Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem

Elŝuti 1.71 Mb.

La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem




paĝo20/28
Dato14.03.2017
Grandeco1.71 Mb.

Elŝuti 1.71 Mb.
1   ...   16   17   18   19   20   21   22   23   ...   28

Ĉapitro dekkvara
La familio, laboro, komunaj okazaĵoj
en ĉiam novaj spertoj


Jam por mi komenciĝis la familia vivo, la familio de mi kreita kaj revita je ĉiuj animaj tavoloj. Ni enloĝas luitan apartamenton, la edzino instruas, mi nun laboras aŭtonome, ĉe la iama firmao ĉe kiu fine mi aŭdacis prezentiĝi, kiel komercagento je laŭprocenta provizio, kaj emas ankaŭ entrepreni volontulajn taskojn en religiaj kaj sociaj prizorgindaĵoj: mi ne malŝatas, eĉ inkliniĝas, evangelizi kaj kristane animi en ĉiuspecaj renkontiĝoj kun palaj kredantoj aŭ en medioj de la senfajriĝintaj indiferentuloj. La multan liberan tempon, ĉar la laboro fakte parttempas min absorbante nur lunde, marde kaj merkrede pro tio ke bonŝance mia klienta niĉo situas en dense loĝataj provincoj, mi pretas meti je dispono avantaĝe de kristanaj organizaĵoj, aparte paroĥaj. Rilate tiun lastan aferon, nepras tamen, por oficiala inicado en kunlaborada engaĝo, akiri estimon kaj fidon, kaj agadspacon ĉe la religiaj tenoroj. Estis de ĉiam rimarkite, ke la religiaj medioj ne aŭtomate ĝojas, ĉe la unuaj kontaktoj almenaŭ, je la ĉeesto de ekspastriĝintoj kunlaborantaj kaj emas ilin ignori aŭ, pliprecize, igi ilin ignoritaj.

Tio plonĝis ankaŭ sur min, pliaperte ankaŭ sur nian familion: ni renkontis afablecon sed samokaze la pordojn de la pastorala kaj grava kunlaborado ŝlositaj: via agadkampo limiĝu, oni ŝajnis sugesti, ekster oficialaj medioj; se vi volas kiel engaĝiĝintaj laikoj evangelize agadi kaj koniĝi, vi havas aliajn senrestriktajn apostolecajn kampojn ene de katolikaj popoloj; kaj tio, por ke estu evitata skandala miro kaj ankaŭ imitekscito kaj poste, ne laste, pro tio ke eksiĝinta pastro funde dezerta forlasis la eklezion. Tiun finan koncepton oni ne senpere prononcis sed ĝi elspiriĝis el ĉiuj laŭkazaj aŭ oficialaj kontaktoj.

En la klubo “pastroj edziĝintaj”, la supra sinteno estis konstato plurfoje spertita kaj komentita kaj plende taksita, laŭ kritikaj ekzamenoj, kiel konfirmo de la opreseme ambigua patrineco de la eklezio. La plejmulto, tamen, montris miron pri nia miro kaj pri nia desuba intenco reakiri, ŝtelume kaj pentistume, kiel disdegne enigite de la radikalula frakcio, pastrecajn funkciojn, al kiuj ni rezignis same kiel oni rezignus postlasaĵojn trivivintajn la vivon. Ilia juĝo: “Vi per tiu kunlaborademo kovras malkontetiĝon pri via novelektita stato!”.

Iuj, male, jam delonge, kvankam neevidente aŭ inkognite, vidis sian persiston kaj disponeblecon akceptitaj kaj premiitaj, kaj jam aktivas ĉe paroĥaj asocioj, aŭ aliaj ekleziecaj establoj, ankaŭ kun responsaj nesakramentaj taskoj. “La klimato ŝanĝiĝemas, kelkaj komentis, sed ni devas prefere agi inkognite ĉe fiduloj kaj pli ol ĉio ne svingigi antaŭ paroĥestroj kaj paroĥanoj nian novan feliĉon”, susuris prudenta nesenironia devizo.

Ekzakte tian postulitan kaj akceptitan inkognitecon oni retropuŝis kiel “publikan” malkvaliton: funde ni transprenis senpere el la evangelio la rajtojn apostoli inter homoj! Tia trudata inkogniteco ofendas nin kaj evangelion.

Dume la diverĝoj inter la diversaj klubanaj ideuloj konkrete minacis displitiĝi laŭ tri fluoj. Niaj klopodoj repacigi la animojn estis destinitaj konsumiĝi eĉ meze de ĝentilaĵoj pro tio ke la fordriviĝo radikis en obstinaj ideoj. Sed persistanta pluteno de amikado kaj komunaj spertoj tiom interligis ĉiujn ke aspektigus, je okuloj de nekuraceblaj optimistoj, tiun riskon minaco nur je nivelo de lipoj.

Male, la tuta klubanaro antaŭ ol konsumi la diŝiĝon pledis pri lasta eksplikoprovo “je tuta kampo”, sen personaj obsedaj obstinoj aŭ pikadoj, kvazaŭ adiaŭa festo, dum kelkaj vesperoj. Sed la longaj konversacioj elmontris kial la disiĝo jam ne eviteblis: la alo de la ekstremula fluo deklaris sian emon interpreti la fenomenon religian kaj eklezian laŭ la kategorioj de ortodoksa marksismo. Ĝia konsekvenceco taksiĝis iomete anakronisma ĉar ĝuste tiutempe inter la itala marksisma moŝtularo eklumetis antaŭsignaloj de kritika marksismo, nome de doktrino kiu allasas, ke iuj sektoroj de la socia vivo interpretiĝu per nemarksismaj kriterioj kaj mastrumiĝu kvazaŭ ili ne rompus la rigidecon de la tradicia doktrina sistemo. Tiuj ekstremuloj ŝajnis protagonistumi ĝuste por mal­helpi tiujn unuajn terfalojn, obskure perceptitajn, en monolita penstradicio, kiel fatalajn ekdisruliĝojn. Tia interpreto, laŭ kiu oni povus vidi en ili ion de konscia aŭ nekonscia reago baraktanta por ŝtopi antaŭviditajn doktrinajn breĉojn, multe provokis pensvekan reciprokan, iom fideisman, aplikadon de psikanalizaj kategorioj kvazaŭ scienco klariga vivanalizisto!

Diversfacetaj spuroj de marksismo kaj freŭdismo apogis ilin en la subtenado pri nepra (nepra por ilia filozofia sistemo) geneziĝo de la religia kredo el sociaj kondiĉoj de la popoloj: Dio, ekzemple, kreskus sur la bezono de protekto: donu al homo liberigon el bezonoj kaj por Dio estus la fino, sonis neokaza maksimo. La kontraŭa partio opozicie rezistis, ne per diversa analizo de la samaj psikaj kaj sociaj faktoj rajtigantaj ankaŭ diversajn konkludojn, sed sin apogante sur la distingo inter la ideogenerado kaj ideovaloro. La cirkonstancaro de la malkovro pri Dio ne determinas la valoron de la ideo “Dio”. Se serĉante Hindion oni trafas Amerikon, tiu ĉi kontinento ne perdas sian konsiston: estas tasko de la racio pruvi tian konsiston. Licas ĉi-foje paraleligi Dion kun gemo trabriletanta inter sterkaĵoj: se el ŝlimaĵoj ekokulumas juvelŝtono, ĉu ĝi malŝatendas? Se vere homo satigita ignorus Dion, ĉu Dio ĉesus ekzisti kaj esti la kaŭzo de ĉio? Ni nin forlasu al racio forigante ĉion emocian!

Mallongan tempon antaŭ la klubrompiĝo oni decidis, ĉiuj kune (ankaŭ la radikaluloj), peti vidalvidan interparolon kun la torina episkopo, kardinalo Michele Pellegrino en kies diocezo ne malmultaj iam pastre zorgis. La kardinalo fleksiĝis al niaj insistaj petoj, malgraŭ ke mem sciis, ke eĉ lian famon de apertmensa homo kaj ennoviga, apogitan sur tre klera kaj kultura kompetento, ni pretis rezisti se niajuĝe apenaŭ bezonate; kaj iun tagon, postvespermanĝe, afable li nin aŭdience ricevis en salono de sia kutima loĝejo. Kaj jen okazis naŭza spektaklo, la plej maljusta kaj ofenda, de mi ne antaŭvidita.

La pastroj edziĝintaj, kaj do elstrekigitaj el oficialaj ŝarĝoj, kun kelkaj simpatiantaj laikoj, kuniĝintaj en nia grupo, estis ĉirkaŭ 80, iuj kun la respektiva edzino. Konjekteble, rigidemuloj kaj akordiĝemuloj paŝtas malsamajn celojn depostulendajn ĉe la kardinalo. Tamen unuj kun la aliaj opinias, ke la episkopo pretas komuniki ion signifan. Sed pri kio signifa?

Kiu ekopinios, ke la sceno priskribota estis studita de iuj por malŝatigi kaj humiligi, kiel reprezentanton de forigenda institucio, la kardinalon, tiu ĉi plifortiĝos en tiu konvinko observante kiel la plej akraj vortoj, ne malprovizitaj je teologia nesupraĵa precizeco, estis eldiritaj de edzinoj per preskaŭ preciza klerigita lingvaĵo.

Ĝuste tiuj asertoj, miksitaj kun defiaĵoj kaj ironiaĵoj, fakte sonis iom fremde, se oni ilin trakaptus aŭ aŭdus en buŝo de virinoj ne kutimiĝintaj al tiu lingvaĵo. La kardinalo daŭrigis resti en sia loko, majeste kaj humile, antaŭ ni nur por respondi aperte, li sciigis, al la ŝatinda peto pri pli manifesta kaj publika akcepto de ekspastroj en nepastraj oficoj ĉe paroĥaj medioj. La embusko fare de la franĝanoj de la tute kontestularo pretendis, ke la kardinalo allasu, ke la eklezio ĝis nun opresis fidelulojn, ke la pastra celibatecstato estas la malnova ruzaĵo de la eklezio por havigi al si pli pretan roton da sindediĉaj propagandistaj galopantoj, ke li sugestu al la ekleziaj plejpovuloj la forlason de la kapitalismaj koluzioj kaj de la pretendo, ke nur eklezio posedas la veron ktp; kaj ju pli la ideoprezentado pluiris des pli iliaj vortoj ironie ĉantiĝis: sume ili, kredantoj kaj nekredantoj, volas, ke la eklezio revenu al la evangelio... Evangelio, tamen, interpretita laŭ marksismaj principoj kaj laŭ la nova “prakso ĉionenveranta”, prakso el kies sukceso devenas ĝia pravigo. (Do, laŭ miaj silentaj ekimpresoj, oni la prakson delire pufigu kaj ĝin ĉiukoste sukcesigu… por ke la vero spontane sin rivelu!).

Mi vidas kunpuŝiĝi sur la milda vizaĝo de la kardinalo la ombrojn de l’ subpremita sufero, la pacienciĝon antaŭ la veadoj, la malpotencon enigi klarigojn inter tiom da impete akraj akuzoj. Mi estas pretiĝanta interveni por pardonpeti pro la neantaŭvidita insida sinteno ĉar li, invitita tosti kun ni super la plej bona maniero kunlabori en la plu kaj pli insidata kaj ŝajne nebuliĝanta dia regno, nun sin vidas altirita en senfruktan polemikon per misdialogaj malĝentilaĵoj; sed io min bremsis, eble la penso ke iam per la sama vortfuriozado mi vendaĉis similajn pensaĉojn!

Kvietiginte per pacienca kaj dignodisradia silento la vortan ŝtormon kaj apenaŭ kovrinte elverŝiĝantan amarecon, la kardinalo laŭdas la inklinojn de la petantoj kunlabori en specifaj gravaj oficoj en paroĥoj, same kiel jam okazas diversloke, instigas paciencon rilate la kriterion de la duonpretendata inkogniteco rilate la pastrecdevenon de la ekspastroj kunlaboremaj, kio laŭ li iom post iom ne plu postuliĝu; anoncas, ke mem plilarĝigos la eblon, ke ankaŭ aliaj ekspastriĝintoj, kiel jam okazas por iuj el ni, estu enoficigitaj en la instruado pri la katolika religio en publikaj lernejoj; fine esprimas deziron renkonti, eĉ konfronte, nin ankoraŭfoje. Pri la aspiro aktivumi sacerdotece inter fideluloj, li iom vagis per la sugesto, ke post la detruo de la antaŭa vokiĝo oni povas kaj devas nur agi laŭ nova vokiĝo, tio estas evangelie anonci tie kie la eklezia voĉo ne sukcesas efike… siluetiĝi.

Sin delasante de la grupo, li fine sin turnas al la ultrasaj kontestuloj aŭ alispecaj opoziciantoj, kies interdiraĵoj duonvoĉe flustradas inter la sidilvicoj, kaj manifestas serene sed kun sekura kaj memfida kaj firmiga trankvileco: “Mia eklezio estas tiu de la Nova Testamento elfluita el la tradicio”.

Oportunis la frazo ĉar la tento trakti eklezion kiel ion flekseblan ekflugtuŝis multajn, kies plej akruloj, el pluaj kredantaj frakcioj, jam kontaktis protestantajn komununojn kvazaŭ inter tiuj ĉi ne ekzistus kontestuloj.

Lia sekretario aldonis, laŭ la paŝoj de la kardinalo: “Eventuala nebona konscienco pri pasinteco ne rajtigas, puŝite ĝuste de tio, modifi la eklezian konstitucion”.

En la salono pludaŭris nia interdiskuto ĉar, eble, iuj emis impresi la kardinalan ĉirkaŭularon per frazoj tiaj: “Ĉe mi ne plu elitas religio... por mi religio estas fininta...jam ne plu najva, mi plu cerbumas pri ĝia vereco aŭ malvereco!... kristanismo al mi ne plu interesas...”

La konversacio, strange tute repacigita kvazaŭ sereno postŝtorma, encentriĝis ekzakte pri la rolo de la intelekto subkuŝinta en la supraj sentencoj: ĉu ĝi naskiĝas el sinteno de la volo, de la animo kaj de la preferinstinktejo aŭ el malkovro de la intelekto logike procedanta laŭgrade, preskaŭ firme skandante ĉiun kribrendaĵon? Tiu “al mi ne interesas” devenas pli el la animo, el la volo, ol el konkludo de la menso, kiu male laŭirus per la kriterioj de vero aŭ nevero. Ĉu tiu enmiksiĝo de la volo, aŭ interesoj de propraj preferoj, ne perturbetas difektige la logikan procezon de la racio? tio ne tendenculigas la ekesploranton? Ĉu kio “ne interesas” ne perdas eventualan konsiston ĝuste pro la motivo ke ĝi elektas antaŭracie, nome sen strikte raciaj pruvoj? La volo ne faras la veron, ĝi nur akceptas aŭ rifuzas!”

La interesa disputo, animita de mi, lasis ŝvebanta meze de la nuboj la respondon pro tio ke la hejmgardanto decidis forpermesi ĉiujn por fermi la pordojn.

Kaj la episkopo sendis sekretarion por la forpermesajn salutojn.

Se eblintus pli kompleksigi la tensiojn inter la diversaj frakcioj, jen taŭga evento pri kiu multe estis raportite en tiutempaj gazetoj ne nur bulvardaj. Mia kunfrato franciskana, tre juna tiam kaj tre karakterimpeta, misiistis en Latinameriko. Mi konis tre bone liajn politikajn preferojn: tute pordemokratiaj ja jes, sed orientitaj kontraŭ la tiamaj studentaj movadoj kaj iliaj Sesdekokecaj revoluciaj mesaĝoj, eĉ kontraŭ la partioj klaskonsciigaj, kaj la komencaj sinsekvaj terorismaj eksplodoj. Kiel fulmo, gazetoj kaj teleĵurnaloj raportis, ke li en Bolivio kaj en Ĉilio, eĉ en tuta Latinameriko, tiu aspekte etburĝeska mediokrulo, estas intense serĉata de diversaj policoj pro atencaj teroraĵoj: rilate tion oni brile pentris, ke el la alto de sonorilturo li rezistis mitralante kontraŭ policanoj kaj pro tio gajnis la galonojn de gvidanto de teroristoj Tupamaros, kaj nun, laŭ komunaj eldiroj, la krimulo estas serĉata ankaŭ en Italio. Kial miri pri tio? Pro tio ke la kvalitoj de la supozitaj agoj ne similas la konatan personon; sed inter la ekspastriĝintoj de la eksremula frakcio “frato mitraleto” estis tuj bildigita la heroo kiu fine konsciiĝis kaj, elspezante persone, nun plenforte laboras super la proletara, eĉ homara, memliberiĝo. Por iuj, jen nova mito; por multaj jen nova heroo kiu, unubate sin malembarasinte je religio kaj je eklezio kaj je kapitalisma opreso, nun gerilas duarangigante personajn avantaĝojn kaj komfortojn.

Kiel elkriptigi la veron disde la legendo? Kio vere faktiĝis? Post kelkaj monatoj ĉio klariĝis: en Italio oni komencis malkovri kovejojn de mortigintaj revoluciaj teroristoj kiujn ĝis tiam polico ne sukcesis identigi kaj aresti, malgraŭ iliaj mortigaj embuskoj. Kiam al la konsternita publiko oni elmontris la unuajn arestitojn, klariĝis ankaŭ la funkcio de tiu mia iama, nun “mitraleta”, kunfrato: por li estis programite, ke li ŝajnigu superrevoluciulon, aspektiĝu superfidinda je okuloj de ruĝaj samnaciaj teroristoj, por ke tiujn ĉi enŝoviĝe kontaktu kaj spionu kaj pri ili informu policon: kion li sukcesis pro la gerilera famo. Operaco de sekretaj servoj kun sukcesaj rezultoj.

La homo eklipsiĝis el cirkulado, certe ŝanĝinte fizionomion kaj regionon kaj aliajn siaĵojn, kaj la heroo lasis graviĝantajn elreviĝojn ĉe iuj el ni fariĝante fifamulo kaj simbolo de burĝece kaj ekleziece kontraŭlaborista ensteliĝinto, kies misfaroj nekompareblas kun la terorismaj perturbacioj, kiuj male estus plenumitaj por grandiozaj idealoj realigeblaj nur pere de perforto.

Sed ni revenu al la rilatoj kun la eklezia ĉefrolularo.

La ideoj kaj intencoj de la kardinalo tiom sugestiis la partoprenantojn, mal­graŭ la vortaj akraĵoj direktitaj kontraŭ lia subtila persvadiga ruzo, ke por kelka tempo estis flankenlasitaj la diskurantaj opinioj originantaj la malsamajn kaj kontraŭajn kondutojn antaŭ li. Sed sekrete, en animoj, la disiĝo ek­prepa­riĝis. Fakte, monaton poste, kiel dirite, konsumiĝis la definitiva disiĝo de la grupo, helpe ankaŭ de la neantaŭvidita komplico de la samtempa politika maldekstrulara partia disdividiĝo.

Intertempe efektiviĝis praktike la promeso de la kardinalo: ke eblas pli intensa kaj strikta kunlaborado kun la karitataj aŭ kulturaj aŭ pastoralaj strukturoj de la loka eklezio. Sekve de la komenciĝo de ĉi kunlaborado kun ekleziaj strukturoj, aparte en la instruado pri katolika religio en publikaj lernejoj, ekestis ankaŭ iuj kiuj senpene ekimagis proksima la permeson ofici pastre ankaŭ por la pastroj edziĝintaj. Tia iluzio trasemis elreviĝintojn kiuj eble eĉ hodiaŭ ne plu atendas.

Rilate al mia situacio, ne tuj la sugesto de la kardinalo al siaj pastroj iĝis konfido aŭ tasko aŭ publika akcepto ĉe la paroĥestroj. Se konsideri pri mi, malantaŭ la ĝeneralaj konsentaj frazoj, el iuj el la kunlaboranta subularo breĉis deziro, ke mi ja jes kunlaboru, eĉ intense kunlaboru, restante tamen en marĝena aktorado aŭ longdistanca de la risko esti malkovrita de fideluloj eloficigita pastro, kvankam neniu, krom la paroĥestro, montris unuatempe sciemon pri origino de mia “kompetenteco”. Pri tiu afero, fakte, mi neniam parolis kaj nenion lasis travideti, eble pro tio ke neniam mi sentis tiun urĝon ĉar, laŭ mi, homo devas valori, ne pro la manifestiĝo pri sia deveno el seminariaj kaj porpastrigaj studoj kaj rondoj kiuj pliestimigas, ĉe fideluloj, la kompetentecon sed samtempe mem ne rajtas krizigi ties konsciencon. Rilate tiun riskon, frata amo konsilas rezigni eĉ sian rajton por favori maturiĝon de la fidelularo.

Pri tio rakontindas okazintaĵo, impresanta iom ŝablone nur unuavide: mia kolego en la komercagenta laborado, iam fariĝis mia kunulo dum kelkaj tagoj laŭ norditalaj provincoj. Dum ĉefmanĝo en restoracio, li, pro neniam klarigita motivo krom tiu de regurdanto de pensoj serĉantaj liberan eliron, min laŭtvoĉe antaŭ dekoj da kunmanĝantoj eskvize alparolis tiele:

Vi, kiu estas supersperta ekspastriĝinto, kion opinias pri... pastroj kiuj perdinte kapton kaj flirtademon kun alies edzinoj, nun limiĝas furori nur kun la propra?... Ĉu ekspastriĝintoj nun vere bridas sian en alies lito ĉasadon?”.

La homo ne finis la frazon, ke mi elaste kaj impete batis plenmane, el la fronta sidloko, lian maldekstran vangon tiom precize kaj forte, ke la frapito flankenfalis. Tuj leviĝinte, li min ekpostkuris tra la restoraciaj salonoj inter la klientaj tabloj, kaj sekve en la antaŭa placeto. Kvankam malpli aĝanta je dek kvin jaroj ol mi, li ne sukcesis min kapti. Kiam la galo ĉesis transversiĝi ĉe li, ni disigis la okazajn komunaĵojn kaj ĉiu plu laboris laŭ sia avantaĝo. Mal­bridis en mi tiun reagon tiom la vorto “supersperta” kiom la alia “ekspastriĝin­to”: la unua evidentas, la dua, krom la normala negativa implicita senco, voĉnuance ŝprucigis ion malŝatecan ĉe la ĉeestantoj per io privata. Pri tiu okazintaĵo, li neniam parolis en firmao, sed ĝi konjektigis, ke mi jam laŭiĝis objekto de almenaŭ ne nur malmalica mokpetolado; kaj tia malkovro ĝermigis, kvankam tre malrapide kaj malgraŭ mia supozo, ke tiaj aludoj jam perdis sian kapablon min vundi, sekvojn en mia sinteno al la firmaaj kunlaboristoj, spite ke, laŭ Albina, frazoj aspekte mokecaj similas pli goliardecajn amuziĝojn ol volon moki kaj agnoskigi dupon. Kaj tio blokis laŭ kelke da tempo mian gajan babilemon inter ili.

Ne malestis certe la okazo de publikaj paroladoj dum paroĥaj renkontiĝoj. Sed la paroĥanoj juĝis miajn intervenojn sintrotaksaj aŭ pretendecaj. Plurfoje mi konstatis, ke inter laikoj, eĉ en privataj kontaktoj, en kazoj similaj al la mia, ne taksiĝas sintrotakso la kompetento kaj iniciatoj nur kiam al ili iamaniere sciiĝas, ke la interparolanto estas revenanto el seminario kie eble restintis ĝis la antaŭtago de la ordiniĝo. La kredito je fidindeco kreskas proporcie al la informo, ke la parolanto aŭ iniciatanto iam atingis la sojlon de la pastreco kie li povis atingi altan kulturon. Mi vidis per miaj okuloj konkretiĝi la jam priparolatafenomeno: en religiaj kaj kulture apudaj aferoj nur la pastra figuro ricevas ŝatindecon, kvankam kaj samtempe la pastra karakterizo ricevas, ĉe nemalmultaj, kun varispeca apreco, ankaŭ kaj samtempe ion malŝatindecan. El tio facile oni glitis en la konkludon, ke ankaŭ tiu socia fenomeno devenus el ekscesoj de klerikaleco per kiu la traepokaj ekleziaj responsuloj misĉizis la tutan fidelularon senescepte de indiferentuloj.

Sed la mondo vastas dum la evangelian ordonon evangelizadi oni povas inde plenumi ĉie: ĉie por mi montriĝis diversaj el la senfinaj kazoj en kiujn katolikismo povas serioze kaj respekteme enkonduki sian mesaĝon. Tio permesis al mi, ĉe personoj dezirantaj je pli kompleta sed penantaj trovi vojon al pli dokumente pravigita kompreneblo pri kristanismo, kontribui al la reeltrovo pri ĝi per nova metoda esploro kiun ili kredis, prave aŭ malprave nun ne interesas, malhelpata kaj neŝatata de pastraro. Mia sekreta tasko kondensiĝas en la moto: anoncu ĉiam la promeson kiu estas en vi, laŭsugeste de la Sankta Petra leterero. La tero pli taŭga kaj ricevema el mia semado, oni al mi perspektivigis, la socia kulturita grundo. Kaj tio laŭis penon kaj kontentiĝon de miaj inklinoj, foje movitajn ankaŭ de, ne tute senambicia, klopodo agnoskiĝi nemallerta agulo.

Samtempe mi daŭrigis prospere labori, ne ĉiam tute trankvile tamen ĉar mian animon breĉetis novaj sentoj, kiuj komplete neniam malaperos el mi.

Mergiĝinta en la komercistan vivon de vojaĝagento, en daŭra kontakto kun tre diversaj personoj kaj situacioj, mi tiel profesiiĝis en vendadarto kaj konvinkigado pri la boneco kaj “nepreco” de mia ofertita varo, ke la liveradaj inventaĵoj memfluis el mi kiel drole allogaj inĝeniecaĵoj. La gajnoj prosperis al mi, same kiel cetere soris la nacia ekonomio, kaj jam Albina kaj mi ekprojektis aĉeton de loĝejo por ricevi digne niajn filojn, kiuj tamen daŭrigis resti nur revataj.

Ne floris, tamen, ĉiam rozoj. Unue vaga sento de kulpo komencis okulumi, de tempo al tempo, en mia konscienco: tiu emfazo, kun relativaj persvadigaj artifikoj, por reklami la vendotan varon, ĉu, sincerdirende, ne kunlimas kun alloga maljustaĵo? Tiu ekzaltado, kun ekscesoj nemulte laŭveraj, ĉu vere ne devojigas personojn el la atento pri pli seriozaj kaj necesaj konsumadoj? Ĉu mi ne disvastigas, subtile ĝin nutrante trans la homecaj limoj, socian materialismon? Kaj kio ĉu se mia mono, almenaŭ parte, estus ŝtelfrukto?

Tiuj pensoj min ronĝadis dum longhoraj aŭtoŝoseaj de unu regiono al la alia, kaj certe kontribuis min deteni, en la negocado ne ĉiam komplete ne malblufa, en la limoj malpliforaj de la vero kaj ne konkludi negocon kiam la cirkonstancoj de la hokiga reklama varofertado komprenigis al mi, ke la kliento estas tro persvadebla aŭ trompiĝanta rilate la taŭgecon de la aĉetota varo al sia klienta niĉo, aŭ estas aĉetanta tro senmarĉande.

Mi do prilaboras panon proponante varon de vasta konsumo de estimata kaj grandeta firmao. La gajnoj, malgraŭ miaj ekmalfidoj, ekfluis malavare tiom, ke naskiĝis deziro loĝi en propra hejmo, kiel jam pensigite. Iun belan tagon mi fakte enhejmigis mian propran apartamenton. Kion pli komuna ol tiu ordinara fakto? Tamen tiuj ĉi cirkonstancoj vekis krizon: precizige kaj elstarige reenŝoviĝis, fuŝante la humuron, en min ne pasema malkvieto kaj iu speco de martelanta rimorso: Ĉu, sincerdire, tiuj gajnoj honestas? Ĉu mi ne spilis la naivecon, kaj do la poŝojn, de iuj klientoj allogitaj ankaŭ de mia persvadiga vervo kaj de miaj muelaj psikkaptiloj? Memoro prezentis al mi diversajn kazojn en kiuj honesteco ne avancis tute sola ĉar foje mi min trovis en la neceso barakti por demontri al mi, ke mi tiam agis honeste. La dubo neniam kadukiĝis en mia memkritiko, kvankam mi engaĝiĝis pri pli atenta objektiveco en la rilatoj kun klientoj.

Ankaŭ el alia fonto la dubo trovis nutraĵon. La sacerdoto kiu konfesprene ricevis miajn konsciencajn konfidencojn dum pilgrimado, iam, abrupte min direktigis en la temon, preskaŭ neglektitan de la kutima religia edukado: pagi la impostojn.

En viaj baraktaĵoj kun la fisko, ĉu vi venkas per ŝteloj aŭ per impostpagoj? Ĉu vi korekte agas kun la ŝtato, nome kun la civitanaro? Ĉu eblas, ke la mono ŝparita koincidas kun mono ŝtelita (kaj fakte mono redonenda), ĉar ankaŭ ĉe ni foje traefikas la moto: kiu ne ŝtelas, tiu priŝtelas sian familion?”. Kiel sciate, en Italujo oni penas, pli retorike ol rezultige, antaŭenprogresi tiun sociecan senton, eble pro la motivo, ke la nacia unueca ŝtatiĝo naskiĝis preskaŭ perforte tretante kaj detruante la regionalecon kun ties tradicioj kaj senposedigante aparte la sudajn gentojn el monaĥ(in)ejoj kaj diversaj popularaj asistadcelaj posedaĵoj; kaj ĉio por, interalie, vivteni la plej nombran armeon de Eŭropo kaj batali la sudan “brigantecon” (banditecon), nome la rezistantoj al “sampatrujana” okupo. Pro tio kaj eble pro enkarna memoro de fremdaj okupoj (franca kaj hispana kaj aŭstra), de ĉiam la itala popolo konsideras la ŝtaton kiel avidan spoliiston.

Tamen, sekvo de tiu konscienca ekzameno, facile la duboj ekspansias same kiel facile ili honeste forbloviĝas: sufiĉus agi laŭleĝe!

En alian plagon tiu nekonata ulo, inklina igi la pentinton senpiece ekzamenanto pri si mem, metigis miajn fingrojn: “Ĉu vi kelkafoje ĝojis pro la misŝancoj de proksimuloj kiuj ajn? Aŭ al vi ne malplaĉis alies misfortuno?”. Kaj mi devis konstati, ke enviemo, kvankam batalata, plu portas min malĝoji antaŭ alies prospero. “Ĝoji kun ĝojantoj kaj suferi kun suferantoj” estas normo preskribita de iu kiu priscias kio kuŝas en homo. Sankta Paŭlo per tia frazo bildigis kaj ĉerpis el la koro de kristanismo.

La konscienca ekzameniĝo plu daŭris kvazaŭ mem. Elstariĝas principo de la moralo (ĉu nur katolika?) laŭ kiu ne licas riĉiĝi per alies mono kaj aĵoj se ŝtelitaj, eĉ kiam la priŝtelito ne plu troveblas aŭ determineblas redoncele. Nu iam, kiam mi decidis ne prizorgi la observadon de la votoj, la bonfara mono trapasanta sur miaj manoj ne finiĝis plifavore al religiaj aktivadoj de la konvento sed alhokiĝis en miaj ruzaj poŝoj kaj facile kaprice elspeziĝis: la konscienco min nun devontigas redoni tiujn ŝtelitaĵojn. Al kiuj, se mi ricevadis anonimajn monajn donacojn, aparte dum pilgrimoj? Kiamaniere nun almenaŭ sekrete avantaĝigi la perŝtele povrigitajn konventojn aŭ ekleziajn organizaĵojn sen kompromiti mian honoron? Kun konfesprenanto kaj kun mia edzino estis artifikita la maniero: redoni al la plej bezonuloj! Tiel mi taskis min, fakte, konstante subteni kelkajn el la ekpululantaj asocioj aŭ volontulaj grupoj helpdonantaj en la tria mondo.

Trans tiu rifo kiu baraktigis mian spiriton intermite, lige al tiuj malkvietiĝoj kaj kvietiĝoj elsubfosiĝis ankaŭ alia sento: sento de perdiĝo, de malaltiĝo, de perfido: la komparo de la novaj pereiĝantaj varoj (teraĵoj) kun la antaŭaj nepereontaj varoj (ĉielaĵoj) senmezure ekŝvelis ĝis emigi min al parolado kun Albina, eble por superi angoron. La variemaj kaj eĝaj flankoj de tia komparo igos min paroli ofte en la sekvo de tiu rakonto. Mi sukcesadis, foje, superi tiun enan situacion, provizore akcelante la veturilon por rehejmeniri revidi kaj magiiĝi ĉe mia filino Elvira, pri kiu eble pliposte.

Alia, sed ne lasta, eble miksita kun orgojla mempercepto aŭ defluanta el edukado al altaĵoj, iu subtila timo ke ĉio, eĉ tiu mempercepto, disipiĝu al la ordinaro kaj al vivo senvalora kaj senreliefa: restaĵo, certe, de la iama pasio pri ĉielaĵoj kiuj tamen neniam pelas malŝati ordinaraĵojn se celigitajn al la fina morala perfektiĝo.

Kaj abrupte jen la trista novaĵo, same trista kaj neprognozita ĉar sensimp­toma. Nia ekspastriĝinta amiko, el la ĉirkaŭejo de Saluzzo, nordokcidenta pie­monta urbeto, elfenestriĝis, sin mortigante! Kiu estis? Kvindekkvinjara, jam tre estimita paroĥestro, kies ekspastriĝo estis bedaŭrita de lia fidelularo pli pro disiĝo de amata persono ol pro religia perdo; kun ĉiuj li plu elpensis reciprokitajn amikecaĵojn kaj kun kelkaj vizitajn kontaktojn. Senfila, li travivis kun la edzino, virino robusta kaj decidema kaj serĉanta en ĉio la amuzan flankon, ĉiam aniĝante al niaj klubaj rendevuoj tamen nepartianiĝante al iu el la diversaj frakcioj: kutime li aŭskultadis silente, oni nur penece elbuŝigis el li opinion iun ajn; nur malmulte da memoraĵoj pri tio li lasas, kiel “vi prizorgas randozonajn problemetojn, eskapante el la esencaj!”, ne pli aldonante ion alian. Post la disiĝo, pri kiu tuj sube, de la grupo, la geedza paro daŭrigis troviĝi kun ni, sed ne disdegnis partopreni ankaŭ renkontiĝojn de la kontraŭekleziaj rigidaj depastriĝintoj. Kiam lian silenton oni ŝerceme interpretis kiel sintenon de homo de penso, li vortlude sin memmokece difinis: homo de penso senpensa.

Jen kiel ni vivis la fatalan eventon el komentoj en la postfunebra bedaŭro, iom vive esprimata.

Li bone rilatis kun la episkopo”

Li neniam kaj neniel sopiris reveni, eĉ se tio eblus, en la pastrecan animzorgadon edziĝinta pastro”

Li ne suferis pro mankoj de ekonomiaĵoj ĉar li denaske multe riĉis”

Neniam li sin montris tediĝinta pri sia vivo, eĉ montris animserenecon”

Amata de la edzino kiu pro li rezignis pri multe el siaj sociaj rilatoj”

Ĉu lia kutima silento ne travidetigis problemon? Kial li ne vidis en ni helpon kaj subtenon?”.

Kio impliciĝis en liaj sentumoj por ke li forlasu sola sian edzinon? Ĉu ne plu amata aŭ ne plu amanta?”.

Lian silentemon ĉiam superŝutis spontana rideto. Sed estis rido pli anticipa ol postsekva kvazaŭ por malebligi enketon pri liaj intimaĵoj”

Eble lin ne fuelas loĝadi en sia iama paroĥo. Tio provoke ĉiam ĉeestigas neceson reĝustigi kaj pravige plialtigi sian disiĝon el la pasintaj tasko kaj alvokiĝo. Je ĉiu paŝo, je ĉiu saluto eble li devis, ene de si mem, provi kaj reprovi motivi sian novan elekton... ".

Eble lin, jam aktivan homon, rodis neaktivado, kvankam li neniam emis dungiĝi”.

Tamen mi aŭdis ankaŭ, fare de pastro lia seminaria kunulo, ironiaĵon, eble pli galimatie aŭ edifige ol malice diratan: “De amo senfina al minimuma amo. Lia koro ne plu kapablis flugi en vakuo...”.

Ekestis iuj depastriĝintoj pretaj kontesti la lokan episkopon, ĉeffunebranton, kulpigitan je manko de kompreno al la iama kunlaboranto, evidente bezona je amikeco kaj homaj rilatoj. Akuzo malprava kaj erariga, aliaj ekspastroj korektis, ĉar tiu ĉi episkopo daŭre klopodis kontaktiĝi kun siaj eksiĝintoj.

Iom post iom la vidvino retiriĝis el klubaj vicoj.

Ne tie ĉi tamen fermiĝis la fulmotondraj diskutoj, tro akraj por enteni pli ol sfereton de vero. En niaj “fakaj” societaj revuoj, ekzemple, estis ankaŭ suspektigite, ke tiu sinmortiginto, funde, estis viktimo de la eklezio, kiu lin iam martirigis malebligante naturleĝan korelverŝon de la edza amo; kiam li trovos la forton repreni sian rajton, tion li atingis kun skue difektita personeco. Eklezio devus oficiale kaj solene pardonpeti...

Romo perdis la mizerikordan mienon kaj alprenis tiun de la dominado, vantema kaj malmola”, sonis ilia malpli akra devizo.

Tiu evento fariĝis abrupte la precipa stumbligilo meze de miaj certoj kaj kontentiĝoj, el kiuj diversaj homoj, kiel supre vidigite, estas trairataj ankaŭ de konsciencaj malkvietoj.

Rilate tiun komenton, pri la nekonveneco de posteksiĝa restado en teritorio de sia pastra prizorgado, mi traspertis, ke la plej akraj akuzantoj kontraŭ la eklezio poziciiĝas en tia kategorio: la ekspastroj restantaj, post edziĝo, travivi en la socia medio de sia antaŭa pastra deĵorado travivas ĉiam kontinue puŝataj al streboj por defendi kaj montri la rajtecon de la elekto, ĉiuflanke observata; kaj tia tensio akrigas orgojlon kaj sinsekvan enmergiĝon per novaj plipravigantaj motivoj serĉantaj kaj pliigantaj ekleziajn miskondutojn. Vetindus, ke inter la vilaĝanoj troviĝas kiuj pensas, por uzi popularĵargonaĵon, ke ekspastro difineblas iu “kiu ĵetis la sanktan vestaĵon al urtikejo” kaj tio povas daŭre ĝenigi kaj revigligli nekonscian reagajn pravigon kaj senkulpigon.

Ankoraŭ rilate la edziĝintajn sacerdotojn: fine mi ekkapablis ilin distingi per pli enkadrigaj kategorioj mirigantaj la profanulojn. Mi elĉerpas el mia sperto kaj de mi ellaborita enketo, praktike aranĝita de mia edzino kaj aliaj virinoj. La enketo kies skribajn demandojn responde plenplenigis kongresanoj el diversaj kurentoj, celis sondi disponeblecon reveni al la pastra agado kiel pastroj enfamiliiĝintaj, kaj pri tio mi, poste naciskala kongreso de ekspastroj edziĝintaj, verkis artikolon en katolika klerikulara revuo, rikoltintan, laŭ onia diraĵo, vastan konsideron far de kelkaj episkopoj. Nur triono, estu dirate por statistiko-ŝatantoj, akceptus tion fari, nome reenoficiĝi pastredziĝe!

Mia “kontraŭflua” irado rilate la regantan memteniĝon inter ekspastroj re­fajriĝis okaze de impresa serio da eventoj. Unu el tiuj, kaj estis la lasta tiutipa, jenas:

La ekspastro, iniciatinto de la klubo, plu restanta kun la modera grupo, do ŝatata de la plejparto, planis projekton precizan, kiun mi konsciis, kelkan tem­pon poste. Ĝi devus konstrui efikan respondon al tiu ĉi taska demando: Kiel senvestigi la ekspastriĝintojn je pastrecaj aŭ religiaj spuroj, kuŝantaj en iliaj animoj, antaŭ ol tiuj ĉi frue/malfrue surfaciĝu nereteneble kaj elkreskigu religian reviviĝon?

Por atingi tiun celon li inventis taŭgan strategion: antaŭe, laŭ kelka tempo, li nin kunsidigis por komunuma mescelebro, poste el la mescelebro li elsta­rigis, sinteze kunpremante vortajn formulojn kaj ignorigante fundamentajn ce­remonion, la kunvivadan rilataron kunligantan animojn kaj diversulojn, plipo­ste eksplicite reduktante ĉion al simpla komunio per pano kaj vino kun preĝoj dum ordinara vespermanĝo devestita je religiaj implicitaĵoj, plej laste la preĝoj fariĝis pripolitikaj konsideroj ĉiam kun kontraŭekleziaj fendoj. La transirojn de unu stadio al alia li sukcesadis igi preskaŭ nepercepteblaj kaj kvazaŭ postulitaj de la partoprenantaro mem. Li, aspektante paroli al jam konvinkitaj personoj, decide tiklis, por ke ni igu nia la doktrinon, laŭ kiu Jesuo propagandis por la homa memelaĉeto, ne alidirektante la homan alvokon al liberiĝo. “Fakte la doktrino de Jesuo kongruas kun la arketipo, je kiu formiĝis lia persona historio, de memliberiĝo. Ĉio tio harmonias kun la politika mesaĝo de la origina marksismo kiu emigas al memliberiĝo eĉ meze de la opresema burĝa socio”. Ekis tamenoj, obĵetoj, kritikoj. “Se Jesuo Kristo estas nur tio, li ne havas valorflankojn: ni ne bezonas lin! Ni jam havas modelojn kaj flagojn pli proksimajn kaj vivindajn!”. Kreskis nemalvasta reago, el kiu la definitiva movadskuo.

El si mem pano kaj vino, materiaj ingrediencoj per kiuj komunie konfekciiĝas la katolika meso, taŭgas, certe, por simboli fratan kunvivadon kaj la kristaj vortoj povas certe koheri kun memoraĵo, interhoma amikigilo, solidarecdeklaro; sed por sin firmigi ekskluzive sur tiaĵoj oni devas supozi mitigon de la bibliaj kaj tradiciaj tekstoj kaj kuntekstoj, forblovante la historiecon de Jesuo Kristo kiel mesaĝinto de Dio pri Dio.

La reagoj al tiu, laŭgrade taksita fia, provo, trenis ankaŭ min en la tenton batali la grupon por ĝin dispecigi ignorante ĝian destinon; sed Albina altruisme persvadis samideanojn, kaj tiel ankaŭ min, ke kuna efika reago liveriĝu en la grupo, avantaĝe de la grupo. La reago, flanke de multaj, publike eksplodis, kvankam malfruigita de la fakto, ke la instiganto iam estis unu el la plej solidaj abutmentoj de la movadaj aktivadoj, kiam la penso de la elstarulo plastikiĝis en la redukto de Eŭkaristio al simpla amikada kolektiva liturgistila tosto, preterlasanta, ĉar takseble dependantajn de la tempospuroj, la koncernojn de la forofero kaj de la reala ĉeesto de Kristo. La lasta ceremonio preskaŭ tumulte interrompiĝis kaj kun tio oni plikonsciiĝis pri la jam suspektita strategio “per kiu li provis pavimi la vojon al la nekredemo”. Verŝajne li opiniis, ke eblus plua sekularigo en mondo jam tute sekularigita kiu ne povas allasi gloron samkiam ĝi povis fari kun la pioniroj de sekularigo.

Baldaŭ post li eklipsiĝis el la grupo enirante plentempe kaj plenpage la organizajn, tiam tute kontraŭreligiajn, strukturojn de la kompartio.

Ne ĉiam ekspastriĝintoj havas tuj bonŝancon kaj sufiĉe liberan elektokapablon, eble pro manko de distanco inter la decido sin forlasi al deziro longatempe subpremita kaj ĝia kontentiĝo. Tion ĉi oni vidu el la sekva okazintaĵo. Iun vesperon ni, mi kaj Albina, renkontis ĉe la kluba sidejo novan vizaĝon, novan kolegon al kiu ni pretis doni kuraĝon kaj helpon por la reordigo de liaj pensoj kaj sentoj. Jen lia historio rakontita de li senvuale.

Malkovrite de kelkaj paroĥanoj en kaŝitaj kunvivaj rilatoj kun fraŭlino, kun kiu jam pretigis sian geedzan destinon loka junulo, li devis forlasi la lokon kaj atendi, en Milano, la amatan edziniĝeblan, al li ĉi-foje, promesitinon kiu, tamen, ne venis kaj solicitita de li ne respondis ignorante promeson kaj novpro­me­siton. Jen homo, trideksepjara, senlabora, preskaŭ senmona, malorde vagante en la plej profundaj sentoj, malŝatata de sia origina familio kiu, el venetia kampara trimilanima vilaĝo, invitis lin ripare cikatrigi la malfacile sorbeblan honton.

Li akceptis gasti ĉe ni sukcesante post du monatoj trovi, helpe de ĵurnala anonco, dungiĝi kiel leterportisto ĉe privata firmao. El la solviĝintaj problemoj de laboro kaj de hejmo emerĝis impete la alia: tiu de la kreiĝo de propra familio. El la suferita seniluziiĝo, tamen, plu restis en li spuroj de malestimo pri si mem kun emo ekscesi ĉe kontaktoj kun aliseksaj personoj. Li sin turnis al svatanoncoj en gazetoj per nekomuna esprimo (Ĉu troveblas fraŭlino inklina korespondi kun tridekokjarulo reveninta el gravaj superitaj elreviĝoj?), ricevante plurajn pozitivajn respondojn kiuj sekve preskaŭ fatale interrompiĝis kun lia pli kaj pli granda reenfosiĝo en nesuperitajn blokantajn memsenvaloriĝojn.

Pasis du jaroj kiam ĝuste en mia hejmo kreiĝis la... svatiĝo: propre, li venis min viziti ĝuste kiam mia edzino estas konversacianta kun onklino, dudekokjara siavice elementlerneja instruistino, de bazlerneja infaneto de sia klaso. En la konversacion mi antaŭenigis ankaŭ la novan gaston, aludante, iom senmezure, kaj simplaĉe laŭ mia edzino, ke el ilia soluleco, eblas amikiĝo, kaj, pretekste, ni lasis la du en soleca konversacio. Samvesperon la du rapidis kune nesti, post unu semajno ili anoncis sian intencon pare kunligiĝi, post du monatoj ili, kunigante siajn malmultajn aĵojn, komencis kunan novan, klubane solenatan, vivon. Geedziĝo, filoj, kaj nunaj feliĉaj geavoj de tri nepinoj, kiuj min nomas onklo. Kiom da problemaj, koraj kaj ekonomiaj, baraĵoj forigas ŝajnfrivolaj instruistinoj!

De tempo al tempo kun Albina mi iris pasigi duontagon ĉe konventoj kie eblas renkonti iamajn kaj neniamajn kunulojn: la konversacio riĉigis niajn mensojn simpatie partoprenantajn en iliaj apostolaj verkoj.

Iuj el tiuj miaj kunuloj volis partopreni en ceremonio funebra pri miaj patro unue kaj patrino baldaŭ poste. Ili, vere, venis viziti plurfojojn la malsanulojn kaj levis min el nova stranga timideco aŭ psika bloko: por miaj gepatroj mortantaj mi ne trovis la vojon por paroli al ili per la vortoj de la kristana espero. Iu bloko aŭ iu speca reteniĝemo forsvenigis el miaj lipoj la vortojn, kiujn mi tiom spontane diradis al aliaj.

Estis en tiu kazo, ke mi perceptis kiom belas anonimeco kaj senzorgeco eĉ rilate la kredon: certa ĝeno sinesprimi kaj montri sian kredadheron kovras aŭ devenas ankaŭ el deziro resti kaŝita. Neniam ni pensis, ke tia aspiro povis okupi, eĉ se laŭ malmulta tempo, min. Vere de ĉiam, kostis al mi penon montri piecon, nun tio foje ŝajnas kosti al mi sensacon ludi groteskaĵon. Se mi ĉiam devis spekulativi por nuligi ĝenon en prireligiaj sindeklaroj, nun mi devas lukti por rezisti akriĝon de la sama tento farita preskaŭ sensaĵo. Esti racie pelita al tia parolado kaj samtempe provi honton pro tiu parolo, jen nova strangeco de mia situacio, certe ne antaŭvidita.

Eĉ plej profunda konvinko povas suferi je la forto de onia pensmaniero kaj de konvenaĵoj.

Reliefis tiun paneon ekspastriĝinto, kiu iam el konvento sekvis mian eksiĝon, sin envicigante tamen inter la ekstremaj kredantaj kontestuloj, malgraŭ miaj kontraŭaj instigoj kaj kialigoj. Lia rimarko, kundividita de lia edzino, pri nia eble nekonscia deziro pri anonima deŝarĝiĝo en socio, male, multmaniere furore komunikiĝanta, montriĝis la sola akordopunkto de la ekspastraj renkontiĝuloj, aparte el la flanko de publikemaj batalantoj. Li sintezadis tiel: “Senti devon evangelizi kun honto evangelizi! Fakte malmultaj konigas, kun sia ekspastra stato, eventulan ĉeeston de volo anonci kristanismon, des malpli kun la fiereco de liberiganto de la mondo.

Tia amiko ekzaltis tian paneon rilate la tutan religamplekson, invitante kaj incitante, ke ni ne cedu al paneo kiam ekgrundiĝas batalo kontraŭ katolikaj malfruigantaj antaŭjuĝoj.

Mi decide, sed kun maksimumo de malmalico, rezistis lian inviton militi aperte kontraŭ la eklezio por ĝin, laŭ liaj enŝovoj, korekti kaj fari el ĝi reale la edzinon de Kristo priservanta la “popolon de Dio” aŭ, plejbone kaj plejsimple, la popolon ĉar nur tio estus nuna ekzistokialo de la eklezio. Li allasis, ke nun eĉ la vortoj eĥigantaj aŭ elvokantaj ion katolikan suferigas lin kaj agacas lian animon, eĉ spronas por ke li agu kontraŭ.

Por kontrasti kun tia argumento-psikostato ne sufiĉas inteligento kaj kulturo aŭ frata simpatio.

Mia rezisto impetis tiom energie, ke eĉ la forpermesa ŝajnflata frazo: “katolikismo almenaŭ edukis vin igi feliĉa vian belan edzinon!” ne havis ŝancon lin serenigi.

Ni nin revidis, kelkajn jarojn poste, ĝuste okaze de funebroj de komuna amiko. Ne bonsortis la teme dispecetegita konversacio, nur lia edzino elbuŝigis: ”Ni konservas memoron pri viaj ideoj kaj pri ili diskutas inter ni: vi estas ne malvalora rilatpunkto. Eble orientiga punkto”.

Ĉu alvenas fine por mi la horo de memgratuliĝo kaj fieriĝo?


1   ...   16   17   18   19   20   21   22   23   ...   28


Elŝuti 1.71 Mb.


Elŝuti 1.71 Mb.