Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem

Elŝuti 1.71 Mb.

La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem




paĝo2/28
Dato14.03.2017
Grandeco1.71 Mb.

Elŝuti 1.71 Mb.
1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   28

Ĉapitro unua
La kolegia vivo


Kiam oni enmanigis al mi la kvinklasan lernaddevigan liberigan atestilon, malfeliĉaj cirkonstancoj devigis opinii, ke mi estis foriranta por ĉiam de la lernejo. Mia patro dungiĝis tie kaj tie ĉi, kiel kampara taglaboristo; sed kiam eĉ tiu malkontinua salajrofonto forbloviĝis pro superabundo da senlaboruloj, li por provizi la kvar gefilojn, el kiuj mi estis la plejaĝa, je almenaŭ unu peco da pano aŭ polento (maizkaĉo, baza nutraĵo de la komuna ne nur malalta iama popolo de la Pada Ebenaĵo), frumatene elhejmiĝadis por esti indulgita je almenaŭ kelkhora laboro ĉe foraj domegoj, farmbienoj kaj entreprenoj. Malfruvespere reveninte tre ofte sen tia indulgo, li tamen kunportadis, miksitajn en senforme moliĝanta saketo, malmolajn panpecojn aŭ polentaĵojn, almozpetitajn ĉe ĉirkaŭaj loĝantoj, bienaj aŭ vilaĝaj kaj parencaj ankoraŭ ne tediĝintaj pro liaj senhonte insistaj, humiliĝaj sed kompatekscitaj petolaĵoj.

Ni kvar, paciencigitaj de la patrino, atendadis lian revenon, pretaj festi plipretaj maĉi ion revitan dum la tuta tago. Al la ordinara malsato de tiu kiu ne manĝas, mi aldonis la lacecon de tiu kiu en ludaj distroj kuris la tutan tagon, eĉ en la horoj dum kiuj la ludamikoj de la dekfamilia ĉirkaŭanta grandegan korton, rehejmiĝinte por sidiĝi ĉe la familia manĝotablo, malstreĉis ankaŭ la krurojn. Mi, male, devis estingi, krom la mordetoj de malsato, la memoron pri manĝaĵoj de amikoj per ekstraj ludoj, tial per novaj energielspezoj.

Iun vesperon, malfrue, mia patro, kutime gajmiena kaj fidinklina je la vivo, revenis ĝoje ridetante pli insiste ol normalkaze, elverŝis la entenon de la saketo sur la tablon, kaj, dum ni, ignore pri higieno kaj dentbrue forlasiĝintaj al satiga plezuro, voradis liajn almozpete deŝiritaĵojn, senpreamble ĵetis: mi dungiĝos memvole en Germanujo, kie oni ŝatas italojn tiel laboristojn kiuj tial perlaboras sufiĉe bone.

Li parolis humile kaj decide samtempe kvankam oni scias ke dek, cent, mil homoj provis elmigri al Germanujo, sensukcesante tamen eniri en la kontingenton estabilitan. Kaj la postan tagon, sekrete ĉe ni sed aplaŭde ĉe aliaj, li pasumis tra ĝustaj oficejoj de la apuda urbeto de la venetia ebenaĵo, nome Este, jam fama pro ĝia iela onidira ligo kun la plej glorriĉa renesanca Familio Este, por havigi al si la ĝustajn dokumentojn necesajn por la dungiĝo en Germanujo, jam promesita al li de iu nekonata provinca eminentulo, preta elspezi sian influon por favori, inter la miloj da laborpostulantoj, meritan homon. Li informis, sen aspekta emocio, la familion, ke li vagonare forveturos ene de kvar tagoj. Lia sereneco, kutima eĉ en tristaj momentoj, transdonis al la tuta afero la etoson de ordinaraj okazaĵoj. La restonta familio lin akompanis al la stacidomo, kie li elspezis la tutan monon poseditan, por akiri ion manĝotan laŭvoje al Erfurt, nomo ŝarĝita de resonancaj bonŝancoj kaj iom mistere ĝojiga, ĉar la strangeco de sono koncernas certe la grandiozon de Germanujo. Antaŭ ol envagoniĝi li fumis plenpulme unu el la du tagaj cigaredoj kiujn, pro absoluta monmanko, al li koncedis delongatempe mia patrino. Tiurilate mi, kvazaŭ por malpliigi mian ŝuldon de admiro, memoras kiel mia patrino iam riproĉis lin, kaŝe sin fordonintan al la aĉetado kaj konsumado de du kromaj kelkapuntaj cigaredoj, tiam akireblaj ankaŭ eksterpaketaj kies nespirebla fumo min tenis malproksima de li, seke kriante: “hejme la gefiloj mankas eĉ je tranĉeto da polento”! Kaj mia patro silentis penseme, kaj mi ekvidis en lia vizaĝo la mizeron fariĝantan senpova humilo.

El la trajnfenestroj li gestis salutojn kun la okuloj, laŭ mi, turnitaj aliloken, eble por malhelpi larmojn kaj eble bedaŭrante, ke la trajno rampis preskaŭ senmoviĝe.

Li forveturis kiam la aŭtuno avancis bela kaj senkompata, estis la vortoj de la patrino, kun la vintro ĉeporda. Estis vendreda posttagamezo, kiam li nin lasis al niaj pensoj jam projektitaj al la malmulte konsola vespermanĝo, por kiu certe mi kun mia patrino devas elpensi ion novan por trovi almenaŭ kelkaĵon nutraĵan por la gefratoj, jam montrantaj pli malsilentaj la stimulojn de la endemia malsato. Al mi ekvenis ideo: serĉi pometojn, mi kaj mia frato, inter la herbaĉoj de longa kaj strikta krutaĵo, kovrita per sekaj folioj, inter fervojo kaj alta/densa heĝbaraĵo el kies supro elkliniĝis pomarbaj branĉoj de enviita bieneto, jam liberigitaj de fruktoj kaj folioj. Kiu scias ĉu el tiuj foliaroj falis kaj sin kaŝas inter la fosaj folioj ankoraŭ kelkaj fruktoj? Ni serĉis en la duonombro de ekfalanta suno kaj jen ekaperis antaŭ miaj piedoj pometo, ruĝa kiel la vangoj de sana infaneto, mi portis tuj buŝen kaj per du mordoj mi ĝin englutis. La gusta plezuro etendiĝis plenigante je ĝuo ĉiujn miajn membrojn; sed tuj mi eksentis ankaŭ ion riproĉan en mi: kial mi ne ĝin dispecigis por ke ankaŭ mia frato pormomente ĝoju? Dume mia frato min rigardadis aprobe kaj elreviĝe samtempe. Mi hastis, por kovri la honton, tute sincerece promesi, ke la ĵusa venonta malkovraĵo estos tute por li. Sed la venonta ne sin lasis malkovri, kvankam la duonombro foje iluzie aperigis pomverŝajnaĵojn.

El mi akuŝiĝis alia, malbonŝanca ideo. Kial ne transsalti la heĝon kaj atingi la duan pomarban linion kiu ankoraŭ brilmontras siajn fruktojn?

Ĉu transsalti la heĝon kaj skui la pomŝarĝitajn arbojn? Mi malicete ŝajnigis demandi al mi mem por ke la naŭjara frateto konvinkiĝu, ke la ekproponiĝanta solvo plensukcesos, kiel genia frukto de neerareblaj rezonadoj.

Ne, tro altas la heĝo!”, fulme reeĥas iom terure el lia lipoj.

Ĉu tratrui ĝin? Kial ne enrampi tra ĝi ni ambaŭ?… Ĉu ne sufiĉas unu? La pli magra kaj pli svelta?”, mi flate kaj krude klakis kvazaŭ akuŝante eltrovaĵon el profunda inteligento.

Mia frato, kompreninte, ke mi aludis lin, klare grimace malŝatis tiujn miajn vortojn kaj kompatpete komencis perspektivigi la riskojn, la batojn fare de la mastro, fama pro ne manko de severeco, la teruron pro eventuale deĉenigita gardhundo. Mi trudige malnobliĝis por lin konvinki per la gaskona promeso, ke mi restos defendocele gardanta kaj perĉeeste protektanta, eventuale umanta kontraŭ la persekutanta mastro per ĵeto de ŝtonetoj cis kaj trans la heĝo, kiujn mi lancas neniam malcelante, por deturni la atenton kaj de la mastro kaj de la hundo. La gaskonado estis tiom alloge ripetata, ke eble allogis eĉ min mem kaj ne restis senefike ĉe li.

Mia frato malfervore cedis, svelte lasis min cise, trapuŝis la bovokulon de mi intertempe, per man-pied-borantaj puŝoj, trahakita en la vepreca heĝo, plenigis siajn poŝojn per pomoj, kaj ankaŭ metis ion inter la ĉemizo kaj la brusto. Jam mi ekgustumis, mi jam antaŭvidis la ĝojon kaj ĝuon sur la okuloj de miaj fratinoj, jam mia frato estas ekeliranta el la ĉirkaŭbarita agro, kiam jen eliras el neniejo la mastro. Kun la svelteco de hundo persekutanta leporon li sin ĵetas sur mian fraton jam kurbiĝanta tra la porfuĝa truo kaj kaptas liajn krurojn lin retroigante kaj furioze ekpalpas ŝvelintan bruston, sed la kaptito pormomente elglitas el liaj manoj kaj ekforkuras ekliberiĝante je la peza ŝtelaĵo. Ĉar ne eblas haste rampi en heĝtruon por foriri el ĉirkaŭbaritejo, oni daŭrigas inter arboj kaj stoplamasoj kaj lignostakoj kuri ĝis mia frato, pro duonkonfuziga kolfrapo kontraŭ inside maldika metalfadeno etendita inter plantoj, falas teren, sur lin sin ĵetas la mastro, lin piede kaj mane frapas, al li deprenas la restantajn pomojn, puŝas la senreagan personon tra la heĝan baron liverante la lastan finrezervitan piedfrapon sur lian postaĵon.

Kaj mi? Mi restis silenta, inerte kaŝita inter la eksteraj heĝaj kreskaĵoj kun la ŝtonetoj tramane. Mia frato venis renkonte al mi senartike ŝanceliĝanta, kun la kapo terenklinita, ploranta silente kun larmoj ruliĝantaj ĝis la mentono. Kune ni paŝis, en la direkton de la hejmo, malrapide por ke intertempe revenu al mia frato la bonteniĝo kaj la ĉiama vigleco. Kiam, almenaŭ aspekte, ĉio iĝis kutima, ni alŝteliĝis iom honte hejmen, kie ni estis atendataj ĉe la manĝotablo, ĉar tiun vesperon la miraklo alvenis alivoje neatendita: la patrino estis kaŝinta ion manĝaĵan por ke pri la tago de la porgajna forveturo de nia patro restu spuro eĉ per satiga viscera ĝuado, preskaŭ anticipo de niaj esperoj. Per tia anticipo kaj per distraj vortoj la patrino sufokis la elreviĝon de ĉiuj pro la malsukceso de la trafolia serĉado dum mi provis teni sekreta la ekspedicion al la bienaj pomoj. Sed la sekreteco rezistis ĝis mia frato komencis lamenti kaj plori, sen tamen paroli pri la batoj. “La patro revenos baldaŭ kun korboj da pomoj”, konsole eksplicis la patrino, kaj la larmoplonĝo, post momenta pliiĝo, ŝanĝiĝis al rideto antaŭ la neesperita preparita tablo.

Ni manĝis dum en mia koro la konvinko, ke tiu mastra reago kontraŭ mia frato tro punis, eĉ, ke tiuj pomoj estis niaj pro tio ke ni havis malsaton, denaskan malsaton. Estis ideo konfuza kaj miksita kun sentoj de ofendiĝo-venĝo. Malsato rajtigas, en mi ensentiĝis abrupte, manĝi senrespekte de aliula propraĵo! Se Dio nin kreis, li kreis por ni ankaŭ nutraĵojn, rajte preneblajn. Tiu nova tuja akiro povigis mian koleron je venĝosento kaj igis min energie promesanta, per obskuraj ĵuroj, ke mi venigu la okazon por reordigi la aferojn de la mondo. La patrino atribuis tiujn vortajn ekscesojn de la protesto pro la tre fora dungiĝo de la patro kaj al la emocia blageco de ekkonsciiĝanto pri vivmalfacilaĵoj dum mia frateto klopodis kaŝi la kromajn signojn de la batoj kiuj doloros lin dum pluraj tagoj.

Jarojn poste sciiĝis, ke ankaŭ tiu terkultivisto, tiel riĉa ĉe miaj okuloj, ne superis la sojlon de mizero pro ne sufiĉaj bienetaj fruktoj por multnombra familio. Povrulo, do, ĉirkaŭata de malsatantoj!

Kaj jen alia miraklo kiu al ni venkigis la malsaton por ĉiam. La postan tagon la voĉo pri la bonŝanco de mia patro dungiĝinta en Germanujo fulme trakuris la tutan kamparan vilaĝon loĝatan de pli ol dumil familioj: voĉo akompanata de komentoj miksantaj envion kun bondeziroj, esperon kun miro ĉar multaj sensukcese provis akceptiĝi ĉe entreprenoj en Germanujo. Estis sabato, la tago dum kiu ĉiusemajne la faŝista vilaĝestro disdonigis papersaketon da maiza faruno al la senlaborulaj familioj: estinte mia familio juĝata multnombra, anstataŭ unu kilon al ĝi oni asignis, ĉiusabate, unu kilon kaj duonon. La disdonado, tiun sabaton, jam estis finiĝanta sed neniel oni aludis mian familinomon: pelite de mia patrino, mi, kvankam fuŝparolante pro io timeca, hazardajn ĉeestantojn demandis kial ni estis preterlasataj kvazaŭ ni ne ekzistus. Venis preskaŭ kolektiva respondo kiu apertigis al mi kaj al miaj gefratoj la eblon manĝi tuj plensate. La vilaĝestro aŭtoritate konfirmis laŭtvoĉe, kun amika mieno, ke ni jam havas, laŭ la ŝtata dungoficejo, la patron gajnantan: do tiu porsenlaborula subvencio estu destinita por alia plibezona familio. Ni estis remetantaj, ke ni ne jam ricevis monon el Germanujo, kiam alproksimiĝas al ni manĝaĵvendisto, kiu konvinkige kaj milde invitas nin al sia nutraĵvendejo por, kredite, nin plenplenigi je pagotaj nutraĵoj. Li nin invitas per tiu komplezo kiu lasas nin ĝojgapantaj. Ni notas ankaŭ alian nutraĵvendiston apude, supozinde kun la samaj vortoj, nun apenaŭ retenataj en la buŝo. Ambaŭ, iam de miaj gepatroj petitaj, delikate sed decide rifuzis ŝulde vendi al tiaj ŝuldi­ĝantoj pro tio ke mia patro ne povis garantii senriskan ŝuldpagon. Ne mi nek mia patrino ĉikanas multe pri tiu naŭza memoraĵo, ni fine sentime hastas eniri tiun debitejon kie ni furore, en donacitan vimenkorbon, akumulis senrimorse kaj senŝpare diverspecajn nutraĵojn kvazaŭ revenintoj el la fama riĉiga Ameriko. Revenvoje ni, gaje pezigitaj de grandaj aĉetsakoj, estis gapataj kaj gratuligataj de konatoj kaj najbaroj, inter kiuj nia patrina avino kiu jam multfoje transsaltis la manĝon pro nia infana malsata voremo. “Venu ĉe nin, venu ĉe nin!”, plenĝoje ni kriadis al ŝi. Al ŝi, ja, sed ankaŭ, inter miaj sentoj ankoraŭ nesufiĉe humanecigitaj de la antaŭaj spertoj, por ke envie vidu la najbaruloj!

Kiom ni manĝis tiun vesperon kaj kiom ridis miaj gefratoj! En tiuj tagoj nutraĵoj ŝuŝis el tabloj, el kredencoj, el sidiloj kaj la memoro pri la antaŭa malsato fariĝis stimulo de plia manĝado. Tagmanĝajn restaĵojn ni lanĉis forĉirkaŭen kaj en la liliputajn kokinejojn de najbaroj, ĉar niaj kokinoj jam longe ripozis aliloke venditaj antaŭ ol morti pro malsato. Kaj mia frato feliĉe, kaj iom senmezure, ekdonacis al siaj ludkunuloj

Kial mia patro tiel facile povis ellandiĝi al Germanujo? Li jam elombrigis etan eventon de li protagoniste vivitan jarojn antaŭe, ĉe Littorio apudmara sude de Romo, hodiaŭ: Latina), kie la faŝista registaro estis senakviganta marĉon kun granda okupiĝo de laboristoj. Ankaŭ mia patro alkuris esperante trovi entreprenon bezonantan je laboristo, sed lia serĉado restis senefika. Li estis jam sur rehejmeniĝonta piedo kiam, ensteliĝante en laboristan delegitaron, aventuriĝis en la lokan “Domon de l’ fasko”, nome loka sidejo de la faŝista partio, kien subite eniris la kondukanto (itale Duĉe, oficiala ekzaltiga kromnomo de Benito Mussolini fondinto de faŝismo kaj registarĉefo). Mia patro aŭdacis, en la eta salono, levi voĉon por peti ion. La Duĉo, ignorante la ordocelan servon, alprok­simiĝis al mia patro informiĝante pri lia familio, kiomaj gefiloj, kia regiono... fine kun unu mano tuŝis lian ŝultron kaj kun la alia enmanigis en tiun de mia patro unu colombina/n (kolombina = popoleca esprimo por indiki la kvinliran moneron, proksimume la laboristan tagpagon). Kaj la postan tagon venis ankaŭ dumtempa salajrata okupiĝo. Tiel mia patro unutrafe trovis gratifikon kaj laboron, kiel li diros kiam el hezita elombriĝo la eventeto fariĝis popola onidiraĵo. Tiel li, post la reveno, tion tiom ripetadis, ke la afereto bosiĝis al novelo en la eta najbara urbeto, kies faŝistaj aŭtoritatuloj plezuriĝe aŭskultadis kaj propagande konigadis, kaj kiun fine landa ĵurnalo reportis kiel ĉarmaĵeton je konturoj montrantaj la humanecon de la diktatoro.

Mia patro revenis el Littorio kun novaĵo kontraŭa al la komunaj sentoj: estis vere la Ameriko kiu mizerigis multajn en la mondo. Eble li pensis al la usona borsa kraŝo de 1929, kies malagrablaj, enlandaj kaj eksterlandaj, sekvoj kunludis por ke Mussolini trovigu eksterpatruje la originan kaŭzon de la samtempa itala ekonomia malprospero.

Tial, kiam mia patro montris deziron laboriste elmigri al Germanujo, tuj li obtenis konsenton kaj apogon ĉe la faŝistaj eminentuloj, certaj pri lia se ne ideologia almenaŭ fakteca fideleco.

Okazis tiutempe, dum la longigita kaj seninforma forrestado de la patro, ke mia patrino, ekkaptite de senespero, plenumis gravan delikton kiun la mizera familio neniel akceptos rebaki sen simpatia orgojlo.

Ĉar en la familio neniu sciis pri la dungiĝo kaj la mandato ĉe Latina, cetere tro malfruaj, nome ne tuje taŭgaj malhelpi la malsatecan staton, mia patrino havis gravan tenton kaj falis en ĝin: ŝteli kokinon por, almenaŭ unufoje, satigi per delica nutraĵo siajn kvar gefilojn, kiuj eble ne memoris la guston de kokinaĵo ensaŭca, tiam taksata nutraĵo bongustega kaj simbolo de riĉulaj man­ĝotabloj

Sed de kiu forŝteli? La dek ĉekortaj familioj estis malriĉaj preskaŭ kiom ni, krom unu kies patra membro ĝuis ŝtatan postenon sekurigantan la panon kun loĝejo kaj neĉifitaj vestaĵoj por la kvin gefiloj, kaj ankaŭ kun la senmalica envio de la najbaruloj.

Mia patrino kaptis ĝuste unu el kokinoj de tiu familio, haste kaj iom senpiece, por malhelpi ĉiele kriĉaĉajn bruojn, ĝin unubate sufokis kaj brogis en pelveto por ĝin senplumigi pli rapide kaj pli facile, akurate envolvis la plumaĵojn kaj internaĵojn en papersaketo kaj sendis min ĉion disperdi en malfora fluanta kanala akvo. Tio konkretiĝis en la frua posttagmezo.

Vespere, iom malfrue, ni ĉiuj estis manĝantaj kokinan ensaŭcitan viandon, la faman porriĉulan nutraĵon, pri kies fabela odoro ni infanoj apenaŭ la memoron havis, la patrino nin eksatigis, ĉiun per plua lardita kokinaĵo en plado kun maizkaĉo, kiam neatenditaĵo invadis nin ĉetable sidantajn, preskaŭ silentajn je tiu silento kiu eksuferas pro la interna lukto malebliganta, ke oni provu kvietigi riproĉan konsciencon, almenaŭ en mi dekunujarulo kaj sendube en mia patrino. Jen la neatenditaĵo kiu en mi kaj en la patrino blokis la apetiton kaj deziregis, ke pladoj kaj teleroj kun kokinaĵoj pereiĝu en nenion. Subite iu frapis ĉe la pordo laŭtvoĉe pardonpetante: estis nia najbarino kiu venis rakonti pri la malapero de unu el siaj ok kokinoj. “Se ĝi noktos subĉiele ,ĝi estos kaptaĵo de noktaj animaloj!”.

Mia patrino tuj alpaŝis la sojlon eksteren de la porto, firme decidita retreti la pozicion por ne permesi al la fremdaj okuloj esplori la tablon kun senkaŝaj kokinaĵoj.

El la duonmalfermita pordo, miaj oreloj aŭdis el la klara voĉo de la najbarino la rakontadon, la bedaŭrindaĵon kaj la malbonfaraĵon de la ŝtelisto, kiu certe “ne malproksimas”, dum trarampis en mi sento de malvenko kaj spirita frakasiĝo; mia patrino aŭskultadis elmetante, tempaltempe, kondamnajn frazojn miksitajn kun la aŭguro aŭ espero, ke la kokino morgaŭ eliru el heĝoj kaj kreskaĵoj kaj dume evitu hundojn kaj bestaĉojn avidajn vori eĉ plumojn. Ŝi pretus eliri por la serĉado laŭ heĝoj kaj kreskaĵoj, se “malbonŝance ĉi-vespere la luno komplice ne malĉeestus”, ŝi hastis liberiĝe aldoni.

Miaj gefratoj dume plu manĝis silente, je tiu plenĝoja silento, mi opinias, devenanta el la nova deziro perdi nenion el tiuj bongustaĵoj; mi, male, ĉion englutis rapide, kvazaŭ celante malaperigi manĝilaron kaj kokinaĵon el tablo, kie ĉio estis fariĝonta krimspuro, kaj tute premiĝis de la senefika klopodo elprovi senkaptigi mian patrinon el tiu senprecedenca situacio.

Estis neeble, ke la karakteriza saŭca bonodoro ne elblovu el la manĝotablo ĝis la nazo de nia najbarino kroĉiĝanta ĉe pordo.

La babila inferrostiĝo daŭris dek minutojn ĉirkaŭ. Kian liberigan suspiron elmetis mia patrino, kiam nia najbarino regresis el la pozicio kaj la pordo fine fermiĝis! Ŝi rekomencis manĝi silente, humiligita interne kaj ekstere, kvankam ne montrante vorte siajn sentojn, dum miaj gefratoj, jam altiritaj de la amiketaj voĉoj el la korto, estis, gaje, elhejmiĝantaj ne tro atentante, feliĉa naivo!, la rekomendojn ne aludi la kokinajn delicojn de la vespermanĝo.

Ni finis la jam kontraŭvolan manĝadon. Ni zorgis elimini ĉion restaĵan, rikoltis ostojn kaj kion ajn odorantan kokine. Kaj mi reiris al la kanalo.

La fakto lasis en mi dumvivan stampon; precipe ĝi signis en mi sensan imagon pri iuj fundamentaj sentoj. Specimene:

Se mi volas, eĉ hodiaŭ, elsperte nocii pri tio kio estas humiliĝo, mi vidas mian patrinon ĉesojle aŭskultanta nian najbarinon.

Se iu min demandas kio estas rimorso, mi realvokas la nekontroleblan splitiĝon de pensoj kaj timoj kaj kulpo kaj honto de tiu vespermanĝo.

Se mi volas konkrete senti kio estas kristana amo, mi revidas tiun najbarinon, kiu ĉion komprenis kaj nenion riproĉis kaj ĉiam konservis al ni la saman amikecon.

Se mi volas priskribi la trajtojn de la transrimorsa pento, mi reaŭskultas la lastan preĝdediĉon de la vesperpreĝo de nia patrino: ”Ni preĝu por la personoj, kiujn ni skandalis aŭ damaĝis”.

Mia patro, do, forveturis al Germanujo kvazaŭ al festo longe dezirita kaj sekrete preparita.

Po dekkvintage li sendis la pergajnitan monon al familio rekomendante tiel insiste ŝpari ĝis nin konvinki, ke ni ĉesu el superfluaj duonfrandecaj elspezoj, kaj ĝis kreskigi en mi la deziron pergajni monon praktikante ajnan lernotan metion. Kia metioarto povis pli arde instigi la fantazion de adoleskulo?

La meĥaniko, ja, esti helpoknabo prilaboranta mane super motoroj kaj maŝinaj komplikaĵoj, formis mian aspiron, kvankam la meĥanikaj laborejoj konsultitaj de mia patrino jam respondis, ke eĉ pagantan metiknabon ili ne akceptus. Kiam, kompattuŝita per la vortoj de mia patrino, eta bicikloriparejo, kie foje malnovaj malvigliĝintaj preskaŭ neripareblaj motorcikloj provis prokrasti sian agonion, min akceptis, la ĝojo malsupreniris nur el eblo malpurigi mian vestaĵon kiun mi orgojle montradis ĉar, laŭ mi, tio levus la prestiĝon de juna metilaboristo; ĝi fakte ne povis deveni el la semajna pago, sufiĉa nur por viziti dimanĉe la urban kinejon. Kaj krome la pagkonsisto malplivaloriĝis je miaj okuloj kiam mi plikonsciiĝis pri mia distanco disde la sorto kaj socia nivelo de samaĝaj junuletoj kiuj, kun mirindaj rimene pakitaj libroj subbrake, venadis riparigi sian biciklon: ili interbabiladis pri aferoj misteraj kaj eligis el ĉiuj siaj gestoj memcertecon kaj superecon, kies posedon foje mi ŝajnigis malŝati per vortoj de malrafinita lingvo kaj plumpe maldelikataj esprimoj: ŝvebigante, tamen, malestimon kun sekreta estimo al tiuj nenifarantoj, mi ekkonstruis la vojon de mia estonteco. Ne sukcesante fakte resti enkaĉigita en malŝato pri tio kion mi vere deziris, preskaŭ abrupte, per renversiga decido, la afekta malŝato forsvenis kaj ankaŭ ekstere ekrevigliĝis admiro por la vivstilo de tiuj homoj bicikle flugantaj en alian misteran mondon. De malproksime, kvazaŭ mi devus kapti sekretaĵon por la vera vivo, mi ilin spionadis.

Mi ne jam tute konscie manifestis al mi mem tiun ĉi allogiĝon kun scideziroj, nome studi kaj kleriĝi pri la misteraj aferoj kaŝiĝantaj en la lernejo kaj libroj de tiuj forigindaj sed atentokaptaj lernantoj, tamen ĝi kuŝis ne ĉiam miakaŝe ĉar foje ĝi surfaciĝis el nekonscio kiel envio al la plej avantaĝantoj en tiu kampo. Fojon mi volis spioni kien ili iradis por al si alproprigi la prestiĝajn sciojn, eĉ posttagmeze kiam male la lernantoj kutimas studi hejme. Sekrete mi, bicikle, unufojon sekvis el tiuj trion: post kelkaj kilometroj ili eniris domon, el kies fenestroj al mi plenpercepte venis la voĉo de la trikapa lerngrupo kaj tiu de la profesoro. Nenion mi komprenis, sed tio al mi donis iom da fiereco kvazaŭ mi estus aktoro en tioma escepteco. Hodiaŭ mi scias, ke ili kunripetadis la latinan gramatikon ĉe la paroĥestro: tiam al mi ili ŝajnis eniri gloriĝon, kiu, tamen, eĉ senpiece foje malpufiĝante pro konstato de mia malbonsorto, ne ĉesis treni fieron kaj sciavidon kune kun sentoj de malŝato kaj envio. Malŝati kaj samtempe envii estiĝos por mi arto profita ĉar se la envio min puŝos deziri, ke la enviatoj perdu sian feliĉon ĝi ankaŭ min virtuale levis kaj trenis al realigo de tio enviata. Fojon mi sukcesis manteni, preskaŭ tremante, kaj foliumi libron el teko malŝarĝita el valizrako de riparota biciklo: foliumi kaj alloge sense similiĝi al tiuj studentoj estis la samo. “Soifa kulturserĉanto, ŝajniganta malŝati kulturon”, min tiutempan mi spegulos jarojn poste.

Tiu admiro miksita kun la fiera plumpo esti meĥanikisto en kombinea vesto, ankaŭ se preskaŭ nur de bicikloj kaj maloftaj lamiĝantaj motorcikloj, kreskigis en mi la deziron kaj la senton de emancipiĝo.

Mi akiris emancipiĝon en ĉio, antaŭe en babiladoj, kie mi iluziiĝe aspektigis, ke la scienco rifuĝis tuta ĉe mia kapo, poste en mokado pri religio imitante en tio kiujn mi estimis imitendaj gravuloj, eĉ tiu imitado estis mia iniciĝo al nova mondo; en ĉio, do, emancipiĝo krom en la dispono de mono kaj en la kompreno pri la subtekstaĵo de la ilustritaj paperfolioj klarigantaj la funkciadon kaj aplikadon de la varoj proponataj al klientoj aŭ utiligataj rekte de mi. La mastro eksplikis pacience, sed ekzakte estis la prospektaj kaj instrukciaj ilustraĵoj kiujn mi ne scipovis legi. Emancipiĝo do en ĉio krom el la sento de malsupereco, kvankam kovrita per fanfarona parolado, akute spertita antaŭ al tiu studentaro.

Iun tagon junaj metiistoj incitis, ke mi, eble por reliefi mian krudecon, priskizu, pli incitigintajn per trivialaj subskriboj, inajn seksorganojn (estis unu el la gestoj de emancipiĝo) sur la ekstero de la oficeja balkono: mi rifuzis, ŝajne motivite de tio ke ĝi estas aĉaĵo, vere male pro tio ke mi kapablis skribi apenaŭ unuopulajn literojn. Nekapablo min kovris per utila honesteco. Alia helpoknabo, poste mi konstatis, farbe desegnis sur la ekstera fasado de vidaltira ŝutro kaj skribis tiujn tekstaĉojn kiuj sekve kostis al li du vangofrapojn kaj la postenon. Unuatempe mi min juĝis pli lerta ol li, sed jarojn poste pli kulpa ol li ĉar mi tiam ne senkaĵole malkonsilis la aĉaĵon. Foje, preskaŭ fizike, el vortoj kaj mieno, tralikiĝis tiuj miaj envio kaj sento de malsupereco kiam mi trakuris kun studentoj la saman vojon por iri, por mi, al preskaŭ senpaga laboro, por ili al la alloga fonto de sciindaĵoj kaj de la splenda vivstilo kun prestiĝa de mi imagita estonteco.

Kaj jen antaŭenŝoviĝas la vojturno. Abrupte la admirata miraĝo realiĝis, kiel en sonĝo feliĉiĝanta en la realo, al mi malfermis la horizontojn de instruiteco, nome mi fariĝis studento. Iun lundon de la septembro 1939a, rehejmeniĝinte por la meztagmanĝo, mi trovis nenion pretigitan kaj neniun de la familianoj. Kiam post nelonge la patrino aperis, feste vestita, kaj sekvata de miaj du fratinetoj, ŝi sin ekskuzis pardonpete, kvazaŭ kulpa pri io kontraŭ mi. Ili ĉiuj kune ripetis ekskuzojn denove, eble por pli tikli mian scivolemon.

Mia reagemo en tiu momento jen vakiĝis jen akriĝis samtempe: dekomence miaj okuloj gapis mirkaptaj, poste mi ekgrumblis kaj fine ekkriis: ke mi estas ignorata kaj malprizorgata kaj ekskludata de la familiaj aferoj, ke ili fortranĉis min el siaj sekretoj, aĉaj sekretoj, fiodoraj kombiniĝoj. La frazoj elvenis ankaŭ el subgrundo de miaj pretendaj responsaj naturaj gravecoj kaj devoj en familio en kiu daŭre forestas la patro kaj do devas kaj rajtas ĉeffamilie roli la plejaĝulo, kiu male estas forretenata ankaŭ en la nova okazintaĵo. “Mi informos pri tio la patron!”, mi pistis.

Estis vere sekreto kiun ili nun volas riveli ankaŭ se por tion fari miaj familianoj devos peni. Kiam la penadsento estis superita, ili komunikis: via frato iris kolegion por studi kaj religiule enfratuliĝi.

Tiumomente mi sensis tion kio estas klara: efektive la tabloloko de mia frato mankis je seĝo kaj manĝilaro. Jes, ja, ĉar li nun loĝas ĉe la franciskanoj de Lonigo (urbeto de provinco Vicenza, nordeasta parto de Italujo) kaj jam aniĝas en lernejo kiel gimnaziano.

Ni lin lasis sidantan ĉe benko en granda klasĉambro kun granda libroŝranko kaj studaparataĵo antaŭ li. Li nin senlarme ĝisis nepacienca enmiksiĝi en la ludojn kun la novaj kunuloj”.

Al vi ni nenion diris ĉar vi certe ne estus kredinta pri lia seriozo kaj lin mokinta aŭ, eble, eĉ lin forturninta el lia laŭ ni sincera decido”.

Mi dubis ĉu mi devas ridi aŭ laŭtkrie ridegi ĉar, ke mia frato, kvankam dekkvar monatojn pli juna ol mi, tamen paŭsis ĉiujn miajn sintenojn rilate religion kaj praktikadon pri ĝi, eble ni eĉ nekonatas ĉe la paroĥo: la unua emancipiĝa signo estis tia. Kaj jam la kontaĝito superis la kontaĝanton rilate pozojn aŭ defiojn kontraŭ Dio kaj religio. Ankaŭ li en la rondo de amikoj knedis babilaĵojn per maldecaĵoj kaj hurlis superhomecajn stultaĵojn, ne timante ilin eĥigis inter domoj kaj paŝantoj...

“Kio misirigis, kun via kunlaborado, la paroĥestron eble kutime malfideman? Por eniri seminarion oni bezonas referencajn paroĥestrajn raportojn, laŭ mi, ĉu ne?”.

Pormomente mi pensis pri subaĉeto ĉe la paroĥestro kontraŭ la mono elŝvitita de mia patro en Germanujo.

Jes, sed la paroĥestro estis konvinkita, ke via frato ne frekventis la paroĥejajn renkontiĝojn aŭ la preĝejon nur pro tio ke ni loĝas kvar kilometrojn for de la vilaĝa centro, ke li tamen konservis bonajn familiajn tradiciojn de pieco kaj bonanimeco. Certe ni, patrino kaj fratinoj, ne disdegnis engaĝiĝi por pledi kaj konfirmi ĉion utilan por la celo”.

“Ĉu li ne ploris, ĉu li ne pliploros la perditan liberon, ne suferos pro la longaj lacigaj preĝoj? Ĉu li sukcesos kaŝi sian kontraŭan inklinon?”.

Ne, li estis gaja kaj fiera!”.

“Sed li ankoraŭ ne finis la bazelementan lernadon. Kiel li eltenos la gimnazion kun latinaĵoj?”.

Al tiu demando ili flustris, ke, eble, profesoroj lin preparos al la allasa ŝtata ekzameno.

“Por kolegianiĝi (manĝi, studi ktp) ĉu ne bezonatas mono, kiun ni ne elvringas? Ĉu vi disipas la rimedojn ŝvite pergajnitajn de nia patro spite lian volon?”.

Ne vin ĝenu tiaĵoj, la religiuloj de tiu ĉi ordeno kvestas trakampare kaj travilaĝe por vivteni la studentojn kiujn ili konsideras sia posteularo por la misia diplaĉa vivo”.

Dum mi pasas de miro al miro, al mi pli kreskas scivolemo, malpreciza sed eferveska scivolemo pri la plej nova ekscio. Prie mi rebatis demandon:

“Ĉu vere la kolegianoj nenion pagas kaj, krom tio, ili pludaŭras en la studoj? Ĉu vi vidis la lokon? Kiom kaj kiel ili sin nutras? Kiam ni iros viziti nian fraton?”.

La scivolemo nun ekburĝonas el alia fonto.

Mi reprenis, post la ĉefmanĝo, mian biciklon penante ĝin pedale puŝi en la direkton de la laborejo. Senaverte malplimultiĝis miaj pedalturnoj tial ke la devancantoj surprizite rigardis la kutiman furiozan devancinton nun devancata; kaj eĉ alvostiĝinte post ili, mi fine senreage kaj senĝene ĉiam pli postiĝis: penso ekklakis mem en mia kapo ĝis ŝmace okupi ĉiujn miajn sensojn kaj gestojn: Ĉu veras, ke iu povas studi senpage? Mi sentis impulson tuj ekreveni ĉe la miajn por rehavigi al mi pluajn certecojn pri la afero kaj elsuĉi pli sendubigajn sekretajn allogaĵojn. Tamen mi pluiris, alvenante, pro tia malakcelo, malfrue al la meĥanikistejo: neniu min riproĉis sed nur pli malfrue kelkaj rimarkis en mi nekutiman apartan mankon de prizorga atento. Mi tamen tenis efike sekreta mian internan kirladon, jam tradukeblan per konkretaj frazoj krom per fantaziaĵoj. De tempo al tempo mi haltadis por reprikonsideri kaj reimagi kaj ne forvanigi la miriĝon pri la sciigo kaj por remeti antaŭ mi demandon kun jama respondo: ”Kion mi faru? Mi jam scias kion fari!”. Reprenante laboron mi de tempo al tempo ripetadis: “mi scias kion mi faru!”.

Estis lundo tiu tago. Mardon matenon, tre frue, mi jam pedalas sur senpasaĝeraj stratoj, akompanata de mia ankoraŭ ne okjara fratino, en la direkton de la kolegio “Probandato Antoniano” de Lonigo; dekkvin kilometrojn el mia hejmo.

Kion mi estos dirinta al la pastro rektoro?”. Pli atentige: “Kion mi ŝajnigos antaŭ li? Ke mi volas vivi laŭ Sankta Antono? Kial ne? Ĉu, eble, mi ne kapablus? Kaj se li invitus min reciti, je pruvo pri tio, iun ajnan preĝon? la Patronian aŭ Avemarian, kiujn mi duonforgesis? Kaj kial ne refreŝigi la memoron pri ili, profitante de la pli bona religia inklino kaj instruiteco de mia akompananta fratino?”. Mi ekprovis reciti flanke de mia bicikletanta fratino kiu devis suflori preskaŭ ĉe alterna frazo.

Ni haltis laŭborde de la strato en eta plataĵo. Necesis certe halti ĉar mia fratineto, marŝante flanke de mi kaj pedalante sur porina biciklo kaj nepovante sin apogi sur la tro alta sidileto, jam elĉerpis ĉiujn siajn eblajn fortojn kaj estis jam forlasanta la stirilon al si mem. Mi, nur celante al mia elektodestino, tion perceptis ekzakte kiam mi estis decidanta ripetigi de ŝi refreŝiĝojn de preĝoj kaj sugestojn por ne misaspekti antaŭ la pastro-rektoro, kiu certe pri tiaĵoj ekzamenos min. Dume de fore oni jam povis klare vidi la ĉiam pli konturiĝantan gigantan konstruaĵon, kie jam mia frato studas kaj kien mi volas eniri. La decido ne lasas spacon al malhelpoj el kiu ajn fonto.

Ĵus batintis la deka en la kampanila horloĝo kiam mi sonorigis, time kvankam decide, ĉe la kolegia pordo. Enkondukite ĉe la kolegi-reganton, mi, en plursofa akcepta salono lin eble ridinde riverencante, ekparolis sed nun ne memoras la unuajn vortojn elirintajn el mia buŝo, komike baraktanta akomodi hazardajn esprimojn al reverenda riverencostilo; ankaŭ mia fratino ne havas pri tio klaran memoron: ne forgesitis, male, normalaj rektoraj demandoj kiaj:

Kiamaniere vi perceptis, ke vi havas la vokiĝon al la sanktaj aferoj de Dio? Kion diras via paroĥestro? Ĉu vi, dekkvinjariĝanta, tiom timas la vivmalfacilaĵojn ĝis forfuĝi de ili rifuĝante sub konventa protekto?

Ĉu kredinde, ke vi sentis tiun impulson abrupte?!”.

Kiam la pastro elspuris el miaj vortoj, kaj el miaj manoj, ke mi jam garzonas meĥanikiste kiel motorbicikloriparisto kaj, ke mia patro jam fikse dungiĝas en Germanujo, aspektis vaporiĝi la suspekto pri mia neeskludebla trompiga religia envokiĝiĝo por eskapi el vivmalfacilaĵoj. Fine, mi neembarasite murmuris, ke mi venos dimanĉon, la proksiman dimanĉon kun la postulitaj dokumentoj havigeblaj ĉe la paroĥestro. La pastro, eble prijuĝinte infaneca kaj fanfaroneca mian esprimon, ne priatentis ĝin kaj elbuŝigis ion ne tute plaĉan al mi, nome ke mi ankoraŭ pripensu, almenaŭ unu monaton aŭ du kaj intertempe mi petu konsilon de la paroĥestro “kiu certe disponas pri la necesaj elementoj por vin juĝi kaj konsili. Dume vi preĝu!”. Tiu preĝu ektremige kredigis, ke estas plonĝanta sur min la timata invito reciti preĝajn formulojn jam delonge forgesitajn kaj nelge supraĵe laŭvoje refreŝigitajn. La invito bonŝance ne venis kaj mi, eble salutante eble dankante, forlasis la salonan ringon konvinkita ke mi venkis almenaŭ je poentoj . Laŭ la longa marmore kahelita klostro, kiun miaj piedoj tretis kun certeco je si mem kvazaŭ en propra loĝejo, bogefratoj salutis per “Paco kaj Bono”, al kio mi ne sciis, kiel respondi; eĉ tiu senresponda saluto ektimigis min, ke la pastro-rektoro, miaŝultre sekvanta, impulsiĝus pensi, ke mi vere fremdas rilate religion.

Mi kun mia fratino eliris el tiu silenta kaj sanktece elvokiva loko kontentaj kaj malsataj kaj soifantaj pro la antaŭa laciĝo senmanĝa. La malsaton ni kvietigis per peceto da pano franciskane donacita ĉe la konventa pordo, kaj la soifon per la akvo de la fonto en la apuda placeto dum mi promesas al mia fratino multajn donacojn de la estonta alten levita kaj enviata doktoro kian mi min jam antaŭvidas; mia la laciĝo, tamen, vaporiĝis antaŭ la nefacila tasko tuj pretigi la dokumentojn.

Super mia kapo levita, kvazaŭ por rediri al ĉiuj mian unuan sukceson, la ĉielo aspektis al mi, en tiu septembra tagmezo, tiel blua, ke mi devis deturni la okulojn el la ĉielo. Ja, la vetero kaj la ĉirkaŭa naturo, malkiel kutime, en tiu momento konverĝigis mian atenton: mi perceptis, ke alte sunas kaj ke malalte blovas venteto, ĉio forbalaanta ĉiun spuron de l’ akumulita tensio. Sed el tiu ĉi kontentiĝo, same kiel el aliaj, mi devis devojigi la atenton por malhelpi, ke mi kantu aŭ eksplodigu mian ĝojon al aliaj, al mia fratino, ununura interparolanto, kies vizaĝo jam esprimas tiel markite signojn de laceco, ke ŝi eble ne rezistos al la peno de la pedalado ĝishejmen. Male, ŝi gaje eltenis antaŭe miajn duonekvilibre ekzaltiĝajn esprimojn, poste la senkompatan lacegon de la perbicikla reveno: tiu ĉi fakte fariĝis por ŝi elĉerpiteco dum tri tagoj kun teruraj kapdoloroj. Jarojn poste, ne tro senkiala rimorso superrandiĝos ĝis min akuzi, ke ŝi unua kaptiĝis el mia viktimiga faretro.

Dume mi bezonis superi alian klifon, eble la plej riskoplenan en la tuta afero: prezentiĝi kaj kredindiĝi ĉe la paroĥestro, ke mi sinceras se mi petas de li paperan helpilon por ke estu konfirmitaj miaj volo kaj inklino al la religiula vokiĝo. Mia antaŭvido pri tio muaris de sendubeco pri sukceso al malespero. Mia patrino, konscienciĝinte kaj konfuzite diradis, ke ŝi ne plu eltenas duonfiecan senhonton mensogi post la ne tute purkora sceno antaŭ la paroĥestro pro mia ĵusa envokiĝinta frato, kaj firme dekretis, ke trabatiĝu mi mem antaŭ la paroĥestro, ke min oni resendos al la sendanto, nome al la hejmo, post nur kelkaj semajnoj ĉar la diablo lasos sinki la voston desube de la pantalono. “la pantalono de via ruza ŝajnigo!”.

Estis merkredo de la sama semajno kiam mi envenis la paroĥestran domon: la pli ol sepdekjaraĝa pastro min ricevis, min fulme strabe rigardis de subo al supro, piedstarante aŭskultis buŝaperte mian postulon kaj mallevis la okulojn al mia ĝisgenua pantalono trenante ankaŭ la miajn: mi perceptis en tiu momento, ke mia kurta pantalono sin montras ankoraŭ mezfemure kuspe suprenfaldita ĝisingvene laŭ mia kutimo por pli senbremse pedali. “Estus plibone, ke vi iru fiŝkapti”, li degne elĵetis dum mi honte ruĝiĝis eble ĝis la faldaĵo de la pantalono, kies randoj kuspe volvitaj, laŭkutime de fiŝkaptantoj en la multkanale drenata venetia ebeno, ŝajnis min meti nuda antaŭ liaj okuloj. Tuj post, tamen, ne malplaĉis la paroĥestra ŝercaĵo ĉar per ĝi jam ekrompiĝas la dura glacia surfaco de homo je kurta kaj mordanta, laŭ komuna difino, parolado, kaj jam fariĝas liberige senutila mia timtremanta plurfoje mense rearanĝita prezenta parolado. Gapante al miaj okuloj laŭ longaj sekundoj, li mildatone kaj patrece:

Mi vin ne konas. Ĉu vi estas la filo de la laboristo jam de longe dungiĝinta en Germanujo, iam helpata de la Duĉo per “kolombino”? Ĉu li jam revenis por eviti la militecajn riskojn en Germanujo? Ja, bonŝance Italujo, malkiel aliaj ŝtatoj, ankoraŭ ne mobilizas post dek tagoj de milito en Pollando kaj kontraŭ Francio kaj Anglio. Vi nun havas kion manĝi, ne necesas iri sin satigi ĉe la fratularo... Montru! Vi havas la manojn malpurigitaj kiel la piedoj, ĉu vi metilaboras?... Vi iomete gajnas, do. Vi ne bezonas, do, sekurigi vian panon ĉe la fratularo… ”.

Ankoraŭ demandoj kaj demandoj, kaj kiam kredeblis senfrukte kaj senespere elspezitaj miaj forludotaj kartoj, el nova voĉtono kaj ekaliro al katedro kaj enmanigo de plumo, mi distilis, ke li klasis miajn respondojn inter la validaj kaj pruvantaj sincerecon kaj motivan honestecon de mia peto. Mia konscienco silentis, superfortita de la memkotentiĝo pri la sukceso. Li flegme forŝovis dosieraĵojn kaj eltekigis papereton, skribis mane kaj ĝin enkovertigis kaj enmanigis al mi, dirante aspekte senzorge, ke se la frataro min remetos sur la hejmenvojon mi povos reiri al la fiŝkaptado, kaj spitgeste indikis mian fine malfalditan pantalonon ĉe ambaŭ kruroj. Kion li skribis en tiu papero? Mi scios kelkjarojn poste, kiam estos permesite viziti koncernajn dosierujojn. Jen la preciza tono: “Mi scias preskaŭ nenion pri tiu junuleto, krom ke liaj maloftaj vizitoj tra paroĥejaj lokoj okazadis pro la kvinkilometra foreco, tamen li ŝajnas al mi sincera kaj bonintenca. La eduko kaj klarvido de spiritoj sidas inter viaj taskoj ĉar mia juĝo ne superas la surfacon ”.

Min salutante ĉeporde, li dum momentoj ne vortumis ion ajn sed transsojle, faligante sian voĉon sur miajn embarasitajn salutojn, silabe ellipigis kun subliphara rideto: “preĝu por mi ĉar eĉ la preĝoj de friponetoj validas!”.

Haste, kaj iom embarasita pro tia trezoro en mia posedo, mi enpoŝigis ĉe la brusta bluzo la bonan atestilon pri konduto.

La ĵaŭdon kaj la vendredon kaj la sabaton mi pasigis bedaŭrante, ke mi senprudente eldiris al la kolegia rektoro, ke mi prezentiĝos lia gasto la sekvan dimanĉon: sen tiu malprudente hastema kaj limiga anonco, mi povus veturi al kolegio tuj senprokraste. Tial mi daŭrigis diligente lernoservi en la metiejo, kie mi prizorgis fidele laborendaĵojn, tenante nur por mi mian sekreton evitante senfinajn mokaĵojn kaj timatajn ĉiodisfaligantajn kontraŭinformojn ĉe la paroĥestro, kiu senbreĉe juĝus sin trompita de mi kaj tiel elrompiĝus la sorĉo.

Fakte, post mia foriro kelkaj distambure igis la paroĥestron suspektema pri mi sen tamen ajnon trafiltrigi ĝis la kolegio. Eĉ, por malpotencigi aŭ malfruigi malfavorajn informojn kaj reagojn, mi malzorgita lasis en laborejo la laboran supertuton, mian fetiĉigitan supertuton kies malnetiĝo statsimbolis kapablon trakti kaj refari kaj sensacie sintonii kun muĝantaj motoroj: miaj familianoj, por eviti demandojn, ĝin forlasis; nur postlongatempe ili prezentiĝis por rekuperi “ion eble ankoraŭ utilan”, kaj rekuperis ankaŭ la semajnan salajreton kiun mia prudento rezignis enkasigi.

Kaj la dimanĉon, freŝmatene, akompanate de la sama fratino, ĉar mia patrino plu skeptikis pri la honesteco de mia improvizita vokado de Dio plurfoje proklamante “ne scipovas riski mian reputacion du fojojn sinsekve”, mi forhejmeniĝis. Ĉe la hejma pordo renkontis la patrinan avinon, la ununuran informitan pri la novaĵo, sukcesintan ĝis tiam teni sekreta noticon kiu, male, laŭ ŝi, indus disvastiĝi tramonde. Ŝi piedstaris singulte plorante: konvinkiĝinte, ke mi elektis la plejbonan partion inter la elektindaĵoj de l’ vivo, kaj plejmeritan antaŭ Dio, ŝi akceptis la suferon de la disiĝo disde la unua naskita nepo, kvankam rigarde disiĝojn kaj disecojn ŝi estis spertanta plurajn: filo laboristo en Germanujo, alia filo laboristo en Orienta Afriko, tria filo freŝe rekrutita al militservo. Ŝi min brakumis kaj alpreniĝis al mi ŝmacete kisante kaj daŭre min salutis duonvoĉe ĝis mi forsinkis malantaŭ la kubuta stratkurbiĝo. La eta agitiĝo en la korto bonŝance ne vekis la najbaran scivolemon, kaj mi povis foriri, krom sekrete, ankaŭ kaŝe.

Mia fratino akompanis min, tra la reiritaj vojoj, nur por revenigi la biciklon hejmen: sur la ununura biciklo, kelkatempe ŝi vojaĝis side sur la stirilo dum mi pedaladis, kelkatempe ni marŝadis piede, kelkatempe mi piede kaj ŝi bicikle: la laciĝo ne ekzistis, ekzistis nur la celo kiu fine konkretiĝis ĉirkaŭ la dekunua horo. La rektoro, min vidinte, vage revekis en sia memoro la antaŭaĵojn de la afero kaj, iomete ŝokita, invitis, ke estu enirigita mia patrino aŭ alia responsa familiano. Sciiĝinte, ke la unusola familiano estis okjara fratino nun jam rehejmiĝanta kun la unusola biciklo, enpensiĝis ankoraŭ pli konsternite, vokigis mian fraton, je kies respondoj eble alkroĉis mian sorton. Venis do mia frato, sed ŝokite de neatendita kolegianiĝanta frato, li konfuzite respondis nur unu balbutatan jeson al tro embarasiga demando, tia: Ĉu vi konas tiun ĉi homon? Ĉu ankaŭ li manifestadis inklinon fariĝi fratuleto de Sankta Antono? Je la jesa respondo, la rektoro silentis per longa paŭzo, spirmankiga en mi; forvenante de ĝi li forpermesis ambaŭ, min asignante al la fratulo kolegia asistanto. Ĝuste en tiu momento bronza sonorila alvoko invitis al la salonmanĝo. Unu minuton pluan, kaj post mistera kantata preĝeto, mi ekgustumis la unuan tagmanĝon de mia kolegia vivo. Kun mia frato, senhezite ateste ŝajniginta esti jam konstatinta en mi eksterajn signojn de mia inklino al sankta vokiĝo, neniam mi parolis por ne tro lin konsciigi pri mensogo, eble pli trudita ol perceptita.

La rektoro invitis la kolegianojn manklaki al la nova kolegiano kaj mi imitis ĉiujn kaj ankoraŭ pli forte aplaŭdis ĉar mi ne komprenis, ke la pli ol cent kolegianoj estas salutantaj min. Ĉiuj ridis, kelkaj laŭdis mian humurinklinon, alskribante mian manklakadon al ŝerce partoprena inteligento, ne al senorientiĝa fremdiĝo. La unuan pladon mi kredis la solan same kiel ĉe mia hejmtablo, male oni entabligis aliajn du sinsekvajn kun viando kaj fruktoj: tial mi povis min senskrupule satigi. Tio min ne nur allogis, sed ankaŭ kreskigis la konvinkon, ke fine plensate kroniĝis miaj aspiroj.

1   2   3   4   5   6   7   8   9   ...   28


Elŝuti 1.71 Mb.


Elŝuti 1.71 Mb.