Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem

Elŝuti 1.71 Mb.

La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem




paĝo23/28
Dato14.03.2017
Grandeco1.71 Mb.

Elŝuti 1.71 Mb.
1   ...   20   21   22   23   24   25   26   27   28

Ĉapitro deksepa
Ĝojoj kaj malĝojoj de la pensiula vivo


Kiel facile konjektite, kun la pensio kaj la ĉeso de devigaj okupiĝoj la tem­po je propra dispono konsiderinde kreskis. De longa tempo sur la librobretoj kaj en la ĉioteneja, kiel mi difinis deponejo kun objektoj je nedifinita destino, skribotablo riproĉe setladis reeldonitaj libroj de mistikuloj kiel Johano de l’ Kruco (La Supreniro al Karmela Monto; La Obskura Nokto de la Animo), de Sankta Tereza el Avila (La Libro de l’ Vivo; La Interna Kastelo, kie la animo imagatas kiel interna kastelo aŭ multĉambra palaco), kaj de Majstro Ekarto. Jen, finfine, la momento frande kunestadi kun tiuj majstroverkaj ĝuindaĵoj kaj ekdissekci sub psikologia kaj psikanaliza lensoj tiujn literaturaĵojn por eventuale malkovri, kiel delonge hipotizite kaj dezirite, spurojn de psikaj realaĵoj kaj meĥanismoj, foje nekonsciaj, hodiaŭ enkonceptigitaj kaj ensciencigitaj, jam senvuale disvastigitaj de psikanalizoj, malgraŭ la pri ili interpretaj variantoj.

Sed antaŭ ol mi pene engaĝiĝu fikse rigardi sur aĵojn aŭ aferojn koncernantajn tiujn paĝojn, estu tute simple dirate ke al mi sparke afablis, kiel jam dezirite kaj proponite, io nova pri Dio: tiam mi ekkredis malkovri kaj senti, ke Dio kunloĝas en mi, la penso pri lia ekzisto feliĉe ŝanĝiĝis en la plenakcepton, ke li ekzistas kaj ĉeestas.

La tratagaj mediteroj fajrigis grandan ĝojon kaj alflorigis al Dio sur miaj lipoj preĝojn skanditajn pli spontane ol vole kiel: “Vian kaŝejon mi jam ekscias. Vi ne plu kaŝiĝas al mi, vi ne plu povas forigi el ĉirkaŭaĵoj de mia eno. Vi estas tie, kaj tie ĉi, kaj en mi. Vi estas mia kunestadanto”. Dio fariĝis mia domano, mia trezoristo kaj trezoro, mia akompananto, mia gasto gastiganta. La konfidenco kun li min ekenvolvis kiel karesa venteto garantianta mian rajton tion pensi kaj fari je li. En miaj fantazio Dio disponebliĝis feliĉiganto kaj agento benanta homojn laŭ miaj deziroj: fakte konstanta, senkondiĉa benemo al ĉiuj akom­panis min ĉiucirkonstance.

Estiĝis ke el mia plumo naive elirus, eble takseblaj senpoeziaj bagateloj, sed plenĝoje sentitaj, kvazaŭversoj per kiuj mi provis esprimi la gustumitecon de mia Dio en miaj pensoj kaj imagitaj dialogoj kun li eĉ dum malrapida vekiĝo:

Dum longa senĉesa vivvojaĝo,

en paŭza pensado,

subite malkovri,

kaj kun surprizo observi,

ke Vi estas ĉeporde atendanta

ke mi al vi ĝin malfermu.



Ĉi matene en la ripoziga silento

timide krevetas ĉie pluvgutoj

en vakuo nur ŝajne senemocia,

kiu senperturbe ekpleniĝas

je foraj bruoj kaj hejmaj zumoj.

Estas Vi frapetanta ĉe la pordo.

Ardas nevenkeblaj kaj nedifinaj

intermiksiĝoj de ag’ kaj parol’,

jam aŭdeblas antaŭmatena spiro

de tiuj kiuj ĝojigas mian vekiĝon.

Baldaŭ ĉio tumultos inter la homoj.

Ĉio signalas ke Vi trapasas mian sojlon.

Kaj nenio plu tedas mian koron

ne la nun’ nek la pasint’ nek la estont’

ĉar Vi estas tie kaj tie ĉi,

kaj se Vi kaŝiĝas de miaj okuloj

kaj de miaj manoj avide sataj,

mi scias kie kaj kiel Vin trovi.

Mi jam scias, ke vi ŝerce kaŝiĝas,

fakte vi ĉeestas kaj okulumas

tie kiel la birdoj inter la arbaj

folioj, sur kiuj mi Vin travidas

amuze kaj ame min alvokanta!

Mi scias kie kaj kiel Vin trovi.

Por mi plu funkciu viaj trompetoj!

Dolĉas trakurad’ tra Viaj kaŝiĝoj.

Jen mi jam pretas tion diri al ĉiuj:

ke vi ŝajnigas, ĉie kaŝiĝas

por eksplodigi en homo la ĝojon

kiam li laca krias: jen Li ĉe mi.

Ĉimatene, tuj post la duondormo,

mi senvole komprenis

eĉ ekspertis, ke Vi ĉeestas!

Kaj eksentis ĝojojn, ke vi ekresaltu el la aĵoj.

Mi ne streĉis la manon por Vin tuŝi

ĉar tio al mi eblas laŭvole.



Mi al Vi ne parolis

ĉar tio al mi eblas kiam mi volas.



Mi vin ne salutis

ĉar saluto fariĝas sebaldona.

Kaj nun Vi faru kion vi volas:

mi jam scias kiel kapti la apogilon

se niveldiferencoj ŝanceligas miajn paŝojn.

Kaŝiĝu kiom Vi volas:

mi scias, ke Vi estas tie, tie ĉi,

ĉirkaŭ mi, en mi!

Jen mi pordiĝas por via eniro en la mondon.

Lasu min krii:

mi vin kaptas, mi vin tenas!

Tia dolĉa spirita rifuĝo min akompanis eĉ dum gravaj taskoj, kvankam ke al mi ĉio ĉirkaŭe ridetis.

Okazis, ke oni min komisiis prelege komenti ion de la Sanktaj Skriboj.

”Aŭskultanto de via prelego riskas esti invadita de gratulopremo al vivo, al Dio, al la gepatroj, al ĉiuj homoj. Per viaj diroj oni sin sentas inundata de la Diaj rigardoj”, foje, postprelege, sonis reaga komento min ruĝiganta sed priskribanta la etoson kiun mi sencele ekscitis. Por bildigi la naturalizon de konceptoj konvenas ankaŭ ne kaŝi, ke mi neniel penis por ilin vortigi, eble pro iliaj ne malŝablona enhavo.

Ĉu mistika krizo, kun ne kontrolebla emfaziĝo, alinome malpersoniga elmemiĝo? Tiu ĉi dubo ekokulumis en mi. Sed miaj estis vere elanoj grundigitaj sur realo, la apudeco kaj ĉeesto de Dio. Je konfirmo de tio validu la fakto ke foje perdiĝis la kontakto kun Li kaj, Lin retrovinte, pene mi retrovis kontenton kaj ĝojon, kaj se mia ĝojostato konturiĝis eĉ travizaĝe, ĝi ne povis, almenaŭ eskape, aludi, se ne priskribi, la fontojn de tiu ĝojo: aludoj pli poste fariĝontaj pliaj enprofundiĝoj en verkojn de mistikuloj, kies pensoj kaj esprimoj ne ĉiam prezenteblis senŝvite kompreneblaj.

Kutime la kontenton kaj ĝojon mi ekposedis el meditado, jam tro prokrastita, el certecoj vekiĝantaj kaj ekprodukantaj siajn konsekvencajn efikojn. La libroj de la mistikuloj, sur kiuj mi antaŭe nur libertempe krozis, kiaj majstro Eckhart kaj ankaŭ Katarina el Sieno (centritala urbo), kaj rezervitaj por pli bonportaj tempoj, kaj kun kiuj mi fine konatiĝis, ekscitis kaj samtempe gvidis tiajn korelanojn; Estis dum porokazaj rendevuoj kun amikoj, ke mi suspektis, ke je mistika krizo povus esti etikeditaj miaj jamaj sinteno kaj interesoj: el tiu suspekto naskiĝis esprimo pli akceptebla, kvankam ne tute vera kaj ne tute falsa: nome ke tiu mia religia sperto pliobjektive defineblus “religia fervoro aŭ renkontiĝo kaj plena mergiĝo aŭ kunlimiĝo kun la esenco de la religio”.

Miaj okazaj interparolantoj pri tio, foje, supraĵe konfuzis religiecon kun bigoteco: dum la unua esprimas virton kaj do ne povas suferi je ekscesoj same kiel la sano (ĉu imageblas persono tro sana?), la dua reflektas religiemon eksterreligia kaj transreligia, tial kontraŭreligia ĉar limiĝas kun io blufa. Multe preĝi aŭ paroli pri Dio povas esti religieca aŭ bigoteca, ĉio dependas de la stilo kaj la celoj kaj konceptoj pri Dio kaj pri lia efekto en la mondo kaj lia imagita disponebleco al la homaj preĝadoj. Eventuale bigoteca povus esti la konvinko, ke tiu mia gustumado pri Dio esprimus la tutan religiecon eblan, ĉar, male, Dio ŝajnas foriĝi dum la suferstato kaj kora sensento, laŭ avertoj de mistikuloj kaj kiel spertos ankaŭ mi.

En tian mian fervoron aŭ dolĉan menslaboron pri Dio eĉ la kreaĵoj, la franciskanaj kreitaĵoj, laŭ la Kantiko de la Kreitaĵoj de la Asiza Sanktulo, enmiksiĝis per sia ampleksa beleco kaj harmonio. Eĉ naturo, kiu en la pasinto elstaris je miaj okuloj precipe per sia krueleco fagocitanta ĉion kion ĝi enekzistigas kvazaŭ ĝi estigu por havi kion forbalai en neniejon, nun akiras konsolitan aspekton. Ĉio ĉi naskis en mi senton kaj konduton en partopreno de komuneco de sensacioj kun ĉiuj kaj ĉiuj aĵoj dum la tempo ekdifiniĝis eterne senkomenciĝa kaj senfiniĝa.

Albina konsentadis sed samtempe prudentigadis tian ardon dirante, foje, ke mi tro kontentiĝe komisiiĝas speguli Dion kiel ombron de ĉiu persono!

Tia dolĉa fervoro, kiun mi iom superrigarde pritaksis enmemiĝo en Jesuon, iom post iom malintensiĝis kaj “malpufiĝis”, kiel mi memdiris poste, lasante tamen pri ĝi daŭran dolĉan memoron. Eble necesus, ke tiaj novaj inklino kaj sperto estu flegataj per spiritgvidado; sed survenis aliaj novaj interesoj kiuj, kvankam el si mem ne tute disbranĉigantaj, tamen dislokis senloken, antaŭe momente kaj provizore poste preskaŭ definitive, tiun spiritualecstaton, el kiu plu restis nur de tempo al tempo preskaŭ unuhora senmova starado solece kun la penso, ke Dio kunestadas kun mi, ene de mi kvankam ĉiam malsama ol mi; fine ankaŭ tiun horon ekbreĉis la postaj urĝaj farindaĵoj sorbantaj tempon kaj atenton...

Alia celo, kiel jam aludite, subintencite orbitas en tiu konzerno pri la mistikulaj verkoj. Plurfoje, en okazaj legaĵoj, mi kredis kapti konceptojn kaj situaciojn nun troveblajn gigantigitajn en pripsikanalizaj verkoj, kiel la malkovron de la nekonscio kia aktoro kaŝita en iuj homaj agoj kreditaj tute liberaj, la senton de kulpo, kiun mi ĉiam prizorgis distingi el konscio de kulpo kaj rimorso, la kolektivan subkonscion, la supozitan pruvon el neŭrobiologiaj sciencoj, ke la plena kompreneblo pri kio okazas ene de homo estas reale neebla, ktp. Mia revata tasko estu malkovri en mistikulaj verkoj palpilon kaj analizilon de la homa psiko je konfirmo kaj eventuala realĝustigo de psikaj meĥanismoj priskribitaj de la multaj psikanalizoj.

En tiu entrepreno ankaŭ familiaj kondiĉoj modlis al mi la laŭtaŭgan humuron; la preskaŭ senzorgita farta kaj ekonomia bonstato lasis min malŝarĝita je la penoj trovi rimedojn por havigi al mi tempon kaj financajn subtenojn por aliri bibliotekojn kaj aĉeti librojn kaj aboni revuojn, partopreni fakajn kongresojn foje kontribuante por ke kunvenu ankaŭ nepagipovuloj. “Homo perfekta!”, ĝentile ironiadis Albina.

El la pensoj de tiu feliĉa, sed ne definitiva, tempo registritaj en taglibro, jen iuj inke skribitaj.

La idealo kaj invito legebla en la fronto de la Delfa templo de dio Apolono, γνώθι σαυτόν, (ekkonu vin mem), kiu lasas subkomprenigi, ke homo tentiĝas rezigni la penon tion fari aŭ, ke tiu tasko strebas al tro arda, ricevas el kristanismo novan limfon: ĝi atribuas al la Sankta Spirito la taskon enlumi homon pri si mem, kvazaŭ tiu ĉi emus forviŝi sin el si mem: tendenco priskribita jam delonge de la humanismaj psikologiaj kolektaĵoj. Konfirme de tio, eĉ la mistikulo volis kaj serĉis spiritgvidanton kiel spegulon kiu reflektu lian internon dum la priasketismaj verkoj malkonsilas antaŭeniĝon en la kontemplan vivon sen psik- kaj spirit-sperta akompananto.

Se malfacilas koni sin mem, sammaniere, kaj eĉ pli, tio okazas rilate la alies konsciencon. Helpu la tradicia interpreto de la evangelia ordono “ne kondamnu” (Mt 7,1 kaj aliloke) proksimulojn ĉar, laŭ disvastigita interpreto, neniu kapablas eniri alies konsciencon.

Eta parentezo ne fuŝu la sinsekvojn de la rakonta procedo. Rilate la evangelian “ne juĝu kaj ne estu juĝata” nehazarde mi ĝin igis temo de prelego al ek­saj kompanuloj de PAS subtenante tezon kiun mi kredis elĉerpebla aŭ deduktebla de verkoj kaj konduto de iuj mistikuloj: Jesuo ĵetas sian ne juĝu ne pro la malfacileco aŭ neebleco eniri la alies konsciencon kaj koni la respondecon de la juĝato (en tiu kazo Jesuo alproksimiĝus al eltrovoj de la modernaj psikologoj kaj estus reduktita al vilaĝosaĝulo, kaj povus similiĝi al la saĝuloj de Delfa templo!) sed pro alia motivo. Jesuo ne malhelpas la juĝon, eĉ tiu ĉi ne povas esti fortenata ĉar la homa racio ne povas rezigni kaj ne juĝi ĉion laŭ sia morala elaŭdita normaro, sed li ordonas: post la pravigita malaproba juĝo, ne kondamnu, ne deziru la punon aŭ ne ĝuu pro la puno: male, deziru, ke la kulpulo revenu al Dio kaj havu de tiu ĉi la pardonon.

La Jesua proverbo, fakte, reflektas la jurajn samtempajn morojn kie proceson oni enscenigis pli por kvantigi la punon ol por scii ĉu la akuzito estis leĝmalobeanto. Jen la iniciato de Jesuo: juĝu la pekulon (se vi havas sufiĉe da kapablo enpenetri la koncernatan konsciencon) kaj deziru kaj prizorgu, ke li konvertiĝu kaj estu pardonata!

Revenante al la malfacileco de memkompreno, preterpase diratu, ke aktivanto por klarvidi, ene de si mem, sian psik-spiritan internaĵon, povas ankaŭ eklezi la memestimitecon ĉe si kaj eksenti pri si eĉ hororon fronte al la dia lumo. Iuj el mistikuloj, fakte, ju pli sukcesis trapenetri sian enon des pli sentis impulson prohonte forfuĝigi siajn rigardojn el si kvazaŭ imitante, pro hororo, tiun kiu, laŭ ili, devus esti la sinteno de Dio rilate ilin. Ĉio ĉi pensigis, sub aliaj vortoj, pri la malkonscio kaj nekonscio ĵus malkovritaj aŭ pli evidentigitaj de la diversaj psikanalizoj kaj taksitaj kiel deponejo en kiu stagnus la plej egoismaj inklinoj kaj kaŝendaĵoj. Por ne subfali antaŭ tiaj sufokaj malbelaĵoj, en mistikuloj ne sufiĉis la simpla adaptiĝo kaj alkutimiĝo; krom per tiu sinakceptiĝo, ili disiriĝis el tiu hororo per sinmergiĝo en la diajn belojn, al kiuj ili emis altiriĝi kaj akceptiĝi ĉar je ties bildo, laŭ la biblio, estas knedita ankaŭ la homo. Funde temas pli pri tendencoj ol pri elektoj de la libera volo.

Pro tia intereso pri mistikulaj verkoj kaj nova pli intensa emo al la preĝo ne bedaŭrindis por Albina, konvinkita, ke la nova ŝatokupo malebligis al la nenifarada tempo invadi ŝian hejman sferon de domfarindaĵoj aŭ semi enuon trahejme. Por eviti tion, cetere, kaj precipe por socie kaj religie utili, ni ambaŭ elektis kontribui tempe kaj labore, kaj mone, en plurkampe volontulaj servoj, ŝi ĉe pormalavantaĝula vartejo de Cottolengo (Kotolengo) kiel instruistino de oligofrenezulinoj kie ŝi ĝermigis al si kvazaŭ novan familion rezervante, pluis mi amuziĝe kaj amuzige antaŭ geamikoj, iom da sia tempo por volontule agi en la origina familio; mi krome dediĉis du tagojn semajne en profesia establo liveranta kulturajn deĵorojn, nome ĝisdatigantajn kursojn por instruistoj kaj profesoroj. Mia ĉefaĵo estis kontakti kaj engaĝi studulojn kaj fakistojn ĝisdatige lekciontajn; foje, por anstataŭi neantaŭviditajn neĉeestantojn, prelegis mi mem se la temo koncernis sciobjektojn de miaj studpasioj.

Marĝene de kelkaj fakulaĵoj, kiel cetere jam en amikaj rondetoj, foje ne estas rezignata plua ekspliko de miaj vidpunktoj pri interpretmaniero pri iuj poetoj kaj verkistoj, kiel Cesare Pavese kaj Umberto Saba kaj Eugenio Montale kaj Giuseppe Ungaretti kaj G. Bernard Shaw kaj Ernest Hemingway kaj la ĉiam fascina Leopardi, ktp. Tiu mia vidpunktaro ofte generis logikajn sekvojn ĉar la interparolantoj deziris pli precizajn, pri tiuj verkoj kaj aŭtoraj mond- kaj viv- kaj art-konceptaĵoj, analizojn.

Ĉu pli facilas esti vera poeto inter la ekzistencialaj duboj de nekredanto aŭ inter la sendubecoj de kredanto? Ĉu trovas pli da allogaj artismaj motivoj tiu kiu sentas sur sin la rigardon de Dio aŭ tiu kiu traserĉas en la universo de homo transcendan destinon?

Eĉ se mi havus ilian artismajn ecojn (estis mia batalkampo ĝuste tion ilustri kontraŭ ekskeptikismo pri religio), mi, kredanto, ne povus esti tiel poeta kiel la artistoj nekredantaj. Almenaŭ unuavide se iu mergiĝas kaj treniĝas tra la duboj aŭ tra la ekzistenciala soleco kun relativa suferostato aŭ defiostato ekprancanta kontraŭ Dio aŭ pri ties asertantoj, tiu ĉi spertas pli da prilaborebla argilo por sin movi kaj inspiriĝi kaj ensalti al poezikreado. Sed se tra tiuj duboj iu ne kirliĝus aŭ ilin jam dissolvus per rigoraj rezonadoj, kio okazas? Malestus certe ekzistenciala kaj mondkoncepta poezia fonto.

Kio okazas kiam iu konfidence konversacias kun Dio kaj kun li amikiĝas? Certe, kreiĝus la objekto de “senti poete” kaj poeto trovus novan inspiran fonton. Sed mi havas impreson, ke tia objekto kun sia eventuala nova inspira fonto surfaciĝus pli delikata, nome postulanta pli da precizeco, pli da kerneca difiniteco ol tiuj de la ekzistencialaj konsekvencoj de la nekredemo je Dio. Plie, kiel iu povus esti tragiksentema, koncedite, ke mem havas tian talenton, se lia animo ĝuas certecon kaj ŝlosilon por solvi ĉiuspecajn tragikajn malfacilaĵojn? Ĉu iu povas sin konsideri en tragika situacio se en sia intimo ne agitiĝas nesolveco de kontrastoj inter liaj aspiroj kaj la reala vivo? Nur unukaze mia religio, se preni el miaj spertoj, povas translimiĝi en tragikecon: nur kiam mi konsideras, en mi, la volon aŭ la eblon ribeli al Dio, ebleco reala kaj realiĝinta en la historio kaj en la laŭtaga vivo. Sed ankaŭ de tiu ĉi tragikeco oni povas eliri, finfine, sin allasante al Dio kun sincera koro: kaj do tuj ekĉesas tragikeco kaj, do, ankaŭ tragidieco.

Eventuala poeziemo, tiukaze, certe enlirikigus aliajn objektojn kaj aliajn animstatojn, sed pli precizigpostulajn kaj pli reguligantajn pri imagivaj fantaziaĵoj kaj emociaĵoj. Entute, por kristano esti poeto, je egaleco de kondiĉoj talentaj kaj cirkonstancaj, signifas ne senti poete iujn situaciojn kaj samtempe vivi poete aliajn situaciojn pli delikatajn kaj respektpostulajn. Ĉu vi sukcesas imagi la nigran dolĉan tristecon kaj pesimismon, kiam li reale pesimismas, en iu Leopardi tute kristane pensanta kaj tia sinperceptanta eĉ en la poezikreaj momentoj?2

Justas tamen aldoni, ke ne malpluraj hezitis antaŭ mia vidpunkto.

Tiuj fervoraj engaĝiĝoj, kompreneble, ne kunpremas la familivivon, kiu jam gustumigas sian spacon ĉar ĝojstato reflektiĝas tra ĉiuj ĝiaj aspektoj. Ni, kaj foje ankaŭ Elvira, plezuriĝas dum gajaj vesperiĝoj komponi, tra eskcitiĝa bonhumuro, frazojn spritajn, kvazaŭ skeĉojn, vetante je la plej merita je... la familia aplaŭdo. Jen, se plu insisti enrigardi ordinaraĵojn, el mia taglibro, iuj el tiaj spicaĵoj elmontrantaj, pli ol distran spritecon, la eĉ eksteran ĝojon de la etosumantoj:



Mi. “Ĉu vi volas vidi, Albnjo, kion mi estis devigita aranĝi? Mi sonĝis, ke vi kuŝis morta, fiksita en nemoveco. Por ne malkombini vian aspekton mi ne kuraĝis vin apenaŭ tuŝi per la lasta supraĵa kiso. Por ne rezigni tiun plezuron kaj malembarasiĝi mi devis vin resurektigi”.

Albnjo. “Se vi min ne damaĝas per mortigo, vi ne kontentigas vian malbremseblan bezonon de taŭmaturgeco. Kiel mi liberigos vin el la kaptiĝo en nigra komplekso deviganta transpasi ĉiun decan limon, kaj malpotencigos vian volon de supereco?”.



Albnjo al mi: “Nur amo konsistigas kaj elstarigas en viro belon. Vi tro belas!”.



Elvira: “Oj, oj! Vi ambaŭ ankoraŭ enamiĝantas!”.



Elvira. “Mi malfrue konis gepatrojn sed plibonus se ilin mi ne ekkonis!”.

“Kial?”.

“Ĉar mi nun rimorsas pro tro malfrua agnosko pri ilia sindediĉo unu al la alia”.



Mi: “Mi nemulte estimas miajn estimantojn”.

“Kial?”.


“Ĉar mi konas sperte mian aĉecon”.



Elvira: “Vi kaŝas aŭ perdas ion ĉiutage”.

“Kial?”.

“Ĉar plibonigi sian porpublikan eksteraĵon signifas provon kaŝi aŭ forigi ion nure propran”.



Mi. “Ĉio ĝojas escepte de vi!”.

”Kial?”.


“Ĉar vi ambaŭ laciĝas por ĝojigi min”.



Mi. “Mi estas devigata, spite al mi, estimi min kaj min pliagrablige ekzalti”.

Kial?

“Por igi min, de vi tiom admiratan kaj ĉioŝatatan, inteligenta kaj virta kaj inda je vi kaj por ne igi vin trompataj”.





Albina: “Mi ne plu rezistas!”.

“Je kio kaj pro kio vi ne rezistas?”.

“Ni ne trovas sufiĉe da tempo por konsumi kun vi unu ĝojon ke jam ofertiĝas vorenda alia”.



Mi: “Kiom ajn frandindaj viaj pladoj, mi ilin ne sukcesas gustumi”.

“Kial?”.

“Ĉar dum gustumado de unu frandaĵo anonciĝas nova pli altira plado”.



Elvira: “Foje, de tempo al tempo, okazas miraklo”.

“Kia miraklo?”.

“Ke vi foje rezonas nuance, eksterimpone, esplorante. Kutime vi, male, montriĝas homo sennuanca anstataŭ homo nuancstreba”.

Kaj sprite kaj distriĝe antaŭen laŭ vesperhoroj por skeĉe adapti niajn pensojn kaj sentojn ĝis unu aspektis al la alia tro streĉiĝanta.

Kaj se tio humuras pli intence ol vere, direndus ke tiu observo ne estas tiom vera kiom estis vera nia vivĝojo!

Preterpase diratu, ke la timo de Albina pri mia eventuala sento de finiĝo kun invada transiro sur ŝiajn hejmestrecajn ekskluzivajn kampojn, apogiĝis sur ŝia neniam tute venkata suspekto, ke la instruado estis ankaŭ ektransformiĝanta por mi en iun leĝan, kaj ne tute regatan, manieron vibrigi la volon de povo: eble pli tento ol pekfalo, aŭ konstanta risko al maskita kaj ŝvelparola allogemo, ne sufiĉe lerte kontrastata laŭ ŝi.

Duminstruade vi senelspeze rolas imperiestron, ŝvebigante super kelkaj vian superecon inteligentan kaj kulturan kaj... regvolan. Super kiuj, finfine? Sur akceptemaj adoleskantoj. Kiu scias ĉu vi nekonscie restarigas vian pasintan imperion?... kie tamen mankis la moderiga reĝino... serĉinda aliloke!”.

Kaj la reĝino estis ŝi!

Laŭ ŝi, tiu mia nevirta emo ĉion majstri, moderige kontrolita sed neniam malfajrigita, estus frukto de la klerika edukiteco kaj de la pasinta pastorala agado, en kiu pastro okupas ĉiam la unuan postenon kaj deklamas la definitivan sentencan verdikton. Tiu emo jam fariĝus en mi karaktera, ŝi diradis tra vero kaj amuzo, tial senutilus batali kontraŭ ĝi! En malpli distriĝaj momentoj ŝi deklaris, ke en la rilato inter klerika edukiteco kaj karaktero misdistingiĝas kio estas la kaŭzo kaj kio la sekvo, malgraŭ ke tia eduksistemo mem celas trejni precipe al kontrolo pri superrego de sia naturaj tendencoj. “Iuj viaj... ŝajne senfilistrecaj... virtoj estas postidoj ankaŭ de tiu edukiĝo!“. Ŝajne senfilistrecaj por ŝi signifis “nur aspekte sencelaj kaj senmemkontentiĝaj”.

Ŝi konsentis plenkore kiam sciis, ke mi ekpensas rakonti, por eble helpi implikiĝintojn en similajn malfacilaĵojn kaj aventurojn, ekinte el amuzaj familia leksikonaĵo kaj kuriozaĵoj de miaj spertoj, miajn kaj ŝiajn travivaĵojn, kaj, ke la rakonto estas jam prenanta romanformon en la esperanta lingvo ĉe nia amiko de la supra etaĝo. Sed, ne nur ŝerce ŝi mentoris: “Ne ĉifu niajn sentojn por paradkampigi mian kaj vian nomojn!…Nu vi povas pranci… esperante”. “Pranci” ĉar ŝi ŝerce referencas ion pri mi de la konventaj tempoj kiam tedegitaj fratuloj min difinis “eterne prancanta”.

Kaj la timata, plibone eble opiniata, okupo de ŝiaj spacoj okazis nur, fakte, kiel interdivido de malpli malpenigaj faraĵoj.

Bonas ĝui estimon ĉe konatoj kaj najbaroj, kvankam, foje, tio rabas tempon kaj kuntrenas, alikaze, ekscesajn kaj, foje, strangajn konfidencojn. Jen unu el tiuj kaŭzita de mia najbarulo.

Mi renkontis lin sur la trotuaro, proksime de nia komuna domego kiam ekmalheliĝis kaj la publikaj elektraj lampoj komencis brili. Kiel kutime, la cigaredo en la lia buŝo iom pendis je la maldekstra flanko. Saluton rapidan miaflanke, sed li montris deziron konversacii: li, fakte, respondis al mia saluto iom senhaste kvazaŭ tempumante por serĉi la ĝustajn hokecajn vortojn.

Kvindekjara fraŭlo, alta kaj bele prosperaspekta kaj senĝene reganta pri ĉio lin koncernanta, ĉiam aspekte ĝentile rafinita, kutime malmultparola kun rideto de stabila memfido; oni cirkuligis pri li, ke li, kvankam sola, efektive ligiĝas al granda kaj fidela amo. Vera interŝanĝo de opinioj, inter mi kaj li, okazis nur hazarde, kutime en grupaj personoj. Tiam okaza, kvankam nekutima, malavara afableco konfidigis lin paroli pri si: li amas la multrilatan vivon sed emas ne sin ligi definitive al iu ajn, li vivas plenakceptiĝe sola, kaj “ĉar la vivo preterpasas fluge, ni kaptu el ĉiuflanko kaj senskrupule la forglitemajn plezurerojn”; li sin liberigis el ĉiu premo de “alienaciigaj pensoj aŭ realaĵoj abstraktaj transcendaj aŭ transtombaj definitive kaj pruve senvalorigitaj de liberpensulo”. Pri tiuj lastaj aferoj, se li ne sin detenis esprimi sian opinion tio okazis nur pro mia ne hazarda, sed serĉata, enŝteliĝo en aferojn kutime ne priparolendajn en komunaj konversacioj. Kun mi, fakte, kvazaŭ pro konvencia rokdento, liaj okazaj salutaj esprimoj ofte entenis ion aludantan al tiuj flugaj konversacioj pri postvivaj personaj eblaj eventoj.

Kvazaŭ retenata de lia enviebla fizika figuro kaj eĉ pli multe de lia elmontro de sentimeco, mi ne havis ĉiam la forton aŭ kuraĝon por montri, ke mi ne havas la samajn pensojn. Foje, en la grupa brurido, mia silento, estinganta pormomente miajn admirajn konsentojn al liaj spritaj vervaĵoj, kaj senkonsenta kaj senaplaŭda, altiris liajn okulojn prefere en la direkton de mi; tiam li sin sentis devigata ripeti kelkajn, kvazaŭ por igi ilin pli efikaj, siajn brilvortojn de ironia skeptikulo. Fakte, lastfoje, fikse min rigardante, li pliigis la energion reasertantan la ĵus aplombe deklaritajn konceptojn, nemalsimilajn al tiuj de lia famo, laŭ kiu, krom konsenton al la materialismaj vivstiloj de nuntempuloj, li aperte konfesas la materiisman pensfluon.

Hodiaŭ lia responda saluto, malfruigita de hezita momento sed intense komunikiĝa, pelas min elbuŝigi, kiel mia kutimo, ion neatenditan, devigantan la interparolanton iom heziti por trovi respondon. Miaj salutaj ekscentraĵoj konsistas el jeno: mi ellipigas la unuan vorton hazarde dancantan sur miaj lipoj kaj tuj poste profitas ĉiujn miajn intelektajn fortojn por ekkonversacii kohere kun tiu unua esprimo. Kutime la penso rezultanta ekstartas konversacion ne tute malŝatindan kaj, foje, malfermantan intimajn konfidencojn. Tiu ĉi fojon mi elĵetas: “Plurfoje la aferoj grundiĝas kaprice. Ĉu vi nun sukcesas rege mastrumi la viajn?”.

Eble estis tia la etoso dezirita de la homo, kiu, malproksimigante sin kaj, per maninvito, min de fremdaj oreloj, kaj paŝante en la direkto de la eta ĝardeno, iom singardeme montras, ke li havas ion dirindan al mi kiu, laŭ lia ŝajntimida esprimo, jam kutimas kunvivi kaj agiti, ene kaj malene, “delikatajn kaj intimajn aferojn, nun ronĝetantajn ene de mi. Eble, ne komplikaj aferoj, li aldonas demandante, sed nur pro afableco, ĉu mi malfruiĝu kaj pacienciĝu por lin aŭskulti, kaj montrante estimon al miaj, laŭ li, seriozeco kaj engaĝiĝo de homo en intensa esplorado pri nebagatelaj aferoj kaj “ekster splenemo kaj kapricemo”. Tion dirante, li ŝajnas akuŝigi la vortojn el sia konvinkostato ekskludanta emfazon aŭ ĝentilan flatemon. Kaj mi ne povis ne rimarki ke el liaj vizaĝaj movoj ne plu aperas tiu io ŝanceliĝanta inter kaŝiĝanta kaj malkaŝiĝanta.

Babilas la homo preskaŭ mediteme, fakte nun mi ne vidas en li la memfierecon kaj aplombecon kiujn mi iam preskaŭ enviis. La vortoj, kvankam iom emocie eldirataj, malrapide ellipiĝas kvazaŭ venantaj de profunda rezonado, el si mem ne suferantaj tamen je pedanteco. La cigaredo malaperas el lia buŝangulo dum mi montras akcepti kaj aprezi liajn konfidencojn.

Mi tute eleraris...”, li malrapide sed seke elgorĝigas, kaj antaŭ ol mi provas malpliigi la vastecon kaj krudecon de lia esprimo, li ekrakontas tion kio al li okazis la pasintan nokton kaj tiun ĉi matenon, eĉ laŭ la tuta tago. “Tago de malpraviĝoj”. Jen, kondensita, lia rakontaĵo.

Ankaŭ la pasintan nokton li penis ekdormi, same kiel al li okazas de kelka tempo. La plej eta bruo lin vekas kaj igas tiom vigla ke ĉiu bezono dormi kaj ripozi estas forigata laŭlongatempe: la menstorporaj postsekvoj tamen lin suferigas la tutan sekvan tagon. Tiun ĉi nokton, krome, bruo pli ruinige forigis la dormon ĉar en lia animo la komenca malkvietiĝo sin transformis en koleron, kaj la kolero en deziron de senindulga protesto kaj venĝo kontraŭ la maloportunantoj: la distaŭzado de la pensoj eĉ malebligis, ke li koncentriĝu, almenaŭ surface, kaj rifuĝu en la ĉiam absorbantan legadon de ĉiam apudmanaj libroj aŭ ĵurnaloj.

La bruo, ne intensa, estis kadenca kvazaŭ iu promenus kun paŝo malrapida neniam perdante la ritmon. Ĝi faladis kiel inkubo el la supra etaĝo. Jam dum la hieraŭa tago percepteblis movoj kaj voĉoj kvazaŭ de personoj troagititaj; jam en la pasinto el tiu loko aŭdiĝis infanploroj, sed nur laŭmomente, kaj ofte sekvitaj de abruptaj silentoj de la loĝejanoj, nun male ne temas pri infanploro aŭ voĉbruoj sed pri io kio pikas la kapon, kapo jam torporigita pro la maldormo de la antaŭa nokto. Je la unua tagiĝa lumo, balanciĝante el hezitoj al impetaj aŭdaciĝoj, je la koleroklimakso, li elsaltas el la lito, enpiĵame supreniras al la supra etaĝo, sonorigas kaj malpacience frapas mane kaj voĉe, preta fulme vipi per malĝentilaj kaj per tro retenataj koleraj vortoj. El interno, paŝo alproksimiĝas al la pordo, la pordo malhaste malfermiĝas kaj prezentiĝas la apenaŭ konata viro: vizaĝo malbeligita kaj lipoj iom pene retenantaj spirĝemojn, kaj trabrake infanforma envolvaĵo milde kunpremata al lia brusto: estis la bebeto mortinta, la malfruan antaŭan vesperon. La patro la tutan nokton paŝadis laŭ la loĝejo en la iluzio redoni ion da vivo al la infano lule portata trabrake!

Pri ĉio tio informas la gepatroj dankaj pri mia partoprena vizito!”

Tre malmultaj vortoj, tre intensaj rigardoj, partopreno senrezerva, abrupta animkvietiĝo... La koleriĝinto revenis konfuzita al sia ĉambro. Nun ne plu la kolero forigis la dormon sed io rimorsa kaj humiliga. La dormo ne venis, en la som­nolo, male, vekiĝis pensoj ie, en la animo, kuŝantaj: senaverte tiaj pensoj klariĝis akirigante pacigan kaj konsolan aspekton.

Neantaŭvidite kvietigita - li samtempe kategorieca kaj mole afabla plu rakontas promenante laŭĝardene, iom kliniĝanta al mia vizaĝo - kaj komplete fordonita al plihomamaj sentoj, la maldormanto decidis konsenti al sia duonkaŝita deziro kiu de tempo al tempo riproĉetis lian konsciencon: iri, almenaŭ unu fojon post pluraj jaroj, viziti la korprestaĵojn de siaj gepatroj. La cirkonstanco de abrupta sed sereniga senarmiĝo de lia furioza impeteco, antaŭ tiu patro lulanta la fileton mortintan, vekis, kun dolĉeco tamen, iun specon de riproĉo. De tempo al tempo reprezentiĝis al lia memoro iuj suferoj, kiujn li iam kaŭzis al la gepatroj per sia junula ribela konduto kaj per malestimaj vortoj: al li ŝajnis, ke sur iliaj imagitaj vizaĝoj plu kuŝas tiu bedaŭranta silento de seniluzio kiun lia konduto enfiksis en ilin. Vere estis io pli ol vizaĝo de ĉagreniĝo, ankaŭ la ploro de lia patrino ŝajnis resoni en liaj oreloj.

Trapenetrita de tiaj sentoj ĝuste ĉi matene, li, sidiĝinte en sia sporta aŭto, ekstiris kun la sinteno de tiu kiu pretas esti tolera kaj respektema kaj kom­prenema ĉar jam ne rajtas esti alimaniera la konduto: “al kiu, li miris inter si, ŝuldi, ke mi ne ĉiam tiel pensis?”. Li rapidiĝis al la tombejo kaj gapis mute, kvazaŭ provante trovi la ĝustajn sentojn el la kirliĝo de tiuj kiuj restis en lia animo ankoraŭ senesprimaj, antaŭ la korprestaĵoj de siaj forgesitaj ka­ruloj; metis delikate, preskaŭ timante invadi propraĵojn jam al li iom fremdajn, la manojn sur la tomboŝtono kaj la fingrojn sur la ĉizelitaj polvokovritaj nomaj literoj; kaj, preskaŭ aŭtomate sed senĝene, li rekomencis surfacigi al si, por ilin traplugi kaj reanalizi, la cirkonstancojn de la maldelikatecoj suferigitaj al la gepatroj per siaj ribelaĵoj kaj insultoj.

Nun al mi li rivelas, kun la hezitoj de iu kiu miras pro tio kion estas faranta, ke mem ne plu sukcesas kovri siajn intimajn pensojn, ke la memoroj pri tiuj malafablaĵoj kaj ofendoj kaj defioj, de kelka tempo impete reflosas al lia konscio transformiĝantaj ĉiam pli en kulposenton kaj rimorson, kaj ke kiam li retrakuras la idajn farojn, kun la espero malkovri mildigojn ĉu rilate sian kulpon kaj precipe ĉu rilate la gepatrajn suferojn, ĉiam finiĝas per restado en la sama riproĉanta stato. Li pretus elspezi multe por ke la realo vere estu refarita malsama kaj kontraŭa. Li ne emas forgesi, ho ne! Prefere li volus trovi la vojon por tion forviŝi, se eblus, el la ekzisto mem. Dum li disetendas la intimajn kaŝitaĵojn de sia spirito, al mi ŝajnas, ke la komplekseco de homa psiko sorĉe fariĝas simpla kaj facile introspektebla.

Eĉ antaŭ iliaj cindroj, li baraktis por igi sciaj la gepatrojn pri sia intima aliiĝo ĉar li nun havas pensojn novajn kaj kontraŭajn al la tiamaj, ĉar li fine komprenas ilian amon, ilian sindediĉon. Kaj senesprime, sente sciis, ke tiaj novaj juĝoj, pri la aĉaj okazintaĵoj, en li ne plu ŝanĝiĝos. En la interna agitiĝo por ilin certigi pri tiaĵoj, li ekperceptis, ke li mem estas deziranta ke ebliĝu transvivo kaj ke li mem estas eĉ ĝin postulanta kaj imaganta. La apenaŭa percepto, ke se la gepatroj ne daŭrigus pluekzisti nun ili nenion suferus kaj do ankaŭ la rememoro pri la malfeliĉoj truditaj de ilia filo ne kapablus revivigi suferon al kiu ajn, ĉio tio lin ne kontentigis, male lin tedis, kaj instinkte li ĝin repuŝis kvazaŭ perdon de io valora kaj tute propra ĉar nun al li ŝajnis, ke la transvivo estus necesa por igi vere riparantaj la riparajn gestojn kaj la pardonpetojn kun la pardondono, kaj eblaj la renoviĝon kun spiritrefariĝo. Kaj al la reala konsisto de la homa ekzisto plej konvenas, ke transvivo vere estiĝu kaj manifestiĝu; se ĉio dependus de li, li tiusence disponintus la aferojn. Kaj se la aferoj ne tiel disvolviĝas, signifas, ke io logika mankas kaj ke daŭrigas okazi ofendoj al la homa digno, li kun retenema emfazo konkludas.

Kaj pluse, li ripetas plurfoje la saman koncepton, kvazaŭ allogata de senvualiga slogano. En lin, foje pli ateismeman, foje pli indiferenteman pri supera estaĵo, ĉiukaze ĉiam agacanta, de kelke da tempo enŝteliĝis, ke estus juste, ke ĝi ekzistu por ke estiĝu la pardonpeto kun pardoniĝo kaj la rekonstruo de la vero kaj la interkomunikado kun tiu parto el li kiu jam estas transe.

Krome la deziro, ke tiu estaĵo ĉeestu, tiam, antaŭ la gepatraj korprestaĵoj, en li kolizie kunloĝis kun ekkolero kontraŭ iu inkognito kiu permesus al si sin konigi ekzistanta kaj neekzistanta aŭ ĉeesta kaj malĉeesta, tiel ke malfortiĝas la helpo por ke la konsola renkontiĝo kun la ofenditaj karuloj okazu almenaŭ je la sama spirita intenso laŭ kiu ĝi estis ĝuita kaj suferita en tiu ĉi vivo. Emo kaj desaponto al sama ebla estaĵo glitiĝis unu sur la alian kaj kuŝis kune, sed li ne eĉ ĝeniĝis pro la pikilo de la kontraŭdiro samtempe evidentiĝanta, male li lule plezuriĝis en la nova animstato kaj sentis vagan altiron al preĝo; kaj eble preĝis, aŭ deziris, ke ie, plejbele ĉi-tie, elstariĝu kaj imponu iu preĝebla. Abrupte tia animstato ŝajnis al li pruvo de la okazanta repaciĝo kun la gepatroj, kiuj nenion pli povis deziri ol sciiĝi, kaj gaji, pri tiu elŝanĝo en la menso de ilia filo.

Senpripense, ĉe la tombo li denove reordigis la florojn ĵus tiucele aĉetitaj, kaj ekpaŝis serene kaj sensufere kvazaŭ li efektive estus kontaktinta kaj klariginta kaj kontentige espriminta la novajn sentojn, kaj estus komprenita kaj indulgita kaj certigita, ke kun ili ĉio estas renovigita kaj similigita al la infaneca senkontrasta kaj plenfidema tempo. Laŭmomente al li ekmagiiĝis al belo esti atendata de ili por reciproka totala kompreniĝo kaj amo fine senrezerva.

Laŭ la revenvojo en lia animo daŭrigis sinsekvi, milde kaj glatiĝe, la samaj sentoj, eĉ, plezuriĝante pri ili, li emis treniĝi en ili kaj ilin senteble reviziti kaj reanalizi kaj rerakonti al si. Li eĉ dubis pri la fundateco de sia agnostikismo.

Ĉu mi estas agnostika pro manko de klaraj signoj rajtigantaj la dikredon aŭ pro miaj parado kaj komforto esti agnostika?

Ĉu kontentiĝa elekto mia aŭ konkludo de logika kaj senemocia rezonado?… Mi devas tion analizi kviete kaj sentrompiĝe”.

Malhaste ni alproksimiĝas al lia aŭto, kiun li estis parkanta flanke de la eta ĝardeno ĉirkaŭanta nian ducenttridekloĝejan kunposedaĵon, kiam li min vidis kaj aŭdis mian nekutiman saluton kaj lasis eliri el siaj lipoj reagon serĉantan konversacion. Konversacio kiu ekis per la responda esprimo, kiu, eble por reesplori kaj plicertiĝi, en propra eno kaj fiksi definitive la nerifuzindajn malpraviĝojn de tiu ĉi tago, milde trudiĝis al li min ekvidanta: “mi tute eleraris!”.

Li, fine, kunpremis mian manon pardonpetante kaj, eble, mirigita pro la konfido kaj pli multe pro siaj novaj pensoj. Liaj lastaj vortoj monologis: “Mi nun bezonas kondukilon. Ĉu vi...”

Tamen inter tiuj bonetosoj kaj animekzaltiĝoj, se plu resti en la familiaj kaj eksterhejmaj rilatoj, ne ĉio dancis survelure. Inter la preskaŭ dumilo da lernantoj pasintaj sub miaj instruistaj okuloj kaj tra mia lerneja registro, kaj kiujn mi certe influis, multaj jam eniris la vivon, profesiiste aŭ manlaboriste. Moviĝante tra la urbo kaj promenante trastrate aŭ en urbaj busoj, ofte mi estis frapata de tujaj salutoj kaj sinprezentadoj, ĉiam plaĉaj kaj ĝueblaj, de gejunuloj, kiujn mi rare unuavide rekonas sed ĉiam trovas ekvekiĝantaj el la memoraj anguloj.

Plifacilas rekoni la alportintojn de missorto aŭ kaŭzintojn de sufero, bubojn kaj defiintojn de la lerneja disciplino. En la unuaj tempoj de profesorado mi devis alfronti adoleskanton riproĉeblan pro anarĥiemo kaj defio al mi ĝis plurfoje sputi sur mian vizaĝon: ju pli abundis mia afableco al li des pli gaskonis lia absoluta kontraŭdisciplina memdispono kun insultoj, kiujn liaj kunuloj akceptis kaj admiris nur kiel amuzajn strangaĵojn kaj originalaĵojn. Por eviti esti taksata instruisto-edukanto malkapabla ĉe la profesoraro ankoraŭ ne fidoinklina je mi, tiom pli, ke tiu lernanto ĝuis tre konfidencajn rilatojn kun kelkaj el ili, mi senprudente ne raportis pri la afero en la monata konsilio. Miaj edukistaj dotoj suferis, ĉe mi kaj eble ĉe la lernantaro, malpliiĝon de konsidero, apenaŭ evitante protokolajn mallaŭdojn dum pedagogiaj konsiliĝoj. Nun, en mia ĝue­bla pensiulstato, alvenas la nova, ke ĝuste tiu junulo pereis en aŭta akciden­to, speciala akcidento: post pafado kontraŭ postkurantaj policanoj, li perdis stirkontrolon kaj finiĝis kun aŭtomobilo kontraŭ fatala arbo. Postfunebre, liaj eks­kunuloj kaj miaj ekslernantoj memorigis, kompateme kaj jam senadmire, la bubaĵojn, foje aplaŭditajn de la klaso, kiuj poste, eĉ dum univeristato, fariĝis malsocialaĵoj kaj krimoj.

Ĉiam penige al mi riceviĝis la devo pardoni tiun homon, kies nomo jam levis en mi tujan deziron ĝin forgesi. Nun la kompato miksiĝas kun sentoj de revanĉo dum la pardondevo, se mi ne tuj ne hororas, kun eksentoj de nemalplaĉo pro lia mizera sorto. Kia hororo, en posta memekzameno, sufere peni por detrui ne suspektitan venĝemon kiun mi kredis por ĉiam malaperinta. La plena konsonanco kun kristanismo grincas por senŝanceliĝe harmonii kun mia animo. Bonŝance ĝuste tiu vola - kaj, do, nespontana - konsonanco estas la esenco kaj dignofonto mem de la kristana morala konduto.

Ankaŭ drogo kontribuis per siaj humiligataj viktimoj krizigi mian juĝo-bilancon pri mia pasinta edukada influo. Verŝajne kelkajn gejunulojn, iam miajn lernantojn, mi sukcesis malproksimigi el ekuzo de malutilaj drogoj kvankam svarmis propagando favoranta leĝproponon pri la libera merkato de drogoj. Verŝajne, ĉar la postlernejaj kontaktoj kun ili estis nur iom pli ol okazaj. Almenaŭ du fojojn mi perdis la partion, en rekta lukto kun ilia sindetruo, kun narkotaĵemuloj. Pri la unua, kiu estis trovita, jam kadavra, en aŭtomobilo kun la droginjektilo en braka vejno; pri la dua drogkonsumisto, krom pli ol okaza drogŝakrista, kiun mi plurfoje vizitis ĉe hospitalo por infektitoj kie li larve pasigadis siajn lastajn tagojn de aidosulo postvivanta. Finfine li faris je mi sian unikan helpanton sur kies manojn ŝprucigis larmojn.

Preskaŭ najbaranta kun mia domo funkcias kooperativo por la rekupero de drogodependuloj sentoksiĝantaj, kiuj foje vidiĝas laŭstrate porkomisie aŭ porpruve de korekta sinregado inter la toksikdrogŝakrantoj. Kia surprizo esti salutata de mia jama lernanto el grupeto de tri-kvar gejunuloj ĉe la sojlo de tiu strukturo.

Pere de li, jam liberiĝinta je la simio kaj nun dungite okupita en la strukturo kiel kondukanto de eta komunumo de provantoj libervole sin liberigi el la detrua sklaveco, mi ekiris volontule deĵori flanke de oficialaj stabilaj psik-profesiuloj. Kaj tiel instaliĝis en mia animo alia fonto de ĝojo kaj tristo: restado inter tiaj gastoj, gejunuloj kaj foje pli ol kvardekjaruloj, el kiuj iuj rezistantaj por venki definitive, aliaj, post refalo en droguzado, rekuperrekomencantoj aŭ malaperontoj en obskura destino!

Se prikonsideri profunde, tiuj doloroj devus fali, sur edukanton, kiel la plej korelŝiraj de la tuta vivo, necesigantaj pridemandi ĉu la kaŭzo originas el edukaj eraroj aŭ nur el la libera decido de misfortuloj kaj ĉu eblas krei helpajn rimedojn. Puŝite de tiuj urĝoj mi provis, kvankam kun modesta sukceso, elirigi iujn samdevenajn pensiulojn el la “sankta principo de senengaĝiteco” kaj engaĝigi en tia volontula asistado: nur tri homoj akceptis mian instigon kaj nun volontule kunlaboras laŭ sia profesia kompetento.

Se retrovagige pliatente diagnozi miajn lernantojn, falintajn, en ilia pasinta konduto mi nenian specialan “averton” en ili memoras krom, eble, nur iun emon esti je ĉiu prezo diversa por konsideriĝi supera eĉ, foje, en la respektemo al la komunaj disciplinaj normoj. Eble vere vagas en la homa animo deziro suvereni, havi admirantajn subulojn, unuauli, spasmi trans la komunaj moralaj sentoj; la tempokuro remodlas la objektozonon, ne la profundan aspiron se ne intervenas la libera volo por ĝin orientigi alidirekten. Sed verŝajne tiuj miaj ekdiagnozoj surmetiĝe limas apriorismojn, laŭnaturajn en iu kiu volus ĉion kompreni kiel mi.

Rilate mian konceptan kontribuon al la analizo de la fenomeno “drogo”, iam mi ekscitis reagojn ne tute koherigeblajn kun la lernejaj edukadprincipoj. Mia kritika tezo: Inundi gejunulojn per: “Atentu, drogo malkombinas tutan vian vivon!”, tro redukte efikas, ĉar impresas provo encerbigi psikan ekvilibron, moderiĝon de la aspiroj al la realo, kvazaŭ la vividealo plej valora estus trankvila ekzistado akirita per la ĝusta adapto de la aspiroj al la realo. Fakte, ĝenerale junularo aspiras plien, heroldiĝi limrompante, defii la realon, iri trans kaj malgraŭ la normoj... Estas bezonataj aliaj idealoj. Se ni el tiuj ne proponas kaj pruve montras pravigitan per la vero, la partio estas perdita! Por akcepti la limojn de vivo necesas idealo pli alta ol la vivo mem: ĉu tio ekzistas? Similaj demandoj, kun didaktikaj ilustraĵoj, lasis pensemaj gejunulojn, parte ne kontentaj iujn edukantojn ĉar, laŭ ili, pli modestaj kaj malfanfaronemaj idealoj pli bone efikus. Tiu sugesto kostis, kiel jam vidite, ekkonfliktojn kun la lernejaj respondeculoj.

Jen alia grava, certe ne la plej grava el tiuj elreviĝoj: mi ekkonstatis kun surprizo, ke mia filino komencis facile preterlasi seninvite doni la bonnoktan kison limiĝante al saluto, kora jes sed senigita je koraj elmontroj. Albina interpretis, ke tiu sinteno estas signo de maturiĝo kaj sendependeco: “ŝi jam universitatas kaj jam fianĉinas kaj ŝiaj amesprimoj estas alidirekte: ni ne kontraŭstaru ŝian sentuman aŭtonomiiĝon eĉ je nivelo de esprimoj... Eĉ vi povas tiel ĉesi el viaj maloportunaj refritaĵoj de rekomendoj“. La finajn vortojn ŝi akompanis per tia rideto ke mi rezignis respondi, ke eĉ tio estas refritaĵo. Mi devas konfesi, ke mi penis superi frustraciantan senton de perdo kvankam sukcesante akcepti la situacion ĉar la familiecaj amligoj feliĉe plu viglis, evidente.

Intertempe, kaj pli serioze, min ekperturbis, ke la filino foje ekeksterigis signojn de abrupta paleco kun ŝajne senkaŭza preskaŭ kompleta fortodifektiĝo ĉe brakaj kaj kruraj muskoloj pri kio kuracistoj unuanime certigis, ke senplue tio enkadriĝas en afero de adoleskula kondiĉo kvankam iom ekscesa. La zorgoj pliintensiĝis: foje laŭ longaj semajnoj, pro brakdoloroj, kun io neoportuna nivele de manfingroj, ŝin devigantaj ĉiam pli maloftigi la ĉiutagan ekzercadon pri piano ĝuste kiam ŝi, superinte la ekzercajn pure lernigajn studojn, jam ekludadis, unuope kaj ope kun sammuziklernantoj, agrablece famajn aŭtorajn muzikaĵojn.


1   ...   20   21   22   23   24   25   26   27   28


Elŝuti 1.71 Mb.


Elŝuti 1.71 Mb.