendubhava kaj senbezona je eksplikoj. Por eviti, ke iu envidu en miajn sekretojn, antaŭ la kunuloj mi de tempo al tempo ŝajnigis skribi kaj forviŝi krajonskribaĵojn. Eble la unuan fojon mi skribis la vorton “Dio” bedaŭrante mian kompletan lingvaĵan perdon pri Li. Jes, mi unuafoje skribis tiun nomon kun respekto perceptante ĝian “diversecon“ konfronte al literaturaj dioj. Jovo, teorie kaj fakte, kaj mitaj dioj de la greklatinaj Odiseadaj legaĵoj tute akordiĝis kun mia nekredemo. Unuafojon tia mia silento pri li ŝajnis al mi senmotiva maldelikateco.

La dua leciono ekis kun la ekspozicio de la enketa rikolto: duboj kaj demandoj plurfoje banalaj, sed iuj postuloj de plia klarigo pri specifaj punktoj de la katolika religio. Por mi tiuj postuloj faladis tute novaj ĉar neniam mi estus imaginta, ke en tiuj diligentaj kaj devotaj junuletaj, preskaŭ ĉiuj pli junaj ol mi je du aŭ tri jaroj, kapoj viglis tiaj pensoj. Kial en komunaj babiladoj pri tio nenion ili manifestis? Ĉu eblas, ke inter ili kuŝu iu simila al mi aŭ trakiĝanta tra la sama situacio?

La temo, apenaŭ postulita sed la plej interesa por mi, estis tiu de la historia vivo de Jesuo. Ĉu vere li vivis en tiu fora lando? Dirintoj kaj verkintoj pri tio vere kredis je tio? Kaj kio se historion ruze kombinis pastroj? Kial Dio nemalhelpas militon faciligante la venkon de Italujo? El kio konsistas, ene kaj ekstere de mi, la origina peko?

Tiupunkte mi bedaŭris, ke mi ne eltordis, sur la blanka papero, la inviton, nekontenteblan laŭ mi, ke oni pravigu la dian konduton rilate la kondamnon kontraŭ homoj senvole pekantaj, same kiel konkretiĝis en mia neniam forgesita sakrilegio de la hostio ekmordita. Sed ĝuste en tiu momento ĝuste tiu ĉi afero riveliĝis al mi sensenca kaj tro senkriteria kaj aprobis mian silenton.

Ĉiukaze, mi klare plikonsciiĝis, ke tiaj estas ankaŭ miaj problemoj, pli klare, la eblaj kaŭzoj de miaj malhavitaj, kaj malhaviĝintaj, certecoj pri religio.

La instruisto ĝuste tiun temon vizitis preskaŭ dum la tuta jaro: bele plezurigis pasi de unu evangelio al la alia, de unu ĉapitro al la plua por ke estu evidentigitaj la honesteco kaj la skrupuleco de la apostoloj, ties sinsekva martiriĝo kiu ekskludas ilian volan trompigon, kaj ilia rezisto al la instruadoj de Jesuo kaj ilia implicita pretendo de konstato aŭ pruvo ktp: ĉio por ekskludi ilian trompiĝon. Ekis, kvankam suflore por ne tro min malkaŝi, elmeti demandojn ankaŭ mi por eventuale elpuŝi kelkajn partetojn el la plej supraĵaj duboj. Okazis, ke, ĉiun semajnan duhoron, mia atento estis absorbita ĉar la profesoraj eksplikoj tuŝis ekzakte miajn dubojn hokante, kaj forigante, unu aŭ alian el miaj kontraŭreligiaj certecoj. Imageblus kiaj povis esti la kritikoj, se tiel esprimebli, de krude kampara metilernanto, vivanta izole kaj impertinente kaj vortolakse parolanta, por kompreni, ke funde la miaj estis kritikoj senpene forigeblaj, kvankam enradikiĝintaj sen tamen nenio ema al konsciaj antaŭjuĝoj, kaj senbezonaj venki disputan batalon: ekekzamenante mian enon, krom konstati, ke la problemoj maloftiĝas, mi ekvidis, ke mi plezure kaj memkontentiĝe fariĝas konscia, ke en mi ne hejmas orgojla sinteno aŭ mem-subteno, kaj mi nur deziras, ke la vero alestiĝu, kaj ke, mi pretas sendevojiĝe aliri ĝisfunden.

Tial mi ne plu insistis, kvazaŭ en ruza obseda ekzerco, en la klopodoj por senvualigi la supozitajn trukojn de la pastroj por igi nin kredantaj, kaj ekforlasis la priserĉadon pri la motivoj de ĉeesto kaj insisto rilate religiajn normojn. Iom post iom mi devis konstati, ne sen plezuro unuamomente duonrifuzita sed poste aperte konsentita, ke miaj krudaj certecoj, eĉ se nur pormomente, malfrostiĝas kaj ekŝrumpas, ekscitante tamen novan malkvietiĝon en mia kapo: kiel kaj kial daŭrigi resti tiom diferenca kaj dista el miaj kunuloj? Kiamaniere akiri tiom da sendubeco?

Kaj tiu instruisto - plibone, la tuta klasa etoso - ŝajnis apogi mian emon de konstatanta vidalvidulo el kiuj reflektiĝu la mezuro de miaj seriozeco kaj honesteco.

Kaj se estus ĉio vera, kion mi faru? Ĉu daŭrigi montri aspiron al la religiula vivo aŭ rezigni pri mia sonĝo instruiĝi kaj doktoriĝi? Por forfuĝi el tiu dilemo, mi foje min perceptis pensanta, ke estus pli kontentige se ĉio religia estus iluzia same kiel mi pensis antaŭe. Jesuo daŭrigu resti formetita en la sonĝa mondo kaj ĉesu agiti aŭ enamigi homojn pri si! Des pli, oni spertas ke feliĉo eblas eĉ fore de religio. Sed kia feliĉo kaj gajnebla per kiuj rimedoj?

Sed la profesoraj eksplikoj, pri historia situo kaj vivo de Jesuo kaj de apostoloj, procedis neavertite pri mia sufero kaj allogante mian pasiplenan atenton, malgraŭ mia zorgo distanciĝi eĉ fizike de Jesuo. La aludoj, tamen, spegulantaj lin amiko, unika amiko, ne lasis min tute nesapeita. Kaj foje ektravidetiĝis la eblo, ke mi kredu, malgraŭ, ke por sekurigi miajn argumentadojn mi iom kaj iel travidus mankon de io. Plie la instruisto ade insistis pri la principo, tute nova por mi, laŭ kiu neniu rajtas kredi je io ajn, precipe en religiaj aferoj, senpruve. Kelkatempe tiu eldiro ensorĉiĝis en mia fiereco kvazaŭ ĝi rajtigus miajn hezitojn, sed samtempe min allogis la fiereco de la eldiranto, kiu sin rajtigas daŭre kredi malgraŭ tiu principo: do la pruvoj vere ne mankas! Kaj tial duboj povas esti honestaj kaj tial tute malŝarĝas ties portantojn je ĉia respondeco. Kaj jen mi provis ĝojon malkovrante, ke la mia, pri ĉio religia, pli ol obstina nekredemo estas honesta nekredemo, eble nur dubeco kvankam tute firma: duboj, eble, serĉemaj, finfine iluminiĝantaj.

Mi aŭdis el predika konversacio, ke por transponti aŭ dispeli aŭ nuligi la rezervajn kaj detenemajn dubojn pri la kredo oni bezonas preĝi al Dio, preĝi intense. Al mi tiam ne plaĉis tiu sugesto ĉar ĝi rezultigus ion nelogikan kaj kontraŭdiran. Ja, mi suspektis, se iu preĝas, tiu estas jam konvinkita pri tio je kio li ankoraŭ kredas ne kredi. Tamen, sugestis subkuŝa penso, kial ne provi? Se venos la konvinkiĝo pri Dio, povas esti pruvo, ke la predikanto pravas; se ne venos, povas esti, ke Dio ne… interesiĝas pri tiaĵoj. Mi ne volis, aŭ ĉu ne povis?, pensi… ke li ne ekzistas!

Mi solis en tiu psika kaj intelekta turmento. La neceso ne malkaŝiĝi obstaklis konfidencan malfermiĝon al personoj kiuj eble jam trairis tiun suferstaton, kvankam fantazie foje mi imagis rakonti mian aferon al tiu aŭ tiu ĉi. Kaj certe, ŝpariĝus al mi naivaj konkludoj kiel la antaŭa kaj la postaj. Kiel ajn, en mi embriis deziro preĝi. Iam, mi jam priskribis tion, blokis mian koran piecon fulma katekisma instruaĵo laŭ kiu ekestas specialaj pekoj, nomataj sakrilegioj, nepardoneblaj ĉar definitive mortmeritaj: do Dio estus por ĉiam minace perdita. Nun, en kolegio, oni rakontadis pasie kaj certige la evangelian parabolon de la filo perdiĝinta, el kiu mi deduktis kun logika neinerta konkludo, ke mi tiam eraris aŭ eraris la katekistino. Kaj provis ĝojon tion konkludante, pli pro la eblo sin repacigi kun Dio ol pro la logikeco de la konkludo, kiun mi foje jam eksupozis klopodante, tamen, ĝin flanken ŝovi.

Repreninte mian jam forlasitan kutimon antaŭtempe frumatene viziti la kapelon por havi okazon ekzerciĝe legi la devotaĵojn de la preĝlibreto titolita “preĝu kun Sankta Antono”, kaj rezignante enlitajn paŭzetojn post la senpiece vekigaj sonorilaj triladoj kaj simpligante la tualetaĵojn, mi ĉiam unuis antaŭ la altaro. Ĉi foje la devoteca formularo fariĝis vera preĝo: mi sinsekve legis ĉiujn preĝojn, eĉ tiujn pretigitajn por junaj geedzoj aŭ tiun de la preparo al kristana morto sen neniam aŭdaci prilumi al mi mem la motivon kaj la intencon de tiu dronado en preĝoj. Mia mieno aspektiĝis tiu de ekstaziulo se la pastro asistanta, irrevene brevieranta sub pala kapela lumo, iun matenon haltis malantaŭ miaj ŝultroj observante la fiksecon de mia kapo en la direkto de la altaro. “Ne streĉu vin tiel, la Sinjoro vidas kaj komprenas el via koro”, li grimacetis ridete mienante.

Kial tiuj ĉi preĝoj kun kaj al Sankta Antono? Simplige: mi legis kaj aŭdis sennombrajn fojojn, ke Sankta Antono kromnomiĝas la sanktulo de perditaĵoj. Multaj honoras lin per tiu epiteto post aŭ antaŭ la ĉiela favoro de la trovo de perditaĵo. Se tiel estas, Sankta Antono perfekte kongruas al mia kazo: ankaŭ mi perdis ion, ion de same miraĝa kaj kerna graveco, nome la familiareco kun Dio: do preĝante al li, ĝuste tion mi retrovos, mi sekure inferencis, kvankam timante tion deklari al mi mem. Kaj serioze kaj skrupule, falditaj la manojn, recitis la formulojn, kaj se en miaj sentoj rilate la kredaferon ne kataliziĝis ek­ŝanĝiĝo, mi pretis kulpigi la malatenton aŭ la neperfektecon de mia silenta recitado. Neniam al mi venis la dubo, ke en tiu kazo la “res pérdita” (= perdita aĵo) koncernata de la preĝanto, se vere dezirata, estas jam trovata. Tiu transsalto de materiaj aĵoj al la spiritaj kaj abstraktaj spontane ĝermis nur el mia menso1.

Kaj mi faris ankaŭ alian ekscentraĵon, ne taksendan ŝablonaĵo nur pro ĝia lakmusa eco pri io nepensebla. Ni kolegianoj, fratuletoj de Sankta Antono laŭ la popola eldiro, pasadis du horojn ĉiun mardon, enkovertigante liliajn sekajn petalojn donacotajn al bonfarantoj de la kolegio: eble multaj el tiuj aranĝaĵoj uzitis por bolantakvaj infuzaĵoj trinkotaj honore de Sankta Antono danke aŭ pete de ĉiela favoro. Mi, eble pli nepreparita pri higieno ol la trinkontoj avertitaj de interna folio, senhezite manĝis senboligitajn petalojn konvinkiĝinte honori la Sanktulon kaj obteni de lia perado la favoron de la konvertiĝo, nome mia spirita renkontiĝo kun Dio. Mia infaneca, sed ne tute mallogikeca, penso: se la konvertiĝo venos, tio signifas, ke religio veras, se ĝi ne venos signifas, ke religio nenion valoras! Juna pastro, majstro kaj ĉiutempa trejnanto de disciplino ĉe la klasoj, ne suspektinte pri mia kaŝita celo kaj taksinte la enbuŝadon trompeca ruzaĵo por stuci la enkovertigendan kvanton por pli baldaŭ reveni korten al la kunulara distriĝo, tiel reagis: “Mi, male, pretas kelkobligi la porcion por vi dum rekompence la malpurigitaj lilfolioj vin suferigos je ventraj doloroj!”. Sed mi kaŝe daŭrigis laŭ mia ideo. Monatojn poste mi sciis ke tiu pastro kritikis kiel paganecaĵon tiun lilinfuzaĵon kaj obtenis, ke oni ĉesigu la lilenkovertadon.

Konvertiĝo ekflustris en mia menso, nome ektraktis Dion kiel ĉeeste ekzistantan. Efektive se mi estas tie ĉi kaj la Sinjoro estas ene kaj malene de mi, kial mi ne parolu rekte kun Li? Kaj, spontane kaj sensurprize ĉe mi mem, mi ekis inventi la preĝojn, kurtajn kaj rapidajn, dum studado kaj dum distriĝo aŭ dum manĝado. Konvertiĝo, sed kion fari? Tiukaze, mi bezonus en mia memo ĉion korekti se ne renversi. Ĉu riveli mian jam pasintan nekredemon kiel kulpon aŭ nur por serĉi konsilon? Kaj se oni devigus min forlasi kolegion kaj studojn?

Tiaj la konturboj kaj ŝanceliĝoj, la psiktordiĝaj momentoj inter ĝojo kaj timo, antaŭ ol sparkis la decido aliri konfesejon. Mi nur diras, ke kiam mi rakontos mian historion kaj mian lastan afliktiĝon kaj tro originalan aferon de la manĝado de lilipetaloj por obteni de Sankta Antono mian konvertiĝon, la konfesprenanto ne juĝos tion malsankta kvazaŭ mi atribuus ion potencan al la lilipetaloj, sed ne bone sukcesos mallaŭtigi rideksplodojn tiom plengorĝajn, ke mi timis, ke la afero estus aŭdata ankaŭ de la eksterkonfeseja ĉeestantaro. Li iom dampante elbuŝajn kraketojn fine aldonos dispecigante la vortojn pro neretenebla rido: “Pri tia devoteca genro por eltiri miraklon de Sankta Antono mi ankoraŭ ne aŭdis!”, kaj daŭrigos maldampi la ridbruegon de mi perceptatan kompreno kaj estimo.

Li diktis pri mi precizajn kaj humanajn normojn: pluiri en la studoj kaj kolegia vivo atendante, ke la ideoj pliklariĝu; dume en viditaĵoj kaj neviditaĵoj, tio estas en internaj kaj eksteraj agoj, esti impregnita je la rektanima kaj saĝplena intenca konduto: “mi loĝas tie ĉi precipe por studi min mem kaj min kompreni, poste mi decidos ĉu la studoj celu ankaŭ al pastreco. La kolegio nesenmotive nomiĝas Probandato Antoniano, nome Provejo Antona. Provejo aŭ provantejo el provo, Antona ĉar pri ĉio provizas Sankta Antono. Disinjoro malkovrigas sian volon koncerne nian futuron per eksteraj aspekte sensignifaj ordinaraĵoj kiujn vi rajtas kribri helpe de viaj gvidantoj!”.

La sugesto eliĝis, unuavide, ne malbona kaj tial mi komencis ĝoje pluresti en la kapelo, post la kolektivaj preĝoj nun atente partoprenataj. Tiel miaj pensmanieroj ekforĝiĝis ankaŭ per la preĝoj, antaŭe tiom malŝatataj poste trompige ekspluatataj, pliposte profiteme uzataj, kaj nun sincere ekalstrebantaj akordigi ĉiujn bonajn celojn.

Nur unu fojon pri tiu mia religia sperto mi parolos al amikoj kaj konatoj grupe rendevuintaj pro ne pure religiaj motivoj. Parolante pri tio, multajn jarojn pliposte, mi notos en mi iun pudoran bremson de memcenzurado: mi timos aŭdi tiun de mi malŝatatan vorton “mistika krizo”, per kiu foje oni likvidas la ŝanĝiĝon el nekredemo al kredemo, kvazaŭ ĝi estus ne nur neeksplikebla afero sed ankaŭ se ne sole neracia cedo. Sed male, oni bone observu, mi procedis laŭ la rezonadoj de apenaŭa plenkreskulo, tre krudaj sendube, sed racieme argumentitaj, en si mem certe ne sufiĉe elvolvitaj, kiuj tamen pretis baldaŭ ricevi verajn fundamentojn kiam instruiĝo kaj maturiĝo faros kompententulon.

Vidata de fore, kun la aktuala mia juĝsistemo, en tiu epoko mi min lasis junule, pli kaj pli, profunde raviĝi en la penso pri Dio kaj inundi de la deziro komuniki tiun ravitecon al aliaj, eĉ nur aŭskultante iliajn paroladojn pri tia koncerno. Fakte tiam mia emo al parola kaj opiniesprima protagonismo, pro kiu iu helpedukanto min duonŝerce kvalifikis “megalomaniulo”, en rondaj aŭ interunuopa renkontiĝoj, tuj kvietiĝis kiam la konversacio ekturniĝis tra religiaj temoj aŭ sakralaĵoj: mi tiam aŭskultadis kaj samtempe plipetadis pluajn klarigojn, eĉ trenante miajn kunlernejanojn krei specifigajn demandojn al la asistantaj pastroj.

La nova bildo pri Dio, disflorita pograde kun momentoj de fulma mensa kontakto kun li, aspektis tiu de kora amiko, kun kiu tamen mi ankoraŭ ne elsentis bezonon konfronti totalece mian animon: en tiu ĉi kuŝis zonoj kiujn mi rezerve ŝatis tute miaj, ne influeblaj, kvankam nenion riskantaj, de tiu pia simpatio aŭ de tiu plezuriĝa malkovro.

Mi daŭrigis, sen percepti klaran kaj riproĉan kontraŭdiron ĉiuspecan, deziri, ke Italujo militu (nun la frontoj multobliĝis, en Grekujo, en Ruslando, en Jugoslavio, Norda Afriko, Orienta Afriko) kaj venku kaj konkeru malgraŭ se nespite la suferojn de popoloj; mi daŭrigis ĝoji kiam miaj kunuloj ŝrumpadis pri kelkaj gravaj aferoj, kiel la malsukceso en la studoj aŭ en la malfirmiĝo de vokiĝo aŭ aliaj malfacilaĵoj; mi daŭrigis pli ŝati abiturientiĝon cele al fruktodona profesio en la sekulara kaj laika mondo ol eventualan alvenontan vokadon fare de Dio; mi daŭrigis iom hipokriti en babilaĵoj rilate privokiĝajn juĝojn kaj aspirojn okaze ekscititajn de la diversaj edukantoj. Per tiaj konversaciaĵoj, ŝajne sencelaj kaj sendirektaj inter spontanaj kaj malpli kritike kontrolitaj respondoj, eble edukantoj provis penetri, eventuale, la subpremitajn suspirojn aŭ sopirojn, ne ĉiam konatajn de la protagonistoj mem, nome de la aspirantoj.

Iun tagon sin materiiĝis antaŭ mi mia patro: li venis vidi mian envokiĝon kaj laŭdi mian fidelecon, ne forgesante enŝovi: “kiu divenas la estontecon? ankaŭ la montoj ŝanĝas konturojn!” kaj aldonante, ke eventuale li pretas min reenkonduki hejmen: tie, en la bieneto de li ĵus luita kaj ekfruktoporta per duono per la mono pergajnita en Germanujo kaj per amikara kunlaboro, bezonatas fortikaj brakoj “ĉar ni jam estas bienula familio”, laŭ liaj emfazaj esprimoj. Nur poste, kiam li jam foriris, malkvietiĝo invadis min: mia patro, do, opinias, ke nur intenco religiuliĝi rajtigus plugastiĝi en kolegio kaj, alikaze, li senpene pretas min vidi rekrutita por la milita fronto! Ĉu mi iam kuraĝos lin informi kaj seniluziigi? Krome: ĉu por mi la bieno aŭ por mi la eksterlandaj militaj kampanjoj, el kiuj pli ol unu jam ekŝrumpas?

Pri la bieno li paroladis preskaŭ ravite kvankam ĝi disponigas al bienistoj nur kampojn kaj stalon ĉar la hejmo, jam tro kadukiĝinta, devas atendi la postmilitajn riparmaterialojn. Bonŝance, li haste aldonis por malfajrigi mian ekmiron, la malnova hejmo najbaras preskaŭ kuntuŝiĝe kun tiu biena.

Kial li antaŭtempe revenis el Germanujo? Ĉar la aliancaj bombadoj oftiĝis pli kaj pli kaŭzante detruojn kaj mortigojn, ankaŭ la uzino de lia dunga okupiĝo restis pulvorigita: anticipante la finon de la sesjara okupkontrakto, li, ne sen riproĉaj eksentoj de maldankemo, entrajniĝis al Italujo, post trinkmona omaĝo al iuj decidpovaj uzinaj pintuloj.

Mia patro tamen kombinis kontenton kun elreviĝo ĉe mi: li flirtigis, ke milito jam alŝoviĝas perdita kaj ke Italujo sindamaĝe agis ekmilitante kontraŭ Ameriko. Ke milito ekkliniĝis favore al la aliancanoj ankaŭ mi jam suspektis, sed ke Italujo malmorale kaj senprudente kaj kontraŭrajte agis, ja tio ĉi ekdekonstruis miajn juĝsistemon kaj aspirojn kaj fantaziaĵojn, sume mian pasinton konstituantan mian personon...

Plua motivo puŝis lin al la reveno al familio. Mia frato, kiu senvole kreis okazon de mia enkolegiiĝo, iun tagon eklipsiĝis el la strukturo. Li malaperis kaj rehejmiĝis, abrupte por la familio kaj abrupte por la kolegiestraro. Okazis, ke li ne eltenis riproĉon pro ŝteluzo de alies porfutbalaj ŝuoj: anstataŭ sin ek­skuzi kaj akcepti la etan punon, li forfuĝis. Post longa kaj angora serĉado, antaŭe komike kribrante miajn vizaĝajn formojn ĉar ni, kvankam aĝe distancigitaj je dek kvar monatoj, diferencis unu de la alia malpli ol ŝuo sampara, poste tra ĉambroj kaj kaŝejoj de la ĉirkaŭa kamparo, mi eksciis, ke li fine jam atingis la patran hejmon.

Sed tiom da estimo kaj konsidero min ĉirkaŭis, ke la afero ne eĉ flugtuŝis mian pozicion, malgraŭ ke mia frato tuj sin rajtigis priklaĉi kaj malŝatigi la kolegion pro ties sufoka disciplino kaj mistraktado kontraŭ infanoj/adoleskantoj per deviga studo kaj altrudita preĝado.

Komenciĝis samtempe alia sufero, pli bone tordaĵo de mia spirito paralele kun kresko de la religia sentemo. El diversaj militaj frontoj la novaĵoj turnigas al elrevigoj: italajn armeojn oni retropuŝadis ĉiuflanke. Tion malkaŝigis instruistoj, foje sensufere kvazaŭ tio estus afero rutina. La sufero pasis tuta al mi tiugrade ke eĉ miaj kutimaj pensoj krozis en tiu temo obsede kaj sieĝe regantaj agojn kaj fantaziaĵojn de mia imago. La jena cirkonstanco klarigu la animan absorbiĝon kaj disiriĝon el normalaj taskoj.

Ĉar miaj atingoj en la lernado gajnis ne malaltajn poziciojn, la profesora kolektivo decidis, ke mi povu elspezi iom da tempo ĉe muzikilo kun amatora muzikmajstro: post kelka jaro, malgraŭ miaj nur modestaj kapabloj pri muzikludoj, oni koncedis, ke mi ricevu, ĉe profesia instruisto, lecionojn pri fortepiano kaj ke mi praktikiĝu ĉiutage unu horon. Sed intermetiĝis katastrofaj militaj renversiĝoj: tiuj ĉi tiom malĝoje absorbis miajn atentokapablojn ke mi perdis inklinon sufiĉe koncentriĝi sur la primuzikajn ekzercojn, kaj mi devis retiriĝi dum iuj monatoj ĉar la imagaĵoj pri soldatoj frostiĝintaj en Ruslando perdigis aŭtomatecon al miaj fingroj. Ĉu ekzistis kaŝita motivo pro kio tiaj imago-pensoj min sieĝis dum tiuj horoj?

Mi nun, min ekzameninte, trovas, ke mia identiĝo kun religio, tiom humiligita kaj mortigita de la sovetunia reĝimo, superlevis, ĉe miaj okuloj, italajn soldatojn al nivelo de krucmilitistoj, sankte bildiĝintaj, ĉi-tiuj, kiel kavaliroj volonte ŝarĝiĝintaj en la defendo de pilgrimuloj.

Sed la komplikaĵo komplikiĝis eĉ pli.

Se Italujo estas perdanta antaŭ la malamiko, kial ne profiti de mia nova amikiĝo kun Dio por peti de li la venkon? Funde oni adas peti de li la pacon kun militfino. Kial ankaŭ mi ne rajtas preĝi tiuintence, do por obteni pacon kun venko? Venko de krucmilitistoj nun humiligitaj? Ĝuste tia humiligo ekscitis novan problemon pri Dio: kial li koncedas, ke batalantoj pro Li fine estos venkataj? Kaj mi eksuspektis, kvazaŭ por forigi la suspekton mem, ke la aferoj povus esti, ke ĉe Dio ne distingiĝas venko el malvenko. Ĉu Jesuo krucumita venkis aŭ malvenkis?

Kaj mi ekpreĝis, sed ne tute sen vaga percepto de interna ĝeno: vage al mi travidetiĝis, ke Dio estas de mi uzata pli kiel ilo utila ol kiel amiko tute aminda. Laŭlonge de monatoj, eble de tuta trigimnazia lernjaro, la kontrasto plipreciziĝis kaj mi povis al ĝi ekkonfrontiĝi, malgraŭ ĉiam duonvole kaj ŝajnenue. Foje, en miaj psikaj tordiĝoj, mi ŝatus pli forgesiĝi ol ekzameniĝi ĉe Dio. Tiom subtilaj kaj same senutile ruze aranĝitaj estiĝis en mia kapo la rezonadoj ke mi foje, kvankam preterkure, ekĉagreniĝis, ke Dio ektralikiĝus el ĉiuj partoj!

Dio torentis en mian menson, sed tralikiĝis en mian konsciencon kiel nebulpluvo. Estos konkludo de la pli matura aĝo.



1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   28


Elŝuti 1.71 Mb.


Elŝuti 1.71 Mb.