Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem

Elŝuti 1.71 Mb.

La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem




paĝo3/28
Dato14.03.2017
Grandeco1.71 Mb.

Elŝuti 1.71 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   28

Ĉapitro dua
Krudaj adaptiĝoj kaj pli krudaj aspiroj al milito


La plej konata inter la seminariaj aktivadoj, laŭ onia opinio kaj mia amara konstato, antaŭvidita tamen, koncernas meditadon kaj preĝadon. La tempo, fakte, dediĉata al preĝado estas konsiderinda, eĉ oni celas instrui por ke etpaŝe sed perceptigeble oni spertu aliigi la tutan tempon kaj la tutan tagagadon al preĝo: iu speca de ĝoja penso direktiĝanta el koro al Dio, vole kaj kore sentita kaj sentigita kiel amiko. Sed Dio, tiutempe, de mi ne estis taksata, des malpli perceptata, amiko, li najbaris al nenio, aŭ restis io je kio mi nur profitcele ŝajnigis kredi kaj ami. Kiom da tempo mi devos pasigi en tiu preĝa tasko, dum kiu mi devos simuli partoprenon kaj inklinon al Jesuo kaj Maria? Kiel elaĉeti tiujn foruzatan tempon kaj neĝuitan aktivon? Kiel sendamaĝe daŭrigi miajn sintenajn, mienajn kaj tutkorpajn aspektojn kaj superi tian dialogadon kun estaĵo kies ekzisto tute al mi ne interesas kaj kiu, se ekzistas, loĝas tre fore?

Jen antaŭeniĝas la solvo: iom post iom, preskaŭ spontane, elcerbiĝis kaj preciziĝis la elirvojo, per kiu malgraviĝu aŭ transformiĝu en agrablon la pena neevitebla tasko: mi hastis parkerigi la preĝojn por ilin reciti unisone kun la aliaj sen elspezi atentiĝon kaj por min fordoni dum meĥanika preĝado al libera permensa aŭ fantazia vagado. Mi eĉ, foje, por pli certe ne esti surŝutata per devotaj formuloj, elektis antaŭe la temon de tiu dumpreĝa rezonada kaj fantazia kreado. Kaj tiel mi sukcesis elprofiti eĉ de la nepreco, tiel de mi interpretita, ne ŝanĝi korppozicion sur la sidloko dum meditado por eviti pale eksterigi enuon aŭ malestimsignan lacecon, kiun jam mi brile superis.

Jarojn poste, kiam mi komencos legi “science“, nome senstompe, ene de mi mem, mi pritaksos tiun unuan disduiĝon meminicado al la arto ŝajnigi kaj konservi sensufere du kontraŭajn sintenojn kaj kondutojn en la samaj aferoj.

Tamen, foje el miaj lipoj elglitis, kelkaj voĉtrenaĵoj dum la silentaj cezuroj, aŭ devojiĝoj dum voĉaj preĝaj formuloj, el kiuj mi ellernis foriri per eta raŭkectuso kaj novaj palaj signoj de fervoro esperante ne impresi tro aĉe la kunpreĝantojn. Etaj humiliĝoj por grandaj profitdonaj distroj! Sed mi haste perfektigis la arton preĝi senpreĝe: jen kiel.

Tuj post la matenleviĝo, la seminarianoj kolektiĝis en la kapelo por la unuaj tagdevotaĵoj. Mi rapidis dum la tualetaĵoj, gajnante kvaronhoron kiun mi elspezadis en la kapelo en kies benko sidanta silente mi legadis kaj relegadis la porpreĝan manlibron. Eble, eĉ miaj edukantoj, taksis tiun mian rapidiĝon al la kapelo deziro preĝi per aldonaj devotaĵoj: mi male provis plilertiĝi en la legado ĉar, kiam oni testis mian leglertecon, oni interkompreniĝis per senespera rigardo, laŭ mi dubante eble ĉu tiu dekkvinjarulo reziste duonanalfabeta povus rekuperi kaj, kvankam ne tute malkovre, oni konceptigis al mi la eblon fratuliĝi restante laika, nome sen pasi tra studoj foje enuaj kaj senutilaj, oni aldonis konsolige. Mi do legadis tiujn piecekscitajn paĝojn, imagante la sonojn jam aŭditajn dum komuna preĝado kaj paŭzojn kaj voĉajn altiĝon kaj malaltiĝon: la klopodo elfluigi ilin nivele de senso sed ne de voĉo, kaj la penstreĉo limigi ilin al la imago, donis al mi senvolan eksteraĵon de aktoranto aŭ de duonmaniulo nekapabla domini aŭ flegi siajn fervorajn bigotiĝojn. Tiel mi certe aspektis al la rektoro tiun matenon kiam, li alproksimiĝis, el malantaŭo de miaj ŝultroj, al mia kapo, por plurminuta observado, dirante ne sen memkontento pro tiom da fervoro en seminariano: “kion vi susuras kaj kiajn devotaĵojn vi aldonas? restu distriĝi kun la aliaj, kaj venu preĝi kun la aliaj. Ĉu vi volas akiri sanktecon unutrafe?”.

La ruzoarton elpensitan mi aplikis ankaŭ por min liberigi el peno de preĝado: kial ne legi kaj instruiĝi pri lingvo dum kaj per preĝado kaj meditado? Laŭ monatoj min savis tiu eskapilo.

Sed la problemo koncerne la preĝadon etendiĝis sufiĉe transe de tiu bagatelaĵo. Entute la seminarianoj pasigis tage, matene kaj vespere, pli ol du horojn kaj duonon antaŭ altaro preĝante aŭ en gvidata meditado: ĝis mia atento travivis absorbita de la novaĵo kaj distrita de la klopodo alproprigi la formulojn kaj ilin kompreni, la penado restis dampita kaj leĝere sentita. Pojome mi perfekte ellernis arton movi lipojn sen ĉesi samtempe sekvi kaj orienti la viciĝon de mia pensaro. Venis, tamen, la tempo, ke la distro pro la novaĵoj vanuis lasante enuon kaj senton de frustracio, precipe kiam oni devis resti silenta kaj muta remaĉante la sintezajn vortojn de la prediko por devenigi el ili praktikajn kondutajn fruktojn, indajn komunikiĝi en la grupo. Al mi venis ne apartaj rezonadoj nek proponoj nek promesoj: la silenta vakuo ŝtormiĝis ene kaj ĉirkaŭe de mi fariĝante torturo kaj nekontrolitaj korpaj movoj kvazaŭ por min liberigi el ŝtoniĝo!

Sed denove sparkis en mia menso la solvolumo: dum tiu preĝa tempo mi ripetu al mi mem la lernitaĵojn kaj recitotaĵojn hodiaŭ aŭ hieraŭ pritraktitajn aŭ jam studitajn kaj mense skandu poemojn por faciligi parkeron. La praktiko de tiu insista ripetado, dum preĝaj aŭ meditaj horoj, donis al mi tiom da lerteco, ke en la sinsekvaj semajnaj tasko-ekzamenoj la instruistaro taksis min jam bakita por eltreniĝi el la preparklaso unua B. B ĉar mi en la unua ekzameniĝo montrintis nekapablon paŝoteni kun la malpli nepreparitaj lernantoj de la klaso unua A, kaj do oni enfaligis min malsupraĵen! Oni nun rapidis entrotigi min en tiun de la malpli etdotitoj, kie la estontaj kunlernantoj rigardis kun respekto la novan maljunetan geniulon - kun preskaŭ tri jaroj de aĝmalfrueco - nesciante kiamaniere tiuj sukcesoj naskiĝis. Se je unua vido oni juĝus tian artifikon al lernado io postiĉa precipe pro manko de allogiĝo al la dia varo, tia opinio regus nur ĝis oni vidos el diversaj venontaj faktoj konstantan kaj senpaŭzan pasion al studado.

Kvankam dumpreĝe miaj pensoj svarmis aliloke kaj alisente, la meditoj sukcesis modifi kaj purigi la krudecon de mia ĉiutaga lingvaĵo, foje afekte pompa kaj malŝateca, jam ellaboriĝinta en laborejaj kaj junularaj medioj kies provo emancipiĝi el mallarĝecoj de la ordinara vivo koncentriĝis en maldecaj kaj blasfemecaj esprimoj, ĝin kontrolante per kvata observado pri alies paroladoj kaj eventuale, okaze de senvola ŝvebado ĉirkaŭ trivialaĵoj pro manko de posedo de la purigitaj esprimoj, ĝin ŝprucigante per piecaj aldonaĵoj, antaŭe per atenta ekzerco poste per preskaŭ mensa kutimo. Mi tiom ĝin rafinis, ke post kelke da tempo sur miaj lipoj blokiĝis aŭtomate ĉiu frazo vulgara aŭ triviala, kio male okazadis al miaj pli spontanaj kaj simplaj kunkolegianoj. Perfektiginte la arton refreŝigi dumpreĝe lecionajn objektojn kaj taskojn, mi tamen ne povis kaj ne volis reteni mian atenton kiam la predikoj akiris la formon de neinstiga kaj nemoraleca instruo aŭ de komento pri bibliaĵoj, kiujn mi hodiaŭ dirus historie aŭ apologie pritraktitaj: tiuj konkeris en mi subitan kaj aprioran atenton pro la kialo, eble, ke malgraŭ mia nescio pri tiu mondo, ili sencele respondis al miaj kaŝitaj duboj aŭ postuloj kaj tial ekĉesis miaj sekretaj fajfaĵoj pri Dio. Mi foje bedaŭris, grumblavoĉe, ke la referaĵoj kaj eksplikoj kun vortaj kaj gestaj bildigoj de la historiaj moroj, fono kaj etoso de la bibliaj eventoj, finiĝis senresponde al miaj pli scipostulaj deziroj. Scivolemo apudis pasion kaj ĝojon. Foje-foje forfuĝe pasis tra miaj pensaj refaldaĵoj ankaŭ, ke estus sendanĝere se Dio ekzistus!

La predika lingvaĵo ofte por mi estis mistera objekto kaj foje estigis miskomprenojn kun kelkaj ĝeniĝo kaj amuziĝo de kunuloj kaj asistantoj. La rektoro uzis ofte la esprimon “la pekoj de la karno”. En la itala la vorto karno aludas same homan korpon kun siaj psikaj inklinoj kaj viandon manĝeblan. Por mi ekzistis nur tiu lasta signifo. Tial mi konkludis: se la pastro arde spinas, ke ni devige ne sekvu la plezurojn de la “karno”, signifas, ke mi devige ne manĝu “karnon-viandon”. Kial tiam oni entabligas karnon-viandon? Kaj kaŝrigardante agaderojn de kunmanĝantoj, mi kredis malkovri kontraston, eĉ kontraŭdiron inter la diroj kaj la faroj, kiu tamen, certe, neniel ĝenis mian nekredemon. Nur post monatoj mi sukcesis distili, ke la esprimo “kontentigi la karnon”, laŭ la sisteme cititaj Sanktaj Paŭlaj lingvaĵo kaj leĝinterpretado, rilatas la tuton de la mavtendencoj iom brutece imagigitaj, korpaj kaj spiritaj, en homo: karno estas la tuta homo, en la konscia kaj libera aspekto, oponanta al Dio. Kiu scias ĉu tiu pastro iam komprenis, ke tia lingvaĵo falas knabajn kapetojn tro teknikeca kaj abstrakteca? Sed tio ne eĉ flugtuŝis, tiam, mian zorgemon.

Mia ruzeco foje devis repuŝi sugestojn de kelkaj predikoj. Iu pastro, parolanta malpli moralige aŭ malpli singarde dum kristnaskaj festoj, instigis la cent seminarianojn preĝi al la Sinjoro por ke tiu ĉi konvinku la italan registaron konservi neŭtralecon antaŭ la trista kaj komplika eventaro de la Germana/Angla-Franca milito, monatojn antaŭe eksplodinta (septembro 1939). Li vortatakis Germanujon invadintan kaj konkerintan kun Sovetunio Pollandon. Miaj sentoj freneze iris al la diametre mala direkto en muta skoldo al la itala registaro pro tio ke ĝi ne antaŭis Germanujon en tiu konkero: almiliti estus kunnaska rajto de Italujo por fostigi nian potencon kaj gloron kaj nun, male kaj vee, okazas, ke aliaj obskurigas la italan aspiron. Kial min ensturmis tiuj konvinkoj?

Kelkan jaron pli malfrue mi ŝuldos tiun absurdan frenezaĵon al postlasoj, aĉege absorbitaj, de la bazelementa lernejo impregnita de ideologiaj spuroj de la faŝisma reĝimo, kiujn mia krudeco pezigis ĝis nekredebleco ĉar al mi ŝajnis, ke Italujo en ĉio valoras tiom kiom valoras en la futbalo en kiu ĝi estas la nesuperebla monda ĉampiono. Italoj ĉampionoj, ĉiuj aliaj ĝiaj helpantoj kaj admirantoj.

Ankaŭ pro tio mi ne preĝis, kvankam mia preĝo estus preĝo de sendanĝera nekredanto. En la dubo, ke iu vere aŭskultu, mi preferis teni fermaj la lipojn aŭ apenaŭ supraĵe moviĝantaj por laŭcele mute reciti alion.

La invito preĝi por ke Italujo evitu la militon estis insista, ada, obseda. La militdeklaro estus maljusteco, estus mortigo, tio provokus grandan doloron en la Papo kaj Episkopo. Jam rekrutiĝas la militaj kapelanoj, viroj jam surhavas la italan grizverdan uniformon por ignoritaj (!) celoj, la patrujon oni povas servi en pli noblaj manieroj. Se ankaŭ Italujo ekmilitos, la tuta mondo eksplodos... Mi obstine, antaŭ la Sankta Sakramento, tenis fermitaj miajn lipojn, bonŝance pro la motivo, ke en tiu kazo la preĝo devis esti silenta kaj persona. Tratempe, ĝuste dum tiuj preĝadoj, mi eksentis la bezonon plikaŝi miajn sentojn ne nur pro ilia kontraŭpacemo, sed ankaŭ pro eksuspekto ke en mi, flanke de mia sentima nobleco, ekokulumas io malklara, kio pliposte taksiĝos “kvalifikita ciniko”. Preĝon mi diligente evitis ankaŭ por ke, kvankam konvinkita pri ĝia nenia efiko, io mistera povus prajmi vere la pacon. Elstaris la deziro, ke milito rampus, por ke ni konkeru teritoriojn kaj defilu spaliritaj de la glorantaj subigitaj popoloj, kion mi dum ŝajniga preĝo antaŭĝuis imagante triumfajn marŝadojn ene de la kelklandaj popoloj kies ekziston mi apenaŭ eksciis per la unuaj tre krudaj prigeografiaj rudimentoj. Kun la edukantoj kaj kunuloj, eĉ kun konfesprenanto kiam kun tiu ĉi ekos sincera pekmanifestiĝo, mi tiajn kontraŭaspirojn kovris eĉ per pacemaj deklaroj dum silente spionadis ĉu Italujo fine komencas konkeri. Mia patro, en Germanujo por forfuĝi el maldungiĝo en Italujo, poiomete fariĝis en miaj pensoj, kaj foje ankaŭ en miaj konversacioj, heroeca helpanto en milita kampo; eĉ mi estis ankaŭ preta lin aprobi kaj inciti per letero, kiun poste ne sendis suspektante, ke la rektoro komprenus mian malinklinon al la paco kaj celoj de la preĝado.

Se necesus pli klarigi kiajn luktojn por teni sekretaj la aspirojn de mia animo, helpu jeno. Iun kristnaskan antaŭtagon oni amasiĝis en la granda preĝejo, kun sekularaj personoj, por aŭskulti la anoncitan Papan radiomesaĝon elsenditan al “Urbi et Orbi” (Al la urbo Romo kaj al la tuta katolikaro). La parolado, kvankam soleneca kaj iom malklara por mi, konkludiĝis per priskribo pri agadoj de Vatikano (de la papo mem kaj ties diplomatio) por subteni “forfuĝigitojn, elmigrigitojn, prizonulojn… kaj ankaŭ tiujn de semita gento”. Semita gento, neariana sango eble mi aŭdis elfluanta pliposte el la komentoj de la frataro. Pri kio temas? Certe, io interligita kun la paco, io komprenita nur de la pacemuloj, io do pri kio mi silentu por ne manifesti mian sekretan deziraron.

Plua miskompreno ŝosis pro tiu “lando-gento de nearjanoj”. Iun vesperon, eble finoktobran 1941 kiam Germanujo kun Rusio jam konkeris Polion, la meditado estis diktita de okaza gasto milita kapelano. El lia parolado mi komprenis, ke la Papo preĝas kaj helpas la nearjanojn, kiujn male Germanujo batalas. Pro tio la germana ambasadoro en Romo vizitis la papon por lin riproĉi. “Ĝuste!” mi memronronis, “Kial la papo helpas, eĉ se per solaj nutraĵoj kaj vestaĵoj kaj medicinaĵoj, adversulojn al Germanujo amika de Italujo?”

Bedaŭrinde, la neceso ne malkaŝi mian deziron, ke Italujo militu lige al Germanujo, malkonsilis, ke mi petu eksplikojn pri la popolo aŭ lando de la “nearjanoj”.

Neniu akceptos vera tiun aberacion kiam, post kelkaj jaroj, mi rakontos tiun mian sintenon. Mi estis, senscie, ene bakita de neevidenta reĝima propagando, kiu min troekscitante per falsaj grandaĵoj kaj noblaĵoj stultuligis, kaj eble ankaŭ mastrata de la bezono min provizi je palpebla idealo, ĉar tiu de la simpla kaj nura instruitiĝo saturis jes la menson sed ne la spiriton. El tiuj stultumaĵoj mi plenumis plurajn: tiu ĵus fadenita estis nur la plej aspekte nekredebla. Oni ridu pri la sekvaj.

Estis alia rifo kontraŭ kiu oni povas kraŝe bati. Bona regulo, kies plenumon nur foje pro neantaŭviditaj okazaĵoj oni preterlasas, estis, ke ĉiu kolegiano praktiku la ĉiusemajnan orelkonfeson pri siaj pekoj ĉe konfesprenanto. Kvankam tiuj pluras, tamen oni insiste konsilas frekventi ĉiam la saman. Por ne elvoki suspektojn, mi decidis elekti simplanimulon iom maljunan kaj forloĝantan, kaj aliri ĉe lin kaj min akuzi je io vera de miaj kulpetoj, escepte de la precipa kulpo, tiu de mia ne rektanima intenco kaj malhonesta konduto fronte al la celoj de la kolegio. Tiu individua rito kaŭzis al mi la plej gravan el suferoj ne nur pro la neceso montri sentojn ne verajn sed ankaŭ pro la neevitebla okazo elmontri al mi mem kiom mi disiĝas de honestaj pensado kaj konduto. De tempo al tempo mi konsciiĝis, ke mi devus paroli klare kun tiu trompita viro kiu, ĉiukaze, konservus ĉiam la sekreton kiel superan eklezian ordonon. Sed, kiam eblis, mi ruze forglitis el tiu konscienca sugesto, ne konfuze perceptita, min ekskuzante, ke ne nur pri duboj pri sia vokiĝo temis, sed precipe pri seminariano nekredanta. Fojon mi eĉ pretiĝis por manifesti mian aferon, sed hontosento transforĝis miajn pretigitajn eldirojn en sensencajn balbutaĵojn tuj fuŝiĝantajn tra la kutimigita pekakuzo. Surprize, la simplulo riveliĝis ne malsimplema.

Fine mi ne rezignas ridigi mian plumon per la ridekscita sinteno de mi praktikita dum kelkaj monatoj pro misa persona apliko de diro evangelia. Edukanto, krom ekzalti la evangeliojn, ties dirojn foje komentis dum paŭzaj babiladoj... Ĝuste tiuj ŝajne sencelaj komentoj kreskigi ilian influon sur min: evangelio ne trompas kaj ne eraras! Ĝuste tiu ĉi registras ke Jesuo diris, ke “okulo estas la spegulo de la animo”, nome tra ĝi aperas ankaŭ la malboneco de la intencoj kaj pensoj! Kion mi faru? La malplej malefika defendo konsistas en ŝirmado de sia rigardo: ke neniu vidu rekte mian rigardon, ke neniu legu en mia okulo mian malsincerecon! Do mi komencis malhelpi, ke mia rigardo interkruciĝu kun tiu de edukantoj. Kia peno kaj kiaj malsukcesoj!… Bonŝance iompostiom la forto de la evangelia proverbo estingiĝis kaj lasis liberaj miajn okulojn ĉar fariĝis tute certa la konsciiĝo ke mia koro kapablas ŝajnigi sincerecon eĉ pere de la okuloj!

Alia, eble iluzia eble objektiveca, sed vere demanda problemo. Iom post iom ekpululis dubo pri la kapablo de miaj edukantoj eviti evidentajn kontraŭdirojn. Ili ne hezitis insiste instigi la kolegianojn agadi honeste kaj sincere ĉar honesteco kaj bonagado ĉiam sukcesos kaj ĉiam atingas bonan solvon kaj publikan rekonon, dum la kontraŭo ne povas eviti riproĉon kaj punon. Sed samtempe ili diradis, ke Jesuo honeste kaj altruisme agadis, kiu tamen ricevis krucumon. Se veras la unua falsas la dua!, kredis mia logiko. Kiam la problemo eliris eksteren elsaltis, ke ĝi estas nur mia ĉar la aliaj jam interpretis la unuan kiel veran plurfojan kaj taŭgan nur por propulsi al la bonfarado kaj sincereco. Inter la multegaj pli/malpli konvinkaj eksplikoj, okazis ankaŭ ŝercaj respondoj fare de pli aĝuloj kunaspirantoj: je konfirmo de la interrilato inter bonagado/publika rekono kaj malbonagado/publika mallaŭdo oni ekzemplis Jesuon se traktitan laŭ tia kriterio: fakte, se li malobeis siajn gepatrojn kiam ili estis devigataj angore lin serĉi dum diversaj tagoj en Jerusalemo, tio havis sian logikan sekvon. “Jes, vere Li malobeis. Sed oni vidu kien li ruliĝis!”, ŝerce kriis ĉiam gaja kolegiano indikante krucifikson.

Pli frue la momenta problemeto fariĝis la granda problemo: Ĉu triumfas la bono aŭ la malbono? Kie? Kiam? Aŭ ili kunmarŝos ĉiam? Kion pri tio vere diras religio? Ĉu kompetentas predikantoj? - Mi decidis ke iam pristudos mi, kaj trovos mi la solvon!

Ĉu favori ankoraŭ la emon rideti pri si? Se jes, jen nova okazo. Dum alproksimiĝo de la kristnaska festo, oni kantadis (kaj la pastro emfazadis) la liturgian esprimaĵon, origine biblian, “malfermiĝu la ĉeloj kaj el la tero burĝonu la Savonto”. Sed mi sciis, ke la ĉielo estas trakurebla alsupre senfine, ĝis la steloj kaj ankaŭ pli alsupre ĉar nenio povas tion malhelpi. Kio do povas malfermiĝi? La ĉieloj ne ekzistas! Kaj mi ektaksis kompatinduloj miajn kunulojn allasiĝantajn al tia trompiĝo. Mi ne memoras kiel tia “konfirmo de la ruzeco de la pastroj” dissolviĝis en sian kontraŭon, memoras nur mian sekretan pliestimiĝon pri mi.

Dume ĉe la lernejaj aŭtoritatoj mi daŭrigis esti originala kazo. La instruistaro ne sciis kiun sanktulon alvoki por min komprenigi, ke ĉiu latina vorto havas sian propran akcenton, dum mi laŭtvoĉe legante, por ne forgesi la kazan aldonaĵon aŭ la verbajn finaĵojn, peze kaj nure akcentadis tiujn ĉi provokante ridon ĉe la kunlernantoj kaj senutilan penon de la frustraciita instruisto ĉar ties skandantaj klopodoj min enmeti en la korektan prononcon restis seneĥaj ĉe miaj oreloj. Ekzemple, amàbam sonis ĉiam amabàm kaj pòpolus ellipiĝis aplombe popolùs, kvazaŭ por pli delekti la spektantaron, kun mentora tono. Sed jen, de hodiaŭ al morgaŭ, post kelkaj monatoj, sparkis la miraklo, la akcento ekfalis sur sian ĝustan silabon kaj donis al la vortoj komunan sonon: mi ne memoras la kaŭzon de tiu ĝustiĝo, sed memoras, ke pri ĝi konstituiĝis tiutempe la miro kaj temo de multaj konversacioj kaj gratuloj. Ĉesante esti la amuziga kaj distriga fuŝemulo ĉe ĉiuj, mi samtempe komencis montri ne suspektitajn kapablojn kiel lernanto. Samafero okazis rilate la malsubjekton: se iu vorto hazarde funkciis la unuafojon malsubjekte, ĝi tia devu esti porĉiam.

Mia duparta naturo, de studento kaj simulanto, estis vivita entute sen eĉaj skuetoj krom momentoj de envio pro la gajeco kaj simpleco de miaj kompanuloj, aspekte malpli lertaj aŭ profitantaj de sia inteligento ol mi de la mia, sed riĉaj de humaneco kaj grandanimeco, kaj kelka momenta deziro trovi motiv­ojn por ke miaj subkuŝantaj duboj pri religio estu finfine aperte diskutataj kaj eventuale dispeliĝu. Mia prireligia skeptikismo kistiĝis precipe pro duboj pri la sincereco de la pastroj. Je kulpo iu ajn mi ne akuzis ilian konduton, sed, sen­mo­ve kirasita, mi frontis bazan demandon kun respondo implicita: Ĉu vere ili kredas je tiuj blagaĵoj aŭ fantaziaĵoj? Ĉu eblas, ke instruitaj homoj mem kredu je tio kio aspektas ruzaĉece sed plumpece proklamata?

Se origine mi tion limiĝis esprimi, en konkuro kun ĉiuj por pli amuzige ekstravaganci, inter metikunuloj pribabilante religion kaj pastrojn, poste ĝi fariĝis intima konvinko ĝis forĝi, kiam mi eniris kolegion, mian praktikan juĝon laŭ la jena silenta moto: religio statas ruza trompo kaj mi trompas ĝiajn trompantojn.

Tiuj skeptikeco kaj kontraŭreligieco havis fonton, antikvan kaj originalan por mi, kiu ne meritus esti rakontata se fore de ĝi eble mia tuta vivo alimaniere orientiĝus. Ĉu nur ridi?

Je la sepjariĝo oni min frekventigis la katekisman paroĥejan lernejon por min prepari al la unua komunio: la katekistino, virino kvindekjara, je mia okuloj seneraripova, tiom severe reliefis Dion pekpunanta, ke mi deziris tiun ĉi en neniu ajn tempo renkonti. Eĉ ŝi diradis, sendube por ke ŝiaj lernantoj pli efike fuĝu el la malbonfarado, ke iuj pekoj neniam kaj neniel estos pardonitaj ĉe Dio: inter tiuj ĉi superŝvebas speciala sakrilegio, nome tuŝi per la dentoj la sanktan hostion (”Ne tuŝu per la dentoj”, male, estis konsilo signifanta precize: tiu pano estu manĝata jes, sed ne nutraĵcele). Peko nepardoninda, do absolute ne plenumenda, do sendube evitata, laŭ ŝia naiva ekvivalentiga rezonado. Male mi ĝuste tiun ĉi kontraŭvole plenumis: la hostio al mi enbuŝigita de la sacerdoto fatalece falis kontraŭ miaj dentoj senutiligante miajn streĉojn kaj klopodojn mildigi kontaktojn: ĝi algluiĝis al la dentoj tiom nemoveble, ke ŝajnis, ke peko estus trairanta kaj okupanta ĉiujn miajn membrojn. Terurite, mi silente tremis penante ne eksterigi senesperajn reagojn kaj sentojn, kaj malbenante ĉion kaj min kompatante.

Laŭ la rehejmeniĝa vojo, post la senĝojaj, en mi, festado kaj komuna matenmanĝo en la paroĥestra domo, solece kuntreniĝinte en mia sekreto, mi draste kaj devige eltiris la konkludojn kiuj estis samtempe tristigaj kaj liberigaj; sed pormomente mi sukcesis izoligi, aŭ ne travidi, tristecon ĉar ties faktoron kaj fonton mi kredis tiel malproksimaj, ke ili neniam konkretiĝos. Jen la ekzakta dialogo, inter mi kaj mia renversita memo aŭ elŝteliĝinta interna observanto, encerbigcele rondele ripetata:

Nun super mi jam volbiĝas damniĝo kun abomeniga rigardo de Dio; ĉu ne jam senutilas viziti la preĝejon aŭ preĝi?”

“Jes, senutilas ĉar vi jam definitive destiniĝis al la perdiĝo”.

Mi bonŝance estos liberigita je ĉiu religia tasko kaj povos kaj rajtos senpreme vivi, ĉu ne?”

“Jes, vi estas liberigita”.

Sed kiel kaŝi antaŭ ĉiuj tiun mian spiritan staton kaj samtempe eviti partopreni devotecajn ceremoniojn jam senfruktajn se ne malutilajn por mi?”

“Per la sekreto kaj kredigante, ke vi vizitas la preĝejon dum vi male iras distri laŭstrate kun admirataj kunuloj, kion vi jam faris, kelkfoje laŭ viaj ne ĉiam kaŝitaj deziroj”.

Kaj pri la preĝoj matenvesperaj... komunumaj, laŭtvoĉaj?

“Vi ŝajnigu kaj finfine tion oni evitas, kiel pliaĝaj kunuloj kaj parencaro”.

Kaj la perspektivo de estonta damniĝo al la infero?”

“Tio forestas se vi vivas ĝis la sepdekaj kiel via nuna patra avo!”

Kiel eskapi el la Dia venĝo?”

Al tiu lasta demando mi ne donis respondon. Esti en terura kaptilo kaj devi ne paroli kun iu ajn, jen la fonto de psika kaj konduta tragedio, kies atestanto estas nur mi. Neniu komprenis la originon de mia obstina rifuzo eniri la preĝejon kaj genuiĝi kaj partopreni en kolektivaj ritaj kaj familiaj preĝoj.

Tamen tiu kondamno de senvola kulpulo (ĉar mi ne volis denttuŝi la hostieton hazarde algluitan al mia palato-dentaro), kelkfoje, ekbriletis kiel absurdaĵo kaj ekendubigis eĉ komunan saĝecon kaj la realan dian konsiston: aŭ Dio ne estas aŭ oni eraras pri liaj ordonoj!

Kaj venos la morto!”

Jes, sed ĝi estas fora fora. Ankaŭ la patrina avino ĵus mortinta ŝajnis tiom maljuna ke eble la tempofino por mi ne venos.

Ĝuste al tiu mia patrina avino ligiĝas la unua neplaĉa, plaĉe tamen rakontinda, sekvo de mia pekkonscienco. Ŝi mortis antaŭvesperon de tuj pasonta novjaro post ebla abunda manĝaĵo. Kiam miaj gepatroj min kondukis al la funebroj, mi obstine rifuzis ŝin vidi, kaj eventuale kisi antaŭ la fermo de la ĉerko, kaj marŝadi kune kun aliaj post la ĉerkotransportilo. Bonŝance, oni min taskigis manpuŝi biciklon de iu onklo partoprenata en la funebra procesio. Kial tia obstino? Jen: mi sciis (!) ke mortintoj ĉion vidas el la transmondo, do mia avino estas malkovranta mian pekstaton, stato de poreterne damnito, kies preĝoj nenion valoras kaj eĉ damaĝas la aliajn. Resti for de ŝi estis protektiĝo kaj liberiĝo el angoro.

Mi renkontis, dudek kvin jarojn poste, tiun katekiste evangelizistinon, publike fieran pri mia religiula enmetiĝo, tiom senafektan kaj riĉan en humaneco, ke mi ne povis min reteni de la dankema impulso ŝin kisi. Eble, ŝi ankoraŭ ne gustis, ke ne ekzistas peko aŭ sakrilegio nepardoninda aŭ ŝi ankoraŭ kredis, ne antaŭvidante la psikajn kaj moralajn kaj religiajn konsekvencojn, ke por malproksimigi personojn el la tento de la malbono utilas ilin teruri. Kiel ŝi povis fiksiĝi en tia antaŭjuĝo malgraŭ siaj emociekscitaj priskriboj pri la dolĉeco kaj pardonpreteco de laŭevangelia Jesuo?

Kial mi rakontas tiun historion ŝajne certe bagatelan kaj seninfluan? Pro tio ke, foje, el subgrundo de mia animo mi provas serĉi senkulpigojn kaj mildigojn de mia respondeco en la estontaj liberaj elektoj kaj agadoj: ja, kiom tiu misinformo desformis mian karakteron kaj vivkoceptadon kaj difektis la kapablon libere elekti? Des pli, ke mi neniam aŭdis pri personoj spertintaj samsorton!

Jen la unua origino de miaj skeptikeco kaj kontraŭreligia ribelemo naskiĝantaj el la deziro, ke la minacanta Dio ne ekzistu kaj jen la kialo pro kiu la adoleskantaj grupoj estiĝos por mi kruda kaj vulgara ekzerciĝado en mokado al religiaj sanktaĵoj. Iu ono de tia sinteniĝo revekiĝos en mi, en venontaj ribelaj momentoj, almenaŭ nivele de vortelekto.

Ne nur skeptikemo, sed ankaŭ timo, timo pri io mistere malamikeca enrampis tiutempe en mian animon, kiu antaŭe kredis vivi en mondo de amikoj simpatiantaj al li, sed abrupte malkovris la mondon al li malamika. La novan spiritan situacion portretu jena epizodo, nur aspekte noveleca ĉar ĝi vere profunde kaj eble por ĉiam gravuris miajn psikon kaj pensmanieron.

Oni konvinkis min, ke gardanĝelo apudas min seninterrompe, min defendante kaj ame prizorgante. Mi estis sepjaraĝa kaj krome vivadis sub la influo de la tia instruo: nokta mallumo ne timigis min pli ol taga lumo, mi brave paŝadis kaj kun amikoj kurludadis apude de tombejo eĉ se mi certis, ke la mortintoj de tempo al tempo eliras el la ĉerko kiam ili vidas preterpasanton, por almozi pri propeta preĝo, kiun mi senlace pretis anticipe koncedi. Oni parolis pri sorĉistinoj, sed mi ankaŭ kontraŭ ties sombraĵoj estis protektita. Sed iutage tiu konvinko pri protektanta anĝelo preskaŭ abrupte ĉesis igi min nevundebla kaj neterurebla.

Ekneĝetis je la oka de tiu decembra mateno, dum mia patro kun najbaraj vilaĝanoj elporkejigis nigran centsepdekkilograman porketon nazligitan por ĝin mortigi kaj igi salamoj. Ĝiaj gruntaĉoj diskonigas la novaĵon kaj kurigas la najbarojn, dum multobligas la irorevenojn de virinoj portantaj potojn plenajn je varmega akvo kun aromaĵoj, dum infanoj trakorte diskuras en freneza ekscitiĝo. La ĵus martirigita porketo peze kuŝas sur granda subĉiela tablo dum festaj voĉoj nuligas en la memoro ĝiajn kriegojn, senesperajn kaj korŝirajn. Virinoj kuiras sangbuletojn ilin donacantaj al ĉiuj infanoj: je ili mi multe voras rajtigita de mia sento de proprietulo de la nun silentigita porko. Meze de festobruo, laŭtvoĉo de viro, de la viro kiun mi ĉiam pritaksis serioza kaj influhava ĉar saĝa, la plej saĝa el la najbaroj, pli saĝa ol mia nesuperebla patro, grimacas: “Jen mi ĵus vidis la porkan animon foriranta. Certe ĝi nun loĝos ĉi najbare serĉante venĝon, abruptan kaj sangan venĝon! Ĝi lasos la lokon nur post la venĝo! Infanetoj, defendu vin nun kaj post la faŭka vorado!... Hum!”; kaj ekmanĝis montrante per ŝirmaj gestoj ke mem jam estas atakata de nevidebla sturmanto, kiun mi tamen kredis travideti !

Tiuj vortoj gravuriĝis en mia animo. Mi tuj apudiĝis al la plej proksima ulo, kvazaŭ por min protekti kontraŭ tiu venĝoaspira animo. Kiam oni denove entabligis porketajn sangokaĉajn buletojn kun rostitaj viandpecetoj, kiujn mi antaŭe tre senpacience atendis pro ilia fabelgranda franditeco kaj jam ekgustumis ĉerpante el la manoj de la kuiristino, mi ŝajnigis ilin akcepti sed kaŝe metis ilin sur la tablon inter la pladoj kaj panoj aŭ ilin enpoŝigis por poste forĵeti: estis certe nekonscia provo montri al tiu porka animo miajn senkulpecon kaj pardonpeton. Miaj timoj tamen fariĝis intensaj kaj pli kaŝitaj en mia mensa fundo; kaj ĉiam pli malofte okazis io forturniganta el obsedo de malĝojaj imagoj.

Kaj mia gardanĝelo, kiun mi kelkafoje plorigis pro miaj malobeoj al la patrino kaj kun kiu mi ĉiam reamikiĝis kun granda ĝojo, kie li estis? Li malaperis, foriris el mia horizonto, ne plu ekzistis.

Mi ne priskribas la elturniĝojn per kiuj mi eskapis tian fiaĵon, t. e. manĝi porkaĵojn; mi insistas, tamen, pri kiom etendiĝis miaj teruroj, tagaj kaj koŝmare noktaj. Per larĝaj rondiroj trakamparaj mi klopodis eviti al mi flankpaŝadon ĉe la tombejo, kies nura fora aspekto senspirigis min; eĉ la simpla penso pri mallumoj, aparte ĉambraj kaj noktaj, angorigis mian koron; dum restado en la klasĉambro ofte mia kubuto protektiĝe devis tuŝi tiun de la sambenkulo; en sonĝoj de temp’ al tempo mi vidalvide kontaktis la porkan animon, kiu tamen ne perceptis miajn senefikajn klopodojn sciigi, ke mi ne ofendis ĝin, ke mi apenaŭ liptuŝis buletojn de ĝia kuirita sango, ke mi denun ne manĝos erojn de ĝia korpo salamigita, ke mi eĉ sekrete engaĝiĝos malebligi, ke aliaj manĝu je ĝi. Tion mi ripetadis sur elpajla mato ĉiukuŝiĝe kaj ĉiuvekiĝe.

Ĉe vekiĝo krome, kiel en filmo, postkurantaj misforme sombraj estaĵoj terurige obsedadis mian imagpovon min devigante angore alvoki, aspekte senmotive, la ĉeeston kaj amikan voĉon de miaj familianoj, kiuj tamen ne povis malhelpi, ke mi ŝvebigu, ene de mi mem, ion malhelan eĉ super nia domo.

Mi paŝadis, en tiuj tristaj monatoj, sur la centra dorso de la stratoj por ne esti kaptita de malamikaj kaj hidaj krudaĉuloj elrampantaj el fosoj kaj heĝoj. Mia frato iam hazardis, eble ŝerce, eskapigi el lipoj, ke la diabloj transiras rapide stratojn lasante piedporkajn postsignojn sur la polvo. Tial mi diligente ekzorgis paŝi kun la okuloj fiksaj al la strata polvo por ke, eventuale, miaj piedoj ne fariĝu porkaj aŭ diablaj senaverte tretante signojn de ĵusa hida spurado, kaj kelkfoje mi vidis, plibone eble imagaĵoj fariĝis vizioj, animalojn min aĉe gvatantaj kaj enpuŝantaj artifikojn por min tiri; eĉ ombroj antaŭantaj la sunsubiron provizadis siajn longiĝantajn formojn al malamikaj supernaturaj estaĵoj. Mi ruze kaj manie zorgadis resti ĉiam en kompanio kun familiaj uloj por ke ĝeniĝu la nevideblaj sombraj miaj akompanantoj kaj kiam mi devis resti sola mi mallarĝigis miajn membrojn enen de mi mem; la horoj antaŭ la momentoj de mia soleco pasadis kun insista tristigemo, la horoj post la soleca restado min penigis preskaŭ kiel la teruraj lokoj. Eĉ en mia kuraĝa patro, la aŭdaca noktumanto pro kampargardista laboro, mi kredis vidi signojn de necesa lukto kun nevidebla persekutado.

Mia terurstato daŭris almenaŭ kvin monatojn kaj mi kredas, ke neniu komprenis la veran kaŭzon de mia bizarega kaj groteska konduto, de mia senmotiva ofta ploro kun abrupta kaj senescepta rifuzo enbuŝigi porkaĵon, de mia aspekta ellaso de atento, de neeksplikeblaj obstinaĵoj. Foje ŝtele mi observadis la manĝantojn de porkaĵoj por malkovri spurojn de ilia teruro kiu certe ne povus manki, foje mi miris pri ilia lerteco kaj sentimeco, kvankam opiniante, ke ilia kuraĝo certe devis esti pli ŝajna kaj afekta ol vera. Dumnokte mi travagis sonĝojn kun uloj timigitaj kiel mi.

Preskaŭ abrupte mia spirito kvietiĝis, mia anĝelo el vana kaj senforta kunesto rericevis protektigan formon, mi refariĝis pro lia akompano ĝuanta kaj, do, je teruro libera. Estis marto, la unua de marto, malpli ol kvin monatojn disde tiu porkmurdo, kaj jen alia porkbuĉo. Ĉi foje ĝuste en la biena korto de tiu sinjoro, estimata serioza kaj impone saĝa, kiu laŭte kvakis, ke la animo de la elvivigita porko venĝoaspire vagas. Kiam ĉesis la porkaj krioj, tiu ĉi viro levis la sangokovritan tranĉilon proklamante: “tiun ĉi fojon mi amikiĝis kun la animo de la porko ĵus buĉita. Jen ĝi!”. Tion dirante li apertigis sian manon kaj blovis forte sur la nudan palmon aldonante iom oĉje: ”Jen ĝi, ĝi flugas kiel papilio, kontenta kun aliaj porkaj animoj inter la kontentaj homoj. Ĝi flugas kune kun ĉiuj porkaj animoj, ke ni manĝu kaj ĝojpleniĝu”. Bonŝance lian fanfaronetan bravdiron mi ankoraŭ taksis kun simpatio, kvankam ĝi duonaspektis iom kontraŭdira. Antaŭ miaj okuloj abrupte lia antaŭa severeco mildiĝas, lia terura saĝeco fariĝas karesa tuŝo kaj pormomente mi kredas konkrete vidi tiun feliĉan kaj feliĉigantan animon, kies brutaleco jam dissolviĝas en ridetan mienon.

Tiuj vortoj agrable investis min kiel freŝa aero foriganta tiun sufokan. Mi ne plu travidis la flirtantan papilion, sed tuj mi ekpensis pri venĝo: ĉu tial ne ekzistis venĝo? ĉu venĝo elburĝonis en mia fantazio? Ĉu senmotiva enkoŝmariĝo? Abrupte, ne pograde, same kiel ili venis, miaj teruriĝoj maliĝis, reestabliĝis simpatio al ĉio kaj amuziĝemo. Eble mi ne sukcesas esprimi la kvaliton kaj la kvanton de ĝojo, kiu min invadis. Ankoraŭ hodiaŭ, se mi volas kompreni aŭ interpreti grandan ĝojon, eĉ komunan ĝojon, mi reelvokas tiun momenton, kiun mi analize dividas en miloj sinsekvaj fazoj pliigantaj, ĉiu unuope, la finan ĝojan liberigon.

Vere mi ne tuj tiel konkludis. Mi antaŭe atente observis la viron, kiu intertempe ekdonacadis el poto sangbuletojn kuiritajn super tujapuda klakanta fajro al ĉiu infano, akompanatajn de vangotuŝetoj kun fluga duboforiga rideto: mi ricevis kaj manĝis per unu gluto. Ekscitante miron kaj ĝojon, mi alproksimiĝis al mia patrino ŝin petante pri pluaj porkaĵaj sangbuletoj, kaj avide manĝis mirigante familianojn konantajn pri mia antaŭa sinteno, kaj jam timantajn pri mia kaŝita malsano; ili eble interpretis la novaĵon strangecaĵo de mia karaktero. Ili ne sciis, kaj eble ankoraŭ ne spertis, kiom belas trapasi el terurstato al la gustumado de belaĵoj!

Kaj sur miaj lipoj floris granda spontana liberiga rideto kvazaŭ revenus mia malnova anĝelo, kun kiu mi vere rekomencis konfidence trakti kaj, kva­zaŭ ŝultrolevita de amikaj neviditoj, rande pasadi tombejon.

Revenis fakte tiu ĉi kaj eĉ hodiaŭ mi, plenaĝa, kun li promenas, kun li rezonas kaj forsvenigas la senutilajn terurojn, al li adresante ĝojajn pardonpetojn pro la elreviĝoj kiujn mi al li certe kaŭzis per tiu mia malfido al li. Ĉu li distingiĝas de Dio aŭ li estas kroma maniero por igi sentiva la dian ĉeeston?

De tiam mi manĝas porkaĵojn sen la servuteco de la pardonpetado al la animala animo; eĉ preskaŭ malstampiĝis el mia memoro la sekvoj de tia trista premateco. Sed baldaŭ falos sur min la alia sufero: tiu de iu Dio longatempe opiniata neamika kaj atendanta maljuste sur mi venĝi pri kontraŭ mia senvola peko: ĉio tio pro la sakrilegio opiniigita nepardonebla, do nepardoninda, peko.

Dume la kolegia travivo daŭrigas. Kaj daŭrigas ankaŭ ĝia aspektiĝo romaneca kvankam tute aŭtobiografia.


1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   28


Elŝuti 1.71 Mb.


Elŝuti 1.71 Mb.