Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem

Elŝuti 1.71 Mb.

La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem




paĝo24/28
Dato14.03.2017
Grandeco1.71 Mb.

Elŝuti 1.71 Mb.
1   ...   20   21   22   23   24   25   26   27   28

Ĉapitro dekoka
La pasinto el si mem aktualiĝas


Nun jen la oportuno realigi deziron tro prokrastitan, parte pro ĝeno devenanta el mia depastriĝo parte pro tio ke la tempo jam forbalais la originan patravan familion de la granda vilaĝo de la pada delto, kie vivis kaj mortis miaj patraj kunsanguloj kaj mi pasigis erojn de infanaj jaroj kaj kien revenis, fakte aŭ kore, travivi kaj kunvivi gravajn personajn eventojn. Ni tri, do, kune iris elfosi niajn radikojn, kvankam ne sen signoj de malfacila adaptiĝo kun vejnoj de malpacienco de Elvira, kies kapo ne senpene sin lasas aventurigi en patrajn memoraĵojn, kaj kun nevolaj senentuziasmigaj komentoj de Albina ĉar ŝi min ekvidas jam tro absorbata el retrospektivo.

Mi sciis, ke jam neniun el la aktualaj vilaĝanoj mi persone konas kaj, ke jam stratoj kaj plantoj estis enprenitaj en novaj urbplanoj malkaresantaj memoraĵojn. Mi tion sciis certe. Sed nun, vagante laŭ vilaĝaj stratetoj, al mi plaĉas enspiri tiun ĉi aeron, aŭskulti voĉojn de babilantoj, la vortojn tutplenajn je animlevanta venetia gracio: tamen tiuj ĉi apenaŭ kaj malmulte similas mian antikvan lingvon: ĉiuj parolas dialekton miksiĝantan kun vortoj kaj esprimoj de la oficiala itala, kaj se oni deziras aŭskulti la lokan venetian dialekton oni devas serĉi kaj okazigi konversacion kun oldaj homoj. Kaj tamen ĝojigas la spiriton promeni inkognite tramerkate por sin lasi transporti de la gracia moleco de tonoj de virinaj voĉoj.

Enirinte la preĝejon, mi imagas vidi alvenantaj renkonten la tiamajn grandajn kripajn statuojn kiam mi ne sciis, ĉu preĝi al la etaj ŝafoj aŭ al la kolosa kamelo ĵus alveninta certe de Afriko ĉar hieraŭ mi ĝin ne rimarkis. Jen nemalsama virinvoĉa kanto kun tiu anĝela elvokado kaj plezuriĝa malfruiĝo sur la finaj notoj. Iam, kiam oni kantis, mi, antaŭ la kripo, kunfandigis tiujn ĉi voĉojn kaj tiujn de la anĝeloj jen nevideble flugantaj ĉirkaŭe jen statuaj: estis ĝuste tiuj lastaj la kantistoj, malgraŭ, ke iliaj lipoj restadis fermitaj. Eble, mi tiam obstine supozis, ili movas la lipojn kiam mi taŭzas kapon kaj brakojn kaj piedojn por defendi la lokon insidatan de aliaj infanoj premantaj je miaj ŝultroj kaj flankoj.

Ĉe la tombejo, apud kiu eĉ la soleca paŝado laŭkelkatempe tiel min invadis kaj plenplenigis je respektosento aŭ horora timo kiam mi provis eviti la venĝan animon de la porketo mortigita kaj salamigita, nun eĉ tiuj ĉi apenaŭ sentiĝas: tiom la loka aspekto variis kaj buntiĝis, ke ĝi sin dekoracias kiel ĝardenon senkomunikan. Mi eniras, legas nomojn en ŝtonplatoj kaj sinkas en rememorojn furioze memaperantajn: jen la geavoj jen la onklino jen la kuzo laborfalinto. Elvira miras pro miaj memkoncentrado kaj emociado, kaj eble eksentas sekretajn ligojn kun la mondo el kiu eĉ ŝi devenas. La malmultaj silentaj vizitantoj havas vizaĝojn tro similajn al tiuj pri kiuj mi nostalgias por ke ebliĝu foriri el emociado.

Ĉiu parenca forpasinto havus ion riproĉi al mi: fakte, preskaŭ neniu el ili ricevis de mi tiom kiom li donis al mi. Ili vidis en mi sian honoron, sian socian superleviĝon kaj anticipon de sia, foje forgesita, transcenda destino. Iliajn ĝojon kaj certecojn eble mi ŝanceligis. Mi sentas impulson ilin trankviligi ĉar nun ni kune kun ili havas la saman fidon, la saman esperon, kaj ĉi tie kun ili rendevuas.

Veninte por ilin pietate rememorigi mi finiĝas humiligata antaŭ ili; nun evidentas, ke min trenis ĉi tien ne forto de subiranta vivo, sed bezono min liberigi el kulposento pardonpetante: al la avo kiun mi forlasis en ekstrema momento, al la kuzo komunistiĝanta sur kiun miaj bruskoj falis senpiecaj ŝtonoj; al la onklino kiu el siaj kultura senornameco kaj socia fremdeco eltiris elaĉetan admiron por mi kiu, malgratule, ŝin neglekte flankenlasadis; al onklino Anĝelina komprenema al ĉiuj kaj tiom kutime bonhumura ke per ŝia ŝajnĉantece milda voĉo kvietigadis disputemajn familianojn: ŝi por regali min, indan je ĉio laŭ sia senkondiĉa estimo por mi, per plado el diversaj viandoj, iun tagon forgesis kaj fastigis sian filon revenantan el lacigaj laboroj; al la avino kiu, intuiciinte miajn inklinojn, plurfoje min riproĉis pro mia nekaŝita indiferento al si; al praonklino Tereza kiu, kvankam al ĉiuj helpantema, tamen pri miaj sekulariĝo kaj edziĝo ne ĉesis akuze mueli kion lango elpelis. Jen la kompatindulo de la tuta parencaro kiu komunikiĝis nur geste aŭ grunte pro manko de parolkapablo; jen 80-plusjara onklo Aĥilo saĝa kaj spirite riĉa, amebla pro sentencoj kaj juĝoj, kutime ŝatataj postevente; kaj jen la tombo-niĉo ankoraŭ ne okupata, tiu de kuzino Maria, nun postvivanta en kadukulejo: estis ŝi kiu min ruĝigis antaŭ multaj dirante, ke al mi, religiulo, ne malplaĉas trarigardeti la jupojn movitajn de junulinaj formoj.

Jen mi traktas ilin kiel vivantojn. Sed tiu penso-imago tiom elkreskis ke certamemonte ŝajnis ke la tempo dediĉita al la mortintoj min forigos el la viv­antoj ĉar ili vere vivas ĉe Dio. Je tiu sento-malkovro, mi min trovis festante kun ili!

En angulo, preskaŭ apartigita de la aliaj, jen la familia tombo, marmore meblita, de tiu riĉa forpasinto neniam vidita kaj renkontita, por kiu tamen, en la memortago de ĉiuj mortintoj, oni insiste petis, ke mi ploru antaŭ tombvizitantoj kaj centru streĉojn por subvenigi larmojn ŝajnigante afliktiĝon. Li estis la bienposedanta notindulo ĉe kies familio dungiĝis mia patro: liaj pluvivantaj familianoj enmanigadis al ses/sepjarulo florbukedon ordonante, ke mi preĝu kaj plore sintenu, antaŭ tiu tombo kaj antaŭ mirigitaj personoj, almenaŭ unu du­onhoron. La rekompencaj kukaĵoj ebligis, ke mi, ruze/kaŝe, portu fingre salivon al la okuloj obstine rifuzantaj larmi.

Tra la vojoj kaj placetoj, jen la restaĵo de la panbutiko ĉe kiu mi tro sata de blanka polento (maizkaĉo), kredigante mendon je nomo de mia patro, ŝulde aĉetadis varman krakpanon (jen mia ripetita senresponda posta ena demando: kiu pagis post dekoj da ŝuldoj?); jen la loko, nun placo, kie el sia domo fulme eliradis olduletino Ĝeĝa furioze riproĉanta pro kriaĉadoj kaj batoj kontraŭ la fenestroj de sia hejmeto. Tie ĉi, apude, situis la lernejo kie la instruistino min benkkunuligis kun lernantinoj por ke ilia ĉarmo min instruu, ke la nazmuko ne forviŝendas per la mandorso aŭ per la jakmanikoj. Jen la stacidomo, kie haltadis la trajneto, nomata nigra bovino pro ĝiaj lignobruliga lokomotiva je blanka/nigra koloro kaj malrapideco ene de tiomaj movoj kaj hastecoj, nerekonebla jes, ebliganta tamen, ke mi revidu la instruistinojn malsuprenirantaj el trajneto tutnigrafuma kaj vaporblovanta. Ili el la stacidomo ĝis la lernejo defiladis flankflanke, triope aŭ kvarope, movante sinkronece la samflankajn gambojn, kiujn mi fikse observadis marŝante preskaŭ per samritma paŝo je ilia flanknivelo: ili miris, ke infaneto aŭdacus tiom manifeste prigapadi iliajn krurajn ĉarmaĵojn dum mi ensorĉiĝis nur pro sinkroneco de la gambaj movoj kaj de la ritma klakado sur la larĝa stratpavimo. Jen la domo de Simono, en kies korto ankoraŭ siluetiĝas la branĉoj de la jujubarbo, kiun mi skuis kaj mildigis, sed nur pro neeltenebla malsato, je la peno subteni integra la fruktan ŝarĝon. Pliposte plurestas la hejmeto de la pedelo, kiu tiretis, kun la permeso de mia patro, miajn orelojn, nemalofte interpretante tro malavare tian permeson. Personoj, paŝante kaj informante, helpas rememori erojn de la pasinto de miaj geavoj, eĉ priskribas eventojn.

Eĉ en kelkaj senpolviĝis, ke ilia nevo fariĝis fratula pastro kun la dua me­scelebro en tiu ĉi preĝejo. Ne ĉio perdita do, flustris ĉe-orele Albina, respek­t­ante tamen mian silenton dum mia esto ensuĉiĝas en novajn nedifineblajn sentojn: se ĵusantaŭe mi ĝojis kvazaŭ revokita el ekzilo, nun mi estas denove ĝene elvokata kaj… memelpeliĝanta!

Elvira, ne retenante sian malpacientiĝon, duondormas en aŭtomobilo, fora de tiu vivo ĉar ŝi ankoraŭ ne ensciiĝas, ke eĉ la ŝia emerĝas el tiuj iamoj.

Jen la busstacio, kie iam haltadis la fumanta trajneto.

Vagona restaĵo, sur apuda subĉiela parkotrako, de tiu unuvagona trajneto min superŝutas je memoraĵo kies spuroj jam perdiĝas kaj igas malfacila la rakontadon mem. Tiu trajneto kuris sur reloj flanke sed unukorpe kun la longa provinca senkurba strato, ĉiam trafikita precipe de ĉaroj je besttrakcio alruliĝantaj al aŭ el la kamparo, bicikloj kaj malmultaj bruecaj aŭtomobiloj kaj polvonubigantaj kamionoj: estis facile kaj distre promeni aŭ kuri tra tiuj reloj, tiom pli, ke la trajno vojaĝis je dekhorkilometre kaj malavaris je fajfadoj imitantaj bovinmuĝojn.

Ankaŭ mia avino paŝadis inter tiuj reloj por eviti precipe ĉevalojn, facilajn al incitiĝo kaj pranciĝo pro la bruega aŭtotrafiko, kaj la malalloge hupantajn aŭtomobilojn. Je trajna fajfado ŝi revenadis surstraten. Sed unu fojon, je la unuaj sunaj radioj, ŝi ne plu kapablis puŝi la ĉarumon por superi la dudek centimetrojn de la rela niveldiferenco. Kial tiu ĉarumo inter la trakaj reloj en tiuj ektagiĝaj horoj?

Estis la unua tago de la jaro kiam mi, kvinjara infano, gasto ĉe la patraj geavoj, kreis grandan angoran agitiĝon. Same kiel okaze de ĵus pasinta kristnas­ka solenaĵo kulminanta por infano ankaŭ en festmanĝo, mi, nepacience alproksimiĝas al la ardaj kuirejaj kamenflamoj kaj, sidiĝinte sur apudan brakseĝon, min ekbalancas antaŭen/malantaŭen. Kiel prognozite de mia onklo, mia dekstra piedo glitas en la poton je bolanta buljono, el kiu oni ĵus deprenis la boligitaĵojn. Kriegoj, unuaj helpoj, verŝaĵoj de vino kaj oleo kaj alio likva hazarde ĉe- kaj man-apude. Vespere la piedo estis enorme ŝvela dum mia frunto, laŭsense de la avaj kaj onklaj manoj (tiam la febromezurilo ne jam disvastiĝis inter popolanoj) brulis pro la febro. Necesis, ke la infanon senprokraste vizitu kuracisto, sed kuracisto loĝforas kaj ĉiukaze pagendas.

La sekvan tagon la avino kuris frumatene al la najbara merkatejo por vendi ovojn, demetitajn hieraŭ kaj antaŭhieraŭ de la amataj kokinoj, por ke per ties enspezo ŝi pene kolektu la monerojn bezonatajn por pagi la kuracistan viziton. Sed kiel transporti la infanon ĝis la ambulatorio, se la malsanuleto ne povas paŝi? En la kapo de la avino sparkis ideo: manĉarumo! Ĝi, je unusola rado kaj du stangoj senpene leveblaj, puŝita permane, povas servi rulseĝile... Oni min ŝarĝas sur ĝian kavon kaj la avino komencas antaŭenpuŝi. Laŭ kiu flanko de la strato? Sur la plano, ruze!, glata kaj fora de la trafiko, inter la du reloj. Kiam alvenos la trajno, ŝi kondutos same kiel en sennombraj samaj fojoj: el­reliĝos al la strato!

Jen, vere, la trajno. Avinjo senurĝe provas suprenirigi el la relnivelo la puŝĉarumon; sed la rado ne superas la obstaklon de la dudekcentimetra niveldiferenco; ŝi reprovas alvokante Marian kaj Sanktulojn. La tria, la kvara malsukcesoj urĝas mian avinon peti helpon per vokoj kaj krioj ĉiuflanke adresitaj; sed neniu aŭdas ŝian voĉon, oni povas aŭdi male la insistan eltrajnan skrapan fajfadon. Ŝi reprovas ankoraŭ per pli energiita puŝo: nenio! Ŝi tiam forlasas la ĉarumon al la neevitebla destino, ŝiaj brakoj provas min elĉarumigi por min brake forporti; sed mi, senvole frapita ĉe la vundita piedo de ŝia senspira hasto, ekploras plenvoĉe: ŝi instinkte min rekuŝigas en la ĉarumon kaj ĵetas la okulojn lastespere manlevante al lokomotivo... ankoraŭ fajfanta sed jam haltiĝanta ĉe niaj ŝultroj.

El la trajno eliras la lokomotivestro kaj biletkontrolisto por helpi kaj kvietigi la korkrevon, kiu lasos longatempe senvoĉa kaj senkolora mian avinon.

Alia sufero impregnis mian animon. De longe mi persvadis Albinan, ke ni vizitu virinon kiun iam mi eble pormomente konjektis igi mia edzino kaj ĝuste ĉi tion tutanime la ulino esperis, eĉ tio plenĝoje efektiviĝis por ŝi unika vivcelo; sed kiam ŝi ekkomprenis, ke miaj okuloj kaj koro ekdirektiĝas al alia destino, ŝi kaŝis sian elreviĝon perdante la forton plu komuniki kun mi kaj kun siaj proksimuloj.

Ni konatiĝis hazarde, mi haltiĝante ĉe benzinstacio, ŝi manpuŝante biciklon je la dekstra stratmarĝeno, eble por eviti la riskojn de aŭtotrafiko, en tiu ĉi punkto vere kaosa. Startigante la motoron, mi devis ŝtopi la aŭton ĝuste sur la blanka linio antaŭ ol oni enmetiĝas en la straton en tiu momento trafikstopita ĝuste ĉe mia maldekstra flanko: ŝi, je malmultaj metroj de la aŭtomobilo, devis haltigi siajn paŝojn preskaŭ kontaktante la maldekstran flankon de la impertinenta abrupta baraĵo, ĝuste je du metroj de mi. Mi tuj profitis por rigardi la virinon, eble fraŭlinon, sporte vestitan kun helbruna hararo, iom ondumita: tiom sendelikate estis la gapado de miaj okuloj, ke ŝi mallevis la siajn serĉante objektojn sur kiujn ilin defende deturni. Ŝia embaraso tamen daŭris malmulte ĉar, fikse ŝin rigardante mi el mi lasis fluti la kontaktigajn vortojn: “Ho feliĉa maldelikateco! Mi profitas por kontempli ion plaĉan. Espereble, la trafiko haltigos nin ĉi tie longatempe!”.

Ŝi duonridetis apenaŭ vangruĝiĝante kaj softe mallevante la okulojn, sen elmeti la vortojn kiuj certe premis por eliri. Ankoraŭ reciproka rideto, kaj mia­ŝultre hupetas aŭtomobilo postulanta liberan vojon.

Tujpost la unua trafikcirklo, je ducent metroj, mi volis atendi la biciklantinon por ŝin revidi kaj repreni la ŝercan paroladon. Ni konversaciis ĝisvespere. Ni nin revidos ankoraŭ centfoje pro tio ke mi, laŭkelktempe, kaj ŝi, ĝisfine, plividis oportunecojn por realigi nesekretan, kvankam ne pale diritan, revon: vivi kune por ĉiam.

Katarina estis la nomo kiun mi prononcis kun vera allogo dum ŝi kateniĝis el mia allogo. Ni fariĝis ne plu kapablaj vivi unu sen la alia. Ŝi estis dolĉa, pasia, forgesema pri si mem, el ŝia eno displitiĝis sentoj tute por mi, miavice fascinita.

Sed neniam ni plenumis la komunan revon, ĝermitan malgraŭ niaj komunaj ekproponoj, vorte sed ne fideme diritaj, ekskludi definitivajn sentimentalecajn implicojn: miaj ne junaj sed senspertaj jaroj ankoraŭ konfuzis amon kun fascino, plezuriĝa pariĝo kun sento de amo: ĉio je mia flanko fariĝis vice kaj vice nur pli sensema ol senthava kaj sopiranta pli al ŝia korpo ol al ŝia animo; kaj kiam ankaŭ la kontentiĝo de la deziro kvietigis superregon, la rilatoj malintensiĝis. Ekkonsciiĝinte pri tio, ŝi malpleniĝis je ĉio bela ekperdante vivecon en la gestoj kaj parolado kvazaŭ stuporita en definitiva apatio; el ŝia silento antaŭ mia nepotenco konsoli travideblis iu sufero el kiu speguliĝis ĉiu doloro de l’ mondo, kies impreso neniam malaperos. Ŝiaj, tiom admiritaj de mi, svelteco kaj velkeco fariĝis flegmo kaj senmieneco. Ŝi ne eĉ provis revivigi kion ŝi vidis en mi forperdiĝinta. Mi maltrafis la lastan interkonsentitan rendevuon: mi, etanime, ne kuraĝis refirmigi aŭ kompate falsi mian decidon, ene de mi, kaj observi ŝian suferan vizaĝon. Eble eĉ ŝi ne kunportis sian seniluziiĝon ĝis tiu rendevuejo.

Nun mi pensiulas feliĉe, ŝajne senprobleme. Mia edzino ekde ĉiam informiĝis pri tiu mia ama parentezo kaj kiam mi parolis pri tiu virino, ŝi montris indulgi al miaj pensoj, tiom pli konsenteble, ke miaj aktualaj sentoj estis kneditaj nur el deziro scii ĉu ankaŭ ŝi alvenis fine al sia feliĉo aŭ ĉu ŝi restis ankoraŭ en tiu sufero, eĉ post dudek kvin jaroj, tioma fakte estas la tempo pasinta.

Fine mi kaj mia edzino, aspekte turisme, reale por kvietigi mian anksiecon kaj eble ankaŭ sentojn de kulpo, veturis ducent kilometrojn. Kelkajn tagojn pli frue mi jam kontrolis en la telefonlibro, sed ŝia antaŭnomo kun familia nomo mankis tie. Ĉu malbona aŭguro aŭ ĉu signo, ke ŝi nun havas alian familian no­mon, laŭ mia espero?

Alveninte al la okmilanima urbeto, ni instaliĝis en la sola hotelo kaj tuj piediris al la direkto de ŝia domo: tiu devas esti izolita, ĉirkaŭata de ĝardeno sur kiu alrigardas la fenestro de la ĉambro destinita al mi ĉiun duan semajnon kiam laboro de komercagento envicigis tiun regionon en la listo da miaj taskoj. Tiu fenestro, kies sojlo, je ĉiu mia reveno, tegita je amsignifaj florvazoj iom post iom efektiviĝis por mi evidentiĝo de la sopiro de ŝia korpanimo al la mia. Ŝiaj gepatroj min traktis kun kreskanta simpatio, certe vidante en mi la estontan edzon de sia unika dudeknaŭjara filino. Laŭ du jaroj mi pasigis en tiu ĉambro du vendredojn, du sabatojn kaj du dimanĉojn monate. Feriado kun ŝi, libertempo kun ŝi.

Mi nun volas revidi ĉion, precipe ŝin. La vojo nun plilarĝas, la konstruaĵoj plinombras, la malantaŭa spaco dominata de malaltaj tegmentoj. Ne! Kiel timite, ŝia domo ne plu estas: en ĝia loko granda multetaĝa kunposedaĵo, alta kun ĝardeno antaŭe. Timide, preskaŭ timanta esti riproĉata de ĉiuj pro tiu intuiciebla mia pasinto, mi enketis ĉe okazaj personoj pri ŝi: kie nun ŝi loĝas? Neniu aŭdis tiun nomon kun antaŭnomo: cetere la kunposedaĵo apenaŭ dudekjaroldas!

Vi provu ĉe tiuj kampardomoj”. Alproksimiĝante al tiuj ĉi, neniu movo aŭ bruo el ili preludas respondon ne nescian. “Ni novas ĉi tie, nur el dek jaroj, neniam ni aŭdis pri tiu persono. Eble ĉe la komunuma anagrafa oficejo”.

Ja, certe la anagrafa oficejo, sed jam ekvesperiĝas, necesas atendi ĝis morgaŭ matene. La atendo kreskigas angoron de suspektata malbona novaĵo. Post vespermanĝo mi kaj mia edzino promene laŭiras la stratetojn kiujn mi kun Katarina iam trakuris manenmane ĉar tiam niaj vortoj enŝteligis unu al la alia allogajn certecojn kaj firme certis, ke niaj sentoj nin, sintonie kaj trans niaj vortoj, trenus nin kunvivi por ĉiam: jen la angulo de la gelatejo, ne plu rekonebla sed ankoraŭ glaciaĵejo, jen la ejo de ŝia amika merceristino ĉe kiu foje, gastigataj en petoleca saloneto, ni kune trinkis kafon sub amikinaj memkontentigaj rigardoj pro la envieca bonŝanco de Katarina: sed la ejeto, englutita de najbara pli granda ejo, nun estas ferbutiko. Se hazarde mi renkontus tiun merceristinon eblus ricevi informojn pri Katarina. Kaj ĉu se ŝi min rekonus? kaj memorus la elreviĝojn provokitajn de mi al sia amikino?

Pasis la nokto preskaŭ sendorme. Frumatene, tuj al la registra oficejo: honte, preskaŭ kulposente, malaltvoĉe mi petas la informon: kie nun loĝas Katarina P.?

Tiu loĝantino ne plu registritas ĉe tiu ĉi komunumo. Se jam pasis dudek kvin jaroj, oportunas konsulti ankaŭ la registron de la forpasintoj, tie en la fronta ĉambro. Jen la kruda vero: ŝi forpasis antaŭ dek sep jarojn, mortigita de kancero, enterigita en la vilaĝa tombejo, tombo n. 69 de la kampo C.

Reakirinte sinregon, mi prononcas vortojn kaj murmuras al mia edzino: kaj tiel mi al ŝi neniam povos ensendi, ke mia aktuala feliĉo deiras parte ankaŭ de ŝi! Konstruita ankaŭ pere de ŝia ofero.

Posttagmeze tuj al la tombejo kun en mane bukedo kombinita el floroj aĉetitaj de mia edzino. Ĝin portas mi, kvazaŭ tiu ĉi gesto povus esti vidata de Katarina kaj reliefigi pensojn kaj sentojn konsoldonajn por ŝi. Jen la tombo: nelegeblaj literoj en breĉetita tomboŝtono, sen floroj, eĉ nefreŝaj, sen apartaj signoj de ama prizorgo. Ĉi tie kuŝas io de ŝi, mi senteme pensas, kaj enflaras tutan ŝian amatan personon. Kiel manifesti al ŝi ion pri mi nun humile dankema, dezirema aŭskulti ŝin pri si? Kiel rerakonti denove al ŝi, ke neniam mi forgesis ŝian elreviĝon kaj suferon? Mia plenpleneco de sentoj estas eksplodanta. Al kiu konfidi mian koran transdonaĵon por ŝi? Ĉu tiu mia sentamplekso, konfuzita en kulposento kaj kontento pro mia lojala deziro ŝin renkonti, nenion signifas? ĉio perdiĝos? Se estus interparolanto kiu perus inter mi kaj ŝi!

Mi forte deziras, ke ekestiĝu tia peranto, ke li estu tie ĉi por rikolti de mi kaj raporti al ŝi; ke tiu ekzistu por konservi ĉion de ŝi, ĉion konsistigante por ke ŝi povu scii pri miaj pensoj kaj miaj sentoj kaj pri mia senlima partopreno en ĉio ŝia, kaj por ke ŝi sin sentu konsolata. Mi sentas tiel intense tiun deziron, ke ŝajnas neeble, ke tiu peranto aŭ interkomunikiganto aŭ kunigilo povu ne ekzisti. Mi bezonas lin, do li devas estiĝi!

Kaj tiu evidento sin transformas, preskaŭ alloge, en ĝojon pro tio ke mi nun fine eltrovas la manieron por alveni al ŝi. La dubo, ke tiu mia deziro estas donanta konsiston al bezonema fantazio, ŝajnas kontraŭlogika kaj kontraŭracia kun eĥoj de rankoro kontraŭ tiu ĉi kiu sin permesus neekzisti. Se li ne ekzistus, li mankus je respekto kaj amo al mi kaj precipe al Katarina. El miaj lipoj eliras sensencaj monosilaboj dum elinterne fontas la plej konvinka preĝo: preĝo por ŝi, por ke estu fine konsolo por ĉiuj, por ke Li daŭre ekzistu por ĉiamigi eĉ tiujn miajn sentojn!

Sen li, ĉio sensencas, kun nenio bona konservita. Kun li la monstro de la morto fariĝas nur pasado. Kion vi balbutas, la rigardon adresita al io nevidebla?, demandas mia edzino, provante min forvenigi de tia angorstato kiu en tiu ĉi momento jam fariĝas ĝoja certeco. “Li, Li estas kaj savas ĉion bonan, ŝin kaj nin!”.

Ni plurestis en tiu hotelo por reviziti ŝian tombon kaj akiri malpli partajn kaj malprecizajn informojn kaj partopreni en meso memore je ŝi. Ŝi perdis, laŭ spurmemoraĵoj, ne multe post nia disiĝo, la gepatrojn, kaj sekve de ĉio sin apartigis ankaŭ de amikecoj, kaj travivis la lastajn jarojn preskaŭ en kompleta soleco kaj senĝuo, eble humiligita kaj nuligita ĉe si mem de la enŝteliĝinta konscio ne esti amata, fore de sia patra hejmo intertempe transigita al aliaj manoj kaj tuj poste disfaligita. En la malsanulejo kie ŝi forpasis, neniu dokumento jam estis konsultebla: kelkaj kredis memori, ke ŝi travivis daŭre sinkanta el muteco sur siajn senesprimajn pensojn. Ĉiu informo remortigas kaj revivigas ŝin.

Nur ĉe la paroĥeja registro oni legas ŝiajn manskribitajn nomon kaj antaŭnomon sekvatajn de presita ordinara gloso, konsona kun finkvietigitaj miaj deziroj kaj bezonoj: Katarina P. hodiaŭ, 19an de majo 1980, gastino ĉe la anĝeloj.

Laŭ hejmenrevena vojo, en aŭtomobilo kun Albina, mia sentapensa kaosa tumulto rezistis al la tento distanciĝi el ĉiu sufero, kaj ŝuŝe ripetadis: kial ni homoj alkutimiĝis al morto kaj daŭrigas vivi dum aliularo, ĉe ni, estas elvivitaj? Kia egoismo nin adaptigas al tia malhumaneco?

Konfliktis en mi du kontraŭaj deziroj: kiel malĉizi en mia memoro tiujn memoraĵojn kvazaŭ ili neniam ekzistis? Kaj samtempe: ve al kiu provas malĉizi ilin el mia memoro!

Kiam la emocioj, nemastrate disfluantaj, iom reordiĝis, mi dumstirade enĵetis al mia edzino jenan liberversan kvazaŭan poemon, almenaŭ ne pervorte torditan, por ke la hodiaŭaj sentoj havu ĉiam ekscitilon je la sama nuna intenseco kaj konstante repagi neestingeblan ŝuldon. Ĝi restis, tamen, ĉiam nerelegata, do senreviziita, eble por ke ĝi ne paŝigu tra dolora klareco sentojn certe kviete hejmantajn en animaj profundecoj, sed ĉiam ŝirkapablajn. Se leganto ankoraŭ retenas la atenton…

1. Mi vin rigardas.
Kiel diluiĝis gajeco!
Kien kaŝiĝis la steloj?
Ĉu vere ekzistis harmonio
de sonoj, la ĉeesto de infanoj,
via konfidema rigardo?
Nun ĉion enverigas
via korpa restaĵo
puŝata koruptiĝi.

2. Mi nun ne forlasas vin:
Unue mi vin plenkore rigardis
Due mi tuŝis delikate vian tombvangon
Trie mi fortege sopiris, ke la vivo revenu
Kvare mi rezolute volis, ke iu potenca
redonu al vi la vivon
Kvine mi scias, ke iu faros, ke mi vivu
kun vi kie al vi estos amo al ĉiuj.
Ho! Se mi sukcesus refari vian ridon.


3. Miajn sencelajn vortojn
la vento similigas al via rigardo:
ĝi min envolvas
kaj sendetene forfuĝas.
Sed mi simile
al singarda abelo, insistas
palpi la momentan punkton
por suĉi el via animo
vian nektaron.

4. Sed mi vere nenion havas
se ne rimorsan senkulpon
kun senpotenca emo
ŝanĝi destinon kiun mi
ne povas ŝanĝi
kaj kiun mi kaŭzis.


...

Mia Dio denove ŝanĝiĝas je aspektoj kaj trajtoj en mi. La Dio ĝojiga de miaj meditoj nun devas akordiĝi kun la Dio kiu nebonvoleme dispoziciis pri tiaj miaj kaj ŝiaj suferoj. Tia Dio kiun mi ĝis malmulte antaŭe difinis, ŝerce, malkaŝiĝebla al miaj rigardoj nun ne plu forlogiĝantaj ĉar neaprobe konsta­tantaj, riveliĝas kaŝanta siajn vojojn, senkompate rekonfirmanta, ke al li oni devige revenu per dolora morto. Same kiel ĉiu kredanto, ankaŭ mi remetu la celbuleton en la centron por rekomenci reordigon de la ideoj disiĝantaj; la miaj nun konfuze penas malkonfliktiĝi kaj malfacile trovas la liberigajn vojojn al komunikiĝo.

Albina delikate, eble puŝite ankaŭ de io sia, akute observis: “Eĉ travadi la vivon en retrospektivo kostas! Animo balanciĝas inter sentoj de kulpa perdo kaj de malpleno...”.

Alia sufero venis elrevigi nin, kiam la flustroj fariĝis certeco per nedeflanka komuniko de la koncernatoj: pioniraj anoj de la klubo de depastriĝintaj familioj kaj foje malavare stipendiintaj aktivadojn, Marta kaj Mario, paro kun tri gefiloj, ĵus decidis unu sin separi de la alia, kaj pri la okazaĵo ni informiĝis dum la finaj divorcaktoj. Kiel tio eblus post dek kvin jaroj? Eblis, laŭ komentoj, pro tio ke Mario delogis, aŭ delogiĝis, eĉ gravedigis, novan revivigantan amon, tute freŝjunecan.

Lasttempe ili renkontejumis malkune, malkune partoprenante aktivadojn: la cirkonstanco, postfakte, aperis simptomo siatempe nekomprenita. Ili sin separis tute amikece; sed la interkonsento faktoris por unu el la du kiel el neceso virto, por la edzino jam diketa kun ekstreĉiĝanta haŭto kaj la vizaĝo iom ŝvelinta. Ili ne plu vidiĝis en la klubejo kaj ankaŭ foriĝis de niaj interrilatoj, sed ne de niaj klubanaj komentoj: ke oni atentu pri la defroto de la tempo (kaj de la “aparatoj amoraj kaj de ties ekzaltiĝoj ĉe freŝa furaĝo!”, oni amuzcele aldonis); ke amo, eĉ la para, devas esti flegata ankaŭ per volaj iniciativoj kiuj kapablas favori la revenon kaj revivigon de la kora amo. Amo hardiĝas ankaŭ helpe de intenco, antaŭvido kaj devo neprigantaj disciplinon kiu pere de farendaĵoj refariĝas sento. La insista volo rekreas eĉ la eksensekiĝintan amon ĉar ne veras, ke al la koro neniam oni ordonas! Se je nivelo de instinkto veras, kiel jesas konata popoldiro, ke la amo foje flugas, foje pasas, veras ankaŭ ke je nivelo de menso la amo ĝermigas devon, kaj la devo ĝermigas amon.

Tio instigis debaton pri la idealoj de nia grupo (la restanta grupo), la celoj de tiuj plurfoje proklamitaj aŭ skribitaj, laŭ kiuj edziĝintaj pastroj entreprenis la edzan aventuron ankaŭ por demonstri al la ekleziaj aŭtoritatuloj, ke geedziĝo kaj pastriĝo povas perfekte kunekzisti kaj, ke la amo al Kristo ne rivalas kun la amo al virino. Oni, tamen, konvinkiĝis, ke, spite niajn seriozecon kaj priteologian trempadon, finfine ni similas ĉiujn aliajn: disflagrantaj pasioj, ĉar evangelie ne senbridigitaj kaj “hakitaj”, foje kapitulacigas eĉ niajn tre fieriĝintajn idealojn.

Oni maksimis tiel: cirkulas tramonde geularo, preta partnereciĝi, pli alloga ol la aktuala via partnero. Kial vi nun allogiĝas de io kio baldaŭ manifestiĝos malpli alloga kompare kun aliaj jam ekzistantaj altiraĵoj? Ĉu eble devas interagi kio transallogas? Kial rezigni plion pro malplio?

Kaj fine: ĉu divorci ne egalvalorus elegante reĵeti ĝuitan personon?

Jen incidento pli nekredenda ol rakontenda.

Mi bonŝance, sed tiufoje bedaŭrinde, estas taksata homo religia, preta paroli pri la ĉeesto de Dio en la komunaj eventoj, kvankam foje iom parade, laŭopinie de mia bofratino (edzino de frato de mia edzino), kiu ne mankis amuziĝi je tiu mia emo laŭ ŝi evidenta.

Ĉi ulino travivis kun la edzo kaj dekjara filino en izolita domo urboperiferie preskaŭ du kilometrojn diste de mi. Pri religio ŝi sintenis kiel eble malproksime ĉar al ŝi sufiĉas feliĉo vadebla en tiu ĉi vivo. Se Dio kreis tiun ĉi vivon, li ĝin inventis tiom feliĉiga ke pri li ni ne plu bezonas!, sugestadis konvinke kaj konvinkige ĉe siaj pedele samlaborantoj en lernejo. Tamen, iutage la feliĉo montris la kontraŭan faceton: al ŝia edzo, homo je samaj pensoj, oni diagnozis pulman kanceron kun fatala prognozo.

Ŝiaj pensoj pri religio kaj Dio ne ŝanĝiĝis, sed ŝanĝiĝis ŝiaj rilatoj kun mi, homo religia kaj do kapabla, laŭ ŝi, obteni ĉe Dio la kontraŭturniĝon de la eventoj. Mi certe promesis preĝon por li kaj por ŝi; sed la malsaniĝo malsate avancis malgraŭ ŝiaj riproĉoj kaj defioj kun ofendoj al mi kaj ankaŭ al sanktaĵoj per gestoj, foje vidigitaj al aliaj, malestimigaj. Riproĉoj parte kontraŭ mi kaj parte kontraŭ Dio kiu nun insidas, eĉ ekdetruas la kreitan feliĉon, se ĝin vere kreis kelka.

Mi ne cedis al la tento forlasi ŝin al propra destino ĉar ŝiaj ekscesoj, kun perdo de privata kaj publika ekvilibroj, devigis helpi ŝin sendepende de reagoj malŝatigaj pri mi. Eĉ kiam ŝia edzo ŝajnis akcepti sian sorton kaj sin remeti en la diajn manojn, ŝi daŭrigis min insulti antaŭ flegistaro kaj kuracistaro, kiuj fine montris kompaton por ŝi kaj kuraĝigon al mia pacienco.

La lastajn semajnojn, antaŭ la forpaso de ŝia edzo, la ekscesoj gestaj kaj vortaj kaj... batemaj akiris plialtiĝon pro tio ke plievidentis, ke miaj preĝoj kaj influo ĉe Dio valorus malpli ol neniomo, eĉ ĉiukaze ĉio tio estus frukto de hipokrito. Se mi provis ekspliki, ke eĉ dum niaj preĝoj Dio konservas sian sendependon aŭ ke, fine li kooperas al nia fina bono, la vortojn ŝi sarkasme fuŝadis kaj ŝtopadis manblokante miajn lipojn. Fermi miajn lipojn kaj bati miajn vangojn kaj ĵeti piedojn kontraŭ la miaj estis unubate samafero.

Tamen ŝi bezonis mian paciencon laŭ komuna juĝo dum mi decidis, ke ŝiaj ofendaj vortoj vaporiĝu sen min tuŝi, kaj la man- kaj pied-batojn mi strebis eviti aŭ malefikigi: nur iujn fojojn ili trafis la celon.

Ĝuste pri tiuj, kaj vere pri la tuta afero, ŝi hodiaŭ al mi pardonpetadas rekonante siajn ekscesojn, kvankam mi pri ili memorigas, eĉ en mi mem, neniel kaj diras, ke ŝi ne mem tian sintenon decidis. Doloras ŝin, akompanate evidente de la provo malekzistigi ilin, la saga krudeco de vortoj kiuj el la ĉizita memoro nun daŭrigas gravuriĝi antaŭ ŝiaj okuloj kaj oreloj dum parencaj renkontiĝoj. Vortoj rikanaj: “Vi hipokrita… Vi fiaskanta kiel mensoga anoncanto pri fantomaj Dio kaj religio, vi fiaskanta kiel edzo pro evidenta via opresado sur vian edzinon. Vi jam fiaskinta kiel religiulo…”.

La viro forpasis kiel prognozite. La pezoj de la funebroj falis sur min ĉar ŝi sin kaŝis fore de ĉio. Reveninte post kelke da tempo, ŝi montradis esti rekuperanta la psikan ekvilibron kaj, eble, pli klaran sintenon pri religio.

Ĉu tio povis ne startigi ekzamenon pri la intencoj, sekretaj aŭ nekonsciaj, de la proklamado de mia kredo kaj religia agado? En mondo de nekredantoj finfine povas okazi, ke kredanto tentiĝus kontentigi per tia sinprezentado sian subfosan emon al originaleco aŭ al akirado de estimo ĉe si mem kiel surogato de la malvenko. Analizo de psika profundo eĉ tion scipovus senmaskigi!

Ĉar okazas konsidero ĉe seniluziiĝoj, jen tiutempe alia. Irinte viziti religiulon kiu restis al mi vere amika kaj kundividanta de miaj kulturaj kaj pasiaj celoj, mi trovis lin, kiel suspektite, blindigita pro akcidento jam de kelkaj monatoj kaj nun baraktanta por reordigi la vivon en tia nova stato. La dialogo provokis al mi fendon kaj okazon eniri pli profunde en mi mem. La tempon iam dediĉitan al la legado kaj konsultado kaj eseado nun li foroferas al fantaziado kaj memorado kaj forlasiĝo al Dio, aparte en noktaj horoj “ĉar nun pensi al Dio, asistate certe de la sciencoj lin koncernantaj, fariĝis neceso, antaŭe ĝi estis ne multe pli ol hobio, eble profesieco. Nun mi min devas plenplenigi je Dio, se mi volas daŭrigi iel en aktiveco pluviviĝinta”. Jen seniluziiĝo: en tiu momento mi perceptis Dion reduktita al eskapilo, antaŭe hobio nun aranĝo por akiri celon kaj min alverŝi per pensoj validaj kaj veraj, sed funkciigitaj al tiu celo. La amon al Dio por Li mem, trans la avantaĝoj defluiĝantaj, kiun mi kelkfoje volis praktiki sed ofte vaporiĝis pro indiferento aŭ pro perdo de konfidenco, mi deziris almenaŭ konstati spertita en aliaj personoj taksataj pli persistantaj en la servado kaj proksimiĝo al Dio. Tiel mi ĝis tiam taksis mian amikon.

Pliposte tamen iom malenergiis la disreviĝo per la penso, ke eble mia amiko volis ŝirmi la intimecon de siaj sentoj per humilecaj kaj modestecaj esprimoj!

Intertempe la nacia establo de mez- kaj lice- lernejaj profesoroj, de mi volontule deĵorata, min engaĝis, aŭ favoris, ke mi speciale okupiĝu kaj provu plidisvolvi, en koncernaj kunvenoj, la sociologian koncepton de komplementeco aŭ subsidueco (sussidiarietà itale, subsidarieté france, latine subsidiarietas, in subsidium), laŭ kiu la ŝtato rajtas anstataŭiĝi al la malsuperaj naturaj socialaj korpoj libere sin formantaj nur kiam tiuj ĉi ne kapablas krei al si la necesajn servojn; tial tio efike esprimeblas ankaŭ per subsidiareco de la ŝtato: la ŝtato ne estas prius (aprioraĵo), sed posterius (aposterioraĵo) rilate civitanojn: la ŝtato postvenas la hompersonon kaj familion kaj socion en kiu la civitano vivas kaj energias nutriĝante je ties kulturoj. El tio la rifuzo de la ŝtatsocia kompleta posedo de produktiloj kiel okazadis en ekssocialismaj ŝtatoj.

Pro tio ŝtato devas agadi funkcie al la personoj kaj interveni nur kiam malsupera grupo ne kapablas el si mem efike provizi kaj realigi komunajn aŭ leĝajn celojn. Ĝi, tial, evitu anstataŭiĝi al ili. Temas pri afero kultura kaj kulturo ne venas de la ŝtato nek apogiĝas sur ŝtato! Tiu ĉi devas ekzisti jes, sed avantaĝe de civitanoj. En tiu prisocia konceptado estas enprenata ankaŭ la invito al demokratio kaj la rifuzo de subprema totalismo, pro trouzo infaniganta homojn ilin senigante je diversaj niveloj de aŭtonomio kiu altiras homojn al kreo.

Tiu principo, estis nur apenaŭ aludita de Leono la XIII (Rerun Novarum, 1891), trovis unuan klaran formuladon kun Pio la X (Quadragesimo anno, 1931), estis plievoluigita de Johano la XXIII (Pacem en terris, 1963) kaj lasttempe reformulita de Johano Paŭlo la II (Centesimus anno, 1991) kaj klare kuplita al la principo de solidareco. Temo, do, kiu karakterizis la eklezian doktrinon pri la socio, nun, ankaŭ diversamaniere formulita kaj el novaj doktrinaj fontoj devenigita, jam eniras en diversajn ŝtatajn konstituciojn kaj jam enhaviĝas en la dokumentoj de la eŭropunia traktado de Mastriĉo kaj la sinsekvaj. Studuloj kaj fakuloj pri ekonomiko interesiĝas pri ĝi ĉiam pli.

Inter mia publiko la koncepto ne ĉiam ekscitis konsenton unuaniman ĉar, kelkaj rimarkigis, ke se ĝi embarasas diktaturojn aŭ etikajn ŝtatojn aŭ totalismojn pli/malpli strangajn, finfine ĝi kontraŭas kaj detruas ankaŭ la liberalan historian ŝtaton kiu, per superregado karakterizita per demokratio aŭ spite sian demokratian sistemon, ŝarĝiĝas je la supera tasko al ĉio tutgvidi la civitanojn por pli facile ilin regi. Aliaj rifuzis la principon, pli diskurse ol diskursive proponitan, krom pro ŝajna rompiĝemo de pruvtezaj argumentadoj, precipe pro tio ke tiom da libera entreprenemo de neŝtataj sociaj organismoj (familioj, komunumoj ktp), rilate publikajn servojn, lasas tro da spaco ankaŭ al la ekleziaj iniciativoj dum ĝuste tiuj ĉi grincigas ilin.

Tiu principo sonas la nova troja ĉevalo de la katolika eklezio kaj indas ties ne malruzaĉecajn atributojn”, tie kaj tie kelkaj ronĝetis.

Efektive ĝi agnoskas al la eklezio, same kiel al ĉiuj similaj civitecaj agre­gaĵoj, liberon kaj rajton krei siajn sociajn instituciojn kaj liberajn spacojn por anonci sian kredon. Sed tio, mi precizigis, respektas rajton de ĉiu ajn.

Ne forestis ankaŭ fuŝkonceptoj pri komplementeco aŭ pri ties neprudentaj ekspansioj, kiel tiu de la kontraŭo: subsidiarece (komplementece) engaĝiĝi signifus rajtigi civitanojn starigi danĝerajn sociajn strukturojn kiujn ne volas krei la ŝtataj instancoj.

Laŭ mi, la rezistemo al plia envolviĝo en tiu principo naskiĝis precipe el la fakto ke en tiu nova konceptaro estas malakceptata, eĉ eksplicite rifuzata, la teorio pri ŝtato suprema valoro kaj fonto de etiko, laŭ sekvoj de klerismaj tradicioj de la lastaj du jarcentoj. Alia motivo, pli kompleksiga, kuŝis en la timo ke katolikoj eĉ per tia konceptado enigu novan historivizion pri la itala Risorgimento (Rizorĝimento, epoko dum kiu realiĝis la unuiĝo de itala duoninsulo): kiel sciate, pluraj sektoroj de katolikaj medioj (ekz. novgelfismo, papo Pio la Naŭa, Antonio Rosmini, Cesare Balbo, Vincenzo Gioberti ktp) revis kaj luktis kaj disvastigis pri Rizorĝimento aliajn vojojn por atingi la samajn celojn, kvankam tra idealoj malsamaj ol tiuj ombritaj de la venkintaj fortoj, al kiuj katolikaj frakcioj nun, kaj pli insiste tiam, imputas krimojn kaj la konstantan kaj aktualan disiĝon, en Italujo, inter la civitanaro kaj la ŝtato. Ĉu, fine, tiuj “historiaj reviziismaĵoj” nun trovos disvastigon kaj pravigon inter popolanoj kaj kulturuloj? kaj la socialaj sendependiĝoj funkcios kiel troja ĉevalo por okupi la ŝtaton mem?

Eble, foje la negativaj reagoj naskiĝis el nocio prezentata tro “katolikisme individuiga”. ”Eble se ne pro ĝia plumpeco, ruzeco vidiĝas el la troa katolika salado!” ŝerce komentis amikoj.

Se ĉio tio okupis la liberan tempon kaj plenigis la animon per la kontentiĝo esti utila al la socia kulturo, intertempe ekkreskis antaŭsignoj de io minaca, kvankam dekomence perceptata kiel pasemaj simptomoj de neprecizigita apenaŭ suspektata, sed certe kuracebla, malsano: mia filino jam devis forlasi la etudojn ludigantajn muzikaĵojn sur fortepiano pro neantaŭvidita insista sufero ĉe antaŭbrakoj. Ŝi jam trapasis la kvinjaran ekzamenon kaj tiun de historio de la muziko ĉe konservatorio, ŝi estis entuziasmiĝe sin preparanta al la okjara ekzameno kiam tiu “stultaĵo” malakcelis kaj tute ŝtopis la kuron. Komuna konvinko bedaŭris nur, ke ŝi devas jaron perdi, dum imunologiistoj prognozis la definitivan neeblon daŭrigi. Mi kaj Albina rezignis esti gajece trainvadataj de ŝiaj muzikaj dezirataj ekzercoj jam akirantaj, foje, artan stilon, kaj samtempe ni engaĝiĝis dispeli, ne ĉiam sukcese, ŝian ekdekuraĝigon rilate la momentan, sed obskure eksuspektitan definitiva stato, handikapon.

Elvira mem, konsile de doktoroj, fine akceptis rezigni konservatorion por ne pli intensigi la konjektitan kaŭzon de ŝiaj misfartoj, nome doloraj blokiĝoj ĉe la antaŭbrakoj. Se dekomence oni hastis sciigi al ŝi, ke kio prokrastita tio ne perdita, sekve oni ekprofitis alian devizon: funde oni bezonas, ja jes, muzikon sed ne necese ludatan per propraj fingroj. La ŝajnigita spritaĵo senpripense kunlimiĝis kun la realo.

Malkvietigon, nian kaj ŝian, ne ĉiam ni sukcesis fortreni. La programita kaj jam realiĝanta pilgrimado al la Sanktaj Lokoj de Palestino, delonge prokrastita, nun sin vestis ankaŭ el la kromintenco petegi dian favoron por la filino.

La penso, tamen, pri la filino igis malkvieta ankaŭ la planadon, studan kaj spiritan, al la pilgrima vojaĝo.

Ĉe la kvara jaro de mia pensiula stato, kaj nun ankaŭ la dua de Albina, estis decidite prepariĝi spirite kaj kulture al la vizito al la Sanktaj Kristanaj Lokoj de Palestino, pri kiuj ni delonge jam interparolis kun amikoj, al kiuj mi rakontadis miajn spertojn kiel akompananto de pilgrimuloj. Dekkvino da tagoj, antaŭe grupe, poste sole. Ĉiodirante, unuatempe oni deziris, ke la turisme religiaj pilgrimantoj estu tri, inkluzivante Elviran, jam universitatan kaj jam fianĉiniĝintan; sed atakoj de kapdoloro, plioftiĝantaj malgraŭ kuraciloj kaj kuracistoj, konsilis restigi ŝin dome.

Ducent pilgrimantoj forveturis el la Torina aviadilhaveno. Post trihora flugo oni alglitis, sur la alteriĝa kurejo, tiom senskue, ke mi tion perceptis nur kiam tondris la aplaŭdaj manbatoj al la aviadisto de la israela boingo pro ĝuste tia manovro. “Evidentas, ke temas pri veterano de la aviadilaj skipoj kiuj el alto per milimetre precizaj bombantaj plonĝoj blokis la arabajn tankkolonojn en la dezerta sablo dum la sestaga milito aŭ tiu de Yom Kippur”, kontentiĝe estis komentate. Tel-Avivo estis jam mergita en nokto, kiam ni trafis la vojon al Jesusalemo por gastiĝi en hotelo de palestinaj araboj islamfervoraj.

Ĉu vere tia la urbo tre sankta al la tri unudiaj religioj? Se juĝi el miaj emocioj, min ekscitis nenio; sed tio ne min mirigis ĉar delonge miaj emocioj postvenas, se okazas, plurajn konstatojn kaj analizojn kaj rezonadojn, limiĝantajn, se ne kun skeptikeco laŭ mia edzino, kun antaŭjuĝa malfido pri la tro evidentaj fremdaj aspektoj de la faktoj. Mia racionalismemo min igis tendence malvarma, eble por tio ke en kristanismo eniras la kategorion “sacrum” (sanktaĵo) nur tio pri kio decidas la homo, kaj “sanctus” (sanktulo) la libervola adhero al la dia volo.

Post kelke da tagoj, kiam oni alkutimiĝas al emocioj kiujn nur kristano je konvinkaj fido kaj kulturo povas kompreni, ni jam ekkapablis eniri en la misteran kaj nigran vidon de konstato, ke Palestino plenŝutita je monumentoj kaj memoraĵoj pri Jesuo Kristo, sed ĉirkaŭ ili mankas preskaŭ komplete loĝantaj kristanoj.

Tio povus influi la fidon mem de tiu kiu ne enkalkulas en siaj konsideroj la humilecon kaj kruchumiliĝon de Kristo: la lando, la tero duarangas en lia penso orientita al la Patro kaj al la libervolaj homaj konsentiĝo kaj religiiĝo; kaj ke tio devas inspiri la sintenon de kristanoj rilate la lokojn famigitajn per la tera vivo de Kristo kaj malpli suferi je ŝercoj de la historio.

Krom la ŝvebantaj memoraĵoj pri Kristo kaj devotecaj vizitoj kaj procesioj, ni partoprenis renkontiĝon, en la malnova Jerusalemo, kun kristanaj araboj de la okupataj teritorioj, kies porcioj tiam ĝuis statuson de Memstaraj Teritorioj, kiuj kaptis la okazon nin informi pri sia kondiĉo de blokiĝo inter du fajroj; tiu de israelanoj celantaj, eĉ per allogaj kompensaĵoj, ilin elpeli el Israelo, kaj tiu de la islamanoj ilin reputaciantaj kaj taksantaj malpatriotaj perfiduloj kvazaŭ pretaj rezigne akordiĝi kun la invadistoj kaj okupantoj de la “teritorioj okupataj” rezignante ĝisekstreme defendi araban teritorion rabitan de hebreaj koloniistoj.

Ili aperte parolis pri subfosa, malvarme rasisme planita, tramonde nun apenaŭ perceptata, kvazaŭfizika, krom religia, genocido; kaj pri damaĝo por Is­raelo mem forfuĝiganta la plej moderan nejudan popolan parton kiu ne kontestas la ekziston de la juda ŝtato. Kaj se iu inter ni ekaludis, ke Israelo estas la sola demokrata ŝtato en la regiono, ili negaje rebatis, ke tia demokratio estas etno-demokratio ĉar la ŝtato konstitucie estas por la juda etno ne por la loĝanta civitanaro!

Same ni improvizis ankaŭ ĉe islamaj araboj, kiuj rakontis kiom da ili, dum la unua hebrea konkero, malaperis sub la buldozoj de hebreoj, poste koloniintaj kaj fine milite okupantaj. Ili elmontris fotografaĵojn, kiujn tamen ni kun aliaj okcidentanoj ne kapablis interpreti pro manko de pliaj informoj kaj teknikaj kompetentoj. La salono, kie ili nin ricevis, estis tapetita de desegnaĵoj kaj ciferoj: la kvazaŭ kria elnombro de mortigitoj dum kaj ekster militoj kaj ribelaĵoj. Miloj kaj miloj kiuj formas ilian “oferon” nemalsimilan al la “ŝoaho” pri kiu el la tuta mondo hebreoj ĝuste postulas ĉiamdaŭrajn kondolencojn. “Sed la hebreoj ne sukcesos elimini ĉiujn palestinanojn: ni multobliĝas pli kaj pli, dum ili por plu ekzisti estas devigataj alvoki enmigradon de judaj kaj duonjudaj homoj el la tuta mondo por repopoligi la rabitan teritorion kaj koncedas hebreecon al ularo nur ŝajnhebrea”. Tio fanatikeca ne malhelpis ke ni alprenu ion ne forgesendan: ĉe la senfina opozicio al la hebreoj afiŝas ankaŭ disponebleco, fakte ne konstatita eĉ kontraŭata pro elimino de kristanoj suspektataj je kunlaboro kun la israela ŝtato, respekti kaj pace kunvivi kun kristanoj de ĉiu eklezio.“Fine ili pretendas, ke interŝanĝe kontraŭ rezigno de niaj rajtoj sur Jerusalemo ni akceptu kaj danku pro starigo por ni de ŝtatogrujero en la Teritorioj”. Tiu “grujero”, kiu provokis ridojn kaj eble konsentajn malaprobojn, efike ilustris la judajn koloniajn setlaĵoj tra la Teritorioj, kies eventuala estonta ŝtatiĝo suferus per truoj kaj vakuoj similaj al tiuj de la fromaĝogrujero dum “ni, ili finis sin adresante al la italoj, rajtas frandi parmezanon, plumetafore, kompaktan ŝtaton”.

Ni renkontiĝis ankaŭ kun la eta komunumo de Armenoj, ĝuantaj respekton kaj bonan aliron ĉe la israelaj aŭtoritatuloj, sed ili ne senutiligis okazon paroli pri la unua genocido de la dudeka jarcento, kiam Turkujo dum la unua monda milito, sub influo de la partio de Junaj Turkoj decidis purigi la ŝtatan teri­torion je kristanaj spuroj eliminante kristanan armenan popolon jam parte aneksitan al Turkujo aŭ loĝantan meze de turkujaj teritorioj: tiam ili spertis veran sciencan genocidon kun preskaŭ unu miliono kaj duono da mortigitoj (75% el la popolo dum la restanta 25% sin savis per fuĝo eksterlanden aŭ rapidiĝante fariĝi islama), dum malmultaj faris ion por nin savi el kruelaĵoj, se escepti la intervenojn de papo Benedikto la XV kaj de iuj malpli influaj katolikaj instancoj. Tiu genocida buĉado (kaj tie ĉi ili uzis armenan vorton Metz Yeghern signifantan ilian ŝoahon), estis la unua de la deknaŭa jarcento pri kio tamen neniu internacie protestis kaj ploris publike, eĉ hebreoj, kies ĵurnaloj aŭ kulturmedioj nin ignoris, se escepti la malfruan romanon de hebredevena aŭstra Franz Ĵerfel “La kvardek tagoj sur la Mosea Monto”.

La oratoroj citis iujn historiistojn laŭ kiuj la ŝoaho de hebreoj estis kuraĝigita de la silento pri tio farita kontraŭ armenoj: “kiu plu memoras pri armenoj?”, eksplodis iam Hitler por senskrupuligi siajn generalojn, jam lanĉitajn por la enmarŝo de Wermacht en Polion, por ke ili ne bremsu la premon sur judojn.

Ne povis manki vizito al la muzeo de la ŝoaho, Jad Vaŝem (unu monumento kaj unu nomo), kies videbleco tamen estis nur parta, kaj al la Aleo de la Justuloj, kie ne eblis reteni suferon kaj indignon, kie ni vidis la nomon de sacerdoto de nia regiono.

Por mi kaj Albina, Palestino estis la okazo por plukonstati, ke la krucigon de Kristo ni homoj daŭrigas apliki sur aliajn homojn!

La Sankta Tombo de Kristo akiris nian atenton kaj pliekscitis piecon. Ki­am tamen ni povis kurbiĝi sub la malaltan pordan trabon por eniri tiun tombon, iu abisena aŭ alikonfesia monaĥo, eble ortodoksa, do ne katolika bonŝance, kunfrotis montrofingron kontraŭ polekso signifante senreplikan inviton elpoŝigi monon: ni, provante kovri nian, kaj lian espereble, honton, ridetis komentante en proksimuma angla kvazaŭ por motivi nian ĝenon pro lia malagrabla sinteno: “Via Abisenio, nun en plena interna milito, aŭ Moskva reĝimo ne plu povas aŭ volas vin vivteni ĉe Sankta Lando”; kaj ni donacis dek kvin pundojn, pli ol kio jam decidite. En aliaj malsamaj horoj aŭ en tombĉirkaŭaj anguloj renkonteblas monaĥoj de aliaj kristanaj konfesioj, eble en la sama sinteno. Sendube, tiaj ekscesoj eliris el ilia certeco pri la justa kaŭzo. Fakte, tuj malantaŭ la Sankta Tombo, alia diketa kaj simpatimienema monaĥo, eble kopta (memĉefa eklezio, precipe egiptuja), nin alvokinte voĉe kaj geste sur niajn kapojn verŝis benitan akvon agitante hisopajn tigojn: ni ricevis ankaŭ tiun benon kaj li enkasigis kontentiĝe kvin dolarojn kiuj ni donacis por la bezonoj de lia religia komunumo.

Poste oni priskribis la konfesian situacion rilate la rajton dominadi ĉe la Sankta Tombo: interne de la tombtempleto ortodoksuloj, ekstere koptoj kaj abisenoj, katolikoj iom pli foraj en aliaj templaj porcioj.

Ni volis ankaŭ ĉeesti la matenan ceremoniojn de la malfermo de la bazilika pordo de la Sankta Tombo. Jen la islama ŝlosisto alproksimiĝas al la pordo, salutrigardas la diverskonfesiajn kristanajn pedelantojn en la preĝejo, turnas la ŝlosilojn en la seruro, puŝe malfermas kaj retenas la ŝlosilojn. Ekzakte tiel statas ankoraŭ nun: la funkcio de la malŝlosanto restis de 1187 al la postenheredanoj de la islama familio Nuseibeh, post la perforta uzurpo de la loko far de islamanoj, kiuj islamigis kristanajn preĝejojn same kiel antaŭe krucmilitantoj kristanigis moskeojn, iam jam islamigitajn; cetere la diversaj kristanaj konfesioj neniam akordiĝis por havigi al si tiun taskon; kaj nun la hebrea okupanto (la Sankta Tombo situas en la urba porcio okupita dum la sestaga milito), por ne aspekti spekulanta sur la afero, respektas la status quo (status kuò = antaŭa stato = antaŭaj kutimoj kaj moroj), laŭ dekreto de la Otomana imperio tempanta je 1852. Oni nun plu aludas je aperturo por alia pordo, kiel sekurecelirejo laŭ novaj urbestraj leĝoj, kies ŝlosilo ĉi foje restos, oni diras, ĉe kristanoj. Kiaj kristanoj? Ĉu eblos akordiĝo inter ili?

Belis, laste sed ne malpli embarase, kaj distris ankaŭ la unika fenomeno de portebla eskaleto, subaere staranta apogite al la muro de alta klostreto, preterlasita de laboristoj kaj malhelpanta la piedpaŝadon, kaj preskaŭ tutsubĉiele videbla al publika okulo: se iu ĝin fortenus, tiu ĉi pri la loko kie ĝi nun kuŝas akirus, laŭ islama jursistemo ankoraŭ valida, proprieton, kaj ĉar neniu kristana konfesio rekonas al kiu ajn alia tiun rajton, do la eskalo devas resti tie, tial ĝi restos tie ĝis… la misvetero ĝin detruos. Komikas kaj groteskas ĉio ĉi: kiel fakte forfuĝi el la impreso, ke ni homoj estas je etmenseco ĝuste en la plej gravaj aferoj?

Bonŝance interkuris onidiro, konfirmita de katolikaj reprezentantoj, ke la papo Paŭlo la Sesa sukcese urĝis por ke oni eltrovu specifan akordon inter la diversaj kristanaj konfesioj: ĉiuj posedantoj eĉ de la plej eta retangulo ene de la bazilika areo akceptu, ke iu sinjoro, aspekte sendepende de solicitoj de iu ajn konfesio, financu la refaron de la tegmento jam kaduke ruiniĝanta kaj minacanta, pro akva trafiltriĝo, la stabilecon de la plurjarcenta konstruaĵo. Laŭ la islama jursistemo, aŭ juĝistaj dekretoj, paganto konsiderendas proprietulo: pro tio bonfaranto anonime bonfaru ĉe unuopa konfesio, tiel ke estu respektataj la rajtoj de ĉiu konfesio. Rilate mecenatan monon ĉu malfacilas diveni ĝian konfesian apartenon? Ĉu necesas helpeton?

Ankaŭ la templeton kovrantan, interne de la baziliko, la etan areon de la Sankta Tombo, oni estas redononta al la origina formo kaj la almozoj, ne plu ruze petataj, divideblos en partoj egalaj inter la konfesioj. Ni sciis, post kelkaj jaroj, ke tiu lasta modesta akordo ankoraŭ ne konkretiĝis praktike, kun granda nia elreviĝo; kaj dume jam fariĝis konata la bonfaranto kaj ankaŭ la perantoj de tiu mono: de la katolikaj medioj. Televidoj montris al la tuta mondo la verkojn kaj esperigis proksima totalan akordiĝon.

Ni vizitis ankaŭ la nazaretan bazilikon akompanataj ĉiam de kristanaj ĉiĉeronoj, nur ekster la baziliko nin laŭleĝe akompanis israela turisma gvidisto. Kun tiu naskiĝis subita kverelo kun protestoj kiam li, ilustrante la Bazilikon, aludis al la ulino al kiu ĝi estas titole dediĉita: tiu ulino, laŭ li, meritus la respekton kiun ni kutime havas por “laŭstrataj virinoj”. Iuj protestis kaj tuj la grupo foriĝis el li kaj travizitis senĉiĉerone. Eble li ripetadis klisaĵojn de la antikva Talmuda insultado hebrea/kristana.

Kelkajn tagojn antaŭ la reflugo al Italujo, kiam de la tuta heterogena geografia spiriteco ni jam vizitis pli ol la pivotajn (laŭ kuranta difino inter la pilgrima grupo), al ni prosperis eniri salonon, en la Jerusalema hebrea porcio, kie mondfama verkisto-opinionisto-filozofo, hebrea germandevena nun naturalizita usona, eble nome Fritz Stern, kiu eĥigante vidpunktojn ne nur siajn, por popularigi siajn tezojn pri la ŝoaho, ĵus etapis tra diversaj okcidentaj kapitaloj. Ne povis certe esti de li forgesita Jerusalemo pro evidentaj motivoj, cetere jam konsiderata okcidentaleca urbo. La oratoro kun germana akĉento kaj kun klare prononcita angla lingvo prelegis, ne apenaŭ vernise kiel mem diris, pri siaj tezoj jam disvastiĝintaj: la kaŭzoj, li saĝis respektplene sed ankaŭ fortimigante, de la ŝoaho situas en la persekutoj kaj kontraŭjudaj antaŭjuĝoj de kristanoj kaj ne mankis pensigi la “katolikdevenon” de Hitler, kaj fine elsorĉis per la demando ĉu Dio ekzistas post Auschwitz, nome ĉu tiu ĉi rajtas pluekzisti aŭ esti konsiderita vere tutpotenca aŭ vere defendanto de homrajtoj. Similan tezon ni jam aŭdis, en Torino, el la deklaroj de la itala memoraĵverkisto, jam deportito al Auschwitz, Primo Levi, laŭ kiu:

Okazis Auschwitz, do ne povas esti Dio. Mi ne trovas solvon pri tiu dilemo. Mi ĝin serĉas, sed mi ĝin ne trovas”. Sed tiam malpli impresis la esprimo pro tiu serĉas ĉar serĉanto fine povas vere trovi, laŭ invitoj kaj esperoj de iuj kritikistoj.

Bedaŭrinde, mia embarasita, nivele de parolado, angla lingvo malhelpis, ke pri tiu plejlastaĵo mi povu rebati per mia respondo dum lia dialogo kun la publiko. Pri tio, tamen, intervenis franco, eble pastro armendevena, kies asertoj surprizis min: laŭ li, deklari, ke post Aŭsvico licas pridubi aŭ nei la ekziston, aŭ ĉeeston en la homa historio, de Dio sinonimas al granda nekaŝita egoismo: kial, li pli afiŝis, ne starigi tiun demandon jam en la tempo de la genocido de Armenoj? aŭ post la diversaj genocidoj de la moderna historio, tiu de kulakoj en sovetuniaj gulagoj ekzemple, ne malpli nombra ol tiu de judoj? Ĉu la demando furoras nur nun kiam la buĉitoj estas hebreoj? Kial silentiĝis la demandantoj en la tempo de la aliesaj ŝoahoj, niatempaj aŭ eĉ tiuj de la pratempa palestino? Cetere, la demando, kritika kaj defia, licus jam kiam Kaino mortigis Abelon. La nombro ne ŝanĝas la esencon de la afero”.

Li finiĝis citante la ekzergon de la Hemingway-a verko “FOR WHOM THE BELL TOLLS” (por kiu sonoras la sonorilo): “Neniam sendu demandi por kiu sonoras la sonorilo. Ĝi sonoras por vi”.

El la intervalpaŭzaj babilaj komentoj elĉerpeblas tiu ĉi: “La devo plori pro la genocido de judoj kalkuliĝu kun la devo plori pro la genocido de armenoj kaj kun tiu de la rusaj kulakoj kaj kun enlageritoj, kaj eliminado de cigangentanoj kaj samseksemuloj ktp. Povas esti, ke lerta reĝisorado persvadu aŭ nin vartu por plori ŝoahon kaj flankaferigi la aliajn eŭropajn genocidojn. Eŭropaj, ĉiuj niaj, ĉiuj spegulantaj Eŭropon, ĉiuj egalaj! Memore plori nur pri unu povas suspektigi popolojn kaj provoki kontraŭajn reagojn...”.

Alia, iom spriteska eble, respondo: ”Dio dum la ŝoahaj eventoj ankoraŭ trasorbiĝis en la kalkulo pri la viktimoj de la genocidoj ne interesintaj la mondon, ne interesintaj eĉ la judojn!... Eĉ tiun de la prajudoj kiuj ideologiis sian Dion lin farintaj murdanto de homoj”. La spritaĵo (eble subkuŝe konsentita) ridigis la publikon, sed ne estis klare kiom da konsento ĝi akiris ĉar la aludo al hebreoj, freŝaj holokaŭstaj viktimoj, ne kredite enŝovis, ke ankaŭ tiuj ĉi sin makulis je la sama perforto kontraŭ homoj. Kaj ne estis klare ĉu la spritaĵo afiŝiĝis por substreki malhomecan indiferenton antaŭ homaj suferoj aŭ por malspritaĵe bildigi hebreojn. Ĉiukaze penso ŝvebis en la aero pro tiutempaj deklaroj (ekzemple, fare de grava ministro socialista, S. Perez) laŭ kiuj la genocido de armenoj konturiĝas kiel interna afero de Turkujo kaj rezulto de ordinara politika eksceso.

Postpaŭze, la oratoro daŭrigis aludante, kun delikateco taŭga por enmeti pli da spino en sian suspektekscitaĵon, per nerektaj kaj iom foraj vortoj, en tono jen duonaserta jen duondemanda, hipotezis kaj provoke ekscitis el la ĉeestantaro opiniojn pri la “silento” de Pio la Dekdua dum la hitlera ekstermo de judoj. Malgraŭe, nur susurado disfluis el la publiko, se ne kalkuli jesajn esprimojn de iuj judaj organizantoj kaj idepromociantoj.

Malgraŭ ilia retorikeco, la demandoj, krom la malice sugestita respondo, jam entenas, laŭ mi, solvon kiel tian: kiu ne sukcesis savi milojn de katolikaj sacerdotoj kaj milionojn de katolikaj laikoj kaj urĝis katolikajn mediojn gastigi kaj kaŝi persekutatajn judojn (kaj nemalmultaj pagis per la vivo por tion realigi), nun estas akuzata pri kulpa silento rilate la krimojn de sia persekutanto.

Tion esprimis nekonata persono, sed tiu juĝo provokis ankaŭ grumblojn el la salona publiko jam eble kutimigita pensi, ke Pio la XIIa vere kulpas. Kaj tion konfirmis la oratoro per, aspekte respektemaj, taŭgaj citaĵoj el aliaj eminentaj opinigvidantoj. Kaj ŝajnis al kelkaj ke la aludo al la “katolika origino” de Hitler estus postulata pli el febleco de la ĝenerala tezo ol el manko de informo pri la absoluta “antikristaneco” de la fondinto de naziismo.

En la havena atendejo, ĉar la enveturiĝo prokrastiĝis je kelkaj horoj, kaj poste en la reveniga aviadilo, pludaŭris konversacioj tiufacete. Kunvojaĝanto citis, ĉerpante el sia memoro, kaj komentis, el la membiografia romano de Primo Levi “Se questo è un uomo” (Se tia konceptiĝas homo), ties juĝojn pri aliaj lageroj kaj aliaj mortigitoj. Laŭ Primo Levi, itala juda lagerito, “la sovetuniaj lageroj juĝendas rifuzinda incidento sur la strato kondukonta al socialismo. Nur momentaj suferoj…”. Stranga, oni aldonis, tiu juĝo pri reĝimo mortiginta nur incidente plurajn milionojn, diverslande, da homoj; kaj plej stranga se aplombe eldirita de iu kiu vidis laŭ pluraj jaroj mortigi milojn da siaj samsanguloj! Ĉu meritas konsideron kaj memorrajton nur la hitleraj viktimoj?

Diversaj vojaĝantoj, plejparte nepilgrimantoj, grupetiĝis daŭrigante rezon­adi pri tia aserto de Primo Levi. Se envicigi en logika konsekvo la diversajn konversaciajn erojn, jen gvidfadeno kaj konkludoj.

La diskutado falis, aŭ kelka el la konversaciantoj ĝin faligis, sur unu el la ĵus cititaj asertoj de Primo Levi. Estis evidentigata penso-juĝo, kiu jam svarmis laŭ la tuta mondo ĉar gurdita kaj foje laŭde aprobita de seriozaj verkistoj (ekzemple, per ne malsimilaj demandoj, de Simon Wissenthal en “Sunfloro”) kaj informiloj. Subtenas tiu penso, ke post Auschwitz, la eksterminkampo em­blemo de ĉiuj similaj kampoj kie la nazioj provis kaj preskaŭ sukcesis plenumi la totalan genocidon de la judgento, kiun poste oni epitetis ŝoaho, oni ne rajtas plu paroli pri Dio, aŭ tiu ĉi ne plu meritas mencion aŭ aludon ĉar jam evidentiĝis lia malĉeesto el la mondo de la suferantoj. Kelkaj opinias, ke tia kritiko kontraŭ Dio implicas, krom malaprobo pri lia nekomprenebla se ne cinika konduto, ankaŭ la neon pri la ekzisto mem de Dio.

La atenton do oni faligis sur tian aserton, pri kies logikeco kaj konsekvenceco sin trovis ĉiuj tiom aprobantaj ke unuavide ŝajnis, ke la temo povus fermiĝi ĝuste pro akute hanta evidento. Sed timide estis enŝtelite, ke, eble, Primo Levi, fama itala juddevena verkisto, jam postvivinta post plurjara restado en tiu tragika eksterminkampo, intencis obĵeti, ke Dio, ekzistanta aŭ ne, devintus interveni kaj malebligi tian masakron pro ĝia evidenta enormeco kaj science planiteco kaj pro ĝia escepteco en la tuta homa historio. Tuj, al unu el la ĉeestantoj, eble pli malkvieta en la ordo de siaj pensoj ol rebata, venis al la lipoj jena reago, sendepende de la vera penso de Primo Levi:

Tio pensigas, ke se la masakro estintus je dimensio malpli escepta kaj malpli vasta, eble Dio povintus legitime esti rajtigita, ĝuste de niaj rezonadoj, resti for, kun cinika indiferento. Ĉu ne estas ankaŭ ni nun cinikaj?”.

Eĉ tiu komento iom skrapis la konsciencojn ĉar ĝi lasis konsente pensemaj grupanojn. Tamen, eble la aprobo estis pli ŝajna ol reala ĉar akompanata de retenataj ridetoj kaj de gestoj montrantaj, ke konversaciantoj atendis el sia menso la precizigon de urĝe ordiĝantaj pensoj. Fakte al kelkaj eleksteriĝis dubo: “Kiam masakro ekkalkuliĝas eksterproporcie granda kaj escepta? Primo Levi (kaj aliaj) uzintus la saman valorjuĝon se li konsiderintus la masakron aŭ genocidon kontraŭ la armenoj (1915-1918), en kiu mortigite pereis, nur!, unu miliono kaj duono da homoj? Kien lokigi la diskriminpunkton?”.

Ĉi tie la embaraso estis ĝenerala kaj la dialogo procedis dispecete kaj per mallongaj frapfrazoj, el kiuj jen la suko: sendenpende de la nemarĝena de­mando laŭ kiu la problemo ĉiukaze devintus esti evidentigita jam tiam por ke oni ne aspektu tiom egoisma ĝis alertiĝi opozicie al la surmonda malbono nur kiam ĝi vipe urtikis la diskutantojn mem, eĉ la menciita armena genocido sin montris sufiĉe “granda”, do taŭga por postulema pretendo pri la dia maleblig­anta interveno, almenaŭ por ke Dio daŭrigu ĝui la reputacion de kreinto kaj savanto.

Ĉi-punkte la observoj fariĝis subtilaj spitantaj per ŝerctonaj kaj duonsatirecaj frazoj. Amuzigaj vortoj, entenantaj tamen seriozajn deflankajn intuiciojn, kiajn: se Dio malebligintus tiujn vole celatajn masakrojn, ili certe ne okazintus sed neniu scius ke ili estis malebligitaj kaj Dio kontinuus resti obskura! Aŭ oni povus pensi, ke Dio devintus interveni almenaŭ je la mezo de la masakro; kaj kiu povus scii, ke ĉe tiupunkto la masakro estis atinganta sian duonparton koncedite, ke ni neniam scios, ke estis okazonta alia dua parto? Kaj kiel scii ĉu Dio reale intervenis por malebligi pluan ekstermon? Aŭ eble endas pensi, ke serioza Dio devintus interveni ekde la komenco, eĉ riskante resti neperceptata kaj nekonsiderata. Tio ŝajnas pli kohera kun la postuloj kaj bezonoj de la homaro kaj kun la indeco de Dio mem.

Ankaŭ tiu konkludo, eltirita per nur ŝajna nescio pri la seriozeco de la dramo jen rilate la oferbuĉatojn, ĉiuspecajn, jen rilate la supozitan indecon de Dio, konsideriĝis tuj samopiniata de ĉiuj. Vojaĝantoj premis por aŭskulti: eble pro la etoso verve ŝerca, eble pro tio ke almenaŭ kelkfoje la engaĝita pensado ne disigas de la aliaj kaj ne devas bagateliĝi por repreni kontaktojn inter personaĵoj. Post senparola momenteto la sameco de opinioj komencis disfranĝiĝi ĉar iu volis reveni al la origina demando pri la “kvanto aŭ grandiozeco” de la maljustaĵoj kaj de la masakroj por ke estu pretendata la dia blokanta interveno aŭ por ke Dio aŭtonome sin sentu devigata intermetiĝi. Kaj eksvarmis, el pluraj flankoj, dubigaj kaj problemigaj ekzemploj. Oni konsideru: se la planita elimino de hebreoj celintus nur al cent miloj da ili, kiel, laŭ Primo Levi, Dio devintus sinteni kaj konduti? kaj se nur dek miloj? Ankaŭ la germana (kaj sovetunia) agreso kontraŭ Polio (kiom da mortigitoj?) meritas certe inkluziviĝi inter la “grandaj” ekscitantaj la dian enŝteliĝon, ĉu ne? Eĉ ĉiu milito disvol­viĝas tra murdadoj kaj masakroj kaj kunpelas premisojn de estontaj maljustaĵoj kun estontaj militaj aŭ gerilaj reagoj k.s. Kial niaj filozofiaĵoj permesus, ke Dio restu ekstere kaj indiferente en tiuj “minoraj” kazoj, kaj male ne pretendi, ke li montru siajn estecon kaj ĉeeston malebligante eĉ la “minorajn” masakrojn?

Ĉiuj konsentis, ke oni ne rajtas distingi kazojn gravajn disde kazoj malpli gravaj, se la mortigitoj estas amasaj. Sed la ”esceptaj” cititaj aŭ aluditaj multobliĝis kaj aspektis ĉiuj egalaj.

Laŭ mi, komencas la ekzempla serio, enviciĝas inter la “grandaj” ankaŭ la masakroj plenumitaj de la islamaj integristoj en iuj landoj ĉar oni ne sukcesas kredi, ke tio koncedas al Dio sin malenŝteligi. Laŭ komuna saĝo, oni daŭrigis, estas teruraj, tio estas subigendaj al la malebliganta dia blokado, eĉ la agresoj, malplikvante masakrantaj, okazigitaj de la mafio aŭ tiuj transverse venĝaj inter mafianoj aŭ gerilanoj k.s. Mi, aldonas kelka, ne ekskludus la dian devon interveni ankaŭ en la krimoj de teroristoj...

Ne prezentiĝis obĵetoj antaŭ tiaj konkludoj laŭ kiuj Dio devus montri sian ekziston kaj defendon pri sia honoro ankaŭ en tiaj eventoj: se tio ne okazas, signifas, ke tro malplaĉe io disonancas en la universala kreaĵo aŭ ke Li estas ne sufiĉe potenca!

Kaj tiel la penso, ke “post Auschwitz” Dio estas procese persekutebla forvaporiĝis pro tio ke sur la benkaro de akuzitoj, certe kulpaj, oni devus lin kunpeli ofte, ĉiutage, eble ĉiumomente.

Kaj kial koncedi, en niaj juĝoj, ke Dio forestiĝu kiam ŝiroŝtelisto mortige frapas, kvankam eble nevole, la kapon de aĝulino kontraŭ la ŝtona trotuaro? Kaj kial Dio ne devus malhelpi, ke ruiniĝu la ponto ĝuste kiam dekoj da aŭtoj estas tra ĝi ruliĝantaj? Temas ĉiam pri homa sufero, ofte kaŭzata de homaj kulpoj, eĉ tiuj ĉi ĉion pliigas! Kial dispensi Dion el laŭdeva interveno en tiaj kazoj? Kaj kiam sur la aŭtoŝosea placeto misfortulo sin vidas inerta kaj senpotenca spektanto de aŭtomobilo plonĝanta kaj mortiganta lian edzinon kaj liajn gefiletojn?

Se profunde preni sub konsidero, tiukampe ne troviĝas okazoj “majoraj kaj minoraj” ĉar la homa sufero okupas ĉiam la tutan animon de tiu kiu estas senkulpe frapita kaj de tiuj kiuj restas por plori. Eble endas taksi ne sufiĉe humana aŭ senigita je homaj sentemoj la opinio dispensanta Dion el lia devo interveni eĉ en “minoraj” suferoj, minoraj nur por kontisto. Dio estas, de niaj plejprofundaj pensadoj, devigata interveni ĉiam kaj ĉie. Ĉu tio ne apartenas al la nocio mem de Dio?

Antaŭ tia laŭdiskuta aserto, eltirita el faktoj eble vivitaj en unua persono, neniu dubis, ke disopinio estintus kontraŭlogika: fariĝis fakte pli kaj pli evidentaj, el nia kaj dia flankoj, partianeco, diskriminacio, preskaŭ rasismo vestita je justeco, kiam oni emas savi iujn kaj malsavi aliajn kvazaŭ niaj similuloj ne estus ĉiuj egalaj.

Kaj la konsideroj denove, ĉe opetoj, pliampleksiĝis tiusence: se licas pretendi, ke Dio intervenu por malebligi kiam estas pereanta homa senkulpa kaj senmalprudenta vivo maljuste frapita, kial ne rajtigi niajn pensojn pretendi, ke Dio malhelpu aliajn maljustaĵojn, foje pli hororajn ol persekutado? Ni ekzemplu per senkulpulo mortokondamnita pro juĝa eraro aŭ, plej malplibone, pro falsa atesto, aŭ frapita en tenera aĝo de mortiga kancero aŭ akcidento mortiga aŭ debiliga... Ne justas kaj ne eblas diskriminacii la suferojn: iuj forigendaj helpe de Dio, aliaj ignoreblaj ĉe Li, laŭ niaj pensoj. Ĉu tiu distingo estas farata por ne enmiksi Dion tro ofte en niajn aferojn, aŭ pro tio ke ni estas interesataj pli pri tio kio ŝmacas aŭ ekscitas evidentan problemon? Ke Dio intervenu ĉiam kiam la homo suferas, eĉ la unuopulo!

Antaŭenirante laŭ tiuj konkludoj, unuanimis la konversaciantoj, oni finiĝas al la postulo, se ne pretendo kaj defio, ke Dio ŝanĝu la okazantaĵojn je ĉiu movo de folio, ĉar la okazoj de sufero estas sennombraj. Se validas tiu indukta rezonado “el grandaj al malpli grandaj, kaj el perfortaj suferoj al ĉiuspeca sufero”, necesas pli antaŭeniri ĝis atingi almenaŭ kelkajn el la kaŭzoj de la suferoj kaj maljustaĵoj. Se pluhelpiĝi per ekzemplo: oni scias, ke la fonto de maljustaĵoj (kun ĉio kiu sekvas) kuŝas en la interno de la homo kiu libervole (ĉi tie ne interesiĝas la penso-agoj ne libervolaj) ne kontraŭstaras aŭ sin fordonas al la altiro de la egoismo. Se la malbono naskiĝas tie-ĉi, kial ni ne suspiras kaj pretendas, ke Dio malhelpu la naskiĝon mem de la malbono? Kial pretendi, ke li malhelpige agu kiam la malbono jam produktas siajn efikojn videblajn, anstataŭ ol li bloku kaj nuligu la malbonon ĉe ĝia la fonto mem?

Ne facilis, antaŭ tiu argumentado, por la ĉeestantoj sin liberigi de la devo konsenti ĉar ne estas iu kiu ne dezirus, ke la malbono, se tio eblus, estu forigata ek de ĝia naskiĝo. Ŝajnis nelogike ne aprobi. Nur post kelke da hezitoj okulumis la dubo, ke tia konkludo povas redukti la homon al simpla manekeno, tio estas senigita je la kapablo de libera decido: al li restus nur la scipovo elekti inter simpla bono kaj pli granda bono ĉar en la momento de la eventuala ekelekto pri la malbono, jen la dia blokanta interveno. Tiu sorto, tamen, ne estus aĉa sorto, eĉ estus feliĉa sorto, se ĝi similas, laŭ Dikredantoj, al tiu de la beatuloj ĉe Dio, al kiuj eĉ ne prezentiĝas la tento pensi kaj deziri la malbonon. Tamen ĉi-tere homo senlibervola estus manekeno. Ĉu belas perdi liberon por eviti la tenton kaj la eblon fali en la malbonon?

“Ni estas (rekomenciĝas la konversacio en atendeja saloneto tuj post anonco de nova prokrasto de la forveturo) projektantaj novan tipon de homaro. Ja necesus, ke Dio konceptintus kaj volintus homon tute alian. Fine ekfajras tio kion ni devas peti al Dio: homo malpli libervola aŭ neniel libervola: libera nur en... en kio? en kio, se ne estas spaco por la libera decido malsama ol la spontana impulso?”.

“Malfacilas, tamen, imagi agon en kiu ne videblas la devo respekti la aliajn... kie kerniĝas ankaŭ la risko tion vole neglekti. Kaj tiam bezonus ree ŝanĝi la homon!...”.

Al la menso de kelkaj alvenis rememoraĵoj de lernejo, aŭ iom engaĝaj legaĵoj, kaj kelka atentigis, kvazaŭ malkovrante ion jam ensceniĝintan:

“Tio estas la klasika problemo de la ekzisto de la malbono en la mondo: ĝia ĉeesto ŝajnas malrajtigi pensi, ke ĉe la origino staris (kaj staras) la kreiva ago de iu Dio ĉiopova kaj justa kaj bona, dum male se oni akceptas tian Dion, ŝajnas necesa la neado de la malbono en la mondo: kio absurdas ĉar kontraŭevidentas!”. 

“Entute, tujas alia, tio ne estas la problemo malkovrita de Primo Levi (kaj de ni), sed la problemo de ĉiu homo de ĉiu epoko, la problemo kiu okupadis la menson de sennombraj filozofoj kaj ankaŭ, kvankam konfuze, la nian nun”. Ja, Primo Levi plisentis ĝin nur en tragika momento.

La diskuta dialogo kvietiĝis, sed restis ankoraŭ tempo, antaŭ ol ekdormeti sur aviadilseĝoj, por fina konsidero eksplicite lanĉita de mi: “se Dio ekzistas, Li ververe malsamas de ni kaj ne eblas dikti por li dekalogon de konduto. Iam la biblia salmisto sin sentis venkita kaj ĉirkaŭata de ĉiuspecaj malamikoj kaj limiĝoj, sed ne sin sentis embarasita vidi Dion sia liberanto kaj savanto. Eĉ pli: alia profeto enbuŝigas al Dio: Ĉar miaj vojoj ne estas kiel viaj vojoj! Kaj miaj pensoj kiel viaj pensoj”.

Min trafis ankaŭ, el la publiko, kaj finis la konversacion en la aviadilaj koridoretoj, serioze-amuze komentita, jena demando-respondo:

Kion vi scias pri la sukcesintaj krucmilitistoj?”.

“Ke ili estas hebreoj, la konkerintoj kaj nunaj posedantoj de Palestino!”.

Unu plue spicis salon en la supon, sed ne tute simpatikapte: ”ja hebreoj estas la kukoloj en niaj socioj. Ili ovolasas en la nestoj de nia kulturo marĝenigante nin kaj okupante la plej produktivajn kombinaĵojn”. Sed ne al ĉiuj tio plaĉis, samkiel ne obtenis konsenton alia propono: havi por judoj kaj judecaj aferoj la samajn juĝojn kaj sintenojn kiujn ili nutras por kristanoj! Ĝi ne plaĉis pro tio ke tiel la ĉeno de reciprokaj antaŭjuĝoj definitive ĉarniriĝus!

Alia kriis: “Tamen savo el hebreoj, do ke ili revenigu al si la tutan palestinon rabitan de islamanoj…”. Sed invito okupi sian seĝon kaj hoki la zonojn signifis, ke oni forveturos.

Fine la plurhora malfruo konsumiĝis kaj la aviadilo ekflugis.

Ni deteriĝis al Italujo kun la animo ĝoja pro la kontakto kun la historiaĵoj de Kristo, sed ankaŭ sintezante tiel: “Ho Palestino, koncentrejo de krucoj!”. Ankaŭ ni, samkiel multaj pilgrimantoj, ĵuris, ke ni revenu por pli longa kontakto kun sanktejoj kaj loĝantoj kaj historio.

Por unu evento mi ne sukcesis kombini tempojn kaj okupojn: partopreni kunvenon de lokaj esperantistoj, kvankam delonge informita kaj elkore invitita kaj persone premita de temo traktota kiu sonis aktuala: tutmondiĝo, bonaĵoj kaj malbonaĵoj, kio komunas? Mi min preparis vorte lobii katolikan tezon: ek tutmondiĝo je kondiĉo ke ne estus venkitoj. Tutmondiĝo merkata ktp kun reguloj certaj kaj devige respektataj.

Urĝis nin reveni tuj hejmen la ĉiutaga telefona komuniko el Italujo: nia filino ne plu kapablas, ŝi informadis, elteni sian, al kiu jam kutimiĝis, suferan staton tiom, ke kuracistoj proponas enhospitaliĝon.


1   ...   20   21   22   23   24   25   26   27   28


Elŝuti 1.71 Mb.


Elŝuti 1.71 Mb.