Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem

Elŝuti 1.71 Mb.

La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem




paĝo26/28
Dato14.03.2017
Grandeco1.71 Mb.

Elŝuti 1.71 Mb.
1   ...   20   21   22   23   24   25   26   27   28

Ĉapitro dudeka
Ĉu pensiulo elseligita?


Dum tiaj alternoj, kies animstatoj daŭris po unu tago aŭ semajno kaj poste malintensiĝis kaj, foje, subite pasis eĉ al sia kontraŭo; malrapide oni, en renkontiĝaj momentoj, komprenis ĉu venkas tristeco aŭ la ĝoja trankvilo. Tristeco venis mem, garnita je ĉiuj memoraĵoj, ĝojo male, eĉ et-ere, estis iom vole elvokita kaj postulita estiel konkludo de rezonadoj.

Dum la tristecondo Gino (= Ĝino, familia kromnomo de la mi-rakontanto. De nun Ĝino) estis nerekonebla: al li la tuta spertita vivo ŝajnis fiaskinta kaj devojiĝinta kun nuna neniotira bonŝanco, estante la atutoj jam ĉiuj vane se ne damaĝe elspezitaj. La bonaĵoj perditaj senkonturiĝis alkroĉante ĉion aktuale personan al vizio de ruiniĝo: Ĝino ŝajnis destinita al senema malgajo. Eĉ Dio paliĝis kaj obskuriĝis kaj, ne sen pliordiĝanta konsciiĝo, foje ekrepolulis en lia interno la vana impulso diskuti aŭ refari Dion mem, alĝustigi iun Dion pli apudan, pli helpantan, pli eman inkliniĝi al la homaj bezonoj. Sed tiaj ribele furiozaj pensoj ne estis allasitaj agadi senkontrole: fone de lia inteligento okulumadis ankaŭ la rezervata percepto pri finfina vaneco kaj la absurdeco de liaj deziro kaj fantazia provo. Tiam Ĝino haltadis marĝene de abismo, kie disvolviĝas freneza kartoludo inter Dio kaj lia konscienco.

La falo de la ateismiga ŝtatsistemo komunisma, okazinta en tagoj de lia morna melankolio en obstina endoma restado, eĉ tiu evento lasis lin indiferenta almenaŭ nivele de la eksteraj reagoj. Nur post kelka tempo li ekmontris konsciiĝi pri la eksterordinareco de la okazintaĵo.

Preskaŭ preterportata de inerto, li ekrezignis siajn ŝarĝojn en diversaj societoj, aŭ draste oponis al eĉ simpla kaj laŭtempa ekvarmiĝo de kunlaboradoj seniluziigante amikojn kaj kunlaborantojn. Kaj ĉio ĉirkaŭe ekbildiĝis je lia longa serio da mortoveka depresio kun senagemo: la du kreskige influadis unu sur la alia.

Kiam li eliros el tiu malĉeestiĝo el la mondo kaj ree ekpartoprenos sente kaj mense al sociaj kaj politikaj eventoj, li dirados metafore, kvazaŭ sin ekskuzante kaj iom pri si ridetigante, ke “tiam ŝajnprave senreteneme tajdis por mi tristaj novtagiĝoj, kiuj iam aŭroris belaj kaj brilaj. Nun bonŝance kaj prave tajdas denove altiraj invitoj al la harmoniiĝo kun ĉirkaŭumo”.

En tiu blokanta stato enŝoviĝis, foje kontentiĝe elvokita, la memoro pri antikvaj kulpoj, pri lia deziro, ke la milito eksplodu, kaj pri liaj senkonsidera enpastriĝo kaj egoisma ekspastriĝo. Ĉu penseblas iu ligo inter lia aktuala senperspektiva soleco kaj lia pasinta furoro sin liberigi de klerika vivo? La racio inklinas al ekskludo, sed el liaj latentoj venis dubeca respondo. Tiam la konfuzego el senta fariĝis ankaŭ pensa.

El lia taglibro, el kies filozofi-karakteriza prozo iom maŝmaŝe elĉerpatas grandparto de ĉi ĉapitro verkita sugeste de lia edzino Albina, surmetiĝas du personecoj ĉiam pretaj je disdividiĝo, eble ne kapablaj trovi finan harmonian kuniĝon. “Se la vivo senpie elpelis min, mi ne anstataŭas ĝin per eksterfluaj kirliĝoj”, pretis reage antaŭ la invito repreni iniciatojn gurdita de amikoj, kiuj tamen certis, ke li “deklikiĝos nature kaj pergrace el tiu senemo” kaj kliniĝos al antikva interesiĝemo kaj humaneca kontaktemo por reeksciti novan helpemon al kristanoj renkontiĝontaj kun li. Unu afero neniam tute vaniĝis kaj emis konservi erojn de la antikva allogo: resti kurbiĝinta, neatenditajn tagojn, sur libroj kaj glosi tekstojn por, eble, eblaj publikaĵoj kaj prelegoj

Oni ne povas ne rimarki, tamen, lian severan kritikon pri si, de jaroj antaŭe, sendube de la unuaj pensiulaj tempoj. “Kiel kribras pri mi Albina, mi funde emas kulti min mem eĉ kiam mi parolas pri Dio. “Sen tiaj viaj debatoj kaj fortaj asertaĵoj, delikate sed sagace enŝteliĝas mia Albnjo, ĉu via persono havus, ĉe vi mem, la saman elstariĝon? La Sinjoro Dio, je kiu vi sincere kredas, ĉu plu restas via amata senkondiĉa celo aŭ vi reduktas Lin al funkciado de ĉevaleto por via gloriĝo? Ĉu Dio via kontentiga bataloĉaro aŭ Dio via tute senprofita amo? En konversacioj kaj prelegoj pri Li, ĉu pli gravas via sukceso ol tiu de Dio? Kiom pezas via stelulemo?”.

Albina tion diradis delikate, certe, sed foje eĉ skrape per aludoj aŭ per decidaj paroladoj. Samloke, fakte, legeblas: “Eĉ mian impreson de ĝenerala vivfiaskado Albina sukcesas kredigi al mi okazo de servo al homaj bezonoj: ŝi sisteme kontribuas purigi miajn intencojn inkliniĝantajn pli al memkontentiĝo ol al servo al fratoj fidemaj je mia servopreteco”.

Lia suspektemo emis travidi en iamaj sacerdotaj kunuloj, dum okazaj renkontoj, partoprenon al lia doloro iom ekscesan kvazaŭ ili jene opinius: “Vi bezonas iom pli da kompato ĉar vi ne povas pretendi tiun de Dio el kies oficiala servo vi foriĝis”. Aŭ eble tiuj bolis nur en liaj duboj, kies spurajn framojn Albina, kiu inspiras la enhavon de ĉi fina ĉapitro, jam senmalhele senvualigadis. Kaj sufiĉis tia penso por lin enfermi tra tristo kaj envojigi en repuŝajn humuraĵojn. Bonŝance tia humurstato, plirimarkebla en persono siamalgraŭe profunde kredanta, ne daŭris pli ol unu aŭ du tagojn kun kurtatempaj halooj.

La sama dialektika suspektemo, rilate alian objekton, lin metis en urĝon skribi: “Kia eraro se kelkaj taksus mian enfermiĝon en min mem ago de snobulo kaj preciozulo!“. Eble tio entaglibriĝis kiam li eksentis la senmotivecon de siaj rezistoj al amikaj premoj.

En taglibra krajona noto legeblas pri lia konscio pri sia ĝenerala rilato al la aliaj: “Mi suferas je nesuperebla insista sufero: mi vivas kiel forbarata de ĉiuj ĉar mi evitas kunuliĝi kun kontentigitoj de la vivo dum la malkontentigitoj ne eltenas min; same mi kontaktas maljunulojn dum junuloj evitas kunuliĝi kun mi! Ankoraŭ mi ne akceptas min!”.

Kiam la ondo de silento ekaludis al sia ekfiniĝo per rekomenciĝo de kunestado kun aliaj homoj, Albina ne mankis ameble-serioze admoni:

Ĉu vi ne timas aŭkcii vian animon per tia pesimisma humuraĉo kaj per viaj surrealismaj diraĵoj kontraŭ via sorto? Nek spito nek vivlaciĝo vin subvivigas sed nur frustiĝo. Eble ni volus ke Dio obeu al ni!”.

Tiu prizorga ĉeestado de Albina, evidentigas, ke la eventuala ĝojstato de Ĝino malfacile eruptas el denaska inklino. Fakte por ĝin atingi li devis peni per longaj rezonadoj, kies malrapidecoj hezitigis la konatojn kaj kunlaborantojn.

Analizante kun Albina siajn humurŝanĝojn, li sin priskribis tiel: “Mi rekuperas la rezignacion kaj la ĝojstaton nur per longaj kaj intensaj rezonadoj apogitaj sur la kredo: sed tuj, kiam tiuj ĉi ekmalintensiĝas, miaj vizioj pri miaj perdoj, ne senkulpaj, traplektas impete mian tutan animon. Mi eĉ konstatas, ke tiaj humurvariaĵoj ellasas ion nedisigeble memkontentiĝan: kuŝas io egoisma ankaŭ en bedaŭrosento”.

Post kelke da tempo, unu jaro almenaŭ, de la forpaso de la filino, iom post iom, la paŭtemo lasis lokon al sereneco, kaj la antikva ĝojstato ekvenis esperigante ke mem definitive venkos. Tiam Albina povis senvunde ŝerci ĉerpante el liaj pasintaj esprimoj aŭ laŭsence similaj:

”Hodiaŭ vi ridetas kaj pridemandas pri diversaĵoj kaj oni povas komuniki kun vi, ne kun via nigraĉa silento!”.

La silenton provokas obstrukcaĵo de pensoj kaj sentoj malordigitaj, nun tiuj ĉi ordiĝis kaj mi trovas puŝon kaj plezuron paroli kun vi! Mia obstina silento ne timigis vin, mi kredas, ĉar ĝi dependas nur de la momenta stato de la bilancfara spirito”.

“Ĉu viaj pensaĉoj ne riskis damaĝi, ĉe vi kaj ĉe aliaj, kion vi senlaciĝe porigis elspezante nekalkulebrajn energiojn?”.

Ek al, ni pluplugu. Kie ni haltis? Ne timu: nenio perdiĝos se farita purintence kaj viakunlabore”.

“Ho, jes! Mi neniam rajtis timi. Ĉu ni remeroros niajn babilaĵojn pri la gardanta anĝelo? ĉar ni havas anĝelon sur ni!”.

Mi certas pri tio, sed tiu ĉi anĝelo, havas sian metodon, sian konduton, siajn misteraĵojn mirigantajn kaj jam kutimiĝintajn al mia adaptiĝritmo... Min skuis liaj/viaj streboj min serenigi”.

Ankaŭ Elvira, laŭ Albina, en tiu ĝoja stato, akiris la formon kaj vizaĝon de akompananta anĝelo en dialogo kies revida saluto konstante reviviĝas ĉe la tera patro, kaj certe tiu konvinko originis el la insista konsidero, ke inter Ĝino kaj Elvira daŭre ekzistas perilo laŭdezire interkomunikiga: same kiel la fadeno de kajto, li diradis per elsperta metaforo, laŭ kiu, kun la venteto favora, infanaĝe li iam sendis paperajn mesaĝojn al la kajta supre svinganta korpo mem. Tia perilo estis Dio, al kiu dum matena duondormo li (tio troveblas registrita en lia taglibro) intense ripetadis, per silento aŭ duonvoĉe kaj superante la honton pro la apenaŭ estingitaj ribelaj juĝoj kaj akuzoj kontraŭ la sama Dio, sian kontentiĝon pro ties ekzisto kaj ĉeesto.

En tiu stato la sepdekkvinjara maljunulo trovis okazon por ŝerceti kun amikoj. Ne tro tamen pro tio, ke en lia memoro ankoraŭ ĉeestiĝas kiu multe suferis. Tiam Ĝino ne retenis babilemon kaj simpatiemajn rilatajn signojn kun personoj kaj ree akceptis la kutimajn volontulajn taskojn, eĉ se nur de anstataŭo, por ĝisdatigantaj kvazaŭlekcioj: en propraj fakoj, literaturo greka-latina kies belaĵojn li kapablis kontentige kombini en siaj prireligiaj komunikeblaj scioj, kie la fluo ŝajnis neniam halti. El li ankaŭ reeliris la kapabla kaj senŝancela verviganto de renkontiĝoj kaj distraĵoj por la malplijunaro aŭ “avanaro”.

“Indas ke mi ripetu, preskaŭ laŭvorte diradis Albina, lian allogan improvizitan konversacian sintezadon kun kleraj homoj:

Kiu pli mistraktata ol Dio? La jarcento kiu antaŭ ni fuĝas estis jarcento kiu en multaj el siaj influaj kaj disvastiĝintaj filozofiaj movadoj, pretendis forstreki la spacon de la kredo, malpermesi precize la eniron de Dio en la menson kaj koron de la homoj. Fakte, laŭ la materialistoj la transcendo estas nenio pli ol iluzio, kaj laŭ la pozitivistoj Dio estas neutila hipotezo, laŭ la idealistoj la kredoveroj estas mitaj alproksimiĝoj el kiuj filozofio eltiradas la racian kernon, laŭ marksistoj, la aferoj pluiras trans tion ĉar, laŭ ili, Dio estas nek iluzio nek mito nek neutila hipotezo: Dio estas pliekzakte alienacieca opreso, kies kaŭzojn oni devas elradike eltranĉi ĉar, krome, religio estas la rifuĝo de la opresa kreitaĵo, la koro de senkompata mondo kaj ĝi estas la opio por la popolo. “Obsedan tutmondan nevrozon” volas vidi freŭdistoj en la religio. Kaj samtempe la ateista frakcio de ekzistencialistoj faras el Dio dialektikan nesencaĵon dum iliaj kontraŭuloj, la strukturalistoj, puŝas Dion inter la fabelajn neniaĵojn. Kaj puraj kontraŭsencoj estas, laŭ neopozitivistoj, ĉiuj kredasertoj kaj metafizikaj propozicioj aŭ nur materialo por psikanalizistoj. Por liberecemuloj, eĉ la nocio pri Dio sklavigas la homaron! Por postmodernismemuloj Dio rompus la absolutan memstarecon de la homo... Ni iru laŭdi Dion por ke Li estu ankaŭ la plej amata, krom la plej fantasmagorie neata”.

En tiu reviviĝa psikostato evidentiĝis, ke la fandiĝo kun la animo de Albina rekreiĝis senrezerva ĝis la minimumaj etaĵoj kaj senteroj, tiom, ke li kutimis, reeĥante versojn de Cesare Pavese, kun malsamaj tonoj sed kun la sama sentuma intenso, ripetadi adresante Albinan:

Pro amo viaj amoj

fariĝis miaj amoj!”.

Tiujn du sepsilabajn versojn, kiujn li taksis “mistikaj kvankam remaĉeblaj”, estis preta prononci Albina kiam la humuro de Ĝino minacis ekakiri la krizan regresiĝon. Kvazaŭ estus ŝi la kaŭzo de tiu humurŝanĝo, ŝi apelaciis al tiuj versoj kaj karese ripetadis ĉar por ŝi tiun ĝojon, kiun la edzo elfosadis per rezonado, ŝi travivadis spontane, kaj eĉ sen paroli pri tio, dum siaj volontulaj servoj al ĉirkaŭuloj aŭ, pli ĝenerale, al proksimuloj, kaj ŝi havis la certecon, kaj, foje, la sensacon, esti ame servanta al sia Elvira kvazaŭpluvivanta. Ankaŭ ŝi tamen, foje, trovis impulson kaŝi kaj bridi la ĝojan fluon pro la abrupta pre­zentiĝo, al sia memoro, de la infano/junulino skuetiĝanta per doloro aŭ perdanta kontakton kun la vivo.

Tiuj versoj, kun siaj halooj sentaj kaj memoraj, rolis kiel lasta ilo por elnestigi Ĝinon el ondo de melankolio malebligante, ke ĝi refariĝu tristeco kaj muteco.

Albina jam sperte konstatis, ke kiam li komencis intensigi interparolojn kaj komuniĝojn signifis, ke li eliras el tia stato; tion oni komprenus ankaŭ el lia revenanta emo karesi aŭ ame komplimenti la nepojn de siaj amikoj kaj kunĝoji pri ili, kvazaŭ la konscio pri la samo al li neita fine jam definitive fariĝus, krom eltenebla senperspektivaĵo, ankaŭ fonto de pli homa sentemo; iam, foje, tiaj ĝojoj de amikoj suferigis lin ne pro envio, tio estas pro bedaŭro, ke ili ĝojas, sed pro nebremsebla, el nekonsciaj profundecoj, elmerĝo, ke tiaj ĝojoj al li estas neataj. Albina atendadis kaj gvatadis kaj provadis anticipi tiun momenton. Kaj, reveninte, tio ĉarmiĝis kiel nova naskiĝo.

Albina enŝovadis okazon por memori pri la oka ĉefmalvirtema tendenco en la homa psiko. En kelkaj el la mezepokaj Sumoj estas aldonata al la sep ĉefaj malvirtoj ankaŭ la okan: la tristeco! Pro tio ke tristeco forgesas kaj nuligas la gajigantan ĉeeston de Dio.

En la taglibra paĝo, notite eble nur humursente, kie Ĝino plurfoje sin vizias kavaliro deseligita, rilate tiun strebon forigi tristecon kaj eksciti ĝojon, oni povas eltiri tiujn dialogojn, kie Albina iniciate rolas:

“Mi iom agnostikas”.

Pri kio vi agnostikas?”.

“Ke vi estas kavaliro deseligita. Vi male ensaltis sur novan turnirulon, ni kune rajdas plifortan turnirulon!”.

El kio tiu nova ĉevalo militema? Ĉu mi min ŝirmu per kiraso kaj helmo por batali kontraŭ mi mem?”.

“Tiuj viaj, kaj miaj, volo kaj provo transdoni kristanajn fundamentojn pri preamboloj de nia kredo; kaj tiu via nova kreskanta engaĝiĝo prelegi kaj alfronti penojn por utili al la proksimuloj... kaj devontiĝo kontribui finance. Ni de tiuj taskoj ne estas deseligitaj! Jen nia nova turnirulo!”.

Fakte tial, laŭ vi, ni ĉiam povas firme rajdi”.

“Fakte nun vi ĉerpas el nova kunteksto, el nova sperto markantaj konvinkige vian vervon, viajn malkovraĵojn de la vivsenco”.

Tiam, laŭ vi, ni lanĉite marŝas sur la vojo de sanktiĝo...! Malestas nur la publika aplaŭdo! Male, mi de tempo al tempo deseliĝas de tiu turnirulo, la kapon konscia kaj la okulojn streĉitaj, por reordigi ĝian selon kaj mian kirason”.

“Pli ekzakte, por vin disciplinigi en la servo al Jesuo Kristo kaj al ties fratoj... Mi haltas venkita de via dialektiko! Pro amo viaj amoj fariĝis miaj amoj!”.

Pro amo viaj amoj



fariĝis miaj amoj!”.
1   ...   20   21   22   23   24   25   26   27   28


Elŝuti 1.71 Mb.


Elŝuti 1.71 Mb.