Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem

Elŝuti 1.71 Mb.

La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem




paĝo27/28
Dato14.03.2017
Grandeco1.71 Mb.

Elŝuti 1.71 Mb.
1   ...   20   21   22   23   24   25   26   27   28

Ĉapitro dudekunua
Denove surseliĝinta kavaliro


Intensigante la volontulajn aktivadojn, sed senvole, Ĝino fariĝas rilatpunkto por la maljunularo de sia kaj najbaraj paroĥaj distriktoj lin invitantaj kiel inici­atinton de novaj aktivadoj naskiĝantaj el la religia grundo. Kune kun maljunuloj partoprenis en liaj renkontiĝoj ankaŭ ularo malpli maljunaĝa. Al ĉiuj ŝajnis, kaj eble ankaŭ al li mem, ke lia maljunaĝo jam estas trovanta novajn okup­iĝojn, plibone ke ĝi povas kaj devas investi sian tempon avantaĝe de la socio, kontentigante same korpon kiel spiriton. Al tio li sukcesis altiri, ne rifuzante, foje, esprimi ĝojon pro la akceptiĝo ĉe la publiko, kaj pro tio, ke diversaj sferoj de sia humanisma sciaro preskaŭ spontane investiĝas. Al ĉio tio li aldonis, kvazaŭ por ne tro malbridi sian korvibriĝon kaj por sin ironie distancigi el sia intelektula emo al verserĉado, ke “kristanismo ŝajnas esti inventita kaj tajlorita al miaj maljunulecaj bezonoj...”; kaj, ironie direktante la fingron kontraŭ la profitemulo, kaŝita en li mem, preta, laŭ li, ekspluati eĉ religiaĵojn kaj eĉ ilin fleksi laŭ sia mezuro “kiu nun, por mi, estas provo fari el ĝi ilo por miaj kontentiĝoj kaj ambicio, malbonŝance. Kristanismo do je mia servo kun risko ĝin bastardigi!!!”. Eĉ tiu sinanalizado estas frukto, komentos Albina, de la emo senindulge spioni ene de si mem, inokulita dum la seminariaj jaroj. Kvankam tiuj “spionadoj” ene de si mem fruktis travideblecon kaj sintonion kun postuloj de sincera konscienco, tamen Albina foje ne sin malpermesis tiujn suspektigi trooftaj, preskaŭ “obsedo”.

Sed tiu kristanismo havas sencon kaj altiron nur se kunligita kun ĉieĉeestaj signoj motivantaj ĝojon pri Lia ekzisto, sendepende de nia pri ĝi frandado”, Ĝino recitis al si kaj al Albina kaj en meditaj diktaĵoj. Kaj tio estis kiel la lasta eta kaj kaŝita testamenta devizo.

Rilate volontuladon, ankaŭ lian animon ekronĝis, bonŝance nur por esti forigita, la komuna krizo tiel taglibrigita: “Ĉu valoras la penon insisti en ener­gikonsuma flegado kaj morallevigo de homoj kiuj, kvazaŭ spite al volontula konstanta engaĝo, daŭras esti mizeraj, perfortemaj kaj agitiĝemaj? “.

Aldone al tiu foje okulumadis, jen el lia memironiemo jen el la stato de lia kreopovo, la maldelikata, sed sproncela, fendo ke volontulado okazigas la lastan rezistolinion de maljunulo perdinta esperon kaj kapablon rekte influi la mondon: forpermesiĝi el vivo ja, sed almenaŭ meze de hejmaj kaj eksterhejmaj malbedaŭraj komentoj! Sed por igi nur ŝajna tiu pesimisman vivvizion li tenis jam preta kaj rimarkita, eĉ en prelegaj dialogoj, korektigan realĝustigon: “Bono valoras per si mem, sendepende de la motivaĵoj de la ĝin faranto“.

Iujn de la lastaj vivjaroj li volontule dediĉis al la asistado de narkotaĵemuloj ekaktivantaj por eliri el la sindetruo en rekupera komunumo, funkciante, krom ĉiohelpanto, kiel psikologia spertulo. Ĉiutage unu horo aŭ pli inter la gejunuloj, foje ankaŭ pli ol kvarjaraĝuloj!

Intereson ekscitas liaj impresoj pri si, plurfoje priskribitaj al la edzino kvazaŭ por reflektigi al si la ĝustan ordon de valoroj. Sentojn inter si kontraŭajn li notis en si mem rilate la “gastojn” en saniga kaj el narko-uzo-liberiga traktado: “se mi uzas multe da kompato kaj amo traktante kun la liberiĝantoj el narkotaĵoj, se mi paciencas en la aŭskultado kaj esprimas sincerajn simpation kaj partoprenon,ilin fortigante en la submetiĝo al la “ programaj” bridaĵoj de reeduka kunvivado, ja jes ĉio vera! Sed ĝuste tio, tamen, reage ekprovas transformiĝi al malsimpatio kaj al senmizerikorda juĝo kontraŭ la interrompantoj de la sentoksiga kuraca-reeduka “programo” aŭ kontraŭ rehokiĝantoj tra narkotaĵoj kaj krimoj: en min pli ol doloro foje ensaltiĝas punvolo!”. La elreviĝo de nereduktiĝo je drogouzo ekprovas translimiĝi al malsimpatio kaj eĉ ŝanĝi la amon en same tioman indignon. “Mi devas daŭre min refari kaj konfronti kun Jesuo Kristo, li lasos skribite, kies faktema elvola kompato neniam ĉesas kaj ĉiam renoviĝas. Kiom da luktaj rezonadoj kun tiuj miaj impulsoj…”.

Li kutimis signi en la taglibro, kiu poste restadis ofte malfermita sur skribotablo: tiom lia animo estis konfidema al Albina, kiu tamen daŭre respektadis lian privatecon. En paĝo de tiuj lastaj tagoj registritas jenaj vortoj kiujn li en suferanta intimo envolvis je poeziemocio laŭ sia kutima stilo, eble aludantaj al Albina:

Jam ŝian vizaĝon brodas la pasintaj belaĵoj pluvivaj en mia memoro kun la virtoj de ŝia animo. Ĉu ĝuste la virtoj forfuĝigis, kvazaŭ senutilajn, la fizikajn belaĵojn de ŝia vizaĝo tiun ĉi trastrekante per faltoj? Aŭ ĉu mia neglektemo aŭ indiferento konsentis, ke tiuj ĉi instaliĝu ĉirkaŭ la ĉarmaĵoj de ŝia vizaĝo? Kulpas mi kiu ne antaŭvidis tion! Kial mi ne haltigis tian ekruiniĝon? Aŭ ĉu, eble, tio ne estas ruiniĝo sed nur envolvilo kaj gardilo de jam maturiĝintaj kaŝitaj belecoj? Jes, ili estas altiraĵoj iam nur apenaŭ traviditaj! Jen mi ilin kisas kaj kontemplas”.

Kiam Albina rekonis al si la rajton kaj devon legi tiujn liniojn, tiujn aludojn ŝi ne hezitis atribui al si kun kontentiĝo, kaj nur kun pudorsento ilin poste allasis inter la materialoj al la finkompilisto de la romano. Rilate la taglibron ŝi feliĉis konstatigi, ke liaj registritaj rimarkoj kiam estas facile kaj komunikiĝante kompreneblaj ili ne estas leĝeraj, nome ne senaj je subtila enhavo, kaj kiam ili postulas pli da atento tio okazas pro densigo de pensaĵoj.

Iun tagon Ĝino, je la kutima horo, ne supreniris al la supra etaĝo. Laŭakorde, kiam neantaŭvidita malhelpo malebligas la ĉiutagan renkontiĝon, du telefontriloj avizas, ke la rakontada kunsido prokrastiĝas je unu tago, male unu telefontrilo signalas baldaŭan alvenon. Tiun merkredan matenon Ĝino ne signalis ion ajn okazotan. Tiam la “notaria” esperantista kunlaboranto, venkinte hezitojn, subenkuris, frapis. Neniu respondo. Oni sciis, ke Albina la matenon aktivadis en sia volontulejo ĉe siaj pormalavantaguloj de Cottolengo (Kotolengo).

Post dek minutoj la kundomano, superinte la kromajn hezitojn, provis telefonkontakton sed senrezulte, kaj refrapis ĉe la pordo, kaj rememoris, ke inter la ŝlosiloj de sia ŝlosilujo kuŝas ankaŭ tiu de la apartamento de sia amiko. Li kuris malfermi, timante ion gravan, puŝis la internajn pordojn, eĉ tiun dormoĉambran: la amiko surlite, littukstringanta la manon kaj sternitaj la brakojn kaj vitraj la okulojn, kuŝas en la malstimulita pozicio kvazaŭ poze. La alvokoj akompanas la mantuŝojn sur la frunto: la korpo ankoraŭ varmas. Tamen la alarmo kaj la rapidhelpo nenion povis. Albina, haste revenigita, apenaŭ travidis, inter flustritaj bedaŭro-komentoj, sian viron en ambulanco, eble jam mortan, eble mortantan; en malsanulejo lin trovis jam mortintan.

Ĝino mortis, subite, dumdorme aŭ unuavekiĝe, eble helppetis, eble ne konsciis sian alvenantan sorton, eble eĉ la tempo adresigi sian spiriton al Dio mankis al li. La manoj stringis littukrandojn kvazaŭ serĉantaj helpan apogilon aŭ distrigilon el doloro. Tiuj littukrandoj eble devus esti mi, bedaŭros Albina.

Ĝino estis vojaĝanta kun enviebla bona farto kaj intelekta lucido tra la sepdeksepa jaro. Fulma infarkto fortranĉis eĉ liajn dolorajn rememorojn al kiuj li estis tiom alforĝita, kaj certe enmetis lin en la daŭre volitan ĝojon.

Restis, kaj restos eble kelkatempe, pri li etaj memoraĵoj, krom la jenaj (bonŝance!) skribitaj, intense amataj kaj mense pludaŭrigataj ĉe lia kunulino, kaj ŝatataj ĉe iuj aliaj, eble tro malfrue informitaj pri lia forpaso.

Albina, senaĝa maljunulino, intence dissemis al siaj kaj liaj intimuloj, ke li, post la foriĝo de Elvira, sukcesis venki deprimiĝon kaj ankoraŭ vivi plane kaj cele, sed intime tiu memoro jam fariĝis konstanta dolĉa borilo. Ĝino por ŝi estis prizorgebla sed ne bezona je prizorgoj: ŝi ideale vartis precipe sian kreaĵon! Ŝia vivo: semajnaj du florbukedoj kaj preĝejo kaj volontulejo.

Ligitaj en la vivo, apudaj en la tomboj, kunigitaj ĉe Dio”, ŝi diktis por la funebra bildeto aludanta la forpasintinon. Tiu moto atendas realiĝi ankaŭ por ŝi, dume ŝi vivas en sereneco, kvankam apogita sur doloraj memoraĵoj mildige malakrigitaj de la tempo kaj de la rakontado pri li en la ĉi romankompilado. Rilate ties enhavojn ŝi plezuriĝis pro tio, ke ili fidele kaj sincere reflektas liajn karakteron kaj realajn travivaĵojn.

Rilate tion, malmultajn tagojn antaŭe Ĝino ricevis respondojn al sia enketo ĉe amikoj ĉu tiu ĉi romano-biografaĵo povus trovi legantojn: venis neunufoja obĵeto ke legantoj malfacile rezistos ĝis la fino de rakonteroj kiuj ne obeas al modernaj ”rekte enen, rekte alen”, kaj, se la “entenoj“ (pli gramatike ol stile sufiĉe prilaboritaj!) povas trafi la fantazion, bedaŭrinde el la dik­tanto ŝpruciĝas, krom sento de frustracio kaj intelekteca ludo, tro da solena asertada aplombo limiĝanta kun orgojlo kaj trotakso pri si. Pri tiu ĉi lasta punkto li ŝercis, ke la kontrolistoj intuicie aŭdis la graŭlaĵojn de Albina, kvankam li kaj ŝi alkalkulis la diktatan “modestecon vestitan per orgojlo” pli al aspektoj ol al realo, kaj la tendencon intelektule ludi pri ĉio kaj sur ĉio pli al dialektikemo ol al pretendo de supereco. Ankaŭ li foje allasadis, ke sen tiu “asertemo” la komunikado estus pli komunikiĝa kaj simpatiekscita kaj tio pruviĝis diversokaze; ielaj klopodoj sin moderigi foje sukcesis, plurfoje konstatis, ke la malvirto fenikse renaskiĝas.

Esperantistoj preserarojn kaj stilmallertaĵojn amatore ĉasantaj, kaj pli ol amatore ĉion trasarkantaj, ne sin detenis proponi plibonigaĵojn rilate lingvan precizecon por elimini, ekzemple, neapenaŭajn stumblojn, aŭ kredigi konceptan klarecon makulita per antikvlingveco kie diafaneco anstataŭas nuancecon: sume estis konsilite preskaŭ ĉion “amendi”, ankaŭ pro la sencobskuranta kvanto da dubaj amikoj kaj por malhelpi, ke la komenca originaleco finiĝu en averaĝecon. Por sondi el faktoj tiun “klarecomankon”, al ili li laŭtvoĉe legadis erojn kritikitajn: kaj al li ŝajnis, ke en la hezitigaj “kritikistoj” ne tute forestis iu, kvankam apenaŭ perceptebla, “klopodo por ne kompreni”, laŭ konfidencaj liaj samtempaj reagoj. Ankaŭ pro tio, li insistis en la serĉado pri la plej malpli maltaŭga titolo kiu provizore sonis “materialoj por la romano serĉanta titolon”. La definitiva, ne sen amikaj prijuĝoj, markiĝas per aludo al Dio kiu lin ĝojigis kaj suferigis. Suferigi por fine ĝojigi. Tial, laŭ lia, kaj de Albina, deziro: Ĉu stumbliganto aŭ ĝojiganto. Sed konsiloj de antaŭlegantoj preferigis La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem?

Foje vizitante, aŭ revenante de vizito al iliaj entombaj restaĵoj, Albina sin metis antaŭ Ĝino ame riproĉante pro tio ke li ne plenumis la promeson: “Mi konigos al vi mian surseliĝon sur la nerevenanta turnirulo, kiu elseliĝas ĉe tiu kiu nova faras ĉion”. Ja jes, li konigis nur sian sepultadon!

Albina nun restas sola konservi la restaĵojn de l’ vivo kiu konsumiĝis tute por ŝi kaj de l’ vivo kiu eliris el ŝi. Timeme ŝi pri ili parolas, kvazaŭ por ne disperdi sian trezoron, preta prefere aŭskulti por partoprene konsoli alies afliktaĵojn. Eĉ rilate liajn rememorajn rakontojn, celantajn romaniĝi, ŝi ne volis modifi kaj opiniis ne revizibezonaj la jam diktitajn preferante, ke ili restu elementoj prilaboritaj por la eventuala romano, kiu laŭ ŝi devus elmontri super la oficiala titolo la almenaŭ etlitere esprimon: „materialoj por la romano”.

Preskaŭ ĉiutage ŝi supreniras al la supra etaĝo, sidiĝas apud la esperantiganto de la vivrakonto de sia edzo, precizigante kaj aldonante erojn, konsultante la edzan taglibron, nun sian viatikon. El ĝi ŝi elĉerpas erojn koncernantajn Elviran, kiel jenajn, de ŝi apenaŭ konatajn ĉar de Ĝino nur vage aluditajn:

VI ESTAS ĈI-TIE KUN MI

1. Spasmanta ŝoso de l’ kor’,
ankaŭ post via disfandiĝ’
vi ne estas ter’
nek ŝovaĝa radik’
ebria je tero kaj akvo
disvastiĝanta tra ĉiuj nenioj.
Vi estas tie-ĉi kun mi!

2. Nek koro nek ama fantazio


vian leĝeran momenton
vian bruon de hirunda flugo
viajn kriojn dolĉajn fendojn
rekreas aŭ belige tordas
kaj igas el morto vivaj:
vi estas tie-ĉi kun mi!

3. Kiam elvokendas beleco


ĝi havas vizaĝon vian
kiam elvokendas disfalo
ĝi, ve! havas vizaĝon vian
kiam elvokendas primia bildo
ĝi havas doloran vizaĝon vian
sed vi estas tie-ĉi kun mi!

4. Kio estis via malhela


tero kiun vi abele fendis
nun forgesas viajn spurojn,
konturoj viaj nun malŝaŭmas,
ankaŭ el priviaj memoraĵoj
ekemanas ŝanceliĝojn.
Sed vi estas tie-ĉi kun mi!

5. Tie-ĉi ne pro obstina memoro


nek pro velkantaj memoraĵoj
ĉiuflanke vin elvokantaj
nek pro la promesoj foje
plu en iluziojn vekiĝantaj
sed pro promesoj eterne igantaj
vi estas tie-ĉi kun mi!

6. Kial ploradon senutile ĉie


ploris sennombraj kunteranoj?
Kial enigmigi jam klarajn vortojn?
Aŭ ĉu mi hontas sciigi aliajn
kaj min, ke vi havas ĝojan sperton?
Oni ne plu penu cedi antaŭ vero
ĉar vi estas tie-ĉi kun mi!

7. Mi volas ne plu plori,


mi ne rajtas plori, ploro
miskomprenigas sorton
malpliigas vian ĝojon,
senutiligas certecojn,
resatigas vin de tero kaj akvo
dum male vi brilas ĉi-tie kun mi.

8. Ĉio mia vias, ĉio via mias…

Tie-ĉi la poemeto eble atendis kroman favoran momenton por kompletiĝi per intuicieblaj versoj.

Ke li ne rezignis esplori kaj interpreti la aktualan socion, spite al sia dolora memoro tentita fariĝi disiga delektiĝo, koniĝas el longaj notoj verkitaj unuspire kaj parte esperante, kiel la jena, eble ŝablona sed pasia, el liaj ŝatataj temoj: “La nia estas mondo de intensa komunikado: telefono, telefakso, elektronika poŝto, porteblaj varifunkciaj telefonetoj, sintezaj alfabetoj... estigas senĉesan elmemiĝon. Tio diluas la intensecon de la emocioj igante ĉion ŝajnemocia kaj bagateligante la vizaĝvizaĝan rakontadon ĉar malofte emociado naskiĝas el profundo de sentoj, kaj ĉiukaze restas forflue; kiam la sentoj estas bezonataj kaj urĝataj, la homo trokomunikanta riskas ne plu trovi la ĝustajn lingvaĵojn kaj la oportunajn ulojn, tiujn ĉi jam aridiĝintajn kiel li. Komunikado sensentema sekigas la sentimentan fonton mem, same kiel la troa komunikado riskas afektiĝi”.

Kroma eltiraĵo el la sama paĝo:

Kiam sentoj, la geedzecaj kaj amaj sentoj ekvelkas, necesas ilin ekveki per eksteraj gestoj kaj signoj: la praktikado de simbolaj signoj foje reeĥigas kaj fajrigas la ekpaliĝantajn sentojn al veraj sentoj: la komunikado povas fariĝi signo aŭ postuli signojn ĝermantajn en veran amon”.

Kaj aliajn erojn de liaj konfidencoj Albina, kvazaŭ por ekkvitigi sian ŝuldon al la memoro pri li, legadis gustumante vortojn kiujn ŝi plezuriĝe eldiris laŭ lia infleksio.

Mi neniun instinkte kaj spontane amis krom Ŝin kaj Elviran. Sed se amo estas deziri bonon al aliaj, eĉ al fremduloj, kaj prizorgi nivele de intenco kaj volo, laŭeble, ilian sorton, mi amas ĉiujn pere de miaj amatoj engaĝiĝantaj por la aliaj”.

Per ĉi-suba noto eble li sin akuzas:

"Se la eterneco konsistos, krom el esti, ankaŭ el fari, mi dum ĝi pardonpetados al sennombraj homoj. Mi malofte ĝojis antaŭ iliaj bonŝancoj kaj komfortoj ĉar tiuj ĉi ŝajnis al mia kora mallarĝeco malpliigi la miajn aŭ montre riveli kion, materian aŭ intiman, mi ne havas; ofte mia animo nur aspekte partoprenis, pense kaj kore, en iliaj suferoj, se ne kiam venke kroniĝis mia volo malkonsenti kaj kontraŭi indiferenton aŭ malkontenton tiujn ĉi envojigante al la akcepto kaj kontentiĝo. Tia listo neniam finiĝos! Foje mi ekĝojas antaŭ alies missortoj. Mi imputas tian spontanan, sed rege kontrolebran, psikmisaĵaĉon al la kategoria “amo por la katastrofo” kvazaŭ tiu ĉi pliprestiĝigus min kiel spektanton aŭ rakontanton. Ankaŭ pro tio mi devos pardonpeti al pluraj”.

Aldonaĵo de Albina: “Ofte li manifestis, ke mem estas luktanta kun tiaj supre priskribitaj nevolaj tendencoj. Tia lukto, kunfandita kun la vola amo, estigas, mi certas, lian punkton de merita nobleco. Foje li konsterne miris, protestante kontraŭ si mem, pri sia ofta unua instinkta impulso de envio antaŭ nova anonco feliĉiga por proksimuloj, kaj komentis: ĉu ne estas tio, en mi, la signo de la origina peko? Ĉiel ajn mi preĝas, tio estas mi volas deziri el Dio ĉion bonan al tiuj, kiujn mi tuj unuaimpulse ne amis”.

Ĉi-sube estas elmontrata lia kutima sinteno:

Matene, kiam mi atendas, ke Albina vekiĝos, mi preĝas por ĉiuj kiuj estis kreitaj, de la fora unua antaŭhistoria mortinta homo ĝis la nun vanuanta en la nenion de sia korpo. Por ĉiuj mi volas sperti kundestinon, eĉ por la mortigintoj. Por ĉiuj mi volas sperti kundestinsenton, eĉ por la perfortuloj kiuj pretendis ŝanĝi la alies destinon tiujn ĉi igante sklavoj aŭ servantoj aŭ ilin, fine, mortigante. Mi petegas kompaton por tiuj kiuj, sin iluziinte povi periferiigi Dion, mistrafis la ĝustan vojon kaj provis lin elimini aŭ lin igi sia servisto. Mi volus ilin ami kiel Li ilin amas. Mi volus ke ĉiu akceptu la Elaĉetinton por ĉiuj!”.

La jenaj obskuraj vortoj, eble el klara konscienco pri sia fino, pri kiuj Albina trovas similajn al liaj konfidencoj:

Mi forlasis al morto aliajn, justas nun, ke aliaj forlasu min al morto”. Ĉu kulposento pro imagita allaso de pluaj kuracoj rilate Elviran? Aŭ nur pro lia indiferento antaŭ la seninterrompa homara glitado al morto? Aŭ protesta snobo pro senutileco, okaze de morto, de la homa solidareco?

La jena certe naskiĝis el lia admiro pri la religia fido kaj allaso al Dio, kiun li vidis en Elvira: fido kaj allaso kiuj tro malofte estas perceptataj kaj konataj ĉe ordinaruloj, kiuj fuĝe preterpasas super la suferantaj animoj sen provi eniĝi en iliajn mensojn: “Malfacilas hodiaŭ paroli per edifanta modelo de la individua vivo: eĉ la plej sankta vivstilo restas nekonata kaj neinflua: estas rezultoj de la moderna nova mortostilo. Virtulo iam influe videbliĝis, hodiaŭ li restas aŭ ne vidata aŭ ne konsiderata: estas la nova maniero eklipsigi Dion kaj eklezion kaj sanktaĵojn ĉiuspecajn”.

La suspekto pri proksimiĝanta morto elrampas ankaŭ el la sekva laŭsenca citaĵo el verko de Casanova (Kazanova), krajone substrekita:

Kiam la monstra morto forportas el partero spektanton, tiu ĉi estas ekscitiĝanta pli ol antaŭe pri la spektaklo... Casanova tamen plene sin konfidis al Disinjoro kiel volas mi nun”.

Post lia forpaso revenis ĉe lian domon libroj pruntitaj. Kaj oni memoris pri alia lia merito, tiu de fervora pruntedonanto de libroj eĉ al personoj malpli fidindaj por la redono; ankaŭ tial oni kelkfoje konsideris lin naiva bonemulo, kaj Albina memorigas, ke por li libro estas varo cirkuligenda, malgraŭ riskoj perdi ĉion, por plifluigi kulturon per rekta parola opiniinterŝanĝo, en kiu lia vidpunkto fariĝis ekaliro al Dio, ĉe ĉiu redonado, kaj, ke foje libro reale fariĝas vehiklo de idekonatiĝo. De tio, lia konduta devizo: Libro ne pruntita libro funebrita!

El lia komputilo dedukteblas, ke li estis prilaboranta, eble ne nur kiel kabinetan provaĵon, verkon, kies ĉapitroj estas apenaŭ skizitaj, nur tiu fina konturiĝas finfarite pritraktita eble publikigcele; ĝi pritaktas aktualan problemon: la kulpoj de la eklezio, tiom tiuj flagosvingitaj en klerikaj babiladoj kiom tiuj serioze ŝvebigitaj en laikistiĝantaj medioj. Prie li skribas:

“Kiel oni scias, kristanoj batas al si la bruston kaj praktikas la specifan riton de la pardonpeto al Dio kaj estas ordonitaj senkondiĉe reciproke pardonpeti, eĉ pardoni la persekutantajn malamikojn: oni povas vidi el tio, ke neniam ekleziemuloj ne priatentis kiom vastas la pekemo kaj pekeco de la eklezia membraro.

“Hodiaŭ, en la renovigita esplorlibero, oni ofte frapas kontraŭ kazoj en kiuj kristanaj komunumoj aŭ la tuta kristanaro aŭ kaj eĉ la mem superaj aŭtoritatuloj de la eklezioj ŝajnas kompromititaj en maljustaĵoj aparte koncerne la homajn rajtojn. Jen la problemo: Ĉu vere la eklezio pekis?

“Por laikisto, al kiu neniel interesas la sorto de la eklezio, la historio montras nereteneble kaj nekontesteble, ke la eklezio ofendis la homon, nome pekis; kristano male recitas en sia kredo: mi kredas je unu eklezio... sankta ktp, dume la historiaĵojn vidas ankaŭ mem. Se por laikisto, kaj ne nur por li, la du konceptoj kontraŭdiras unu la alian, por kristano la peno ilin akordigi ne fendas la certecon, ke ili vere jam akordiĝas ĉe la dia vero.. Kiel? Kiel evidentigi kaj alproksimigi al racio tian akordigon?

“Tiu problemo reflektiĝas ankaŭ en onidiraĵoj, kaj mobilizas foje kolerecajn sindefendojn aŭ neadojn de kulpo foje neglektante kiom da vero kuŝas en tiu afero, dum la evangelio ordonas, ke ni konu la veron ankaŭ en ĉi tiu kampo, ke ni purigu la memoron laŭ ĵusa fama diro.

“Jen sinteze ĉi-koncerne mia penso kun elprovo ĝin pravigi per ĉeno de rezonadoj. La eklezio - mi parolas tiukaze pri katolika eklezio - estas sankta pro tio ke ĝi estas konstituata kaj loĝata de Kristo, de la sanktuloj kaj de tiuj kiuj nun vivas en la dia graco, tio estas en la amikeco kun Dio. Ĝi ne povas esti ankaŭ en peka aŭ pekema stato ĉar tio estus kontraŭdira kaj orientita kontraŭ Dio mem.

“Kaj eĉ ĝiaj membroj ne povas esti pekantaj ĉar ne imageblas organismo tute senkulpa en kiu tamen ĉiu ĝia membro povas esti en kulpostato. Se iu solidaras kun tia vidpunkto, certe tiu penus eviti skizofrenion. Kiel do kombini respondon respekteman pri kaj historio, kaj kredo, kaj teologio? Kaj respektema ankaŭ pri la postuloj de la racio, kvankam la kredo transsaltas la racion. Problemo nesolvita infektas ankaŭ la jam solvitajn...”.

Jen lia provosolvo:

“En la eklezio oni loĝas laŭjure (videble, samkiel en ĉiuj socioj) kaj intime (en sankteco, tio estas en plena harmonio kun Kristo). Ambaŭ manieroj povas esti damaĝataj kaj detruataj nur konscie kaj libervole.

“Se iu, vole, disiĝas de la eklezio pro damaĝo aŭ vundo kontraŭ ĝia aspe­kta videbleco (herezulo, kiu ne akceptas aŭ batalas unu aŭ kelkajn dogmojn), ĉiuj vidas kaj povas informiĝi kaj konjekti kiu membras kaj kiu ne membras en la eklezio. Esceptokaze de eraro, la problemo proponiĝas jam solvita: nome oni vidas la pekanton (sendepende ĉu li vere tias antaŭ Dio, kiu vidas la koron dum ekleziulo ne kapablas eniri la profundaĵojn de alies konscienco). Kaj do oni vidas, ke tiu ulo ne plu membras en la eklezio.

“Se iu disiĝas intime, nome se iu rifuzas Dion per libere vola sinteno dezirante Lin elimini, kristane vortite, per mortinda peko, tia ulo ne plu membras en la eklezio ĉar en tiu kazo estus kulpe implikita Jesuo Kristo. Tio estas, tiu ulo ekstereklezias pro tio ke en li ne plu ekzistas la karitato (aŭ dienverŝita graco) kaj la espero kaj la kredo. Aspekte li apartenas al la eklezio, reale li vivas ekstere, jen scianta pri tiu memekskludiĝo jen nescianta pri ĝi: tiamaniere li ne makulas je pekeco la eklezion.

“Nu: kiel rilatas unu al la aliaj tiaj specoj de kristanoj, aspekta-intima kaj intima-senaspekta? Tio nun ne interesas, interesas nur kiom kaj kiel estas kuntrenita kaj implikita la eklezio.

“Tiupunkte, tamen, antaŭeniĝas du problemoj, pli teologiaj ol kredaj. Por eliri el la malglataĵo jen mia rezonado.

“1) Kial aserti, ke pekulo grave pekanta ne plu posedas la kredon? Ĉiuj katekismoj instruas, ke la peko detruas la karitaton (aŭ dienverŝitan kaj sanktigan gracon), ne necese la kredon. Mi respondas pripensante la demonojn. Ĉu tiuj ĉi posedas la kredon? Certe ne! Tamen ili scias tre bone, ke Dio ekzistas kaj, ke tiu ĉi sin rivelis al homoj ktp: ili scias tre bone per kiuj argumentoj oni demonstras, ke Dio ekzistas. Tamen ili ne havas la kredon! La kredo fakte sin fundas sur kredago kaj do sur fido je la komunikanto, kaj do sur amreago. Oni provu, eĉ strebu, imagi kredagon bazitan sur malinklino al la anoncanto aŭ revelacianto! Rifuzanto de Dio neniamaniere partoprenas intime al la vivo de la eklezio, ankaŭ se ekstere li tiel aspektas. Tial ĝuste la eklezio daŭrigas ne esti implikita en la peko, do konservas sian originan sanktecan staton ĝuste kiel proklamite en la kredkonfeso!

“2) Dua problemo: tiam ĉu la eklezio povas sin proklami fremda antaŭ la misfaroj, plenumitaj de kristanoj laŭ la jarcentoj, kaj hodiaŭ disraportitaj de la historiistoj kaj ĵurnalistoj de la multkultura medio, aŭ senplende, se ne senhonte, fingre indikitaj eĉ de ĝiaj paŝtistoj?

“Ne! La eklezio ne fremdiĝas el tiuj misfaroj pro tio ke ili ĉeestas kaj estis estigitaj kaj plenumitaj aŭ plenumigitaj de kristanoj aŭ kunkulpece de eroj de la kristana medio, ofte rajtigitaj per justigoj deduktitaj el la armilaro de la kristana teologio, pro tio ke la lavango de la misfarantoj, aŭ antaŭe aŭ poste, videble aniĝis al la eklezio, pro tio ke estas karakterizo de la eklezio pardonpeti pro la peko de la tuta homaro ktp. La eklezio pentofaras ankaŭ pro la kulpoj de kristanoj (dekomence ili tiaj edukiĝis) perfidaj kiaj Stalino kaj Hitlero, kiujn ĝi baptis sed ne sukcesis konfirmi en la kredo kaj en la laŭkrista konduto. Eklezio kondamnas la pekulon sed samtempe amas la malaprobiton kiel Kristo faris.

“Tial daŭras validi la principo: la eklezio ne kulpas kaj ne povas pardonpeti pri si! Kaj juste kaj devige la papo pardonpetis antaŭ la tuta homaro pro la ĉiuepokaj homrajtaj ofendoj plenumitaj de kristanoj.

“Tial daŭras valide la alia principo: la eklezio pardonpetas pro la pekoj de siaj ĉiuspecaj membroj, tio estas pro la misfaroj kaj pekoj de la membroj aspekte/intime kunligitaj al ĝi, kaj por membroj intime/neaspekte disiĝintaj.

“Kion dirus pri tia rezonado la profesiaj teologoj?”. (Januaro 2002).

Plie li substrekis tiujn lastajn notojn:

“En elstara punkto mi ne penas min ne konflikti kun kleristoj kaj laikistoj: tio okazas kiam ili asertas la unuarangecon de la konscienco antaŭ la kredo. Ili ne scias, ke eĉ tiu principo fontas de la revelacio kaj de la kristana tradicio: estas ekzakte Sankta Paŭlo (Rom 15 kaj disloke) kiu tekstas, ke la konscienco rajtas ĉion juĝi kaj intelekte kribri kaj, ke homo devas obei al sia honesta konscienco. La Dua Vatikana Koncilio akcentis, ne malkiel la moderneco, tiun rajton emfazante, ke la homo devas sekvi la veron opiniatan tia de sia konscienco aŭ intelekto aŭ racio. Se intelekto konkludas, ekstremdeduktite, ke Kristo eraris, la konscienco devas lin forlasi, kaj inverse. Tio, cetere, koincidas kun la klasika helenisma kulturo, kie la racio kliniĝas nur antaŭ al la vero

“Kaj kio se laikistoj (kiuj batalas la eklezion je defendo de sia libera konscienco) kaj laikistoj (kiuj volas sekvi sian konsciencon kaj tion proklamas riproĉante la eklezion pro ties supozita manko de tiu prioritata principo) kaj ĝenerale nekredantoj scius, ke mem… estas pensantaj kristane? Kiom malpli da miskomprenoj se oni forigus la supozon de antikristaneco de tiu principo! Kutime miaj interparolantoj malĝoje penas agnoski, ke tiu principo deiras el kristanismo mem: ili ŝajnas suferi pro tio. Eble ili volus esti ĝiaj iniciatintoj. Prie, ĉiukaze, ili iom pravas ĉar ili revekis la principon ĝuste kiam kristanoj kondutis ĝin neglektante: ili nun elfosas perlon el kristana grundo foje tretumita de kredantoj mem pro la timo, ke praktika akcepto de tiu principo laŭleĝigu la kredforlason! Kredantoj rekonu tion kaj danku publike pro ĝia nova reenkarniĝo!...”. (januaro 1997)”.

Jen notoj pri prelego, eble skizo de artikolo, (marto 1999) el kiu atentigatas, ke la moderna kulturo igas preskaŭ neperceptebla grandparton de la religia simbolaro, notoj resumitaj ankaŭ en krajonumaĵoj sur paĝoj de liaj legitaĵoj.

Kaj, fine, la sekvaj, ŝajne sendependaj unu de la alia, skribitaj nervoze kaj malprecize:

“Ve! Ĉu ne okazas, ke la temo kaj argumentado pri Dio kontentigas pli mian volon imponi inter homoj ol veran sentatan bezonon pri Dio? Inter pledadoj kaj plendadoj pri Dio ĉu mi misuzas Dion por venki sur aliaj homoj?

“Al mi plaĉis, funde, pensi kaj konsoliĝi per la ekzisto kaj ĉeesto de Dio. Sed tiu plezuriĝo, akompaniĝanta kun rezonadoj pri la ekzisto de Dio, foje entrudiĝas malprave en verkon kiu, kvankam ampleksanta la tutan homon, devas resti nur senpasia esploro de la inteligento. Tio okazas, foje inverse, ĉe miaj interparolantoj kun mi, kiuj unue decidas ĉu la eventuala konkludo (pri la ekzisto kaj providenco de Dio) koincidas aŭ ne kun iliaj preferoj kaj deziroj, poste ekesploras riskante fuŝe fleksi la intelektan agadon laŭ tiuj preferoj. Oni klopodu, ke la procedo de la intelekto procedu senpasie!”.

Ĉu humila konstato pri si aŭ ŝerca aludo al sia troa aplombeco en juĝoj pri proksimuloj, li skribis jenan, solecan en blanka paĝo, frazeron?

"Ju pli mi pluiras en la vivon des pli ŝrumpiĝas la nombro de kretenoj kaj mi finiĝos por tiutipan koni nur unu!”.

 Lasta frazo, skribita iom pli grande kaj substrekite, estas sintezo de lia juĝo pri si: “Mi estadis apenaŭ flosanta inter la vero kaj la amo kaj iliaj maloj: kun la vero min altiranta foje mi luktis por fine min remeti al ĝi; kun la amo ĉar mi devis korekti mian emon esti pli amata ol amanta”.

La taglibro obskure konkludiĝas per: “Nun vere estas finita kio devis esti finfine finita!”

La du, Albina kaj la romane esperantiganto, kune proponas kaj engaĝiĝas relegi kaj finkompili kaj doni definitivan libran formon al liaj rakontaĵoj kaj taglibreroj. Kaj nun, disiĝante el sopirata aŭ fikcia leganto kaj konfidante tiujn paĝojn ĝuste al li, ili esperas, ke tiu ĉi, ferminte la libron, ne perdu la simpatiajn kontaktojn kun personoj kies celado al idealoj trapasis, kvankam en pulsado de, plejparte ordinaraj, eventoj, moralaltecojn kaj moralmankojn inter kontra­stigitaj mem-elektoj kaj travivaĵoj, kiuj eble spegulas la vivvojon de multaj...

Kaj nun la libro, post la definitiva kontrollegado, por detekti varispecajn malperfektaĵojn, de geedzoj Madella-Oberrauch kaj de multaj amikoj, konvink­iĝintaj dumlege ke Ĝino posedis ankaŭ la econ de vera verkisto, atendas eldoniston taksantan ke tiuj ĉi “romaniĝintaj vivtranĉaĵoj” meritas sperti ĉu kaj kiom ili samsonas kun la homa animo. Ĉi-okaze oni ne decidu preterlasi, en la titolo “La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem”, la vortojn “materialoj por romano”, konjektigitaj certe de la modesteco de la diktanto-protagonisto kaj de la esperantiganto... Kaj fine tio estas realiĝanta!

Indekso


ANTAŬLEGE 3

Ĉapitro unua


La kolegia vivo 5

Ĉapitro dua


Krudaj adaptiĝoj kaj pli krudaj aspiroj al milito 22

Ĉapitro tria


Necertecoj inter certecoj 36

Ĉapitro kvara


La novica vivo 47

Ĉapitro kvina


Novicado vera, sed interamuzaj distraĵoj 66

Ĉapitro sesa


Eraroj kaj peripetioj 89

Ĉapitro sepa


Al la konvento meze de aventuroj 119

Ĉapitro oka


Konventa kaj klerikeca travivado 139

Ĉapitro naŭa


Luktoj por sin mem damaĝi 180

Ĉapitro deka


Ĉu fuĝo al saviĝo? 194

Ĉapitro dekunua


Posedi la veron kaj ribele ŝanceliĝi tra ĝi 231

Ĉapitro dekdua


Peripetioj kaj spertoj por eniri novan vivon 265

Ĉapitro dektria


Tra volontulaj engaĝoj kaj klubana vivo 278

Ĉapitro dekkvara


La familio, laboro, komunaj okazaĵoj
en ĉiam novaj spertoj 290

Ĉapitro dekkvina


La familia vivo 306

Ĉapitro deksesa


Inter lernantoj kaj profesoroj 328

Ĉapitro deksepa


Ĝojoj kaj malĝojoj de la pensiula vivo 357

Ĉapitro dekoka


La pasinto el si mem aktualiĝas 376

Ĉapitro deknaŭa


Ĉe la fino la tragedio 404

Ĉapitro dudeka


Ĉu pensiulo elseligita? 426

Ĉapitro dudekunua


Denove surseliĝinta kavaliro 432

Signifo de apartaj vortoj 447


1   ...   20   21   22   23   24   25   26   27   28


Elŝuti 1.71 Mb.


Elŝuti 1.71 Mb.