Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem

Elŝuti 1.71 Mb.

La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem




paĝo22/28
Dato14.03.2017
Grandeco1.71 Mb.

Elŝuti 1.71 Mb.
1   ...   18   19   20   21   22   23   24   25   ...   28

Ĉapitro deksesa
Inter lernantoj kaj profesoroj


La gajnoj el la okupiĝo kiel vojaĝagento ekelĉerpiĝis. En mondo de adorantoj al junuleco kaj de gejunuloj celantaj trovi vivo-spacojn, miaj konkurencaj energioj kaj, sekve, miaj fakturitaj vendoj, ekperdis la pasintajn lertaĵojn: merkato sin ekmontris jam tro satigita je miaj varoj aŭ klientajn gustojn la reklamo ŝanĝis. Des pli, novaj leĝoj, jam pli frue aluditaj, obstrukce, kvankam oportune, malhelpis la senperan senfakturan vendadon se ne je risko de gravaj monpunoj, dum ĝi de kelka tempo fariĝis mia precipa enspezo apenaŭ kovranta la krudajn rekte elpoŝeblajn elspezojn. Fine konspiris la deziro restadi ĉe la familio apud la filino: pro ĉio tio mi ekvolis antaŭvidi por mi lernejo-tempon kaj agi por ĝin okazigi, neŝanceleble vigle deziritan. Akompanis tiujn malhezitojn kaj, fine rezignon pri la komercagenta mandato, la promeso de la torina episkopo, Kardinalo Pellegrino, laŭ kiu ankaŭ la edziĝintaj ekspastroj laŭeble, sed laŭbezone, trovos estimon sufiĉan por ricevi mandaton de instruado pri la katolika religio en publikaj lernejoj.

Intertempe, tamen, la aĝo kaj farto de la kardinalo lin devigis rezigni estradon kaj ĉiun alian influon en la direktorado de la diocezo; nun paŝtistas alia episkopo. Ĉu tiu ĉi sekvos la saman linion? Mi sendis serĉan leteron al la Kurio min proponante kiel plenpostenan instruiston, kaj pretis atendi. Sed ne necesis. Mia sesjara filino, iun matenon, dekroĉis la trilantan aŭdilon kaj, turniĝante al sia patrino, kvitas per la novaĵo: “Paĉjo profesoro, oni serĉas la profesoron...!”.

Jes, ĉe aliflanka ricevilo nekonata voĉo prononcis la trankviligan inviton:

Ĉu vi akceptas mandaton de instruado?”.

“Jes. Kie, kiam, kio farendas tuj?”.

Venu kunporti dokumentojn kaj preni rajtigilon”.

Kaj de tiu tago, je sojlo de kvindeksepjariĝo, mi ekaventuris en la deĉiam deziritan instruistan okupiĝon en duagradaj lernejoj kaj tiel mia subkuŝanta unua kompetento fariĝis ankaŭ profesio. Estis la dua fojo, fakte iam, kvankam nur plurjara anstataŭanto, mi lecionis pri la helena kaj latina lingvoj; sed jam pasis tiom da jaroj, ke la instruado estis apenaŭa memoro, kiu tamen viriĝis kaj sin montris spertdona pro la ĵus akceptita mandato.

Kaj estis, efektive, gaja plonĝo inter geadoleskantoj kaj gejunuloj: malfacilaĵon mi ne renkontis tiam kaj nun ne antaŭvidas. Mi ne fremdas pri pedagogio kaj psikologio kaj pri kapablo trakti lernobjekte kristanismon laŭ vidpunkto de katolikismo, kiu impregnas la kulturon kaj arton kaj literaturon kaj la lingvaĵon de Italujo kiuj siavice justigas la ĉeeston de la katolika religio en publikaj, ŝtataj kaj neŝtataj, lernejoj.

Tamen mi devis superi iun nepre pridiskuteblan antaŭkondiĉon. Kiu estis tiu maljunuleto plonĝanta en lernejon? Ĉu la kutima truŝtopilo senkompetenta, forfluigita sur la lernantojn por havigi al li facilan rekompencan salajron? aŭ sakristio-deĵoranto bonkonduta kaj merita je fina premio?

Tiaj la rekantaĵaj demandoj plurfoje spertitaj kies origino ŝuldiĝas al tio ĉi: se vi ne radias elmontrante, ke vi devenas el pastraj vicoj, vi ne povas taksiĝi doktrine kompetenta kaj des malpli konvinki je via pedagogia kaj disciplina preparo al instruado, kun la rezervo tamen, ke subsube pastro instruas iom antaŭjuĝe! Neniu tamen al mi petis kredittitolojn, nur lernantoj vortumis sibilajn demandojn kiujn mi imagis inspiritaj de ne ankoraŭ amikaj kunprofesoroj, eble dubemaj pri mia profesia trejnado aŭ eble malfavoraj al la prireligia lerneja instruado: komunaj, kutime nur scivolemaj demandoj impresis kaj fariĝis ironiaj aludoj al mia ne oportuna, malgraŭ laŭleĝa, ĉeesto en... erara loko!

En kiu paroĥo, erudante infanojn pri katekismo, vi vin preparis al la instruado pri teologio?”.

Ĉu pri tio vi vere fakfrekventis... Ja, ĉe kia fakultato vi vin fakuligis?”.

“En mia paroĥo, estis mia timida respondo, en libertempaj postlecionaj pri la helena kaj la latina horoj aŭ post plurjaraj vizitoj al teologia fakultato”.

Por instrui ĉu ne necesas pruvoj de taŭgeco?”.

Sed teologion kaj sciencojn apudajn kiel vi postkuris?”.

“Mi havis tempon, pasion kaj monon por instruiĝi ĉe PAS kaj ĉe Istituto di Indagini Psicologiche kaj ĉe Pontifika Universitato...”.

La profesoroj estas multe pli junaj ol vi. Ĉu vi ne timas vin senti fiŝo eksterakva, ĉu vi ne hontas...?”.

Al ni finfine ne malplaĉas amuziĝi… kun napokapaĵo!”.

Vere tiu lasta vorto estis pli intuiciigita ol eldirita ĉar kunsona kun la proverbo: difekton, kiun oni admiras en moŝtulo, oni ne pardonas al novulo.

Tion kion iam mi konstatis, eĉ ĉe normale kleraj personoj, nun mi spertas surhaŭte ankaŭ ĉe mezlernantoj: vi estas laiko, do ne pastro, do sena de kompetentoj kaj atutoj por klerigi religion, kvankam religio estas “scienco instruenda, kelka susuris, senbezone je preparitaj komisiitoj”.

Ĉe la antaŭadoleskantoj kuris reciproka incitigo por ke iu aŭdacus havigi de mi informon ĉu miaj genepoj jam geedziĝis. Ne tuj mi komprenis la aludon al mia ne juna aĝo; tion fine kompreninte kaj hastante informi, ke mi havas nur unu filinon “ĵus naskiĝintan” kaj memorante noveleton antaŭ du tagoj legitan, tiun ĉi ekrakontis kaj, konstantinte ilian atenton, transformis la porinfanan noveleton en mian spertiĝon. “Ja, se paroli pri filino, miaj manoj ankoraŭ ĝojas pri la feliĉa iama sukceso de la kutima operacio ĉe ŝia nazo. Por tion fari mi min ekzercis laŭ plurtagoj sur grandaj molaj fromaĝpecoj.

Diru, kian operacion vi faris kaj kial enŝteliĝis fromaĝo en tia afero?”.

“Al! Do vi ne scias, ke la patro devas antaŭe sin ekzerci kun tranĉileto sur molaj senvivaj korpoj por ne mutili aŭ kontaĝi per siaj malsanigaj mikroboj al la infano?! Mi ekzerce multfoje fosis per tranĉilo en fromaĝo por tuŝosente alpreni la taŭgan direkton kun la ĝusta puŝo kaj por atingi la nedamaĝan profundecon favorantan la spiron de la infano…”.

Por kion fari? Por kion fari, por kion fari? Ĉu vi estas kirurgo?…”

“Ah! Vi ankoraŭ ne scias, ke kiam infano naskiĝas ĝi tuj bezonas spiri veran aeron! Per la pulmoj. La buŝo spontane adaptiĝas al tiu nova kaj necesa funkcio, sed la nazo devas esti tru-pridonacita verke de la gepatroj. Ĉu vi neniam vidis…?”.

Ne kredeble! La antaŭadoleskantoj, kaj eĉ kelkaj el la adoleskantoj, sin manifestis serioze scivolemaj. “Unu el la gepatroj, mi ne malfruis aldoni, tiukaze mi, jam lertiĝinta sur la fromaĝo, delikate enprofundigas la tranĉileton dufoje en la nazeton de la infano kreante tial la du truetojn, tra kiuj la ĵusnaskiĝinto ekspiras kaj sin provizas je aero por elmeti la unuajn kriojn”. Dume miaj manoj konsentige moviĝas por imite ripeti tian sukcesan operacion!.

Ne kredeble! Miaj diversaĝaj lernantoj tiom alsorĉis al mi, ke nur post horoj malkovris la ŝercan envulteton, eble ĉar multaj estis solfiloj kaj ĉar ili estis atingantaj la aĝan staton kiu mismemoras kaj neglektas, kaj ne plu observas, la infanan vivon. Fine iliaj hezitoj fariĝis gratulantaj komentoj kaj eksimpatio al mi dum la novelo svarmis laŭ la lernantaro.

La prudento kaj sperto sugestis, ke la mastranto de la konversacio ĉiukaze estu mi…

Ĉu vi provu prepari instruajn promenadojn ĉiusemajne, tio estas instruadon kaj lernigadon per nova facila senpena metodo?”. Mi ĵetis hazarde por tratranĉi celatan rezulton.

Ŝanĝante paroladtemon kaj montrante, ke mi estas je dispono de kiu ajn spite duondiraĵojn de kiu ajn, kaj interalie proponante ion lernecan alloge eksterlernejan, mi komencis akceptiĝi kaj simpatiiĝi ĉe la lernantaro dum kolegoj eksentis sin vere kolegoj. Resumante per simplaj vortoj taktikon kaj allogaĵojn, jen la alispecaj lernejaj kromaktivaĵoj: eliri el la lernejo por studi koncernajn objektojn ĉe monumentoj. Tiu didaktiko ne estis nova, nova estis ĝia ĉi-loke aplikado kun elspezo de persona libera tempo kaj rezigno al komfortoj flanke de aliaj altiritaj instruistoj. La lernobjektoj de mia instruado facile kaj avantaĝe adaptiĝas al tiu metodo.

Kaj tiel, preskaŭ pretere, inter la lernejo kaj la ĉirkaŭa kulturaĵriĉa medio mi ekigis novan rilaton, kies devizo estis: deiri el la medio por realigi la didaktikan “unuon”, eĉ ĝin konstrui kun la lernantoj el tio kion ili vidis kaj je tio kio interesis. Tasko de instruanto: eksciti tian interesiĝon.

Bonŝancaj cirkonstancoj min enigis en senkondiĉan estimon ĉe la gelernantoj, kaj antaŭe mezlernejanoj, kaj poste liceaj gejunuloj.

Same kiel la aliaj instruistoj mi laŭkutime disponis je ĉiusemajna libera tago krom la dimanĉo. Ĝuste tiun tagon mi metis je senpaga dispono de la lernejo. Facilis la akordiĝoj kun la instruistaro, kiuj ekakceptis miajn kunlaboradon kaj iniciativon kaj ankaŭ permesis, ke mi antaŭpreparu, dum iliaj leciontempoj, la lernantojn pri la didaktikaj vizitobjektoj selektitaj miasugeste de la profesoraj klaskonsilioj, vizitotaj objektoj ĉiam kulturfontaj sed neniam preterlasantaj la religiajn aspektojn impregnantajn la trajektorion de la historio kaj ofte la originon mem de la monumentoj. Kvankam senkompense pri la laboro investita en tiu ripoztago, al mi prosperis organizi eĉ tuttagajn aŭ plurtagajn tridek vizitojn jare: du klasoj kun kvindeko da lernantoj, dum tri/kvar instruistoj kunlabore helpadis la disvolviĝon de miaj programeroj jam kolektive aprobitaj. La mezlernantoj estis tute miaj kaj la instruistoj ne plu fluktuis publike redoni, eĉ antaŭ la lernantoj, la estimon necesan por esti efika kaj influa instruisto.

Nemalproksime de la lernejo, sur apika klifo rande de la rivero Dora Riparia (Dora Ripàrja) bananta valojn kaj ebenaĵojn descendantajn de piemontaj Alpoj Koziaj (limiĝantaj kun Savojo-Francio) ĝis la rivero Paduso, solece situas trinava preĝejo kiun dikulto jam delasis, taksita kultura regiona havaĵo, sed brila pro forlasiteco. Ĝia fasado el ruĝaj brikoj diversforme modluritaj, kaj ĝiaj flankaj muroj konsistantaj el ŝtonoj senpintigitaj de la riverakvaj fluoj kaj nude disfenditaj en ŝimodora muro, foje infestitaj de multegaj porketoj de Sankta Antono, tiel difinitaj de la popolanoj, nome science Oniscus (rondaj rapidaj insektoj emerĝantaj el grundo mola sub humidaj muskkovertaj ŝtonoj), montras la malhavon kaj pasion de la konstruinta popolo. Kolegoj akceptis, ke preskaŭ ĉiusemajne, post taŭga preparo, klasoj laŭvice vizitu ĝin kaj aŭskultu miajn eksplikojn: rezultis alloga kavalkado tra la mezepoko. Miaj lernantoj akurate kaj diligente skizis surpapere la surmurajn desegnaĵojn de la senmorteraj eksteraj ŝtonoj, certe iam forŝiritaj de la rivera tavolo kaj formantaj kaj jam iom malkompatigitaj pro terenaj dismovoj, paŭsis ankoraŭ brilajn enajn religiajn pentraĵajn simbolojn, naive esprimitajn de kampara popolo marĝene de dudekmetra kruto, kiuj poste fariĝos studobjektoj de ne nur pri religia disciplino. Okazos jarojn poste ke, ĉe plej dotitaj lernantoj, el tiuj historiaj freskoj kaj stilizitaj sed vivigitaj simboloj kreiĝos priskribo pri la travivo de la mezepoka kampara vilaĝo dum la vivstilo kaj pensmaniero de tiutempuloj fariĝos vojo por abiturientekzameno.

Kaj el la lernejo informoj kaj bildigoj de malkovroj ene kaj ekstere de la Pieve (Piève, laŭ popola antikva nomo el la latina “plebs = plebo”: preĝejo de glebservutula kampara populaciero administre sendependa de urbaj aŭ naj­baraj civilaj kaj religiaj administracioj, paroĥa ĉefpreĝejo), florigis ankaŭ malkovrojn de ne nur amatora serĉado fare de preskaŭ oficiala skipo de universitataj priarkeologiaj studentoj emigitaj de la municipaj instancoj. Se la Pieve unikas pro la pozicio kaj mezepokeco, ne malpli unikas la fervoro per kiu ankaŭ la familiaj medioj sekvas la lernitaĵojn de siaj filoj. Samfakaj instruistoj de lernejaj najbaraj distriktoj sin montris interesataj pri la nova didaktika sperto.

Oni admiris la didaktikajn trajektoriojn el pentraĵaj freskaj kristanaj simboloj al la realo simbolata, ĉiam enkadre de ministeriaj programoj, kiuj dekretas kulturaĵojn el katolikismo, ne katolikismon el kulturaĵoj. Tiu admiro baldaŭ moniĝis en estimon kaj kunlaboradon flanke de la instruistoj, kiuj ne malmulte gajnis el novaj vidpunktoj pri la katolika religio, kies penstradicio jam originigis tiun kaj similajn monumentojn. Ĝuste ankaŭ tio estis mia celo, pli intensa certe ol la konkero de ilia estimo. Estimo vekis scivolemon, scivolemo konversaciojn kaj konscion pri fruktodoneco, kiam ne nepreco, de pli ekzakta envido en la “religian sferon” antaŭ ol pri ĝi juĝi.

Ĉiujare ĉio finiĝis per ekspozicioj de la desegnaĵoj reproduktantaj la “pievajn” freskojn fantazie revigigantaj tiuepokajn vivscenojn en la antaŭpreĝeja placo porokaze imagita merkato en kiu iam vendistoj kaj ŝakrantoj vere ofertadis varojn al kamparanoj vestitaj laŭ tiuepokaj moroj...

Marĝene diratu ke la alternativa oferto, la tieldifinita “mondkoncepteca instruado” anstataŭanta, por lernantoj ĝin elektintaj, la prireligian informadon, tute perdis aliĝintojn kiuj premis por transpasi al “religihoro”. Iom ŝerce iom vere, sed pli vere ol ŝerce, eliris rekantaĵo ke la Pieve refariĝis lulilo de klereco, iam por la popolo nur por la kleriĝantoj.

Ĉu memflata vanteco rimarkigi tion kio kapteblis el komentoj de instruistoj per tiu ĉi sintezo: “Li krom veki ilian simpation ilin konkeras al kultura intereso”?

Kelkjarojn poste mi komencis samdisciplinan lernadon ĉe porpliaĝa lernejo, en kiu la adoleskuloj jam ekjunulas. La nova sperto perceptigis, ke la nova generacio ĉiam malpli similas tiun postmilitan, aŭ tiun de la ĵus famigitaj sesdekokjaroj, jaroj de la revoluciecaj junularaj ribeloj en la tuta Okcidento. Perceptinte tion, mi samtempe sentis, ke mi devas trataŭgigi lingvaĵon kaj edukajn konceptojn kaj kondutojn ĉe lernantoj kaj pliintensigi miajn adaptiĝojn. Ĉu eblis en mia aĝo?

Kvazaŭ por dementi tiujn miajn eksentojn pri mi, (aŭ por ilin senvole substreki), oni voĉdone elektis min lerneja vicestro, kio ĉiukaze altenmovigis, certe pli ol merite, je multaj pozicioj la konsiderojn pri mi ĉe la lerneja medio. Por ke la nova tasko ne min tiru en instruajn malingaĝiĝon, mi pliintensigis mian eksterlaboran restadon je dispono de la lernejo.

La lecionaj temoj, kiel ajn aspekte ŝablonaj kaj laŭprogramaj, ekinteresis, kiel notite, ankaŭ instruistojn kun kiuj naskiĝis agrablaj kaj, eble, fruktodonaj opiniaj interŝanĝoj.

Mi volus veki ion da atento pri kelkaj el tiuj niaj interŝanĝoj. Kiel sciate, religio enkalkuliĝas, kie oni mode trempiĝas, inter la objektoj pri kiuj kompetento naskiĝus sendanke kaj pri ĝi malfacilus ne jam posedi opinion definitivan, aparte se negativan; des pli pri ĝi, se serioze konsiderita, oni ne emas paroli, sentata aŭ juĝata eble tro intima aŭ tro senvalora.

Tamen profesorara frakcio ne disdegnis enŝteligi, en kvazaŭrajdado tra kristanismo, bolantajn demandojn por aŭdi ĝisdatigitajn aŭ ĉiutempajn respondojn pri la fundamentoj de la kristanismo. Kvankam tiu grundo estus mia preferata bedo, mi tamen strebis ne malestimi la riskon de troa enpersoniĝo en kolokvoj pri transcendaj aferoj: mi ne malmemoras admonon de fratulo vidinta en mi pli avidemon de polemikanto ol tension de komunikanto: tensio tia, ĉiukaze, lica kaj akceptebla nur se uzata en eksterlecionaj babiladoj kun instruistoj. Ĉu raporteblas, por defianto de eble neteda malkoncizo, eroj de tiuj konversacioj laŭokazada vicado vidbende registritaj?



a) Kial interesigi lernantojn pri religio nun kiam jam la kleristoj de la klerisma epoko deplurjarcente pruvis la historian neekziston de Jesuo?

Necesis respondi nee sen ŝajnaplombe elstarigi, ke ili postiĝas rilate al la tiukampe esplorstato ĉar facilece oni jam demonstris, ke kleristoj (iuj, ne ĉiuj) spuris pli siajn deziritaĵojn ol historiajn malkovrojn, kaj ke ili ricevis respon­dojn el sennombraj dokumentoj. Mi ne limiĝis al vortaj konversacioj, sed pruntedonis tiusciencajn seriozajn librojn el mia persona relative sufiĉe tiufaka provizita biblioteko de mi konsiderita mia trezorejo. El libroj al konversacio, el konversacioj al prezentado de duboj pri la konsisto aŭ motivita solideco de propraj apogiloj, la paŝo foje estis seninterspaca.

Leĝere plipromeniĝu lupeo super tiuj demandoj-respondoj:

b) Eklezio inventis la miraklon de la sango de sanktulo Januaro. Kial la napola Kurio ne permesas partan aperturon (ne diskonfekciigon) de la ampoloj entenantaj la aspektan sangecaĵon kiu ekbolus nur en celebrantaj datoj?

Estis profesorino jam eksmembriĝinta el katolikaj asocioj la liveranto de tiu plendo-akuzo. Sed ŝi ne sciis, ke la fakton (likviĝo de la sango) oni diversmaniere kaj plurŝtupe kontrolas sub ĉiuj spacaj flankoj, ĉiumomente antaŭ kaj dum kaj post la relikva ekspozicio, ke la fenomeno realiĝas en tute malsamaj ĉirkaŭaj fonoj en la samaj datoj, ke la kronikoj ĝin superfarbas el sepcentjaroj. Tamen neniam la eklezio instruis, ke tio nukleigas miraklon, kaj ke sia disciplinigo de la popola devoteco celas ne alpreni la formon de rekono pri mirakleco kaj ke ĝi ne kontrolas la resumajn aŭ detalitajn ĵurnalecajn raportaĵojn: ankaŭ la ekle­zio priserĉas, certe konscia tamen, ke la fenomeno okazas nur en religia medio, en esprima konteksto de katolika fido. Eklezio ne akceptas nek ekskludas la miraklecon, kiu duarangas en la religia pedagogio. Ĝuste pro tia duarangeco de la miraklo, oni ne emfazas eventualan miraklecon nek permesas malmunti la ampolojn. Miraklo aŭ natura fenomeno, en kulto okazigita en tia cirkonstanco estas rilatata nur Dio kaj Jesuo Kristo.

Aliaj substancoj fluidiĝantaj se movataj ne regas la komparon kun ampola sango ĉar tiu ĉi eĉ se skuata ne fluidiĝas.

c) Kial la katolika eklezio bezonas miraklojn? preskaŭ nur ĝi, inter la kristanaj eklezioj, pri tio fieras? Ĉu por igi katolikojn ŝtipaj obeuloj?

Pardonu, profesoro: se la miraklo okazas, nome se Dio intervenas, ni devas akcepti la verkon de Dio. La problemo estas ĉu la fakto reale okazas, ne la bezono aŭ malbezono je ĝi. Se ĝi okazas, la demando estas turnenda respekteme al Dio, ne al la eklezio. Ĉiukaze, el aliaj fontoj ni scias, ke Dio ordigas ĉion al la fina savo de homo. Miraklo, fine, eĉ se agnoskita de la eklezio, ne devigas al kredo pri ĝi.



ĉ) Mirakloj kaj mirindaĵoj okazas ene aŭ najbare de katolika medio. Ĉu tio ne montras, ke katolikismo edukas al infaniĝo cedante al la deziraro senesplore instinkta de amasoj? Ĉu la eklezio procedas pli hazarde ol rigore?

Ja, veras, en la medio de la katolika eklezio okazas eksterordinaraj faktoj, kaj ĉefe en ĝi kreiĝas la ebleco verifi, per ĉiuj sciencaj kriterioj, pri ili la aŭtentikecon. Estas kredinde, ke ĝuste tio karakterizas la katolikan medion. Cetere la eklezio kontrolas kaj rifuzas tiom serioze similaĵojn, ke ĝia kritikemo gravitas al debordo per troa seriozeco kaj en tiu kontrolo kiu ajn povas al ĝi flank­enmetiĝi; sed antaŭ ol kontraŭdiri, eĉ ĝi devas profiti ĉiujn sciencojn por atingi, krom certeco pri la okazaĵo, probablan naturan eksplikon de la supozita supernatura fenomeno. Spite onidirojn, validas ankaŭ la kontraŭo: la ofteco de tiaj mirindaĵoj trejnas kaj taŭgigas la katolikan medion al kritika kribrado kaj ankaŭ al ilia eventuala subklasado.



d) Mi, male, konjektas, ke la “supernaturaj“ fenomenoj aŭ esceptaĵoj okazantaj en la katolika medio oftas ankaŭ ĉe alireligianoj kaj tial argumente­blas, ke tiaĵoj estas ennaturaj, kies kaŭzoj ankoraŭ nekonatas, aŭ, ke ĉiukaze ili ne povas plifirmigi katolikismon rilate ties reklamitan eldian originon. Komuna okazaĵo ekskludas originalaĵon. Hodiaŭ la informoj svarmas kaj tio malfavoras pretendon ke tiuj fenomenoj okazas nur en la katolika eklezio.

Tiaj mirindaĵoj en etnaj religioj, similaj al mirakloj, postulas esti esplorataj malgraŭ iliaj duonvaporiĝaj priskriboj. Ĝuste tio okazas en la katolika, aŭ kristana, medio. Cetere, estas kristana principo, ke la Sinjoro peras la savon de ĉiuj homoj kaj, do, nenio malebligas, ke li manifestiĝu eĉ inter paganoj aŭ alireligianoj, inter kiuj enestas vera kaj sincera elserĉado pri Dio. La hipotezo de mirakloj ankaŭ en aliaj religioj ekŝprucis eĉ el la Biblio. Diversaj kristanaj teologioj, aparte tiuj de la vorto ensemita, nome dia vorto enplantita en ĉiu kreita homo tiun ĉi enlumante jam de la enmondiĝo, vidas postsignojn de la Difilo en ĉiuj religioj kaj kulturoj. La Krista elaĉeto fakte inkluzivas ĉiujn homojn. Kaj tio ne pro malavara donaco de la eklezio.

Ĉiukaze la celo de la miraklo povas esti: ke la homo sentu bezonon de iu transcenda amanto kaj rezignu je sia sinsufiĉecemo.

e) Kial religio en lernejo? Religio estas privata afero, indas nur inter personaj intimaĵoj, ĉu ne? Oni suspektas, ke kreiĝis fikciaj postenoj por malfikcia mono…

Tiu ĉi instruobjekto trovas sian pravigon en la volo de la familioj kiuj rajtas eduki gefilojn laŭ siaj principoj per specifaj lernobjektoj pere de personoj meritaj je gepatra estimo kaj fido. Familioj de ĉiu ajn religio, en la mezuro, ke tiu religio influis la historion kaj kulturon de la itala popolo. Oni esploru tiufacete kio okazas en eŭropaj ŝtatoj: preskaŭ ĉiuj sekvas la saman principon!



f) Do la ŝtato devos enlernejigi diversajn religiojn ĉar jam ĉeestas en nia socio adeptoj de islamismo ktp.

Katolika religio lerneje enestas ne pro tio ke la lernantoj estas katolikaj, sed pro tio ke la kristana religio, sub la katolika formo, enestas esence intima kaj samnatura al la kulturo de la italaj gentoj: sen tia kulturo ne eblas kompreni nian historion, nian arton, nian literaturon ktp. Certe, tiu ĉi instruo devas prezentiĝi kiel studobjekto laŭ la leĝa teksto, ne kiel kaptilo por la konsciencoj.



g) La Biblio igas Dion mortiganto, rajtiganto de la subpremo de popoloj kaj ties genocido...

Multefacete envolvas via demando. Simplige: la Biblio estas, laŭ la kristanaj eklezioj, verko krom de Dio ankaŭ de homo, kiu certe ne nur sian stilon enŝutas sed ankaŭ siajn pasiojn kaj cedas ankaŭ al la tento fleksi Dion al servo de homaj kaj rasaj profitoj. La tuta Biblio, ne reduktiĝe legata, similas lukton inter homaj ruzaj vidpunktoj kaj la seneraraj vizio kaj konceptado pri Dio, kiu komplete klariĝos en Kristo. La vorto, tio estas la penso kaj reprezentado pri Dio, semiĝas inter robusoj kaj dornoj. Nia tasko: rikolti la ĝustajn fruktojn. Bibliaj eventoj priskribitaj per la etnaj kategorioj de la dia perforto, ĉu de la dia venĝo ĉu de la viktima forofero ĉu de la propeka kapro, kaj de la sakraleco (nur en kristanismo, nenio estas natura sanktaĵo) ktp estas ekzakte de la Biblio detruitaj aŭ rektigitaj. Tio meritus esti serioze studita. La antikvuloj kutimis alskribi al la dia senpera interveno eventojn kaj siajn entreprenojn kaj reagojn: Dio pli komplico de sukcesoj ol garantianto de morala vivo. Tamen la Biblio ĉefe prezentas Dion garantianto de la morala vivo kaj observanto de la intimaj intencoj de la fidelulo. Nur el intencoj establiĝas adekvatiĝo aŭ maladekvatiĝo al la moralo, kaj tiuj ĉi lucidas nur al Dio.



ĝ) Kristanismo baziĝas sur la atestoj de iu virino.

Tiu virino ne ekzistas en kristanismo. La apostoloj renkontis, laŭ la palestinaj vojoj, Kriston la resurektontan, kaj poste la saman personon resurektintan. Altiritaj de li, ili esploris lian homan originon kaj instruis, ke li naskiĝis el virino, kiu mem pri tio neniam registrigis laŭsciate. Parolas nur evangeliistoj, kies atestoj konfirmiĝas per la parola tradicio antaŭa kaj samtempa kaj posta.

Se io plua pri tia virino: ŝi, en absoluta sendependeco kaj en konscia libero, decidis patrine originigi la eventon “Kriston”. Ŝiaj libero-plenumo kaj aŭtonomio legeblas en Magnifikato. Ĉu tiel ne enkadriĝas inter modernaj virinoj?

h) Kiom da krimoj ennome de Dio!

Vere! Ankaŭ Jesuon oni pilorie kondamnis je nomo de Dio. Laŭ evangelioj, fakte, la ĉefpastro en sinedria kunsido disŝiris siajn vestojn, eksklamanta: “Li blasfemis. Por kio ni plu bezonas atestantojn?”. Kiu ajn povas tentiĝi sin servi je Dio, sed la evangelio senmaskas kaj kondamnas tiaĵojn. Ankaŭ kristanoj, foje, tiun krimon plenumis, sed evangelio kondamnas eĉ ilin.

Eĉ kristanoj penadis por kompreni, ke mem devas respekti la alies konsciencon kaj ne altrudi sian kredon per perforto. La evangelio jam fariĝas la metro kiu mezuras, kribras ĉiumomente kaj pelas al la morala kresko antaŭ ĉio la kredantojn.

ĥ) Kristanismo vehiklas al tristeco, tiu via Kristo senĝoja, severa kaj enĵetanta al sinpremo...

Eble noce alloga oleografio, eĉ devoteca, tian impreson generis; kaj ne kompleta pri kristanismo prezentado liverita en iuj literaturaĵoj, ekzemple de itala poeto G. Carducci (Karduĉi), laŭ kiu la mezepoka kristanismo transformis la doktrinojn de la dolĉa mesio kaj altrudis, spite al la plenĝojo de liaj familiaj amoj kaj de la sankteco de la laboro kaj brilo de l’arto, humiliĝon kaj rezignacion kun mistrakto de la karno kaj doloramon, kaj tiu reduktiva interpreto disvastiĝis.

Sed kristanismo komenciĝas per anonco pri “granda ĝojo” (Luko 2, 10), ĝuste Johano la Baptisto proklamas, ke la alveno de Jesuo estas “ĝojo” (Johano 3, 29), kaj Jesuo mem plurfoje garantias ĝojon tiel: “Tion mi parolis al vi, por ke mia ĝojo en vi restadu, kaj via ĝojo estu plena”, kiun li lasas al la siaj (Jo 15 kaj 16). Tion jam substrekis Nietzsche, kiu skoldante kristanojn pro ties, foje realaj, nepluaĵoj, ilin metis en kontraŭdiron kun si mem pro rezigno elradiadi la ĝojon de l’ savo, kiun ili pretendas ekposedi kaj anonci. Tiu via impreso devus, laŭ mi, riproĉe alarmi kristanojn.

Pri tiu tristeco mi havas memoran sperton. Laŭ longaj jaroj mi suferiĝe trenis tian bildon pri Kristo kaj Dio: el katekistino mi ricevis pri Dio nocion de kontrolisto kaj juĝisto tiel pli severa kiel pli mizerikorda. Se li estus malpli mizerikorda kaj lasu min libere spiri!, mi sekrete pensis. Nur pene, plimalfrue, mi sukcesis mallevi je nivelo de sentoj la kontraŭan finakiritan ĝustan konceptadon pri la dia patreco. Ankaŭ hodiaŭ mi devas antaŭe laŭkrede rezonadi por alveni poste al morale akceptebla ĝojsento koncerne miajn rilatojn kun Dio: edukado pezas, sed kritikisto iras al la oficialaj dokumentoj. Manko de informo enŝovas asertojn mankhavajn se ne kripligajn.

Ĉu tristis mezepoko? Rajtiĝas tion pensi kiu ne vidis la katedralojn kaj la fantasmagorion de koloroj en la pentraĵoj kiuj kovris ĉiujn preĝejajn parietojn!

i) Kio ne povas reeksperimentiĝi en laboratorio ne rajtas konsideriĝi science pruvita. La resurekto de homo ne refareblas en laboratorio, do...

Vi obĵetas per nescienca alpaŝo: se tio verus, neniu povus demonstri, ke vi naskiĝis ĉar via naskiĝo ne estas laboratorie ripetebla. Sed vi ekzistas kaj proponas tiun ĉi obĵeton. La sciencaj kriterioj ne ĉiuj laŭiras kun la samaj ebenaj senŝanĝeco kaj alfidindeco: ili kontraŭe adaptiĝas al la sciencobjektoj. Fakte senfinaj sciencaj certecoj ne baziĝas sur laboratoria plua refaro. Murdiĝo de certa persono ne povas ripetiĝi ĉar ĝi jam okazis: aŭ ĉu ĝi ne okazis?



j) Kial konstantas la klopodo de la eklezio enŝoviĝi en naciajn registarajn aferojn kaj historiajn luktojn kun la ŝtatoj?

La luktoj eblas nur pro tio ke la du instancoj devas esti distingeblaj kaj disigitaj laŭ la konstanta kristana tradicio: kristanismo de tuj pretendis la apartigon inter la du aŭtoritatoj. Tio ne signifas, ke iu el tiuj potencoj rajtas sendependiĝi de la morala denaska leĝo. La luktantoj povas lukti por justaj aŭ maljustaj motivoj. Ĉiam eblas trovi la oportunan kompromison kiu tamen respektu la moralan leĝon. La evangelia anonco povas postuli korektojn kaj de unu flanko kaj de la alia. La evangelia anonco de la eklezio foje kunfrapiĝas kun kontraŭevangelia soci-morala leĝaro aŭ kun tendencoj miskristanaj de la fidelularo, kiujn la eklezio devas “paŝti” riskante foje, ke tio povus taksiĝi, kvankam en epoko de demokratio, entrudiĝo de episkopoj en ŝtatajn aferojn. “Temporalista” (el la itala temporalismo) tendenco estas tento de ĉiuj, tamen superebla.



ĵ) Kristanismo dumiljaras, tamen neniel progresigis la homaron. Militoj, genocidoj, persekutoj, maljustaĵoj superrandiĝas en la nuna mondo samkiel en la epokoj antaŭintaj la kristanismon. Ĉu tio ne elmontras, ke kristanismo ne taŭgas por la progresigo de la homaro? Kristanismo mankas je persvadiga forto, alloganta homojn, pliprecize ĝi falis el sia iluzie pretendita tasko kaj, male, difektis civilizon.

Progresoj kaj evoluoj havas du vizaĝojn: tiu atestanta la eksciojn kaj tiu rilata al la morala elekto de libera volo. La unua koncernas la inteligenton kaj teknikon kaj eksperimentojn kaj teorimadajn konceptaĵojn ktp: tiu ĉi povas kreski senmezureble, eĉ pri la arto regi la sociajn kaj politikajn aferojn. La dua koncernas la individuecon de unuopulo ĉar ĉiu individuo konservas, se posedanta siajn homajn esencaĵojn, konstante kaj ĉiumomente la liberan volon por kunsentadi kaj agadi laŭ morala bono aŭ malbono: en ĉiu dormas Abelo kaj Kaino. Fakte naskiĝas el la homa eno la moralaj bono kaj malbono kies elstariĝo kaj malklariĝo dependas nur de la homo mem! Kristanismo plie akcentas senton de responsiga libero konvinkantan ke ĉio ne estas fatalotorento ĉar io kombiniĝas kun la libero; kaj tial ĉiu scias, ke libero flosas inter du povoj: la bono kaj la malbono.

Io simila juĝeblas rilate estetikon en arto: ĝi povas kaj povis gajni la plenvaloran pinton en ĉiuj epokoj, eĉ kiam al artisto mankis modernaj teknikoj: en arto ne ekzistas evoluo, almenaŭ en la Darvina senco.

Krome, kaj laste, kiu disponas la neeraran kriterion por mezuri la influon de kristanismo sur la homaro? Ĉu eblas scii kio estus la homaro sen kristanismo?



k) Kial eklezio kondamnas la teorion de evoluo de la specioj? Jam estas firma punkto, ke homo devenas el la sama linio el kiu formiĝis primatoj, kiel tiuj simiecaj!

Eklezio kondamnas absolutan evoluciismon pretendeman, kiu provas konvinkiĝi, ke evoluo havu en si mem sian sufiĉan motoran eksplikon, nome, ke ĝi estu la kaŭzo de la origino de homo, ne la simpla vojo tra kiu la kaŭzo venigis homon al la ekzisto. Evoluciismo identas kun sciencismo, tio estas pli ideologia scienco ol sperta aŭ eksperimenta aŭ esplora scienco. Katolika eklezio neniam oficiale deklaris la doktrinon de la evoluo kontraŭkristana: evoluo de la specioj estas afero de scienculoj: se ĝi okazis kaj okazas, por la eklezio signifas, ke Dio kreis programante eĉ la evoluon. Darvin mem, plurloke en siaj verkoj, kredis, kontraste al alilokaj esprimoj, esti malkovrinta nur la leĝojn de la evoluo, ne la intrinsekan kaŭzon de la evoluo mem kiun li, plurfoje sed ne ĉiam, dankŝuldas al la programinta dia interveno. Ĉu, fine, tiuj leĝoj, ankaŭ je subvesto de neodarvinismo, fundiĝas sur koheraj teoria kaj objektivaj esploroj, vidu scienculoj. Natura selektado, kiun neniu negas, estas eventuale nura vojo al evoluo aŭ unu el tiaj, ne kaŭzo. Naivaj kompilistoj de lernotekstoj foje laŭiras sur la plej simplisma kaj pseŭdosciiga dilemo: aŭ specio-evoluo aŭ kreismo. Sed - oni obĵetu - eĉ evoluo de specioj, se ĝi tratempe agis, originas el la krea impulso: evoluo aŭ ne absoluta evoluo! For absoluta evoluismo, malfor evoluo!

Ne forgesendu ankaŭ, ke hodiaŭ nekaŝinda nombro de tiufakaj scienculoj, diverskredaj, kunhavas la opinion, ke ne estas pruvita la transiro de unu specio al la alia, des malpli pri la origino de la homa estaĵo el aliaj bestaj estaĵoj. Ili ŝatas teoriumi, ke en nova speciaĵo kreskas kio jam entenata en la origina. Iuj el ili, por pli akcentigi sian teorion, elpensis fabelon laŭ kiu Dio kreis sennombrajn embriojn, ĉiujn samdotitajn. Al ĉiu unuopulo estis demandite pri kiu estaĵo mem preferas estiĝi. “Mi volas fariĝi planto, mi evolui al hundo, mi al simio…”. Kaj ĉiuj esti kontentigitaj. Nur unu, la lasta, ĉirpis: ”Mi volas resti kia mi estas“. Kaj ekestis la homo!

l) Vi ne povas nei, ke multaj seriozaj personoj, tute dediĉataj al pliagrabliĝo de la homa stato estas ateistoj aŭ nekreduloj konstante engaĝitaj por bono de la homaro. Ĉu tio ne signifas, ke oni povas labori por la bono ankaŭ neglektante Dion kaj religion?

Mi ne malestimas ateistojn fontigitajn el la kompato al homoj, el malfacileco akcepti la ideon pri Dio, mem konstatantajn tro multe da maljustecoj kaj suferoj ĉe la homaj tratempiĝoj, eĉ ĉe nenocaj infanoj. Tiu ateismo naskiĝas el morala tensio, el amo al bono kaj justeco. “Ateismo naskiĝinta el morala postulo, el la amo al la bono kaj justeco”, same kiel tiu de romanaj protagonistoj de Dostojevskij, ne malhonoras Dion: ili kontribuas purigi kaj precizigi la nocion pri Dio. La definitivan respondon al siaj postuloj ili povus trovi en Jesuo... La Dio rifuzata de iuj ateistoj ne estas la Dio disanoncita de Jesuo kaj de kristanismo: tiuj ateismemuloj batalas kontraŭ iu dio ne ekzistanta aŭ iu dio kripligita.

Cetera ateismo povas naskiĝi el duboj kaj el seriozaj kriterioj serĉantaj la veron, aŭ de antaŭdecido de la libera volo. Tiu dua ateismo ne povas interesi la intelekton kaj menson kaj raciajn kriteriojn ĉar ĝi superpasas tiujn ĉi sinfordonante al la ŝataĵoj de libera decido aŭ de la modo. Ateismo de elekto nur rimas kun ateismo de intelekto! Prefero elektas, inteligento pruvas!

m) Se Dio ekzistas, kien li foriris dum la genocido de judoj en lageraj mortigejoj? 

Respondo ĉi foje venis el la enestantoj: eble li estis kalkulanta la viktimojn de antaŭaj genocidoj kiuj ne interesis nin!… Ironia aŭ ne, tia respondo risortigis diskuton kies fina suko volus perparadokse enŝovi, ke laŭ kristanismo homo gajnas sian finan destinon ankaŭ per sufero, parte devenanta el lia aĉa konduto parte el homa naturo. Se koncepteblas kaj konstateblas homo ĝuanta liberan volon, logikas ankaŭ lia disponebleco al la malbono ĝis genocido. Ĉu konceptebla homo senlibervola? Povas ankaŭ okazi, ke nin interesu nur iuj genocidoj kaj ne aliaj. Kial Dio kreis homon tian, elmetitan al eblo envulti kaj al risko esti envultita? Tio estas nedeĉifrebla! Li tion tamen rajtis fari ĉar al homoj li donacas sin mem, se ne forgesi la evangelion!



n) Kial Dio al iuj donacas la kredon, al aliaj ne? Pro kio tiuj kapricaj malegaligaj preferoj?

Tiu estas fantazio de predikantoj kaj teologiistoj. Veras, certe, ke kredo estas donaco de Dio, sed donaco por ĉiuj. Nur eksteraj, certe antaŭviditaj de Dio, cirkonstancoj malhelpas, ke iu senkulpe ne albordiĝu al la kredo. Ordinare senkulpe, foje eble pro kulpo de orgojlo kaj de disflagro de aliaj pasioj. Ankaŭ en la kredago homo ĝuas ĉiam sian libervolon kaj Dio ne ludas kaprice. Mi malkonsente reagis kontraŭ iun emfazantan, ke mem envias mian kredadheron. ”Amiko, mi rebatis, povas meriti envion kiu almenaŭ ne misas! Kiu, male, vagas traerare, kia mi estus laŭ vi, meritas kompaton, ne envion; meritas envion (eŭfemismo, ĉi-kase, por deziro posedi samaĵojn) la belo la justo la vero, bonaĵoj je komuna disponebleco”.

Kiu ekkredas, sentas dankemon al Dio; se, poste, li pli penetras en la komprenon de la kredago, li malkovras, ke vere la kredo estas libera donaco de Dio; kaj se ankoraŭ pli avancas en tiun terenon, li malkovras, ke la bonafido estas la fina fundamento de la amikeco kun Dio.

o) La modernan okcidentan civilizon bonŝance influis protestantismo per la principo, ke la konscienco, individua konscienco, rangas tute supre sur la leĝo, sur la dogmoj kaj sur la ekstera aŭtoritato. Tiu antaŭeco de la konscienco gvidas rifuzi ĉiun formon de sugestio kaj de potenco. Kial tiu principo ne floris en la katolika eklezio?

Estas ĉiam la konscienco kiu juĝas ĉu ekzistas aŭ ne la devo ricevi la ordonon aŭ la dogmojn. Tiu principo estas la bazo de la kristana moralo. Ĉu eblas, ke la katolika eklezio forgesis tion? Okazas, ke iu konfesia teologifluo pliinsistas sur la libero kaj alia sur la leĝo kaj ordonoj (kaj tio ĝermigis eksterkonfesiajn kaj superkonfesiajn kulturtendencojn kaj dirmodojn), sed neniu el la du sukcesas ignori la alian kunelementon. Tiu principo estas altvalora erco de ĉiuj kristanaj eklezioj.



p) Malgraŭ tiaj viaj respondoj, kaj aliaj samspecaj, mi daŭrigas nutri malsimpation rilate Dion. La problemo pri la ĉieĉeesto de Dio en la historio ĝin mistere modlanta avantaĝe de la homa savo, laŭ mi, interesos la ularon malpli kaj malpli ĉar la modernaj homoj jam havas aliajn inklinojn, aliajn preferojn. Finfine homo rifuzas la problemon aŭ hipotezon “Dion” kaj rilatojn kaj referencojn al li por ne perdi sian sendependecon kaj memregon.

Vi mikse apudigis tre malsamajn asertojn. Preterlasante aludojn pri la enhavoj aŭ karakterizoj de la moderneco aŭ postmoderneco, mi vidas en via parolado du aferojn, du problemojn, du sintenojn nepre distingendajn, kiujn tamen malofte oni engaĝiĝas precize distingi.

Oni ofte aŭdas aŭ legas esprimojn tiuspecajn: al mi ne interesas Dio, mi preferas pensi, ke li ne ekzistas; tia problemo supereblas ĉar sensignifa; Dio misfunkciigas la homan harmonion; mi transas tiun neracian pseŭdopostulon ktp. Estas tiaj diskurantaj pozicioj de ateistoj eĉ famaj. Mi vidas en tiuj esprimoj du malsamajn liniojn kiuj ĉesas paraleli por surmetiĝi inter si. Devus esti evidente, kiel jam antaŭe dirite, ke tiaj pozicioj koncernas sintenon de la animo, personajn inklinojn, liberajn elektojn de la libervolo. Male la problemo koncernata, ĉu Dio ekzistas aŭ ne, estas respondebla nur pere de la racio, de la arto de pura rezonado, ne pere de la libervolo aŭ preferoj.

La personaj preferoj aŭ deziroj kaj ĉio apartenanta al la sfero ama, allogiĝa, tima, admira, fida kaj similaj, ne rajtas elpeli la neprecon de la itinero de la racio aŭ inteligento aŭ de pura kaj nura, laŭplej eble, rezonado, sed bedaŭrinde ili povas misgvidi la korektan uzadon de la racio, ĉiukaze ili lasas nesolvita la demandon: Ĉu Dio ekzistas aŭ ne? Komparoj komprenigaj sin proponas: se mi fuĝas el klimato malvarma kaj kuras al tiu milda, ĉu la malvarma ne plu ekzistas? Aŭ pli klare: se mi suspektas, ke iu fenomeno estas kaŭzita de iu difinita kaŭzo kaj samtempe decidas ĉion ignori, ĉu la rilato de la fenomeno al ties kaŭzo ĉesas?

Ateismo povus doni du malsamajn kaj malsamvalorajn respondojn al du diferencaj demandoj: Ĉu ekzistas aŭ ne Dio? kaj: Ĉu en mi vekas ŝaton aŭ malŝaton tia ekzisto, plaĉon aŭ malplaĉon?

Povas okazi, ke la racio legitime atingas la konkludon laŭ kiu Dio ne ekzistas: ni senĝene konfesu tion, sendepende de la persona sintena prefero. Povas okazi, ke la individua racio konkludas, ke mem ne kapablas atingi rezultojn: ni pretu akcepti eĉ tion. Povas okazi, ke la racio konkludas por la ekzisto de Dio. Tiupunkte, nur tiupunkte, oni rajtas, eventuale, intervenigi siajn emojn, inklinojn, personajn preferojn, liberajn elektojn...

Eĉ la esprimo “mi ne sentas bezonon je ajna dio” subigendas al la sama kritiko: “senti bezonon pri io” estas psika stato, ne konstato de la racio pri la ekzisto de tio, tial ĝi ne rajtas transiri kaj invadi la kampojn de la racio.

Mi ne estas tiel naiva ĝis pensi, ke la problemo de la ekkono de Dio estas tute asepsa. Ĝi certe kuntrenas kaj insidas la ekesploranton ĉiunivele; mi ne tiel naivas ĝis pensi, ke la rezultoj lasas indiferentaj la homajn animinklinojn. Sed tiaĵoj ne rajtas fuŝige intermetiĝi aŭ forigi la problemon: la racia estaĵo kapablas distingi kio estas konkludo de personaj deziroj el tio kio estas konkludo de la raciaj esploroj! Certe, inverse la sfero ama, tima, dezira, admira, fida, vola povas false estigi la dezirataĵon. Tiuj ĉi, tial, distingeble disiĝu en la funkcio de la racio kaj silentu por repreni tujposte sian funkcion. Por eventuale fortigi la konkludojn kaj pliekspliki la malkovrojn de la racio.

Ateismo povas apogiĝi sur du fontiloj, se konsentite ripeti. Fakte, aŭ ĝi povas esti frukto de libera volo kaj tial ĝi facilas ĉar oni senpene kapablas elekti kion oni volas kaj tial, pro tia plaĉa kaj plezuriĝa elekto, ĝi ĉiam senkulpiĝe kaj senrespondece pravas kaj rajtas kaj rezistas al ĉia racia atako, ĉar ne kontestebla perpruve; aŭ ateismo povas esti konkludo de la rezonanta inteligento: tiukaze ĝi estas pli malfacila sed kun ĝi eblas dialogo kaj konfronto. Foje la du kunfandiĝas malfaciligante, sed ne malebligante, la distingon.

La du linioj povas ankaŭ surmetiĝi kaj interplektiĝi, sed nur post klara distingo de la du tavoloj, same kiel ni emas fari en ĉiuj ĉiutagaj enketoj kaj estas postulite en sciencaj esploroj. Tia surmetiĝo povas ankaŭ impresi, eble senmotive, ke iu ruze malvalorigas la problemon kvazaŭ por eviti, ke, en la virtuala partio inter ateistemuloj kaj teistemuloj, oni risku malkovri, ke Dio vere ekzistas, dum male oni devas senplende akcepti la konkludojn de la neobstaklita homa racio. Alilokiĝo de siaj spertaj interesoj ne nuligas la valoran konsiston de la preteratentaĵoj. La problemoj do estas du: tiu intelekta kaj tiu prefera. Tial nepras premi eĉ sur la lingvaĵon mem por ke pli senpuntilie, aŭ malpli sufere, oni distingu la du nivelojn. Ke pensulo pri Dio-afero kondutu kiel matematikisto, kiu ne elektas, sed demonstras per pruvoj, la solvon de la koncernaj problemoj.

Evidente, en tiu ĉi nia diskutado intelekto kaj racio preskaŭ same sencas. Se propre distingi, la unua rilatas al la unuaj postulatoj senpere evidentaj, kiujn sekve la racio ellaboras per la rezonadfakulto.

r) Tamen diversmaniere vaĉante inter praktikantoj de kristanaj moralo kaj religio oni trovas tenace asertataj multajn neraciaĵojn kiuj finfine apogiĝas kaj montras la inklinon ne tro racirespekteman de kristanismo.

Sed kristanismon oni devas alpreni el oficialaj dokumentoj. Bedaŭrinde plu prosperas, kvankam malpli intense ol iam, ĉe klerisma aŭ moda kulturoj, malfavoriganta antaŭjuĝo: trakti la religisferon nur je nivelo etnologia-antro­pologia aŭ socipolitika aspektoj neglektante la aŭtoritatecajn fontojn, el kiuj deiras la konstanta agado de la eklezio por instrui kaj malhelpi malraciaĵojn kaj devojiĝojn, malgraŭ kaj pro tio, ke tiuj ĉi daŭre okazadas.



s) Kial Madono aperus ĉiam al infanetoj, aŭ virinetoj, kaj neniam al doktaj personoj, ekzemple al ni en tiu ĉi momento?

Mi ne konas la tutan historion de la Aperoj kaj do ne certas, ke inter ili ne protagonistas ankaŭ doktaj personoj kaj viroj. Kvankam je minimuma graveco, pri tia cirkonstanco priokupiĝis teologoj kaj alisciencaj uloj. Eble humila konkludo povus esti: Ĉu ni, aŭ plej doktaj personoj, vere estus pli konvinkigaj ol infanoj aŭ humilaj personoj? Ĉu infano ne sin prezentas pli traktebla kaj observebla, pli esplorebla kaj pli fora de eventuala profita mensogemo ol ni... doktaj personoj? Ĉu vere la popolo pli fidus je ni ol je infanoj aŭ virinetoj? La problemo ĉu vere okazis apero, kaj kiom da aprobo ĝi meritas, devenas de la eklezio. Rilate tiun lastan aferon, eklezio rekonas la eventualan seriozecon de la cirkonstancaro “apero”, neniam ĝian realan okazintaĵon.



ŝ) Ĉu ankaŭ laŭ vi scienco procedas ateisme, ĉar la hipotezo-Dio tratordus esplorojn kaj esploristojn?

Jes. Sed oni distingu: scienca metodo procedas sendie, ne ateisme. La scienculo-esploristo esploras sendie, nur la homo-esploranto interesiĝas pri Dio. Se scienculo akceptus Dion aganto en la fenomeno kies kaŭzon oni priserĉas, la scienco estus nescienca. Dion eventuale serĉas la homo, kiu eventuale povas esti scienculo aŭ poeto aŭ nur …instruisto.



t) Mi revenigu la atenton al la apenaŭ aludata demando pri la krimoj de kristanoj laŭ jarecento. Ĉu tiuj ne malrajtigas kristanan religion? Kiel kristanoj sin liberigas el tiuj hontoj?

Eble ili neniam sin liberigos el tiuj. Rilate rajtigon al ekzistado kaj sinprezentado, ni konsideru kristanojn homoj: homoj kiuj, same kiel aliaj homoj (ni, ekzemple), ĝuas je la samaj niaj rajtoj, eĉ je la rajto preni, el kristanismo, kion mem volas, eĉ ĝin kontraŭi aŭ ĝin interpreti laŭvole aŭ ĝin ekspluati en aspekto de justo, inkluzive certe la rajton ĝin akcepti kaj vivi kristanstile. Ĉu ni ne havas tiun rajton, kun la respektiva interna libero? El la plurtipaj homoj, la plurtipaj kristanoj.

Vere, Jesuo garantiis, ke lia eklezio daŭre fruktodonos sanktecon kaj amon en senkondiĉa sindediĉo al Dio kaj al la homoj: pri tio oni konsideru la kristanan geniecon en la asistado al la proksimuloj… La bono superas, certe, la malbonon. Inter kristanoj, iuj provis fleksi kristanismon al siaj avantaĝoj aŭ sekreta egoismo, sed ni ne povas ilin riproĉi ĉar ili estis kaj estas liberaj kapti kaj vivi kristanismon laŭ propra bontrovo, kiel konceditas ankaŭ al ni (kaj al vi). Venos la mastro de la rikolto kaj disigos la grenojn el la fruktoj de trudherboj, diras la evangelio: laŭ tiu parabolo estas antaŭvidite la malsaman konduton de homoj en la eklezio. Ĉe tia libero nun svarmas ankaŭ libero inventi aŭ akcentegi “ekleziajn” krimojn por pli pruve batali eklezion. Kiel ne kaptiĝi en tiu facila arto?

u) Inter kleruloj, kaj ne nur inter ili, oni ridindigas, aŭ rifuzas kiel plagon por la edukatoj, la principon laŭ kiu bonaganto tiel devas umi por konkeri la paradizon aŭ por havigi sekuran kompenson: ŝajnas, ke laŭ la kristana kredo homo bezonus profite prizorgi ĉiam kaj ĉie rericevojn kaj ke nur tio movus la homan reciprokan helpemon. Tio kontribuas malfortigi la naturan simpation kaj fortigi la naturan egoismon kaj la emon al la ekspluateco kaj al la sovaĝa kapitalismo, ĉu ne?

Se vi aludas al kristanoj, tiuj ĉi alstrebas imiti Jesuon Kriston: Ĉu tiu ĉi bonagis por gajni ion? Ke li, ne amis ĝismorte senkompense ne estas instruata de ili mem?

Bonagi laŭ Kristo signifas pensi kaj konduti en harmonio kaj en amikeco kun Dio kiu igis amindaj la homojn ilin kreinte laŭ sia bildo: ĉio tio esprimiĝas evangelie kun “esti kun Kristo”. Kompreneble, ĉio tio havas sekvojn en la estonta transtera vivo, en kiu la amikeco kun Dio sin liberigos el niaj aktualaj bariloj, kaj fariĝos paradizo. Pri la paradizo obliĝas fantaziaĵoj same kiel heroldas akuzo, ke kristano bonkondutas pro la espero de la paradizo, dum li reale estas instigata harmoniiĝi kun la pensoj kaj ekzemploj de Kristo, je kio konsistiĝas ankaŭ la paradizo kiel floro el ĝermo. Ankaŭ rilate la paradizon necesas plipenetri en la lingvaĵon, elmetitan el popolareskaj fantaziaĵoj, se ne foje fantaziaĉoj, pro konkretecbezono. Tiu lingvaĵo povas sin elmeti al risko de miskompreno kaj ridindigo. Sed temas nur pri lingvaĵo. Krome, la interna mem­kontentiĝo ĉiam ne seninflua en la homa agado, kvankam humila kaj ne ser­ĉata, nature kunestas en bonagado: ĉu tio inicas al la paradizo?

ŭ) Galilejo! Ĉu ne hontas la eklezio kiu perforte, kaj pune, provis kredigi, ke la suno moviĝas ĉirkaŭ la senmova tero?

Ke la eklezio hontas kaj juĝas tion krimo kaj ofendo al Galilejo evidentas; sed malpli evidentas, ke la kondamno eliris el la fakto ke Galilejo asertis, ke la tero, ne la suno, ĉirkaŭmoviĝas. Fakte historiistoj, tio estas fakuloj kiuj enprofundiĝas en esplorojn pri la historio de tiuj jarcentoj, ankoraŭ sin demandas pro kio la eklezia tribunalo kondamnis Galilejon: almenaŭ kvar diversaj opinioj tenas kampon, ĉiuj legitimaj ĉar la verdikta skribaĵo, prirabita, kun la grandparta fasciklo, de Napoleono, perdiĝis dum tiaj malordaĵoj.

Por subteni sian ekzaktan teorion, Galilejo presentiĝis kun tri argumentitaj pruvoj, pri kies valoro iuj ekleziuloj tiam dubis, dum Galilejo pretendis kredigi pri ilia absoluta valoro. Hodiaŭ neniu akceptas validaj tiujn pruvojn! Se la e­klezio pretendis dekrete eniri en sciencaĵojn, Galilejo pretendis enmiksiĝi en religiajn kredojn.

Sed tamen nepras vere honti!

v)…

Diskutoj aŭ interparoloj pri tiaj temoj okupis horojn kaj specialajn vesperajn renkontiĝojn, kiuj foje finiĝis en picejo, por pludaŭri ankaŭ ĉi tie. Kreiĝis, fakte, por mi dispono de lerneja senŝarĝa diskutejo laŭ iuj sezonoj. El miaj interparolantoj, ne seninterese, iuj trovis ne senvera la devizan principon de Leonardo Sciascia, Sicilia verkisto, forpasinta tiujn jarojn kaj tiam multe priparolata, kiu trafis: “Mi ne kredas, mi serĉas; sed mi ne serĉus se mi scius, ke ĝi ne ekzistas”. Li aludis Dion. Li emis konfesi, eble, kredon, certe ne kredeman naivecon.



Laŭ pluraj jaroj la instrua laborado efektiviĝis sametose kun avantaĝoj, efikaj al ĝenerala kulturo kaj al la reciprokeco, laŭ komuna opinio.

Ne ĉiam, tamen, ĉio iris glate. Laŭ jaroj kreiĝis fakte ankaŭ konfliktigaj nekomprenoj, bonŝance nur momentaj, kun la lerneja medio, kun ĝia plejparta personaro. Iam, preskaŭ abrupte kaj senmotive kvankam ne sen aspekta fundamento, oni ekkredis, ke mi endanĝerigas la lernantaron kaj la estimindan heredan tradicion de la licea lernejo. Tio pro miaj asertoj antaŭ liceanoj, laŭ kiuj supraĵe evidentiĝus la malkvalito de mia instruado. Krokize dirote:

Inteligenta klaso de liceanoj, alproksimiĝantaj al la abiturienta diplomiĝo, preskaŭ unuanime ekprofesis primoralan relativismon. Iuj el iliaj profesoroj, uloj de la nova filozofio nomata debolismo (aŭ feblismomalforta pensado aŭ maltaŭgeco de la racio por la malkovro de la fundamentaj veroj, kaj tial neceso fidi nur partajn aŭ versimilajn verojn), konvinkis la lernantaron, ke oni jam ne rajtas pensi, ke ekzistas kunnaska kaj natura moralo, kia absoluta re­gularo deviganta ĉiujn homojn kaj ĉie, eĉ ĝi neniam ekzistis, kaj la postmoderna homo estas rajtigata de la novaj plursciencaj esploroj de sia racio krei al si novan moralon aŭ ĝin ŝanĝi laŭvole ktp. Tial iliaj juĝoj devas sin liberigi je moralaj, iom repuŝe difinitaj moralecajmoralizajmoralistecaj moraligaj, kriterioj, jam taksataj pulvo-precipitaĵo de la jarcentoj. Konceptuloj varispecaj, famaj verkistoj, filozofiaj centroj, la plej disvastigitaj ĵurnaloj ktp subtenas kaj jam delonge disvastigas tiun vidpunkton.

Tial (jen mia konkludo) pro normomanko senfundamentiĝas la distingo inter moralo kaj malmoralo, inter bono kaj malbono. Mi celis diskrevigi la novan miton, laŭ kiu ne ekzistas sendiskutebla moralo (enkadre, kompreneble, de la unuaj principoj, ne pri la derivaĵoj, facile kaj historie konstateble diverĝantaj kaj, foje, kontraŭdiraj): se ne ekzistas moralo, ĉio licas ĉar ĉiu moral- kaj malmoral- sistemo samvalorus! Laŭ mi, tia konkludo, eĉ se nekonscia, jam ekludas nivele de konduto, kvankam la socio daŭrigas kondamni “krimulojn” kvazaŭ moralo, dominanta fundamento de ĉiu jura normo, ne estus kontestata.

Vere lernantoj ne atingis tiun lastan logikaĵon, dum mi provis ilin treni ĝuste al tiu ĉi konkludo, rezonante laŭ la sinsekvoj jene resumitaj:

Vi imagu murdinton aŭ seksperfortinton kiu laŭlibere kaj laŭhumure volis kaj fakte murdis homon aŭ seksperfortis por plifeliĉigi sian vivon kaj plimultigi siajn komfortojn. Ĉu vi kondamnus lin?”.

Ĉiuj jesas. Ĉiuj lin kondamnas.

Kial?... Se ne ekzistas moralo? se ĉiu rajtas krei aŭ elekti sian moralon ĉar homo devas sendependigi de ĉio laŭ postmoderna koncepto de konscienca aŭtonomio? Tiu homo rajtas krei al si moralon koincidantan kun siaj deziroj kaj vidpunktoj kiuj ne ekskludas egoismojn ĉar eĉ tiuj ĉi rajtas esti aprobataj; kaj sekve jen la kirlado de ĉiuj etikaj terminoj”.

Post kelke da ŝanceliĝo iuj konvinkiĝis perpruve, ke tiu kondamno estas ne logika, pli instinkta ol racia, tial la principo “ne estas morala leĝo” senbaziĝas pro la damaĝaj rezultoj; sed la plej granda parto reagis, preskaŭ tumulte, kuntrenante kaj alarmante la lernejan medion, per la rebato:

“Tiu via similas pli cinikan pozon ol racian dedukton. Ekzistas ĉiam, fakte, la civilaj leĝoj, emoj, alkutimiĝoj, moroj kiuj povas bremsi malbonfaremon! Ĉiuj gentoj havas kodon aŭ tradiciojn, instinktan reagosistemon kiel montras historio…”.

Sed tiuj leĝoj malpermesantaj kaj punantaj mortigon ĉikaze estus mem altrudo kaj perforto ĉar la individua konscienco hipoteze ne havas tiun principon pro la neekzisto aŭ malĉeesto de denaska moralo, jam ŝrumpigita. Povas okazi, ke la civilaj leĝoj malfruus rilate la novan konsciencon pri la neekzisto de la morala leĝo. Oni devus lukti por forstreki el jurkodoj tion kio ne plu kongruas kun la supozitaj novaj eltrovoj, ĉu ne?”.

“Ni estas relativismemaj, ne niĥilismemaj! Tio estas, ni ne neas la moralon, ni nur diras, ke ne ekzistas universalaj, eĉ tutuniversaj, normoj devige validaj por ĉiuj. Oni kreas al si utilajn normojn, utilajn al la socia prospero kaj konkordo”.

Relativismo eble ne povas ne krei al si moralon, sed mankas je logika forto por devigi individuajn sociajn membrojn. Kiu rajtas altrudi moralon, propruze kreitan, al aliulaj eble pretaj krei al si la sian propruzan? Eĉ la ora regulo ‘Agu kun aliulaj tiel, kiel vi dezirus, ke aliuloj agu kun vi’ ne havus racian fundamenton, ĝi servus nur praktike. Endaro naskiĝas el la interno, ne el la ekstera altrudo”.

“Tio skandalas! Vi katoliko, kaj des pli instruisto pri katolika religio, deduktas, ke oni rajtas elvivigi kaj des pli eventuala puno pro tia krimo estus kontraŭhoma perforto. Hororo kaj kontraŭdiro kun via publika funkcio!”.

Mi spuras la konsekvencojn de via rezonado aŭ de tiu de iuj influaj viaj instruistoj kaj samspecaj libroj, bedaŭrinde pli laŭdataj ol kritikataj. Ŝajnas, ke neniu kuraĝas sin treni ĝis logikaj konkludoj. Filozofo ne rajtas halti meze de la rezonada trairo”.

“Relativismo fontas el la konstato de la malsameco de moraloj elfluantaj el popoloj kaj religioj, kaj trajarcente en la sama morala sistemo.

Laŭnatura moralo ĉiureference rilatas al la unuaj principoj, ne al ties aplikaĵoj aŭ praktikaĵoj aŭ derivaĵoj. Necesas vidi kia morala principo gvidas unuopan konkretan agadon; eĉ apogo sur la etiko elmergiĝanta el la kaŝitaj fontoj de la memo kaj de la socio postulas racian subtenon.

Eĉ racia kaj rigida rezonado postulas iun superan leĝon. Fakte, pri evidenteco, kaj do nepreco, de la laŭnatura moralo dedukteblas ankaŭ el subskribo kiun E. Kantio antaŭdiktis, kaj volis, por sia tombo: La stelplena ĉielo super mi kaj la bona volo ene de mi! Kio estas tiu ĉielo stelita se ne laŭnatura morala leĝo sendependa de la homa volo?”.

La supre aludata tensio taŭze eksplodigis mordantajn diskutojn inter la profesoroj, la lernejestraro, la familioj, kun malfavoraj al mi komentoj: la pozicioj ekstremiĝis kaj konfuziĝis kaj precipe neniu el la du frontoj (mi en tiu ĉi kazo havis malmultajn subtenantojn, nombre pliiĝantajn tamen) retiriĝas en kompromisajn rotojn. Mi devis milfoje ekspliki fronte al la klasaro kaj en privataj boliĝantaj interparoladoj antaŭ profesoroj aŭ familiaj reprezentantoj; kaj fine publike, anstataŭ malkonfesan sintenon, mi difinis iom ironie la tutan aferon: “je la priserĉo de la kuraĝo por iri ĝisfunden!”.

Iuj, profitinte el mia kvazaŭslogana esprimo “moralo absolutas, relativismo senfundamentas”, kvankam subveste de ŝerco, min ekdifinis la absolutisto.

Eraro plenumita de mi: mi tro enpersoniĝis en la aferon kvazaŭ engaĝiĝanto en la savo de sia honoro, kaj la instruaĵo estis sentigita pli kiel frukto de persona moralika aŭ moralisma tendenco, kun iom da bombasta galŝprucigo, ol kiel morala problemo. Eble mia troa insisto altiris, reage, la kritikon, ke tiu ideo, nome la postuliĝo de la natura moralo ĝuste el absurdaĵoj de morala relativismo, de tempo al tempo reelanis perturbante la kvieton.

Tiukaze, foje, inter profesoroj la diskuto plilarĝiĝis ĝis la “kategoria imperativo” de Kantio, nobla, granda, konvinkiga, oni insistis, kaj ekvivalenta, eĉ anstataŭanto de la jam ne plu trovebla racia-natura morala leĝo! Por sekvi la kantianan imperativon necesas, oni orgojle subtenis, kuraĝo kaj forta animo, evidente ne posedata de la forlasiĝantoj al la fantoma denaska moralo.

Ankaŭ rilate tion mi ne delasis la dialektikon por provi demonstri, ke inter la du moraloj (la denaska kaj tiu imperativa) abismas la diferenco: tiu kantiana havas, finfine, por leĝfaranto la individua konscienco aŭ la individua decido, dum tiu natura estas nur malkovrita de la konscienco kaj eventuale akceptata kaj sekvata de la malkovranto. Rilate la ĉi-kaze emfazitan kuraĝon por sekvi la kategorian imperativon “faru, ke via ago akiru universalan valoron”, vere ĝi nepras ĉar oni sin engaĝus fidele sekvi sian decidon kiel devon senfundamentan dum la racio sencele vagadas pro la rezigno pri la neceso de tiu fundamento.

El la diskuto rezultis ankaŭ, ĉe kelkaj, ke la natura morala leĝo kaj kantiana imperativo havas multe da similo ĉar ambaŭ aspiras reguli la homan konsciencon kaj (sed tio aspektis ironio) ambaŭ staras sur la sojlo de forbalaĵujo!

Se la tuta diskuto ne fariĝis dissaltiga kverelo, ĝi certe ektaŭzis mian kvieton kaj, plejgrave, la rilatojn necesajn al mia entreprenema aktivado.

Ĉio tio, fakte, ekperceptigis, ke la aŭtoritatuloj komencis ne sin deteni de la penso limigi la amplekson de miaj aktivadoj inter la lernantoj. Oni provis alpaŝigi proponon, fare de iuj, min malrajtigi je instrutasko, eĉ mi ricevis, timide de la liceoestro, plidecide de la religiaj respondeculoj neprecize informitaj, admonon kun averto, ke mi estas sur startpunkto de la demisiiĝo el la tasko. Demisiiĝon pro pletoreco de logikemo kaj senfundamenta etikumado, motivis iuj profesoroj, pro la detruo de la moralsento, pliis la religiaj aŭtoritatuloj, pro incito al vivado kontraŭa al la gepatraj reguloj, susuris familioj. Lacige penante, mi sukcesis komprenigi, ke la mia estis spektenda kiel pruvo per absurdo, kiel provoko por ke el la implicitaj konsekvencoj oni deduktu la eraron en la postulaj premisoj kaj ke, do, mi ne instigas la studentojn al laŭmorala anarkio. Prefere ol min kontrasti oni vidu kiel el la diversaj debolismoj aŭ malfortaj pensadoj ŝprucas al la okuloj, kaj al la realo, la detruo de ĉiu moralo.

Jam okazis ankaŭ, jarojn antaŭe, ke oni suspektis min kovarde stucanta la ŝirmadon kontraŭ toksikaj drogoj, ekdisvastiĝantaj en lernejoj kaj najbaraj situoj. Mia eduka instruo sonis tiel: “Ĉu toksikdrogo allogas? Se jes, ni devas havi motivojn por tian allogon rezisti kaj rifuzi. Ni vidu ĉu tiaj motivoj troviĝas”. La lernantoj estis taskitaj trovi kaj komenti tiujn motivojn. Ĉar, kelkaj ekskludis, per sendiskuta premiso de evoluinta inteligento, kiel peston la moralistecajn (eŭfemisma esprimo por malŝatige aludi moralajn) motivojn, mi enkondukis miajn lernantojn konkludi, ke, se oni ekskludas tiujn moralajn, veraj motivoj ne troviĝas kaj ke tiu de la damaĝo de propra sanstato pri kiu ĉiu rajtus disponi laŭvole, se postkuri laŭmodajn konsumadajn gurdaĵojn, havas malmultan forton kaj konsentigan forton. Tiu konkludo, altrudita, oni plendis, tra vorto kaj perforto, tiom malplaĉis, ke iuj profesoroj, kutimiĝintaj elsavi lernantojn el drogaĉoj por ke ne estu nocata ilia sanstato, kredis sin senti perfiditaj de mi kaj deklaris min intenca fragiliganto, se ne detruanto, de iliaj edukaj mesaĝoj mem.

Trasvarmis entute akuzo - kulpa pri politike malkorekto - laŭ kiu el mia instruo spureblas ĉiam implica markita morala vidpunkto, ĝuste en epoko en kiu neniu rajtas, eĉ se neaktive, svati moralon kiun ajn.

La memoro, ankoraŭ varma, pri la atencaj misfaroj de teroristoj (Biere = Brigadoj Ruĝaj) kaj ties mempraviĝoj inter kiuj imponis rigida marksista moralo, ludis, certe ne objektive, nekalkuleblan influon.

Laŭlonge de dek jaroj mi povis elspezi miajn energiojn inter gejunuloj kun komuna kontentiĝo. Sed ĉio estas destinita al finiĝo. Kaj tio estas nun ekŝvebanta ankaŭ sur mia nuna aktivado.

Jam preskaŭ ĉiusemajne, kvazaŭ per konspiro de la aferoj aŭ de mia ne pli kaŝebla maljuniĝo, okazadis evento kiu povis dubigi lernejestrojn rilate miajn restantajn lertecojn en la majstrado de adoleskulaj klasoj. Ĝi klariĝu jene.

Tiufoje temas pri dekkvinjarulo kiu el fenestrosojlo lerte kaj rapidante iradis al la proksima fenestrosojlo, trapaŝante sur la ekstera kornico, kvardekcentimetra profunda kaj okmetra el la suba korta pavimo. Ankaŭ dum mia leciono li abrupte komencis fari la danĝerriskan manovron minacante sin faligi suben, en la vakuon, se mi estus alvokanta la lernejestron aŭ provanta lin bloki. Mi atendis, senmove kaj sengeste kaj senspire, ke la junuleto revenu ricevi la dozon da aplaŭdoj (do, la heroaĵo ne estis al sia unua manifestiĝo), antaŭ ol interveni; tiupunkte mi provis lin bloki barante realiron al la fenestro; sed li, alta kaj magra, ŝtelrevenis al la fenestrosojlo kaj rekomencis la manovron. Tiam mi retiriĝis kiel eble plej fore el fenestro, mornmiene invitis la kunklasanojn, ke ili ne kuraĝigu per aprobaj flustroj kaj admirgestoj. La teruro, kiam Dio volis, pasis. Ne eblis ne denunci la aferon, sed la teruro ne tute maldaŭris ĉar nun ĝi fariĝis timo pro eventuala negativa impreso, ĉe profesoraraj pedagogiaj konsiliĝoj, kiu sumite kun la pendanta juĝo rilate mian ideologion (pri la nesubtenebleco, laŭ hipotezaj antaŭpostuloj de filozofia feblismo, de moralo ĉiujn tenanta: se tiel, fio kaj pio, kulpo kaj senkulpo iel samus; kaj pri malfacileco trovi validajn motivojn por regresi el droguzo), povus plikompromiti miajn honoron kaj reputacion, al kiuj alkroĉiĝas ĉiam pli maljuniĝanta homo.

Kiam mi sciigis aliajn klasprofesorojn pri la okazintaĵo, ili falis el nuboj, nome ili neniam sciis kaj konstatis. Male, je atenta esploro rezultis, ke la akrobataĵo delonge amuzis la klason dumintervale inter unu leciono kaj la alia kaj, ke profesoroj ŝajnigis ne vidi aŭ, por forigi la junuleton el la danĝera manovro, permesis, ke li restu ekster la klasĉambro kaj vagu laŭ koridoroj.

Intensiĝis miaj maltrankviloj ne nur pri mia sorto, sed ankaŭ pri la kultura forĝado de la gejunuloj aparte en adoleska fazo.

Evidente, por tiu adoleskulo la aplaŭdoj de la samaĝuloj valoris la penon riski la vivon aŭ alfronti eventualajn lernejestrajn punojn. Ankaŭ el tio deduk-teblis, ke ĉe la junularo la influa rolo pli efika estas ludata de samaĝuloj, de samsimpatiemuloj; malpli influas la juĝo de gepatroj kaj edukantoj. Por formi junulon, do, necesas formi la grupon en kiu li vivas. El tio la mallarĝaĵo: por modifi la grupon necesas modifi la ĉiun unuopulon, kaj por modifi la unuopulon necesas modifi la grupon. Ĉu mi ankoraŭ kapablas agi samtempe en la du kunfluantaj direktoj? Kaj se miaj eduk- kaj instru-metodoj fine estas revizibezonaj, ĉu mi kapablas tion fari? Se insisti, ĉu eviteblas al mi kompato kun demisiiĝo kaj eble damaĝoj al la junularo?

Iam gejunulojn oni juĝis emaj prefere al idealismo ĉar, laŭ interpreta opinio, ankoraŭ eksteraj de la komplekseco kaj konkreteco de reala vivo; nun mi ne nur suspekte sed konstate trovas, ke la gejunuloj ne plu enkadriĝeblas laŭ tiu, eble abstrakta, kategorio: nun ili sin montras realemaj kaj konkretemaj. Pli ol problemojn ekzistencialajn ili vartas la problemojn de la ĉiutaga travivado. Aŭ ĉu eble jam mia generacio tiel kondutis? Mi nun pene rememoras kiel pensis kaj sentis mia generacio! La aktuala generacio jam duarangigas la antaŭan vantantan la konkeron de la luno: la nova jam vivas transe, en marso, sagacas spertuloj. Kaj fine, kial ne konsideri la senutilecon de mia sufero?

Rezulte, krom tio eble pro tio, enŝoviĝis en miajn pensojn varispecaj duboj. Tiun distancon inter mi kaj la nova junularo mi ekopiniis devenanta ankaŭ de mia maljuneco; certe mi tion ĉiam sciis sed nun evidentiĝis, ke ne plu sufiĉas vervo kaj argumentada dialektiko kaj pedagogiaj eskapiloj kaj konstanta enmergiĝo en la disciplinon instruotan. Mi ekvidis modifon en la sinteno pri mi far la junularo. En la rilatoj kun iuj elsaltis pli kaj pli pensmaniera diferenco, pli bone jam kreiĝis heĝo dividanta, ĉe kelkaj klasoj, mian instruaĵon disde ilia atento.

Mi min ekjuĝis jam postiĝinta en la perceptado de tio, kvankam foje al mi iliaj vivsintencoj kaj reagoj ŝajnis komprenataj kaj edukcele valorigataj, kaj, kvankam hezitantaj inter klopodoj kaj provoj, miaj respondoj al la postuloj de la juna konscienco, plurfoje preterlasata aŭ snobe juĝata ĉe parto de la profesoraro, al mi ŝajnis eduke oportunaj kaj taŭgaj por la bezono.

Ankaŭ iom da orgojlo, eble, malpermesadis, ke mi kapabliĝu eniri en iliajn vidpunktojn, kaj kiam ili ne akceptis la miajn, tion mi ekjuĝis fore de problemsentoj.

La lecionoj mueliĝis per diskutoj, disputoj, kvereloj, dum kiuj mi perdis foje kvieton kaj povon interesi.

Restas ĉe miaj oreloj la lasta devizo flankenigante min kun mia disciplino: “en tempo de demokratio viaj instruaĵoj tenas nin en aŭtoritatio”.

Ĉu mi estas detruanta la edukan konstruaĵon de la laboro de la pasintaj ja­roj? Iom post iom mi certiĝis, ke jam miaj vortoj sonas malakute ekstertempaj kaj mia figuro kiel nigrablanka foto el albumo. Ĉiam pli febliĝas mia kapablo kunteni la ekscesaĵojn de la lernantaro. Jam venis horo jen definitive rekoni, ke mi estas senhelpa antaŭ tia junularo kaj jen, post dek jaroj, lasi la postenon al malpli maljunulo! Kaj mi petis emeritiĝi.

Grandioza festo, grandaj omaĝoj, grandaj aplaŭdoj min akompanis eksterlernejen, kiun tamen mi daŭrigis viziti de tempo al tempo, ĉiam festata kaj aŭskultata, almenaŭ opininivele. Tosto kun poemeto en kiu estas laŭdataj miaj engaĝiĝo kaj sindonemo kaj altruismo kaj sendanka dispono de mia tempo por didaktikaj bezonoj ktp. Estis dum tiuj adiaŭaj tostoj ankaŭ, respektvorte kaj preterpase, ŝatige aludata mia iama pastreco. Kaj tio min ne multe plaĉis ĉar vidiĝis pliafoja postlasaĵo de neforstrekebla tabuemo, aŭ suspekto, ke min oni akceptis kaj taksis inda kaj fidinda pro mia pastreca deveno malgraŭ ke eĉ tio limige sonas en medioj nebonvolemaj al religio pro supozita dogmismo juĝata pli kiel deirpunkto ol kiel alvenpunkto.

Eĉ ekslernejanoj de antaŭaj jaroj ĝentile partoprenis, lasante tamen en miaj iom konfuzaj pensoj elstariĝi pli la aspekto de iu nedifinita ŝatorespekto, kiel kutimas la gejunuloj al la malnovaj generacioj (ne ĉiam tamen!), ol tiu de la skolaneco kaj solidareco aŭ dankemo. Maljunuliĝo foje identas kun suspektemo: eble nun estas okazanta pruvo ke tiu proverbo ne naskiĝis el nenio

Resubstrekiĝu, ke la lernejo ne tute elpelis min, male ĝi invitis min ne tute rezigni intertempan kunlaboron. La sekvan jaron liceanoj premis kaj obtenis, ke mi prelegu en lerneja simpozio pri la filozofiaj esploroj kaj taskoj en la nova scienckultura etoso. Mi klopodis konduki la partoprenan atenton sur ĉiam pli disvastiĝantan difinon pri esenco de filozofio: ĉu ĝi estas esence priserĉo? Tiu jam komuna opinio tiom tiklas, ke sugestas ne eliri la dubstaton: se oni iam trovus la serĉitaĵon, ĉesus filozofio kaj filozofiado ĉar ties esenco estus nur priserĉo. Plivere ĝin oni difinu priserĉo por alveni al vero. Pensulo, per la eltrovo de la vero, akiras la novan funkcion de pensulo pri ĝi. Eble iuj filozofoj timas perdi funkcion kaj gravecon ne konsiderante, ke la vero estas neelĉerpebla en siaj diverstavolaj faldoj do ĉiam plipostulanta pluan esploron pere de la racio.

La sekva konversacio tuŝis la rilatojn inter filozofio kaj revelacio: ĉu tiu ĉi povas influi filozofion sen senigi ĉi lastan je aŭtonomio? Mia jesa konvinko, okaze sen taŭga pruvo escepte de tiu historia, lasis en aero dubojn, por liberigi el kiuj necesus plia preparo en la preleganto kiel same en la aŭskultantaro. Estas tamen la racio kiu malkovras kaj juĝas okazinta, eventuale, la memrevelacion de Dio pri Dio, el kio poste la racio povas kaj rajtas ricevi kaj akcepti influon.

Por alia renkontiĝo oni ne firmigis min tra difinita temo. Tiuokaze mi ĝin sonigis: kristanismo antaŭ la ora regulo: ‘Agu kun la aliuloj tiel, kiel vi dezirus, ke aliuloj agu kun vi’. Kvankam ĝi troviĝas en la Biblio (krom en aliaj religiaj tradicioj), eĉ en la Nova Testamento, ĝi ne enlistigeblas inter la karakterizaj moraleroj de kristanismo. Ties vera morala normo sonas: amu kaj traktu la aliajn kiel Dio ilin traktas. La ĝustagrado de la vera amo al la aliaj estas la konduto de Kristo, kiu amis kaj indulgis senkondiĉe. Kristanismo identiĝas kun Persono, adhero al Persono, konstruemo kun tiu Persono, kunagademo kun tiu Persono.

Estis puŝite ankaŭ tuŝi pli specifan demandon, nome antisemitismon. Iuj publikaj sintenoj, kaj eksternigoj de gejunuloj dum sportaj manifestacioj, timigis homojn pri renaskiĝo de tiu plago. Hazarde, mi pritraktis la temon en dumpromenada konversacio kun gejunuloj, ilin aŭskultante. Jen nia preterkura dialogo kiel resume ili poste priskribis en sia interna ĵurnalo kun la titolo:

Ĉu vere antisemitismo aŭ ĉu vere antihebreismo aŭ simple antiisraelismo?

"Saluton, geliceanoj!... Denove kaj refoje vi refalas en antisemitismon kaj en...

Ne miskomprenu nin, profesoro! Ni estas imunaj kontraŭ antisemitismo... eble eĉ hebreoj mem ne plu semitas, ni estas anticionistoj!...



Tamen vi mokas holokaŭston kaj montras malsentemon...

Ne! Ni ne mokas, ni estas mokataj! Cionistoj, kun siaj lokaj peristoj, provas igi nin eterne plorantaj pro holokaŭsto...

Kvazaŭ ne enscenejiĝis kaj ne enscenejiĝas nun similaj genocidoj, eĉ se ne procente aŭ nombre samgravaj. Ni volas pri ĉiuj plori: armenoj, kulakoj, antikvaj palestinanoj, kamboĝanoj, afrikanoj… La rusoj genociditaj dum la soveta revolucio havas patrojn kies nomojn oni hezitas prononci.

La juda ŝoaho estas vere apartaĵo en la senco ke ĝi trovas kulpulojn de kiuj daŭre peti monan reparacion dum la aliaj genocidoj trovas nek kulpulojn nek reparacion…

Dum ni ploras pro la ŝoaho, ili influas nian pensadon, kaj enŝtelas siajn ekonomiajn politikojn malfavorajn al ni...

Nin daŭre tenante en ploron, ne senkulpigitan, ili sukcese provas nin transigi en sian politik- ekonomi- soci-mueladon, laŭ skemoj, allogaj por ni, fruktivaj por ili. Tion denuncas hebreoj mem.

Per la holokaŭsto cionismo nin kolonias...

Ĉu vi neflanke memoras la papan eldiraĵon: “ni ĉiuj estas semitaj”?

Ho, jes. Sed iuj sin sentas pli semitaj ol aliaj...



Tio ĉio postulas pruvojn. Tamen nun min interesas viaj sentumoj kaj reagumoj. Mi ne kompetentas pri israela politiko kaj pri nunaj sintenoj de la diversaj interŝtataj judaj komunumoj: kristanismo ne kondamnas hebreismon, nur el ĝi distingiĝas... Bedaŭrinde sonorilo trudrompas kaj devigas vin reveni al la lecionoj. Saluton! Malgraŭ nenegleteblaj viaj distingoj, atentu ne fariĝi kliŝemaj kaj kliŝamaj!

La lasta lerneja renkontiĝo enfokusiĝis al karakterizoj de la hodiaŭa junu­laro kompare kun tiu de la pasintaj generacioj. La precipa el tiuj karakterizoj estis teoriumita kiel emo sin allasi al ĝuado, al senpera kaj tuja posedo kaj eks­pluato de ĉio, eĉ se tio kuntrenus postan damaĝon. Dionizeco, endioniziĝo kiun ne moderas limoj! Tamen emerĝas ankaŭ io propra en la nova junularo: tiu emo al ĝuado aglomeriĝas kun intensa sento de solidareco kaj partopreno, kiuj en la pasinteco malofte manifestiĝis aŭ eble etendiĝis malpli vaste. Solidareco en tutmondiĝo, kiu tamen ankoraŭ neklare komprenigas ĝis kia persona kosto ĝi disponeblas: foje ŝajnas, ke solidariĝo floras pli en la serĉado de kulpuloj aŭ en la haltado ĉe la kaŭzoj ol en senkondiĉa sindonado por la solvo de la problemoj.

La lernejo min plu invitis por reanimi la tradicion, kiun, ĝeneraldire, mi patronis longdaŭre, de la eksterlerneja lernado en apartaj vizitataj monumentoj lokaj aŭ foraj, iam objektoj kaj iloj de mia didaktiko. Mi ĉiĉeronis al mezlernejanoj ne preparitaj de mi penante obteni ilian interesiĝon dum profesoroj profitis por sin distri aliel. La lernejo jam kunpartigas tro malmulte kun mi! Min kaptis deziro elscenejĝe malaperi definitive: emeritiga salto ekgravuriĝis tra apartiĝo kaj foriĝo kaj fremdiĝo.

Mia lasta sperto, pli volita ol sentita, venis el konvinko ke se mi, foje, semis ion aspekte senradikan, tio finfine malmultas se komparata kun la multo da validaĵoj kiuj nun ne povas ne kuŝi en la konscienco de milkvincent miaj lernintoj kvankam ĉiam mutaciantaj. Kaj al mi restas la konscienco, ke mi volis, eĉ penante, ĉiuforte plenumi mian devon.


1   ...   18   19   20   21   22   23   24   25   ...   28


Elŝuti 1.71 Mb.


Elŝuti 1.71 Mb.