Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem

Elŝuti 1.71 Mb.

La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem




paĝo25/28
Dato14.03.2017
Grandeco1.71 Mb.

Elŝuti 1.71 Mb.
1   ...   20   21   22   23   24   25   26   27   28

Ĉapitro deknaŭa
Ĉe la fino la tragedio


Por feliĉi sufiĉas sin senti posedanto je kio havinda. En la sako de miaj ĉasaĵoj kuŝas en propraj postenoj: edzino, urba loĝejo kun kampara dometo vilaĝcentraranda, ekonomia stato senmanka, socia grava alirebleco kun vasta akceptateco, mensulaj ambicioj, parte kontentigitaj per la estimo ĉe konatoj kaj per invitoj prelegi elĉerpe el miaj kulturaj esplorkampoj kaj traktemo pri ekzistismaj kaj ekzistencialaj problemoj. Kaj plue la neniam forgesita Elvira, kiu nun atingas la dudekunuan jaron kaj ekparolas pri geedziĝo kun juna inĝeniero: la projektoj jam ekfariĝas planoj.

Veras ke Elvira estas devigata rezigni pliprogresi ĉe la konservatorio jen pro manko de tempo, jam tute ensuĉita en la prifizikan fakultaton, jen pro ne eksplikebla ĝenerala febleco, kies kaŭzoj kuracistoj, kvankam nur hipoteze, benigne diagnozas; veras ke, aldona dekomence juĝata apenaŭ ekscesa spicaĵo, ŝi ĝemetas pro insista kaj abrupta kapdoloro. Sed, kvankam tio, ĉio enordas kaj ĝis antaŭnelonge ne deŝarĝis je prosperaj prognozoj.

Tamen iom post iom mi ekcerbumaĉis en miaj pensoj ankaŭ tian: feliĉon mi ekposedis iam, eble hieraŭ aŭ en ĝi mi mergiĝos morgaŭ. Iam ĝi staris antaŭ mi, kiu estis laŭvole ĝin kaptanta; iam foje mi min montris konvinkita, ke ĝi estas je mia dispono, ke kun ĝi mi vere povas amindumi kiam ajn mi volas, kvankam, foje, timanta ĝin tuŝi por ne riski ĝin forvaporigi. Nun, male, ĝi pentriĝas ĵus pasinta aŭ nebaldaŭ venonta: eble ĝi konsistas nur el espero pri ĝi aŭ en ĝia daŭre opiniata alproksimiĝo.

Tiuj estis la pensoj min gutete invadantaj el la novaj antaŭsignoj de obskura minaco kaj el senutila baraktiĝo por eliri el ties perspektivoj. Kiel ajn la nuna minaco detruas ankaŭ la memoraĵojn pri pasintaj feliĉoj.

Ankaŭ la memoro de aliaj suferoj aŭ malfacilaĵoj, devenintaj el konduto-evoluiĝoj ĝuste de Elvira, nun forgesiĝas, eĉ konturiĝas je haloo de allogeco. Kelkfojojn antaŭe mi konstatis, ke Elvira ĉiam pli kaj pli provis sendependiĝi el miaj familidirektado per elektoj malsamaj ol la miaj; samtempe rimarkis, ke en mi, pro tia ŝia pretendo, estas perdiĝanta io sur kio senaverte praktiki sendiskutan emon al regado kaj al memkontenta obeigo. Mi certe scie-sperte instruiĝis, ke tia sendenpendiĝemo estas palestro kaj enigmo en la homa juna psiko; sed, fakte, antaŭ tiu nova transiĝo mi sensis ke io frustiga malpliigas vivĝojon. Kaj samtempe konstatis, ke, ĉi-foje la sufero pro ŝia volo sendependiĝi ne limis, en mi ĉiam en muelaj memanalizoj, obskuran deziron esti kontraŭata aŭ almenaŭ kritikata por havi okazon glatigi obstaklon kaj venki por atingi pli kontentiĝan memelstariĝon.

Mi devis elvokigi tutan mian sciaron pri adoleskula psikologio kaj pedagogio kaj spertaj lernitaĵoj jen por akcepti pliseniĝon de mi ĉe ŝi jen por inspiri al ŝi direktivojn sufiĉe rezistajn kaj senreziste asimileblajn jen por ne lasi ŝin sena je moralaj sorbadoj. Estis tempoj osciligantaj inter seniluiziiĝo kaj persona realĝustiĝo, inter indulgemo kaj aŭtoritatemo, inter igi min neanstataŭebla fiksapunkto kaj min akcepti malaperema gvido. Eĉ kiam ŝia konduto kaj mia sinteno atingis faktan akordiĝon, en mi restis sento de io perdita.

Nun la malcertecojn enigitan de ŝia malsano forgesigas eĉ simpatiigas tian ĵusan duonkontestatan pasinton.

Reveninte el Palestino, ni trovis Elviran senforta kaj senkuraĝigita. Kompreneble, kiam la dekoj da akurataj ekzamenoj pri la simptomaj aspektaĵoj kaj la ordinaraj kuracadoj ne plu sufiĉis, ekdisvolviĝis ekzamenoj ĉe malsanulejoj, rafinitaj sango-testoj kun pli kaj pli profundigitaj analizoj: ĉio en ordo, ĉio laŭdezire! Tamen ellitiĝinte, ŝi montris la okulojn lacaj kaj trasulkataj pro sendormo, ŝia delikata buŝo akcentadis la du simetriajn ĉelipajn faltetojn kiuj iam al la gepatroj fizionomiiĝis graciaĵoj. Konstanta laceco ekokupis ĉiujn ŝiajn membrojn ĉiuhore. Ekprovo ŝin skui per aludo al malagemo aŭ similaĵoj ofendis la veron kaj ŝiajn surprizitajn okulojn. Dum la unuaj vekiĝaj momentoj ŝi bezonis subtenon por ebligi paŝadon; diversaj refortigiloj estis flankenlasataj pro evidentaj senutileco aŭ malutileco. Konsekvence de diagnoza malsameco nia malcerteco ektranslimiĝis al angoro.

Je kontakto kun amikoj ŝi rekuperadis iom da forto alprenante viglan sintenadon kaj sukcesante eĉ ludi, sendolore laŭ dekminutoj, orgenon en preĝejo. Estis, ĝuste ĉe la fino de liturgia ceremonio, ke ŝi svenetis sur la instrumenta klavaro. Ĉe malsanulejo ni ricevis la saman respondon: eble nerva ekelĉerpiĝo aŭ nekutima streĉiteco, kombinita kun io psika, bezonatas kromaj pli certigaj testoj; sed estis klare, ke kuracistoj de la tuta medicinosekcio iris palpe en mallumo. “Neniu specifa signo rajtigas certiĝi pri io preciza, sed alia simila kazo poste sin pruvis leŭkemio mjeloblastika”. Almenaŭ tiaj la nerondaj sciigoj pli uzitaj.

Ĉar la sanstato maviĝis okulfrape, ektrudiĝis urĝa tiufaka kuracista konsultado.

Petinte kolokvon kaj novajn testojn, ni aŭtomobile kaj per kurtaj etapoj kaj lantaj marŝoj alvenis ĉe la hospitalo de Liono, fama pro akurateco kaj precizeco kaj rapideco. Post oktaga enhospitaliĝo, Elvira estis ellasita kun la invito reveni post du aŭ tri monatoj. Ankaŭ por tiuj kuracistoj, la malsano ne jam liveras signojn sufiĉajn por sia identiĝo, sed la tute konfidenca hipotezo de viaj kuracantoj ne malŝatindas.

Kaj religio? Kaj preĝoj? Post la preĝoj kaj la konfido je Dio, venis pensoj kaj dramoj. Iam, kiam la cirkonstancoj alŝutis oportunaĵojn al la spekulativaĵoj, mi kredis eltrovi (kiom scias tiom da pensemuloj tion jam malkovris!), ke en kristanismo ne povas flori tragedio ĉar la problemoj, je nivelo de la intelektaj postuloj, estas ĉiuj solvitaj, tiuj ĉi rekreiĝas nur se tiuj solvoj obskuriĝas aŭ estas rifuzitaj de la libervolo. Entrudiĝas fakte la tragedia etoso nur en homo prikonsideranta sian sorton sencela kaj blinde okazanta. Sed kio sciatas de kristano, nome liaj origino el Dio kaj destino ĉe Dio, kaj ties providenco transformanta ĉiun doloron, eĉ morton, en alproksimiĝon al Dia amo... Nu, ĉio ĉi akiras tiom da konsola aŭ malkonsola forto kiom da grado de vola akcepto aŭ malakcepto: vera dramo kuŝas nur en tiu ĉi ebleco aŭ povo: akcepti aŭ malakcepti. Sed tiu ĉi estas operacio de la homa libera volo, ne de la nesolviteco de destino-problemoj. Kompare al la greka tragedio, en kiu estis debatitaj kontraŭdiroj de la destino subiganta eĉ la diajn potencojn, aŭ kompare al la tragedio eksterkristana kies precipa objekto ludas interhomajn luktojn, la tragedia drameco de la kristana medio koncernas nur la rilaton inter la libera volo kaj ties elektoj, la riskon elekti, en allogiĝo pro kadukaj kaj forpasiĝontaj bonaĵoj, kontraŭ la dia volo, konsekvence kontraŭ si mem. En kristanismo ne tragikas doloro kaj morto kaj ŝajnblindaj destinoj, tragikas la homa ribelo el kiu tamen oni povas eliri unubate: sin forlasante al la Divolo kaj kunlabori kun ĝi por la savo propra kaj aliula.

Tiaj miaj iamaj pensoj. Sed nun, kiam la tristeventoj tuŝas min rekte kaj sendelikate, ĉu plu validas la samaj konceptoj? Ĉu vere ĉio solvita, kaj do neebleco de tragedia vivo? Ĉu mi kapablas eliri el tragedieco luktante kun malsano, kaj akceptante la dian volon?

Certamomente, senmire, mi tute konscie perceptis, ke jam ĉirkaŭ mi, en miaj subpensoj, pendas la ĉeesto de morto. Jen la nova vizaĝo de la plej akurate ordigita realo!

Remaĉaj novaj taskoj nun okupas miajn tagojn, miajn horojn: scii pri kazoj similaj al la malsano de Elvira, kaj kvietigi ŝiajn terurojn kaj konsoli la afliktiĝon de Albina. Ni gepatroj altrudis al ni mem la taskon de la gajeco en babiladoj kaj kutimaj sintenoj liverante konfidon kaj esperon; sed ĉiu, eĉ Elvira, konservis en sia animfundo angulon tra kiu travidiĝas io pesimisma. La filino komencis, eĉ je nivelo de vortoj, diri, ke por ŝi ne restas estonto. Eĉ respondante mildriproĉe, aŭ per esperigcele atente pensitaj argumentoj, familianoj kapablas kvietigi laŭlongatempe ŝiajn juĝojn pri si. Ektrafis samtempe ankaŭ la normaleca tono per kiu ŝi esprimis tiujn antaŭviditaĵojn pri si; eĉ kun siaj geamikoj Elvira ekuzis la saman tonon kun aspekte senemociaj vortoj.

Kiel abrupta ekzekutiĝo de ĉio patra, elstare eksaltis el jena ŝia ne antaŭvidita ensalto:

Paĉjo, paĉjo!, aspekte serenmiene sed eble senespere alvokante savon, mi devas adiaŭi senrevene”.

Kial mi ne antaŭvidis kaj ne hakis aŭ bridis la eknaskiĝon de tiuj vortoj?

Adiaŭi muzikludadon, eble; aŭ rezigni la mondrondiron, certe…", hastis komenti mi.

Dume, fulme el profundaj miaj homaj kaŝejoj ekeltiriĝis klara kaj terura penso ĉesojle kuŝanta: ĉu al mi estos altrudite vidi ŝian morton? Kaj tiel la rondiranta timo korelŝire atingis konkretecon de eskpliciteco kaj, kvankam en sekretaj memdialogoj, eĉ pervorte!

Apenaŭa aludo al tiu maviĝo kontraŭreagigis Albinan kvazaŭ la vortoj kreu la eventon!

Fine la duboj ne plu rajtis ekzisti: la centa specifa sanganalizo, kun apendicaj DNA-ekzamenoj, rivelis la originon de ĉio: leŭkemio mjeloblastika en kombino kun la sindromo de Sjogren atakanta la imunan sistemon survoje al evidenta lupuso, sur kiu eksperimentitaj kuracoj konkludiĝis ĝis nun senefike!

De nun la ondo de miaj tristoj iĝis tajdo martelanta ĉiusekunde. Senspiriga, post turmenta pertrajna vojaĝo, reekzameno ĉe la Liona ĉiumalsana kuracejo, el kiu enfuneliĝis en la gepatran nekredemon la sama diagnozo. La kuracistaj klopodoj allasantaj ion da espero luktis kun ilia kontraŭa deklarita sperto kiu tratranĉis la esperigan dubon mem.

Nun el la tasko de la konsolo mi enfuneliĝas en sorton akompani al morto, al paŝoŝtela morto, mian solfilinon. Kaj la enormaĵo enirigis ĉion, jam ne plu laŭintervale, en la ombron de tristeco, en kiu oni mense vagas serĉante kion aŭ ĉe kio pledi aŭ kontraŭ reagi!

Nun konstantaj emocioj ekscititaj de literaturaĵoj kaj vivrakontaĵoj aktualas pri mi kaj ene de mi. Se la patra amo pretas por ĉio kaj por donadi ĉion posedatan kaj alfronti mizeron, eĉ pretas por oferi sian vivon, eĉ tia amo impertinente sin montras senutila! Same kiel besto kiu el prizoniga kaĝo vidas buĉi sian idaron, mi freneze turniĝadas al mi mem hantata de, ne eĉ laŭmomente ĉesanta, obscena vizio. Eĉ senpensa sendormo ne eblas ĉar okulo kaj orelo zorge atentas percepti kion ili ne volus, nome penaj movoj kaj lamentoj de la filino, aŭ rekrei kaj gardi la kvieton ebliganta la dormon de Albina, kiu tamen subfosas en senreago sian angoron por ne pliakrigi la mian.

Prizonulo en la amaso da senordigitaj psikaj renversaĵoj mi pasas de unu ekstremaĵo al alia: la devigo eksciti esperon ekkunvivas kun surda sinteno rilate Dion. En senregule regataj protestaj reagoj mi malkovras, ke mi pretas ŝanĝi, se eblus, la konsiston de Dio mem. Eĉ miaj vortaj aludoj ekesprimas neakcepton pri diaj tiukazaj decidoj. Albina komprenas mian osciladon inter espero kaj surda riproĉo al Dio.

Via Dio, ŝi bedaŭras, ŝanĝas vizaĝon. Lin vi balancas el beno al malbeno, el laŭdo al mallaŭdo!... Se Li intencas nin beni, via aktuala ribela sinteno forigas lian intencon. Ĉiukaze ni scias, ke la preĝo neniam vanas kaj vi, foje preĝas, kvankam duonpaŭte”. Evidentas, ke ŝiaj rimarkoj ne naskiĝas el korŝtoneco, kaj ankaŭ intuiciigas kaŝitan, nune renoviĝantan praktikan vivkoncepton, kiun mi, male, provas submeti al senelireja ĉantaĝo.

Reale, iom post iom, en miaj mensaj “kunsidoj” kun Li malfacile distingeblas la preĝo disde la ironiaj paroladoj aŭ ne vualitaj riproĉoj. Jen la pensoj plejofte okupantaj mian menson konfekciitaj de mia ribelemo kiel venĝa kom­penso, foje furioze kaj sennuance, registritaj en taglibro: “vi, ho Dio, kreis la doloron, vi satiĝas de la homa doloro, vi vin pravigas per la promeso de via amo dum vi enfosas homojn, ni al vi redonas integra la universan kreitaĵan ploron. Via amo tretas la adresitojn de tiu amo”.

Foje angoro igis min krii, ke li estas cinika. Kaj sfinkso ekfariĝis antaŭ mi la nedeĉifrebla nova vizaĝo de Dio.

Al perdiĝo la poezieco de la, bildige karesitaj, kaj preskaŭ kontaktaj, jamaj pensa-koraj renkontiĝoj kun Li!

Ĝuste tiuj ĉi tamen reelmergiĝas en la memoro.

Kaj en tiu valo de deprimo, estis daŭre, tragikkomike, pardonpeti tra intima ribelo, aŭ ribeli tra sinceraj pardonpetoj.

Tamen en anima angulo mi ne tute malfajrigis la kunekziston de la certeco, ke Dio en Kristo rivelis la venkon kontraŭ la morto, ke la mistereco de la doloro ne detruas la klarecon de la dia amo, ke la mistereco de la eksufero koncernas nur la kialojn de la diaj dispozicioj aŭ la homajn komprenojn pri Lia agado, ne la celon de la dia konduto, kvankam ĝuste tiu celo ne tute plaĉis al mia volo pretendanta havigi al si tujan feliĉon aŭ eksenmaskiĝon de la kriterioj de la diaj decidoj. Sume, tiuj disŝiritaj pensoj estis, meze de malinklinoj, kiel lumspuroj en krepuska ŝtormo.

Stumpo de mia tiutempa taglibro, registrita certe kun la intenco min senkulpigi, troveblas:”Eble mi malbenas la aferojn plej ameblajn por gajni pluan certecon pri ilia konsisto”.

Enŝoviĝis, kaj tio pliakrigis nian misorientiĝon, dum la momentaj ekscitaj cerbumaĵoj de Albina, ke tiu disfalo povus esti puno pro nia aplomba decido pri geedziĝo spite la perceptitan devon realigi alian vokiĝon. “Nia vokiĝo, ŝi elfosis el meandroj de siaj penskaŝejoj, ĉar ankaŭ mia sorto estus alia, eble tiu de fraŭlino, se ni ne estintus indulgaj al nia inklino”. Ŝi pri tio jam elverŝis, mianescie, sian streĉitan koron al katolika konata presbitero. Tion mi pene toleris kvankam liaj respondoj estis identaj kun la miaj: neniu rajtas pruntedoni siajn interpretojn al Dio, ĉar tio estus malrangigi Dion je nia nivelo, do Lin malutile idoligi, ĉar funde eĉ morto de filino estas nur la peranto de la Dia Graco, kaj fine nia geedziĝo ne disdegnis, eĉ fine obtenis, la eklezian benon. Ĉio mensnivele klara, por mi kaj por ŝi, kornivele tamen en tensia serĉo de pli niamezura respondo. Eble liaj instigoj kaj Albinaj rekuperoj bridis, ke ŝi ek­sentis katarse, kvazaŭ kontentiĝa akordiĝo inter suferoj kaj peka stato kun konsola inkliniĝo al novaj afliktoj.

Kiel oni vidas, je nivele de juĝo mi konservis la ekzaktan kristanan pridian koncepton; miaj sentoj, male, laŭriris pli tra la ijobaj protestoj ol tra la Jesuaj ensciigoj pri nia ĉe Dio finiĝo.

Okazis ankaŭ la iluzio de ŝajna saniĝo, al kiu ni alkroĉiĝis, kun la suspekto tamen, ke nia tro kovita espero povus senkompate ruiniĝi per la probabla posta elreviĝo. Elvira ekaspektis freŝige babilema kaj iom interesata je libroj. Mi kaj Albina reciproke rigardadis kaj kun hezitema fervoro reciproke spronadis emigi nin kaj Elviran de nova konstato al espero, kaj ne forgesis, ke ni ĉiukaze estis ricevantaj grandan favoron: ni revivigu do nian dankemon kaj reakiru spurojn, jam forgesitajn, de la kutima ĉiutaga gajo. Por pli forte enŝteligi iluzion kunludas refloro de la vizaĝsanaj koloroj dum ŝiaj muskoloj aspekte streĉiĝas preskaŭ normale kaj sendolore kaj la endokrinaj glandoj iom pli refunkcias, tiuj salivaj iom kreskigas la kvanton da likvo kaj tiuj larmsekreciaj ekhumidigas iom pli la okulojn. Ankaŭ la streboj por venki malemon al parolo kaj por aspekti, eĉ ekstere, afabla kaj kontenta kun vizitantoj nun ŝin ne lacigas kaj foje ŝiaj fingroj provas ekaraneeti delasitajn melodiojn, kiujn mi ne sukcesis komplete ne suspekti kiel la lastajn ŝiajn alkroĉiĝojn al la vivo.

Kuracistoj diversmaniere eksplikis la fenomenon. Povus esti, almenaŭ por­momenta, spontana solviĝo de la kancero, allasis la malpli informitoj pri la naturo de tiu malsano, sed certe neeblas tiukaze liberiĝo de la gena misformaĵo. Aliaj, ne volinte nin esperigi je tiu ĉi solvo, nin nur delikate ekdubigis; ĉiuj unuanime konvenis en la prokrasto de la planita plia kuracado kvazaŭ-kemioterapia. Familia kuracisto vuale invitas, ke ni profitu la plurestadon de la filino por plugute ĝoji. Dume oni insistis per rekapabligaj kuraciloj. Ĉiuhore, ĉiuminute ni estis spionantaj la reagojn de ŝiaj korpo kaj psiko. La iluzio daŭris tra ok monatoj, kalkulitaj kaj ĝuitaj pogute: la potenco de espero, subtenata de favoraj signoj, kvankam ĝenata de, eble vole dampita, fone rekreiĝanta timo, igis tiujn tagojn dezireblaj, kaj min tenis sur la sojlo de espero tute preta invadi la universon per la himno al l’ vivo.

Sed la vorto kiu valorus pli ol la tuta mondo ne eliris el niaj lipoj: iun nokton Elvira ekploris pro doloro ĉe la dorsa spino, dum la postaj tagoj ekdoloris ŝin ankaŭ la brakoj: estis decidite de kuracistoj pluinsisti laŭ la, momente prokrastita, kvazaŭ-kemiterapio, kiu certe faligos, oni nin avertis, harajn belaĵojn pro akompanaj malbonaj fenomenoj.

Nia antaŭa ĝojo, abrupte, aspektis ĝojo malŝparita kaj uzurpita, ĝojo senrajta, ĝojo mokeca kaj piloria, eĉ elradiita ĝuste por priridi naivulojn. La samaj pensoj ektrapikis mian animon: Dio reenloĝis denove inter la neagrablaj misterecoj!

Dume la intensa terapio estis subtile/trompe ĉifoniganta la belan vizaĝon kaj iomete seniganta je la jam maldensiĝinta hararo ŝian kapon kaj tratranĉigis al ŝi preskaŭ ĉiujn rilatojn kun konatoj kaj amikoj, kaj jen la soleco kiun mi kaj Albina devis repopoligi per inventaĵoj ĉiuspecaj por malhelpi, ke ŝia menso kristaliĝu laŭ unu penso, la senespera penso pri la hororeco de nova aspekto, forviŝante ceteraĵojn.

Tiu ekzerco, siamaniere, okupis nin kaj puŝis en duan vicon la disfalsenton, kiu tamen impetis sur nin kiam Elvira, jam alforĝita grandparte al la lito, sukcesis sin senti akceptita de la dormo, antaŭe alvokita kaj flegita sed fakte dissolviĝinta inter pensoj ĉiam pli akrapintaj. La bruojn el la strato aŭ la oftajn intervenojn de la flegista deĵorado, tiujn tagojn, ŝi ne perceptadis kiel ĝenon sed laŭprefere kiel invitojn eliri el siaj doloraj pensoj. Sed estis efikoj de kontraŭdolora medikamento.

Ankaŭ en la novaj alvenantaj tagoj de ŝajna sanplibonigo, preskaŭ ĉiutage, vespere, aperadis, ĉe hejmo aŭ malsanulejo, kun ridmieno, ŝia jam de longe preferato, kiun ni gepatroj pasintstile nomis “ŝian fianĉon”, por ŝin distri petole ridante pri amuzigaj naivaĵoj aŭ geniaĵoj de komunaj amikoj, foje aludante la planojn de la estonta geedza kunvivado. Iun vesperon li, pli gaja ol normalkaze, pretendis, ke ŝi fermu la okulojn kaj prezentu la maldekstran manon: kun rapida gesto li surglitigis preciozaĵon en ŝian ringofingron. Mi kaj Albina, alvokitaj de iliaj ĝojaj ekkrioj, algapis la finan parton de la neantaŭvidita sceno, kaptitaj de sentotumultoj serĉantaj komplimentajn vortojn je logika senco dum ŝi montre disetendis la manon por admiri, kaj admirigi, la efekton de la gefianĉiĝa ringo.

Ĉu plori aŭ kaŝi senesperon? Albina ekeligis plorsingultojn dum mi restis muta mienante ridetsignojn por la gefianĉoj turnigantaj siajn okulojn al mi. Promeso senestonta, espero spite desperon. Ĉu ili konscias? aŭ la ĝojo mem jam konsistiĝas nur en la simpla ceremonio? Je kio kontentiĝas la homa koro en desperaj momentoj!

Amikoj venis komplimenti per floroj kaj kuraĝigi. Dum la improvizita, dekminuta, festo, la malsano kaŝis iomete sian hidan ĉeeston; tial Elvira sukcesis rideti kaj, eble, pensi ion alian kaj ĝoji kaj iom distancigi el sia menso la propran realan futuron.

La fianĉo scias, informiĝis pri ĉio. Kio motoras lin al tioma ammontro al mortonta virino? Krom sincera amo ĉu ankaŭ espero? espero pri kio? Certe, ankaŭ en li, edukiĝinta same kiel Elvira en katolikaj medioj, ĉion penetras la kristana karitato, la amo kiu descendas el alto.

La demandoj rektaj aŭ telefonaj, prizorgaj kaj partoprenaj, de konatoj kaj najbaroj, fontantaj certe el sincera kunsufero, ne stimulis en mi dankeman sintenon, male, stimulis deziron, ke neniu min devigu priskribi aŭ paroli aŭ aludi pri evento grandepaŝe falanta sur ĉion mian: pro tio miaj respondoj tiel ekrapidis ĝis travidigi latentan deziron fermi la konversaciojn. Ilia doloro ŝajnis, krom aperiĝo kaj agnosko de komuna nepovo, ankaŭ hasteca rezigno pri plua espero.

La brodaĵoj sur ŝiaj geedziĝaj tolaj dotaĵoj daŭrigis esti plipuntitaj zorge de Albina laŭ la sugestoj de la malsanulino kaj, okaze de fianĉaj vizitoj, montradis, momente subtenate de ŝiaj laciĝantaj muskoloj, desegnajn laboraĵojn, etenditajn kontraŭ okazaj tablaj kaj seĝaj tabuloj aŭ fenestroj aŭ murvandoj, spacoj similaj al tiuj delonge imagitaj en la domo de la kredita tuj baldaŭa geedza kunvivado. Ŝi esploradis opiniojn pri la plej agrabla efekta pozicio de pentraĵoj ornamontaj ŝian domon, jam antaŭe aĉetitan de la du familioj parenciĝontaj.

Ĉu lumo tro forta el tiu fenestro? Ĉu prefereblas duonombro? Ĉu ne konvenas al la harmonio de koloroj apudmeti tiujn ĉi anstataŭ tiujn?”.

Estis cent la demandoj, sensencaj por la aŭskultantoj sed allogkreaj por la demandantino, kaj la agoj direktiĝantaj al iluzia feliĉa estonteco. Ĉu espero aŭ la forto de iluziiĝoj artifike subkonscie kreitaj por plurezistigi en la vivo? Ŝi provas ankoraŭ unufojon, ĉu aŭdaca reago?, kurigi fingrojn sur la fortepiano sed la klavarumado singulte missaltas pro subita muskoldoloro, dum ni ĉiuj hastas konsole vuali la veron: “Tro frue! Tro frue! Revenos la fortoj”.

Mi opiniu, ke eĉ ŝi konsciis, ke la mensogo ne estas nura amara neceso, sed probabla vero ĉar mi elpuŝis tion kun tioma energia vigligo ke eĉ mi, laŭsekunde almenaŭ, konvinkiĝis. Sed kelkajn horojn poste ŝi aldonis kun rideto kompatema al ni kaj ironia al si:

Per tiu misludo mi ellogis vian delogiĝon. Mi nun suferigas ankaŭ aliajn. Jen per ŝajnfestado mi jam malaranĝas ĉion bonan kaj belan!”.

Trafita de tiuj vortoj aŭ samhavaj esprimoj, protagonisme ĉion absorbantaj, mi denove penis teni sekreta eksentan ribelan impulson, kaj alvokis Dion ironie “la granda rastanto de homoj!”. Se iam ajn mi provis trakti Dion kiel molaĵon taŭgan al ĉiokonturiĝo sur kies fono tamen brilis lia patreco, nun li transformiĝis al cinika malmolaĵo kontraŭ kiu frakasiĝas ĉiu espero. Sur min li volas fali kiel bloka ŝtono!

Tuj entimiĝante pri mia enormaĵo kaj dezirante esti pardonata, mi volis resenti kaj ripeti, karne kaj oste, ke konsenti kun Dio egalvalorus nur ŝajne sin senigi je ĉio sia. Tia subita certeco min akompanis, kelkahore kaj favoris etajn haloojn de momenta paco. Dio, sume, antaŭ mi estis ĉiam balanciĝanta inter destino kaj tristo: destino ĉar mi ne sukcesas, malgraŭ vola klopodo, ne vidi en Li la kreinton kaj la homan celon, tristo ĉar penoj disvastas en lia plej morna silento.

Tamen tiujn ducent tagojn, tagoj de la iluzio, estonte, mi rememoros pogute kvazaŭ mi provus haltigi la tempopason por pliprokrastigi ĝian nuliĝon.

Trian fojon abrupte, sed antaŭvidite, ŝi devis esti enhospitaligita por kromaj pluaj kuracoj kaj por bremsi negativajn reagojn de la kuracila kombinaĵo. Ĉu ŝi revenos hejmen? ĉu akcepti, ke ŝi forpasu hejme aŭ ke konsumiĝu ŝiaj lastaj horoj en hospitalo? Kio transdonu al ŝi ankoraŭ gutojn de espero, kvankam nur iluzia?

Ni pasigis tagnoktojn ĉe ŝi kaj, kiam ŝajnis, ke ŝia sufero iom kvietiĝis, ni gepatroj oficiale vizitis Mariasanktejon al kiu ni intencis pilgrime iri de kelka tempo, ne kaŝante al Elvira, ke ni volas plipetegi, ankaŭ per eksteraj agoj kaj kun ekstremaj animdisponeblecoj, en tiu ĉi momento en mi vere sincerigitaj pli de volo kaj rezonadoj ol de sentoj, ŝian saniĝon. Ŝia reago restigis min preskaŭ senvorta kaj amuzita ĉar ŝi, kun kalkulita gajeco, preskaŭ bonhumure ellasis:

Se vi atendas ankoraŭ iomete, vi farus kiel la sinagogestro Jaros kiu obtenis pri sia filino ne sanon sed resurekton!”.

Surprizite, defunde mi lasis burĝoni humila inklino al la Dia volo. “Liberigu min el doloro, sed fariĝu via volo”. Ĉu cedo pro nepotenco aŭ kora allasiĝo? Mi ne volis tro analizi tiun dubon, por ke ne estu malkvietigita la nova eksinteniĝo kiu estis trapasanta mian enon, post nelonge tamen dementita, furioze dementita.

Ke reeĥas funde de ĉiu kredanto senkredulo aŭ klopodanto muldi Dion laŭmezure de sia deziro, kiel mi ĉiam opiniis, nun tion mi en mi konstatis: denove mi provis, per erupcioj de ironiaĵoj, fleksi Dion al mia deziraro: ke li prirezignu siajn pretendojn, siajn planojn, sian nepenetreblan diecon, ke mem fariĝu pli homa inter homoj! Ke li ĉesu krei por malkrei.

Ĉu estis tiuspeca la tento per kiu kribriĝis ankaŭ Kristo? En mia taglibro, malfermita eble por krei en mi iluzion de ordinareco kaj malgrundiĝi el aktualaĵoj, mi registris la subliniajn pensojn. Jam en la kolegiaj tempoj mi trejniĝis en la distanciĝado de tristaj eventoj per momenta kompleta pri ili vola ignorado.

Estas kiu venkas la tenton (nome kulpige entiri Dion kaŭzo de tristaj aferoj) tuj ĉe la komenco, kiel Jesuo; estas kiu faras el ĝi sian flagon kiel Satanistoj; estas kiu cedas al ĝi de tempo al tempo kiel Giacomo Leopardi (Ĝiàcomo Leopàrdi) kaj Eŭgeno Montale, estas kiu baraktas, eĉ dum mallongaj momentoj, inter jes kaj ne. Multo el tio kadras ateismon de nepovanto kohere kompreni kiu logiko gvidus la vivon kiam ĝuste ĝi efektas senracie destinita kaj sencela, aŭ ateismon de volanto, ke la vivo havu celon senombran, kaj de klopodanto krei al si novan brilan celpunkton ignorigante aŭ bataligante kontraŭ Dio, perceptita kaŭzo de sufero aŭ mensnebuliĝo. Se iu alvenas al tiuj deziro kaj klopodo, tiu ĉi povus eniri en senton de kontentiĝo kaj de sindediĉo kaj amo al la homaro kaj povus sin juĝi logikema kaj engaĝiĝanta pli ol la supozita Dio mem, kiu nepre ne plu necesus, eĉ perturbus la korektan ordon de la mondrigardo. Sed en tiaj impreso kaj agado oni miksas du problemojn kaj atribuas al unu la trajtojn de la alia. Kian celon Dio proponas al la unuopa homo? Problemo jam solvita: alveni, kiel al unika feliĉofonto, al la eterna vidalvido pri Dio mem. Treniĝante tra kiuj vojoj? Problemo neniam solvebla ĉar mistera punkto, kiu tamen ne detruas la klarecon pri la unua. Ne detruas ja jes, sed la dua povas enkotigi eĉ la unuan”.

Tia estis la konfuza kohorto de pensoj/sentoj, de koleraj rezonadoj tuj dementitaj, de ribelemo kun submetiĝo, de plurmomenta kvietiĝo ĉar la deĵorado ĉe la malsanulino disvolviĝas orde, kun ŝoko antaŭ tia mia kvietiĝo pro la suspekto, ke Elvira ekvalorus malpli ol ĝi.

Okazis ankaŭ momentoj de mutismo inter mi kaj Albina. Kvazaŭ riproĉo, kies sensenco kaj maljusto ne tuj eniĝas en indulgemajn konsiderojn, pro tio ke ankaŭ ŝi restis senpove kaj inerte falanta sub la dispreme muelaj eventoj. Unu el tiu momentoj tuj forsaltis de mi kiam preskaŭ kune ni konstatis ekaperon sur la korpo de Elvira krispaĵetoj kun flankflankaj pustuletoj kaj pufiĝoj. La malsano, kial dubi?, procedas sendepende de niaj reciprokaj animperturbiĝoj!

Dum ripoza hejmrestado, post longa deĵoro ĉe ŝi en hospitalo, la dolora disfalo iom distanciĝis, ke mi povis, antaŭ ŝiaj konfuze kunŝutitaj manbrodaĵoj pro ŝia jam forvaporiĝanta geedziĝo, ĉion iom fremdiĝe observi kaj kontemple enmiksigi inter la kutimaĵoj la imagitajn neprobablajn feliĉojn kaj tiel travadi kviete sendormajn noktojn. Dum tiuj ĉi malstreĉiĝoj mi eĉ skizis senriman kaj formetrikan poemeton, por mi allasantan iun disiĝon el doloro. Nun mi, ĝin, kvankam preskaŭ senpoluran, relegas nomante “ploro senplora” ĉar mi min imagas jam orfigita de ŝi, kaj do nur rememoranta pri ŝia iama ĉeesto kaj la ploro estas kvazaŭ pli konsola memkontemplado ol larma senespera esprimdoloro.

Ploro senplora

1. Ridetisŝiajokuloj


jeĉiukudrilpaŝaĵo,
dumŝiapensoantaŭenflugis
jeĉiudesegnakreskaĵo.

2. Neniomisteraenŝiajokuloj


ĉartujiliinformas
kajĉiujinvititas
rigardikajkontempliŝianrevon.

3. Alŝiagajarido


ŝajnigerespondismiarideto
kunlaamaŝajnigodepatro
scianta,ketiurido,

4. ketiugajo,ketiumondanovaĵo,


ketiuflorbeleco,ketiufilinaamo
lantefatalekaŝesenmaltrafe
drivasalavancantamorto.

5. Vipetegassanon


dummianepovoliverasnurvortojn,
Vifileceakceptasmiannepovon
vinforlasantanalsenpardonadestino.

6. Vikaŝasvianĝemadon


porkaŝimiansenpovon,
vimontrasesperon
porkeneeksplodiĝumiasenespero.

7. Lakrueladestino,minribeliganta,


fariĝasporviĉionsavantarenkonto,
miadeziregataĉiopovo
montrasĉevisianneutilecon.

8. Nunmihavasnurbukedon


dadolorojkajdaampensoj,
baldaŭvihavoslakonsiston
kiu,savantevin,savosmin!

9. Miinterkrucigosviajnmanojn


surviabrustopordestino
transtera,kievituteviva
atendosmin…

Kaj post la versfara kontempla fremdiĝo jen la revekiĝo al la krudeco de l’ realo. Kondukite hejmen, nun ŝi ne plu metas manon sur siajn ornamindajn geedziĝajn littukojn por ilin finbrodi, evitas sin spekti fronte al spegulo, limiĝas sin supraĵe ornami, per malhastaj kombilaj tiroj, brosas la dentojn nur por la momenta fianĉa vizito dum kiu al la promesito kortenere susuras, klopodante aspekti serena, ŝercvortojn:

Vi min memoru kiel mi estis. Konservu fotografaĵojn!”.

Bonŝance li reagas per vortdeviaĵoj vole distrigaj:

Jes, mi metos vin kiel protektantan sanktulon en dormoĉambro!”.

El tiuj ŝiaj vortoj ni gepatroj vidas eliranta senrimedan sinkompaton danĝeran almenaŭ tiom kiom la sento de malplivaloro pro ŝiaj lastaj fizikaj ŝajnoj. Ni, same kiel ŝia fianĉo, ekkredis nian devon provi inventi distraĵon por ke ŝi ne tro enpensiĝu pri si kaj parolu pri si malgajatone, alie ŝi kapablas abrupte ripeti asertojn kaj levi demandojn kiajn:

Vi restos tute solaj”. Kaj:

Paĉjo, kial la Sinjoro min senigas je ĉio?”.

Mi ne rajtas elmontri al ŝi la tutan malesperon en kiu enfosiĝas mia animo kaj des malpli la kaŝitan ribelemon kontraŭ Dio; sukcese mi nuligas tion, samtempe, tamen, penante altiri sur lipojn konsolan respondon. Ĝin trovinte aŭ kreinte, mi devas ĝin prononci en la cirkonstanca tono, kiu konsolige formiĝas nur se devenanta de la vero kaj se tia adekvatiĝo al la vero estas sincera. Haste miaj ribelaj sentoj/pensoj senkonturiĝas kaj realĝustiĝas sin reharmoniigante kun Dio kaj sincerece al li submetante:

“Ni ne certas, ke Li en tiu ĉi kazo estas deprenanta. Ĉiukaze, se li senigas nin je io, tio okazas pro tio ke li estas donacanta ion pli taŭgan kiel okazis kaj okazos al ĉiuj”.

Kial tiukaze ĝuste al mi, paĉjo?”.

“Tio estas demando pli scivolema ol problema. Se Dio mastras la eventojn kaj se li agas por la bono de siaj kreitaĵoj, ne multe valoras malkovri la kriteriojn de lia agado. En preĝoj oni povus tion fari, senaroge kaj respektante tamen lian malsamecon. Ni lernu de Jesuo...”.

Dum mi, jen kun aspekta senzorgo jen kun nobla persona malaltiĝo, ellasas tiujn vortojn, preskaŭ bedaŭre percepteblas, eĉ en ilia nehipokriteco, io retorika kiun mi ne sukcesas malaperigi malgraŭ ke nun okazas, fakte, ke mi devas reŝarĝiĝi je la tasko malhelpi, ke ŝi fiksiĝu, en silentaj momentoj, pri sia mizero kaj deziru esti kompatata.

La tagoj pasas, sed oni volus, ke ili ne pasu ĉar ĉiu tago forprenas de ŝi ion vivrestaĵan ne plu revenontan. Se la tagoj ne pasas, ni restas senpove mergitaj en la horora kontemplado de nia senpovo. Sed ili kun senpieca kompato pasas dum memoraĵoj kovriĝas je neforigeblaj obsedaj imagoj kiuj finiĝas en hororajn konstatojn.

Estas maturiĝanta en ŝi sento de konscia rezignacio preskaŭ kvietiganta ŝian vizaĝon kiu pliviviĝas kiam, invitita preĝi kun ni, ŝi respondas la patronian, kvankam foje pro laciĝo duonkonscie ŝi susuras “Daŭrigu vi, mi sekvas nur mense” kaj mallaŭte: ”Mi nun eĉ por penseti suferas laciĝon”. De nun por ne ŝin lacigi, oni kalkulu ankaŭ la vortojn kaj moderigu la deĵorajn esprimojn.

Gepaĉjoj, nun fine vi havas sufiĉajn motivojn por konsideri min harmonirompa...”.

La floroj de la fianĉo ridetmovas ŝiajn lipojn nur momente; kiam li foriras, al ŝi, sur lito aŭ sur sofo, apenaŭ reziduas ankoraŭ fortoj por flustri: “Mizera Alberto! Ĉio estas en perdiĝo ankaŭ por li!”. Kiel forsvenigi el ŝiaj pensoj tian novan konsciiĝon esprimitan aspekte senemocie?

Momente ŝajnas, ke ŝi reprovas trovi distran konsolon en la kontemplado de sia mizero, en la sinpercepto el la aliulaj kompatemaj sentoj, travigliĝantaj el la ardeco de la bondeziraj esprimoj. Kvazaŭ tiu estus kontentiga anstataŭo de l’ vivo.

Jen, ankoraŭ unu fojon mi vidas ŝin retuŝi siajn brovojn, poste ŝvite ŝminki siajn lipojn sed baldaŭ ankaŭ ekrezigni movi kombilon inter falantaj aŭ apenaŭ reburĝonantaj siaj haroj, kaj lasi la manojn fali senfortaj. Venis, pli vere revekiĝis, fronte al ŝia ĉiam pli sensensiĝanta korpo, al mi la penso, ke jam ŝia beleco nenion povas krom pli malaperi aŭ aĉiĝi.

Nun ŝi komplete malzorgas sian personan aspekton, nun ĉiuspeca, iam amebla, beligado perdas intencan altiron kaj ŝi konscias ke eĉ tio devenas de sia malsano deviganta al forlaso de ameblaj ambicioj: tuta ŝia energio sedimentas ĉe la streĉo resti, pormomente, stare; sed tuj ŝia brusto moligas la krurojn kaj devas esti subtenata: ŝi jam ne plu sukcesas moviĝi manpremante la randon de mebloj. Kaj ni ne havas pluajn kompatajn mensogojn: ĉio senpotencas. Nun ŝi rezignas pri eĉ provoj retuŝi la ŝminkon kaj sin plibeligi okaze de la vizito de Alberto, ŝajnkonsolige tamen deklarante: “eĉ tia mi ne jam tute malplaĉas al li”, al la sopirata vivkunulo. Eĉ la remburita rulseĝo ne plu donas iluzian komforton.

“Morgaŭ, baldaŭ vi havos pli da fortoj!”, kaj ŝia pieco al ni sin montras cedanta al nia aspekta volo kredi dum evidente la fortoj estas haste falontaj.

Kiel paliĝis ĝis senkolora horizonto kompare kun la suferego, ke eble ne plu ili rajtas ekzisti, la prikulturaj diskutoj, politikaj engaĝiĝoj, religiaj klerigoj ktp: ĉio etiĝas ĝis nesuferiga malapero! La nura apenaŭa memoro pri ili ekribelas kaj ŝajnas mankigi amon al ŝi.

Daŭras la vizitoj de parencoj: tiuj ĉi estas ĝentilaj kaj komprenemaj ĝis oferi el siaĵoj tion kio, se eblus, utilus al la malsanulino kaj kvazaŭretore klopodas trovi esperigajn vortojn, dum mi lucidas pri horora konfirmo, nome ke mem estas vidantaj sfacelon kaj suferantaj pro maleblo trovi laŭveran kaj samtempe konsoligan sintenon. Ankaŭ mi pene apenaŭas enteni la dialogon en la tonoj de dankemo kaj de memkompato. Kaj fine mi arde deziras, ke ili foriru por lasi min turniĝadi en mia sensolva konscio de nepovo.

Kaj kiam revenas la silento, tia silento plonĝas en la domon senia, sencela kaj tuj pleniĝas je angoroj ĉar demandoj jam ne serĉas respondanton kaj la respondantoj jam ne havas respondon.

Ŝia universitata kunulo, fariĝinta Salesa kandidato por la pastreco, pro kies “elmondiĝo” estis multe da festo siatempe kun partopreno de diversaj liaj kompanuloj, venas ŝin viziti. Ili kune longe interbabilas (ŝi per ridetaj kaj konsentaj monosilaboj), eble pri spiritaj kaj religiaj vivaspektoj. Kelkan tagon poste, venas sacerdoto, amiko de ambaŭ kaj de Alberto, por lastaj religiaj komfortoj, kiujn ŝi ricevas aspekte kaj intime pacigita, aliĝante al la preĝaj konkludoj. Samtagon, vespere, kuracisto konsilas novan enhospitaliĝon por pli efika dolorkuraco kaj por eksciti esperon en ŝi: ŝi akceptas kaj, inter komunaj kaj precipe ŝiaj penoj, ambulanco veturas delikate. Ŝia vizaĝo, jam senkarna, nun muariĝas laŭ momentoj el intensa flaveco al roza blankeco. Tuj sur ŝi, en hospitala lito, komenciĝas novaj kuracoj, sendube nur paliativaj kaj dolorforigaj, dum mi kaj Albina antaŭvidas, ke nun finiĝas la evento “filino” kaj tra mi, kaj eble ankaŭ en Albina, enŝteliĝas apenaŭ nekontraŭata la perspektivo ke baldaŭ almenaŭ finiĝos ŝiaj suferoj. Sed ĝuste tia obskura penso, kvankam antaŭe vidita kiel malsanevoluado, devigas ke mi min pravigu kvazaŭ antaŭ ekperceptiĝo de senkora penliberiĝo.

La sekvan matenon ŝi montras ankoraŭ revivigon kaj monosilabas kvazaŭ vivo estus ankoraŭ rekuperebla: ekruĝetas, sur kaĥesieca fono, la centro de ŝiaj vangoj, ŝia harsena spaco malkaŝas krispajn senkolorajn ĝermetojn, alvenas al ŝiaj lipoj ridetsignojn, foje ŝi subparolas kun nevideblaj kunparolantoj kvazaŭ ŝi estas difinanta ne marĝenajn kaj ne superfluajn detalojn, sed la kontraŭdoloraj kuraciloj kun la doloroj malfajrigas ankaŭ ŝian reziduan konscion! De kio ŝin defendi? ĉu de doloro aŭ de memkonscio?

Tri tagoj de hospitalo kaj post, preskaŭ kiel antaŭvidite, ŝiaj vizaĝaj vivsignoj ne plu fadiĝas de palaj al vivecaj aspektoj en ŝiaj ekfiksiĝantaj trajtoj dum elstariĝas koloroj mortece palaj. Rapidaj interkonsiloj de la kuracistoj kun ni decidigas revenigi ŝiajn agoniantajn restaĵojn al la gepatra hejmo, kion certe ŝi ne eĉ suspektas.

La postan tagon, kun nedeklarita deziro, ke la uzo de oksigenanta spirigilo kaj ĉiu pia flegado ne prokrastigu la estingadon de ŝiaj doloroj, je la dekunua, post enspiroj longaj kaj brustlevantaj kaj gluglantaj, ŝi restas senspira, senmova, senparola, senresponda al vokoj, dum la miaj miksiĝas kun kontentsento pro la ĉesiĝo de ŝiaj suferoj kaj pro la elaŭdiĝo de miaj deziroj. Jen morto silentpaŝa kriiganta min por ĉiam. El apudaj ĉambroj singultoj allasas ploron longe retenatan por ne ĉeestigi tion kio kruele avancadis.

Mi kun ekstrema preĝpenso petas pacon ĉe Dio por mia Elvira, kaj foriras el la ĉambro kie restas Albina flegema kvazaŭ Elvira daŭrigus bezoni je ŝia ĉeesto. Parencinoj piemaj akompaniĝas ne plu al persono sed al kadavro. Mi foriras eĉ el la domo, apenaŭ konsciante ke, eĉ la plenpulma spiro jam ne plu senangoras, kaj vagadas laŭ trotuaroj kvazaŭ liberigita el streĉitecoj de nepacienca atendo, subtile dankema, ke ŝin fine kelkulo indulgis per la favoro de liberigo je lukto ne plu eltenebla. Mi vagas somnambule, sed kun la ronĝanta penso ke mi ne povas eviti, eĉ mi krude jam ekkonstatas, la ekmalbeliĝon de ŝia vizaĝo, kiun mi nun unuafojon samtempe klopodas imagi laŭ tiu de la iama vivo.

Ĉe la suferokulmino, mi komike kondutas kiel promenanto senceluma kaj feliĉa meze de nehaltigeble moviĝantaj homoj, neniel mi aspektas kiel provanto, jam perdinte memsenton, sin deŝarĝi de la peno vidi morton kaj mortintinon. Momente tia konstato, nova ĝeno en konfuzita menso, ekaperigas pluan ofendon al Elvira, kvazaŭ forestiĝo el ŝia ekkadavriĝo estus malklara signo de patra amo: de tio tuja, apenaŭ regata, impulso reveni ĉe ŝi por ŝin tuŝi dormantan kaj ŝin paroli mortintan.

Mi promenas travidante duoblaĵon de mi mem: iri kaj reiri ĉe tiun fatalan ĉambron kun sentoj duonakceptemaj kaj duonikonoklastaj: preĝo kun kolero, protesto kun rezignacio.

Post duonhora senkiala kvietiĝo, mi denove stumblas de ekstrema akceptado pri la dia volo, nivelmense sekurigita, ke ĉio de Dio disponigita kontribuas por la bono, al ribelo defianta Dion per maldelikataj kvalifikoj aŭ ironiaj kromnomoj kiel “vi estas la indiferenta kontemplanto de la universala sufero” kaj “via nuna nomo, ĉu vi scias?, senhontulo, ĉar vi ĉie sensufere rebrilas el la ruinaj rompaĵoj de vi provoke kaŭzitaj” kaj “vi donacas por enpafi al vi okazon kruele forpreni”; kaj “vi prenas kion mi neniel oferis al vi”, aŭ “vi estas la konspiranto kontraŭ la homa feliĉo”“vi kiu atendadis min ie embuske por ensalti sur min, nun kontemplu kion vi faris”, “se mi kapitulacos antaŭ vi, ke tio okazu ne pro amo”. Agnosko pri Dio eklimas, eĉ fariĝas aperta defio.

Mi min riproĉas, eble sarkasme: “Kial mi iam ĝojis pripensante, ke Dio estas la gajganto de mia vivo? Ja, ĉu la ĝojiganto aŭ la stumbliganto? Fine aperas via vera vizaĝo…”

Kaj se io de mi admonas. “Ne faru vin blasfemulo!”, mi refute konsentis: “Ĝuste! Dio ne meritas tiom da atento!”.

Mi volus ke tiuj akuzoj al Dio estus evidentige pravigitaj por koni fine la rikanan kaŭzon de miaj suferoj. Tamen tiu memtruda klopodo lin kulpigi ne tute kaŝas, ke mi scias, ke li tia ne estas. Fakte samtempe mia plej interna voĉo, samtempe kun la disfluo de grimacaj esprimoj kaj juĝoj, elaĉeteme diradis: ”mi tion ne pensas”, min revenigante al la deziro de senkondiĉa submetiĝo. La bezono je Dio min altiras al Li, Lia neindulga treta marŝado sur mia Elvira lin forpelas de mi.

Nun eĉ la transvivo, pri kiu mi certas kaj kiun mi porĉiame feliĉa deziras kaj revas por Elvira, enscenejiĝas antaŭ mi kiel minaco-perdo al mi mem: por eniri en ĝin mi devus subigi juĝon, animo-malvestigon, publikan prezenton de miaj ribelaĵoj kaj insultoj al Dio. Vere tiu transviva renkonto kun Li, en tiuj ĉi momentoj, nenion montras konsoligan: mi aŭdacas eksenti, ke mi pretus rezigni pri tiu konsolo kondiĉe ke estu evitotaj al mi tiaj humiliĝoj.

Sed fulme, per diametre kontraŭa decido, mi ekdeziras, ke tiuj miaj ribelaj juĝoj estu forviŝitaj kaj ignoritaj. Tiu tago, male, nome tiu de la universala juĝo, estu laŭplaĉe la persvadiga sindefendo de Dio kaj la horo de mia konfu­ziĝa honto ĉar tiu tago estos ankaŭ la fina riveliĝo de la dia amo! Ekaperas en la nebremsebla surmetiĝo de pensoj, kaj min okupas pormomente, ankaŭ nesenca penso laŭ kiu mi, se ĉion konsideri, ne tute malbonŝancas pro tio ke mia Elvira mortas laŭ malpli malfeliĉa sorto: aliajn samaĝajn ŝiajn geamikojn, mortigis aŭtaj akcidentoj. Daŭrigas vivi ankaŭ tiuj iliaj gepatroj kiuj ne plu vidas la fruktojn de sia sino!

En la tagoj antaŭfunebraj mi restas ĉe la ĉerko en intensaj kaj senprecizaj pensoj, ne aŭdacante levi la okulojn sur ŝiajn mutajn konturojn urĝantajn, malantaŭ false belaspekta sereneco, senĉarmiĝon kaj plian totalan korpan ek-disfaliĝon. Ŝia senmova vizaĝo nun iomete ŝvelinta, ŝiaj fermitaj okuloj, ameble ne imputas al mia nepovo sian disfalon. Fronte al senmoveco, ankoraŭ ribelim­pulso denove ekigas, trakurantajn mian eston, silentajn kriajn akuzojn kontraŭ Dio: ”via patreco fias kaj malpurigas la ĝojojn!… Nur pro bezono de paco kaj por helpi mian Elviran mi finiĝos por akcepti vian volon”. Sed tuj mi min denove dementas.

Kaj nun la funebro kun la entombigo kaj kun la vortoj sur la ŝildo. Ekvenas en min deziro rapide konkludi kaj ĉion fini kaj samtempe kun tio enmiksiĝas kulpo-sento kvazaŭ mi klopodus enarkivigi por min liberigi el psikaj kaj mensaj kontraŭdiroj, dum la tomba flegado pri ŝi krom bedaŭrigi kion mi perdis, celas memorigi ĉion kio ŝi estis.

Albina kaj mi, lasinte ĉion burokratecan en la helpemo de amikoj, koncentriĝas en mutan dialogon inter ni kaj kun ĉie ĉeesta ŝi; la brakumoj inter ni havas ĉiam fantazian apendicon en kiu plektiĝas brakumanta ankaŭ ŝi.

Trakurante la urbajn stratojn por la lasta konvojo kun ŝiaj jam ne plu videblaj restaĵoj, la mondo kaj ties movoj kaj streĉigaj zorgoj aspektas grince sensencaĵo kaj eksplicita nepartopreno en ŝia perdiĝo. Tiuj stratoj, tiom da fojoj trakuritaj ankaŭ kun ŝi, nun injektas la bildon de akvokirliĝo movata de sencelaj altrudoj senkapaj kaj senvostaj. Kaj revenas pli pintigita la demando: kial Dio masonis tiom da sencele pasia kaj senorda surmetiĝo de doloroj kun tiaj ĝojoj forgesigantaj la unuajn dum ili mem konsistas nur pormomente? Kaj tuj naskiĝas alia demando: kiel igi sente vivita la certecon, kiu jam en la fundo de la animo travideblas en la kaŝita kaj rezerve kuŝanta respondo, ke nur amo altiras Dion al kreado de ĉiu unuopulo?

Sur tiuj vojoj kun samaj ŝarĝoj jam paŝis aliaj kun la samaj doloroj kaj kun la samaj demandoj. Kie mi estis tiam? Kial mi tiam apenaŭ konsciiĝis pri tiuj plorantoj aŭ ilin tute ne atentis? “Vi tiam persistis multobligi viajn ĝojojn. Vi sename forgesis la aliajn, la aliaj nun forgesas vin!”.

“Ho ne! Mi ne restis sename indiferenta! Min blokadis nur konsidero pri mia senpovo”, senutile susuras respondo ĉar plievidentiĝas objektiva la akuzo pri indiferento kaj nepartopreno en la aliulaj suferoj.

La lastaj vortoj de la funebra liturgio forĵetiĝas senvivecaj kaj nealestantaj kun prononco malsolena, iom malzorgata, el la lipoj de la pastro. Tamen el ili erupcias anonco egala al la surprizo: “Mi estas la resurekto kaj la vivo”. Se ilin oni inventis, ilin oni inventis laŭ la deziro de tiustataj koroj. Kaj kio se en ili enestas science fundamentitaj harmoniiĝoj kun la racio kaj la historio? Kaj ĉar pri ili mi ne povas dubi, ho! okazu ke ili malvestiĝu je supraĵaj kaj rutinaj aspektaĵoj kaj akiru la vivecon de la vero!

La kamaradoj, paroĥaj kaj universitataj, ĉe la ekmovoj de la funebra ĉaro unue sufloras subvoĉe kaj fine krie: “Elvira, vi estos ĉiam kun ni!”. Ĉu forto de iluziiĝemo aŭ konvinko de la mensoj? Ĉu plua persisto de bedaŭranta memoro pri ŝi aŭ proklamo de individua, kvankam nevidebla, persona persisto de si en si mem? Ja, kutime, pliprecize ĉiam, antaŭ amata forpasinto oni laŭde priskribas kiel tiu ĉi estis kaj kion tiu ĉi faris, neniam kiel tiu ĉi estas nun, kion tiu ĉi faras nun! Ĉu tiuj vortoj esceptas, ĉu nova stilo kun subkuŝanta atento al la nuna sorto de la forpasintino?

Mi ne volas akcepti konsoliĝi per ŝia persisto en mia kaj en ilia memoro, pro tio ke ĝuste tio lasus pereiĝi en nenion ŝian personan konsiston kaj fine eĉ la memoro ŝanĝiĝos laŭ la ŝanĝiĝo de la cerbaj celuloj. Tiu krio, sincera kiom oni volas, eble enprenas ion ekscesan, ion ne veran! Mi tamen ĝin kontente aŭskultas, ĉar mi respektas ĉiaspecan aliaĵon, eĉ ĝojas pri ĝi, sed kiel ne diri, almenaŭ al mi mem, ke se ĝi naskiĝus nur el la neracia premo de la homa fundo, por fariĝi racia mem bezonus transpason tra la racie validaj pruvoj sur kiuj apogiĝas la kredo mem kiu devas deiri el fundantaj konstatoj?

Mi scias, ke vi havas kredon kaj certecon, laŭ kiuj via filino ne estas perdita por ĉiam. Apogite sur tiu via certeco mi certas, ke miaj kondolenco kaj sufero akompanas vian komfortiĝon per la kredo”, susuras, kun voĉo ne kutimiĝinta al tiaj esprimoj, iama instrukolego kiu, nome de la lernejo, partoprenas tutkore. Jen, el tiuj vortoj montriĝas suspekto, ke mia kredo estas mia persona inklino, eble enviebla, kvazaŭ io nekapabla sin komuniki per racikonformaj argumentadoj.

Ĉu vere mi kredas per inklino? Ĉu vere havas nur kaprican fundamenton tiuj vortoj: “jes, mi scias (tiel sonas la evangelia diraĵo de Marta ĉe la tombo de propra frato Lazaro), ke li resurektos en la lasta tago?”. Jes, jes Elvira jam vivas ĉe tiu kiu konfirmis per sia resurekto la frapfrazaĵon: “Mi estas la resurekto kaj la vivo”.

Ripetante tiujn vortojn, kiuj el certeco ĝene penas refariĝi sereneco kaj konsolo, mi sentas, ke eblas eliro el mia doloro, el kiu mi ne volis antaŭe deiĝi; kaj samtempe konsciiĝas, ke mi estas prikonsideranta ion tro grandan kaj tro belan per animstato iom troagitita kaj okaza.

La salesa religiulo per kurtaj vortoj altiras onian atenton:

Kial tiom da doloroj sur min?” pretende priserĉas ĉe Dio la biblia Ijobo: kaj Dio respondas: “via menso ne povas kompreni la dian menson!”

Kial tiom da suferoj kaj morto?” ni kristanoj pie enketas ĉe Dio; kaj ricevas, krom la al-Ijob-respondo, novan absolute konsoligan: “via eta menso ne povas kompreni la senliman dian menson, sed Dio surprenas ĉe sin ĉiun kreiton elaĉetitan de Kristo!

Albina mutas, eble preĝas dum ni revenas solaj, kun enkore la eĥoj de tiuj vortoj kaj la bruo de la trulo cementanta la ŝtonon sur la tombo, al la soleco de la por ĉiam velkinta hejmo. Malŝlosinte la hejman pordon ni hezitas trairi la sojlon, plu hezitas eĉ pie gardi survandajn fotojn aŭ aliajn memorigaĵojn pri ŝi, ni nin rigardas en la okuloj kaj rekomenciĝas la ploro.

Jen Elvira liberas el la peno morti kaj kuŝas apude de miaj gepatroj kiujn ŝi apenaŭ konis. Enmensen revenas vortoj, iom rimorsvekaj, de mia patrino: “vi estas bonsintena kun ĉiuj, krom kun ni viaj gepatroj. Ĉu eblontus ke vi afabliĝu kiam vi havos filojn?”. Vere mi nun komprenas, kaj denove mi klopodas rearanĝi por ili afablaĵojn neniam plenumitajn kaj nuligi malafablaĵojn nun pezajn kiel ŝtonojn! Enŝteliĝas penso, eble por malpliigi la ĝenon de tiuj vortoj, ke nun Elvira estas konfidata al ilia senkondiĉa amo.

Sekvatage, ne trovinte hejme Albinan, mi iras ŝin serĉi en la preĝejo kaj ŝin trovas surgenua tute lumita de la sunradioj kiuj, trapasante la fenestrajn vitrojn, ŝajnas foliumi la psalmaro-libron tie supre survitre fajrdesegnitan.

Post kuna silenta preĝo, ni decidas kunlabori en la asocio en kiu volontulis Elvira. Ankaŭ tiel prezentiĝos okazoj kulturi pri kristanismo kaj samtempe kulturiĝi pli vivigante ĝin. De nun ni subtenu finance kaj ĉeeste kaj prizorge laikan karitatan asocion “San Vincenzo” (Sankta Vincento), kie ĉiusemajne Elvira renkontiĝis kaj inkognite almozdonis.

Ricevi kondolencojn postulas ĝentilecon kiun ni esprimas afable, pli vole tamen ol kunsente kvazaŭ halti por priparoli nian doloron egalvalorus detrui ion devigitan ekzisti por ĉiam kaj unike en ni.

Mi konservis agrablajn sentojn de dankemo pri la kondolenca letero de la episkopo, promesanta sian preĝon por ke Dio “konsolu la homverke nekonsoleblajn vunditojn”. Tamen io rimorsa tion memorante okulumas en mia animo pro iu tuja ribela impulso antaŭ tiu vorto “konsoli”, kiun mi malpurigis, ĝin taksante senpene prenita el la marĉo de sengustaj banalaĵoj kaj per la ironia komento “kutimstile kaj ŝajnpartoprena”. En tiu momento la episkopa partopreno taksiĝis, ĉe mia ŝanceliĝo inter akcepto kaj rifuzo de la diaj decidoj, konturita laŭ malmola indiferento kovrita de konveneco. Alirinte, post tagoj de konfuza konsciiĝo, kun la tuta peno antaŭvidita, ĉe spiritkonfidulo, mi pri tio min akuzis kulpa kaj pardonpetis. Ĉion subtile akompanis apenaŭ neforigebla memoro pri antikva malfideleco al aliaj taskoj libere akceptitaj, kiujn la eklezia dispenso nuligis sed ne forgesigis.

La meso de la trideka tago kunigis dudek personojn. La sinsekvan jaron si­mila ceremonio vidis partoprenon de deko da personoj: evidente eĉ la memoro ekvelkis same kiel jam velkis ĉe ni la memoro de aliaj amataj forpasintoj, profunde priploritaj de iliaj familiaj rondoj. Restas nur ni por memorigi pri Elvira kaj porti freŝajn florojn ĉe ŝiaj restaĵoj.

Multaj tagoj alportas datrevenojn de io bela pri Elvira: revenigi ilin al la kunvivada memorstato estas nelasebla tasko de Albina, dolĉege fleganta kvazaŭ duan enkarniĝon de la filino ankoraŭ sine plektitan, kies persona historio estis elane kaj konsolige elvokata en mia fine senkontraŭece legata taglibro, kie jene mi registris kiam la doloro jam fariĝis familia kompano:



Ni vin delonge sonĝis.

Fine vi venis mirige

kiel la fina frukto de la kreitaro.

Vi ne estas la neforgesita nenio

reemerĝanta al la memoro

de viaj gepatroj sopirantaj

vid-palpi la vizaĝon ĉiam

surirantan antaŭ iliaj okuloj.

Evidentigu, ke vi plu estas

ĉar ni volas, ke vi daŭrigu esti

kaj individue ĝoji kaj atendu,

dum nune plu fluas la diaj decidoj.

Ne timu kiam vi malaperos el nia

memoro samtempe kun viaj cindroj.

Ĝuste en tiu momento ni kuniĝos

ĉe la Savanto kiun vi volis kiun vi trovis

kiu metos en viajn manojn kion vi amis,

kion ni amis. Kaj forgesu

kaj forgesigu pri miaj ribeloj:

ili estis ankaŭ pretaj...

Se la longaj silentaj paŭzoj okupiĝis je intensaj dialogoj kun Elvira, kompreneble ankaŭ kun Albina ili fariĝis ekstreme komunikiĝaj. Sed la mutaj solechoroj, kvankam malintensiĝante, foje malsupreniris kiel nebulo, kaj trenis kun si humurŝanĝojn laŭkvalite de la pensoj ĉar okazis tagoj dum kiuj la neesplorebla dia plano estis duarangigita aŭ aperte rifuzita kaj tiam plejoftiĝis kurtaj vortoj kaj longaj morozoj; kaj tagoj dum kiuj la allaso al diaj decidoj favoris paroladojn serenigantajn kaj, foje, intense serĉantajn komunikadon.

La tempo de la pensaj-psikaj kontraŭdiroj ankoraŭ ne feriis. La akcepto pri la dia volo daŭrigis alternadi kun malakcepto dum startis ĉeno de kontraŭdiraj reagoj preskaŭ malamoj al mi kaj miaĵoj en kuntesto de kaŝita sinprotektemo.

La tre amata kaj prilaŭdita de mi biblioteko nun perceptiĝas nur kiel spacokupo: kia ĝia sorto, nun kiam ĝi certe ne havos konsultantojn kaj heredojn? Je konsultantoj eble ĝuos se transdonita al iu publika institucio. Al kiu, kiam, kiel? Jam sensenciĝis la pasinta trairado inter vendobenkoj de brokantistoj por trafi elĉerpitan libran raraĵon. Brokantistoj, ja: kial ne transdoni ĉion al ili, sendepende de la enspezo?

Kaj rilatoj kun la diversaj personoj? Ĉu vere ili povus eksciti en mi ankoraŭ la kutiman pasintan allogon? Kaj kiel nun eviti la senvalorigon de ĉio, enuigantan la iam konstantan mian kuniĝon kun miaj ĉiam esploraj interesoj?

Ĉiu neevitebla kontakto kun personoj malfacile komplete kaŝis la malpaciencon kaj la urĝon ke ĝi ĉesu baldaŭ, tamen foje la objekto de la konversacio surfaciĝis el mia memoro spite de mia kovrita volo ĉion interrompi.

Resti dome, senpense ene de miaj dormantaj pensoj, elenuigas dum eliri travoje egalas renkonti, paroli, diri pri si, disperdiĝi ekster sin mem…

Kio nova estiĝos en mi el tia psikostato?


1   ...   20   21   22   23   24   25   26   27   28


Elŝuti 1.71 Mb.


Elŝuti 1.71 Mb.