Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem

Elŝuti 1.71 Mb.

La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem




paĝo28/28
Dato14.03.2017
Grandeco1.71 Mb.

Elŝuti 1.71 Mb.
1   ...   20   21   22   23   24   25   26   27   28

Signifo de apartaj vortoj


Celibato (senedzineco). Ĉar en la eklezio katolika kaj ortodoksa pastro ne rajtas edziĝi, sekvas ke ilia civila stato estas la celibato (okaze de eventuala vidveco, inter ortodoksuloj).

Hebreoj, Judoj = la terminoj havas la saman signifon, kvankam hebreoj foje pli referencas al pratempuloj kaj judoj al nuntempuloj.

Itemo = (el la angla item) enketilero prilaborebla sendepende.

Kleriko = ĉi-tie studento de teologio, kandidato al sacerdotiĝo, klerikiĝanto. Kutime kleriko/klerikulo ĝenerale signifas ekleziulon.

Konvento = konstruaĵo kaj kunvivado de fratuloj por aktiva vivo, distingenda disde monaĥejo, domo kaj kunvivado de religiuloj por kontempla vivo.

Laikeco: principoj el kiuj rezultas ke la ŝtata socio sendependas el ĉiu ajn ekstera entruda influo, eĉ religia, sed rekonas religion kiel publikan liberan asocion.

Laikismo: speco de laikeco kiu emas ekskludi religion el ĉio publika. Por iuj pensuloj, laikismo estas degenero de laikeco.

Laikisto = ricevas noton de kontraŭeco al la eklezio aŭ al kristanismo; la samo esprimiĝas ankaŭ per laikigisto. Ĝi foje en la saman sencon trenas, ĉe ruzaj aŭ malruzaj uzantoj, ankaŭ laikulon.

Laiko, laikulo = laŭ la eklezieca katolika lingvaĵo, apartenanta al la popolo de la kristanaj kredantoj, do ankaŭ la papo estas laiko; kutime tamen, tiu vorto distingas la nepastron de pastro. Alia signifo ĉe religiulaj ordenoj: laiko indikas monaĥon neordinitan. Profane ĝi indikas personon kiu agas aŭ decidas pro motivoj nereligiaj; se tiuj estas kontraŭreligiaj rezultas laikisto aŭ laikigisto aŭ laikismulo.

Rajto aliri pastrecon. En katolikismo tiu rajto ekzistas por neniu, ĉu viro ĉu virino: nur la vokito de la episkopo rajtas ordiniĝi.

Religiuloj = ordenanoj, tio estas religiaj personoj ligitaj al ordeno per promesvotoj de obeo, malriĉeco kaj ĉasteco. Se ne fratie kunvivantaj sed ligitaj per votoj, nome vivantaj en la mondo (sekulo) ekster fratio, temas pri religiuloj sekularaj. Se ne estus pro la malsameca statuta origino, ili povas korekte ankaŭ nomiĝi monaĥoj je interpopola apostola agado.

Sekulareco, sekularulo, sekulara = de latina saeculum (= homa mondo). Fronte al religiulo, nome persono konsekrita kaj vivanta en komunumo, indikas personon vivantan ekster tiu komunumo, eĉ se religiulece aŭ pastrece. Fronte al religiemulo temas pri sinteno kiu ignoras aŭ flankenigas religion. Fronte al religia soci-politik-konceptado aludas mondumadon de la religiaj valoroj ilin elradikigante el supernatura origino (Sekularigo). Sekulo (sekulareco) foje sinonimas al mondo. Plurfoje sekulariĝo kaj sekularulo identas al laikiĝo kaj laikulo.

Singulareco = trajto karakteriza ekskluziva kaj unika. Pruntedonaĵo el astronomia scienco.

Tonsuro = la cirkle razita zenito de la kapo. Se etdimensia, la tonsuro indikas sekularan klerikularon, se tutkapdimensia, ĝi signalas membron de religia ordeno. Malofte hodiaŭ vidiĝas tonsuro kaj eĉ malpli ĝiaj diversformoj. Ĝi ĉiukaze signifas, ke la tonsurito ambicias plaĉi al sia Sinjoro, ne al homoj.

Vokiĝo (vokiteco) = esti vokata. En iuj kristanaj medioj tiu vorto akiras apartan signifon: esti vokata, de Dio, al la diservo en la pastreco aŭ religiula stato, kvankam praktike la lasta juĝo pri la vokiĝaj signoj dependas de la episkopo aŭ religiula superulo. Al vokiĝo sinonimas vokiteco aŭ diserva inklino ktp.

La aŭtoro esperantiĝis nur dum sia sesdeksesjariĝo post tridek jaroj de instruado pri la lingvoj helena kaj latina, kaj pri katolika religio. Intense partoprenis en la torina kluba vivo redaktante la ties revuon “Dumonata Bulteno”, kaj “Venu kaj Vidu” periodaĵon de la Torina UECI-sekcio; kaj artikolis por pluraj esperantaj revuoj. Ne interesas ĉi tie ceteraj liaj verkoj en la itala lingvo.

Aliaj verkoj de la sama aŭtoro:

Traduko Esperanten, el la itala, de la fundamentoj de la kristanismo. 290 p.

Traduko italen, el la esperanta, de “la mortotuko de torino la neebla objekto” de A. Cherpillod, “la sindone di torino l’ oggetto impossibile”, 190 p.

Traduko Esperanten, el la helena, de la letero al la korintanoj, de Klemento el Romo. 48 paĝoj.

Traduko esperanten, el la itala, de contro maestro ciliegia di Giacomo Biffi = kontraŭ majstro ĉerizo. 250 paĝoj.

Kompilis compendio italiano-esperanto di termini religiosi.



Esperantigis, el la greka, la Platonan dialogon kratilo kun komento. Ĵus aperis, el lia plumo, el la latina, la legendo majora pri Sankta Francisko, kaj (kun Silvia Garnero), el la greka, la riĉulo kaj la savo de Klemento el Aleksandrio; kaj plue, el la grekaj apokrifaĵoj, la evangelio laŭ tomaso, la evangelio laŭ judaso, vivo de la beata antono (la granda) UECI:2010

1 Eħon de tiu transsalto mi ĵus trovis en pola esperanta poeto LESZEK LEGOWSKI kiu en poemeto diras:

Ho, Sankta Patrono pri aĵoj perditaj,

kiu

havas al mizerul’

rideton bonan,

permesu al mi nun

retrovi

perditan amon al homo!

2 Tamen Eŭgeno Montale ŝajnas pensi nesammaniere: “Si vi vin taksas kiel Dion vi ne povas esti poeto. Se vi konvinkitas posedi la la Eston, la poezio ne povas por vi utili, nek vi al ĝi povas utili “. (A. Marchese. Montale, la ricerca dell’altro”

1   ...   20   21   22   23   24   25   26   27   28


Elŝuti 1.71 Mb.

  • Kleriko
  • Laikeco
  • Rajto aliri pastrecon.
  • Sekulareco, sekularulo, sekulara
  • Singulareco

  • Elŝuti 1.71 Mb.