Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem

Elŝuti 1.71 Mb.

La homo kiu ne sukcesis trompi sin mem




paĝo19/28
Dato14.03.2017
Grandeco1.71 Mb.

Elŝuti 1.71 Mb.
1   ...   15   16   17   18   19   20   21   22   ...   28

Ĉapitro dektria
Tra volontulaj engaĝoj kaj klubana vivo


Mi kaj Albina engaĝite partoprenadis en volontulaj grupoj socie orientitaj, kaj tio okazadis ankaŭ rilate la klubon de familioj de ekspastriĝintoj, kvankam dekomence malpli intense ol kiam mi vivis sole. Iom post iom la spontana ĉe-kluba vivo fariĝis eĉ deviga tasko pro motivoj dirotaj. Tamen des pli nestiĝis mia interkonsento kun Albina pri tiu ĉi devo, ju pli eksteriĝis la diverĝoj kun ekspastraro: kvankam en mia animo superregas ankoraŭ nun la motivoj inklinigantaj al granda dankemo al ili, ne preterfluu diverĝoj kaj kiel en tiuj ĉi brule interplektiĝis ankaŭ ideologiaj problemoj. Kvankam tiuj ĉi estus facile komprenigebla afero, tamen iom da teologio igus pli malplektebla ties ŝajnan kompleksecon.

La grupo orientiĝis, krom malvastaj esceptoj, kontesti ĉion religian. Fakte ĉio rivoluis ĉirkaŭ la akso de la kondamno de ĉio eklezia; nur kelkuloj de tiu ekstremula frakcio montris almenaŭ klopodon distingi inter religio kaj eklezieca/eklezieska disciplino aŭ jura kanona sistemo, dum io submetiga al la iniciatintoj kaj tiamaj postenuloj, aparte koleraj kontraŭ ĉio kristana, longe plu allogis. Jen la spektro de tipuloj, kolektitaj en frakcioj, kvante preskaŭ egalnombraj fine de la disiga kontrasto.

Elstariĝis frakcio, ĝuema en obstinoj kontraŭekleziaj, kiun en pli kaj pli brulemaj diskutadoj mi kvalifikis per la pragmateca slogano aŭtorita, laŭoni­dire, de mi: “Erari grandigas la homon, penti ĝin malnobligas”. Aspekte ili ne metis antaŭ sin la problemon de sia malkohereco kun kristanismo aŭ kun sia forlasita pastreco, dum la pasinto estis tio el kio ilia homa kondiĉo devas sin liberigi. La eklezio senfideliĝis al la evangelio kaj nun, laŭ ili, ĝi status tute nerekuperebla pro tio ke jam religio mem sensencas. Ilia postpastreca nova tasko: kontribui liberigi pastrojn kaj laikojn el ĝia opresado. Malŝlose dirite, ili el sindefendo pasis al la sinŝarĝo de “sindonaj” gardantoj de aliesaj rajtoj, tio estas el kristana sangpureco al kontraŭkristana engaĝiĝo je nomo de la homaj rajtoj. Kaj tion ili efikis preskaŭ sporte, en gaja etoso.

Se la eklezio estas tiu de tiaj perceptoj, eksaltas en la konscienco la devo, dum kaj nobliĝas la taskiĝo, tion proklami. Nu, je tiu tasko iuj ekzaltiĝis kvazaŭ pri io granda, io heroeca: ilia dialektiko fariĝis piroteknika kaj pli kaj pli postulema pri konsekvencoj, kaj foje persvadige alloga. Kun dialektiko ŝpruciganta konvinkigan energion, ili strebis demonstri, ke ili mem eltenis kontinuan ruze enŝovatan trudon kaj damaĝon ĝis malstrukturiĝo de siaj juĝlibero kaj valorskalo. Ĉiu ajn indulgo aŭ pardonpeto flanke de la eklezio estus kvitanco ne sufiĉe kompensa. Ilian sintenon rilate al la katolika eklezio, alproksimigitan, desupre espereble sed ne tro, observantoj vortumis en la moto: “Vivu eĉ Jesuo Kristo, se tio utilus al la detruo de la katolika eklezio!”. Nature la politika orientiĝo, kun ofta publika engaĝo dum balotoj, estis al maldekstra kun emo al ekstrema kaj eksterparlamenta maldekstrismo.

Frakcio el tiuj, malpli konsekvenca, deklaris ja malsimpation al ĉio eklezia, sed tiu juĝo kunfandiĝis kun malsimpatio precipe, aŭ nure, al ĉio supozite fia en ĝi: ne la tuta kristanismo aŭ eklezioj rifuzendas, sed la ekscesoj de malbono kiuj ilin senvalorigus.

Ĉar tiu subfrakcio ne disdegnis konversacion pri la stato antaŭekspastriĝa kaj la stato postekspastriĝa (la unuaj preferadis rifuzi trapasi de la sfero de reagoj al tiu de rezonadoj), kun ili la kutime serenaj konfrontoj oftadis. Malofte tamen mi sukcesis ekspliki, ke tia ilia malinklino, kvankam mildigita, al la eklezio naskiĝas, plejparte, de la tro insista senkonvinka ilia permanenteco en ekleziaj oficoj kaj taskoj: taskoj kiuj postulas korkonsenton, dum tiam “la koro adresiĝis al la kontraŭo”. Resti, mi plieksplicitis “pastri”, kun malsintonia partopreniĝo aŭ nur kun ekstera aniĝo al sociaj organizaĵoj, movataj nur de mondumaj idealoj, trenas al malamo, krom rilate al la pastraj idealoj, ankaŭ al la strukturoj subtenantaj kaj subtenataj de tiaj idealoj, kun projekcio sur ilin de sia malkontentiĝo. Realisma kaj pripsikologia literaturo taŭge pruvas kaj pentras tiun fenomenon de identiĝo-projekciiĝo-abomeniĝo: la senama deĵorado iom post iom ŝanĝiĝas al malŝato kaj al hanto.

Tiufranĝaj pensadoj kaj konduto, kiel imageblas, ellasis el ili ion grand­animecan kaj ekzaltigan, samtempe kovrante kaj forviŝante el ili ĉiun rimorson aŭ senton de kulpo aŭ, teologie kaj psikologie plikorekte, konscion de kulpo. Se juĝi tiun sintenon helpe de tiuj supraj kategorioj per kiuj mi provis ilin difini kaj psikologie enkadrigi, tia ilia mensoteniĝo sufiĉe substrekis la ĉeeston, eble nekonscian, de la problemo de memjuĝo pri sia konduto dum la travivada restado en la konsekrita stato kaj pri ĝia forlaso. Tiu problemo, neita vorte, karburis kaj movigis, laŭ mi, la motoron originantan ilian aktualan kontraŭreagan pensmanieron, ĉiam bezonantan je novaj dialektikaj ŝtomaĵoj kontraŭ­ekleziaj.

Tian interpretan hipotezon mi subtenis kaj igis ĉiam pli konsiderinda ĉar, alimaniere, malfacilus aŭ malhelpus ekspliki psikan fenomenon: amo transformita, post jaroj de malegoisma sindediĉo, en malamon nur pro tio ke la forlasita eklezio bride prohibas kaj ne asocias al sia pastorala agado pastrojn edziĝintajn!

Estis oportune forĝita, iom sciencece kaj iom malice, de bontempaj ŝercemuloj, la jena devizo: “Pli da kulpo al la eklezio malpli da kulpo al mi!”.

Kiuj el ili (temas pri alia frakcio) transdonis al la ekleziaj instancoj mocian peticion, atendante esti oficiale dispensitaj el la votaj pezoj sed samtempe ne rekonante, ke la vera motivo de la nova vivoelekto kuŝas en la forlaso de idealoj, tiuj ĉi klopodadis kredigi, ke dum seminariaj jaroj ili ne bone komprenis aŭ ke ili senlibere decidis ligiĝi. Kaj ĉar ne kredeblas, ke ili tiam elektis senscie kaj senlibere, ekleziaj aŭtoritatuloj pretigis por novaj peticiantoj analizan detalitan tekston kies premisoj estas: se homoj alte kulturitaj pri tio kion ili mem estis decidintaj, elektis senscie kaj senlibere, tio povis okazi nur pro, almenaŭ momenta kaj eble kaŝita, psika perturbo: situacio kiu el si mem rajtigas ricevi liberiĝon el votaj ŝarĝoj. Sed ĝuste tia teksto, kun sia subkuŝanta filozofio, provokis novan pliakran ribelon kontraŭ la ekleziaj regantoj. Spite la celojn de la dokumento, ekstreme malplaĉis la funda aludo al psika/intelekta malklariĝo alskribita al manko, certe ne malofenda, de posedo de siaj mensaj juĝkapabloj.

La dokumento bonŝance baldaŭ forpafiĝis el la dispensa proceduro aŭ almenaŭ ĝi trovis aplikon nur en nekonataj kazoj.

Kio malhelpis al tiuj evoluintaj personoj rekoni, ke ili decidis sin allasi al impulsoj de sia koro tenerecsentema kaj de la ampotenco? ke en ili ŝoviĝis kaj elstariĝis, etpaŝe sed nehaltigeble, inklinoj al virina komplemento kaj al familiaj amsentoj?

Laŭ mia analizo, ankaŭ ili hontadis allasi, ke ili sin fordonis al seksa kaj aminduma inklino (de la karno, kiel oni malkvalifike difinis). Por superi aŭ sufoki tiun, eble nekonscian sed kaŝe baŭmantan, honton, ili antaŭmetis la grandiozajn novajn geedziĝajn idealojn, abrupte aŭ per malrapida medito ŝosintajn en ilia koro: nur por elpaŭse akceptigi tiujn noblajn idealojn ili akceptis edziĝi kvazaŭ ili ĝis tiu momento restis en ĉasteco kaj en bridata frajiĝo. Ilia nova arda frajo stiliĝis al ekzaltado de la sakramenta edziĝo, kiun la eklezia instruus sed ne logike praktikus. Ili sume ekamis virinon nur por realigi la elspuritajn belecojn de la geedziĝo!

Kio ajn estus, mia rezisto ankaŭ al tiu frakcio konstante teniĝis totala, unufojon (bedaŭrinde) ĝis malĝentilaj ne sufiĉe regataj reagoj kaj ili, miaŝultre kaj ne senvenĝe, trovis por mi malloge alfikseblan nomon min epitetante, krom zeloto, “pentinto”, kiu certe agacis mian edzinon eksuspektantan esti klaĉe tamtamata edzino de viro pentanta pri sia ekspastriĝo-edziĝo. Miakomforte mi konstatis, ke, foje, iliaj edzinoj ne ĉiam sin solidaris kun tiuj edzaj ekstremaĵoj, eble pro tio, ke ili, preskaŭ ĉiuj devenantaj el katolika asociara medio, ankoraŭ konservis spurojn de la antaŭa edukiteco.

Estis eĉ forlasintoj de la katolika eklezio aŭ kristanismo pro ne celibataj motivoj; sed tiaj malkonsentantoj, ne petas dispenson, eĉ emas rimarkigi la nekoheron de tiu peto. Se kredo ĉesis, kia bezono de akordo kun la eklezio?

Iom post iom mi kredis preskaŭ permane konstati la ne senagan ĉeeston, en ni ĉiuj, de konata psika meĥanisno, kiun mi per biblieca metaforo komentariis tiel: “Se la konscienco memorigas, ke ni devintus prizorgi la vitejon kaj male ni forfuĝis, hastu respondi, ke la vitejo estis infestita kaj putrinta, nefruktodona eĉ danĝera por ĉiuj”. Cetere, konkrete, se eblus pruvi tion antaŭ Dio, ĉesus tiu grimaca konscienca petolado pro la votrompo kaj prosperus animtrankvileco kiu devas esti frukto pli de rezonado ol de sentado.

Jarojn poste, malimplikiĝinta de la eventoj, mi, preterportata de la infektiĝo arogi al mi la rajton analizi la aliulajn psikon kaj konsciencon, direktis tiun arton kontraŭ mi kaj, tiam, ekdubis pri kompleta malegoismo de miaj opinioj samkiam, alifoje, mi ekdubis pri totala sincereco de mia tiama ortodoksemo aŭ ekleziemo: eble tiaj juĝrajtiĝoj generiĝis ankaŭ, aŭ almenaŭ akompaniĝis, de iu volo rezisti ion kio ŝajnis persona nuligo kaj serĉi protekton per sinidentiĝo kun ekleziema ortodokseco, kontentiganta mian bezonon de apogiĝo kaj apartiĝo. La purigo de intencoj neniam finiĝas!

Alia frakcio konservis emon al kristanismo, sed akuzis la eklezion pro ties obstina insisto alkroĉi la ĉastecvoton al la pastrecstato malgraŭ ke, tio kontraŭus, laŭ ili, la homajn rajtojn kaj la bezonon je la geedzecaj tenerecoj: eklezio, alnajlante al tiu voto perdas adeptojn kaj riskas perforti la homan liberon! Nova pasia tasko de la pastroj eksoficiĝintaj pro geedziĝaj impulsoj estu: helpi la eklezion sin liberigi el tia eksceso, valore signifa nur por religiule aŭ monaĥe vokitoj, kaj ĝin helpi demokratiiĝi kaj eliri el aŭtoritatemo: kaj trovi la vojon por ordini ankaŭ virinojn. Ekzakte pri virinoj, la ekspastroj nutras tian admiron kiu el si mem depostulantas por ŝi egalkondiĉojn ĝuste en la rajto ordiniĝi kvazaŭ ekzistus tia rajto denaske en fideluloj kaj ne estus, la senrajta vira elekto, nur signo, ke neniu rajtas ordiniĝi: tiun rajton kunfande kun tiu de geedziĝo ili enkadrigas en la sferon de la homrajtoj de la UNa Deklaracio, kvankam iuj el ili ne postulas por si, eĉ rifuzus, se koncedite pastre roli malgraŭ edziĝstato, en ekleziaj oficoj.

Ankaŭ pri tiu rajto - por ĉiuj - al ordiniĝo kaj sacerdotiĝo, grandaj dialektikaj bataloj. Preskaŭ nur mi provis vidigi, ke tia rajto, en la eklezio, ne povas ekzisti ĉar Krista komisio; kaj ke por pri tio konsciigi, la sacerdotiĝo estas rezervita por unu sola sekso, sendepende de egaldigneco de la seksoj. Bonŝance, ne ĉiuj edzinoj malaprobis mian tezon.

Iuj el tiuj ekspastroj edziĝintaj volonte, kaj ofte kaŝante sian pastran ori­ginon, jam memdispne kunlaboras, se cirkonstancoj ne ĝenas fidelularon, en paroĥoj kaj katolikaj establoj.

Se juĝi ankaŭ tiujn ĉi per la sama mezurilo de la klopodo sin liberigi de rimorso aŭ sento de kulpo pro sia konduto per formeto de kulpokonscio, ankaŭ ili ruze plifaciligas sian bezonon ignori ĉion pasintan rilate la forlasitan voki­ĝon kaj, krome, akuzas pri opresforto la ekleziajn leĝojn: se la kulpo estas ĝia, kia kulpo al ni? Ni povas vivi trankvilaj kaj ankaŭ kunlabori kun la eklezio. Plurfoje mi aŭdacis priskribi tiun psikan, konscian aŭ nekonscian, ruzecon; sed mia provo, samfoje, koliziis kun la timata risko, ke agnoski sin kulpa alpaŝus malvalorigi sian geedziĝon kaj precipe sin montri bedaŭra pro la elekto kunvivi, kvankam rajtigite de la, foje eltrudita, papa dispenso, kun virino. Ribelaj, kontraŭ tiu mia interpreto, tiukaze protagonistis precipe la edzinoj. Fakte tiuj ĉi, foje, inter si, ne malkaŝis kompati mian edzinon ĉar, laŭ ili, ŝi suferus pro la pentaj repripensoj de sia edzo: malbela sorto tia de iu virino jam akceptinta marĝeniĝi kaj devigata defendadi sian decidon sekvi viron kiu nun ŝin vidas kiel kaŭzon de sia ekspastriĝo kaj obstaklon al sia ofice reenpastriĝo!

Tiaj, laŭ Albina, devis esti la juĝoj de aliaj paroj rilate ŝin. “Vi, ŝi urĝadis al mi, pli konvinkige ekspliku vian pensaĵon laŭ kiu oni devas penti pri sia pasinta malmorala maltaskiĝo kaj samtempe moralpace frandi la geedzajn bonaĵojn. Tia via pensa pozicio ne povas ne krei, unuabate, misorientiĝon kaj impreson de filistreco”. La fideleco al la klubo en Albina ekŝanceliĝis.

Pro tiu fakto naskiĝis ankaŭ diskutoj inter mi kaj Albina, kiuj tamen solviĝis ĉiam per fina samopiniiĝemo.

Por pli konkrete kompreni la kvaliton de nia familio, ne malendas digresie priskribi ion de Albina. En konversacio, kaj eĉ pli en diskutoj, ŝia voĉo restadas morbida kaj klara, eĉ kiam fervoriĝo ruĝigas ŝiajn vangojn. Se ŝi laŭtigas voĉon, por parole atesti gravan aserton, la vortoj plutenas la saman intensecon fluan kiel magmon en kiu ĉiu ero fluas distingita kaj senŝpruca. Ŝi tiel skribas kiel parolas: skribo aspekte rapida, horizontale rektan linion tenanta, kun iomaj maldikaj fadenoj, premleĝera kaj tiom legebla ĝis ne peli al periodfino antaŭ ol ĝin deĉifri. Similas tion ankaŭ ŝiaj gestoj tiom sobraj ĝis spektiĝi senutilaj kaj nure beligaj, malgraŭ ke oni havas la impreson, ke ili konstituas ŝian personon, prezentiĝantan eksteren sen pezi aŭ embarasi. Male al miaj, ŝiaj vortoj ne forsolviĝas senefike, tial oni atentas al ŝiaj sobra parolado kaj deziroj kaj juĝoj.

Ĉu mi mitigas mian Albnjon ĝis pensi pri ŝi nur pri io senmalvirta? Mi neniam aŭdis kritikon kaj senrespektecan aludon pri ŝi. Ĉiuj interrilatas kun ŝi plenkontentiĝe. Se ŝi demandas pri io, tio okazas nur pro tio ke ŝi suspektas, ke la respondo povas esti nesimila al la ŝia. Tiu sobreco tamen ne malebligas pliriĉigi novige la konversacion.

Ankaŭ ĉi-cirkonstance, Albina efike prizorgis por ke la edzinoj paciĝu en si mem fronte al tiuj miaj tezoj kaj antaŭ ol ili ektimus esti kompatataj se ne malŝatataj.

Samtempe la ŝanceliĝon de Albina mi provis kaj sukcesis forsvenigi pro tio ke la klubon mi konstante juĝis altavalora ĉar, se por plimaturiĝi kaj ekvilibriĝi personeco bezonas komunikadon kun aliaj homoj, tie-ĉi ni trovas konstantan okazon de bezonata konfrontiĝo al homoj de la sama origina sentemo antaŭ komunaj problemoj.

Ni revenu al la frakcioj de la persistaj klubanoj, kies markiloj spegulas la psika/intelektan situacion de la lavango de ekspastriĝintoj.

Tiuj frakcioj diferencis, kompreneble, ankaŭ rilate la manieron kaj stilon prezentiĝi al la civila socio kaj precipe rilate kian imagon de eklezio transigi. La radikala frakcio, por ne resti socilime, kredis sian taskon bildigi eklezion kiel opresadon kaj opresadon sendistinge forigendan: kaj informiloj, dismontrante ilian figuron al la publiko, kontentiĝe kaj kontentige raportadis pri iliaj deklaroj ade kaj ade tamtamataj kaj manifestacioj dum ili profitis je tiu ĉi populareco: iuj trovis aŭdacon pliemfazi sian distanciĝon el la eklezio por ne resti devancataj de novaj pliemfazantoj. La aliaj frakcioj, kiel tiu en kiu militis mi, ne povis similrimede rebati aŭ korekti ĉar tio ne interesis la gazetaron kaj la kurantan regantan amaskomunikan kulturilaron. Niajn skribajn reagojn oni apenaŭ akceptis aŭ publikigis etpublice, malkiel tiujn de tutkontestuloj. Ankaŭ tiu ĉi fakto kreskigis la grupan ekdispartiĝon ĉar, krom ĵaluzo pri ilia triumfo, tio nin aspektigas paseismemaj malkoheruloj.

Estis frakcio, eble la malplej evidenta, katolika en la kredo kaj aktivado kaj kunlaboranta kun episkopoj kaj engaĝiĝanta en katolikaj asocioj, eĉ defendanta pri la celibatleĝo, sed suferanta pro fidmanko je siaj ortodokseco kaj lojaleco ĉe la ekleziularo, kiu al ili ne konfidas publikajn kaj responsecajn taskojn en la fidelulara komunumo. Ili energie profesias pri rajto ŝanĝi vokiĝon kaj eksiĝi el klerika stato, riproĉante la eklezion pro pretekstaj malfruaĵoj aŭ obstakloj en la koncedo de la edziĝpermeso al la pastroj ĝin postulantaj. Tiujn rajtojn proklamis precipe fraŭlinoj, okaze aliĝintaj al la grupo kaj eble malpacience atendantaj la intence malfruigitan dispenson por ilia estontaj edzoj.

(Akceptiĝu premiso, eble forgesita sed postulata: kial rezisti inter tiuj diferencaj opinioj komplikiĝantaj ĉiam pli? La respondo naivas: mi kaj mia edzino mallerte certis, ke la diferencoj finiĝos por senspure malaperi!).

Se pluteni la saman metron de mia hipotezo, ankaŭ tiu frakcio, preta kunlabori kun ekleziaj strukturoj, ne kuraĝas rekoni sian kulpon, opiniante, ke tio kunportus la kulpokomplekson ene de la para vivo stompigante la ĝojon de la tiom sopirata familivivo. Ekspliki, ke la du, nome la agnosko de kulpo kaj la legitima daŭrigo en familiecaj ĝojoj, estas aferoj absolute distingeblaj kaj nocioj reciproke neekskludaj, generis penon senfinan kaj ĉiam je risko miskomprenigi la edzinan kondiĉon de mia Albina, foje embarasita de la rezistemo, kvankam frate rozkolorita, de geklubanoj. Mia edzino plende replikis al mi: “Viaj doktrinoj bildiĝas deficitaj je kredito ĉe aliaj, kaj aspektigas min edzino duonrepudiita. Mia ĝeniĝo inter ili pene elteneblas. Viaj pensaĵoj aspektas kiel disputaĉoj: ili pruviĝu klaraj kaj logikaformaj krom justaj”.

Tia komuna ĝeniĝo instigis imagi, kaj ellabori parabolon por komprenigi mian penson, kiun mi celis identigi kun kristana sinteno rilate la forlason de la pastra stato edziĝcele. Ĝi perfektigita kaj kompilita de mi kaj de mia edzino, fine tiel trajtiĝis:

“Apude de mia domo loĝas eksa prostituitino kun filo kiun ŝi, certamomente de sia neimitenda vivtrairo, sentis en siaj visceroj kaj akceptis kaj amis. Certamomente ŝi proponas al ŝi rekoni sian kulpon kaj reveni al Dio ŝanĝante vivcelojn. Je kio devontigas ŝin ŝia konscienco? ke ŝi, ve!, rifuzu kaj forpelu la filon? aŭ ke ŝi malpermesu al si la ĝojon prizorgi lian estontecon kaj esperi kaj tutenergie engaĝiĝi por lia traviva sukceso? Kiaj rilatoj inter biologia okazo kaj libervola ago transiganta al nova vivo?

Je kio estas devigita la konscienco de ekspastro edziĝinta, se li rekonas sian kulpon, sian altrudon ĉe ekleziaj aŭtoritatuloj por havigi al si la dispenson aŭ similajn alĝustigojn? Ĉu, eble, ke li forlasu la edzinon kaj gefilojn? Se edziĝinta ekspastro ne plu aprobas kaj distanciĝas el siaj kondutaj ekscesoj kaj bedaŭras seniluziiĝojn altruditajn al la eklezio, ĉu li devas ĉagreniĝi pro sia jam konstituita familio?”.

Tiu parabolo, ne nur parabola, kreita el eroj elpensitaj de diversaj babilantoj, kaj fulme kaj lumige sparkinta, kvankam taksita ĉe iuj cerbumaĵo, randiranta la la eskpastran situacion, kontribuis al la eksplicite preciza komuniko pri mia penso kaj al eksereniĝo de mensoj de ne malmultaj virinoj, kiuj, ĉekomence, vidis en mia doktrino minacon al la pluteno de sia geedza ligo.

Al tiu nova maniero sin rilati kun siaj pasintaĵoj kaj nunaĵoj aliĝis, iom post iom, grupo, duonmoke kaj duonsenvalorige nomota frakcio de la distingantoj, plitrafe de la kunlaborantoj submetiĝantaj al la marĝeniĝo en la oficialaj ekleziaj aktivaĵoj antaŭ la fidelularo. Estis ankaŭ kiuj difinis tiun frakcion specialistoj en harfendo aŭ mistifikistoj. Frazoj kaj difinoj tiaj ŝajndelikate diskoniĝis, sed malofte estis perceptitaj kiel ofendoj krom distingiloj. Tamen iom oni kompatis min, okaze de mia hazarda kontentiĝo esprimita kiam oni informiĝis el ĵurnaloj, ke dek junuloj estas ricevontaj la pastran ordinon, ĉar, mi aŭdacis sugesti:

Ne kontraŭas nian novan staton se ni deziras, ke homoj amu Dion kaj lin servu, eklezie deĵorante en ĉasteco, se ili plenlibere tion volas”.

Iuj vidis en tiu sinteno desubisman bedaŭron kaj rimorson pro la nova ekspastriĝa elekto, kaj aplikis al mi, ŝerce jes sed iom priridindige, miajn psikajn analizojn kiel psikokonstruaĵojn aperigantajn mian nekonscion. Tiel: “Sub tiu konsenta kontentiĝo kaŝiĝas bezono de stabileco aŭ plia avanciĝo de ideoj kiuj celas muldi originalecon de via blazono ĉe ni: sen tiuj tute aplaŭdoserĉaj aproboj pri novaj enpastriĝoj, al vi mankus konfirmo, ke vi estas marŝanta tra originaleco kaj distingiĝo. Kaj ruze ili maskas vian kaŝitan deziron reveni, se eblus, al pastraj oficoj! Kaj tiuj deziroj generas turmentatan pentemulon penantan kunigi ekspastriĝon kun inklino al la eklezio. Rifuzante plenkonsciiĝi pri tiaj psikaj meĥanismoj, vi fatale altiriĝas al gratuliĝo pri novenpastriĝantaj”. Do, ili reage, sed sen amuziga mia aplaŭdo, repagis min per mia sama specifa psikanalizeca monero.

Kial mi havis tiom da senhezito en la diagnozo pri ilia senkonscie vartita kulpokonscio aliiĝanta en persekuton al la eklezio? Ilia obĵeto kutimis: vi pro­menas rande de fantaziaĉoj farante el ili spekulacion, eĉ preskaŭ senfaktan bazon. Sed mia konvinko naskiĝis el diversokazaj konfidencoj de pastroj eksaj kaj eksiĝontaj. Mia paseo de longatempa ŝanceliĝanto, en la ekleziecaj strukturoj, preskaŭ konsekvencigis, ke mi ricevu konfidencojn kaj penetru en la spiritojn. Nemalofte tiuj miaj psikaj kaj konsciencaj analizoj trovis konsentan akcepton ĉe similsortaj konfidenculoj.

Ne forgesendas alia frakcio de ekspastriĝintoj: frakcio, eble la plej multnombra: tiu de la totala kaŝiteco! Multaj, forlasinte la pastran staton, foriras kaj engaĝiĝas eviti kunmunecon kun samspecaj eksuloj, kvazaŭ la iamaj vivo kaj kulturopremo povus plu influi aŭ minacus, okaze de renkontiĝo kun similuloj, emerĝi. Multe tiun fenomenon oni diskutis per diversaj interpretoj kaj provis al tiuj ekspastroj alproksimiĝi, ankaŭ, interalie, pro motivoj de solidareco, sed rare la sukceso kronis la penon. Oni konsentis, ke la fenomeno meritas esploriĝi per sciencaj metodoj ĉar la aprioraj intuiciecaj, kvankam pravigitaj per kontrolitaj observoj, interpretoj oscilas inter seriozaj obĵetoj. Ĉiukaze jenas la diversaj opinioj, de mi enprelegitaj: ili emas ne kontakti nian klubon aŭ similajn asociojn pro la jenaj probablaj motivoj:

a) ili konservas tiom da tedo pro la pasinta klerika regularo, sentita ĉiam pli opresema dum la, eble tempe longa, ŝrumpado kaj vakiĝado de la pastraj idelaoj, ke eĉ la ombro de klerikaleco hirtigas ilian reagivon pro tio ke eĉ la apenaŭaj aspekte seminariaj memoraĵoj ĉe ili aliiĝas suferiga kromvaro;

b) timo refali en ion ekrevivigantan suferojn kaj disiĝojn;

c) timo perdi siajn privatecon kaj trankvilon kun publika estimdamaĝo por siaj gefiloj kiuj riskus esti fingre rimarkataj;

ĉ) intima baraktiĝo kun bezono forgesi transgreson aŭ mankon de fideleco, nun ripareblan nur per humila rekono, kaj, sekve, ili timas, ke tia rekono egalva­lorus rezigni la moralajn kaj spiritajn bonaĵojn elfluintajn el la eklezia dispenso de la needziĝa voto aŭ el sendispensa foriĝo. Ili kaŝiĝas pro tio ke ili sin sentus nudaj, t.e. personoj al kiuj la konscienco riproĉas, ke ili ne regis siajn pasiojn ktp: kaj tio grundas en deziro kaj provo distanciĝi kiel eble plej multe el ĉio kio memorigas pri tio;

d) eble tiuj ĉi neniam sin sentis pastroj kaj vivis amorfece: do ili malbedaŭras sian memoron pri la pasinta sakraleco.

Ĉu tiom da opinivarieco povis kunekzisti kaj ne kaose milpeciĝi? des pli ĉar la specialistoj devis alfronti malfacilaĵon konvinkige distingi la penton rilate sian konduton disde la pento, ekster ĉiu dubo ne postulata, rilate la bonojn devenantajn el la geedziĝo kaj koncipado? Ĉi-rilate kiu ajn eksplika artifiko aranĝita lasis ĉiam spurojn de malkontento en iuj edzinoj montrantaj, ke mem korodiĝas pro la risko esti kompatataj kaj eventuale malantaŭŝultre primokataj: oni komencis maloftigi partoprenojn en klubanaj kunvenoj.

La radikaluloj de la unua ekstremista frakcio decidis kunveni ankaŭ ĉe alia propra sidejo kaj ekaliĝis al alia, ĵus naskita, nacia establo de ”Pastroj edziĝintaj”.

Tiel ekfalis ankaŭ la propono, ke ni “solidarige rolu” kreante kason por helpumi la eksiĝontojn. Vere la afero jam ekstartis, sed tuj malfajriĝis pro nesanebla opinio-kontrasto: iuj intencis helpi la jam ekspastriĝintojn, aliaj celis kuraĝigi, per ĝi, pastrojn al depastriĝo kaj liberiĝo de la klerikaj ligoj.

La disiĝo sidis en la nomoj: ĝi fariĝos efektiva post eventoj plisube eble apenaŭ rakontindaj en tiu malpli esenca ĉapitro.

Meze de tiuj diskutadoj kaj disiĝoj aperis kroma ekspastriĝinto kun sia edzino: ili ne ĝenis sin meminiciate rakonti, laŭ klubana kutimo, sian historion, similan al centoj da aliaj, sed riĉan je apartaĵoj. Li iam insistis plu krozi en pastraj ŝarĝoj por ne malĝojigi sian patrinon kunloĝantan. La oldulino tiom restis en la vivo, ke li atingis sian sesdekjaron antaŭ ol realigi kaj ekigi sian novan staton, kiu tamen nur ekstere malkaŝiĝis ĉar la asidue kunlaboranta virino de longe fariĝis lia sekreta, se ne sendi al rubaĵejo la malnovan metaforon de pastro edziĝinta al la eklezio, kromedzino.

Distingiga novaĵo konsistis en tio, ke ŝi siavice eksmonaĥiniĝis konservante tamen sian postenon ĉe lernejo kie ŝi plu profesoras je filozofio. Novaĵo estis ankaŭ, ke ili ne formetis kristanismon, nek forpuŝis la konscion, laŭ kiu ilia tasko devis esti alia, simple: ili forlasis la staton al kiu ili ne sin sentis vokitaj. Nenio kontraŭ la leĝo de la pastra senedzineco, nenio kontraŭ la eklezio.

Interaliaj konfidencoj, aŭ kuriozaĵoj, la eksmonaĥina edzino ne sin detenis konfesi, ke ŝi ju pli similiĝu al la edza bopatrino, kun kiu la edzo kunvivis sesdek jarojn, des pli prosperas la geedza kunvivado. Se, post Freŭdo, eblas paroli pri komplekso de Edipo senvuale, en tio nun oni kredas ĝin konstati konscideklare. Tiaj la komentoj, kvankam ne tute koncernaj, nemalicaj, de amikaro.

Ili kunludis, per simpleco de ideoj kaj senĝeneco sin malkaŝi, al la distingo de konscio de kulpo kun pento (se pri kulpo temas) disde rifuzo de ĉio religia pro bezono senkulpigi sin kaj konsekve kulpigi la eklezion aŭ kristanismon.

Kulpo, se estas, ne similas ion kion oni sukcesas elimini per rezonado aŭ nuligvolo aŭ per ekskuzpreteksto, per kiu iu jam sukcesis eltordi dispenson el la ekleziaj aŭtoritatuloj: kulpo estas superebla nur per agnosko kaj pento. Pento pro la neserioza enŝarĝiĝo kaj entaskiĝo en votoj postulantaj moralan forton pli fortan ol tiu fakte posedata aŭ pro cedo al la nerege kontrolitaj koraj kaj sentaj impulsoj.

Tiaj iliaj pensoj, kiujn facile, sed ne tute glate, la klubanaro trovis similaj al la miaj, sed esprimitaj en kuniĝo de spertoj kaj doktrino.

Ni estis, ili aldonis kun ŝajna masoĥista kontentiĝo dum diversaj oficialaj aŭ privataj renkontiĝoj, vere ekstervoje irantaj: ni elektis agi unumaniere dum konscienco nin invitis elekti alimaniere”.

Kial tiom da sincera malkaŝemo? “Pro tio ke pastroj edziĝintaj, por pli efike sukcesi ignori sian kulpon, ignoras sian devon evangelizadi aŭ koleras kontraŭ eklezio aŭ fiere emfazas pri ĝi malestimon aŭ kontraŭagas kristanismon: ju pli da malindecoj en la eklezio des malpli da kulpoj ĉe ni!”. Iliaj tezoj, apogitaj eĉ sur ilia estimiteco ĉar ambaŭ profesoroj pri filozofio kaj psikologio, pliintensigis unue scivolon poste deziron vidi pli klare en si mem.

Oni vidu, ke mi estis bonŝance renkontanta homojn sur kiuj apogi miajn nemalsimilajn, rilate la samkoncernajn psikfenomenojn, interpretojn!

Ne malplaĉis al la klubanaro ekspluati ilian plursciencan kompetentecon kiel, ekzemplkaze, pri la lingva kaj koncepta komparo rilate la pluoblajn signifojn de la vorto “amo”, en la latina kaj neolatinaj, kies unika radiko ŝprucigas plurajn kaj maldistingajn animstatojn, dum en la klasika greka, kaj foje ankaŭ en la hebrea, ĉiu sento havas sian distingan radikon. Ekzemple, amo de amikeco (Φιλία), erotika amo (= eroto, greke: Ἔρως), amo inter gepatroj kaj gefiloj (= Στεργω), kaj tiu rilata al akcepto kaj amprefero kaj senkondiĉeco agapo (greke; Ἀγάπη). Agapo, kristana amo el Dio al homo, greke: agape). En la latina kaj latinidaj lingvoj ĝenerale ĉio estas homogenigita en unika radiko “am”.

Alian novan koncepton ili, kvankam preterfluge, tralasigis en la kluba medio: antaŭ la ofta rimarko-akuzo laŭ kiu la katolika eklezio kontraŭmoderne kaj kontraŭhomrajte, daŭrigas ekskludi virinojn el la rango de sacerdoto, ilia respondo surprizis la klubanojn kaj eble anoncis ion novan eĉ porteologie. Laŭ ili ne ekzistas rajto sacerdotiĝi: tio estas afero tiom granda kaj escepta, ke nur Dio indikas la personon, sendepende de la ties kapablo aŭ merito aŭ indeco aŭ sekso. Fakte estas la episkopo kiu alvokas al tiu tasko kaj li alvokas laŭvole, laŭ sia juĝo; kaj montris, ke temas ĝuste pri senmotiva elekto: la episkopo, laŭ la krista instruo, senmotive elektas nur virhomon por montri, ke neniu rajtas. Neniu rajtas: la rajto eventuale ekas en la momento de la episkopa elekto! Senmerita elektito ĉar la tuta digneco staras en Kristo. Feminismo ĉi-tie ludas batalon kontraŭ nenio!

Ne mankis ankaŭ al ili suferoj devenantaj el rifuzo de la ekleziaj aŭtoritatuloj akcepti ilian volontulan kunlaboradon en ekleziecaj funkcioj kaj pastoralaĵoj, plurfoje de ili pluŝtupe proponitan kaj diversmaniere konigitan. Estis tamen nekutime vidi tiujn homojn repacigitaj kun la eklezio kaj pretaj senkondiĉe kunlabori kun ĝi kvankam en marĝenaj cirkvitoj de la sferoj de la oficiala eklezia agadejo.

Nun fratino morto ripozigas ilin ĉe ilia Sinjoro je kies servo ili provis sin taŭgigi per la edziĝa stato.

1   ...   15   16   17   18   19   20   21   22   ...   28


Elŝuti 1.71 Mb.


Elŝuti 1.71 Mb.